2 Kaj Josuo diris al la tuta popolo:Tiel diris la Eternulo, Dio de Izrael:Transe de la Rivero logxis viaj patroj en la tempo antikva, Terahx, patro de Abraham kaj patro de Nahxor; kaj ili servis al aliaj dioj.
Joshua 24:2 Cross References - Esperanto
Genesis 11:26-12:1
26 Kaj Terahx vivis sepdek jarojn, kaj naskigxis al li Abram, Nahxor, kaj Haran.
Genesis 31:19
19 Laban estis foririnta, por tondi siajn sxafojn; tiam Rahxel sxtelis la domajn diojn de sia patro.
Genesis 31:30
30 Kaj se vi nun foriris, cxar vi forte deziris esti en la domo de via patro, kial do vi sxtelis miajn diojn?
Genesis 31:32
32 Sed tiu, cxe kiu vi trovos viajn diojn, mortu. En la cxeesto de niaj parencoj sercxu cxe mi tion, kio estas via, kaj prenu al vi. Jakob ne sciis, ke Rahxel ilin sxtelis.
Genesis 31:53
53 La Dio de Abraham kaj la Dio de Nahxor jugxu inter ni, la Dio de ilia patro. Kaj Jakob jxuris al li per la Timo de sia patro Isaak.
Genesis 35:4
4 Kaj ili donis al Jakob cxiujn fremdajn diojn, kiuj estis en iliaj manoj, kaj la ringojn, kiuj estis en iliaj oreloj; kaj Jakob enfosis ilin sub la kverko, kiu estis apud SXehxem.
Deuteronomy 26:5
5 Kaj vi ekparolos, kaj diros antaux la Eternulo, via Dio:Vaganta Siriano estis mia patro, kaj li foriris en Egiptujon kaj enlogxigxis tie fremdule kun malmulte da homoj, kaj farigxis tie popolo granda, forta, kaj multenombra;
Joshua 24:15
15 Sed se ne placxas al vi servi al la Eternulo, tiam elektu al vi hodiaux, al kiu vi volas servi:cxu al la dioj, al kiuj servis viaj patroj, kiuj logxis transe de la Rivero, cxu al la dioj de la Amoridoj, en kies lando vi logxas; sed mi kaj mia domo servos al la Eternulo.
Isaiah 51:2
2 Rigardu Abrahamon, vian patron, kaj Saran, vian naskintinon; cxar Mi alvokis lin, kiam li estis sola, kaj Mi benis lin kaj multigis lin.
Ezekiel 16:3
3 kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al Jerusalem:Via deveno kaj via naskigxlando estas en la lando Kanaana; via patro estas Amorido, kaj via patrino estas HXetidino.