2 Levigxu, iru en la grandan urbon Nineve, kaj prediku kontraux gxi; cxar iliaj malbonagoj levigxis antaux Min.
Jonah 1:2 Cross References - Esperanto
Genesis 10:11
11 El cxi tiu lando li eliris en Asirion kaj konstruis la urbojn Nineve kaj Rehxobot kaj Kalahx,
Genesis 18:20-21
2 Kings 19:36
36 Kaj Sanhxerib, la regxo de Asirio, elmovigxis kaj iris kaj rehejmigxis kaj restis en Nineve.
Ezra 9:6
6 kaj mi diris:Ho mia Dio, mi hontas, kaj gxenas min levi mian vizagxon al Vi, ho mia Dio; cxar niaj malbonagoj kreskis pli alten ol nia kapo, kaj nia kulpo farigxis granda gxis la cxielo.
Isaiah 58:1
1 Kriu per la tuta gorgxo, ne detenu vin, lauxtigu vian vocxon simile al fanfaro, kaj eldiru al Mia popolo gxian krimon kaj al la domo de Jakob gxiajn pekojn.
Jeremiah 1:7-10
7 Sed la Eternulo diris al mi:Ne diru, ke vi estas juna; sed cxien, kien Mi sendos vin, iru, kaj cxion, kion Mi ordonos al vi, parolu.
8 Ne timu ilin; cxar Mi estas kun vi, por savi vin, diras la Eternulo.
9 Kaj la Eternulo etendis Sian manon kaj ektusxis mian busxon, kaj la Eternulo diris al mi:Jen Mi enmetis Miajn vortojn en vian busxon.
10 Vidu, Mi starigas vin hodiaux super la popoloj kaj super la regnoj, por elsxiri, rompi, pereigi, kaj detrui, por konstrui kaj planti.
Ezekiel 2:7
7 Kaj diru al ili Miajn vortojn, cxu ili auxskultos aux cxu ili ne auxskultos, cxar ili estas malobeemaj.
Ezekiel 3:5-9
5 CXar ne al popolo kun nekomprenebla lingvo kaj malfacila parolado vi estas sendata, sed al la domo de Izrael;
6 ne al multaj popoloj kun nekomprenebla lingvo kaj malfacila parolado, kies vortojn vi ne komprenas; cetere, se ecx al ili Mi sendus vin, ecx ili auxskultus vin.
7 Sed la domo de Izrael ne volos auxskulti vin, cxar ili ne volas auxskulti Min; cxar la tuta domo de Izrael havas malmolan frunton kaj obstinan koron.
8 Jen Mi faris vian vizagxon forta kontraux iliaj vizagxoj kaj vian frunton forta kontraux iliaj fruntoj.
9 Mi faris vian frunton kiel diamanto pli forta ol siliko; ne timu ilin, kaj ne sentu teruron antaux ili, cxar ili estas domo malobeema.
Jonah 3:2
2 Levigxu, iru en la grandan urbon Nineve, kaj prediku al gxi la predikon, kiun Mi diros al vi.
Jonah 4:11
11 kaj cxu Mi povus ne domagxi Nineven, la grandan urbon, en kiu trovigxas pli ol cent dudek mil homoj, ne povantaj distingi inter sia dekstra mano kaj sia maldekstra, kaj krom tio multe da brutoj?
Micah 3:8
8 Sed mi estas plena de forto de la spirito de la Eternulo, de praveco kaj kuragxo, por montri al Jakob lian krimon kaj al Izrael lian pekon.
Nahum 1:1
1 Profetajxo pri Nineve, libro de vizio de Nahxum, la Elkosxano.
Nahum 2:1-3
1 Disjxetanto iras kontraux vin; fortikigu viajn fortikajxojn, gardu la vojon, armu viajn lumbojn, fortigu vin kiel eble plej potence.
2 CXar la Eternulo restarigos la majeston de Jakob, kiel ankaux la majeston de Izrael; cxar la ruinigantoj ilin ruinigis kaj ekstermis iliajn vinberbrancxojn.
3 La sxildo de liaj herooj estas rugxigita; liaj militistoj estas kiel en purpuro; kiel fajro brilas la cxaroj en la tago de lia armigxo; la lancoj sxanceligxas.
Zephaniah 2:13-15
13 Li etendos Sian manon norden kaj pereigos Asirion, kaj faros Nineven ruinoj, senakva loko, kiel dezerto.
14 Kaj ripozados en gxi amasoj da cxiuspecaj bestoj; ecx pelikanoj kaj botauxroj noktos en gxiaj kapiteloj, kaj ilia vocxo estos auxdata tra la fenestroj; la sojloj estos ruinigitaj, cxar la cedraj tabuloj estos forsxiritaj.
15 Tia estos la gaja urbo, kiu estis ekster dangxero, kaj kiu parolis en sia koro:Mi estas sola, kaj ne ekzistas alia krom mi. Kiel gxi estas ruinigita, farigxis ripozejo por bestoj! CXiu preteriranto fajfos pri gxi kaj svingos la manon.
Matthew 10:18
18 kaj antaux provincestrojn kaj regxojn vi estos kondukitaj pro mi, por atesto al ili kaj al la nacianoj.
James 5:4
4 Jen krias la de vi trompe retenata salajro de la laboristoj, kiuj falcxis viajn kampojn; kaj la krioj de la rikoltintoj venis en la orelojn de la Eternulo Cebaot.
Revelation 18:5
5 cxar sxiaj pekoj amasigxis gxis la cxielo, kaj Dio memoris sxiajn maljustajxojn.