John 7:26 Cross References - Esperanto

26 Kaj jen li parolas maltime, kaj ili diras al li nenion. CXu eble la estraro certe scias, ke cxi tiu estas la Kristo?

Psalms 40:9-10

9 Mi predikas justecon en granda kunveno; Jen mi ne fermas mian busxon, ho Eternulo, Vi tion scias. 10 Vian justecon mi ne kasxis en mia koro, Pri Via fideleco kaj Via helpo mi parolis; Mi ne kasxis Vian favorkorecon kaj Vian verecon antaux la granda kunveno.

Psalms 71:15-16

15 Mia busxo rakontos Vian justecon, CXiutage Vian helpon, CXar mi ne povus cxion elkalkuli. 16 Mi gloros la fortojn de mia Sinjoro, la Eternulo; Mi rakontos nur Vian justecon.

Proverbs 28:1

1 Malvirtulo kuras, kiam neniu persekutas; Sed virtuloj estas sentimaj kiel leono.

Isaiah 42:4

4 Li ne lacigxos nek fleksigxos, gxis li starigos sur la tero justecon; kaj lian instruon atendas la insuloj.

Isaiah 50:7-8

7 Sed la Sinjoro, la Eternulo, helpas al mi, tial mi ne estas hontigata; tial mi faris mian vizagxon kiel siliko, kaj mi scias, ke mi ne estos senhonorigata. 8 Proksima estas mia praviganto; kiu procesos kontraux mi? ni starigxu kune; kiu postulas jugxon kontraux mi, li alproksimigxu al mi.

Matthew 22:16

16 Kaj ili sendis al li siajn discxiplojn kun la Herodanoj, por diri:Majstro, ni scias, ke vi estas verama, kaj instruas laux vero la vojon de Dio, kaj ne zorgas pri iu ajn; cxar vi ne favoras la personon de homoj.

Luke 7:30

30 Sed la Fariseoj kaj la legxistoj rifuzis por si la intencon de Dio, cxar ili ne estis baptitaj de li.

John 7:48

48 CXu kredis al li iu el la regantoj, aux el la Fariseoj?

John 9:22

22 Tion diris la gepatroj, cxar ili timis la Judojn; cxar la Judoj jam interkonsentis, ke se iu konfesos, ke li estas la Kristo, tiu estu forigita el la sinagogo.

John 11:47-53

47 Tial la cxefpastroj kaj la Fariseoj kunvenigis sinedrion, kaj diris:Kion ni faras? cxar cxi tiu homo faras multajn signojn; 48 se ni lasos lin tiel, cxiuj kredos al li, kaj la Romanoj venos kaj forigos nian lokon kaj nian nacion. 49 Sed unu el ili, Kajafas, cxefpastro en tiu sama jaro, diris al ili:Vi scias nenion, 50 nek konsideras, ke bone estas por vi, ke unu homo mortu por la popolo, kaj ke la tuta nacio ne pereu. 51 Sed li diris tion ne de si mem; sed estante cxefpastro en tiu jaro, li profetis, ke Jesuo mortos por la nacio; 52 kaj ne nur por la nacio, sed ankaux por ke li kunvenigu en unu la cxie disjxetitajn filojn de Dio. 53 De post tiu tago do ili konsiligxis, por lin mortigi.

John 12:42

42 Tamen ecx el la regantoj multaj kredis al li; sed pro la Fariseoj ili ne konfesis lin, por ke ili ne estu elpelitaj el la sinagogo;

Acts 4:13

13 Sed kiam ili rimarkis la kuragxon de Petro kaj Johano, kaj komprenis, ke ili estas malkleruloj kaj nesciuloj, ili miris, kaj rekonis ilin, ke ili estis kun Jesuo.

Ephesians 6:19-20

19 kaj por mi, ke al mi estu donita parolpovo kun malfermo de mia busxo, por ke mi sciigu kuragxe la misteron de la evangelio, 20 pro kiu mi estas ambasadoro en kateno, por ke mi parolu kuragxe en gxi, kiel mi devus paroli.

Philippians 1:14

14 kaj la plimulto el la fratoj en la Sinjoro, pro miaj katenoj farigxinte sentimaj, supermezure kuragxas persiste elparoladi la vorton de Dio.

2 Timothy 1:7-8

7 CXar Dio donis al ni spiriton ne de malkuragxeco, sed de potenco kaj amo kaj sinregado. 8 Ne hontu do pri la atesto de nia Sinjoro, nek pri mi, lia malliberulo; sed kunelportu suferojn kun la evangelio laux la potenco de Dio,

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.