John 7:10 Cross References - Esperanto

10 Sed kiam liaj fratoj supreniris al la festo, tiam li ankaux supreniris, ne malkasxe, sed kvazaux sekrete.

Psalms 26:8

8 Ho Eternulo, mi amas la ejon de Via domo, Kaj la lokon, en kiu logxas Via gloro.

Psalms 40:8

8 Plenumi Vian volon, mia Dio, mi deziras, Kaj Viaj ordonoj estas en mia koro.

Isaiah 42:2-3

2 Li ne krios nek bruos, kaj ne auxdigos sur la stratoj sian vocxon. 3 Kanon rompetitan li ne rompos, kaj mecxon senfajrigxantan li ne estingos. Laux la vero li faros jugxon.

Amos 5:13

13 Tial la sagxulo silentas en cxi tiu tempo, cxar gxi estas tempo malbona.

Matthew 3:15

15 Sed Jesuo responde diris al li:Lasu do, cxar tiel decas al ni plenumi cxian justecon. Tiam li lasis lin.

Matthew 10:16

16 Jen mi forsendas vin kiel sxafojn meze de lupoj; estu do prudentaj kiel serpentoj, kaj simplaj kiel kolomboj.

John 7:3

3 Liaj fratoj do diris al li:Transiru de cxi tie, kaj iru en Judujon, por ke viaj discxiploj ankaux vidu viajn farojn, kiujn vi faras.

John 7:5

5 CXar liaj fratoj mem ne kredis al li.

John 11:54

54 Tial Jesuo ne plu iris publike inter la Judoj, sed foriris de tie en la kamparon apud la dezerto, en urbon nomatan Efraim; kaj tie li restadis kun la discxiploj.

Galatians 4:4

4 sed kiam venis la pleneco de la tempo, Dio elsendis Sian Filon, el virino naskitan, sub legxo naskitan,

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.