John 16:23 Cross References - Esperanto

23 Kaj en tiu tago vi demandos min pri nenio. Vere, vere, mi diras al vi, se vi petos ion de la Patro, Li donos gxin al vi en mia nomo.

Isaiah 65:24

24 Kaj estos tiel, ke antaux ol ili vokos, Mi respondos; ili estos ankoraux parolantaj, kaj Mi jam auxdos.

Matthew 7:7

7 Petu, kaj estos donite al vi; sercxu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos malfermite al vi;

Matthew 21:22

22 Kaj cxion, kion vi petos per pregxado, kredante, vi ricevos.

John 13:36-37

36 Simon Petro diris al li:Sinjoro, kien vi iras? Jesuo respondis:Kien mi iras, vi ne povas min sekvi nun, sed poste vi min sekvos. 37 Petro diris al li:Sinjoro, kial mi ne povas vin sekvi nun? mi demetos por vi mian vivon.

John 14:5

5 Tomaso diris al li:Sinjoro, ni ne scias, kien vi iras; kiel ni konas la vojon?

John 14:13-14

13 Kaj kion ajn vi petos en mia nomo, tion mi faros, por ke la Patro estu glorata en la Filo. 14 Se vi petos ion de mi en mia nomo, tion mi faros.

John 14:20

20 En tiu tago vi scios, ke mi estas en mia Patro, kaj vi en mi, kaj mi en vi.

John 14:22

22 Judas (ne la Iskariota) diris al li:Sinjoro, kio okazis, ke vi elmontros vin al ni, kaj ne al la mondo?

John 15:7

7 Se vi restadas en mi, kaj miaj vortoj restadas en vi, petu kion ajn vi volos, kaj tio estos farita por vi.

John 15:15-16

15 Mi jam ne nomas vin sklavoj, cxar la sklavo ne scias, kion lia sinjoro faras; sed mi nomis vin amikoj, cxar cxion, kion mi auxdis de mia Patro, mi sciigis al vi. 16 Vi ne elektis min, sed mi elektis vin, kaj starigis vin, por ke vi iru kaj donu frukton, kaj ke via frukto dauxru; por ke la Patro donu al vi cxion ajn, kion vi petos de Li en mia nomo.

John 16:19

19 Jesuo ekvidis, ke ili deziras demandi lin, kaj li diris al ili:CXu vi sercxas inter vi klarigon pri tio, kion mi diris:Mallongan tempon, kaj vi ne rigardas min; kaj denove mallongan tempon, kaj vi min vidos?

John 16:26

26 En tiu tago vi petos en mia nomo; kaj mi ne diras, ke mi petos de la Patro pro vi;

John 16:30

30 Nun ni scias, ke vi cxion scias, kaj ne bezonas, ke iu demandu vin; pro tio ni kredas, ke vi elvenis de Dio.

John 21:20-21

20 Petro, sin turninte, vidis malantauxe la discxiplon, kiun Jesuo amis (kiu ankaux klinis sin al lia brusto dum la vespermangxo, kun la diro:Sinjoro, kiu estas la perfidanta vin?). 21 Petro do, vidinte lin, diris al Jesuo:Sinjoro, kaj kion pri cxi tiu?

Ephesians 2:18

18 cxar per li ni ambaux havas en unu Spirito alkondukon al la Patro.

Ephesians 3:14-20

14 Pro tio mi fleksas miajn genuojn antaux la Patro, 15 el kiu cxiu familio, en la cxielo kaj sur la tero, estas nomata, 16 por ke Li donu al vi, laux la ricxo de Sia gloro, ke vi estu potence fortigitaj en la interna homo, per Lia Spirito; 17 por ke Kristo logxu per fido en viaj koroj; tiel, ke vi, enradikigite kaj bazite en amo, 18 kapabligxu kun cxiuj sanktuloj kompreni, kio estas la largxeco kaj longeco kaj alteco kaj profundeco, 19 kaj scii la amon de Kristo, kiu superas scion, por ke vi plenigxu ecx gxis la pleneco de Dio. 20 Nun al Tiu, kiu povas tre abunde fari, super cxio, kion ni povas peti aux pensi, laux la potenco, kiu energias en ni,

1 Timothy 2:5-6

5 CXar ekzistas unu Dio, kaj unu interulo inter Dio kaj homoj, homo, Kristo Jesuo, 6 kiu sin donis kiel elacxetajxon por cxiuj, ateston elmontrotan en konvenaj tempoj;

Hebrews 4:14-16

14 Havante do cxefpastron grandan, trapasintan la cxielon, Jesuon, la Filon de Dio, ni tenu firme nian konfeson. 15 CXar ni havas cxefpastron ne tian, kiu ne povus simpatii kun niaj malfortajxoj, sed tentitan en cxio tiel same, tamen sen peko. 16 Ni do alvenu kun kuragxo al la trono de graco, por ke ni ricevu kompaton kaj trovu gracon por gxustatempa helpo.

Hebrews 7:25-26

25 Tial ankaux li povas savi gxis la ekstremajxo tiujn, kiuj alproksimigxas per li al Dio, cxar li cxiam vivas, por propeti pro ili. 26 CXar por ni konvenis tia cxefpastro, sankta, senpeka, senmakula, apartigita for de pekuloj, kaj farita pli alta ol la cxielo;

Hebrews 10:19-23

19 Havante do, fratoj, kuragxon eniri en la plejsanktejon per la sango de Jesuo, 20 per la vojo nova kaj vivanta, kiun li dedicxis por ni, tra la kurteno, tio estas, lia karno, 21 kaj havante grandan pastron super la domo de Dio, 22 ni alproksimigxu kun sincera koro, en pleneco de fido, kun niaj koroj aspergitaj for de malbona konscienco, kaj kun la korpoj lavitaj per akvo pura; 23 ni tenu firme la konfeson de nia espero sendeklinigxe; cxar la promesinto estas fidela;

1 John 2:1

1 Infanetoj miaj, cxi tion mi skribas al vi, por ke vi ne peku. Kaj se iu pekas, ni havas Advokaton cxe la Patro, Jesuon Kriston, la justan;

1 John 5:14-16

14 Kaj jen estas la kuragxo, kiun ni havas antaux Li:ke se ni ion petas laux lia volo, Li nin auxskultas; 15 kaj se ni scias, ke kion ajn ni petas, Li nin auxskultas, ni scias, ke ni havas la petojn, kiujn ni petis de Li. 16 Se iu vidas sian fraton pekantan pekon ne al morto, tiu petos, kaj Li donos al li vivon, por la pekantoj ne al morto. Ekzistas peko al morto; ne pri tio mi diras, ke li petegu.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.