John 16:22 Cross References - Esperanto

22 Vi do ankaux havas nun malgxojon; sed mi revidos vin, kaj via koro gxojos, kaj neniu forprenos de vi vian gxojon.

Job 34:29

29 Se Li kvietigas, tiam kiu povas ribeligi? Se Li kasxas Sian vizagxon, tiam kiu povas Lin vidi? Tiel estas egale kun nacio kaj kun aparta homo,

Psalms 146:2

2 Mi gloros la Eternulon en la dauxro de mia tuta vivo, Mi kantos al mia Dio tiel longe, kiel mi estos.

Isaiah 12:2-4

2 Jen Dio estas mia savo:mi fidas, kaj mi ne timas; cxar Dio, la Eternulo, estas mia forto kaj mia kanto, kaj Li farigxis mia savo. 3 Kaj vi cxerpos kun gxojo akvon el la fontoj de la savo. 4 Kaj vi diros en tiu tago:Danku la Eternulon, voku Lian nomon, sciigu Liajn farojn inter la popoloj, memorigu, ke Lia nomo estas alta.

Isaiah 25:9

9 Kaj oni diros en tiu tago:Jen estas nia Dio, al kiu ni esperis, kaj Li nin savis; jen estas la Eternulo, al kiu ni esperis, ni gxoju kaj estu gajaj pro Lia savo.

Isaiah 51:11-12

11 Kaj la elacxetitoj de la Eternulo revenos kaj iros sur Cionon kun kantado, kaj gxojo eterna estos super ilia kapo; gxojon kaj gajecon ili atingos, kaj forflugos afliktoj kaj gxemado. 12 Mi, Mi mem estas via konsolanto. Kiu vi estas, ke vi timas homon morteman, kaj homidon, kiu estas egala al herbo;

Isaiah 54:7-8

7 Por malgranda momento Mi vin forlasis, kaj kun granda kompato Mi vin reprenos al Mi. 8 En eksplodo de kolero Mi forturnis de vi Mian vizagxon por momento, sed per eterna favorkoreco Mi vin kompatis, diras via Liberiginto, la Eternulo.

Isaiah 65:13-14

13 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Miaj servantoj mangxos, kaj vi malsatos; Miaj servantoj trinkos, kaj vi soifos; Miaj servantoj gxojos, kaj vi hontos; 14 Miaj servantoj kantos pro kora gajeco, kaj vi krios pro kora doloro kaj ploros pro aflikto de spirito.

Isaiah 65:18-19

18 Kaj vi nur gxojos kaj estos gajaj cxiam pri tio, kion Mi kreos; cxar jen Mi kreos Jerusalemon por gxojo kaj gxian popolon por gajeco. 19 Kaj Mi gxojos pri Jerusalem, kaj Mi estos gaja pri Mia popolo; kaj oni ne plu auxdos en gxi vocxon de ploro, nek vocxon de plendo.

Isaiah 66:9-14

9 CXu Mi, malfermante la uteron, ne lasus naski? diras la Eternulo. CXu Mi, kiu pretigis la naskon, mem gxin haltigus? diras via Dio. 10 GXoju kun Jerusalem kaj estu gajaj pri gxi cxiuj gxiaj amantoj; forte gxoju pri gxi cxiuj, kiuj ploris pri gxi. 11 Sucxu kaj satigxu el la brusto de gxiaj konsoloj; sucxu kaj gxuu la abundon de gxia gloro. 12 CXar tiele diras la Eternulo:Jen Mi fluigos sur gxin pacon kiel riveron, kaj la ricxajxon de la popoloj kiel disversxigxintan torenton, por ke vi sucxu; sur la brakoj vi estos portataj, kaj sur la genuoj vi estos dorlotataj. 13 Kiel homon, kiun konsolas lia patrino, tiel Mi vin konsolos; kaj en Jerusalem vi estos konsolataj. 14 Kaj vi vidos, kaj gxojos via koro, kaj viaj ostoj vigligxos kiel fresxa verdajxo; kaj la mano de la Eternulo farigxos konata al Liaj servantoj, kaj Lia kolero al Liaj malamikoj.

Habakkuk 3:17-18

17 Kiam la figarbo ne floros, La vinberbrancxoj ne donos fruktojn, La olivarbo rifuzos sian laboron, La plugokampoj ne donos mangxajxon, La sxafoj estos forkaptitaj el la sxafejo, Kaj en la staloj ne trovigxos bovoj: 18 Ecx tiam mi gxojos pri la Eternulo, Mi estos gaja pri la Dio de mia savo.

Matthew 28:8

8 Kaj ili rapide foriris de la tombo kun timo kaj granda gxojo, kaj kuris, por sciigi al liaj discxiploj.

Luke 10:42

42 sed unu afero estas necesa; kaj Maria elektis la bonan parton, kiu ne estos prenita for de sxi.

Luke 16:25

25 Sed Abraham diris:Filo, memoru, ke dum via vivo vi ricevis viajn bonajxojn, kaj Lazaro tiel same malbonajxojn; sed nun li ricevas konsolon, kaj vi suferas.

Luke 19:26

26 Mi diras al vi, ke al cxiu, kiu havas, estos donite; kaj for de tiu, kiu ne havas, estos prenita ecx tio, kion li havas.

Luke 24:41

41 Kaj dum ili ankoraux ne kredis pro gxojo, kaj miris, li demandis ilin:CXu vi havas ian mangxajxon cxi tie?

Luke 24:51-53

51 Kaj dum li benis ilin, li forigxis de ili kaj estis suprenportita en la cxielon. 52 Kaj adorklinigxinte al li, ili revenis al Jerusalem kun granda gxojo; 53 kaj estis konstante en la templo, glorante Dion.

John 4:14

14 sed kiu trinkos el la akvo, kiun mi donos al li, tiu neniam soifos; sed la akvo, kiun mi donos al li, farigxos en li fonto de akvo, sxprucanta supren por eterna vivo.

John 14:1

1 Ne maltrankviligxu via koro; vi kredas al Dio, kredu ankaux al mi.

John 14:27

27 Pacon mi lasas al vi; mian pacon mi donas al vi; ne kiel la mondo donas, mi donas al vi. Ne maltrankviligxu via koro, nek senkuragxigxu.

John 16:6

6 Sed cxar mi tiel parolis al vi, malgxojo plenigis vian koron.

John 16:16

16 Mallongan tempon, kaj vi jam ne rigardas min; kaj denove mallongan tempon, kaj vi min vidos.

John 16:20

20 Vere, vere, mi diras al vi, ke vi ploros kaj lamentos, sed la mondo gxojos; vi estos malgxojaj, sed via malgxojo farigxos gxojo.

John 20:19-20

19 Kiam do estis vespero en tiu sama tago, la unua de la semajno, kaj kiam estis fermitaj la pordoj, kie la discxiploj estis, pro timo antaux la Judoj, Jesuo venis kaj staris meze de ili, kaj diris al ili:Paco al vi. 20 Kaj dirinte tion, li montris al ili siajn manojn kaj sian flankon. La discxiploj do gxojis, vidante la Sinjoron.

John 21:7

7 Tiu discxiplo, kiun Jesuo amis, diris al Petro:GXi estas la Sinjoro. Kiam do Simon Petro auxdis, ke gxi estas la Sinjoro, li alzonis al si sian kitelon (cxar li estis nuda) kaj jxetis sin en la maron.

Acts 2:46

46 Kaj cxiutage, vizitadante unuanime la templon, kaj dispecigante panon dome, ili prenis sian nutrajxon kun gxojo kaj unueco de koro,

Acts 5:41

41 Sed ili foriris de antaux la sinedrio, gxojante, ke ili estis jugxitaj indaj suferi malhonoron pro la Nomo.

Acts 13:52

52 Kaj la discxiploj plenigxis de gxojo kaj de la Sankta Spirito.

Acts 16:25

25 Sed cxirkaux la noktomezo Pauxlo kaj Silas pregxis kaj himnis al Dio, kaj la katenitoj auxskultis ilin;

Acts 20:23-24

23 krom tio, ke la Sankta Spirito atestas al mi en cxiu urbo, dirante, ke katenoj kaj afliktoj min atendas. 24 Sed mi taksas je nenio mian vivon kiel al mi mem karan, se nur mi povos plenumi mian kuradon, kaj la komision, kiun mi ricevis de la Sinjoro Jesuo, atesti la evangelion de la graco de Dio.

Romans 8:35-39

35 Kiu apartigos nin de la amo de Kristo? cxu aflikto, aux turmento, aux persekutado, aux malsato, aux nudeco, aux dangxero, aux glavo? 36 Kiel estas skribite: Pro Vi ni estas mortigataj cxiutage; Oni rigardas nin kiel sxafojn por bucxo. 37 Sed en cxio tio ni supervenkas per tiu, kiu nin amis. 38 CXar mi konvinkigxis, ke nek morto, nek vivo, nek angxeloj, nek auxtoritatoj, nek estantajxoj, nek estontajxoj, nek potencoj, 39 nek alteco, nek profundeco, nek iu alia kreitajxo povos apartigi nin de la amo de Dio, kiu estas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.

1 Thessalonians 3:7-9

7 pro tio ni konsoligxis, fratoj, pri vi, en cxia nia malgxojo kaj aflikto, per via fido; 8 cxar nun ni vivas, se vi staras firme en la Sinjoro. 9 CXar kian dankon ni povas repagi al Dio pri vi, pro la tuta gxojo, per kiu ni gxojas pro vi antaux Dio;

2 Thessalonians 2:16

16 Nia Sinjoro Jesuo Kristo mem, kaj Dio, nia Patro, kiu nin amis kaj al ni donis eternan konsolon kaj bonan esperon per graco,

Hebrews 6:18

18 por ke per du nesxangxeblaj aferoj, en kiuj ne eble estas por Dio mensogi, fortan konsolon havu ni, kiuj rifugxis, por akiri la esperon antaux ni metitan,

Hebrews 10:34

34 CXar vi kompatis tiujn, kiuj estis en katenoj, kaj gxoje akceptis la rabadon de via posedajxo, sciante, ke vi mem havas pli bonan kaj restantan posedajxon.

1 Peter 1:8

8 kiun, ne vidinte, vi amas; kiun kvankam nun vi ne vidas, tamen, al li kredante, vi gxojegas per gxojo nedirebla kaj gloroplena;

1 Peter 4:13-14

13 sed laux tio, ke vi partoprenas en la suferoj de Kristo, gxoju; por ke ankaux en la elmontro de lia gloro vi gxoju ravege. 14 Se vi estas riprocxataj pro la nomo de Kristo, felicxegaj vi estas; cxar la Spirito de gloro kaj la Spirito de Dio restas sur vi.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.