40 Jesuo diris al sxi:CXu mi ne diris al vi, ke se vi kredos, vi vidos la gloron de Dio?
John 11:40 Cross References - Esperanto
2 Chronicles 20:20
20 Ili levigxis frue matene kaj eliris al la dezerto de Tekoa; kaj kiam ili eliris, starigxis Jehosxafat, kaj diris:Auxskultu min, ho Judoj kaj logxantoj de Jerusalem! kredu je la Eternulo, via Dio, kaj havu fidon; kredu je Liaj profetoj, kaj vi havos sukceson.
Psalms 63:2
2 Mi volus vidi Vin en Via sanktejo, Vidi Vian forton kaj gloron.
Psalms 90:16
16 Al Viaj sklavoj aperu Viaj faroj, Kaj Via beleco al iliaj infanoj.
John 1:14
14 Kaj la Vorto farigxis karno kaj logxis inter ni, kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaux de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero.
John 9:3
3 Jesuo respondis:Nek cxi tiu viro pekis, nek liaj gepatroj; sed por ke la faroj de Dio aperu en li.
John 11:4
4 Sed Jesuo, auxdinte tion, diris:CXi tiu malsano estas ne por la morto, sed por la gloro de Dio, por ke la Filo de Dio estu per gxi glorata.
John 11:23-26
23 Jesuo diris al sxi:Via frato relevigxos.
24 Marta diris al li:Mi scias, ke li relevigxos cxe la relevigxo en la lasta tago.
25 Jesuo diris al sxi:Mi estas la relevigxo kaj la vivo; kiu kredas al mi, ecx se li estos mortinta, tiu vivos,
26 kaj cxiu, kiu vivas kaj kredas al mi, por cxiam ne mortos. CXu vi tion kredas?
John 12:41
41 Tion diris Jesaja, cxar li vidis lian gloron kaj parolis pri li.
Romans 4:17-25
17 (kiel estas skribite:Mi faris vin patro de multe da popoloj) antaux Tiu, al kiu li kredis, nome Dio, kiu vivigas la mortintojn, kaj vokas la neekzistantajxojn, kvazaux ili ekzistus.
18 Li ekster espero kredis en espero, por ke li farigxu patro de multe da popoloj, laux la diritajxo:Tiel estos via idaro.
19 Kaj ne senfortigite en fido, li pripensis sian propran korpon jam pereintan (estante preskaux centjara), kaj la senvivecon de la utero de Sara;
20 tamen pri la promeso de Dio li ne sxanceligxis en nekredemo, sed fortigxis per fido, donante la gloron al Dio,
21 kaj plene certigite, ke tion, kion Li promesis, Li povas ankaux fari.
22 Tial gxi estis kalkulita al li kiel virto.
23 Kaj ne por li sola estis skribite, ke gxi estis kalkulita al li;
24 sed ankaux por ni, al kiuj gxi estos kalkulata, kaj kiuj kredas al Tiu, kiu levis el la mortintoj Jesuon, nian Sinjoron,
25 kiu estis transdonita pro niaj pekoj kaj estis relevita por nia pravigo.
2 Corinthians 3:18
18 Sed ni cxiuj, per nevualita vizagxo spegulante la gloron de la Sinjoro, transformigxas en la saman bildon, de gloro al gloro, kiel el la Sinjoro la Spirito.
2 Corinthians 4:6
6 CXar Dio, kiu diris:El mallumo lumo brilos, Tiu brilis en niaj koroj, por doni lumon de la scio de la gloro de Dio en la vizagxo de Jesuo Kristo.