Romans 4:17-25

Esperanto(i) 17 (kiel estas skribite:Mi faris vin patro de multe da popoloj) antaux Tiu, al kiu li kredis, nome Dio, kiu vivigas la mortintojn, kaj vokas la neekzistantajxojn, kvazaux ili ekzistus. 18 Li ekster espero kredis en espero, por ke li farigxu patro de multe da popoloj, laux la diritajxo:Tiel estos via idaro. 19 Kaj ne senfortigite en fido, li pripensis sian propran korpon jam pereintan (estante preskaux centjara), kaj la senvivecon de la utero de Sara; 20 tamen pri la promeso de Dio li ne sxanceligxis en nekredemo, sed fortigxis per fido, donante la gloron al Dio, 21 kaj plene certigite, ke tion, kion Li promesis, Li povas ankaux fari. 22 Tial gxi estis kalkulita al li kiel virto. 23 Kaj ne por li sola estis skribite, ke gxi estis kalkulita al li; 24 sed ankaux por ni, al kiuj gxi estos kalkulata, kaj kiuj kredas al Tiu, kiu levis el la mortintoj Jesuon, nian Sinjoron, 25 kiu estis transdonita pro niaj pekoj kaj estis relevita por nia pravigo.