Job 31:22 Cross References - Esperanto

22 En tia okazo mia sxultro defalu de la dorso, Kaj mia brako rompigxu de kano.

Joshua 22:22-23

22 Dio de la dioj, la Eternulo, Dio de la dioj, la Eternulo, Li scias, kaj Izrael sciu; se ni agis pro ribelo aux por defali de la Eternulo, tiam Li ne helpu nin hodiaux. 23 Se ni konstruis al ni la altaron por tio, ke ni defalu de la Eternulo, aux ke ni alportu sur gxi bruloferon kaj farunoferon, aux ke ni faru sur gxi pacoferojn, tiam la Eternulo nin punu.

Job 31:10

10 Tiam mia edzino estu adultigata de aliulo, Kaj aliuloj klinigxu super sxi.

Job 31:40

40 Tiam anstataux tritiko kresku por mi kardo, Kaj anstataux hordeo dornoj. Finigxis la paroloj de Ijob.

Job 38:15

15 Ke de la malpiuloj forprenigxu ilia lumo, Kaj ilia malhumila brako estu rompita?

Psalms 7:4-5

4 Se al mia amiko mi pagis per malbono, Aux se mi difektis tiun, kiu premis min senkauxze: 5 Tiam malamiko persekutu mian animon, Li atingu kaj enpremu mian vivon en la teron, Kaj mian honoron li metu en la polvon. Sela.

Psalms 137:6

6 Algluigxu mia lango al mia palato, Se mi vin ne memoros, Se mi ne levos Jerusalemon en la supron de miaj gxojoj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.