Job 16:6 Cross References - Esperanto

6 Se mi parolos, mia doloro ne kvietigxos; Se mi cxesos, kio foriros de mi?

Job 10:1

1 Tedis al mia animo mia vivo; Mi fordonos min al mia plendado; Mi parolos en la malgxojeco de mia animo.

Psalms 77:1-9

1 Al la hxorestro. Por Jedutun. Psalmo de Asaf. Mia vocxo iras al Dio, kaj mi krias; Mia vocxo iras al Dio, ke Li auxskultu min. 2 En la tago de mia suferado mi sercxas mian Sinjoron; En la nokto mia mano estas etendita kaj ne mallevigxas; Mia animo ne volas konsoligxi. 3 Mi rememoras Dion, kaj mi gxemas; Mi meditas, kaj mia spirito malgxojas. Sela. 4 Vi retenas la palpebrojn de miaj okuloj; Mi estas frapita, mi ne povas paroli. 5 Mi meditas pri la tagoj antikvaj, Pri la jaroj antauxlonge pasintaj. 6 Mi rememoras en la nokto mian kanton; Mi parolas kun mia koro, Kaj mia spirito esploras. 7 CXu por eterne mia Sinjoro forpusxis? Kaj cxu Li ne plu favoros? 8 CXu por eterne cxesigxis Lia boneco? CXu Lia promeso ne plenumigxos por cxiuj generacioj? 9 CXu Dio forgesis indulgi? CXu Li fermis en kolero Sian favorkorecon? Sela.

Psalms 88:15-18

15 Mi estas mizera kaj senforta detempe de la juneco; Mi portas Viajn terurojn, mi konsumigxas. 16 Venis sur min Via furiozo, Viaj timigoj min dispremas. 17 Ili cxirkauxas min, kiel akvo, cxiutage; Ili tute min cxirkauxsiegxas. 18 Vi malproksimigis de mi amanton kaj amikon; Miaj konatoj estas en mallumo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.