Job 16:5 Cross References - Esperanto

5 Mi fortigus vin per mia busxo Kaj konsolus vin per paroloj de miaj lipoj.

Job 4:3-4

3 Jen vi multajn instruis, Kaj manojn senfortigxintajn vi refortigis; 4 Falantojn restarigis viaj vortoj, Kaj fleksigxantajn genuojn vi fortigis;

Job 6:14

14 Al malfelicxulo decas kompato de amiko, Ecx se li forlasas la timon antaux la Plejpotenculo.

Job 29:25

25 Kiam mi iris al ili, mi sidis sur la cxefa loko; Mi logxis kiel regxo inter tacxmentoj, Kiel konsolanto de funebruloj.

Psalms 27:14

14 Esperu al la Eternulo; Tenu vin forte, forta estu via koro; Jes, esperu al la Eternulo.

Proverbs 27:9

9 Oleo kaj odorfumajxo gxojigas la koron, Kaj la konsilo de amiko estas dolcxajxo por la animo.

Proverbs 27:17

17 Fero akrigxas per fero, Kaj homon akrigas la rigardo de lia proksimulo.

Isaiah 35:3-4

3 Fortigu la senfortigxintajn manojn, kaj fortikigu la sxanceligxantajn genuojn. 4 Diru al tiuj, kiuj estas senkuragxigitaj en la koro:Tenu vin forte, ne timu; jen estas via Dio! venos vengxo, repago de Dio; Li mem venos kaj helpos vin.

Galatians 6:1

1 Fratoj, ecx se homo estos trovita en ia kulpo, vi, kiuj estas spiritaj, restarigu tiun per spirito de mildeco; rigardante vin, cxiu sin mem, por ke vi ne estu tentataj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.