28 Ili farigxis grasaj, ili farigxis dikaj; ili faris malbonajn agojn; jugxon ili ne faras, jugxon pri orfo, sed ili gxuas la vivon; justecon al malricxuloj ili ne faras.
Jeremiah 5:28 Cross References - Esperanto
Deuteronomy 32:15
15 Kaj Jesxurun grasigxis kaj malhumiligxis; Vi grasigxis, dikigxis, kaj seboplenigxis; Kaj li forlasis la Dion, kiu lin kreis, Kaj li malrespektis la Rokon de sia savo.
Job 12:6
6 Bonstataj estas la tendoj de rabistoj, Kaj sendangxerecon havas la incitantoj de Dio, Tiuj, kiuj portas Dion en sia mano.
Job 15:27-28
Job 21:23-24
Job 29:12-14
Psalms 72:4
4 Li jugxu la prematojn en la popolo, Li savu la filojn de senhavulo, Kaj li dispremu la premanton.
Psalms 73:6-7
Psalms 73:12
12 Jen tiuj estas malvirtuloj, Kaj ili estas felicxuloj de la mondo kaj atingis ricxecon!
Psalms 82:2-4
Psalms 119:70
70 Grasigxis kiel sebo ilia koro; Sed mi havas plezuron de Via instruo.
Isaiah 1:23
23 Viaj estroj estas perfiduloj, kaj kolegoj de sxtelistoj; ili cxiuj amas donacojn kaj cxasas profiton; al orfo ili ne donas juston, kaj la jugxa plendo de vidvino ne atingas ilin.
Jeremiah 2:33
33 Kiel vi beligas vian vojon, por sercxi amon! al agoj malbonaj vi ja alkutimigxis.
Jeremiah 7:6
6 se vi ne premos fremdulon, orfon, kaj vidvinon, se vi ne versxos senkulpan sangon sur cxi tiu loko, kaj ne sekvos aliajn diojn por via malfelicxo:
Jeremiah 12:1
1 Vi estos prava, ho Eternulo, kiam mi procesos kun Vi; tamen mi parolos kun Vi pri justeco:kial la vojo de malpiuloj estas sukcesa kaj cxiuj perfiduloj vivas trankvile?
Jeremiah 22:15-19
15 CXu vi regxos per tio, ke vi cxirkauxis vin per cedrajxo? via patro ja ankaux mangxis kaj trinkis, sed li agis lauxjugxe kaj juste, kaj tiam estis al li bone.
16 Li jugxadis la aferojn de premito kaj malricxulo, kaj tiam estis bone. CXu ne tio signifas koni Min? diras la Eternulo.
17 Sed viaj okuloj kaj via koro celas nur malhonestan profiton, versxadon de senkulpa sango, faradon de rabado kaj de premado.
18 Tial tiele diras la Eternulo pri Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo:Oni ne lamentos pri li:Ho ve, mia frato! ho ve, fratino! oni ne lamentos pri li:Ho ve, sinjoro! ho ve, glorulo!
19 Per enterigo de azeno li estos enterigita:oni trenos lin kaj jxetos malproksimen de la pordegoj de Jerusalem.
Ezekiel 5:6-7
6 Sed gxi agis kontraux Miaj decidoj pli malpie, ol la nacioj, kaj kontraux Miaj legxoj pli malbone, ol la landoj, kiuj estas cxirkaux gxi; cxar ili malestimis Miajn decidojn, kaj Miajn legxojn ili ne sekvis.
7 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXar via amaso estas pli malbona, ol la nacioj, kiuj estas cxirkaux vi, cxar Miajn legxojn vi ne sekvis kaj Miajn decidojn vi ne plenumis, kaj vi ne agis ecx laux la justeco de la nacioj, kiuj estas cxirkaux vi,
Ezekiel 16:47-52
47 Sed ecx ne laux ilia vojo vi iris, kaj ne iliajn abomenindajxojn vi faris; tio estis malmulta por vi, kaj vi malbonigxis pli ol ili en cxiuj viaj agoj.
48 Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, via fratino Sodom kaj sxiaj filinoj ne faris tion, kion faris vi kaj viaj filinoj.
49 Jen kio estis la kulpo de via fratino Sodom:malmodesteco, trosatigxo per mangxado, kaj senzorgeco, kiun havis sxi kaj sxiaj filinoj; kaj la manon de malricxulo kaj senhavulo sxi ne subtenis.
50 Kaj ili fierigxis kaj faris abomenindajxon antaux Mi, kaj Mi forpusxis ilin, kiam Mi tion vidis.
51 Samario ne faris ecx duonon de viaj pekoj; vi faris pli da abomenindajxoj, ol ili; per cxiuj viaj abomenindajxoj, kiujn vi faris, vi faris viajn fratinojn preskaux virtulinoj.
52 Tial ankaux vi nun portu vian malhonoron, kiun vi kondamnis en viaj fratinoj, pro viaj pekoj, per kiuj vi abomenindigxis pli ol ili; ili estas virtulinoj en komparo kun vi; hontu kaj portu vian malhonoron, cxar vi kvazaux pravigis viajn fratinojn.
Amos 4:1
1 Auxskultu cxi tiun vorton, vi grasaj bovinoj, kiuj estas sur la monto de Samario, kiuj turmentas senhavulojn, premas malricxulojn, kaj kiuj diras al siaj mastroj:Venu, ni drinku.
Zechariah 7:10
10 vidvinon, orfon, fremdulon, kaj malricxulon ne premu, kaj ne portu en via koro malbonajn intencojn kontraux via frato.
1 Corinthians 5:1
1 Efektive oni raportas, ke estas cxe vi malcxasteco, kaj tia malcxasteco, kia ne ekzistas ecx inter la nacianoj, ke iu havas la edzinon de sia patro.