Jeremiah 5:27 Cross References - Esperanto

27 Kiel birdejo estas plena de birdoj, tiel iliaj domoj estas plenaj de trompakirajxoj; tial ili farigxis grandaj kaj ricxaj.

Proverbs 1:11-13

11 Se ili diros:Iru kun ni, Ni embuskos por mortigi, Ni senkauxze insidos senkulpulojn; 12 Kiel SXeol ni englutos ilin vivajn, Kaj la piulojn kiel irantajn en la tombon; 13 Ni trovos diversajn grandvalorajxojn, Ni plenigos niajn domojn per rabajxo;

Jeremiah 9:6

6 Vi logxas meze de malhonesteco; pro malhonesteco ili ne volas koni Min, diras la Eternulo.

Hosea 12:7-8

7 Kanaanido havas en sia mano falsan pesilon, li amas trompi; 8 kaj Efraim diras:Mi ricxigxis, mi akiris al mi havajxon, sed en cxiuj miaj laboroj oni ne trovos cxe mi malbonagon, per kiu mi estus pekinta.

Amos 8:4-6

4 Auxskultu cxi tion, vi, kiuj penas engluti la malricxulojn kaj pereigi la humilulojn de la tero, 5 kaj kiuj diras:Kiam pasos la monatkomenco, ke ni povu vendadi grenon? kaj la sabato, ke ni povu malfermi la grenejon? Ni malgrandigos la mezuron, ni pligrandigos la prezon, kaj ni trompos per falsa pesilo; 6 ni acxetos senhavulojn per mono kaj malricxulon per paro da sxuoj, kaj grenventumajxon ni vendos kun la greno.

Micah 1:12

12 Afliktigxas pri sia bono la logxantino de Marot; cxar malfelicxo venis de la Eternulo al la pordego de Jerusalem.

Micah 6:10-11

10 Ankoraux restas en la domo de malpiulo trezoroj de malpieco, kaj malbeninda malgxusta mezurilo. 11 CXu Mi povas aprobi falsan pesilon kaj trompajn pezilojn en la saketo?

Habakkuk 2:9-11

9 Ve al tiu, kiu kolektas por sia domo maljustan akirajxon, por arangxi alte sian neston, por defendi sin kontraux mano de malbonulo! 10 Vi elpensis malhonoron por via domo, disbatante multe da popoloj kaj pekigante vian animon. 11 La sxtonoj el la muroj krias, kaj la lignaj traboj respondas al ili.

Revelation 18:2

2 Kaj li forte kriis per granda vocxo, dirante:Falis, falis Babel la granda, kaj farigxis logxejo de demonoj, kaj malliberejo de cxia malpura spirito, kaj malliberejo de cxia malpura kaj malaminda birdo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.