Jeremiah 44:1 Cross References - Esperanto

1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia pri cxiuj Judoj, kiuj logxas en la lando Egipta, kiuj logxas en Migdol, en Tahxpanhxes, en Nof, kaj en la lando Patros:

Genesis 10:14

14 kaj la Patrusidojn kaj la Kasluhxidojn (de kiuj devenis la Filisxtoj) kaj la Kaftoridojn.

Exodus 14:2

2 Diru al la Izraelidoj, ke ili iru returne, kaj starigu sian tendaron antaux Pi-Hahxirot, inter Migdol kaj la maro, apud Baal-Cefon; tie ili starigxu tendare super la maro.

Isaiah 11:11

11 En tiu tempo la Sinjoro denove etendos Sian manon, por akiri la restajxon de Sia popolo, kiu restis de Asirio kaj de Egiptujo kaj de Patros kaj de Etiopujo kaj de Elam kaj de SXinar kaj de HXamat kaj de la insuloj de la maro.

Isaiah 19:13

13 Malsagxigxis la princoj de Coan, trompigxis la princoj de Nof, erarigis Egiptujon, la fundamenton de siaj gentoj.

Jeremiah 2:16

16 Ecx la filoj de Nof kaj de Tahxpanhxes frakasis vian verton.

Jeremiah 42:15-18

15 tiam auxskultu la vorton de la Eternulo, ho restajxo de Jehuda:tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Se vi turnos vian vizagxon, por iri en Egiptujon, kaj vi iros, por tie eklogxi: 16 tiam la glavo, kiun vi timas, atingos vin tie, en la lando Egipta, kaj la malsato, pri kiu vi zorgas, persekutos vin tie en Egiptujo, kaj tie vi mortos. 17 Tiamaniere cxiuj homoj, kiuj turnis sian vizagxon, por iri en Egiptujon, por tie eklogxi, mortos de glavo, de malsato, kaj de pesto, kaj neniu el ili restos, nek forsavigxos de la malbono, kiun Mi venigos sur ilin. 18 CXar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Kiel elversxigxis Mia kolero kaj indigno sur la logxantojn de Jerusalem, tiel Mia kolero elversxigxos sur vin, kiam vi venos en Egiptujon, kaj vi farigxos objekto de jxuro, de teruro, de malbeno, kaj de honto, kaj vi ne plu vidos cxi tiun lokon.

Jeremiah 43:5-8

5 Kaj Johxanan, filo de Kareahx, kaj cxiuj militestroj prenis la tutan restajxon de la Judoj, kiuj revenis el cxiuj nacioj, kien ili estis dispelitaj, por logxi en la lando Juda: 6 la virojn, la virinojn, la infanojn, la regxidinojn, kaj cxiujn, kiujn Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, restigis kun Gedalja, filo de Ahxikam, filo de SXafan, kaj la profeton Jeremia, kaj Baruhxon, filon de Nerija. 7 Kaj ili iris en la landon Egiptan, ne obeante la vocxon de la Eternulo, kaj venis gxis Tahxpanhxes. 8 Kaj aperis vorto de la Eternulo al Jeremia en Tahxpanhxes, dirante:

Jeremiah 46:14

14 Sciigu en Egiptujo, proklamu en Migdol, proklamu en Nof kaj en Tahxpanhxes, diru:Starigxu kaj pretigxu, cxar la glavo ekstermas vian cxirkauxajxon.

Jeremiah 46:19

19 Pretigu al vi cxion, kio estas necesa por elmigro, ho logxantino, filino de Egiptujo; cxar Nof estos ruinigita kaj dezertigita, ke neniu en gxi logxos.

Ezekiel 29:10

10 Tial jen Mi iras kontraux vin kaj kontraux viajn riverojn, kaj Mi faros el la lando Egipta ruinojn, absolutajn ruinojn, de Migdol gxis Sevene, gxis la limo de Etiopujo.

Ezekiel 29:14

14 kaj Mi revenigos la forkaptitajn Egiptojn, kaj revenigos ilin en la landon Patros, en la landon de ilia deveno, kaj ili tie estos humila regno.

Ezekiel 30:14

14 Mi ruinigos Patroson, Mi ekbruligos fajron en Coan, kaj Mi faros jugxon en No.

Ezekiel 30:16

16 Mi ekbruligos fajron en Egiptujo; forte ektremos Sin, No estos trarompita, kaj Nof havos cxiutagan angoron.

Ezekiel 30:18

18 En Tahxpanhxes mallumigxos la tago, kiam Mi rompos tie la jugon de Egiptujo, kaj malaperos en gxi la fiereco de gxia forto; mallumo gxin kovros, kaj gxiaj filinoj iros en forkaptitecon.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.