Jeremiah 32:24 Cross References - Esperanto

24 Jen remparoj alproksimigxas al la urbo, por venkopreni gxin, kaj la urbo pro la glavo, malsato, kaj pesto estas transdonata en la manojn de la HXaldeoj, kiuj militas kontraux gxi; kion Vi diris, tio farigxas, kaj Vi tion vidas.

Deuteronomy 4:26

26 mi atestigas al vi hodiaux la cxielon kaj la teron, ke vi rapide pereos de sur la tero, por kies ekposedo vi transiras Jordanon; ne longe vi logxos sur gxi, sed vi estos ekstermitaj.

Deuteronomy 31:16-17

16 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Jen vi iras dormi kun viaj patroj; kaj cxi tiu popolo komencos malcxasti post fremdaj dioj de tiu lando, en kiun gxi venas, kaj gxi forlasos Min kaj rompos Mian interligon, kiun Mi faris kun gxi. 17 Kaj ekflamos Mia kolero kontraux gxi en tiu tago, kaj Mi forlasos ilin kaj kasxos Mian vizagxon for de ili, kaj ili estos konsumitaj, kaj trafos ilin multaj malfelicxoj kaj mizeroj; kaj ili diros en tiu tago:CXu ne pro tio, ke nia Dio ne estas inter ni, trafis nin cxi tiuj malfelicxoj?

Deuteronomy 32:24-25

24 Ili konsumigxos de malsato Kaj senfortigxos de febro kaj de turmenta epidemio; Kaj la dentojn de bestoj Mi venigos sur ilin Kun la veneno de rampantoj sur la tero. 25 Ekstere ekstermos glavo, Kaj en la domoj teruro, Junulon kaj junulinon, Sucxinfanon kun grizharulo.

Joshua 23:15-16

15 Sed kiel plenumigxis por vi cxiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo, via Dio, diris al vi, tiel la Eternulo venigos sur vin cxion malbonan, gxis Li ekstermos vin de sur tiu bona tero, kiun donis al vi la Eternulo, via Dio. 16 Se vi malobeos la interligon de la Eternulo, via Dio, kiun Li starigis kun vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adoros ilin:tiam ekflamos kontraux vin la kolero de la Eternulo, kaj vi forpereos rapide de sur la bona tero, kiun Li donis al vi.

2 Samuel 20:15

15 Kaj ili venis, kaj eksiegxis lin en Abel-Bet-Maahxa, kaj sxutis cxirkaux la urbo remparon, kiu atingis la muron; kaj la tuta popolo, kiu estis kun Joab, komencis detrui, por faligi la muron.

Jeremiah 14:12-15

12 Se ili fastos, Mi ne auxskultos ilian pregxon, kaj se ili alportos bruloferojn kaj farunoferojn, Mi ne estos favora al ili; sed Mi ekstermos ilin per glavo, per malsato, kaj per pesto. 13 Tiam mi diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo! jen la profetoj diras al ili:Vi ne vidos glavon, kaj malsato ne estos cxe vi, cxar veran pacon Mi donos al vi sur cxi tiu loko. 14 Sed la Eternulo diris al mi:Malverajxon profetas tiuj profetoj en Mia nomo; Mi ne sendis ilin, ne donis al ili ordonojn, kaj ne parolis al ili; ili profetas al vi viziojn mensogajn, sorcxajxon, idolajxon, kaj trompajxon de sia koro. 15 Tial tiele diras la Eternulo pri la profetoj:CXar ili profetas en Mia nomo, kvankam Mi ne sendis ilin, kaj ili diras, ke glavo kaj malsato ne estos en cxi tiu lando-per glavo kaj malsato estos ekstermitaj tiuj profetoj;

Jeremiah 15:1-3

1 Kaj la Eternulo diris al mi:Ecx se starigxus antaux Mi Moseo kaj Samuel, ecx tiam Mia animo ne estos kun tiu popolo; forpelu ilin de antaux Mia vizagxo, ili foriru. 2 Kaj se ili diros al vi:Kien ni iru? tiam diru al ili, ke tiele diras la Eternulo:Kiu estas destinita por la morto, tiu iru al la morto; kiu estas destinita por la glavo, tiu iru al la glavo; kiu estas destinita por la malsato, tiu iru al la malsato; kiu estas destinita por kaptiteco, tiu iru en kaptitecon. 3 Mi punos ilin per kvar specoj, diras la Eternulo:per glavo, por mortigi; per hundoj, por treni; per birdoj de la cxielo kaj per bestoj de la tero, por formangxi kaj ekstermi.

Jeremiah 16:4

4 Per diversaj doloraj mortoj ili mortos; ili ne estos priplorataj nek enterigitaj, ili estos kiel sterko sur la suprajxo de la tero; de glavo kaj de malsato ili pereos, kaj iliaj kadavroj estos mangxajxo por la birdoj de la cxielo kaj por la bestoj de la tero.

Jeremiah 21:4-7

4 Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Jen Mi returnos la batalilojn, kiuj estas en viaj manoj kaj per kiuj vi batalas kontraux la regxo de Babel, kaj kontraux la HXaldeoj, kiuj siegxas vin ekstere de la murego, kaj Mi kolektos ilin meze de cxi tiu urbo. 5 Kaj Mi batalos kontraux vi per mano etendita kaj per forta brako, en kolero, furiozo, kaj granda indigno. 6 Kaj Mi frapos la logxantojn de cxi tiu urbo, la homojn kaj la brutojn; de granda pesto ili mortos. 7 Kaj post tio, diras la Eternulo, Cidkijan, regxon de Judujo, kaj liajn servantojn, kaj la popolon, kaj tiujn, kiuj en cxi tiu urbo restis de la pesto, de la glavo, kaj de la malsato, Mi transdonos en la manon de Nebukadnecar, regxo de Babel, en la manon de iliaj malamikoj, kaj en la manon de tiuj, kiuj deziras ilian morton; kaj li mortigos ilin per glavo; li ne hezitos, ne indulgos, kaj ne kompatos.

Jeremiah 24:10

10 kaj Mi sendos sur ilin glavon, malsaton, kaj peston, gxis Mi ekstermos ilin el la lando, kiun Mi donis al ili kaj al iliaj patroj.

Jeremiah 32:3

3 Tie malliberigis lin Cidkija, regxo de Judujo, dirante:Kial vi profetas, parolante, ke tiele diras la Eternulo:Jen Mi transdonos cxi tiun urbon en la manon de la regxo de Babel, kiu gxin venkoprenos;

Jeremiah 32:25

25 Kaj Vi, Sinjoro, ho Eternulo, diris al mi:Acxetu al vi la kampon pro mono, kaj starigu atestantojn; dume la urbo estas transdonata en la manojn de la HXaldeoj.

Jeremiah 32:36

36 Kaj tamen tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri cxi tiu urbo, pri kiu vi diras, ke gxi estas transdonata en la manon de la regxo de Babel per glavo, malsato, kaj pesto:

Jeremiah 33:4

4 CXar tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri la domoj de cxi tiu urbo, kaj pri la domoj de la regxoj de Judujo, kiuj estas detruitaj por remparoj kaj por glavoj

Jeremiah 37:6-10

6 Kaj aperis vorto de la Eternulo al la profeto Jeremia, dirante: 7 Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Tiele diru al la regxo de Judujo, kiu sendis vin al Mi, por demandi Min:Jen la militistaro de Faraono, kiu eliris kun helpo al vi, iros returne en sian landon Egiptujo. 8 Kaj la HXaldeoj revenos kaj militos kontraux cxi tiu urbo, kaj prenos gxin kaj forbruligos gxin per fajro. 9 Tiele diras la Eternulo:Ne trompu vin mem, dirante:La HXaldeoj foriros de ni; cxar ili ne foriros. 10 CXar se vi ecx venkobatus la tutan militistaron de la HXaldeoj, kiu militas kontraux vi, kaj restus el ili nur kelkaj vunditoj, cxi tiuj levigxus cxiu el sia tendo kaj forbruligus cxi tiun urbon per fajro.

Jeremiah 52:6

6 En la kvara monato, en la nauxa tago de la monato, kiam la malsato tiel fortigxis en la urbo, ke la popolo de la lando ne havis panon,

Lamentations 2:21-22

21 Surtere sur la stratoj kusxis junuloj kaj maljunuloj; Miaj junulinoj kaj junuloj falis de glavo; Vi mortigis en la tago de Via kolero, bucxis kaj ne kompatis. 22 Kiel por festa tago Vi kunvokis de cxirkauxe miajn terurajn najbarojn, Kaj en la tago de la kolero de la Eternulo neniu savigxis, neniu restis; Tiujn, kiujn mi dorlotis kaj edukis, cxiujn ekstermis mia malamiko.

Lamentations 4:3-10

3 Ecx sxakaloj donas siajn mamojn kaj nutras siajn idojn; Sed la filino de mia popolo farigxis kruela, kiel strutoj en la dezerto. 4 La lango de sucxinfano algluigxis al gxia palato pro soifo; Infanoj petas panon, sed neniu donas al ili. 5 Kiuj antauxe mangxadis frandajxojn, tiuj senfortigxas nun pro malsato sur la stratoj; Kiuj estis edukitaj sur purpuro, tiuj ruligxas nun sur sterko. 6 La pekoj de la filino de mia popolo estas pli grandaj, ol la pekoj de Sodom, Kiu estis renversita momente, kaj manoj gxin ne turmentis. 7 SXiaj princoj estis pli puraj ol negxo, pli klaraj ol lakto; Ilia vizagxo estis pli rugxa ol koraloj, ili aspektis kiel safiro; 8 Nun ilia vizagxo estas pli nigra ol karbo; oni ne rekonas ilin sur la stratoj; Ilia hauxto alpendigxis al iliaj ostoj, velksekigxis kiel ligno. 9 Pli bone estis al tiuj, kiuj mortis de glavo, ol al tiuj, kiuj mortas de malsato, Kiuj senfortigxas kaj pereas pro manko de produktajxoj de kampo. 10 La manoj de kompatemaj virinoj kuiris iliajn infanojn; Kaj cxi tiuj farigxis ilia mangxajxo en la mizerego de la filino de mia popolo.

Ezekiel 14:21

21 CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ecx se Mi venigus sur Jerusalemon la kvar malbonajn punojn, la glavon, malsaton, sovagxajn bestojn, kaj peston, por ekstermi en gxi homojn kaj brutojn-

Ezekiel 21:22

22 Sur la dekstra flanko la sortodemandado montras Jerusalemon, por starigi muregrompilojn, malfermi la busxon por mortigado, sonigi militajn trumpetojn, direkti muregrompilojn kontraux la pordegojn, sxuti remparon, konstrui bastionon.

Zechariah 1:6

6 Sed Miaj vortoj kaj decidoj, pri kiuj Mi diris al Miaj servantoj, la profetoj, cxu ili ne trafis viajn patrojn? Kaj ili pentis, kaj diris:Kiel la Eternulo Cebaot decidis agi kun ni pro niaj vojoj kaj pro niaj agoj, tiel Li agis kun ni.

Matthew 24:35

35 La cxielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.