Jeremiah 27:18 Cross References - Esperanto

18 Se ili estas profetoj kaj se ili havas la vorton de la Eternulo, ili elpetegu de la Eternulo Cebaot, ke la vazoj, kiuj restis en la domo de la Eternulo kaj en la domo de la regxo de Judujo kaj en Jerusalem, ne transiru en Babelon.

Genesis 18:24-33

24 Eble ekzistas kvindek virtuloj en la urbo: cxu Vi tiam pereigos kaj ne indulgos la lokon pro la kvindek virtuloj, kiuj estas en gxi? 25 Ne decas por Vi agi tiamaniere, ke Vi mortigu virtulon kune kun malvirtulo, ke virtulo estu kiel malvirtulo; ne decas por Vi, ke la Jugxanto de la tuta tero agu maljuste. 26 Kaj la Eternulo diris: Se Mi trovos en Sodom kvindek virtulojn en la urbo, Mi indulgos la tutan lokon pro ili. 27 Kaj Abraham respondis, dirante: Jen mi ekkuragxis paroli al mia Sinjoro, kvankam mi estas polvo kaj cindro; 28 eble al la kvindeko da virtuloj mankos kvin: cxu Vi pereigos pro la kvin la tutan urbon? Kaj Li diris: Mi ne pereigos, se Mi trovos tie kvardek kvin. 29 Kaj li plue parolis al Li kaj diris: Eble trovigxos tie kvardek? Kaj Li diris: Mi ne faros tion pro la kvardek. 30 Kaj li diris: Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos plue: eble trovigxos tie tridek? Kaj Li diris: Mi ne faros, se Mi trovos tie tridek. 31 Kaj li diris: Jen mi ekkuragxis paroli al mia Sinjoro: eble trovigxos dudek? Kaj Li diris: Mi ne pereigos pro la dudek. 32 Kaj li diris: Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos ankoraux nur unu fojon: eble trovigxos tie dek? Kaj Li diris: Mi ne pereigos pro la dek. 33 Kaj la Eternulo foriris, kiam Li cxesis paroli kun Abraham; kaj Abraham reiris al sia loko.

Genesis 20:17

17 Kaj Abraham ekpregxis al Dio; kaj Dio sanigis Abimelehxon kaj lian edzinon kaj liajn sklavinojn, kaj ili komencis naski.

1 Samuel 7:8

8 Kaj la Izraelidoj diris al Samuel:Ne cxesu krii por ni al la Eternulo, nia Dio, ke Li savu nin kontraux la manoj de la Filisxtoj.

1 Samuel 12:19

19 Kaj la tuta popolo diris al Samuel:Pregxu por viaj sklavoj al la Eternulo, via Dio, por ke ni ne mortu; cxar al cxiuj niaj pekoj ni aldonis ankoraux malbonagon per tio, ke ni petis por ni regxon.

1 Samuel 12:23

23 Mi ankaux ne permesos al mi peki antaux la Eternulo, cxesante pregxi por vi, kaj mi gvidados vin laux la vojo bona kaj gxusta.

1 Kings 18:24

24 Kaj voku al la nomo de via dio, kaj mi vokos al la nomo de la Eternulo; kaj tiu Dio, kiu respondos per fajro, estu konfesata kiel Dio. Kaj la tuta popolo respondis kaj diris:Bone.

1 Kings 18:26

26 Kaj ili prenis la bovon, kiun li donis al ili, kaj pretigis, kaj vokadis al la nomo de Baal de la mateno gxis la tagmezo, dirante:Ho Baal, auxskultu nin! Sed aperis nenia vocxo nek respondo. Kaj ili saltadis cxirkaux la altaro, kiun ili faris.

2 Chronicles 32:20

20 Sed la regxo HXizkija, kaj la profeto Jesaja, filo de Amoc, ekpregxis pri tio kaj kriis al la cxielo.

Job 42:8-9

8 Prenu do nun al vi sep bovojn kaj sep sxafojn, kaj iru al Mia servanto Ijob, kaj alportu bruloferon pro vi; kaj Mia servanto Ijob pregxos por vi; cxar nur lin Mi atentos, por ne fari al vi punon pro tio, ke vi ne parolis antaux Mi tiel gxuste, kiel Mia servanto Ijob. 9 Kaj iris Elifaz, la Temanano, kaj Bildad, la SXuhxano, kaj Cofar, la Naamano, kaj faris tion, kion diris al ili la Eternulo. Kaj la Eternulo atentis Ijobon.

Jeremiah 7:16

16 Kaj vi ne pregxu por cxi tiu popolo kaj ne direktu por ili supren krion kaj pregxon kaj ne klopodu antaux Mi, cxar Mi ne auxskultos vin.

Jeremiah 15:1

1 Kaj la Eternulo diris al mi:Ecx se starigxus antaux Mi Moseo kaj Samuel, ecx tiam Mia animo ne estos kun tiu popolo; forpelu ilin de antaux Mia vizagxo, ili foriru.

Jeremiah 18:20

20 CXu oni devas repagi bonon per malbono? cxar ili fosis foson por mia animo. Memoru, kiel mi staris antaux Vi, por paroli bonon pri ili, por forklini de ili Vian koleron.

Jeremiah 42:2

2 kaj diris al la profeto Jeremia:Ni humile petegas vin, pregxu por ni al la Eternulo, via Dio, por cxi tiu tuta restajxo; cxar el multaj ni restis malmultaj, kiel viaj okuloj nin vidas.

Ezekiel 14:14

14 Kaj se meze de gxi trovigxus tiaj tri homoj, kiel Noa, Daniel, kaj Ijob, ili pro sia virteco savus sian vivon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Ezekiel 14:18-20

18 kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, ecx tiuj tri homoj en gxi ne savus la filojn nek filinojn; nur ili mem savigxus. 19 Aux se Mi venigus peston sur tiun landon, kaj Mi elversxus sur gxin Mian koleron en sango, por ekstermi en gxi homojn kaj brutojn, 20 kaj Noa, Daniel, kaj Ijob estus en gxi-kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, ili ne savus filon nek filinon; nur ili pro sia virteco savus sian animon.

Ezekiel 22:30

30 Mi sercxis inter ili homon, kiu arangxus barilon kaj starigxus antaux Mi cxe la brecxo, por defendi la landon, ke Mi ne pereigu gxin; sed Mi ne trovis.

Malachi 1:9

9 Pregxu de nun al Dio, ke Li indulgu nin; se tio estas farita de viaj manoj, cxu Li povas favore akcepti vin? diras la Eternulo Cebaot.

James 5:16-18

16 Konfesu do viajn pekojn unu al la alia, kaj pregxu unu por la alia, por ke vi resanigxu. Petego de justulo multe efikas per sia energio. 17 Elija estis homo samnatura, kiel ni, kaj li pregxis fervore, ke ne pluvu; kaj ne pluvis sur la teron dum tri jaroj kaj ses monatoj. 18 Kaj denove li pregxis; kaj la cxielo donis pluvon, kaj la tero ekproduktis sian frukton.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.