Genesis 18:24-33

Esperanto(i) 24 Eble ekzistas kvindek virtuloj en la urbo: cxu Vi tiam pereigos kaj ne indulgos la lokon pro la kvindek virtuloj, kiuj estas en gxi? 25 Ne decas por Vi agi tiamaniere, ke Vi mortigu virtulon kune kun malvirtulo, ke virtulo estu kiel malvirtulo; ne decas por Vi, ke la Jugxanto de la tuta tero agu maljuste. 26 Kaj la Eternulo diris: Se Mi trovos en Sodom kvindek virtulojn en la urbo, Mi indulgos la tutan lokon pro ili. 27 Kaj Abraham respondis, dirante: Jen mi ekkuragxis paroli al mia Sinjoro, kvankam mi estas polvo kaj cindro; 28 eble al la kvindeko da virtuloj mankos kvin: cxu Vi pereigos pro la kvin la tutan urbon? Kaj Li diris: Mi ne pereigos, se Mi trovos tie kvardek kvin. 29 Kaj li plue parolis al Li kaj diris: Eble trovigxos tie kvardek? Kaj Li diris: Mi ne faros tion pro la kvardek. 30 Kaj li diris: Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos plue: eble trovigxos tie tridek? Kaj Li diris: Mi ne faros, se Mi trovos tie tridek. 31 Kaj li diris: Jen mi ekkuragxis paroli al mia Sinjoro: eble trovigxos dudek? Kaj Li diris: Mi ne pereigos pro la dudek. 32 Kaj li diris: Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos ankoraux nur unu fojon: eble trovigxos tie dek? Kaj Li diris: Mi ne pereigos pro la dek. 33 Kaj la Eternulo foriris, kiam Li cxesis paroli kun Abraham; kaj Abraham reiris al sia loko.