Isaiah 58:9 Cross References - Esperanto

9 Tiam vi vokos, kaj la Eternulo respondos; vi krios, kaj Li diros:Jen Mi estas! Se vi forigos el inter vi premadon, montradon per fingro, kaj paroladon malbonan,

Genesis 27:18

18 Kaj li venis al sia patro, kaj diris: Mia patro! Kaj tiu diris: Jen mi estas; kiu vi estas, mia filo?

1 Samuel 3:4-8

4 tiam la Eternulo vokis Samuelon, kaj cxi tiu diris:Jen mi estas. 5 Kaj li kuris al Eli, kaj diris:Jen mi estas, kiel vi vokis min. Sed tiu diris:Mi ne vokis; iru returne kaj kusxigxu. Kaj li iris kaj kusxigxis. 6 Kaj la Eternulo denove vokis Samuelon, kaj Samuel levigxis kaj iris al Eli, kaj diris:Jen mi estas, kiel vi vokis min. Sed tiu diris:Mi ne vokis, mia filo; iru returne kaj kusxigxu. 7 Samuel ankoraux ne konis la Eternulon, kaj ankoraux ne estis revelaciita al li la vorto de la Eternulo. 8 Kaj la Eternulo denove vokis Samuelon la trian fojon; kaj li levigxis kaj iris al Eli, kaj diris:Jen mi estas, kiel vi vokis min. Tiam Eli komprenis, ke la Eternulo vokas la knabon.

Psalms 12:2

2 Malveron ili parolas unuj al aliaj, Vortojn flatajn el koro hipokrita.

Psalms 34:15-17

15 La okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj, Kaj Liaj oreloj al iliaj krioj. 16 La vizagxo de la Eternulo estas kontraux tiuj, kiuj faras malbonon, Por ekstermi de la tero la memoron pri ili. 17 Oni krias, kaj la Eternulo auxdas, Kaj de cxiuj iliaj mizeroj Li ilin savas.

Psalms 37:4

4 Sercxu plezuron cxe la Eternulo, Kaj Li plenumos la dezirojn de via koro.

Psalms 50:15

15 Voku Min en la tago de mizero; Mi vin liberigos, kaj vi Min gloros.

Psalms 66:18-19

18 Se mi vidus maljustajxon en mia koro, Mia Sinjoro min ne auxskultus; 19 Sed Dio auxskultis, Li atentis la vocxon de mia pregxo.

Psalms 91:15

15 Li vokos Min, kaj Mi lin auxskultos; Mi estos kun li en mizero; Mi lin liberigos kaj honoratigos.

Psalms 118:5

5 El premateco mi vokis al la Eternulo, Kaj per liberigo respondis al mi la Eternulo.

Proverbs 6:13

13 Donas signojn per la okuloj, aludas per siaj piedoj, Komprenigas per siaj fingroj;

Isaiah 1:15

15 Kiam vi etendas viajn manojn, Mi kasxas antaux vi Miajn okulojn; ecx kiam vi multe pregxas, Mi ne auxskultas; viaj manoj estas plenaj de sango.

Isaiah 30:19

19 CXar, ho popolo de Cion, logxantoj de Jerusalem, vi ne plu ploros; Li korfavoros vin, kiam vi plorkrios; kiam Li auxdos vin, Li respondos al vi.

Isaiah 57:4

4 Kiun vi mokegas? kontraux kiu vi malfermegas la busxon kaj elsxovas la langon? cxu vi ne estas infanoj de krimo, idoj de mensogo,

Isaiah 58:6

6 Ja nur tio estas fasto, kiu placxas al Mi, se vi dissxiros la ligilojn de malpieco, disbatos la katenojn de sklaveco, liberigos la prematojn, disbatos cxian jugon;

Isaiah 59:3-4

3 CXar viaj manoj estas makulitaj per sango, kaj viaj fingroj per krimo; via busxo parolas malveron, via lango esprimas maljustajxon. 4 Neniu procesas honeste, kaj neniu jugxas juste; oni fidas vantajxon kaj parolas malveron, gravedigxas per malhonestajxo kaj naskas krimon.

Isaiah 59:13

13 Ni krimis kaj mensogis kontraux la Eternulo, kaj ni forturnis nin de nia Dio; ni parolis pri rabado kaj malbonagado, ni preparis kaj eligis el la koro vortojn mensogajn.

Isaiah 65:24

24 Kaj estos tiel, ke antaux ol ili vokos, Mi respondos; ili estos ankoraux parolantaj, kaj Mi jam auxdos.

Jeremiah 29:12-13

12 Vi vokos al Mi, kaj vi iros, kaj vi pregxos al Mi; kaj Mi auxskultos vin. 13 Vi sercxos Min, kaj trovos, se vi sercxos Min per via tuta koro.

Ezekiel 13:8

8 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke vi predikas senbaze kaj antauxdiras malverajxon, jen Mi iras kontraux vin, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Zechariah 10:2

2 La domaj dioj parolas sensencajxon, la antauxdiristoj havas malverajn viziojn, rakontas mensogajn songxojn, kaj konsolas per vantajxo; tial ili diskuras kiel sxafoj, suferas pro tio, ke ili ne havas pasxtiston.

Matthew 7:7-8

7 Petu, kaj estos donite al vi; sercxu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos malfermite al vi; 8 cxar cxiu petanto ricevas, kaj la sercxanto trovas, kaj al la frapanto estos malfermite.

1 John 3:21-22

21 Amataj, se nia koro ne kondamnas nin, ni havas kuragxon antaux Dio; 22 kaj cxion ajn, kion ni petas, ni ricevas de Li, cxar ni observas Liajn ordonojn, kaj faras tion, kio placxas antaux Li.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.