Isaiah 58:10 Cross References - Esperanto

10 kaj malfermos antaux malsatulo vian koron, kaj satigos suferantan animon, tiam via lumo brilos en mallumo kaj via krepusko estos kiel tagmezo;

Deuteronomy 15:7-10

7 Se estos inter vi malricxulo iu el viaj fratoj en iu el viaj urboj en via lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, tiam ne malmoligu vian koron kaj ne fermu vian manon antaux via frato, la malricxulo; 8 sed malfermu al li vian manon, kaj pruntedonu al li lauxmezure de lia manko, kio mankos al li. 9 Gardu vin, ke ne aperu en via koro malpia penso:Alproksimigxas la sepa jaro, la jaro de forlaso; kaj via okulo farigxos malfavora kontraux via malricxa frato kaj vi ne donos al li, kaj li plendos pri vi al la Eternulo, kaj peko estos sur vi. 10 Donu al li, kaj ne cxagrenu vin via koro, kiam vi donos al li; cxar pro tio benos vin la Eternulo, via Dio, en cxiuj viaj faroj kaj en cxiu entrepreno de via mano.

Job 11:17

17 Kaj via vivo levigxos pli hele ol la tagmezo, La mallumo farigxos kiel mateno.

Psalms 37:6

6 Kaj Li aperigos vian pravecon kiel lumon, Kaj vian justecon kiel tagmezon.

Psalms 41:1

1 Al la hxorestro. Psalmo de David. Felicxa estas tiu, kiu atentas senhavulon: En tago de mizero savos lin la Eternulo.

Psalms 112:5-9

5 Bone estas al la homo, kiu kompatas kaj pruntedonas, Kiu pesas siajn farojn per justeco. 6 CXar neniam li falos; Virtulo estos memorata eterne. 7 Malbonan famon li ne timos; Fortika estas lia koro, gxi fidas la Eternulon. 8 Sensxanceligxa estas lia koro; Li ne timas, gxis li vidas la pereon de siaj malamikoj. 9 Li sxutas kaj donas al la malricxuloj; Lia justeco restas eterne, Lia korno altigxos en honoro.

Proverbs 11:24-25

24 Unu disdonas, kaj ricxigxas cxiam pli; Alia tro avaras, kaj tamen nur malricxigxas. 25 Animo benanta gxuos bonstaton; Kaj kiu trinkigas, tiu mem havos suficxe por trinki.

Proverbs 14:31

31 Kiu premas malricxulon, tiu ofendas lian Kreinton; Kaj kiu Lin honoras, tiu kompatas malricxulon.

Proverbs 28:27

27 Kiu donas al malricxulo, tiu ne havos mankon; Sed kiu kovras siajn okulojn, tiu estas multe malbenata.

Isaiah 29:18

18 Kaj en tiu tago la surduloj auxdos la vortojn de la libro, kaj la okuloj de la blinduloj ekvidos tra mallumo kaj nokto.

Isaiah 42:16

16 Mi kondukos la blindulojn laux vojo, kiun ili ne konas, laux irejoj por ili ne konataj Mi irigos ilin; la mallumon antaux ili Mi faros lumo, kaj la vojojn kurbajn rektaj. Tiajn aferojn Mi faros por ili, kaj Mi ilin ne forlasos.

Isaiah 58:7-8

7 se vi derompos vian panon por malsatulo kaj senhejmajn malricxulojn enkondukos en vian domon; se, vidante nudulon, vi lin vestos, kaj antaux viaj samkarnuloj vi vin ne kasxos. 8 Tiam via lumo ekbrilos kiel matenrugxo, kaj via sanigxo rapide progresos; via virto iros antaux vi; la gloro de la Eternulo gardos vin malantauxe.

Luke 18:22

22 Kaj Jesuo, auxdinte, diris al li:Ankoraux unu mankon vi havas:vendu cxion, kion vi posedas, kaj disdonu al malricxuloj, kaj vi havos trezoron en la cxielo; kaj venu, sekvu min.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.