Hebrews 1 Cross References - Esperanto

1 Dio, kiu multafoje kaj multamaniere parolis en la tempo antikva al niaj patroj en la profetoj, 2 en tiuj lastaj tagoj parolis al ni en Filo, kiun Li nomis heredanto de cxio, per kiu ankaux Li faris la mondagxojn, 3 kiu, estante la elbrilo de Lia gloro kaj plena bildo de Lia substanco, kaj subtenante cxion per la vorto de sia potenco, kaj farinte la elpurigon de niaj pekoj, sidigxis dekstre de la Majesto en altajxoj; 4 farigxinte tiom pli granda ol la angxeloj, kiom pli bonegan nomon ol ili li heredis. 5 CXar al kiu el la angxeloj Li iam diris: Vi estas Mia Filo, Hodiaux Mi vin naskis? kaj denove: Mi estos al li Patro, Kaj li estos al Mi Filo? 6 Kaj ankoraux, kiam Li enkondukas la unuenaskiton en la mondon, Li diras:Kaj klinigxu antaux li cxiuj angxeloj de Dio. 7 Kaj pri la angxeloj Li diras: Kiu faras la ventojn Liaj senditoj, Flamantan fajron Liaj servantoj; 8 sed pri la Filo: Via trono estas Dia trono por cxiam kaj eterne; La sceptro de via regno estas sceptro de justeco. 9 Vi amas virton kaj malamas malvirton; Tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de gxojo pli ol viajn kamaradojn. 10 Kaj: En antikveco Vi, ho Eternulo, fondis la teron, Kaj la cxielo estas la faro de Viaj manoj. 11 Ili pereos, sed Vi restos; Kaj cxiuj ili eluzigxos kiel vesto, 12 Kiel veston Vi ilin sxangxos, kaj ili sxangxigxos. Sed Vi restas la sama, Kaj Viaj jaroj ne finigxos. 13 Sed al kiu el la angxeloj Li iam diris: Sidu dekstre de Mi, GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj? 14 CXu ne estas ili cxiuj spiritoj servantaj, elsendataj, por servi al tiuj, kiuj estas heredontoj de la savo?

Genesis 3:15

15 Kaj Mi metos malamikecon inter vi kaj la virino kaj inter via idaro kaj sxia idaro; gxi frapados vian kapon, kaj vi pikados gxian kalkanon.

Genesis 6:3

3 Kaj la Eternulo diris: Ne regos Mia spirito inter la homoj eterne, pro iliaj pekoj, cxar ili estas karno; ilia vivo estu cent dudek jaroj.

Genesis 6:13-22

13 Kaj Dio diris al Noa: La fino de cxiu karno venis antaux Min, cxar la tero plenigxis de maljustajxoj per ili, kaj jen Mi pereigos ilin kun la tero. 14 Faru al vi arkeon el ligno gofera; apartajxojn faru en la arkeo, kaj sxmiru gxin per pecxo interne kaj ekstere. 15 Kaj faru gxin tiamaniere: tricent ulnoj estu la longo de la arkeo, kvindek ulnoj gxia largxo, kaj tridek ulnoj gxia alto. 16 Fenestron faru en la arkeo, supre, kun la alto de unu ulno, kaj la pordon de la arkeo vi faros en la flanko; malsupran spacon, duan spacon, kaj trian spacon faru en gxi. 17 Kaj jen Mi venigos akvan diluvon sur la teron, por ekstermi cxiun karnon, kiu havas en si spiriton de vivo sub la cxielo; cxio, kio estas sur la tero, pereos. 18 Kaj Mi starigos Mian interligon kun vi; kaj vi eniros en la arkeon, vi kaj viaj filoj kaj via edzino kaj la edzinoj de viaj filoj kune kun vi. 19 Kaj el cxiuj vivajxoj, el cxiu karno, enkonduku po unu paro el cxiuj en la arkeon, ke ili restu vivaj kun vi; virbesto kaj virinbesto ili estu. 20 El la birdoj laux iliaj specoj, kaj el la brutoj laux iliaj specoj, el cxiuj rampajxoj de la tero laux iliaj specoj, po paro el cxiuj eniru kun vi, por resti vivaj. 21 Kaj vi prenu al vi el cxiuj mangxajxoj, kiuj estas mangxataj, kaj kolektu al vi; kaj gxi estu por vi kaj por ili por mangxi. 22 Kaj Noa tion faris; cxion, kiel Dio al li ordonis, tiel li faris.

Genesis 8:15-19

15 Kaj Dio diris al Noa jene: 16 Eliru el la arkeo, vi kaj via edzino kaj viaj filoj kaj la edzinoj de viaj filoj kune kun vi; 17 cxiujn bestojn, kiuj estas kun vi, el cxiu karno, el la birdoj kaj brutoj, kaj el cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero, elirigu kune kun vi; kaj ili movigxu sur la tero kaj fruktu kaj multigxu sur la tero. 18 Kaj eliris Noa kaj liaj filoj kaj lia edzino kaj la edzinoj de liaj filoj kune kun li. 19 CXiuj bestoj, cxiuj rampajxoj, kaj cxiuj birdoj, cxio, kio movigxas sur la tero, laux siaj familioj, eliris el la arkeo.

Genesis 9:1-17

1 Kaj Dio benis Noan kaj liajn filojn, kaj diris al ili: Fruktu kaj multigxu, kaj plenigu la teron. 2 Kaj ili timu vin kaj tremu antaux vi, cxiuj bestoj de la tero kaj cxiuj birdoj de la cxielo, cxio, kio movigxas sur la tero, kaj cxiuj fisxoj de la maro; en viajn manojn ili estas transdonitaj. 3 CXio, kio movigxas kaj vivas, servu al vi kiel mangxajxo; kiel verdan herbon, Mi donis al vi cxion. 4 Nur karnon kune kun gxia animo, la sango, ne mangxu. 5 Ankaux vian sangon kaj animon Mi repostulos, el la manoj de cxiuj bestoj Mi gxin repostulos, kaj el la manoj de homo, el la manoj de cxiu homo pro lia frato Mi repostulos la animon de homo. 6 Se iu versxos sangon de homo, lia sango ankaux estos versxita de homo; cxar laux la bildo de Dio estas farita la homo. 7 Kaj vi fruktu kaj multigxu, movigxadu sur la tero kaj multigxu sur gxi. 8 Kaj Dio diris al Noa kaj al liaj filoj kune kun li jene: 9 Jen Mi starigas Mian interligon kun vi kaj kun via idaro post vi; 10 kaj kun cxiu viva ekzistajxo, kiu estas kun vi, el birdoj, el brutoj, kaj el cxiuj bestoj de la tero kun vi, el cxiuj, kiuj eliris el la arkeo, kun cxiuj bestoj de la tero. 11 Kaj Mi starigas Mian interligon kun vi, ke ne ekstermigxos plu cxiu karno per akvo de diluvo, kaj ne estos plu diluvo, por pereigi la teron. 12 Kaj Dio diris: CXi tio estas la signo de la interligo, kiun Mi metas inter Mi kaj inter vi kaj inter cxiu viva ekzistajxo, kiu estas kun vi, por eternaj generacioj: 13 Mian arkon Mi metas en la nubon, kaj gxi estu signo de la interligo inter Mi kaj la tero. 14 Kaj kiam Mi venigos nubon super la teron, montrigxos la arko en la nubo; 15 kaj Mi rememoros Mian interligon, kiu ekzistas inter Mi kaj vi kaj cxiu viva ekzistajxo el cxiu karno, kaj la akvo ne farigxos plu diluvo, por pereigi cxiun karnon. 16 Kaj la arko estos en la nubo; kaj Mi gxin vidos, por memori pri la eterna interligo inter Dio kaj cxiu viva ekzistajxo el cxiu karno, kiu estas sur la tero. 17 Kaj Dio diris al Noa: CXi tio estas la signo de la interligo, kiun Mi starigis inter Mi kaj cxiu karno, kiu estas sur la tero.

Genesis 12:1-3

1 Kaj la Eternulo diris al Abram: Iru el via lando, el inter via parencaro, kaj el la domo de via patro, al la lando, kiun Mi montros al vi. 2 Kaj Mi faros vin granda popolo, kaj Mi benos vin kaj grandigos vian nomon, kaj vi estos beno. 3 Kaj Mi benos viajn benantojn, kaj viajn malbenantojn Mi malbenos, kaj benigxos per vi cxiuj gentoj de la tero.

Genesis 26:2-5

2 Kaj la Eternulo aperis al li, kaj diris: Ne iru Egiptujon, logxu en la lando, pri kiu Mi diros al vi. 3 Vivu kiel fremdulo en cxi tiu lando, kaj Mi estos kun vi, kaj Mi benos vin; cxar al vi kaj al via idaro Mi donos cxiujn cxi tiujn landojn, kaj Mi plenumos la jxuron, kiun Mi jxuris al via patro Abraham. 4 Kaj Mi multigos vian idaron simile al la steloj de la cxielo, kaj Mi donos al via idaro cxiujn cxi tiujn landojn, kaj benigxos per via idaro cxiuj popoloj de la tero; 5 pro tio, ke Abraham obeis Mian vocxon, kaj plenumadis Miajn arangxojn, Miajn legxojn, kaj Miajn instruojn.

Genesis 28:12-15

12 Kaj li songxis: jen sxtuparo staras sur la tero, kaj gxia supro atingas la cxielon, kaj jen angxeloj de Dio iras sur gxi supren kaj malsupren. 13 Kaj jen la Eternulo staras sur gxi, kaj diras: Mi estas la Eternulo, la Dio de via patro Abraham kaj la Dio de Isaak; la teron, sur kiu vi kusxas, Mi donos al vi kaj al via idaro. 14 Kaj via idaro estos kiel la polvo de la tero, kaj vi disvastigxos okcidenten kaj orienten kaj norden kaj suden, kaj benigxos per vi kaj per via idaro cxiuj gentoj de la tero. 15 Kaj Mi estas kun vi, kaj Mi gardos vin cxie, kien vi iros, kaj Mi revenigos vin sur cxi tiun teron; cxar Mi ne forlasos vin, gxis Mi estos farinta tion, kion Mi diris al vi.

Genesis 32:24-30

24 Kaj Jakob restis sola. Kaj iu luktis kun li gxis la apero de la matenrugxo. 25 Vidinte, ke li ne povas lin venki, tiu tusxis la artikon de lia femuro; kaj la femuro de Jakob elartikigxis, dum li luktis kun tiu. 26 Kaj tiu diris: Forliberigu min, cxar levigxis la matenrugxo. Sed li diris: Mi ne forliberigos vin, antaux ol vi min benos. 27 Kaj tiu diris al li: Kia estas via nomo? Kaj li respondis: Jakob. 28 Tiam tiu diris: Ne Jakob estu de nun via nomo, sed Izrael; cxar vi luktis kun Dio kaj kun homoj, kaj vi venkis. 29 Kaj Jakob demandis, dirante: Diru vian nomon. Sed tiu diris: Por kio vi demandas mian nomon? Kaj li benis lin tie. 30 Kaj Jakob donis al tiu loko la nomon Penuel, dirante: CXar mi vidis Dion vizagxon kontraux vizagxo, kaj mia animo savigxis.

Genesis 46:2-4

2 Kaj Dio diris al Izrael en nokta vizio: Jakob! Jakob! Kaj tiu diris: Jen mi estas. 3 Kaj Li diris: Mi estas Dio, la Dio de via patro. Ne timu iri Egiptujon, cxar Mi tie faros vin granda popolo. 4 Mi iros kun vi Egiptujon, kaj Mi ankaux revenigos vin; kaj Jozef metos sian manon sur viajn okulojn.

Exodus 3:1-22

1 Moseo pasxtis la sxafojn de Jitro, sia bopatro, pastro Midjana. Kaj li forkondukis la sxafojn en malproksiman parton de la dezerto kaj venis al la Dia monto HXoreb. 2 Kaj aperis al li angxelo de la Eternulo en flama fajro el la mezo de arbetajxo. Kaj li vidis, ke jen la arbetajxo brulas en la fajro, kaj tamen la arbetajxo ne forbrulas. 3 Kaj Moseo diris:Mi iros kaj rigardos tiun grandan fenomenon, kial la arbetajxo ne forbrulas. 4 La Eternulo vidis, ke li iras, por rigardi, kaj Dio vokis al li el la mezo de la arbetajxo, kaj diris:Moseo, Moseo! Kaj tiu diris:Jen mi estas. 5 Kaj Li diris:Ne alproksimigxu cxi tien; deprenu viajn sxuojn de viaj piedoj, cxar la loko, sur kiu vi staras, estas tero sankta. 6 Ankoraux Li diris:Mi estas la Dio de via patro, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob. Kaj Moseo kovris sian vizagxon, cxar li timis rigardi Dion. 7 Kaj la Eternulo diris:Mi vidis la mizeron de Mia popolo, kiu estas en Egiptujo, kaj Mi auxdis gxian kriadon kauxze de gxiaj premantoj; Mi scias gxiajn suferojn. 8 Kaj Mi malsupreniris, por savi gxin el la manoj de la Egiptoj kaj elirigi gxin el tiu lando en landon bonan kaj vastan, en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, sur la lokon de la Kanaanidoj kaj la HXetidoj kaj la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la HXividoj kaj la Jebusidoj. 9 Nun la krioj de la Izraelidoj venis al Mi; kaj Mi vidis la turmentojn, per kiuj la Egiptoj turmentas ilin. 10 Iru do, Mi sendos vin al Faraono, kaj elkonduku Mian popolon la Izraelidojn el Egiptujo. 11 Kaj Moseo diris al Dio:Kiu mi estas, ke mi iru al Faraono kaj mi elkonduku la Izraelidojn el Egiptujo? 12 Kaj Li diris:Mi estos kun vi; kaj tio estu por vi signo, ke Mi vin sendis:kiam vi estos elkondukinta Mian popolon el Egiptujo, vi faros servon al Dio sur cxi tiu monto. 13 Kaj Moseo diris al Dio:Jen mi venos al la Izraelidoj, kaj diros al ili:La Dio de viaj patroj sendis min al vi; tiam ili diros al mi:Kia estas Lia nomo? Kion mi diru al ili? 14 Kaj Dio diris al Moseo:MI ESTAS, KIU ESTAS. Kaj Li diris:Tiel diru al la Izraelidoj:La Estanto sendis min al vi. 15 Kaj plue Dio diris al Moseo:Tiel diru al la Izraelidoj:La Eternulo, la Dio de viaj patroj, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob, sendis min al vi. Tia estas Mia nomo por eterne, kaj tia estas memorajxo pri Mi por cxiuj generacioj. 16 Iru, kaj kunvenigu la cxefojn de Izrael, kaj diru al ili:La Eternulo, la Dio de viaj patroj, aperis al mi, la Dio de Abraham, Isaak, kaj Jakob, kaj Li diris:Mi atentis vin, kaj tion, kio estas farita al vi en Egiptujo. 17 Kaj Mi diris:Mi elirigos vin el la mizero de Egiptujo en la landon de la Kanaanidoj kaj la HXetidoj kaj la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la HXividoj kaj la Jebusidoj, en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo. 18 Kaj ili auxskultos vian vocxon, kaj vi venos, vi kaj la cxefoj de Izrael, al la regxo de Egiptujo, kaj vi diros al li:La Eternulo, la Dio de la Hebreoj, vokis nin; lasu do nin iri vojon de tri tagoj en la dezerton, por ke ni faru oferon al la Eternulo, nia Dio. 19 Sed Mi scias, ke la regxo de Egiptujo ne permesos al vi iri, se ne devigos lin forta mano. 20 Kaj Mi etendos Mian manon, kaj Mi batos Egiptujon per cxiuj Miaj mirakloj, kiujn Mi faros meze de gxi; kaj poste li lasos vin iri. 21 Kaj Mi donos al tiu popolo favoron de la Egiptoj; kaj kiam vi iros, vi ne iros kun malplenaj manoj. 22 CXiu virino petos de sia najbarino kaj de sia samdomanino vazojn argxentajn kaj vazojn orajn kaj vestojn; kaj vi metos tion sur viajn filojn kaj sur viajn filinojn, kaj vi senhavigos la Egiptojn.

Numbers 12:6-8

6 Kaj Li diris:Auxskultu Miajn vortojn:se iu el vi estas profeto de la Eternulo, Mi aperas al li en vizio, Mi parolas kun li en songxo; 7 sed ne tiel estas kun Mia sklavo Moseo:en Mia tuta domo li estas konfidato. 8 Busxon kontraux busxo Mi parolas kun li, kaj malkasxe, ne per enigmoj; kaj la bildon de la Eternulo li vidas. Kial vi ne timis paroli kontraux Mia sklavo Moseo?

Joel 2:28

28 Post tio Mi elversxos Mian spiriton sur cxiun karnon; viaj filoj kaj viaj filinoj profetos, viaj maljunuloj havos songxojn, viaj junuloj havos viziojn.

Luke 1:55

55 Kiel Li parolis al niaj patroj, Al Abraham kaj al lia idaro eterne.

Luke 1:72

72 Por montri Sian bonecon cxe niaj patroj, Kaj por memori Sian sanktan interligon;

Luke 24:27

27 Kaj komencante de Moseo kaj de cxiuj profetoj, li klarigis al ili el cxiuj Skriboj la dirojn pri li mem.

Luke 24:44

44 Kaj li diris al ili:Jen estas miaj vortoj, kiujn mi parolis al vi, kiam mi ankoraux estis cxe vi, ke devas plenumigxi cxio, kio estas skribita pri mi en la legxo de Moseo kaj en la profetoj kaj en la psalmoj.

John 7:22

22 Moseo donis al vi cirkumcidon (tamen gxi estas ne de Moseo, sed de la patroj); kaj vi en la sabato cirkumcidas viron.

John 9:29

29 Ni scias, ke Dio parolis al Moseo; sed pri cxi tiu, ni ne scias, de kie li estas.

Acts 2:30

30 Estante do profeto, kaj sciante, ke Dio jxuris al li per jxuro, sidigi sur lia trono iun el la frukto de liaj lumboj,

Acts 13:32

32 Kaj ni alportas al vi bonan sciigon pri la promeso farita al la patroj,

Acts 28:23

23 Kaj difininte tagon por li, ili grandnombre venis al li en lian logxejon; kaj li faris al ili klarigon, atestante la regnon de Dio, kaj penante konvinki ilin pri Jesuo, el la legxo de Moseo kaj el la profetoj, de mateno gxis vespero.

Hebrews 2:2

2 CXar se la vorto parolata per angxeloj montrigxis konstanta, kaj cxiu deklinigxo kaj malobeo ricevis justan rekompencon,

1 Peter 1:10-12

10 Koncerne tiun savon esploris kaj sercxis la profetoj, kiuj profetis pri la graco venonta al vi; 11 sercxante, kiun kaj kian tempon montris la enestanta en ili Spirito de Kristo, kiu atestis antauxe la suferojn por Kristo kaj la sekvontajn glorojn. 12 Kaj al ili malkasxigxis, ke ne al si mem, sed al vi, ili liveris tion, kio nun estas proklamita al vi de tiuj, kiuj predikis al vi la evangelion per la Spirito Sankta, elsendita el la cxielo; en kiujn aferojn angxeloj deziras enrigardi.

2 Peter 1:20-21

20 antaux cxio sciante, ke neniu profetajxo de la Skribo enhavas en si sian propran klarigon. 21 CXar neniam profetajxo estas alportita per homa volo; sed homoj, movataj de la Sankta Spirito, parolis laux Dio.

Genesis 49:1

1 Kaj Jakob alvokis siajn filojn, kaj diris: Kolektigxu, kaj mi sciigos al vi, kio farigxos al vi en la tempo venonta.

Numbers 24:14

14 Kaj nun mi iras al mia popolo; venu, mi sciigos al vi, kion faros tiu popolo al via popolo en la malproksima venonta tempo.

Deuteronomy 4:30

30 Kiam vi estos en mizero kaj kiam vin trafos cxio cxi tio en la malproksima venonta tempo, tiam vi revenos al la Eternulo, via Dio, kaj vi auxskultos Lian vocxon;

Deuteronomy 18:15

15 Profeton al via mezo, el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio; lin auxskultu,

Deuteronomy 31:29

29 CXar mi scias, ke post mia morto vi malbonigxos kaj deklinigxos de la vojo, pri kiu mi ordonis al vi; kaj trafos vin mizero en la estonta tempo pro tio, ke vi faros malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kolerigante Lin per la faroj de viaj manoj.

Psalms 2:6-9

6 Mi starigis ja Mian regxon Super Cion, Mia sankta monto. 7 Mi raportos pri la decido: La Eternulo diris al mi:Vi estas Mia filo, Hodiaux Mi vin naskis. 8 Petu Min, kaj Mi donos al vi popolojn por heredo, Kaj por posedo limojn de tero. 9 Vi disbatos ilin per fera sceptro, Kiel potan vazon vi ilin dispecigos.

Proverbs 8:22-31

22 La Eternulo min formis en la komenco de Sia vojo, Antaux Siaj kreitajxoj, tre antikve. 23 Antaux eterno mi estis firme fondita, en la komenco, Antaux la kreo de la tero. 24 Kiam ankoraux ne ekzistis la abismoj, mi estis jam naskita, Kiam ankoraux ne ekzistis fontoj, sxprucigantaj akvon. 25 Antaux ol la montoj estis starigitaj, Antaux la altajxoj mi estis kreita; 26 Kiam la tero ankoraux ne estis farita, nek la kampoj, Nek la komencaj polveroj de la mondo. 27 Dum Li firmigis la cxielojn, mi jam estis tie; Dum Li desegnis limojn sur la suprajxo de la abismo, 28 Dum Li fortikigis la nubojn supre, Dum Li firmigis la fontojn de la abismo, 29 Dum Li donis Sian legxon al la maro, Por ke la akvoj ne transpasxu siajn bordojn, Kaj dum Li difinis la fundamentojn de la tero: 30 Tiam mi estis cxe Li kiel konstruanto; Mi estis la gxojo de cxiuj tagoj, Ludante antaux Li cxiutempe. 31 Mi ludas sur Lia mondo-tero; Kaj mia gxojo estas inter la homidoj.

Isaiah 2:2

2 Iam en la tempo estonta la monto de la domo de la Eternulo staros kiel cxefo inter la montoj, kaj gxi estos pli alta ol cxiuj altajxoj; kaj fluos al gxi cxiuj nacioj.

Isaiah 9:6-7

6 CXar infano naskigxis al ni, filo estas donita al ni, kaj la regado estos sur lia sxultro, kaj lia nomo estos:Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco; 7 por pligrandigi la regadon kaj por paco senfina sur la trono de David kaj en lia regno, por fortikigi gxin kaj fortigi gxin per justeco kaj vero de nun gxis eterne. La fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.

Isaiah 44:24

24 Tiele diras la Eternulo, via Liberiginto, kiu formis vin de la momento de via naskigxo:Mi estas la Eternulo, kiu cxion faras, kiu sola etendis la cxielon, per Sia propra potenco disvastigis la teron;

Isaiah 45:12

12 Mi faris la teron kaj kreis la homon sur gxi; Mi per Miaj manoj etendis la cxielon kaj arangxis cxiujn gxiajn apartenajxojn.

Isaiah 45:18

18 CXar tiele diras la Eternulo; la kreinto de la cxielo, Li estas Dio; la farinto kaj estiginto de la tero, Li gxin arangxis; Li kreis gxin, ne por ke gxi estu malplena; Li faris gxin, por ke gxi estu logxata:Mi estas la Eternulo, kaj ne ekzistas alia.

Isaiah 53:10-12

10 Sed la Eternulo volis tiel lin turmenti. Kiam lia animo estos preninta sur sin elacxetan punon, li vidos idaron, li longe vivos, kaj la intenco de la Eternulo sukcesos per lia mano. 11 La laborfrukton de sia animo li vidos, kaj satigxos. Per konigo de li Mia virtulo-servanto virtigos multajn; kaj iliajn pekojn li portos sur si. 12 Tial Mi donos al li multajn kiel lian parton, kaj la potenculojn li dividos kiel akiron; pro tio, ke li elmetis sian animon al la morto kaj estis alkalkulita al krimuloj, dum li portis sur si la pekon de multaj kaj petis por la krimuloj.

Jeremiah 30:24

24 Ne kvietigxos la flama kolero de la Eternulo, gxis Li estos farinta kaj gxis Li estos plenuminta la intencojn de Sia koro; en la tempo estonta vi tion komprenos.

Jeremiah 48:47

47 Sed en la tempo estonta Mi revenigos la kaptitojn de Moab, diras la Eternulo. GXis cxi tie estas la verdikto pri Moab.

Ezekiel 38:16

16 kaj vi iros kontraux Mian popolon Izrael kiel nubo, por kovri la landon. Tio okazos en la lasta tempo. Mi permesos al vi veni en Mian landon, por ke la nacioj ekkonu Min, kiam Mi montros sur vi Mian sanktecon antaux iliaj okuloj, ho Gog.

Daniel 2:28

28 sed en la cxielo ekzistas Dio, kiu malkasxas kasxitajxon; Li malkasxis al la regxo Nebukadnecar tion, kio estos en tempo estonta. Via songxo kaj la vizioj de via kapo sur via lito estis jenaj:

Daniel 10:14

14 Nun mi venis, por informi vin, kio estos kun via popolo en la estonta tempo, cxar la vizio koncernas tempon estontan.

Hosea 3:5

5 poste la Izraelidoj returnos sin, kaj sercxos la Eternulon, sian Dion, kaj Davidon, sian regxon, kaj ili respektegos la Eternulon kaj Lian bonon en la fina tempo.

Micah 4:1

1 Sed iam en la tempo estonta la monto de la domo de la Eternulo staros kiel cxefo inter la montoj, kaj gxi estos pli alta ol cxiuj altajxoj; kaj fluos al gxi popoloj.

Matthew 3:17

17 kaj jen vocxo el la cxielo, dirante:CXi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.

Matthew 17:5

5 Dum li ankoraux parolis, jen luma nubo superombris ilin; kaj jen vocxo el la nubo, dirante:CXi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; auxskultu lin.

Matthew 21:38

38 Sed la kultivistoj, vidante la filon, diris inter si:CXi tiu estas la heredonto; venu, ni lin mortigu, kaj prenu lian heredajxon.

Matthew 26:63

63 Sed Jesuo silentadis. Kaj la cxefpastro diris al li:Mi jxurligas vin per Dio la vivanta, ke vi diru al ni, cxu vi estas la Kristo, la Filo de Dio.

Matthew 28:18

18 Kaj Jesuo venis al ili, kaj diris al ili:Estas donita al mi cxia auxtoritato en la cxielo kaj sur la tero.

Mark 1:1

1 La komenco de la evangelio de Jesuo Kristo, Filo de Dio.

Mark 12:6

6 Li havis ankoraux unu amatan filon:li sendis lin ankaux la lastan al ili, dirante:Ili respektos mian filon.

John 1:3

3 CXio estigxis per li; kaj aparte de li estigxis nenio, kio estigxis.

John 1:14

14 Kaj la Vorto farigxis karno kaj logxis inter ni, kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaux de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero.

John 1:17-18

17 CXar la legxo estis donita per Moseo; la graco kaj la vero estigxis per Jesuo Kristo. 18 Neniu iam vidis Dion; la solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris.

John 3:16

16 CXar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke cxiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon.

John 3:25

25 Farigxis do diskutado inter la discxiploj de Johano kaj iu Judo pri la purigxo.

John 13:3

3 Jesuo, sciante, ke la Patro donis cxion en liajn manojn, kaj ke li venis de Dio kaj iras al Dio,

John 15:15

15 Mi jam ne nomas vin sklavoj, cxar la sklavo ne scias, kion lia sinjoro faras; sed mi nomis vin amikoj, cxar cxion, kion mi auxdis de mia Patro, mi sciigis al vi.

John 16:15

15 CXio ajn, kion la Patro havas, estas mia; tial mi diris, ke li ricevos el miaj kaj anoncos al vi.

John 17:2

2 kiel Vi donis al li auxtoritaton super cxiu karno, por ke li donu eternan vivon al cxiuj tiuj, kiujn Vi donis al li.

Acts 2:17

17 Kaj en la lasta tempo, diras Dio, Mi elversxos Mian spiriton sur cxiun karnon; Kaj viaj filoj kaj viaj filinoj profetos, Kaj viaj junuloj havos viziojn, Kaj viaj maljunuloj havos songxojn;

Acts 10:36

36 Vi konas tiun vorton, kiun Li sendis al la Izraelidoj, predikante la evangelion de paco per Jesuo Kristo (li estas Sinjoro de cxiuj);

Romans 1:4

4 la difinita Filo de Dio en potenco laux la Spirito de sankteco per la relevigxo de la mortintoj-Jesuo Kristo, nia Sinjoro,

Romans 8:17

17 kaj se idoj, tial heredantoj, heredantoj de Dio, kunheredantoj kun Kristo, se vere ni suferas kun li, por ke ni estu glorataj kun li.

1 Corinthians 8:6

6 tamen por ni estas unu Dio, la Patro, el kiu estas cxio, kaj ni por Li; kaj unu Sinjoro, Jesuo Kristo, per kiu estas cxio, kaj ni per li.

1 Corinthians 15:25-27

25 CXar li devas regxadi, gxis li metos cxiujn malamikojn sub siajn piedojn. 26 La lasta neniigota malamiko estas la morto. 27 CXar:CXion Li metis sub liajn piedojn. Sed kiam estas dirate:CXio estas submetita, estas evidente, ke esceptita estas Tiu, kiu submetis cxion al li.

Galatians 4:4

4 sed kiam venis la pleneco de la tempo, Dio elsendis Sian Filon, el virino naskitan, sub legxo naskitan,

Ephesians 1:10

10 por dispono en la pleneco de la tempo, por sumigi en Kristo cxion, kio estas en la cxieloj kaj sur la tero;

Ephesians 1:20-23

20 kiun Li faris en Kristo, relevante lin el la mortintoj, kaj sidigante lin dekstre de Li en la cxieloj, 21 multe super cxiu reganto kaj auxtoritato kaj potenco kaj regeco, kaj cxiu nomo nomata, ne nur en cxi tiu mondo, sed ankaux en la estonta; 22 kaj cxion Li metis sub liajn piedojn, kaj donis lin kiel kapon super cxio por la eklezio, 23 kiu estas lia korpo, la pleneco de Tiu, kiu plenigas cxion en cxio.

Ephesians 3:9

9 kaj por ke mi klarigu al cxiuj, kia estas la dispono de la mistero kasxita tra cxiuj mondagxoj en Dio, kiu kreis cxion;

Philippians 2:9-11

9 Pro tio do Dio tre alte superigis lin, kaj donis al li nomon, kiu estas super cxia nomo, 10 por ke en la nomo de Jesuo klinigxu cxiu genuo, de encxieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj, 11 kaj cxiu lango konfesu, ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, al la gloro de Dio, la Patro.

Colossians 1:16-18

16 cxar en li kreigxis cxio en la cxielo kaj sur la tero, cxio videbla kaj nevidebla, cxu tronoj, cxu regecoj, cxu estrecoj, cxu auxtoritatoj; cxio kreigxis per li, kaj por li; 17 kaj li estas antaux cxio, kaj en li cxio ekzistas. 18 Kaj li estas la kapo de la korpo, la eklezio; kaj li estas la komenco, la unuenaskita el la mortintoj, por ke li farigxu superulo en cxio.

Hebrews 1:5

5 CXar al kiu el la angxeloj Li iam diris: Vi estas Mia Filo, Hodiaux Mi vin naskis? kaj denove: Mi estos al li Patro, Kaj li estos al Mi Filo?

Hebrews 1:8

8 sed pri la Filo: Via trono estas Dia trono por cxiam kaj eterne; La sceptro de via regno estas sceptro de justeco.

Hebrews 2:3

3 kiamaniere ni forsavigxos, malsxatinte tian gravan savon? kiu, unue ekanoncite per la Sinjoro, estas konfirmita al ni de la auxdintoj;

Hebrews 2:8-9

8 CXion Vi metis sub liajn piedojn. CXar, metante cxion sub lin, Li nenion lasis ne submetita. Sed nun ni ankoraux ne vidas cxion submetita sub lin. 9 Sed la malmulte sub la angxeloj malaltigitan Jesuon ni vidas, pro la sufero de morto, kronita per honoro kaj beleco, por ke per la favoro de Dio li gustumu morton por cxiu.

Hebrews 5:8

8 tiu, kvankam li estis Filo, tamen lernis obeon per tio, kion li suferis;

Hebrews 7:3

3 senpatra, senpatrina, sengenealogia, havanta nek komencon de tagoj, nek finon de vivo, sed similigita al la Filo de Dio), restas pastro por cxiam.

Hebrews 9:26

26 alie li devus ofte suferi de post la fondo de la mondo; sed nun unufoje en la fino de la mondagxoj li aperis, por forigi la pekon per la ofero de si mem.

Hebrews 11:3

3 Per la fido ni komprenas, ke la mondagxoj estas kreitaj per vorto de Dio, tiel ke tio, kio estas vidata, ne estas farita el aperantajxoj.

1 Peter 1:20

20 kiu estis antauxdifinita antaux la fondo de la mondo, sed elmontrita en la fino de la tempoj pro vi,

2 Peter 3:3

3 unue sciante, ke en la lastaj tagoj mokemuloj venos kun mokado, irante laux siaj propraj voluptoj,

Jude 1:18

18 nome, ke ili diris al vi:En la lasta tempo estos mokemuloj, irantaj laux siaj propraj voluptoj malpiaj.

1 Chronicles 29:11

11 Al Vi, ho Eternulo, apartenas grandeco, potenco, majesto, venko, kaj gloro, cxar cxio en la cxielo kaj sur la tero estas Via; al Vi, ho Eternulo, apartenas la regxado, kaj Vi estas alte super cxiuj estroj.

Job 37:22

22 De norde venas oro; CXirkaux Dio estas terura brilo.

Psalms 75:3

3 Tremas la tero kaj cxiuj gxiaj logxantoj; Mi fortikigis gxiajn kolonojn. Sela.

Psalms 110:1

1 Psalmo de David. La Eternulo diris al mia sinjoro:Sidu dekstre de Mi, GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

Ecclesiastes 8:4

4 CXar la vorto de regxo estas potenca; kaj kiu povas diri al li:Kion vi faras?

Micah 5:4

4 Li starigxos kaj pasxtos kun la forto de la Eternulo, kun la majesto de la nomo de la Eternulo, lia Dio, kaj tiuj konvertigxos; cxar tiam li farigxos granda gxis la randoj de la tero.

Matthew 22:24

24 Majstro, Moseo diris:Se iu mortas, ne havante infanojn, lia frato edzigxu kun lia edzino kaj naskigu idaron al sia frato.

Mark 16:19

19 Tiam la Sinjoro Jesuo, post kiam li parolis al ili, estis ricevita supren en la cxielon, kaj sidigxis dekstre de Dio.

Luke 20:42-43

42 CXar David mem diras en la Psalmaro: La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi, 43 GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

John 1:4

4 En li estis la vivo, kaj la vivo estis la lumo de la homoj.

John 1:29

29 La sekvantan tagon li vidis Jesuon venanta al li, kaj diris:Jen la SXafido de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo!

John 14:9-10

9 Jesuo diris al li:CXu mi estas kun vi tiel longan tempon, kaj vi min ne konas, Filipo? tiu, kiu vidis min, vidis ankaux la Patron; kiel vi diras:Montru al ni la Patron? 10 CXu vi ne kredas, ke mi estas en la Patro kaj la Patro en mi? la vortojn, kiujn mi parolas al vi, mi parolas ne de mi mem; sed la Patro, restanta en mi, faras Siajn farojn.

Acts 2:33

33 Levite do gxis dekstre de Dio, kaj ricevinte de la Patro la promeson de la Sankta Spirito, li elversxis tion, kion vi vidas kaj auxdas.

Acts 7:56

56 kaj diris:Jen mi vidas la cxielon malfermitan kaj la Filon de homo starantan dekstre de Dio.

Romans 1:16

16 CXar mi ne hontas pri la evangelio; cxar gxi estas la potenco de Dio al savo por cxiu, kiu kredas, al la Judoj unue, kaj ankaux al la Grekoj.

Romans 8:34

34 kiu estas la kondamnanto? Kristo estas tiu, kiu mortis, sed levigxis el la mortintoj, kiu estas dekstre de Dio, kaj ankaux propetadas por ni.

2 Corinthians 4:4

4 en kiuj la dio de cxi tiu mondo blindigis la animojn de la nekredantoj, por ke la lumo de la evangelio de la gloro de Kristo, kiu estas la bildo de Dio, ne brilu sur ilin.

2 Corinthians 4:6-7

6 CXar Dio, kiu diris:El mallumo lumo brilos, Tiu brilis en niaj koroj, por doni lumon de la scio de la gloro de Dio en la vizagxo de Jesuo Kristo. 7 Sed ni havas cxi tiun trezoron en argilaj vazoj, por ke la treega grandeco de la potenco estu de Dio, kaj ne de ni mem;

Ephesians 1:20-22

20 kiun Li faris en Kristo, relevante lin el la mortintoj, kaj sidigante lin dekstre de Li en la cxieloj, 21 multe super cxiu reganto kaj auxtoritato kaj potenco kaj regeco, kaj cxiu nomo nomata, ne nur en cxi tiu mondo, sed ankaux en la estonta; 22 kaj cxion Li metis sub liajn piedojn, kaj donis lin kiel kapon super cxio por la eklezio,

Colossians 1:15-17

15 li estas bildo de la nevidebla Dio, la unuenaskito inter la tuta kreitaro; 16 cxar en li kreigxis cxio en la cxielo kaj sur la tero, cxio videbla kaj nevidebla, cxu tronoj, cxu regecoj, cxu estrecoj, cxu auxtoritatoj; cxio kreigxis per li, kaj por li; 17 kaj li estas antaux cxio, kaj en li cxio ekzistas.

Colossians 3:1

1 Se do vi estas levitaj kun Kristo, sercxu tion, kio estas supre, kie Kristo sidas dekstre de Dio.

Hebrews 4:14

14 Havante do cxefpastron grandan, trapasintan la cxielon, Jesuon, la Filon de Dio, ni tenu firme nian konfeson.

Hebrews 7:27

27 li ne havas cxiutagan necesecon, kiel tiuj cxefpastroj, oferi oferojn, unue pro la propraj pekoj, poste pro la pekoj de la popolo; cxar tion li faris unufoje por cxiam, oferante sin mem.

Hebrews 8:1

1 Jen do la resumo rilate la diritajxojn:Ni havas tian cxefpastron, kiu sidigxis dekstre de la trono de la Majesto en la cxielo,

Hebrews 9:12-14

12 nek per la sango de kaproj kaj bovidoj, sed per sia propra sango, eniris unufoje por cxiam en la sanktejon, atinginte eternan elacxeton. 13 CXar se la sango de kaproj kaj bovoj, kaj la cindro de bovidino, sxprucigite sur malpurulojn, sanktigas gxis la purigado de la karno: 14 kiom pli la sango de Kristo, kiu per la eterna Spirito sin oferis senmakula al Dio, purigos vian konsciencon el malvivaj faroj, por servi al la vivanta Dio?

Hebrews 9:16

16 CXar kiam estas testamento, nepre devas esti la morto de la testamentinto.

Hebrews 10:12

12 sed li, oferinte unu oferon por pekoj por cxiam, sidigxis dekstre de Dio;

Hebrews 12:2

2 direktante la rigardon al la auxtoro kaj perfektiganto de la fido, Jesuo, kiu, pro la gxojo antaux li metita, suferis la krucon, malestimante honton, kaj sidigxis dekstre de la trono de Dio.

1 Peter 1:21

21 kiuj per li fidas Dion, kiu relevis lin el la mortintoj kaj donis al li gloron; por ke via fido kaj espero estu al Dio.

1 Peter 3:22

22 kiu estas dekstre de Dio, irinte en la cxielon; al li angxeloj kaj auxtoritatoj kaj potencoj estas submetitaj.

2 Peter 1:16

16 CXar ne sekvinte fabelojn sofismajn, ni konigis al vi la potencon kaj alvenon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, sed vidinte per propraj okuloj lian majeston.

1 John 1:7

7 sed se ni iradas en la lumo, kiel Li estas en la lumo, ni havas kunulecon unu kun la alia, kaj la sango de Jesuo, Lia Filo, nin purigas de cxia peko.

1 John 3:5

5 Kaj vi scias, ke li elmontrigxis, por forigi pekojn; kaj peko ne estas en li.

Jude 1:25

25 al la sola Dio, nia Savanto, per Jesuo Kristo, nia Sinjoro, estu gloro, majesto, potenco, kaj auxtoritato, antaux cxiu mondagxo, kaj nun, kaj gxis la eterneco. Amen.

Revelation 3:21

21 Al la venkanto mi donos sidigxi kun mi sur mia trono, kiel mi ankaux venkis kaj sidigxis kun mia Patro sur Lia trono.

Revelation 4:11

11 Inda Vi estas, ho nia Sinjoro kaj nia Dio, ricevi la gloron kaj la honoron kaj la potencon; cxar Vi kreis cxion, kaj pro Via volo cxio ekzistis kaj kreigxis.

Psalms 2:7-8

7 Mi raportos pri la decido: La Eternulo diris al mi:Vi estas Mia filo, Hodiaux Mi vin naskis. 8 Petu Min, kaj Mi donos al vi popolojn por heredo, Kaj por posedo limojn de tero.

Ephesians 1:21

21 multe super cxiu reganto kaj auxtoritato kaj potenco kaj regeco, kaj cxiu nomo nomata, ne nur en cxi tiu mondo, sed ankaux en la estonta;

Colossians 1:18

18 Kaj li estas la kapo de la korpo, la eklezio; kaj li estas la komenco, la unuenaskita el la mortintoj, por ke li farigxu superulo en cxio.

Colossians 2:10

10 kaj vi estas plenigitaj en li, kiu estas la kapo de cxia estreco kaj auxtoritato;

2 Thessalonians 1:7

7 kaj al vi, la afliktataj, ripozon kun ni, cxe la malkasxigxo de la Sinjoro Jesuo el la cxielo kun la angxeloj de lia potenco,

Hebrews 1:9

9 Vi amas virton kaj malamas malvirton; Tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de gxojo pli ol viajn kamaradojn.

Hebrews 2:9

9 Sed la malmulte sub la angxeloj malaltigitan Jesuon ni vidas, pro la sufero de morto, kronita per honoro kaj beleco, por ke per la favoro de Dio li gustumu morton por cxiu.

Revelation 5:11-12

11 Kaj mi rigardis, kaj mi auxdis vocxon de multaj angxeloj, ronde cxirkaux la trono kaj la kreitajxoj kaj la presbiteroj; kaj ilia nombro estis miriadoj da miriadoj kaj miloj da miloj; 12 dirantaj per granda vocxo:Inda estas la SXafido, la mortigita, ricevi la potencon kaj ricxon kaj sagxecon kaj forton kaj honoron kaj gloron kaj lauxdon.

2 Samuel 7:14

14 Mi estos al li patro, kaj li estos al Mi filo; se li faros malbonagon, Mi punos lin per vergo de homoj kaj per batoj de homoj.

1 Chronicles 17:13

13 Mi estos al li patro, kaj li estos al Mi filo; kaj Mian favorkorecon Mi ne deturnos de li tiel, kiel Mi deturnis de tiu, kiu estis antaux vi.

1 Chronicles 22:10

10 Li konstruos domon al Mia nomo; li estos al Mi filo, kaj Mi estos al li patro; kaj Mi fortikigos la tronon de lia regxado super Izrael por cxiam.

1 Chronicles 28:6

6 Kaj Li diris al mi:Via filo Salomono, li konstruos Mian domon kaj Miajn kortojn; cxar Mi elektis lin al Mi kiel filon, kaj Mi estos al li patro.

Psalms 2:7

7 Mi raportos pri la decido: La Eternulo diris al mi:Vi estas Mia filo, Hodiaux Mi vin naskis.

Psalms 89:26-27

26 Li vokos Min:Vi estas mia patro, Mia Dio, kaj la roko de mia savo. 27 Kaj Mi faros lin unuenaskito, CXefo super la regxoj de la tero.

Acts 13:33

33 ke Dio plenumis tion al ni, la filoj, relevinte Jesuon, kiel ankaux estas skribite en la dua psalmo:Vi estas Mia Filo, hodiaux Mi vin naskis.

Hebrews 5:5

5 Tiel ankaux Kristo sin mem ne honoris, por farigxi cxefpastro, sed lin honoris Tiu, kiu diris al li: Vi estas Mia Filo, Hodiaux Mi vin naskis;

Deuteronomy 32:43

43 Gloru, ho gentoj, Lian popolon; CXar Li vengxos pro la sango de Siaj sklavoj, Kaj Li redonos vengxon al Siaj malamikoj Kaj pekliberigos Sian teron kaj Sian popolon.

Psalms 97:7

7 Hontigxu cxiuj, kiuj servas al idoloj, Kiuj lauxdas sin pro diacxoj. Klinigxu antaux Li cxiuj dioj.

Proverbs 8:24-25

24 Kiam ankoraux ne ekzistis la abismoj, mi estis jam naskita, Kiam ankoraux ne ekzistis fontoj, sxprucigantaj akvon. 25 Antaux ol la montoj estis starigitaj, Antaux la altajxoj mi estis kreita;

Luke 2:9-14

9 Kaj angxelo de la Eternulo alstaris apud ili, kaj la gloro de la Eternulo brilis cxirkaux ili, kaj ili timis per granda timo. 10 Kaj la angxelo diris al ili:Ne timu; cxar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda gxojo, kiu estos al la tuta popolo; 11 cxar hodiaux estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro. 12 Kaj jen la signo por vi:vi trovos infaneton, cxirkauxvinditan kaj kusxantan en staltrogo. 13 Kaj subite estis kun la angxelo amaso de la cxiela armeo, lauxdante Dion, kaj dirante: 14 Gloro al Dio en la supera alto, Kaj sur la tero paco, inter homoj Difavoro.

John 1:18

18 Neniu iam vidis Dion; la solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris.

Romans 8:29

29 CXar kiujn Li antauxkonis, tiujn Li antauxdifinis kiel konformajn al la bildo de Lia Filo, por ke cxi tiu estu la unuenaskita inter multaj fratoj;

Colossians 1:15

15 li estas bildo de la nevidebla Dio, la unuenaskito inter la tuta kreitaro;

Hebrews 10:5

5 Tial, venante en la mondon, li diris: Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras, Sed korpon Vi preparis por mi;

1 John 4:9

9 Jen kiel la amo de Dio elmontrigxis en ni:ke Dio sendis en la mondon Sian Filon solenaskitan, por ke ni vivu per li.

Revelation 1:5

5 kaj de Jesuo Kristo, la fidela atestanto, la unuenaskita el la mortintoj, kaj la reganto de la regxoj de la tero. Al tiu, kiu nin amas, kaj nin malligis de niaj pekoj per sia sango,

Revelation 5:9-12

9 Kaj ili kantis novan kanton, dirante:Vi estas inda preni la libron kaj malfermi gxiajn sigelojn; cxar vi estis mortigita, kaj vi elacxetis al Dio per via sango homojn el cxiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio, 10 kaj faris ilin al nia Dio regno kaj pastroj; kaj ili regxas sur la tero.

2 Kings 2:11

11 Dum ili estis irantaj kaj parolantaj, subite aperis fajra cxaro kaj fajraj cxevaloj kaj disigis ilin; kaj Elija en ventego suprenflugis en la cxielon.

2 Kings 6:17

17 Kaj Elisxa ekpregxis kaj diris:Ho Eternulo, malfermu liajn okulojn, por ke li vidu. Kaj la Eternulo malfermis la okulojn de la junulo, kaj li ekvidis, ke la tuta monto estas plena de fajraj cxevaloj kaj cxaroj cxirkaux Elisxa.

Psalms 104:4

4 Kiu faras la ventojn Liaj senditoj, Flamantan fajron Liaj servantoj;

Isaiah 6:2

2 Serafoj staris supre de Li; cxiu havis po ses flugiloj; per du li kovris sian vizagxon, per du li kovris siajn piedojn, kaj per du li flugis.

Ezekiel 1:13-14

13 La aspekto de la kreitajxoj estis kiel aspekto de ardantaj kaj brulantaj karboj, kiel aspekto de torcxoj, irantaj inter tiuj kreitajxoj; brilon havis la fajro, kaj el la fajro eliradis fulmoj. 14 Kaj la kreitajxoj kuradis tien kaj reen kiel fulmoj.

Daniel 7:10

10 Fajra rivero elfluis kaj disversxigxis antaux Li; miloj da miloj servis al Li, kaj dekmiloj da dekmiloj staris antaux Li. La jugxantoj sidigxis, kaj la libroj malfermigxis.

Zechariah 6:5

5 La angxelo respondis kaj diris al mi:Tio estas la kvar spiritoj de la cxielo, kiuj eliras post sia starado antaux la Reganto de la tuta tero.

Hebrews 1:14

14 CXu ne estas ili cxiuj spiritoj servantaj, elsendataj, por servi al tiuj, kiuj estas heredontoj de la savo?

Deuteronomy 2:37

37 nur al la lando de la Amonidoj vi ne alproksimigxis, al la tuta bordo de la torento Jabok, kaj al la urboj de la monto, kaj al cxio, pri kio malpermesis la Eternulo, nia Dio.

Deuteronomy 7:14

14 Vi estos benita pli ol cxiuj popoloj; ne estos inter vi senfruktulo aux senfruktulino, ankaux inter viaj brutoj.

2 Samuel 23:3

3 La Dio de Izrael parolis, Al mi diris la Roko de Izrael: Justulo regas super homoj, Li regas en timo antaux Dio.

Psalms 45:6-7

6 Via trono estas Dia trono por cxiam kaj eterne; La sceptro de via regno estas sceptro de justeco. 7 Vi amas virton kaj malamas malvirton; Tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de gxojo pli ol viajn kamaradojn.

Psalms 72:1-4

1 Pri Salomono. Ho Dio, Vian jugxon donu al la regxo Kaj Vian justecon al la regxido. 2 Li jugxu Vian popolon kun vero Kaj Viajn prematojn kun justeco. 3 La montoj alportu al la popolo pacon, Ankaux la montetoj, per justeco. 4 Li jugxu la prematojn en la popolo, Li savu la filojn de senhavulo, Kaj li dispremu la premanton.

Psalms 72:7

7 En liaj tagoj floru virtulo kaj granda paco, GXis ne plu ekzistos la luno.

Psalms 72:11-14

11 Klinigxu antaux li cxiuj regxoj; CXiuj popoloj lin servu. 12 CXar li savos ploregantan malricxulon Kaj senhelpan mizerulon. 13 Li estos favorkora por malricxulo kaj senhavulo, Kaj li savos la animojn de mizeruloj. 14 De malico kaj krimo li savos iliajn animojn; Kaj kara estos ilia sango en liaj okuloj.

Psalms 99:4

4 Kaj la forton de la regxo, kiu amas justecon, Vi fortikigis en praveco; Jugxon kaj justecon en Jakob Vi arangxis.

Psalms 145:13

13 Via regxeco estas regxeco eterna, Kaj Via regado estas por cxiuj generacioj.

Isaiah 7:14

14 Tial la Sinjoro mem donos al vi signon:jen virgulino gravedigxis, kaj sxi naskos filon, kaj sxi donos al li la nomon Emanuel.

Isaiah 32:1-2

1 Jen kun justeco regos regxo, kaj princoj administros lauxlegxe. 2 Kaj cxiu estos kiel sxirmilo kontraux vento, kiel rifugxejo kontraux pluvego, kiel torentoj da akvo en la stepo, kiel ombro de peza roko en lando dezerta.

Isaiah 45:21-22

21 Diru, ecx interproksimigxu kaj interkonsiligxu:kiu anoncis tion en la antikva tempo, kaj diris tion antauxlonge? cxu ne Mi, la Eternulo? kaj ne ekzistas alia Dio krom Mi, la Dio vera kaj la helpanto; ekzistas neniu krom Mi. 22 Turnu vin al Mi, cxiuj finoj de la tero, kaj estu savitaj; cxar Mi estas Dio, kaj ne ekzistas alia.

Isaiah 45:25

25 Per la Eternulo pravigxos kaj glorigxos la tuta idaro de Izrael.

Jeremiah 23:5-6

5 Jen venos tempo, diras la Eternulo, kaj Mi aperigos de David markoton virtan, kaj ekregos regxo, kaj li estos prudenta, kaj li farados jugxon kaj justecon sur la tero. 6 En lia tempo Jehuda estos savita kaj Izrael logxos sendangxere; kaj jen estas la nomo, per kiu oni lin nomos:La Eternulo estas nia justeco.

Jeremiah 38:15

15 Kaj Jeremia diris al Cidkija:Se mi diros al vi, vi ja mortigos min; kaj se mi donos al vi konsilon, vi ja ne obeos min.

Hosea 1:7

7 Tamen la domon de Jehuda Mi kompatos, kaj Mi helpos al ili per la Eternulo, ilia Dio; Mi ne helpos al ili per pafarko, glavo, kaj batalo, nek per cxevaloj kaj rajdantoj.

Zechariah 9:9

9 GXoju forte, ho filino de Cion, triumfu, ho filino de Jerusalem:jen via regxo iras al vi; justa kaj helpema li estas, humila kaj rajdanta sur azeno, sur ido de azenino.

Zechariah 13:9

9 Kaj tiun trian parton Mi trairigos tra fajro, kaj refandos, kiel oni fandas argxenton, kaj Mi elprovos ilin, kiel oni elprovas oron. Ili vokos Mian nomon, kaj Mi auxskultos ilin, kaj Mi diros:Tio estas Mia popolo; kaj ili diros:La Eternulo estas nia Dio.

Malachi 3:1

1 Jen Mi sendos Mian angxelon, kaj li preparos antaux Mi la vojon; kaj subite venos en Sian templon la Sinjoro, kiun vi sercxas; kaj la angxelo de la interligo, kiun vi deziras, jen li iras, diras la Eternulo Cebaot.

Matthew 1:23

23 Jen virgulino gravedigxos kaj naskos filon, Kaj oni donos al li la nomon Emanuel; tio estas, Dio kun ni.

Luke 1:16-17

16 Kaj multajn el la filoj de Izrael li turnos al la Eternulo, ilia Dio. 17 Kaj li iros antaux Lia vizagxo en la spirito kaj potenco de Elija, por turni la korojn de la patroj al la infanoj kaj la malobeemajn al la sagxeco de la justuloj, por pretigi por la Sinjoro popolon preparitan.

John 10:30

30 Mi kaj la Patro estas unu.

John 10:33

33 La Judoj respondis:Ne pro bona faro ni volas sxtonmortigi vin, sed pro blasfemo, kaj cxar vi, estante homo, pretendas esti Dio.

John 20:28

28 Tomaso respondis al li kaj diris:Mia Sinjoro kaj mia Dio.

Romans 9:5

5 kies estas la patroj, kaj el kiuj laux la karno estas Kristo, kiu estas super cxiuj, Dio benata eterne. Amen.

1 Corinthians 15:25

25 CXar li devas regxadi, gxis li metos cxiujn malamikojn sub siajn piedojn.

1 Timothy 3:16

16 Kaj laux konsento, granda estas la mistero de pieco:Tiu, kiu elmontrigxis en la karno, pravigxis en la spirito, estis vidita de angxeloj, pripredikita cxe la nacioj, prikredita en la mondo, prenita supren en gloro.

Titus 2:13-14

13 atendantaj la felicxan esperon kaj la malkasxon de la gloro de nia granda Dio kaj Savanto, Jesuo Kristo, 14 kiu donis sin por ni, por elacxeti nin el cxia maljusteco kaj por purigi al si popolon propran, fervoran pri bonaj faroj.

Hebrews 3:3-4

3 CXar cxi tiu estas rigardita kiel inda je tiom pli granda gloro ol Moseo, kiom pli grandan honoron, ol la domo, havas gxia stariginto. 4 CXar cxiu domo estas starigita de iu; sed la stariginto de cxio estas Dio.

2 Peter 1:11

11 cxar tiel al vi estos ricxe provizita la eniro en la eternan regnon de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo.

1 John 5:20

20 Kaj ni scias, ke la Filo de Dio venis kaj al ni donis komprenon, por ke ni ekkonu la Verulon; kaj ni estas en la Verulo, en Lia Filo, Jesuo Kristo. Tiu estas la vera Dio, kaj la vivo eterna.

Psalms 2:2

2 Levigxas regxoj de la tero, Kaj eminentuloj konsiligxas kune, Kontraux la Eternulo kaj kontraux Lia sanktoleito, dirante:

Psalms 2:6

6 Mi starigis ja Mian regxon Super Cion, Mia sankta monto.

Psalms 11:5

5 La Eternulo elprovas justulon; Sed malpiulon kaj perfortemulon Lia animo malamas.

Psalms 23:5

5 Vi kovras por mi tablon antaux miaj malamikoj; Vi sxmiris per oleo mian kapon, mia pokalo estas plenigita.

Psalms 33:5

5 Li amas justecon kaj jugxon; La tero estas plena de la boneco de la Eternulo.

Psalms 37:28

28 CXar la Eternulo amas justecon, Kaj ne forlasas Siajn fidelulojn; CXiam ili estos gardataj; Sed la semo de la malpiuloj estos ekstermita.

Psalms 40:8

8 Plenumi Vian volon, mia Dio, mi deziras, Kaj Viaj ordonoj estas en mia koro.

Psalms 45:7

7 Vi amas virton kaj malamas malvirton; Tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de gxojo pli ol viajn kamaradojn.

Psalms 89:20

20 Mi trovis Davidon, Mian sklavon, Per Mia sankta oleo Mi lin sxmiris.

Psalms 89:26

26 Li vokos Min:Vi estas mia patro, Mia Dio, kaj la roko de mia savo.

Psalms 119:104

104 De Viaj ordonoj mi prudentigxas; Tial mi malamas cxiun vojon de malvero.

Psalms 119:128

128 Tial mi estimas cxiujn Viajn ordonojn, CXiun vojon de malvero mi malamas.

Proverbs 8:13

13 Timo antaux la Eternulo malamas malbonon, Fieron, malhumilon, kaj malbonan vojon; Malsinceran busxon mi malamas.

Isaiah 61:1

1 La spirito de la Sinjoro, la Eternulo, estas sur mi, cxar la Eternulo min sanktoleis, por bonanonci al mizeruloj; Li sendis min, por bandagxi tiujn, kies koro estas vundita, por anonci liberecon al kaptitoj kaj malsxloson al malliberigitoj,

Isaiah 61:3

3 por fari al la afliktitoj de Cion, ke oni donu al ili ornamon anstataux cindro, oleon de gxojo anstataux funebro, veston de gloro anstataux spirito afliktita, kaj ke oni nomu ilin kverkoj de justeco, plantajxo de la Eternulo por Lia gloro.

Isaiah 61:8

8 CXar Mi, la Eternulo, amas justecon, malamas rabadon kaj maljustecon; kaj Mi fidele donos al ili ilian rekompencon, kaj interligon eternan Mi faros kun ili.

Amos 5:15

15 Malamu la malbonon, amu la bonon, kaj starigu en la pordego justecon; eble la Eternulo, Dio Cebaot, indulgos la restintojn de Jozef.

Zechariah 8:17

17 ne intencu en via koro malbonon unu kontraux la alia, kaj ne amu mensogan jxuron; cxar cxion cxi tion Mi malamas, diras la Eternulo.

Luke 4:18

18 La spirito de la Eternulo estas sur mi, CXar Li min sanktoleis, por bonanonci al malricxuloj; Li sendis min, por anonci liberecon al kaptitoj Kaj vidpovon al blinduloj, Por meti la vunditojn en liberecon,

John 1:41

41 Tiu unue trovis sian propran fraton Simon, kaj diris al li:Ni trovis la Mesion (tio estas, Kriston).

John 3:34

34 CXar tiu, kiun Dio sendis, parolas la vortojn de Dio; cxar ne lauxmezure Li donas la Spiriton.

John 20:17

17 Jesuo diris al sxi:Ne tusxu min; cxar mi ankoraux ne supreniris al la Patro; sed iru al miaj fratoj, kaj diru al ili:Mi supreniras al mia Patro kaj via Patro, kaj al mia Dio kaj via Dio.

Acts 4:27

27 cxar vere en cxi tiu urbo kolektigxis kontraux Via sankta Servanto Jesuo, kiun Vi sanktoleis, kune Herodo kaj Pontio Pilato kun la gentoj kaj la popoloj de Izrael,

Acts 10:38

38 Jesuon, la Nazaretanon, kiun Dio sanktoleis per la Sankta Spirito kaj potenco; li cxirkauxiris, bonfarante kaj sanigante cxiujn premegatajn de la diablo, cxar Dio estis kun li.

Romans 12:9

9 Via amo estu sen hipokriteco. Abomenu tion, kio estas malbona; algluigxu al la bona.

Romans 15:13

13 Kaj la Dio de espero plenigu vin per cxia gxojo kaj paco en kredado, por ke vi abunde havu esperon, laux la potenco de la Sankta Spirito.

1 Corinthians 1:9

9 Fidela estas Dio, per kiu vi estas alvokitaj en la kunulecon de Lia Filo Jesuo Kristo, nia Sinjoro.

2 Corinthians 11:31

31 La Dio kaj Patro de la Sinjoro Jesuo, Tiu, kiu cxiam estas benata, scias, ke mi ne mensogas.

Galatians 5:22

22 Sed la frukto de la Spirito estas amo, gxojo, paco, pacienco, komplezo, bonkoreco, fideleco,

Ephesians 1:3

3 Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu benis nin per cxia beno spirita en la cxielejoj en Kristo;

Philippians 2:9

9 Pro tio do Dio tre alte superigis lin, kaj donis al li nomon, kiu estas super cxia nomo,

Hebrews 2:11

11 CXar la sanktiganto kaj la sanktigatoj estas cxiuj el unu; pro tiu kauxzo li ne hontas nomi ilin fratoj,

Hebrews 7:26

26 CXar por ni konvenis tia cxefpastro, sankta, senpeka, senmakula, apartigita for de pekuloj, kaj farita pli alta ol la cxielo;

1 Peter 1:3

3 Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu laux Sia granda kompato nin renaskis en esperon vivan per la relevigxo de Jesuo Kristo el la mortintoj,

1 John 1:3

3 kion ni vidis kaj auxdis, tion ni anoncas al vi, por ke vi ankaux havu kunulecon kun ni; kaj nia kunuleco estas kun la Patro kaj kun Lia Filo Jesuo Kristo;

Revelation 2:6-7

6 Sed cxi tion vi havas, ke vi malamas la farojn de la Nikolaitoj, kiujn mi ankaux malamas. 7 Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. Al la venkanto mi donos mangxi el la arbo de vivo, kiu estas en la Paradizo de Dio.

Revelation 2:15

15 Kaj vi ankaux havas sekvantojn de la instruo de la Nikolaitoj tiel same.

Genesis 1:1

1 En la komenco Dio kreis la cxielon kaj la teron.

Deuteronomy 4:19

19 Kaj, levinte viajn okulojn al la cxielo kaj vidinte la sunon kaj la lunon kaj la stelojn kaj la tutan armeon de la cxielo, ne forlogigxu, kaj ne adorklinigxu antaux ili kaj ne servu ilin, kiujn la Eternulo, via Dio, destinis por cxiuj popoloj sub la tuta cxielo.

Psalms 8:3-4

3 Kiam mi rigardas Vian cxielon, la faron de Viaj fingroj, La lunon kaj la stelojn, kiujn Vi estigis: 4 Kio estas homo, ke Vi lin memoras? Kio estas homido, ke Vi pensas pri li?

Psalms 19:1

1 Al la hxorestro. Psalmo de David. La cxieloj rakontas la gloron de Dio, Kaj la farojn de Liaj manoj raportas la cxiela firmajxo.

Psalms 102:25-27

25 En antikveco Vi fondis la teron; Kaj la cxielo estas la faro de Viaj manoj. 26 Ili pereos, sed Vi restos; Kaj cxiuj ili eluzigxos kiel vesto, Kiel veston Vi ilin sxangxos, kaj ili sxangxigxos. 27 Sed Vi restas la sama, Kaj Viaj jaroj ne finigxos.

Proverbs 8:29

29 Dum Li donis Sian legxon al la maro, Por ke la akvoj ne transpasxu siajn bordojn, Kaj dum Li difinis la fundamentojn de la tero:

Isaiah 42:5

5 Tiele diras Dio, la Eternulo, kiu kreis la cxielon kaj etendis gxin, kiu disvastigis la teron kaj gxiajn produktojn, kiu donis animon sur gxiaj logxantoj, kaj spiriton al tiuj, kiuj iras sur gxi:

Isaiah 48:13

13 Nur Mia mano fondis la teron, kaj Mia dekstra mano etendis la cxielon; se Mi vokos ilin, ili starigxos kune.

Isaiah 51:13

13 kaj vi forgesis la Eternulon, vian Kreinton, kiu etendis la cxielon kaj fondis la teron; kaj konstante, cxiutage, vi timas la furiozon de la premanto, kiu celas ekstermi? Sed kie estas la furiozo de la premanto?

Isaiah 64:8

8 Sed nun, ho Eternulo, Vi estas nia Patro; ni estas la argilo, kaj Vi estas nia formanto, kaj ni cxiuj estas la produkto de Via mano.

Jeremiah 32:17

17 Ho Sinjoro, ho Eternulo! Vi kreis la cxielon kaj la teron per Via granda forto kaj per Via etendita brako; nenia afero estas nefarebla por Vi;

Zechariah 12:1

1 Profeta vorto de la Eternulo pri Izrael. Diro de la Eternulo, kiu etendis la cxielon, fondis la teron, kaj kreis la spiriton de la homo interne de li:

John 1:1-3

1 En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio. 2 Tiu estis en la komenco kun Dio. 3 CXio estigxis per li; kaj aparte de li estigxis nenio, kio estigxis.

Revelation 3:14

14 Kaj al la angxelo de la eklezio en Laodikea skribu: Tiele diras la Amen, la atestanto fidela kaj vera, la komenco de la kreo de Dio:

Psalms 10:16

16 La Eternulo estas Regxo por eterne kaj cxiam, Pereis la idolistoj de Lia tero.

Psalms 29:10

10 La Eternulo regis en la tempo de la diluvo, La Eternulo restos Regxo eterne.

Psalms 90:2

2 Antaux ol la montoj naskigxis Kaj Vi kreis la teron kaj la mondon, Kaj de eterne gxis eterne, Vi estas Dio.

Isaiah 34:4

4 Kaj velkos la tuta estajxaro de la cxielo, kaj la cxielo kuneruligxos kiel skribrulajxo; kaj gxia tuta estajxaro defalos, kiel defalas folio de vinberbrancxo kaj velkintajxo de figarbo.

Isaiah 41:4

4 Kiu tion faris kaj estigis? kiu vokis la generaciojn de la komenco? Mi, la Eternulo, la unua, kaj kun la lastaj Mi estas la sama.

Isaiah 44:6

6 Tiele diras la Eternulo, la Regxo de Izrael, kaj lia Liberiganto, la Eternulo Cebaot:Mi estas la unua, kaj Mi estas la lasta, kaj ne ekzistas Dio krom Mi.

Isaiah 50:9

9 Jen la Sinjoro, la Eternulo, helpas al mi; kiu do malpravigos min? jen ili cxiuj elfrotigxos kiel vesto, tineoj ilin tramangxos.

Isaiah 51:6

6 Levu al la cxielo viajn okulojn, kaj rigardu la teron malsupre; cxar la cxielo disneniigxos kiel fumo, kaj la tero elfrotigxos kiel vesto, kaj gxiaj logxantoj mortos kiel kuloj; sed Mia savo restos eterne, kaj Mia vero ne difektigxos.

Isaiah 51:8

8 CXar kiel veston tramangxos ilin tineoj, kaj kiel lanajxon tramangxos ilin vermoj; sed Mia vero restos eterne, kaj Mia savo por cxiuj generacioj.

Isaiah 65:17

17 CXar jen Mi kreos novan cxielon kaj novan teron; kaj la antauxajxo ne estos rememorigata, kaj oni ne pensos pri gxi.

Matthew 24:35

35 La cxielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.

Mark 13:31

31 La cxielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.

Luke 21:33

33 La cxielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.

Hebrews 12:27

27 Kaj tiu diro:Ankoraux unufoje-montras la translokigon de la skuitajxoj, kiel de faritajxoj, por ke la neskueblaj restu.

2 Peter 3:7-10

7 sed la nuna cxielo kaj la tero per la sama vorto estas destinitaj por fajro, rezervate gxis la tago de jugxo kaj pereo de malpiuloj. 8 Sed ne forgesu cxi tiun unu aferon, amataj, ke cxe la Sinjoro unu tago estas kiel mil jaroj, kaj mil jaroj kiel unu tago. 9 La Sinjoro ne malrapidas pri la promeso, kiel iuj malrapidecon kalkulas; sed paciencas al vi, volante, ne ke iuj pereu, sed ke cxiuj venu al pento. 10 Sed la tago de la Sinjoro venos, kvazaux sxtelisto; en tiu tago la cxielo forpasos kun mugxa bruego, kaj la elementoj brulante solvigxos, kaj la tero kaj la faritajxoj en gxi forbrulos.

Revelation 1:11

11 dirantan:Kion vi vidas, tion skribu en libron kaj sendu al la sep eklezioj:al Efeso kaj al Smirna kaj al Pergamo kaj al Tiatira kaj al Sardes kaj al Filadelfia kaj al Laodikea.

Revelation 1:17-18

17 Kaj kiam mi vidis lin, mi falis cxe liaj piedoj kvazaux senviva. Kaj li metis sian dekstran manon sur min, dirante:Ne timu; mi estas la unua kaj la lasta, 18 kaj la vivanta; kaj mi farigxis mortinta, kaj jen, mi estas vivanta por cxiam kaj eterne, kaj mi havas la sxlosilojn de la morto kaj de Hades.

Revelation 2:8

8 Kaj al la angxelo de la eklezio en Smirna skribu: Tiele diras la unua kaj la lasta, kiu farigxis senviva kaj vivis:

Revelation 20:11

11 Kaj mi vidis grandan blankan tronon, kaj la Sidanton sur gxi, antaux kies vizagxo forflugis la tero kaj la cxielo; kaj ne trovigxis loko por ili.

Revelation 21:1

1 Kaj mi vidis novan cxielon kaj novan teron; cxar la unua cxielo kaj la unua tero forpasis; kaj la maro jam ne ekzistis.

Exodus 3:14

14 Kaj Dio diris al Moseo:MI ESTAS, KIU ESTAS. Kaj Li diris:Tiel diru al la Izraelidoj:La Estanto sendis min al vi.

Psalms 90:4

4 CXar mil jaroj estas en Viaj okuloj Kiel la hierauxa tago, kiu pasis, Kaj kiel nokta gardoparto.

John 8:58

58 Jesuo diris al ili:Vere, vere, mi diras al vi:Antaux ol naskigxis Abraham, mi ekzistas.

Hebrews 13:8

8 Jesuo Kristo estas la sama hieraux, hodiaux, kaj gxis eterneco.

James 1:17

17 CXiu bona donajxo kaj cxiu perfekta donaco estas de supre, malsuprenvenante de la Patro de lumoj, cxe kiu ne povas ekzisti sxangxo, nek ombro de sinturnado.

Joshua 10:24

24 Kaj kiam oni elkondukis tiujn regxojn al Josuo, tiam Josuo alvokis cxiujn Izraelidojn, kaj diris al la estroj de la militistoj, kiuj iris kun li:Alproksimigxu, metu viajn piedojn sur la kolojn de cxi tiuj regxoj; kaj ili aliris, kaj metis siajn piedojn sur iliajn kolojn.

Psalms 21:8-9

8 Trovos Via mano cxiujn Viajn malamikojn, Via dekstra trovos Viajn malamantojn. 9 Vi similigos ilin al brulanta forno, kiam Vi koleros; La Eternulo englutos ilin per Sia kolero, Kaj fajro ilin formangxos.

Psalms 132:18

18 Liajn malamikojn Mi kovros per honto; Sed sur li brilos lia krono.

Isaiah 63:3-6

3 La premilon Mi sola tretis, kaj el la popoloj neniu estis kun Mi; Mi tretis ilin en Mia kolero kaj piedpremis ilin en Mia furiozo; kaj sxprucis ilia sango sur Mian veston, kaj Mian tutan drapirajxon Mi malpurigis. 4 CXar la tago de vengxo estas en Mia koro, kaj la jaro de Miaj liberigotoj venis. 5 Mi rigardis, sed Mi ne trovis helpanton; Mi miris, sed Mi ne trovis subtenanton; tiam helpis Min Mia brako, kaj Mia furiozo Min subtenis. 6 Kaj Mi dispremis popolojn en Mia kolero kaj ebriigis ilin per Mia furiozo, kaj Mi elversxis sur la teron ilian sangon.

Matthew 22:44

44 La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi, GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj?

Mark 12:36

36 David mem diris per la Sankta Spirito: La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi, GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

Luke 19:27

27 Cetere tiujn miajn malamikojn, kiuj ne volis, ke mi regxu super ili, konduku cxi tien, kaj mortigu ilin antaux mi.

Luke 20:42

42 CXar David mem diras en la Psalmaro: La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi,

Acts 2:34-36

34 CXar David ne supreniris en la cxielojn; sed li mem diris: La Eternulo diris al mia Sinjoro:Sidu dekstre de Mi, 35 GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj. 36 Kun certeco do sciu la tuta domo de Izrael, ke tiun Jesuon, kiun vi krucumis, Dio faris Sinjoro kaj Kristo.

Acts 7:55

55 Sed li, plena de la Sankta Spirito, rigardis fikse al la cxielo, kaj vidis la gloron de Dio, kaj Jesuon starantan dekstre de Dio,

1 Corinthians 15:25-26

25 CXar li devas regxadi, gxis li metos cxiujn malamikojn sub siajn piedojn. 26 La lasta neniigota malamiko estas la morto.

Hebrews 1:3

3 kiu, estante la elbrilo de Lia gloro kaj plena bildo de Lia substanco, kaj subtenante cxion per la vorto de sia potenco, kaj farinte la elpurigon de niaj pekoj, sidigxis dekstre de la Majesto en altajxoj;

Hebrews 10:12-13

12 sed li, oferinte unu oferon por pekoj por cxiam, sidigxis dekstre de Dio; 13 de nun atendante, gxis liaj malamikoj farigxos benketo por liaj piedoj.

Revelation 19:11-21

11 Kaj mi vidis la cxielon malfermitan; kaj jen blanka cxevalo, kaj la sidanta sur gxi, nomata Fidela kaj Vera; en justeco li jugxas kaj militas. 12 Kaj liaj okuloj estas fajra flamo, kaj sur lia kapo estas multaj diademoj; kaj li havas nomon skribitan, kiun konas neniu krom li mem. 13 Kaj li estas vestita per vesto, trempita en sangon; kaj lia nomo estas:La Vorto de Dio. 14 Kaj la armeoj en la cxielo sekvis lin sur blankaj cxevaloj, vestite per bisino blanka kaj pura. 15 Kaj el lia busxo eliras akra glavo, por ke li per gxi frapu la naciojn; kaj li regos ilin per fera sceptro; kaj li tretas la vinpremilon de la furiozeco de la kolero de Dio, la Plejpotenca. 16 Kaj li havas sur la vesto kaj sur la femuro nomon skribitan:REGXO DE REGXOJ KAJ SINJORO DE SINJOROJ. 17 Kaj mi vidis unu angxelon, starantan en la suno; kaj li ekkriis per granda vocxo, dirante al cxiuj birdoj, kiuj flugas en meza cxielo:Venu, kolektigxu al la granda festeno de Dio; 18 por ke vi mangxu karnon de regxoj kaj karnon de milestroj kaj karnon de fortuloj kaj karnon de cxevaloj kaj de iliaj rajdantoj, kaj karnon de cxiuj homoj, liberaj kaj sklavaj, grandaj kaj malgrandaj. 19 Kaj mi vidis la beston, kaj la regxojn de la tero kaj iliajn armeojn, kunigitajn, por fari militon kontraux la sidanta sur la cxevalo kaj kontraux lia armeo. 20 Kaj la besto estis kaptita, kaj kun gxi la falsa profeto, kiu faris antaux gxi la signojn, per kiuj li trompis tiujn, kiuj ricevis la markon de la besto kaj adorklinigxis al gxia bildo; ili ambaux estis jxetitaj vivaj en la lagon fajran, brulantan per sulfuro; 21 kaj la ceteraj estis mortigitaj per la glavo de la sidanta sur la cxevalo, la glavo, kiu eliris el lia busxo; kaj cxiuj birdoj satigxis per ilia karno.

Revelation 20:15

15 Kaj se iu ne trovigxis skribita en la libro de vivo, tiu estis jxetita en la fajran lagon.

Genesis 19:15-16

15 Kiam levigxis la matenrugxo, la angxeloj rapidigis Loton, dirante: Levigxu, prenu vian edzinon kaj ambaux viajn filinojn, kiuj cxi tie trovigxas, por ke vi ne pereu pro la krimeco de la urbo. 16 Sed cxar li malrapidis, tial la viroj kaptis lian manon kaj la manon de lia edzino kaj la manojn de liaj du filinoj, pro kompato de la Eternulo al li, kaj ili elirigis lin kaj metis lin ekster la urbon.

Genesis 32:1-2

1 Kaj Jakob iris sian vojon. Kaj renkontigxis kun li angxeloj de Dio. 2 Kaj Jakob diris, kiam li ilin vidis: Tio estas militistaro de Dio; kaj li donis al tiu loko la nomon Mahxanaim.

Genesis 32:24

24 Kaj Jakob restis sola. Kaj iu luktis kun li gxis la apero de la matenrugxo.

1 Kings 22:19

19 Sed Mihxaja diris:Tial auxskultu la vorton de la Eternulo:mi vidis la Eternulon, sidantan sur Sia trono, kaj la tuta armeo de la cxielo staris antaux Li dekstre kaj maldekstre de Li.

Job 1:6

6 Unu tagon, kiam la filoj de Dio venis, por starigxi antaux la Eternulo, venis inter ili ankaux Satano.

Psalms 34:7

7 Angxelo de la Eternulo postenas cxirkaux tiuj, kiuj Lin timas, Kaj Li ilin savas.

Psalms 91:11-12

11 CXar al Siaj angxeloj Li ordonis pri vi, Ke ili vin gardu sur cxiuj viaj vojoj. 12 Sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpusxigxu sur sxtono per via piedo.

Psalms 103:20-21

20 Benu la Eternulon Liaj angxeloj, potencaj per sia forto, Kiuj plenumas Lian vorton, Por ke oni obeu la vocxon de Lia vorto. 21 Benu la Eternulon cxiuj Liaj cxirkauxantoj, Liaj servantoj, kiuj plenumas Lian volon.

Isaiah 6:2-3

2 Serafoj staris supre de Li; cxiu havis po ses flugiloj; per du li kovris sian vizagxon, per du li kovris siajn piedojn, kaj per du li flugis. 3 Kaj unu vokadis al alia, kaj diris:Sankta, sankta, sankta estas la Eternulo Cebaot, la tuta tero estas plena de Lia gloro.

Daniel 3:28

28 Nebukadnecar ekparolis, kaj diris:Benata estu Dio de SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego, kiu sendis Sian angxelon, kaj savis Siajn servantojn pro tio, ke ili fidis je Li, ne obeis la ordonon de la regxo, kaj oferis siajn korpojn, por ne servi kaj adorklinigxi al alia dio, krom sia Dio.

Daniel 6:22

22 Mia Dio sendis Sian angxelon, kaj baris la busxon de la leonoj, kaj ili faris al mi nenian difekton; cxar mi estis trovita pura antaux Li; kaj ankaux antaux vi, ho regxo, mi ne faris krimon.

Daniel 9:21-23

21 dum mi ankoraux parolis pregxante, la viro Gabriel, kiun mi vidis antauxe en la vizio, alflugis, kaj ektusxis min cxirkaux la tempo de la vespera ofero; 22 kaj, klarigante, li ekparolis al mi, kaj diris:Ho Daniel, nun mi eliris, por komprenigi al vi la aferon. 23 CXe la komenco de via pregxado eliris ordono, kaj mi venas, por sciigi gxin, cxxar vi estas homo agrabla al Dio; atentu la vorton, kaj komprenu la vizion.

Daniel 10:11-12

11 Kaj li diris al mi:Ho Daniel, viro agrabla al Dio! atentu la vortojn, kiujn mi diros al vi, kaj starigxu sur via loko, cxar mi nun estas sendita al vi. Kiam li tion parolis al mi, mi staris tremante. 12 Li diris al mi:Ne timu, Daniel, cxar de la unua tago, kiam vi sincere penis kompreni kaj pentofari antaux via Dio, viaj vortoj estis auxditaj; kaj mi venis laux via peto.

Matthew 1:20

20 Sed kiam li pripensis tion, jen angxelo de la Eternulo aperis al li en songxo, dirante:Jozef, filo de David, ne timu preni al vi vian edzinon Maria; cxar tio, kio naskigxos de sxi, estas per la Sankta Spirito.

Matthew 2:13

13 Kaj post ilia foriro jen angxelo de la Eternulo aperis en songxo al Jozef, dirante:Levigxu, kaj prenu la knabeton kaj lian patrinon, kaj forrapidu en Egiptujon, kaj restu tie, gxis mi parolos al vi; cxar Herodo sercxos la knabeton, por lin pereigi.

Matthew 13:41

41 La Filo de homo elsendos siajn angxelojn, kaj ili kolektos el lia regno cxiun falpusxilon, kaj cxiujn, kiuj faras maljustecon,

Matthew 13:49-50

49 Tiel estos en la fino de la mondagxo:la angxeloj eliros, kaj apartigos la malbonulojn el inter la justuloj, 50 kaj jxetos ilin en la fornon de fajro; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.

Matthew 18:10

10 Gardu vin, ke vi ne malestimu unu el tiuj malgranduloj; cxar mi diras al vi, ke iliaj angxeloj en la cxielo cxiam rigardas la vizagxon de mia Patro, kiu estas en la cxielo.

Matthew 24:31

31 Kaj li elsendos siajn angxelojn kun granda sono de trumpeto, kaj ili kolektos liajn elektitojn el la kvar ventoj, el limo gxis limo de la cxielo.

Matthew 25:34

34 Tiam diros la Regxo al tiuj, kiuj staras dekstre de li:Venu, vi benataj de mia Patro, heredu la regnon preparitan por vi de post la komenco de la mondo;

Luke 1:19

19 Kaj la angxelo responde diris al li:Mi estas Gabriel, kiu staras antaux Dio; kaj mi estas sendita, por paroli al vi kaj fari al vi tiun bonan sciigon.

Luke 1:23

23 Kaj kiam finigxis la tagoj de lia pastrado, li foriris en sian domon.

Luke 2:9

9 Kaj angxelo de la Eternulo alstaris apud ili, kaj la gloro de la Eternulo brilis cxirkaux ili, kaj ili timis per granda timo.

Luke 2:13

13 Kaj subite estis kun la angxelo amaso de la cxiela armeo, lauxdante Dion, kaj dirante:

Luke 16:22

22 Kaj la almozulo mortis, kaj li estis forportita de la angxeloj sur la sinon de Abraham; la ricxulo ankaux mortis, kaj estis enterigita.

Acts 5:19

19 Sed angxelo de la Eternulo nokte malfermis la pordojn de la karcero, kaj elkondukis ilin, kaj diris:

Acts 10:3-4

3 Tiu vidis klare en vizio, cxirkaux la nauxa horo de la tago, angxelon de Dio, alvenantan al li, kaj dirantan al li:Kornelio. 4 Kaj cxi tiu, fikse rigardante lin kaj timante, diris:Kio estas, Sinjoro? Kaj li diris al li:Viaj pregxoj kaj viaj almozoj supreniris kiel memorajxo antaux Dio.

Acts 11:22

22 Kaj la raporto pri tio estis auxdita de la eklezio, kiu estis en Jerusalem; kaj ili forsendis Barnabason gxis Antiohxia;

Acts 12:7

7 Kaj jen apudstaris angxelo de la Eternulo, kaj lumo ekbrilis en la cxambro; kaj li frapis la flankon de Petro, kaj vekis lin, dirante:Levigxu rapide. Kaj liaj katenoj defalis de liaj manoj.

Acts 12:23

23 Kaj angxelo de la Eternulo tuj frapis lin, pro tio, ke li ne donis al Dio la gloron; kaj mangxate de vermoj, li senspirigxis.

Acts 13:2

2 Kaj dum ili faris servon al la Sinjoro kaj fastis, la Sankta Spirito diris:Apartigu al mi Barnabason kaj Sauxlon por tiu laboro, al kiu mi ilin vokis.

Acts 16:26

26 kaj subite farigxis granda tertremo, tiel ke la fundamentoj de la malliberejo skuigxis; kaj tuj cxiuj pordoj malfermigxis, kaj cxies katenoj falis.

Acts 27:23

23 CXar en tiu nokto staris apud mi angxelo de la Dio, kies mi estas kaj al kiu mi servas,

Romans 13:6

6 CXar pro tio vi ankaux pagas tributon, cxar ili estas servantoj de Dio, klopodantaj por cxi tio mem.

Romans 15:16

16 ke mi estu servanto de Kristo Jesuo al la nacianoj, solenanta la evangelion de Dio, por ke la oferado de la nacianoj farigxu akceptebla, sanktigite de la Sankta Spirito.

Romans 15:27

27 Volonte ili decidis, estante iliaj sxuldantoj. CXar se la nacianoj partoprenas en iliaj spiritaj aferoj, tiuj siavice devas servi al ili ankaux en materiaj aferoj.

2 Corinthians 9:12

12 CXar la administrado de cxi tiu servado ne nur kompletigas la mezuron de la bezonoj de la sanktuloj, sed ankaux abundas per multaj dankoj al Dio;

Galatians 3:7

7 Sciu do, ke tiuj, kiuj rilatas al fido, estas filoj de Abraham.

Galatians 3:9

9 Tial do tiuj, kiuj rilatas al fido, benigxas kun la fidela Abraham.

Galatians 3:29

29 Se do vi apartenas al Kristo, vere vi estas la idaro de Abraham, kaj heredantoj laux la promeso.

Ephesians 3:6

6 ke la nacianoj estas kunheredantoj, kaj samkorpanoj, kaj partoprenantoj en la promeso en Kristo Jesuo per la evangelio,

Philippians 2:17

17 Cetere, ecx se mi estas elversxata sur la oferon kaj servon de via fido, mi gxojas kaj kungxojas kun vi cxiuj;

Philippians 2:25

25 Tamen sxajnis al mi necese sendi al vi Epafroditon, mian fraton kaj kunlaboranton kaj kunbatalanton, vian senditon kaj helpanton por mia bezono;

Titus 3:7

7 por ke ni, justigite per Lia graco, farigxu heredantoj laux la espero de eterna vivo.

Hebrews 5:9

9 kaj perfektigite, li farigxis la fonto de eterna savo al cxiuj al li obeantaj;

Hebrews 6:12

12 por ke vi farigxu ne maldiligentaj, sed imitantoj de tiuj, kiuj per fido kaj pacienco heredas la promesojn.

Hebrews 6:17

17 Kaj Dio, volante montri pli abunde al la heredantoj de la promeso la nesxangxeblecon de Sia intenco, intermetis jxuron,

Hebrews 8:6

6 Sed nun li ricevis servadon des pli bonan, ju pli bona estas la interligo, kies interulo li farigxis kaj kiu sur pli bonaj promesoj estas dekretita.

Hebrews 10:11

11 Kaj cxiu pastro staradas cxiutage, servante kaj oferante ofte la samajn oferojn, kiuj neniam povas forpreni pekojn;

James 2:5

5 Auxskultu, miaj amataj fratoj; cxu Dio ne elektis la malricxulojn laux la mondo, por esti ricxaj rilate al fido, kaj heredantoj de la regno, kiun Li promesis al tiuj, kiuj Lin amas?

1 Peter 1:4

4 en heredajxon ne pereontan, ne makulotan, ne velkontan, rezervitan en la cxielo por vi,

1 Peter 1:12

12 Kaj al ili malkasxigxis, ke ne al si mem, sed al vi, ili liveris tion, kio nun estas proklamita al vi de tiuj, kiuj predikis al vi la evangelion per la Spirito Sankta, elsendita el la cxielo; en kiujn aferojn angxeloj deziras enrigardi.

1 Peter 3:7

7 Tiel same, edzoj, kunvivadu kun viaj edzinoj lauxscie, donante honoron al la virino kiel al la plimalforta ilo, kaj estante ankaux kun ili kunheredantoj de la graco de vivo, por ke viaj pregxoj ne malhelpigxu.

Jude 1:14

14 Kaj al ili ankaux HXanohx, la sepa post Adam, profetis, dirante:Jen la Sinjoro venis kun Siaj sanktaj miriadoj,

Revelation 5:6

6 Kaj mi vidis meze inter la trono kaj la kvar kreitajxoj, kaj meze de la presbiteroj, SXafidon starantan, kvazaux oferbucxitan, havantan sep kornojn kaj sep okulojn, kiuj estas la sep Spiritoj de Dio, senditaj sur la tutan teron.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.