Genesis 18:19 Cross References - Esperanto

19 CXar Mi lin elektis, por ke li ordonu al siaj filoj kaj al sia domo post si, ke ili observu la vojon de la Eternulo, agante virte kaj juste; por ke la Eternulo plenumu pri Abraham, kion Li diris pri li.

Genesis 17:23-27

23 Kaj Abraham prenis sian filon Isxmael kaj cxiujn naskitajn en lia domo kaj cxiujn acxetitajn per lia mono, cxiun virseksulon el la homoj de la domo de Abraham, kaj li cirkumcidis la karnon de ilia prepucio en tiu sama tago, kiel diris al li Dio. 24 Kaj Abraham havis la agxon de nauxdek naux jaroj, kiam li cirkumcidis la karnon de sia prepucio. 25 Kaj lia filo Isxmael havis la agxon de dek tri jaroj, kiam la karno de lia prepucio estis cirkumcidita. 26 En tiu sama tago estis cirkumciditaj Abraham kaj lia filo Isxmael; 27 kaj cxiuj liaj domanoj, kiuj naskigxis en la domo aux estis acxetitaj per mono cxe aligentulo, estis cirkumciditaj kune kun li.

Deuteronomy 4:9-10

9 Nur gardu vin kaj forte gardu vian animon, ke vi ne forgesu la aferojn, kiujn vidis viaj okuloj, kaj ke ili ne eliru el via koro dum via tuta vivo; kaj rakontu al viaj filoj kaj al la filoj de viaj filoj 10 pri la tago, en kiu vi staris antaux la Eternulo, via Dio, cxe HXoreb, kiam la Eternulo diris al mi:Kunvenigu al Mi la popolon, kaj Mi auxdigos al ili Miajn vortojn, per kiuj ili lernos timi Min dum la tuta tempo, kiun ili vivas sur la tero, kaj ili lernigos siajn filojn.

Deuteronomy 6:6-7

6 Kaj cxi tiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaux, estu en via koro; 7 kaj ripetadu ilin al viaj infanoj, kaj parolu pri ili, kiam vi sidas en via domo kaj kiam vi iras sur vojo kaj kiam vi kusxigxas kaj kiam vi levigxas;

Deuteronomy 11:19-21

19 Kaj instruu ilin al viaj filoj, parolante pri ili, kiam vi sidos en via domo kaj kiam vi iros sur la vojo kaj kiam vi kusxigxos kaj kiam vi levigxos; 20 kaj skribu ilin sur la fostoj de via domo kaj sur viaj pordegoj; 21 por ke longigxu via vivo kaj la vivo de viaj infanoj sur la tero, pri kiu la Eternulo jxuris al viaj patroj, ke Li donos gxin al ili, kiel longe estas la cxielo super la tero.

Deuteronomy 32:46

46 tiam li diris al ili:Enmetu en vian koron cxiujn vortojn, per kiuj mi avertas vin hodiaux, kaj transdonu ilin al viaj gefiloj, por ke ili penu plenumi cxiujn vortojn de cxi tiu instruo.

Joshua 24:15

15 Sed se ne placxas al vi servi al la Eternulo, tiam elektu al vi hodiaux, al kiu vi volas servi:cxu al la dioj, al kiuj servis viaj patroj, kiuj logxis transe de la Rivero, cxu al la dioj de la Amoridoj, en kies lando vi logxas; sed mi kaj mia domo servos al la Eternulo.

1 Samuel 2:30-31

30 Tial la Eternulo, Dio de Izrael, diras:Mi diris, ke via domo kaj la domo de via patro irados antaux Mi eterne; sed nun, diras la Eternulo, Mi tion ne permesos; cxar Miajn honorantojn Mi honoros, kaj Miaj malestimantoj estos malaltigitaj. 31 Jen venos baldaux la tempo, kiam Mi rompos vian brakon kaj la brakon de via patrodomo, ke ne estos maljunulo en via domo;

2 Samuel 7:20

20 Kion pli David povas diri al Vi? Vi konas ja Vian sklavon, mia Sinjoro, ho Eternulo.

1 Chronicles 28:9

9 Kaj vi, mia filo Salomono, konu la Dion de via patro, kaj servu al Li el plena koro kaj kun animo sincera; cxar cxiujn korojn la Eternulo esploras, kaj cxiujn pensojn kaj intencojn Li komprenas. Se vi sercxos Lin, vi Lin trovos; kaj se vi forlasos Lin, Li forpusxos vin por cxiam.

Job 1:5

5 Kaj cxiufoje, kiam la rondo de la festenaj tagoj estis finita, Ijob sendis, por sanktigi ilin, kaj li levigxis frue matene kaj alportis bruloferojn laux la nombro de ili cxiuj; cxar, diris Ijob:Eble miaj filoj pekis kaj blasfemis Dion en sia koro. Tiel agadis Ijob cxiam. 6 CXar la Eternulo konas la vojon de piuloj; Sed la vojo de malpiuloj pereos.

Psalms 11:4

4 La Eternulo estas en Sia sankta templo; La trono de la Eternulo estas en la cxielo; Liaj okuloj vidas, Liaj palpebroj esploras la homidojn.

Psalms 34:15

15 La okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj, Kaj Liaj oreloj al iliaj krioj.

Psalms 78:2-9

2 Mi malfermos per sentenco mian busxon; Mi eldiros enigmojn el tempo antikva. 3 Kion ni auxdis kaj sciigxis, Kion rakontis al ni niaj patroj, 4 Tion ni ne kasxos antaux iliaj infanoj, Rakontante al venonta generacio la gloron de la Eternulo, Kaj Lian potencon, kaj Liajn miraklojn, kiujn Li faris. 5 Li starigis ateston en Jakob, Kaj en Izrael Li fiksis legxon, Pri kiu Li ordonis al niaj patroj, Ke ili sciigu gxin al siaj infanoj, 6 Por ke sciu estonta generacio, la infanoj, kiuj naskigxos, Ili levigxu kaj rakontu al siaj infanoj. 7 Ili metu sian fidon sur Dion, Kaj ili ne forgesu la farojn de Dio, Kaj ili plenumu Liajn ordonojn; 8 Kaj ili ne estu, kiel iliaj patroj, Generacio ribela kaj perfida, Generacio, kiu ne estis firma per sia koro, Nek fidela al Dio per sia spirito. 9 La filoj de Efraim, armitaj, portantaj pafarkon, Turnigxis malantauxen en tago de batalo;

Proverbs 6:20-22

20 Konservu, mia filo, la ordonon de via patro, Kaj ne forjxetu la instruon de via patrino. 21 Ligu ilin por cxiam al via koro, Volvu ilin sur vian kolon. 22 Kiam vi iros, ili gvidos vin; Kiam vi kusxigxos, ili vin gardos; Kaj kiam vi vekigxos, ili parolos kun vi.

Proverbs 22:6

6 Instruu knabon konforme al lia vojo, Kaj ecx maljunigxinte li ne deklinigxos de gxi.

Isaiah 38:19

19 La vivanto, nur la vivanto Vin gloros, kiel mi hodiaux; Patro al la filoj konigos Vian verecon.

Amos 3:2

2 nur vin Mi distingis el cxiuj gentoj de la tero, tial Mi punos vin pro cxiuj viaj malbonagoj.

John 10:14

14 Mi estas la bona pasxtisto, kaj mi konas la miajn, kaj la miaj min konas

John 21:17

17 Li diris al li la trian fojon:Simon, filo de Jona, cxu vi min amas? Petro cxagrenigxis, ke li diris al li la trian fojon:CXu vi min amas? kaj respondis al li:Sinjoro, vi scias cxion; vi scias, ke mi vin amas. Jesuo diris al li:Pasxtu miajn sxafojn.

Acts 27:23-24

23 CXar en tiu nokto staris apud mi angxelo de la Dio, kies mi estas kaj al kiu mi servas, 24 dirante:Pauxlo, ne timu; vi devas stari antaux Cezaro; kaj jen Dio donacis al vi cxiujn, kiuj marveturas kun vi.

Acts 27:31

31 Pauxlo diris al la centestro kaj la soldatoj:Se cxi tiuj ne restos en la sxipo, vi ne povas savigxi.

Ephesians 6:4

4 Kaj patroj, ne kolerigu viajn infanojn; sed nutradu ilin en la disciplino kaj admono de la Sinjoro.

1 Timothy 3:4-5

4 reganta bone sian propran domanaron, tenante siajn gefilojn sub regado kun cxia seriozeco 5 (sed se iu ne scias regi sian propran domon, kiel li zorgos pri la eklezio de Dio?);

1 Timothy 3:12

12 La diakonoj estu edzoj de po unu edzino, regantaj bone siajn gefilojn kaj siajn proprajn domojn.

2 Timothy 1:5

5 ricevinte rememoron pri la sincera fido, kiu estas en vi, kaj kiu logxis unue en via avino Lois kaj en via patrino Euxnike, kaj, mi konvinkigxis, en vi ankaux.

2 Timothy 2:19

19 Tamen la firma fundamento de Dio staras, havante la jenan sigelon:La Sinjoro konas tiujn, kiuj estas liaj, kaj:Foriru de maljusteco cxiu, kiu nomas la nomon de la Sinjoro.

2 Timothy 3:15

15 kaj ke jam de frua infaneco vi konas la sanktajn skribojn, kiuj povas fari vin sagxa por savo per la fido, kiu estas en Kristo Jesuo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.