Genesis 17:23-27

Esperanto(i) 23 Kaj Abraham prenis sian filon Isxmael kaj cxiujn naskitajn en lia domo kaj cxiujn acxetitajn per lia mono, cxiun virseksulon el la homoj de la domo de Abraham, kaj li cirkumcidis la karnon de ilia prepucio en tiu sama tago, kiel diris al li Dio. 24 Kaj Abraham havis la agxon de nauxdek naux jaroj, kiam li cirkumcidis la karnon de sia prepucio. 25 Kaj lia filo Isxmael havis la agxon de dek tri jaroj, kiam la karno de lia prepucio estis cirkumcidita. 26 En tiu sama tago estis cirkumciditaj Abraham kaj lia filo Isxmael; 27 kaj cxiuj liaj domanoj, kiuj naskigxis en la domo aux estis acxetitaj per mono cxe aligentulo, estis cirkumciditaj kune kun li.