1 Kiam Ezra pregxis kaj faris konfeson, plorante kaj kusxante antaux la domo de Dio, kolektigxis al li el la Izraelidoj tre granda amaso, viroj, virinoj, kaj infanoj; cxar ankaux la popolo tre multe ploris.
2 Kaj ekparolis SXehxanja, filo de Jehxiel, el la idoj de Elam, kaj diris al Ezra:Ni faris krimon kontraux nia Dio, prenante edzinojn aligentajn el la popoloj de la lando. Tamen nun ekzistas espero por Izrael en cxi tiu afero.
3 Nun ni faru interligon kun nia Dio, ke laux la konsilo de mia sinjoro, kaj de tiuj, kiuj havas timon antaux la ordonoj de nia Dio, ni forigos cxiujn virinojn kaj iliajn naskitojn, kaj estu farite konforme al la legxo.
4 Levigxu, cxar vi devas okupi vin pri tio, kaj ni estos kun vi; estu kuragxa, kaj agu.
5 Tiam Ezra levigxis, kaj jxurigis la cxefajn pastrojn, la Levidojn, kaj la tutan Izraelon, ke ili agos tiel; kaj ili jxuris.
6 Kaj Ezra levigxis de antaux la domo de Dio, kaj iris al la cxambro de Jehohxanan, filo de Eljasxib, kaj eniris tien. Panon li ne mangxis kaj akvon li ne trinkis, cxar li funebris pri la krimo de la kaptitecanoj.
7 Kaj oni proklamis en Judujo kaj Jerusalem al cxiuj, kiuj venis el la kaptiteco, ke ili kolektigxu en Jerusalem,
8 kaj ke al cxiu, kiu ne venos tien post paso de tri tagoj, laux decido de la estroj kaj plejagxuloj estos anatemita lia tuta havo, kaj li estos ekskomunikita el la komunumo de la reenmigrintoj.
9 Kaj kolektigxis cxiuj idoj de Jehuda kaj de Benjamen en Jerusalem post tri tagoj. Tio estis en la nauxa monato, en la dudeka tago de la monato. Kaj la tuta popolo sidis sur la placo antaux la domo de Dio, tremante pro cxi tiu afero kaj pro pluvo.
10 Kaj levigxis Ezra, la pastro, kaj diris al ili:Vi faris krimon, prenante aligentajn edzinojn kaj pligrandigante la kulpon de Izrael.
11 Tial faru nun konfeson al la Eternulo, Dio de viaj patroj, kaj plenumu Lian volon:apartigu vin de la popoloj de la lando kaj de la aligentaj edzinoj.
12 Kaj la tuta komunumo respondis kaj diris per lauxta vocxo:Jes, kiel vi diras, tiel estu farite.
13 Tamen la popolo estas grandnombra, kaj la tempo nun estas pluva, kaj ni ne havas forton, por stari sur la strato; cetere tio ne estas afero de unu tago aux de du, cxar ni multe pekis en tiu afero.
14 Niaj estroj do starigxu pro la tuta komunumo, kaj cxiuj en niaj urboj, kiuj prenis aligentajn edzinojn, venu en difinita tempo, kaj kun ili la plejagxuloj de cxiu urbo kaj gxiaj jugxistoj, gxis oni forturnos de ni la flaman koleron de nia Dio pro tiu afero.
15 Sed Jonatan, filo de Asahel, kaj Jahxzeja, filo de Tikva, kontrauxstaris tion, kaj Mesxulam, kaj SXabtaj, la Levido, helpis ilin.
16 Kaj tiel faris la revenintoj el la kaptiteco. Kaj apartigxis por tio la pastro Ezra kaj cxefoj de patrodomoj laux iliaj patrodomoj, cxiuj lauxnome; kaj ili sidigxis en la unua tago de la deka monato, por esplori la aferon.
17 Kaj gxis la unua tago de la unua monato ili finis la aferon pri cxiuj viroj, kiuj prenis aligentajn edzinojn.
18 Kaj trovigxis el la pastridoj, kiuj prenis aligentajn edzinojn, el la filoj de Jesxua, filo de Jocadak, kaj el liaj fratoj:Maaseja, Eliezer, Jarib, kaj Gedalja.
19 Kaj ili donis sian manon, ke ili forigos siajn edzinojn, kaj ke ili alportos pro sia kulpo virsxafon kiel kulpoferon.
20 Kaj el la filoj de Imer:HXanani kaj Zebadja;
21 el la filoj de HXarim:Maaseja, Elija, SXemaja, Jehxiel, kaj Uzija;
22 el la filoj de Pasxhxur:Eljoenaj, Maaseja, Isxmael, Netanel, Jozabad, kaj Eleasa;
23 kaj el la Levidoj:Jozabad, SXimei, Kelaja (ankaux nomata Kelita), Petahxja, Jehuda, kaj Eliezer;
24 el la kantistoj:Eljasxib; el la pordegistoj:SXalum, Telem, kaj Uri;
25 el la Izraelidoj:el la filoj de Parosx:Ramja, Jizija, Malkija, Mijamin, Eleazar, Malkija, kaj Benaja;
26 el la filoj de Elam:Matanja, Zehxarja, Jehxiel, Abdi, Jeremot, kaj Elija;
27 el la filoj de Zatu:Eljoenaj, Eljasxib, Matanja, Jeremot, Zabad, kaj Aziza;
28 el la filoj de Bebaj:Jehohxanan, HXananja, Zabaj, Atlaj;
29 el la filoj de Bani:Mesxulam, Maluhx, Adaja, Jasxub, SXeal, kaj Ramot;
30 el la filoj de Pahxat-Moab:Adna, Kelal, Benaja, Maaseja, Matanja, Becalel, Binuj, kaj Manase;
31 el la filoj de HXarim:Eliezer, Jisxija, Malkija, SXemaja, SXimeon,
32 Benjamen, Maluhx, SXemarja;
33 el la filoj de HXasxum:Matnaj, Matata, Zabad, Elifelet, Jeremaj, Manase, SXimei;
34 el la filoj de Bani:Maadaj, Amram, Uel,
35 Benaja, Bedja, Keluhu,
36 Vanja, Meremot, Eljasxib,
37 Matanja, Matnaj, Jaasaj,
38 Bani, Binuj, SXimei,
39 SXelemja, Natan, Adaja,
40 Mahxnadbaj, SXasxaj, SXaraj,
41 Azarel, SXelemja, SXemarja,
42 SXalum, Amarja, Jozef;
43 el la filoj de Nebo:Jeiel, Matitja, Zabad, Zebina, Jadaj, Joel, Benaja.
44 CXiuj tiuj prenis edzinojn aligentajn; kelkaj el tiuj edzinoj naskis infanojn.
Ezra 10 Cross References - Esperanto
Leviticus 26:40-41
40 Tiam ili konfesos sian kulpon kaj la kulpon de siaj patroj en la malbonagoj, kiujn ili faris kontraux Mi kaj pri kio ili spitis Min.
41 Ankaux Mi iris kontraux ilin kaj envenigis ilin en la landon de iliaj malamikoj; kaj se tiam humiligxos ilia koro ne cirkumcidita kaj se ili donos kontentigon pri siaj pekoj,
Deuteronomy 31:12
12 Kunvenigu la popolon, la virojn kaj la virinojn kaj la infanojn, kaj viajn fremdulojn, kiuj estos en viaj urboj, por ke ili auxdu kaj lernu, kaj timu la Eternulon, vian Dion, kaj penu plenumi cxiujn vortojn de cxi tiu instruo.
Judges 2:4-5
1 Kings 8:30
30 Kaj auxskultu la petegon de Via servanto kaj de Via popolo Izrael, kiun ili pregxos sur cxi tiu loko; auxskultu sur la loko de Via logxado en la cxielo; kaj kiam Vi auxskultos, Vi pardonu.
1 Kings 9:3
3 Kaj la Eternulo diris al li:Mi auxdis vian pregxon kaj vian petegon, kiun vi faris antaux Mi; Mi sanktigis cxi tiun domon, kiun vi konstruis, por ke Mi metu tien Mian nomon por eterne; kaj Miaj okuloj kaj Mia koro estos tie cxiam.
2 Chronicles 20:9
9 Se venos sur nin malfelicxo, glavo, puno, pesto, aux malsato, tiam ni starigxos antaux cxi tiu domo kaj antaux Vi, cxar Via nomo estas en cxi tiu domo, kaj ni vokos al Vi el nia mizero, kaj Vi auxdos kaj helpos.
2 Chronicles 20:13
13 Kaj cxiuj Judoj staris antaux la Eternulo, ankaux iliaj infanoj, edzinoj, kaj filoj.
Nehemiah 8:9
9 Kaj Nehxemja, kiu estis la regionestro, kaj la pastro Ezra, la skribisto, kaj la Levidoj, kiuj donadis klarigojn al la popolo, diris al la tuta popolo:CXi tiu tago estas sankta al la Eternulo, via Dio; ne malgxoju kaj ne ploru. CXar la tuta popolo ploris, auxskultante la vortojn de la instruo.
Nehemiah 10:28
28 Kaj la cetera popolo, la pastroj, Levidoj, pordegistoj, kantistoj, Netinoj, kaj cxiuj, kiuj apartigxis de la aligentaj popoloj al la instruo de Dio, iliaj edzinoj, filoj, kaj filinoj, cxiuj, kiuj povis kompreni,
Psalms 32:5
5 Mian pekon mi konfesis al Vi, kaj mian kulpon mi ne kasxis; Mi diris:Mi konfesos miajn krimojn al la Eternulo; Kaj Vi deprenis la kulpon de mia peko. Sela.
Psalms 119:136
136 Torentojn da akvo elversxas miaj okuloj, Pro tio, ke oni ne plenumas Vian instruon.
Jeremiah 9:1
1 Ho, se mia kapo havus suficxe da akvo kaj miaj okuloj estus fonto da larmoj! tage kaj nokte mi priplorus la mortigitojn el mia popolo.
Jeremiah 13:17
17 Se vi ne auxskultos, tiam mia animo kasxe ploros pro via fiero, gxi ploros maldolcxe, kaj el miaj okuloj fluegos larmoj, cxar kaptita estos la pasxtataro de la Eternulo.
Daniel 9:3-4
3 Kaj mi turnis mian vizagxon al Dio, la Sinjoro, por pregxi kaj petegi, en fastado, sakajxo, kaj cindro.
4 Kaj mi pregxis al la Eternulo, mia Dio, mi faris konfeson, kaj mi diris:Mi petas Vin, ho Sinjoro, Dio granda kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj!
Daniel 9:20
20 Dum mi ankoraux parolis kaj pregxis kaj konfesis miajn pekojn kaj la pekojn de mia popolo Izrael kaj metis mian petegon antaux la Eternulon, mian Dion, pri la sankta monto de mia Dio;
Hosea 14:2
2 Prenu kun vi vortojn kaj revenu al la Eternulo; diru al Li:Pardonu cxiun pekon kaj akceptu bonon; anstataux bovoj ni alportos ofere niajn lipojn.
Joel 2:16-18
16 Kunvenigu la popolon, sanktigu la komunumon, invitu la maljunulojn, kolektu la malgrandajn infanojn kaj sucxinfanojn; fiancxo eliru el sia cxambro, kaj fiancxino el sub sia baldakeno.
17 Inter la portiko kaj la altaro ploru la pastroj, servistoj de la Eternulo, kaj ili diru:Indulgu, ho Eternulo, Vian popolon, kaj ne kovru per honto Vian heredajxon, la nacioj ne moku ilin; por kio oni diru inter la popoloj:Kie estas ilia Dio?
18 Tiam la Eternulo farigxos fervora por Sia lando kaj indulgos Sian popolon.
Zechariah 12:10
10 Sed sur la domon de David kaj sur la logxantojn de Jerusalem Mi versxos spiriton de amo kaj de pregxoj; kaj ili rigardos tiun, kiun ili trapikis, kaj ili ploros pri li, kiel oni ploras pri solfilo, kaj ili malgxojos pri li, kiel oni malgxojas pri unuenaskito.
Luke 19:41
41 Kaj kiam li alproksimigxis, li rigardis la urbon, kaj ploris pro gxi,
Acts 10:30
30 Kaj Kornelio diris:Antaux kvar tagoj gxis cxi tiu horo, mi pregxis la nauxahoran pregxon en mia domo; kaj jen antaux mi staris viro hele vestita,
Acts 21:5
5 Kaj pasiginte la tagojn, ni eliris kaj ekvojagxis; kaj ili cxiuj kune kun edzinoj kaj infanoj akompanis nin gxis ekster la urbo; kaj genuigxinte sur la marbordo, ni pregxis;
Romans 9:2
2 ke mi havas grandan malgxojon kaj sencxesan doloron en la koro.
1 John 1:8-10
Exodus 34:6-7
6 Kaj la Eternulo preteriris antaux li, kaj li ekkriis:Eternulo, Eternulo, Dio indulgema kaj kompatema, multepacienca, favorkora, kaj verema;
7 kiu konservas favorkorecon por miloj, pardonas kulpon kaj krimon kaj pekon, sed antaux kiu neniu estas senkulpa; kiu punas la kulpon de patroj sur filoj kaj nepoj, en la tria kaj kvara generacioj!
Exodus 34:12
12 Gardu vin, ke vi ne faru interligon kun la logxantoj de la lando, en kiun vi venos, por ke tio ne farigxu falilo inter vi;
Ezra 2:7
7 de la idoj de Elam, mil ducent kvindek kvar,
Ezra 2:31
31 de la idoj de la alia Elam, mil ducent kvindek kvar,
Ezra 9:2
2 cxar ili prenis el iliaj filinoj edzinojn por si kaj por siaj filoj, kaj miksigxis la sankta semo kun la popoloj de la landoj; kaj la mano de la eminentuloj kaj cxefoj estis la unua en cxi tiu malbonago.
Ezra 10:26
26 el la filoj de Elam:Matanja, Zehxarja, Jehxiel, Abdi, Jeremot, kaj Elija;
Nehemiah 3:29
29 Poste konstruis Cadok, filo de Imer, kontraux sia domo; post li konstruis SXemaja, filo de SXehxanja, gardisto de la Orienta Pordego.
Nehemiah 7:12
12 de la idoj de Elam, mil ducent kvindek kvar,
Nehemiah 7:34
34 de la idoj de la alia Elam, mil ducent kvindek kvar,
Nehemiah 13:27
27 Kaj cxu pri vi oni povas auxdi, ke vi faras cxi tiun tutan grandan malbonon, pekante kontraux nia Dio kaj prenante aligentajn edzinojn?
Isaiah 55:6-7
Jeremiah 3:12-13
12 Iru, kaj proklamu cxi tiujn vortojn norden, kaj diru:Revenu, defalinta Izrael, diras la Eternulo; Mi ne forturnos de vi Mian vizagxon, cxar Mi estas kompatema, diras la Eternulo, Mi ne koleros eterne.
13 Nur konfesu vian kulpon, ke vi pekis kontraux la Eternulo, via Dio, kaj kuradis al aliaj sub cxiun verdan arbon, kaj Mian vocxon vi ne auxskultis, diras la Eternulo.
James 2:9
9 sed se vi favoras personojn, vi faras pekon, kulpigitaj de la legxo, kiel malobeintoj.
1 John 1:7-9
7 sed se ni iradas en la lumo, kiel Li estas en la lumo, ni havas kunulecon unu kun la alia, kaj la sango de Jesuo, Lia Filo, nin purigas de cxia peko.
8 Se ni diras, ke pekon ni ne havas, ni nin trompas, kaj la vero ne estas en ni.
9 Se ni konfesas niajn pekojn, Li estas fidela kaj justa por pardoni al ni niajn pekojn kaj nin purigi de cxia maljusteco.
Deuteronomy 7:2-3
Deuteronomy 29:12
12 por ke vi transiru en la interligon de la Eternulo, via Dio, kaj en Lian jxuran interkonsenton, kiun la Eternulo, via Dio, faras kun vi hodiaux,
Joshua 9:6
6 Kaj ili iris al Josuo en la tendaron cxe Gilgal, kaj diris al li kaj al la tuta Izrael:El lando malproksima ni venis; faru do kun ni interligon.
Joshua 23:12-13
12 CXar se vi forklinigxos, kaj aligxos al tiuj restintaj popoloj, kiuj restis kun vi, kaj vi boparencigxos kun ili, kaj vi iros al ili kaj ili al vi:
13 tiam sciu, ke la Eternulo, via Dio, ne plu forpelos tiujn popolojn de antaux vi; kaj ili farigxos por vi kaptilo kaj reto, kaj vipo por viaj flankoj, kaj pikilo por viaj okuloj, gxis vi forpereos de sur tiu bona tero, kiun donis al vi la Eternulo, via Dio.
2 Kings 11:17
17 Kaj Jehojada faris interligon inter la Eternulo kaj la regxo kaj la popolo, ke gxi estu popolo de la Eternulo; kaj inter la regxo kaj la popolo.
2 Chronicles 29:10
10 Nun mi intencas fari interligon kun la Eternulo, Dio de Izrael, por ke Li forigu de ni la flamon de Sia kolero.
2 Chronicles 30:12
12 Super Judujo estis la mano de Dio, por doni al ili unuanimecon, por plenumi la ordonon de la regxo kaj de la eminentuloj konforme al la vorto de la Eternulo.
2 Chronicles 34:21
21 Iru, demandu la Eternulon por mi kaj por la restintoj el Izrael kaj Jehuda, pri la vortoj de la trovita libro; cxar granda estas la kolero de la Eternulo, elversxigxinta sur nin pro tio, ke niaj patroj ne observis la vorton de la Eternulo, por plenumi cxion, kio estas skribita en cxi tiu libro.
2 Chronicles 34:27
27 CXar via koro moligxis kaj vi humiligxis antaux Dio, kiam vi auxdis Liajn vortojn pri cxi tiu loko kaj pri gxiaj logxantoj, kaj vi humiligxis antaux Mi, dissxiris viajn vestojn, kaj ploris antaux Mi:tial Mi ankaux auxskultis vin, diras la Eternulo.
2 Chronicles 34:31-32
31 Kaj la regxo starigxis sur sia loko, kaj faris interligon antaux la Eternulo, por sekvi la Eternulon, kaj observi Liajn ordonojn, decidojn, kaj legxojn, per sia tuta koro kaj per sia tuta animo, por plenumi la vortojn de la interligo, skribitajn en tiu libro.
32 Kaj li aligis al tio cxiujn, kiuj trovigxis en Jerusalem kaj en la lando de Benjamen. Kaj la logxantoj de Jerusalem agadis laux la interligo de Dio, Dio de iliaj patroj.
Ezra 9:4
4 Kaj kolektigxis al mi cxiuj, kiuj timis la vortojn de Dio de Izrael, pro la krimo de la forkaptitoj; kaj mi sidis konsternite gxis la vesperofero.
Ezra 10:44
44 CXiuj tiuj prenis edzinojn aligentajn; kelkaj el tiuj edzinoj naskis infanojn.
Nehemiah 8:14
14 Kaj ili trovis, ke en la instruo, kiun la Eternulo ordonis per Moseo, estas skribite, ke la Izraelidoj sidu en lauxboj en la festo de la sepa monato,
Nehemiah 9:38
38 En cxio cxi tio ni faras firman interligon, kaj ni skribas, kaj tion sigelas niaj eminentuloj, niaj Levidoj, niaj pastroj.
Nehemiah 10:29-39
29 aligxis al siaj fratoj, al la eminentuloj, kaj ligis sin per jxura promeso, ke ili sekvos la instruon de Dio, donitan per Moseo, servanto de Dio, kaj ke ili konservos kaj plenumos cxiujn ordonojn de la Eternulo, nia Sinjoro, Liajn preskribojn kaj legxojn;
30 ke ni ne donos niajn filinojn al la popoloj de la lando, kaj iliajn filinojn ni ne prenos por niaj filoj;
31 ke kiam la popoloj de la lando venigos la komercajxojn aux cxiaspecan grenon en sabato, por vendi, ni ne prenos de ili en sabato aux en alia sankta tago; ke en cxiu sepa jaro ni forigos cxiujn sxuldojn.
32 Kaj ni starigis al ni kiel legxon, ke ni donados de ni po triono de siklo cxiujare por la servado en la domo de nia Dio:
33 por la panoj de propono, por la cxiutaga farunofero, por la cxiutaga brulofero, por la sabatoj, monatkomencoj, festoj, por la sanktajxoj, por pekoferoj, por pekliberigi Izraelon, kaj por cxiuj laboroj en la domo de nia Dio.
34 Kaj ni lotis inter la pastroj, Levidoj, kaj popolo pri la ofera liverado de ligno en la domo de nia Dio, laux niaj patrodomoj, cxiujare en difinitaj tempoj, por bruligi sur la altaro de la Eternulo, nia Dio, kiel estas skribite en la instruo.
35 Kaj ni akceptis kiel devon, ke ni alportados la unuaajxojn de nia tero kaj la unuaajxojn de cxiuj fruktoj de cxiu arbo cxiujare en la domon de la Eternulo;
36 ankaux la unuenaskitojn el niaj filoj kaj el niaj brutoj, kiel estas skribite en la instruo, kaj la unuenaskitojn de niaj bovoj kaj de niaj sxafoj ni alportados en la domon de nia Dio, al la pastroj, kiuj servas en la domo de nia Dio.
37 Kaj la unuaajxon de nia pasto, niajn oferdonojn, la fruktojn de cxiuj arboj, moston, kaj oleon ni alportados al la pastroj en la cxambrojn de la domo de nia Dio; kaj la dekonajxon de nia tero ni donos al la Levidoj, por ke ili, la Levidoj, havu dekonajxon en cxiuj urboj, kie ni prilaboras la teron.
38 Kaj la pastro, la Aaronido, estos kun la Levidoj, kiam ili prenos la dekonajxon; kaj la Levidoj venigos dekonajxon el la dekonajxo en la domon de nia Dio, en la cxambrojn de la provizejo.
39 CXar en tiujn cxambrojn la Izraelidoj kaj la Levidoj devas liveri la oferdonon el la greno, mosto, kaj oleo. Tie trovigxas la vazoj de la sanktejo, la servantaj pastroj, la pordegistoj, kaj la kantistoj. Kaj ni ne forlasos la domon de nia Dio.
Nehemiah 13:1-3
1 En tiu tago oni legis el la libro de Moseo antaux la oreloj de la popolo; kaj trovigxis, ke estas skribite en gxi, ke Amonido kaj Moabido neniam devas eniri en la komunumon de Dio;
2 cxar ili ne venis renkonte al la Izraelidoj kun pano kaj akvo, kaj dungis kontraux ili Bileamon, por malbeni ilin; sed nia Dio sxangxis la malbenon en benon.
3 Kiam ili auxdis tiun legxon, ili apartigis de Izrael cxiun aligentulon.
Psalms 119:59
59 Mi esploris miajn vojojn Kaj direktis miajn pasxojn al Viaj legxoj.
Psalms 119:120
120 De Via teruro tremas mia karno, Kaj Viajn jugxojn mi timas.
Isaiah 8:20
20 tiam al la instruo kaj al la atesto! se ili ne diros konforme al tio, ili ne havos matenan cxielrugxon.
Isaiah 66:2
2 CXion tion faris ja Mia mano, kaj tiel cxio farigxis, diras la Eternulo. Nur tion Mi rigardas:humilulon kaj spirite-afliktiton, kiu respektegas Mian vorton.
Ezekiel 9:4
4 Kaj la Eternulo diris al li:Trairu la urbon Jerusalem, kaj marku per litero Tav la fruntojn de tiuj homoj, kiuj gxemas kaj malgxojas pri cxiuj abomenindajxoj, kiuj estas farataj en la urbo.
1 Corinthians 7:12-13
Joshua 1:16-18
16 Kaj ili respondis al Josuo, dirante:CXion, kion vi ordonis, ni faros, kaj cxien, kien vi sendos nin, ni iros.
17 Tute tiel, kiel ni obeis Moseon, ni obeos vin; nur la Eternulo, via Dio, estu kun vi, kiel Li estis kun Moseo.
18 CXiu, kiu malobeos vian diron kaj ne auxskultos viajn vortojn en cxio, kion vi ordonis al li, estos mortigita. Nur estu forta kaj kuragxa.
Joshua 7:10-26
10 Tiam la Eternulo diris al Josuo:Levigxu! por kio vi jxetis vin vizagxaltere?
11 Izrael pekis, kaj ili agis kontraux Mia interligo, kiun Mi donis al ili, kaj ili prenis el la anatemitajxo, kaj sxtelis, kaj mensoge neis, kaj metis inter siajn vazojn.
12 Tial la Izraelidoj ne povos rezisti antaux siaj malamikoj, sian dorson ili turnos al siaj malamikoj, cxar ili falis sub anatemon; Mi ne estos plu kun vi, se vi ne malaperigos la anatemitajxon el inter vi.
13 Levigxu, sanktigu la popolon, kaj diru:Sanktigu vin por morgaux; cxar tiel diris la Eternulo, Dio de Izrael:Anatemitajxo estas inter vi, Izrael; vi ne povos rezisti antaux viaj malamikoj, gxis vi forigos la anatemitajxon el inter vi.
14 Kaj vi aliros matene laux viaj triboj; kaj la tribo, kiun montros la Eternulo, aliros laux la familioj; kaj la familio, kiun montros la Eternulo, aliros laux la domoj; kaj la domo, kiun montros la Eternulo, aliros laux apartaj homoj.
15 Kaj tiun, cxe kiu montrigxos la anatemitajxo, oni forbruligu per fajro, lin kaj cxion, kio apartenas al li; cxar li agis kontraux la interligo de la Eternulo, kaj cxar li faris malnoblajxon en Izrael.
16 Kaj Josuo levigxis frue matene, kaj alirigis Izraelon laux liaj triboj; kaj la montro falis sur la tribon de Jehuda.
17 Kaj li alirigis la tribon de Jehuda, kaj la montro falis sur la familion de la Zerahxidoj; kaj li alirigis la familion de la Zerahxidoj laux apartaj homoj, kaj la montro falis sur Zabdin.
18 Kaj li alirigis lian domon laux apartaj homoj, kaj la montro falis sur Ahxanon, filon de Karmi, filo de Zabdi, filo de Zerahx, el la tribo de Jehuda.
19 Tiam Josuo diris al Ahxan:Mia filo! donu gloron al la Eternulo, Dio de Izrael, kaj faru al Li konfeson, kaj diru al mi, kion vi faris; ne kasxu antaux mi.
20 Kaj Ahxan respondis al Josuo, kaj diris:Efektive, mi pekis antaux la Eternulo, Dio de Izrael, kaj tiel kaj tiel mi faris.
21 Mi vidis inter la militakirajxo belan SXinaran mantelon, kaj ducent siklojn da argxento, kaj unu stangeton da oro, havantan la pezon de kvindek sikloj, kaj mi ekdeziris ilin kaj prenis ilin; kaj nun ili estas kasxitaj en la tero meze de mia tendo, kaj la argxento estas sub tio.
22 Kaj Josuo sendis senditojn, kaj ili kuris en la tendon; kaj montrigxis, ke tio estas kasxita en lia tendo kaj la argxento estas sub tio.
23 Kaj ili prenis tion el meze de la tendo, kaj alportis al Josuo kaj al cxiuj Izraelidoj, kaj elmetis tion antaux la Eternulo.
24 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael prenis Ahxanon, filon de Zerahx, kaj la argxenton kaj la mantelon kaj la stangeton da oro, kaj liajn filojn kaj liajn filinojn, kaj liajn bovojn kaj liajn azenojn kaj liajn sxafojn, kaj lian tendon, kaj cxion, kio apartenis al li, kaj elkondukis ilin en la valon Ahxor.
25 Kaj Josuo diris:Pro tio, ke vi malgxojigis nin, la Eternulo malgxojigos vin en cxi tiu tago. Kaj la tuta Izrael mortigis lin per sxtonoj; kaj oni forbruligis ilin per fajro, kaj jxetis sur ilin sxtonojn.
26 Kaj oni amasigis super li grandan amason da sxtonoj, kiu restis gxis hodiaux. Kaj malaperis la flama kolero de la Eternulo. Pro tio tiu loko havas la nomon valo Ahxor gxis hodiaux.
1 Chronicles 22:16
16 La oro, argxento, kupro, kaj fero estas en nekalkulebla kvanto; levigxu kaj faru, kaj la Eternulo estu kun vi.
1 Chronicles 22:19
19 Direktu do nun vian koron kaj vian animon, por turni vin al la Eternulo, via Dio. Levigxu, kaj konstruu la sanktejon de la Eternulo Dio, por transporti la keston de interligo de la Eternulo kaj la sanktajn vazojn de Dio en la domon, kiu estos konstruita al la nomo de la Eternulo.
1 Chronicles 28:10
10 Vidu nun, kiam la Eternulo elektis vin, por konstrui domon por la sanktejo; estu forta, kaj agu.
1 Chronicles 28:21
21 Kaj jen estas la ordoj de la pastroj kaj de la Levidoj por cxia servado en la domo de Dio; ili estos kun vi por cxiu faro, kun fervoro kaj lerteco en cxiu laboro; kaj la estroj kaj la tuta popolo plenumos cxiujn viajn vortojn.
Ezra 7:23-28
23 CXio, kio estas ordonita de Dio de la cxielo, devas esti farata tuj por la domo de Dio de la cxielo, por ke Lia kolero ne trafu la regnon, la regxon, aux liajn infanojn.
24 Kaj ni sciigas al vi, ke sur neniun el la pastroj, Levidoj, kantistoj, pordegistoj, Netinoj, aux servantoj cxe tiu domo de Dio vi devas meti tributon, imposton, aux depagojn.
25 Kaj vi, Ezra, laux la sagxo, kiun via Dio donis al vi, starigu registojn kaj jugxistojn, kiuj jugxadus la tutan popolon, kiu estas trans la rivero, cxiujn, kiuj scias la legxojn de via Dio; kaj kiu ne scias, tiun instruu.
26 Kaj cxiu, kiu ne plenumos la legxojn de via Dio aux la legxojn de la regxo, tuj estu jugxe kondamnata, cxu al morto, cxu al elpelo, cxu al monpuno, cxu al meto en malliberejon.
27 Benata estu la Eternulo, Dio de niaj patroj, kiu metis en la koron de la regxo la ideon beligi la domon de la Eternulo en Jerusalem,
28 kaj sur min turnis favoron de la regxo kaj de liaj konsilistoj kaj de cxiuj potencaj princoj de la regxo. Kaj mi ricevis kuragxon, cxar la mano de la Eternulo, mia Dio, estis super mi; kaj mi kolektis en Izrael cxefojn, por ke ili iru kun mi.
Ecclesiastes 9:10
10 Kion ajn via mano povas fari laux via forto, tion faru; cxar ekzistas nek faro, nek kalkulo, nek scio, nek sagxo, en SXeol, kien vi iros.
Isaiah 35:3-4
Mark 13:34
34 Kiel homo forvojagxinta, kiu lasis sian domon kaj donis auxtoritaton al siaj sklavoj, al cxiu lian propran laboron, kaj ordonis al la pordisto, ke li viglu:
Hebrews 10:24
24 kaj ni pripensu unu la alian, por instigi al amo kaj bonaj faroj;
Hebrews 12:12-13
Ezra 10:3
3 Nun ni faru interligon kun nia Dio, ke laux la konsilo de mia sinjoro, kaj de tiuj, kiuj havas timon antaux la ordonoj de nia Dio, ni forigos cxiujn virinojn kaj iliajn naskitojn, kaj estu farite konforme al la legxo.
Nehemiah 5:12
12 Kaj ili diris:Ni redonos, kaj ni ne postulos de ili; ni agos tiel, kiel vi diras. Kaj mi alvokis la pastrojn, kaj mi prenis de ili jxuron, ke ili tiel agos.
Nehemiah 10:29
29 aligxis al siaj fratoj, al la eminentuloj, kaj ligis sin per jxura promeso, ke ili sekvos la instruon de Dio, donitan per Moseo, servanto de Dio, kaj ke ili konservos kaj plenumos cxiujn ordonojn de la Eternulo, nia Sinjoro, Liajn preskribojn kaj legxojn;
Nehemiah 13:25
25 Mi faris al ili severan riprocxon kaj malbenis ilin, kaj batis kelkajn virojn el ili kaj sxiris al ili la harojn, kaj devigis ilin jxuri per Dio:Vi ne donos viajn filinojn al iliaj filoj kaj ne prenos iliajn filinojn por viaj filoj aux por vi mem.
Proverbs 1:5
5 Sagxulo auxdu kaj plimultigu sian scion, Kaj prudentulo akiros gvidajn kapablojn,
Proverbs 9:9
9 Donu al sagxulo, kaj li ankoraux pli sagxigxos; Instruu justulon, kaj li lernos pli.
Proverbs 15:23
23 Plezuro por homo estas en la respondo de lia busxo; Kaj kiel bona estas vorto en la gxusta tempo!
Proverbs 25:11-12
Proverbs 27:9
9 Oleo kaj odorfumajxo gxojigas la koron, Kaj la konsilo de amiko estas dolcxajxo por la animo.
Matthew 26:63
63 Sed Jesuo silentadis. Kaj la cxefpastro diris al li:Mi jxurligas vin per Dio la vivanta, ke vi diru al ni, cxu vi estas la Kristo, la Filo de Dio.
Exodus 34:28
28 Kaj li estis tie kun la Eternulo kvardek tagojn kaj kvardek noktojn; panon li ne mangxis kaj akvon li ne trinkis; kaj li skribis sur la tabeloj la vortojn de la interligo, la dek ordonojn.
Deuteronomy 9:18
18 Kaj mi jxetis min antaux la Eternulo, kiel antauxe, dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj mi panon ne mangxis kaj akvon ne trinkis, pro cxiuj viaj pekoj, kiujn vi pekis, farante malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kolerigante Lin;
Ezra 10:1
1 Kiam Ezra pregxis kaj faris konfeson, plorante kaj kusxante antaux la domo de Dio, kolektigxis al li el la Izraelidoj tre granda amaso, viroj, virinoj, kaj infanoj; cxar ankaux la popolo tre multe ploris.
Nehemiah 3:1
1 Kaj levigxis la cxefpastro Eljasxib, kaj liaj fratoj, la pastroj, kaj konstruis la Pordegon de SXafoj; ili sanktigis gxin kaj starigis gxiajn pordojn, ili sanktigis gxis la turo Mea, gxis la turo HXananel.
Nehemiah 3:20
20 Post li vigle konstruis Baruhx, filo de Zakaj, alian parton, de la angulo gxis la pordo de la domo de Eljasxib, la cxefpastro.
Nehemiah 12:10
10 Jesxua naskigis Jojakimon, Jojakim naskigis Eljasxibon, Eljasxib naskigis Jojadan,
Nehemiah 12:22
22 El la Levidoj estis enskribitaj la cxefoj de patrodomoj en la tempo de Eljasxib, Jojada, Johxanan, kaj Jadua; la pastroj dum la regxado de Dario la Persa.
Nehemiah 13:5
5 arangxis por li grandan cxambron, en kiu oni antauxe deponadis la farunoferon, olibanon, vazojn, dekonajxon el la greno, mosto, kaj oleo, kiuj estis destinitaj por la Levidoj, kantistoj, kaj pordegistoj, kaj la oferdonojn por la pastroj.
Nehemiah 13:28
28 El la filoj de Jojada, filo de la cxefpastro Eljasxib, unu estis bofilo de la HXoronano Sanbalat. Mi forpelis lin de mi.
Job 23:12
12 Mi ne deturnas min de la ordonoj de Liaj lipoj; Pli ol mian propran legxon mi konservis la dirojn de Lia busxo.
Isaiah 22:12
12 Kaj en tiu tago la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, vokis, ke oni ploru kaj kriu, kaj detrancxu siajn harojn kaj surmetu sur sin sakajxon.
Daniel 9:3
3 Kaj mi turnis mian vizagxon al Dio, la Sinjoro, por pregxi kaj petegi, en fastado, sakajxo, kaj cindro.
John 4:31-34
31 Dume la discxiploj petis lin, dirante:Rabeno, mangxu.
32 Sed li diris al ili:Por mangxi mi havas nutrajxon, pri kiu vi ne scias.
33 La discxiploj do diris inter si:CXu iu alportis al li ion por mangxi?
34 Jesuo diris al ili:Mia nutrajxo estas plenumi la volon de Tiu, kiu min sendis, kaj fini Lian laboron.
2 Chronicles 30:5
5 Kaj ili decidis proklami en la tuta lando de Izrael, de Beer-SXeba gxis Dan, ke oni venu fari Paskon al la Eternulo, Dio de Izrael, en Jerusalem; cxar jam delonge oni ne faris gxin, kiel estas skribite.
Ezra 1:1
1 En la unua jaro de Ciro, regxo de Persujo, por ke plenumigxu la vorto de la Eternulo, dirita per Jeremia, la Eternulo ekscitis la spiriton de Ciro, regxo de Persujo, kaj cxi tiu ordonis proklami en sia tuta regno vocxe kaj skribe jenon:
Leviticus 27:28
28 Nur cxio konsekrita, kion iu konsekris al la Eternulo, el cxio, kio apartenas al li, cxu gxi estas homo, cxu bruto, cxu posedata kampo, ne estu vendata nek elacxetata. CXio konsekrita estas plejsanktajxo de la Eternulo.
Joshua 6:19
19 Kaj la tuta argxento kaj oro, kaj cxiuj vazoj kupraj kaj feraj, estu sanktigitaj al la Eternulo; en la trezorejon de la Eternulo ili venos.
Judges 21:5
5 Kaj la Izraelidoj diris:Kiu homo el cxiuj triboj de Izrael ne venis kun la komunumo al la Eternulo? CXar estis farita granda jxuro pri tiuj, kiuj ne venis al la Eternulo en Micpan, ke ili estos mortigitaj.
1 Samuel 11:7
7 Kaj li prenis paron da bovoj kaj dishakis ilin, kaj dissendis la partojn per la senditoj en cxiujn regionojn de Izrael, dirante:Se iu ne eliros post Saul kaj post Samuel, tiam tiel estos farite kun liaj bovoj. Kaj timo antaux la Eternulo falis sur la popolon, kaj ili eliris kiel unu homo.
Ezra 7:26
26 Kaj cxiu, kiu ne plenumos la legxojn de via Dio aux la legxojn de la regxo, tuj estu jugxe kondamnata, cxu al morto, cxu al elpelo, cxu al monpuno, cxu al meto en malliberejon.
Nehemiah 13:3
3 Kiam ili auxdis tiun legxon, ili apartigis de Izrael cxiun aligentulon.
Matthew 18:17
17 Kaj se li rifuzos auxskulti ilin, diru la aferon al la eklezio; kaj se li ankaux rifuzos auxskulti la eklezion, li estu por vi kiel fremdulo kaj impostisto.
John 9:22
22 Tion diris la gepatroj, cxar ili timis la Judojn; cxar la Judoj jam interkonsentis, ke se iu konfesos, ke li estas la Kristo, tiu estu forigita el la sinagogo.
John 9:34
34 Ili respondis kaj diris al li:Vi tute naskigxis en pekoj, kaj cxu vi nin instruas? Kaj ili forpelis lin eksteren.
John 16:2
2 Ili forpelos vin el la sinagogoj; ecx venas la horo, kiam iu, kiu mortigos vin, opinios, ke li faras servon al Dio.
1 Corinthians 5:13
13 dum la eksterulojn jugxas Dio? Forigu el inter vi la malvirtulon.
1 Samuel 12:17-18
17 CXu ne estas nun rikolto de tritiko? sed mi ekvokos al la Eternulo, kaj Li donos tondrojn kaj pluvon, por ke vi sciu kaj vidu, kiel granda estas via malbono, kiun vi faris antaux la Eternulo, petante por vi regxon.
18 Kaj Samuel ekvokis al la Eternulo, kaj la Eternulo donis tondrojn kaj pluvon en tiu tago; kaj forte ektimis la tuta popolo la Eternulon kaj Samuelon.
Ezra 7:8-9
Esther 2:16
16 Ester estis prenita al la regxo Ahxasxverosx en lian regxan domon en la deka monato, tio estas en la monato Tebet, en la sepa jaro de lia regxado.
Jeremiah 10:10
10 Sed la Eternulo estas Dio vera, Li estas Dio vivanta kaj Regxo eterna; de Lia kolero tremas la tero, kaj la nacioj ne povas elteni Lian indignon.
Jeremiah 10:13
13 Kiam Li eksonigas Sian vocxon, kolektigxas multego da akvo en la cxielo; Li levas la nubojn de la randoj de la tero, Li aperigas fulmojn inter la pluvo, kaj elirigas la venton el Siaj trezorejoj.
Numbers 32:14
14 Kaj jen vi levigxis anstataux viaj patroj, nova generacio da pekuloj, por ankoraux plifortigi la flaman koleron de la Eternulo kontraux Izrael.
Joshua 22:17-18
2 Chronicles 28:13
13 kaj diris al ili:Ne konduku cxi tien la kaptitojn, cxar novan nian kulpon antaux la Eternulo vi intencas aldoni al niaj pekoj kaj kulpoj; granda estas nia kulpo kaj la flama kolero kontraux Izrael.
Ezra 9:6
6 kaj mi diris:Ho mia Dio, mi hontas, kaj gxenas min levi mian vizagxon al Vi, ho mia Dio; cxar niaj malbonagoj kreskis pli alten ol nia kapo, kaj nia kulpo farigxis granda gxis la cxielo.
Matthew 23:32
32 Vi do plenigu la mezuron de viaj patroj.
Leviticus 26:40-42
40 Tiam ili konfesos sian kulpon kaj la kulpon de siaj patroj en la malbonagoj, kiujn ili faris kontraux Mi kaj pri kio ili spitis Min.
41 Ankaux Mi iris kontraux ilin kaj envenigis ilin en la landon de iliaj malamikoj; kaj se tiam humiligxos ilia koro ne cirkumcidita kaj se ili donos kontentigon pri siaj pekoj,
42 tiam Mi rememoros Mian interligon kun Jakob, kaj Mian interligon kun Isaak kaj Mian interligon kun Abraham Mi rememoros, kaj la landon Mi rememoros.
Deuteronomy 7:3-4
Joshua 7:19
19 Tiam Josuo diris al Ahxan:Mia filo! donu gloron al la Eternulo, Dio de Izrael, kaj faru al Li konfeson, kaj diru al mi, kion vi faris; ne kasxu antaux mi.
Ezra 9:1
1 Kiam cxio tio estis finita, aliris al mi la estroj, kaj diris:La popolo Izraela kaj la pastroj kaj la Levidoj ne apartigis sin de la popoloj de la landoj koncerne iliajn abomenindajxojn, de la Kanaanidoj, HXetidoj, Perizidoj, Jebusidoj, Amonidoj, Moabidoj, Egiptoj, kaj Amoridoj;
Proverbs 28:13
13 Kiu kasxas siajn pekojn, tiu ne estos felicxa; Sed kiu ilin konfesas kaj forlasas, tiu estos pardonita.
Isaiah 1:16-18
16 Lavu vin, purigu vin; forigu la malbonon de viaj faroj antaux Miaj okuloj, cxesu malbonagi.
17 Lernu agi bone, celu justecon, helpu prematon, havigu juston al orfo, defendu aferon de vidvino.
18 Venu, kaj ni faru inter ni jugxan disputon, diras la Eternulo:se viaj pekoj estas sangorugxaj, ili farigxos blankaj kiel negxo; kaj se ili estas kiel skarlato, ili farigxos kiel lano.
Isaiah 56:4
4 CXar tiele diras la Eternulo pri la euxnukoj, kiuj observas Miajn sabatojn, elektas tion, kio placxas al Mi, kaj tenas sin je Mia interligo:
Jeremiah 3:13
13 Nur konfesu vian kulpon, ke vi pekis kontraux la Eternulo, via Dio, kaj kuradis al aliaj sub cxiun verdan arbon, kaj Mian vocxon vi ne auxskultis, diras la Eternulo.
Romans 12:2
2 Kaj ne konformigxu al cxi tiu mondo; sed aliformigxu per renovigado de via menso, por ke vi provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio.
1 Corinthians 2:12-14
12 Sed ni ricevis ne la spiriton de la mondo, sed la spiriton, kiu estas de Dio; por ke ni sciu tion, al ni donacitan de Dio.
13 Pri kio ankaux ni parolas per vortoj, ne kiujn instruas homa sagxeco, sed kiujn instruas la Spirito; komparante spiritajn kun spiritaj.
14 Sed la natura homo ne akceptas la aferojn de la Spirito de Dio; cxar ili estas por li malsagxeco; kaj li ne povas ilin scii, pro tio, ke ili estas jugxataj spirite.
2 Corinthians 6:17
17 Tial Eliru el inter ili, kaj estu apartaj, diras la Eternulo, Kaj ne tusxu malpurajxon; Kaj Mi vin akceptos,
Colossians 1:10
10 por ke vi iradu inde je la Sinjoro, al cxia placxado, en cxia bona farado fruktodonaj kaj kreskantaj en la scio de Dio;
Hebrews 13:21
21 perfektigu vin en cxia bona laboro, por plenumi Lian volon, farante en vi tion, kio placxas al Li, per Jesuo Kristo, al kiu estu la gloro por cxiam kaj eterne. Amen.
Ezra 10:3-4
3 Nun ni faru interligon kun nia Dio, ke laux la konsilo de mia sinjoro, kaj de tiuj, kiuj havas timon antaux la ordonoj de nia Dio, ni forigos cxiujn virinojn kaj iliajn naskitojn, kaj estu farite konforme al la legxo.
4 Levigxu, cxar vi devas okupi vin pri tio, kaj ni estos kun vi; estu kuragxa, kaj agu.
Nehemiah 13:23
23 Ankaux en tiu tempo mi vidis Judojn, kiuj prenis al si edzinojn Asxdodaninojn, Amonidinojn, kaj Moabidinojn;
Psalms 78:37
37 CXar ilia koro ne estis firma al Li, Kaj ili ne estis fidelaj en Lia interligo.
Psalms 78:57
57 Ili defalis kaj perfidigxis, kiel iliaj patroj, Returnigxis, kiel malfidinda pafarko;
Ezra 10:18-44
18 Kaj trovigxis el la pastridoj, kiuj prenis aligentajn edzinojn, el la filoj de Jesxua, filo de Jocadak, kaj el liaj fratoj:Maaseja, Eliezer, Jarib, kaj Gedalja.
19 Kaj ili donis sian manon, ke ili forigos siajn edzinojn, kaj ke ili alportos pro sia kulpo virsxafon kiel kulpoferon.
20 Kaj el la filoj de Imer:HXanani kaj Zebadja;
21 el la filoj de HXarim:Maaseja, Elija, SXemaja, Jehxiel, kaj Uzija;
22 el la filoj de Pasxhxur:Eljoenaj, Maaseja, Isxmael, Netanel, Jozabad, kaj Eleasa;
23 kaj el la Levidoj:Jozabad, SXimei, Kelaja (ankaux nomata Kelita), Petahxja, Jehuda, kaj Eliezer;
24 el la kantistoj:Eljasxib; el la pordegistoj:SXalum, Telem, kaj Uri;
25 el la Izraelidoj:el la filoj de Parosx:Ramja, Jizija, Malkija, Mijamin, Eleazar, Malkija, kaj Benaja;
26 el la filoj de Elam:Matanja, Zehxarja, Jehxiel, Abdi, Jeremot, kaj Elija;
27 el la filoj de Zatu:Eljoenaj, Eljasxib, Matanja, Jeremot, Zabad, kaj Aziza;
28 el la filoj de Bebaj:Jehohxanan, HXananja, Zabaj, Atlaj;
29 el la filoj de Bani:Mesxulam, Maluhx, Adaja, Jasxub, SXeal, kaj Ramot;
30 el la filoj de Pahxat-Moab:Adna, Kelal, Benaja, Maaseja, Matanja, Becalel, Binuj, kaj Manase;
31 el la filoj de HXarim:Eliezer, Jisxija, Malkija, SXemaja, SXimeon,
32 Benjamen, Maluhx, SXemarja;
33 el la filoj de HXasxum:Matnaj, Matata, Zabad, Elifelet, Jeremaj, Manase, SXimei;
34 el la filoj de Bani:Maadaj, Amram, Uel,
35 Benaja, Bedja, Keluhu,
36 Vanja, Meremot, Eljasxib,
37 Matanja, Matnaj, Jaasaj,
38 Bani, Binuj, SXimei,
39 SXelemja, Natan, Adaja,
40 Mahxnadbaj, SXasxaj, SXaraj,
41 Azarel, SXelemja, SXemarja,
42 SXalum, Amarja, Jozef;
43 el la filoj de Nebo:Jeiel, Matitja, Zabad, Zebina, Jadaj, Joel, Benaja.
44 CXiuj tiuj prenis edzinojn aligentajn; kelkaj el tiuj edzinoj naskis infanojn.
Matthew 7:13-14
Numbers 25:4
4 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Prenu cxiujn estrojn de la popolo kaj pendigu ilin al la Eternulo kontraux la suno, kaj deturnigxos de Izrael la furiozo de la kolero de la Eternulo.
Deuteronomy 13:17
17 Kaj nenio el la anatemajxo algluigxu al via mano, por ke la Eternulo forlasu Sian flaman koleron kaj donu al vi favorkorecon kaj indulgu vin kaj multigu vin, kiel Li jxuris al viaj patroj,
Deuteronomy 17:9
9 kaj venu al la pastroj Levidoj, kaj al la jugxisto, kiu estos en tiu tempo, kaj demandu, kaj ili diros al vi la jugxan decidon.
Deuteronomy 17:18-19
18 Sed kiam li sidigxos sur la trono de sia regno, li transskribu al si kopion de cxi tiu instruo en libron laux tio, kio trovigxas cxe la pastroj Levidoj;
19 kaj gxi estu cxe li, kaj li legadu en gxi dum sia tuta vivo, por ke li lernu timi la Eternulon, sian Dion, observante cxiujn vortojn de cxi tiu instruo kaj cxi tiujn legxojn, por plenumi ilin;
Joshua 7:26
26 Kaj oni amasigis super li grandan amason da sxtonoj, kiu restis gxis hodiaux. Kaj malaperis la flama kolero de la Eternulo. Pro tio tiu loko havas la nomon valo Ahxor gxis hodiaux.
2 Chronicles 19:5-7
5 Li starigis jugxistojn en la lando, en cxiuj fortikigitaj urboj de Judujo, en cxiu urbo aparte.
6 Kaj li diris al la jugxistoj:Rigardu, kion vi faras, cxar ne por homo vi jugxas, sed por la Eternulo; Li estos kun vi en la aferoj de jugxado.
7 Estu do en vi timo antaux la Eternulo, agadu singarde; cxar cxe la Eternulo, nia Dio, ne ekzistas maljusteco, nek personfavorado, nek akceptado de subacxetoj.
2 Chronicles 30:8
8 Nun ne estu malmolnukaj kiel viaj patroj:donu la manon al la Eternulo, kaj venu en Lian sanktejon, kiun Li sanktigis por cxiam, kaj servu al la Eternulo, via Dio, kaj Li deturnos de vi la flamon de Sia kolero.
Psalms 78:38
38 Tamen Li, favorkora, pardonas pekon, kaj Li ne pereigas, Kaj Li ofte forklinis Sian koleron, Kaj Li ne eligis Sian tutan furiozon.
Isaiah 12:1
1 En tiu tago vi diros:Mi dankas Vin, ho Eternulo; cxar kvankam Vi koleris min, Via kolero jam forigxis, kaj Vi konsolas min.
Nehemiah 3:6
6 La Malnovan Pordegon konstruis Jojada, filo de Paseahx, kaj Mesxulam, filo de Besodja; ili tegis gxin, kaj starigis gxiajn pordojn, gxiajn serurojn, kaj gxiajn riglilojn.
Nehemiah 10:20
20 Magpiasx, Mesxulam, HXezir,
Nehemiah 11:16
16 kaj SXabtaj kaj Jozabad super la eksteraj aferoj de la domo de Dio, el la cxefoj de la Levidoj;
Nehemiah 12:33
33 kaj Azarja, Ezra, Mesxulam,
Deuteronomy 13:14
14 kaj vi sercxos kaj esploros kaj bone pridemandos; kaj montrigxos, ke tio estas preciza vero, ke la abomenajxo estas farita inter vi:
Job 29:16
16 Mi estis patro por la malricxuloj, Kaj jugxan aferon de homoj nekonataj mi esploradis;
John 7:51
51 CXu nia legxo jugxas iun, se antauxe oni ne auxskultis lin, kaj ne sciigxis, kion li faras?
Leviticus 21:7
7 Virinon malcxastan aux senhonorigitan ili ne prenu, kaj virinon, forpusxitan de sia edzo, ili ne prenu; cxar pastro estas sankta al sia Dio.
Leviticus 21:13-15
1 Samuel 2:22-24
22 Eli estis tre maljuna; li auxdis cxion, kiel agas liaj filoj kun cxiuj Izraelidoj, kaj ke ili kusxas kun la virinoj, kiuj kolektigxas antaux la pordo de la tabernaklo de kunveno.
23 Kaj li diris al ili:Kial vi faras tiajn agojn? cxar mi auxdas pri viaj malbonaj agoj de cxi tiu tuta popolo.
24 Ne, miaj infanoj, ne bona estas la famo, kiun mi auxdas; vi devojigas la popolon de la Eternulo.
1 Chronicles 6:14-15
Ezra 2:2
2 kiuj venis kun Zerubabel, Jesxua, Nehxemja, Seraja, Reelaja, Mordehxaj, Bilsxan, Mispar, Bigvaj, Rehxum, Baana. La nombro de la viroj de la popolo Izraela estis:
Ezra 3:2
2 Kaj levigxis Jesxua, filo de Jocadak, kaj liaj fratoj, la pastroj, kaj Zerubabel, filo de SXealtiel, kaj liaj fratoj, kaj ili konstruis la altaron de Dio de Izrael, por alportadi sur gxi bruloferojn, kiel estas skribite en la instruo de Moseo, la homo de Dio.
Ezra 5:2
2 Tiam levigxis Zerubabel, filo de SXealtiel, kaj Jesxua, filo de Jocadak, kaj komencis konstrui la domon de Dio en Jerusalem, kaj kun ili estis la profetoj de Dio, kiuj fortigadis ilin.
Nehemiah 8:4
4 Kaj la skribisto Ezra staris sur ligna ambono, kiun oni faris por tio, kaj apud li staris Matitja, SXema, Anaja, Urija, HXilkija, kaj Maaseja, dekstre de li; kaj maldekstre de li:Pedaja, Misxael, Malkija, HXasxum, HXasxbadana, Zehxarja, kaj Mesxulam.
Nehemiah 8:7
7 Kaj Jesxua, Bani, SXerebja, Jamin, Akub, SXabtaj, HXodija, Maaseja, Kelita, Azarja, Jozabad, HXanan, Pelaja, kaj la Levidoj klarigadis al la popolo la instruon; kaj la popolo staris sur sia loko.
Jeremiah 23:11
11 CXar profeto kaj pastro hipokritas; ecx en Mia domo Mi trovas iliajn malbonagojn, diras la Eternulo.
Jeremiah 23:14
14 sed cxe la profetoj de Jerusalem Mi vidis ion teruran:ili adultas, iras vojon de mensogoj, kaj subtenas la manojn de malbonaguloj, por ke neniu el ili konvertu sin de sia malboneco; ili cxiuj farigxis por Mi kiel Sodom, kaj la logxantoj de la urbo kiel Gomora.
Ezekiel 44:22
22 Vidvinon aux eksedzinon ili ne prenu al si kiel edzinon; sed nur virgulinon el la idaro de la domo de Izrael, aux vidvinon, kiu vidvinigxis de pastro, ili prenu.
Haggai 1:1
1 En la dua jaro de la regxo Dario, en la sesa monato, en la unua tago de la monato, aperis vorto de la Eternulo per la profeto HXagaj al Zerubabel, filo de SXealtiel, regionestro de Judujo, kaj al la cxefpastro Josuo, filo de Jehocadak, dirante:
Zechariah 3:1
1 Li montris al mi la cxefpastron Josuo, kiu staris antaux la angxelo de la Eternulo, kaj Satanon, kiu staris dekstre de li, por kontrauxagi al li.
Malachi 2:8-9
1 Timothy 3:11
11 Virinoj ankaux devas esti seriozaj, ne kalumniantoj, sobraj, fidelaj pri cxio.
Leviticus 5:15-16
15 Se iu kulpigxos, pekante per eraro kontraux la sanktajxoj de la Eternulo, tiam li alportu kiel prokulpan oferon al la Eternulo virsxafon sendifektan el la malgrandaj brutoj, havantan laux via taksado la valoron de du sikloj, laux la sankta siklo; gxi estu prokulpa ofero.
16 Kaj pro la sanktajxo, kontraux kiu li pekis, li pagu, kaj li aldonu kvinonon de gxia valoro kaj donu tion al la pastro; kaj la pastro pekliberigos lin per la prokulpa virsxafo, kaj estos pardonite al li.
Leviticus 6:4
4 tiam, se li pekis kaj kulpigxis, li redonu la rabitajxon, kiun li rabis, aux tion, kion li trompe forprenis, aux la deponitajxon, kiu estis deponita cxe li, aux la perditajxon, kiun li trovis;
Leviticus 6:6
6 Kaj kiel sian kulpoferon li alportu al la Eternulo sendifektan virsxafon el la malgrandaj brutoj, laux via taksado, kiel kulpoferon, por la pastro.
2 Kings 10:15
15 De tie li foriris, kaj li renkontis Jehonadabon, filon de Rehxab, irantan renkonte al li. Li salutis lin, kaj diris al li:CXu via koro estas favora, kiel mia koro estas favora al via koro? Jehonadab respondis:Jes. Se jes, tiam donu al mi vian manon. Kaj li donis al li sian manon kaj prenis lin al si sur la cxaron.
1 Chronicles 29:24
24 Kaj cxiuj estroj kaj eminentuloj, kaj ankaux cxiuj filoj de la regxo David, submetis sin al la regxo Salomono.
Lamentations 5:6
6 Al Egiptujo ni etendis la manon, Al Asirio, por satigxi per pano.
Galatians 2:9
9 Jakobo kaj Kefas kaj Johano, kiuj sxajne estis kolonoj, rimarkinte la gracon donitan al mi, donis al mi kaj al Barnabas la dekstrajn manojn de kunuleco, por ke ni iru al la nacianoj, kaj ili al la cirkumcidularo;
1 Chronicles 24:14
14 la dek-kvina por Bilga, la dek-sesa por Imer,
Ezra 2:37
37 de la idoj de Imer, mil kvindek du,
Nehemiah 7:40
40 de la idoj de Imer, mil kvindek du,
1 Chronicles 24:8
8 la tria por HXarim, la kvara por Seorim,
Ezra 2:39
39 de la idoj de HXarim, mil dek sep.
Nehemiah 7:42
42 de la idoj de HXarim, mil dek sep.
1 Chronicles 9:12
12 kaj Adaja, filo de Jerohxam, filo de Pasxhxur, filo de Malkija, kaj Maasaj, filo de Adiel, filo de Jahxzera, filo de Mesxulam, filo de Mesxilemit, filo de Imer;
Ezra 2:38
38 de la idoj de Pasxhxur, mil ducent kvardek sep,
Nehemiah 7:41
41 de la idoj de Pasxhxur, mil ducent kvardek sep,
Ezra 8:33
33 En la kvara tago la argxento, oro, kaj vazoj estis transdonitaj pese en la domon de nia Dio, en la manojn de la pastro Meremot, filo de Urija, kune kun Eleazar, filo de Pinehxas, kune kun Jozabad, filo de Jesxua, kaj Noadja, filo de Binuj, la Levidoj.
Nehemiah 10:10
10 kaj iliaj fratoj:SXebanja, Hodija, Kelita, Pelaja, HXanan,
Ezra 2:3
3 de la idoj de Parosx, du mil cent sepdek du,
Nehemiah 7:8
8 de la idoj de Parosx, du mil cent sepdek du,
Ezra 8:7
7 el la idoj de Elam:Jesxaja, filo de Atalja, kaj kun li sepdek virseksuloj;
Ezra 10:2
2 Kaj ekparolis SXehxanja, filo de Jehxiel, el la idoj de Elam, kaj diris al Ezra:Ni faris krimon kontraux nia Dio, prenante edzinojn aligentajn el la popoloj de la lando. Tamen nun ekzistas espero por Izrael en cxi tiu afero.
Ezra 2:8
8 de la idoj de Zatu, nauxcent kvardek kvin,
Nehemiah 7:13
13 de la idoj de Zatu, okcent kvardek kvin,
Ezra 2:11
11 de la idoj de Bebaj, sescent dudek tri,
Ezra 8:11
11 el la idoj de Bebaj:Zehxarja, filo de Bebaj, kaj kun li dudek ok virseksuloj;
Nehemiah 7:16
16 de la idoj de Bebaj, sescent dudek ok,
Ezra 2:10
10 de la idoj de Bani, sescent kvardek du,
Nehemiah 7:15
15 de la idoj de Binuj, sescent kvardek ok,
Nehemiah 10:4
4 HXatusx, SXebanja, Maluhx,
Ezra 2:6
6 de la idoj de Pahxat-Moab, el la idoj de Jesxua kaj Joab, du mil okcent dek du,
Ezra 8:4
4 el la idoj de Pahxat-Moab:Eljehoenaj, filo de Zerahxja, kaj kun li ducent virseksuloj;
Nehemiah 7:11
11 de la idoj de Pahxat-Moab, el la idoj de Jesxua kaj Joab, du mil okcent dek ok,
Ezra 2:32
32 de la idoj de HXarim, tricent dudek,
Nehemiah 3:11
11 Alian parton konstruis Malkija, filo de HXarim, kaj HXasxub, filo de Pahxat-Moab; ankaux la Turon de la Fornoj.
Nehemiah 7:35
35 de la idoj de HXarim, tricent dudek,
Ezra 2:19
19 de la idoj de HXasxum, ducent dudek tri,
Nehemiah 7:22
22 de la idoj de HXasxum, tricent dudek ok,
Ezra 2:29
29 de la idoj de Nebo, kvindek du,
Nehemiah 7:33
33 de la logxantoj de Nebo-Ahxer, kvindek du,
Proverbs 2:16
16 Por savi vin de fremda virino, De edzino ne via, kies paroloj estas glataj,
Proverbs 5:3
3 CXar la busxo de malcxastulino elversxas mielon, Kaj sxia gorgxo estas pli glata ol oleo.
Proverbs 5:20
20 Kaj kial, mia filo, vi volas sercxi al vi plezuron cxe fremda virino Kaj enbrakigi ne apartenantan al vi?