Joshua 1:16-18

Esperanto(i) 16 Kaj ili respondis al Josuo, dirante:CXion, kion vi ordonis, ni faros, kaj cxien, kien vi sendos nin, ni iros. 17 Tute tiel, kiel ni obeis Moseon, ni obeos vin; nur la Eternulo, via Dio, estu kun vi, kiel Li estis kun Moseo. 18 CXiu, kiu malobeos vian diron kaj ne auxskultos viajn vortojn en cxio, kion vi ordonis al li, estos mortigita. Nur estu forta kaj kuragxa.