Ezekiel 18:28 Cross References - Esperanto

28 CXar li rigardis, kaj retiris sin de cxiuj siaj malbonagoj, kiujn li faris, tial li nepre vivos, li ne mortos.

Deuteronomy 32:29

29 Se ili estus prudentaj, ili tion komprenus; Ili pripensus, kia estos ilia fino.

1 Samuel 7:3-4

3 Kaj Samuel diris al la tuta domo de Izrael jene:Se per via tuta koro vi konvertigxis al la Eternulo, tiam forigu el inter vi la fremdajn diojn kaj la Asxtarojn, kaj turnu vian koron al la Eternulo kaj servu al Li sola, kaj Li savos vin el la manoj de la Filisxtoj. 4 Kaj la Izraelidoj forigis la Baalojn kaj la Asxtarojn, kaj komencis servadi al la Eternulo sola.

Psalms 119:1

1 ALEF. Bone estas al tiuj, kies vojo estas senmakula, Kiuj iras laux la legxo de la Eternulo.

Psalms 119:6

6 Tiam mi ne bezonos honti, Kiam mi atentos cxiujn Viajn ordonojn.

Psalms 119:59

59 Mi esploris miajn vojojn Kaj direktis miajn pasxojn al Viaj legxoj.

Jeremiah 31:18-20

18 Mi auxdis, kiel Efraim diras pentante:Vi punis min, kaj mi estas punita, kiel bovido ne dresita; konvertu min, kaj mi konvertigxos; cxar Vi, ho Eternulo, estas mia Dio. 19 Kiam mi konvertigxis, mi pentis; kaj kiam mi estis punita, mi batis min sur la femurojn; mi hontis kaj mi rugxigxis, cxar mi portas la malhonoron de mia juneco. 20 CXu Efraim ne estas Mia kara filo, Mia amata infano? cxar kion ajn Mi parolis pri li, Mi tamen ankoraux rememoras lin; tial Mia interno afliktigxas pri li; Mi certe korfavoros lin, diras la Eternulo.

Ezekiel 12:3

3 Tial, ho filo de homo, faru al vi objektojn de migrado, kaj migru tage antaux iliaj okuloj, formigru antaux iliaj okuloj el via loko en alian lokon; eble ili vidos, ke ili estas domo malobeema.

Ezekiel 18:14

14 Sed jen li naskigis filon, kiu vidas cxiujn pekojn de sia patro, kiujn cxi tiu faras, kaj li timas, kaj ne faras ion similan:

Ezekiel 18:21

21 Sed se malpiulo deturnas sin de cxiuj siaj pekoj, kiujn li faris, kaj li observos cxiujn Miajn legxojn kaj agados gxuste kaj juste, tiam li vivos, li ne mortos.

Ezekiel 18:31

31 Forjxetu de vi cxiujn viajn krimojn, per kiuj vi pekis, kaj faru al vi novan koron kaj novan spiriton. Kial vi mortu, ho domo de Izrael?

Ezekiel 33:12

12 Kaj vi, ho filo de homo, diru al la filoj de via popolo:La virteco de virtulo ne savos lin en la tago de lia krimo, kaj malvirtulo ne falos pro sia malvirteco en la tago, kiam li deturnos sin de sia malvirteco; tiel same virtulo en la tago de sia peko ne povas resti vivanta kun gxi.

Luke 15:17-18

17 Sed reveninte al si, li diris:Kiom da dungitoj de mia patro havas panon abunde, sed mi cxi tie pereas de malsato! 18 Mi levigxos, kaj iros al mia patro, kaj mi diros al li:Patro, mi pekis kontraux la cxielo kaj antaux vi;

Colossians 3:5-9

5 Malvivigu do viajn membrojn, kiuj estas sur la tero:malcxastecon, malpurecon, volupton, malbonan deziron, kaj avidecon, kiu estas idolkulto; 6 pro kio venas la kolero de Dio sur la filojn de malobeo; 7 en kiuj vi ankaux iam iradis, kiam vi vivis en ili. 8 Sed nun formetu ankaux la jenajn:koleron, pasian indignon, malicon, kalumnion, hontindan parolon el via busxo; 9 ne mensogu unu al alia, cxar vi jam formetis la malnovan homon kun liaj agoj,

Titus 2:14

14 kiu donis sin por ni, por elacxeti nin el cxia maljusteco kaj por purigi al si popolon propran, fervoran pri bonaj faroj.

James 2:10-12

10 CXar cxiu, kiu observas la tutan legxaron, sed falpusxigxas pri unu punkto, farigxis kulpa pri cxio. 11 CXar Tiu, kiu diris:Ne adultu-diris ankaux:Ne mortigu. Se do vi ne adultas, sed mortigas, vi farigxis malobeinto kontraux la legxo. 12 Tiel parolu, kaj tiel agu, kiel jugxotoj laux legxo de libereco.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.