Ezekiel 19 Cross References - Esperanto

1 Kaj vi eksonigu funebran kanton pri la princoj de Izrael; 2 kaj diru:Kial via patrino kiel leonino kusxis inter leonoj, inter leonidoj edukis siajn idojn? 3 SXi edukis unu el siaj idoj, gxi farigxis leonido, kaj gxi lernis dissxiri kaptajxon, gxi mangxis homojn. 4 Kaj auxdis pri gxi popoloj; gxi estas kaptita en ilian kavon, kaj ili forkondukis gxin en cxenoj en la landon Egiptan. 5 Kiam sxi vidis, ke sxia espero malaperis, sxi prenis alian el siaj idoj kaj faris gxin leonido. 6 Irante meze de leonoj, gxi farigxis leonido, lernis dissxiri kaptajxon, mangxis homojn. 7 GXi difektis iliajn logxejojn, dezertigis iliajn urbojn; kaj la lando, kun cxio, kio estis en gxi, eksentis teruron antaux la vocxo de gxia blekegado. 8 Tiam kolektigxis kontraux gxi la popoloj el la cxirkauxaj landoj kaj jxetis sur gxin sian reton, kaj gxi kaptigxis en ilian kavon. 9 Kaj oni metis gxin en cxenoj en kagxegon kaj forportis gxin al la regxo de Babel; kaj oni metis gxin en fortikigitan lokon, por ke oni ne plu auxdu gxian vocxon sur la montoj de Izrael. 10 Via patrino estis, simile al vi, kiel vinberkreskajxo, plantita apud akvo, fruktoricxa kaj brancxoricxa pro la abundo de akvo. 11 Kaj elkreskis al gxi brancxoj tiel fortikaj, ke ili tauxgis kiel sceptroj de regantoj, kaj alte levigxis gxia trunko inter la brancxaro; kaj gxi estis bone videbla pro sia alteco kaj pro la multo de siaj brancxoj. 12 Sed en kolero oni gxin elsxiris kaj jxetis sur la teron, kaj la orienta vento elsekigis gxiajn fruktojn; derompigxis kaj velksekigxis la fortikaj brancxoj, fajro ilin konsumis. 13 Kaj nun gxi estas transplantita en la dezerton, en landon sekan kaj senakvan. 14 Kaj eliris fajro el unu el gxiaj brancxoj kaj forkonsumis gxiajn fruktojn; kaj jam ne restis sur gxi fortika brancxo por sceptro de regado. Funebra kanto tio estas, kaj gxi restos funebra kanto.

2 Kings 23:29-30

29 En lia tempo Faraono Nehxo, regxo de Egiptujo, iris kontraux la regxon de Asirio al la rivero Euxfrato. La regxo Josxija iris renkonte al li, kaj cxi tiu mortigis lin en Megido, kiam li ekvidis lin. 30 Kaj liaj servantoj forveturigis lin mortintan el Megido kaj venigis lin en Jerusalemon kaj enterigis lin en lia tombo. Kaj la popolo de la lando prenis Jehoahxazon, filon de Josxija, kaj sanktoleis lin kaj faris lin regxo anstataux lia patro.

2 Kings 23:34

34 Kaj Faraono Nehxo ekregxigis Eljakimon, filon de Josxija, anstataux lia patro Josxija, kaj sxangxis lian nomon je Jehojakim; sed Jehoahxazon li prenis kaj venigis en Egiptujon, kaj tie li mortis.

2 Kings 24:6

6 Kaj Jehojakim ekdormis kun siaj patroj, kaj anstataux li ekregxis lia filo Jehojahxin.

2 Kings 24:12

12 Kaj Jehojahxin, regxo de Judujo, eliris al la regxo de Babel, li kaj lia patrino kaj liaj servantoj kaj liaj altranguloj kaj liaj korteganoj; kaj la regxo de Babel prenis lin en la oka jaro de sia regxado.

2 Kings 25:5-7

5 Kaj la militistaro de la HXaldeoj postkuris la regxon kaj kuratingis lin sur la stepo de Jerihxo, kaj lia tuta militistaro diskuris for de li. 6 Kaj ili kaptis la regxon kaj forkondukis lin al la regxo de Babel en Riblan, kaj oni faris pri li jugxon. 7 La filojn de Cidkija oni bucxis antaux liaj okuloj, kaj al Cidkija oni blindigis liajn okulojn, kaj oni ligis lin per kupraj katenoj kaj forkondukis lin en Babelon.

2 Chronicles 35:25

25 Ankaux Jeremia plorkantis pri Josxija; kaj cxiuj kantistoj kaj kantistinoj parolis en siaj plorkantoj pri Josxija gxis la nuna tago kaj faris ilin tradiciaj cxe Izrael; ili estas enskribitaj en la libro de la plorkantoj.

2 Chronicles 36:3

3 La regxo de Egiptujo detronigis lin en Jerusalem, kaj punis la landon per kontribucio de cent kikaroj da argxento kaj unu kikaro da oro.

2 Chronicles 36:6

6 Kontraux lin iris Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj ligis lin per cxenoj, por forkonduki lin en Babelon.

2 Chronicles 36:10

10 Kiam la jaro finigxis, la regxo Nebukadnecar sendis, kaj venigis lin en Babelon, kune kun multekostaj vazoj el la domo de la Eternulo, kaj li faris lian fraton Cidkija regxo super Judujo kaj Jerusalem.

Jeremiah 9:1

1 Ho, se mia kapo havus suficxe da akvo kaj miaj okuloj estus fonto da larmoj! tage kaj nokte mi priplorus la mortigitojn el mia popolo.

Jeremiah 9:10

10 Pri la montoj Mi ploros, kaj pri la kabanoj en la dezerto Mi kantos funebre; cxar ili estas tiel bruligitaj, ke jam neniu migranto en ilin eniras, kaj oni jam ne auxdas blekadon de brutoj; de la birdoj de la cxielo gxis la brutoj cxio diskuris, foriris.

Jeremiah 9:17-18

17 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Sercxu kaj voku ploristinojn, ke ili venu; sendu voki lertulinojn en tia afero, ke ili venu. 18 Ili rapidu kaj komencu funebran ploradon pri ni, por ke el niaj okuloj ekfluu larmoj kaj de niaj palpebroj ekversxigxu akvo.

Jeremiah 13:17-18

17 Se vi ne auxskultos, tiam mia animo kasxe ploros pro via fiero, gxi ploros maldolcxe, kaj el miaj okuloj fluegos larmoj, cxar kaptita estos la pasxtataro de la Eternulo. 18 Diru al la regxo kaj al la regxino:Sidigxu pli malalte, cxar la krono de via majesto defalis de via kapo.

Jeremiah 22:10-12

10 Ne ploru pri mortinto kaj ne funebru pri li; sed ploru forte pri tiu, kiu foriras, cxar li ne plu revenos kaj ne revidos la landon de sia naskigxo. 11 CXar tiele diras la Eternulo pri SXalum, filo de Josxija, regxo de Judujo, kiu regxis post sia patro Josxija kaj foriris de cxi tiu loko:Li ne plu revenos cxi tien; 12 sed sur la loko, kien oni translogxigis lin en kaptitecon, tie li mortos, kaj cxi tiun landon li ne plu vidos.

Jeremiah 22:18-19

18 Tial tiele diras la Eternulo pri Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo:Oni ne lamentos pri li:Ho ve, mia frato! ho ve, fratino! oni ne lamentos pri li:Ho ve, sinjoro! ho ve, glorulo! 19 Per enterigo de azeno li estos enterigita:oni trenos lin kaj jxetos malproksimen de la pordegoj de Jerusalem.

Jeremiah 22:28

28 CXu cxi tiu homo, Konja, estas objekto malestimata, forpusxita? cxu li estas vazo neamata? kial ili estas forjxetitaj, li kaj lia idaro, jxetitaj en landon, kiun ili ne konis?

Jeremiah 22:30

30 Tiele diras la Eternulo:Enskribu cxi tiun homon kiel seninfanan, kiel homon, kiu ne havos sukceson en sia vivo; cxar neniu el lia idaro sukcesos sidi sur la trono de David aux regos iam en Judujo.

Jeremiah 24:1

1 La Eternulo montris al mi:jen estas du korboj kun figoj, starigitaj antaux la templo de la Eternulo, post kiam Nebukadnecar, regxo de Babel, forkondukis el Jerusalem Jehxonjan, filon de Jehojakim, regxon de Judujo, kaj la princojn de Judujo kaj la cxarpentistojn kaj seruristojn, kaj venigis ilin en Babelon.

Jeremiah 24:8

8 Sed koncerne la malbonajn figojn, kiujn oni ne povas mangxi pro ilia malboneco, tiele diras la Eternulo:Al ili Mi similigos Cidkijan, regxon de Judujo, kaj liajn princojn, kaj la restintajn Jerusalemanojn, kiuj restis en cxi tiu lando kaj kiuj logxas en la lando Egipta;

Jeremiah 52:10-11

10 Kaj la regxo de Babel bucxis la filojn de Cidkija antaux liaj okuloj, kaj ankaux cxiujn eminentulojn de Judujo li bucxis en Ribla. 11 Kaj al Cidkija li blindigis la okulojn, kaj ligis lin per kupraj katenoj; kaj la regxo de Babel venigis lin en Babelon, kaj metis lin en malliberejon gxis la tago de lia morto.

Jeremiah 52:25-27

25 Kaj el la urbo li prenis unu korteganon, kiu estis super la militistoj, kaj sep virojn el la adjutantoj de la regxo, kiuj trovigxis en la urbo, kaj la skribiston de la militestro, kiu enregistradis militistojn el la popolo de la lando, kaj sesdek homojn el la popolo de la lando, kiuj trovigxis en la urbo. 26 Ilin prenis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, kaj forkondukis al la regxo de Babel en Riblan. 27 Kaj la regxo de Babel frapis ilin kaj mortigis ilin en Ribla, en la lando HXamat. Tiamaniere Jehuda estis elhejmigita el sia lando.

Lamentations 4:20

20 La spiro de nia vivo, la sanktoleito de la Eternulo, kaptigxis en iliajn kavojn, Pri kiu ni diris:Sub lia ombro ni vivos inter la nacioj.

Lamentations 5:12

12 La princoj estas pendigitaj je siaj manoj; La maljunulojn oni ne respektis.

Ezekiel 2:10

10 Kaj Li disvolvis gxin antaux mi, kaj gxi estis skribkovrita interne kaj ekstere, kaj sur gxi estis skribitaj lamentoj, gxemoj, kaj veoj.

Ezekiel 19:14

14 Kaj eliris fajro el unu el gxiaj brancxoj kaj forkonsumis gxiajn fruktojn; kaj jam ne restis sur gxi fortika brancxo por sceptro de regado. Funebra kanto tio estas, kaj gxi restos funebra kanto.

Ezekiel 26:17

17 Kaj ili ekkantos pri vi funebran kanton, kaj diros pri vi:Kiele vi pereis, vi, logxata de maristoj, glora urbo, kiu estis forta sur la maro, gxi kaj gxiaj logxantoj, kiuj jxetadis timon sur cxiujn logxantojn de la mara regiono!

Ezekiel 27:2

2 Vi, ho filo de homo, ekkantu funebran kanton pri Tiro;

Ezekiel 27:32

32 Kaj en sia gxemado ili ekkantos pri vi funebran kanton, kaj diros:Kiu iam farigxis tiel silenta sur la maro, kiel Tiro?

Ezekiel 32:16

16 Tio estas funebra kanto, kiun oni kantos; la filinoj de la nacioj gxin kantos, pri Egiptujo kaj pri gxia tuta grandnombra popolo ili gxin kantos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Ezekiel 32:18

18 Ho filo de homo, priploru la popolon de Egiptujo, kaj pusxu gxin kaj la filinojn de potencaj nacioj en la profundon subteran kune kun tiuj, kiuj iris en la tombon.

Job 4:11

11 Leono pereis pro manko de mangxajxo, Kaj idoj de leonino diskuris.

Psalms 58:6

6 Ho Dio, frakasu iliajn dentojn en ilia busxo; Frakasu la makzelojn de la junaj leonoj, ho Eternulo!

Isaiah 5:29

29 GXia blekado estas simila al la leona; gxi krias, kiel leonidoj; gxi ekbruas, kaj ekkaptas la rabakiron kaj forportas, kaj neniu savas.

Isaiah 11:6-9

6 Kaj logxos lupo kun sxafido, kaj leopardo kusxos kun kaprido; kaj bovido kaj leonido kaj grasigita bruto estos kune, kaj malgranda knabo ilin kondukos. 7 Kaj bovino pasxtigxos kun urso, kaj iliaj idoj kusxos kune; kaj leono simile al bovo mangxos pajlon. 8 Kaj sucxinfano ludos super la truo de aspido, kaj demamigita infano metos sian manon sur la neston de vipuro. 9 Oni ne malbonagos kaj ne difektos sur Mia tuta sankta monto, cxar la tero estos tiel plena de konado de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron.

Nahum 2:11-12

11 Kie nun estas la logxejo de la leonoj, kaj tiu pasxtejo de leonidoj, kie iradis leono, leonino, kaj leonidoj, kaj neniu ilin timigis? 12 La leono dissxiradis suficxon por siaj idoj, sufokadis por siaj leoninoj, plenigadis siajn kavernojn per kaptajxo kaj siajn nestegojn per dissxiritajxo.

Zephaniah 3:1-4

1 Ve al la abomeninda kaj malpurigita urbo-premanto! 2 GXi ne auxskultas vocxon, ne akceptas admonon; la Eternulon gxi ne fidas, al sia Dio gxi sin ne turnas. 3 GXiaj eminentuloj meze de gxi estas kiel blekegantaj leonoj; gxiaj jugxistoj estas kiel lupoj vespere; ili nenion restigas gxis mateno. 4 GXiaj profetoj estas facilanimaj kaj perfidaj; gxiaj pastroj malsanktigas la sanktejon, kripligas la instruon.

Zechariah 11:3

3 Oni auxdas ploradon de pasxtistoj, cxar ilia belegajxo estas ruinigita; oni auxdas kriadon de junaj leonoj, cxar forigita estas la beleco de Jordan.

2 Kings 23:31-32

31 La agxon de dudek tri jaroj havis Jehoahxaz, kiam li farigxis regxo, kaj tri monatojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis HXamutal, filino de Jeremia, el Libna. 32 Li agadis malbone antaux la Eternulo, tiel same kiel agadis liaj patroj.

2 Chronicles 36:1-2

1 La popolo de la lando prenis Jehoahxazon, filon de Josxija, kaj faris lin regxo anstataux lia patro en Jerusalem. 2 La agxon de dudek tri jaroj havis Jehoahxaz, kiam li farigxis regxo, kaj tri monatojn li regxis en Jerusalem.

Ezekiel 19:6

6 Irante meze de leonoj, gxi farigxis leonido, lernis dissxiri kaptajxon, mangxis homojn.

Ezekiel 22:25

25 La amasigxintaj profetoj en gxi estas kiel blekeganta leono, kiu dissxiras kaptitajxon; ili mangxas animojn, forprenas valorajxojn kaj multekostajxojn, multigas en gxi la nombron de gxiaj vidvinoj.

2 Kings 23:31

31 La agxon de dudek tri jaroj havis Jehoahxaz, kiam li farigxis regxo, kaj tri monatojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis HXamutal, filino de Jeremia, el Libna.

2 Kings 23:33-34

33 Kaj Faraono Nehxo malliberigis lin en Ribla en la lando HXamat, por ke li ne regxu en Jerusalem, kaj li metis sur la landon monpunon de cent kikaroj da argxento kaj unu kikaro da oro. 34 Kaj Faraono Nehxo ekregxigis Eljakimon, filon de Josxija, anstataux lia patro Josxija, kaj sxangxis lian nomon je Jehojakim; sed Jehoahxazon li prenis kaj venigis en Egiptujon, kaj tie li mortis.

2 Chronicles 36:4

4 Kaj la regxo de Egiptujo ekregxigis super Judujo kaj Jerusalem lian fraton Eljakim, kaj sxangxis lian nomon je Jehojakim; kaj lian fraton Jehoahxaz Nehxo prenis kaj forkondukis en Egiptujon.

Jeremiah 22:18

18 Tial tiele diras la Eternulo pri Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo:Oni ne lamentos pri li:Ho ve, mia frato! ho ve, fratino! oni ne lamentos pri li:Ho ve, sinjoro! ho ve, glorulo!

2 Kings 23:34-37

34 Kaj Faraono Nehxo ekregxigis Eljakimon, filon de Josxija, anstataux lia patro Josxija, kaj sxangxis lian nomon je Jehojakim; sed Jehoahxazon li prenis kaj venigis en Egiptujon, kaj tie li mortis. 35 La argxenton kaj oron Jehojakim donis al Faraono; sed li metis tion sur la landon, ke oni donu la argxenton laux la ordono de Faraono:de cxiu laux taksado li prenis la argxenton kaj la oron de la popolo de la lando, por doni al Faraono Nehxo. 36 La agxon de dudek kvin jaroj havis Jehojakim, kiam li farigxis regxo, kaj dek unu jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Zebuda, filino de Pedaja, el Ruma. 37 Li agadis malbone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis liaj patroj.

Ezekiel 19:3

3 SXi edukis unu el siaj idoj, gxi farigxis leonido, kaj gxi lernis dissxiri kaptajxon, gxi mangxis homojn.

2 Kings 24:1-7

1 En lia tempo venis Nebukadnecar, regxo de Babel; kaj Jehojakim estis lia subulo dum tri jaroj, sed poste li defalis de li. 2 La Eternulo sendis sur lin hordojn da HXaldeoj, hordojn da Sirianoj, hordojn da Moabidoj, kaj hordojn da Amonidoj, sendis ilin sur Judujon, por pereigi gxin, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Siaj servantoj, la profetoj. 3 Sed laux la ordono de la Eternulo tio farigxis al Judujo, por forpusxi gxin de antaux Lia vizagxo pro la pekoj de Manase, pro cxio, kion li faris; 4 ankaux pro la senkulpa sango, kiun li versxis, plenigante Jerusalemon per senkulpa sango, la Eternulo ne volis pardoni. 5 La cetera historio de Jehojakim, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo. 6 Kaj Jehojakim ekdormis kun siaj patroj, kaj anstataux li ekregxis lia filo Jehojahxin. 7 La regxo de Egiptujo ne eliris plu el sia lando, cxar la regxo de Babel forprenis cxion, kio apartenis al la regxo de Egiptujo, de la torento de Egiptujo gxis la rivero Euxfrato.

2 Kings 24:9

9 Li agadis malbone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro.

2 Chronicles 36:5

5 La agxon de dudek kvin jaroj havis Jehojakim, kiam li farigxis regxo, kaj dek unu jarojn li regxis en Jerusalem. Kaj li agadis malbone antaux la Eternulo, lia Dio.

2 Chronicles 36:9

9 La agxon de ok jaroj havis Jehojahxin, kiam li farigxis regxo, kaj tri monatojn kaj dek tagojn li regxis en Jerusalem. Kaj li agadis malbone antaux la Eternulo.

Jeremiah 22:13-17

13 Ve al tiu, kiu konstruas sian domon per malbonagoj kaj siajn cxambrojn en maljusteco; kiu devigas sian proksimulon labori vane kaj ne donas al li lian prolaboran pagon; 14 kiu diras:Mi konstruos al mi grandan domon kaj vastajn cxambrojn; kaj trahakas al si fenestrojn kaj kadras ilin per cedro kaj kolorigas per cinabro. 15 CXu vi regxos per tio, ke vi cxirkauxis vin per cedrajxo? via patro ja ankaux mangxis kaj trinkis, sed li agis lauxjugxe kaj juste, kaj tiam estis al li bone. 16 Li jugxadis la aferojn de premito kaj malricxulo, kaj tiam estis bone. CXu ne tio signifas koni Min? diras la Eternulo. 17 Sed viaj okuloj kaj via koro celas nur malhonestan profiton, versxadon de senkulpa sango, faradon de rabado kaj de premado.

Jeremiah 26:1-24

1 En la komenco de la regxado de Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo, aperis jena vorto de la Eternulo: 2 Tiele diras la Eternulo:Starigxu sur la korto de la domo de la Eternulo, kaj parolu pri cxiuj urboj de Judujo, kiuj venas en la domon de la Eternulo por adorklinigxi, cxiujn vortojn, kiujn Mi ordonis al vi diri al ili; ne mankigu ecx unu vorton. 3 Eble ili auxskultos kaj returnos sin cxiu de sia malbona vojo; kaj tiam Mi fordecidos la malbonon, kiun Mi intencas fari al ili pro iliaj malbonaj agoj. 4 Kaj diru al ili:Tiele diras la Eternulo:Se vi ne obeos Min, por agadi laux Mia instruo, kiun Mi donis al vi, 5 por obei la vortojn de Miaj servantoj, la profetoj, kiujn Mi sendas al vi, kiujn Mi konstante sendadis, sed vi ilin ne auxskultis: 6 tiam Mi agos kun cxi tiu domo kiel kun SXilo, kaj cxi tiun urbon Mi faros malbeno por cxiuj popoloj de la tero. 7 Kaj auxdis la pastroj kaj la profetoj kaj la tuta popolo, kiel Jeremia parolis tiujn vortojn en la domo de la Eternulo. 8 Kiam Jeremia finis la paroladon de cxio, kion la Eternulo ordonis diri al la tuta popolo, tiam kaptis lin la pastroj kaj la profetoj kaj la tuta popolo, dirante:Vi devas morti! 9 Kial vi profetas en la nomo de la Eternulo, dirante:CXi tiu domo farigxos kiel SXilo, kaj cxi tiu urbo dezertigxos tiel, ke estos en gxi neniu logxanto? Kaj la tuta popolo amasigxis cxirkaux Jeremia en la domo de la Eternulo. 10 Kiam la eminentuloj de Judujo auxdis pri tio, ili iris el la regxa domo en la domon de la Eternulo kaj sidigxis cxe la enirejo de la nova pordego de la domo de la Eternulo. 11 Kaj la pastroj kaj la profetoj diris al la eminentuloj kaj al la tuta popolo jene:Al morto estas kondamninda cxi tiu homo, cxar li profetis kontraux cxi tiu urbo, kiel vi auxdis per viaj oreloj. 12 Tiam Jeremia diris al cxiuj eminentuloj kaj al la tuta popolo jene:La Eternulo sendis min, por profeti kontraux cxi tiu domo kaj cxi tiu urbo cxion, kion vi auxdis. 13 Plibonigu do nun viajn vojojn kaj vian konduton, kaj obeu la vocxon de la Eternulo, via Dio; kaj tiam la Eternulo fordecidos la malbonon, kiun Li diris pri vi. 14 Kaj mi estas nun en viaj manoj; faru kun mi tion, kion vi trovas bona kaj justa. 15 Sed sciu, ke se vi min mortigos, vi sxargxos per senkulpa sango vin kaj cxi tiun urbon kaj gxiajn logxantojn; cxar vere la Eternulo sendis min al vi, por diri en viajn orelojn cxiujn tiujn vortojn. 16 Tiam la eminentuloj kaj la tuta popolo diris al la pastroj kaj al la profetoj:CXi tiu homo ne estas kondamninda al morto, cxar li parolis al ni en la nomo de la Eternulo, nia Dio. 17 Kaj levigxis kelkaj el la plejagxuloj de la lando, kaj diris al la tuta amaso de la popolo jene: 18 Mihxa, la Moresxetano, profetis en la tempo de HXizkija, regxo de Judujo, kaj diris al la tuta Juda popolo jene:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Cion estos plugita kiel kampo, Jerusalem farigxos ruinajxo, kaj la monto de la templo farigxos arbara altajxo. 19 CXu mortigis lin HXizkija, regxo de Judujo, kaj cxiuj Judoj? ili timis ja la Eternulon kaj pregxis antaux la Eternulo, kaj la Eternulo fordecidis la malbonon, kiun Li diris pri ili. Kaj ni farus grandan malbonon kontraux niaj animoj. 20 Ankaux alia homo profetis en la nomo de la Eternulo, Urija, filo de SXemaja, el Kirjat-Jearim; li profetis kontraux cxi tiu urbo kaj cxi tiu lando, simile al cxio, kion diris Jeremia. 21 Kaj liajn vortojn auxdis la regxo Jehojakim kaj cxiuj liaj potenculoj kaj cxiuj eminentuloj, kaj la regxo intencis mortigi lin; sed Urija tion auxdis, kaj ektimis, kaj forkuris kaj venis en Egiptujon. 22 Kaj la regxo Jehojakim sendis homojn en Egiptujon:Elnatanon, filon de Ahxbor, kune kun aliaj homoj li sendis en Egiptujon; 23 kaj ili elkondukis Urijan el Egiptujo kaj venigis lin al la regxo Jehojakim; kaj cxi tiu mortigis lin per glavo kaj jxetis lian kadavron inter la tombojn de la simpla popolo. 24 Tamen la mano de Ahxikam, filo de SXafan, protektis Jeremian, ne lasante transdoni lin en la manojn de la popolo, por mortigi lin.

Jeremiah 36:1-32

1 En la kvara jaro de Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo, aperis jena vorto al Jeremia de la Eternulo: 2 Prenu al vi libron-rulajxon, kaj skribu en gxin cxiujn vortojn, kiujn Mi diris al vi pri Izrael kaj pri Jehuda kaj pri cxiuj nacioj, de la tago, en kiu Mi parolis al vi, de la tempo de Josxija gxis la nuna tago. 3 Eble la domo de Jehuda auxdos pri la tuta malbono, kiun Mi intencas fari al ili, kaj ili returnigxos cxiu de sia malbona vojo, por ke Mi pardonu ilian malbonagon kaj ilian pekon. 4 Kaj Jeremia alvokis Baruhxon, filon de Nerija; kaj Baruhx enskribis en libron-rulajxon sub diktado de Jeremia cxiujn vortojn de la Eternulo, kiujn Li diris al li. 5 Kaj Jeremia donis jenan ordonon al Baruhx:Mi estas malliberigita, mi ne povas iri en la domon de la Eternulo; 6 iru do vi, kaj legu laux la libro, kiun vi skribis sub mia diktado, la vortojn de la Eternulo en la orelojn de la popolo en la domo de la Eternulo en tago de fasto; kaj ankaux en la orelojn de cxiuj Judoj, kiuj venis el siaj urboj, legu tion. 7 Eble falos ilia pregxo antaux la Eternulo, kaj ili returnigxos cxiu de sia malbona vojo; cxar granda estas la kolero kaj indigno, kiujn la Eternulo esprimis pri cxi tiu popolo. 8 Kaj Baruhx, filo de Nerija, plenumis cxion, kion ordonis la profeto Jeremia, kaj li vocxlegis el la libro la vortojn de la Eternulo en la domo de la Eternulo. 9 En la kvina jaro de Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo, en la nauxa monato, oni proklamis faston antaux la Eternulo al la tuta popolo en Jerusalem, kaj al la tuta popolo, kiu venis el la urboj de Judujo en Jerusalemon. 10 Kaj Baruhx vocxlegis el la libro la vortojn de Jeremia en la domo de la Eternulo, en la cxambro de Gemarja, filo de la kanceliero SXafan, sur la supra korto, cxe la nova pordego de la domo de la Eternulo, lauxte al la tuta popolo. 11 Kaj Mihxaja, filo de Gemarja, filo de SXafan, auxdis el la libro cxiujn vortojn de la Eternulo; 12 kaj li iris en la domon de la regxo, en la cxambron de la kanceliero. Kaj jen tie sidis cxiuj eminentuloj:la kanceliero Elisxama, Delaja, filo de SXemaja, Elnatan, filo de Ahxbor, Gemarja, filo de SXafan, Cidkija, filo de HXananja, kaj cxiuj eminentuloj. 13 Kaj Mihxaja raportis al ili cxiujn vortojn, kiujn li auxdis, kiam Baruhx legis el la libro en la orelojn de la popolo. 14 Tiam cxiuj eminentuloj sendis al Baruhx Jehudin, filon de Netanja, filo de SXelemja, filo de Kusxi, por diri:La skribrulajxon, el kiu vi legis en la orelojn de la popolo, prenu en vian manon, kaj venu. Kaj Baruhx, filo de Nerija, prenis kun si la skribrulajxon, kaj venis al ili. 15 Kaj ili diris al li:Sidigxu, kaj vocxlegu gxin al ni. Kaj Baruhx vocxlegis al ili. 16 Kiam ili auxdis cxiujn vortojn, ili eksentis teruron unu antaux la alia, kaj ili diris al Baruhx:Ni raportos al la regxo cxiujn cxi tiujn vortojn. 17 Kaj ili demandis Baruhxon, dirante:Diru al ni, kiamaniere vi skribis cxiujn tiujn vortojn el lia busxo? 18 Kaj Baruhx respondis al ili:El sia busxo li elparolis al mi cxiujn tiujn vortojn, kaj mi skribis en la libron per inko. 19 Kaj la eminentuloj diris al Baruhx:Iru kaj kasxigxu, vi kaj Jeremia, ke neniu sciu, kie vi estas. 20 Ili venis al la regxo en la palacon, kaj la skribrulajxon ili restigis en la cxambro de la kanceliero Elisxama; kaj ili raportis al la regxo cxiujn vortojn. 21 Tiam la regxo sendis Jehudin, por preni la skribrulajxon; kaj Jehudi prenis gxin el la cxambro de la kanceliero Elisxama, kaj vocxlegis gxin al la regxo, kaj al cxiuj eminentuloj, kiuj staris apud la regxo. 22 La regxo sidis en la vintra domo en la nauxa monato, kaj antaux li brulis fajrujo. 23 Kaj cxiufoje, kiam Jehudi tralegis tri aux kvar kolumnojn, la regxo detrancxis ilin per trancxileto de skribisto, kaj jxetis en la fajron, kiu estis en la fajrujo, gxis la tuta skribrulajxo forbrulis sur la fajro, kiu estis en la fajrujo. 24 Kaj ne timis kaj ne dissxiris siajn vestojn la regxo, nek cxiuj liaj servantoj, kiuj auxdis cxiujn tiujn vortojn. 25 Kvankam Elnatan kaj Delaja kaj Gemarja petis la regxon, ke li ne forbruligu la skribrulajxon, li ne obeis ilin. 26 Kaj la regxo ordonis al Jerahxmeel, filo de la regxo, al Seraja, filo de Azriel, kaj al SXelemja, filo de Abdeel, kapti la skribiston Baruhx kaj la profeton Jeremia; sed la Eternulo ilin kasxis. 27 Kaj aperis jena vorto de la Eternulo al Jeremia, post kiam la regxo forbruligis la skribrulajxon, kaj la vortojn, kiujn Baruhx skribis sub diktado de Jeremia: 28 Prenu al vi denove alian skribrulajxon, kaj skribu sur gxi cxiujn antauxajn vortojn, kiuj estis sur la unua skribrulajxo, kiun forbruligis Jehojakim, regxo de Judujo. 29 Kaj pri Jehojakim, regxo de Judujo, diru:Tiele diras la Eternulo:Vi forbruligis tiun skribrulajxon, dirante:Kial vi skribis sur gxi, ke venos la regxo de Babel kaj ruinigos cxi tiun landon kaj ekstermos sur gxi homojn kaj brutojn? 30 Tial tiele diras la Eternulo pri Jehojakim, regxo de Judujo:Ne estos cxi li sidanto sur la trono de David, kaj lia kadavro estos jxetita al la varmego de la tago kaj al la malvarmo de la nokto; 31 kaj Mi punos lin kaj lian idaron kaj liajn servantojn, pro ilia malbonago; kaj Mi venigos sur ilin kaj sur la logxantojn de Jerusalem kaj sur la Judujanojn la tutan malbonon, pri kiu Mi diris al ili, sed ili ne auxskultis. 32 Kaj Jeremia prenis alian skribrulajxon, kaj donis gxin al la skribisto Baruhx, filo de Nerija; kaj tiu skribis sur gxi sub diktado de Jeremia cxiujn vortojn de la libro, kiun Jehojakim, regxo de Judujo, forbruligis per fajro; kaj al ili estis aldonitaj ankoraux multaj similaj vortoj.

Proverbs 19:12

12 Kiel kriego de leono estas la kolero de regxo; Kaj lia favoro estas kiel roso sur herbo.

Proverbs 28:3

3 Homo malricxa, kiu premas malricxulojn, Estas kiel pluvo batanta, sed ne dononta panon.

Proverbs 28:15-16

15 Leono krieganta kaj urso avida Estas malvirta reganto super malricxa popolo. 16 Se reganto estas neprudenta, tiam farigxas multe da maljustajxoj; Sed kiu malamas maljustan profiton, tiu longe vivos.

Ezekiel 12:19

19 Kaj diru al la popolo de la lando:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la logxantoj de Jerusalem, pri la lando de Izrael:Sian panon ili mangxos en zorgoj, kaj sian akvon ili trinkos en teruro; cxar la lando dezertigxos de sia abundo pro la maljustajxoj de cxiuj siaj logxantoj.

Ezekiel 30:12

12 Kaj la riverojn Mi faros sektero, kaj la landon Mi transdonos en la manojn de homoj malbonaj; kaj Mi ruinigos la landon, kaj cxion, kio estas en gxi, per la manoj de fremduloj; Mi, la Eternulo, tion parolis.

Amos 6:8

8 La Sinjoro, la Eternulo, jxuris per Si mem, diras la Eternulo, Dio Cebaot:Mi abomenas la fierecon de Jakob, kaj liajn palacojn Mi malamas; Mi transdonos la urbon kun cxio, kion gxi enhavas.

Micah 1:2

2 Auxskultu, cxiuj popoloj, atentu, ho tero, kaj cxio, kio estas sur gxi! La Sinjoro, la Eternulo, estu atestanto kontraux vi, la Sinjoro el Sia sankta templo.

2 Kings 24:1-6

1 En lia tempo venis Nebukadnecar, regxo de Babel; kaj Jehojakim estis lia subulo dum tri jaroj, sed poste li defalis de li. 2 La Eternulo sendis sur lin hordojn da HXaldeoj, hordojn da Sirianoj, hordojn da Moabidoj, kaj hordojn da Amonidoj, sendis ilin sur Judujon, por pereigi gxin, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Siaj servantoj, la profetoj. 3 Sed laux la ordono de la Eternulo tio farigxis al Judujo, por forpusxi gxin de antaux Lia vizagxo pro la pekoj de Manase, pro cxio, kion li faris; 4 ankaux pro la senkulpa sango, kiun li versxis, plenigante Jerusalemon per senkulpa sango, la Eternulo ne volis pardoni. 5 La cetera historio de Jehojakim, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo. 6 Kaj Jehojakim ekdormis kun siaj patroj, kaj anstataux li ekregxis lia filo Jehojahxin.

2 Kings 24:11

11 Kaj Nebukadnecar, regxo de Babel, venis al la urbo, kiam liaj servantoj gxin siegxis.

Ezekiel 12:13

13 Kaj Mi sternos Mian reton kontraux li, kaj li estos kaptita en Mian kaptilon, kaj Mi forkondukos lin en Babelon, en la landon de la HXaldeoj; sed li gxin ne vidos, kvankam tie li mortos.

Ezekiel 17:20

20 Mi jxetos sur lin Mian reton, kaj li kaptigxos en Mian kaptilon; kaj Mi forkondukos lin en Babelon, kaj tie Mi faros sur li jugxon pro la krimo, kiun li faris kontraux Mi.

Ezekiel 19:4

4 Kaj auxdis pri gxi popoloj; gxi estas kaptita en ilian kavon, kaj ili forkondukis gxin en cxenoj en la landon Egiptan.

2 Kings 24:15

15 Kaj li forkondukis Jehojahxinon en Babelon; kaj la patrinon de la regxo kaj la edzinojn de la regxo kaj liajn korteganojn kaj la potenculojn de la lando li forkondukis en kaptitecon el Jerusalem en Babelon.

Jeremiah 36:30-31

30 Tial tiele diras la Eternulo pri Jehojakim, regxo de Judujo:Ne estos cxi li sidanto sur la trono de David, kaj lia kadavro estos jxetita al la varmego de la tago kaj al la malvarmo de la nokto; 31 kaj Mi punos lin kaj lian idaron kaj liajn servantojn, pro ilia malbonago; kaj Mi venigos sur ilin kaj sur la logxantojn de Jerusalem kaj sur la Judujanojn la tutan malbonon, pri kiu Mi diris al ili, sed ili ne auxskultis.

Ezekiel 6:2

2 Ho filo de homo, direktu vian vizagxon al la montoj de Izrael, kaj profetu pri ili;

Ezekiel 19:7

7 GXi difektis iliajn logxejojn, dezertigis iliajn urbojn; kaj la lando, kun cxio, kio estis en gxi, eksentis teruron antaux la vocxo de gxia blekegado.

Ezekiel 36:1

1 Kaj vi, ho filo de homo, profetu pri la montoj de Izrael, kaj diru:Ho montoj de Izrael, auxskultu la vorton de la Eternulo!

Numbers 24:6-7

6 Kiel valoj ili etendigxas, Kiel gxardenoj apud rivero, Kiel arboj aloaj, plantitaj de la Eternulo, Kiel cedroj apud akvo. 7 Fluos akvo el liaj siteloj, Kaj lia semo estos cxe multaj akvoj; Superos Agagon lia regxo, Kaj altigxos lia regno.

Deuteronomy 8:7

7 CXar la Eternulo, via Dio, kondukas vin en landon bonan, en landon, en kiu torentoj da akvo, fontoj, kaj lagoj eliras el la valoj kaj el la montoj,

Deuteronomy 8:9

9 en landon, en kiu vi mangxos panon sen neceso de sxparado kaj en kiu nenio al vi mankos, en landon, kies sxtonoj estas fero kaj en kies montoj vi elhakados kupron.

Psalms 80:8-11

8 Vinberbrancxon el Egiptujo Vi elportis, Vi forpelis popolojn kaj gxin plantis; 9 Vi purigis lokon por gxi; Kaj gxi profundigis siajn radikojn kaj plenigis la tutan landon; 10 Montojn kovris gxia ombro, Kaj gxiaj brancxoj farigxis kiel cedroj de Dio. 11 GXi etendis siajn brancxojn gxis la maro Kaj siajn brancxetojn gxis la Rivero.

Psalms 89:25-29

25 Kaj Mi etendos super la maron lian brakon Kaj super la riverojn lian dekstran manon. 26 Li vokos Min:Vi estas mia patro, Mia Dio, kaj la roko de mia savo. 27 Kaj Mi faros lin unuenaskito, CXefo super la regxoj de la tero. 28 Por cxiam Mi konservos al li Mian favoron; Kaj Mia interligo kun li estos fidela. 29 Kaj lian semon Mi faros eterna, Kaj lian tronon longedauxra kiel la cxielo.

Isaiah 5:1-4

1 Mi kantos al mia amato la kanton de mia amiko pri lia vinbergxardeno. Vinbergxardenon havis mia amiko sur grasa altajxo; 2 kaj li cxirkauxfosis gxin, sensxtonigis gxin, kaj plantis en gxi plej bonspecajn vinberbrancxojn; kaj li konstruis turon meze de gxi, kaj ankaux vinpremejon li elhakis en gxi; kaj li esperis, ke gxi donos bonajn vinberojn, sed gxi donis senvalorajn berojn. 3 Nun, ho logxantoj de Jerusalem kaj Judujo, jugxu do inter mi kaj mia vinbergxardeno. 4 Kion oni povas ankoraux fari al mia vinbergxardeno, kion mi ne faris por gxi? kial mi esperis, ke gxi donos bonajn vinberojn, kaj gxi tamen donis berojn senvalorajn?

Ezekiel 15:2-8

2 Ho filo de homo! por kio tauxgas la ligno de vinberbrancxo inter cxiuj brancxoricxaj arboj, kiuj estas inter la arboj de arbaro? 3 CXu oni prenas de gxi pecon, por ion fari el gxi? cxu oni faras el gxi almenaux hokon, por pendigi sur gxi ian objekton? 4 Jen gxi estas transdonata al la fajro por forbruligo; ambaux finojn formangxas la fajro, forbrulas ankaux la mezo; cxu gxi tauxgas por laboro? 5 Jen, kiam gxi estis ankoraux nedifektita, oni ne povis ion fari el gxi; des pli kiam la fajro gxin difektis kaj bruligis, cxu oni povas ion fari el gxi? 6 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiel la vinberarbon inter la arboj de la arbaro Mi transdonis al la fajro, ke gxi gxin forbruligu, tiel Mi agos kun la logxantoj de Jerusalem. 7 Mi direktos Mian vizagxon kontraux ilin; el fajro ili eliris, kaj fajro ilin ekstermos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi direktos Mian vizagxon kontraux ilin. 8 Kaj Mi faros la landon dezerto pro tio, ke ili forte kulpigxis, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Ezekiel 17:6

6 Kaj gxi elkreskis kaj farigxis vasta vinberkreskajxo kun malalta trunko; gxiaj flankobrancxoj fleksigxis al gxi malsupren, kaj gxiaj radikoj estis sub gxi; kaj gxi farigxis vinbertrunko kaj elkreskigis brancxojn kaj brancxetojn.

Ezekiel 19:2

2 kaj diru:Kial via patrino kiel leonino kusxis inter leonoj, inter leonidoj edukis siajn idojn?

Hosea 2:2

2 Havu jugxon kontraux via patrino, havu jugxon, cxar sxi ne estas Mia edzino, kaj Mi ne estas sxia edzo; sxi forigu la malcxastecon de sia vizagxo kaj la adultemecon de siaj mamoj,

Hosea 2:5

5 cxar ilia patrino malcxastis, ilia naskintino malhonoris sin; cxar sxi diris:Mi sekvos miajn amistojn, kiuj donas al mi mian panon kaj mian akvon, miajn lanajxojn kaj miajn linajxojn, mian oleon kaj miajn drinkajxojn.

Matthew 21:33-41

33 Auxskultu alian parabolon:Estis viro dommastro, kiu plantis vinbergxardenon, kaj cxirkauxmetis plektobarilon, kaj fosis en gxi vinpremejon, kaj konstruis turon, kaj luigis gxin al kultivistoj, kaj forvojagxis. 34 Kaj kiam alproksimigxis la sezono de fruktoj, li sendis siajn sklavojn al la kultivistoj, por ricevi siajn fruktojn. 35 Kaj la kultivistoj, kaptinte liajn sklavojn, skurgxis unu, kaj mortigis alian, kaj sxtonbatis alian. 36 Li sendis ankoraux aliajn sklavojn, pli multajn ol la unuaj; kaj ili faris al ili tiel same. 37 Sed poste li sendis al ili sian filon, dirante:Ili respektos mian filon. 38 Sed la kultivistoj, vidante la filon, diris inter si:CXi tiu estas la heredonto; venu, ni lin mortigu, kaj prenu lian heredajxon. 39 Kaj ili kaptis lin, eljxetis lin el la vinberejo, kaj mortigis lin. 40 Kiam do venos la sinjoro de la vinberejo, kion li faros al tiuj kultivistoj? 41 Ili diris al li:Tiujn malbonulojn li mizere pereigos, kaj li luigos la vinberejon al aliaj kultivistoj, kiuj donos al li la fruktojn en iliaj sezonoj.

Genesis 49:10

10 Ne forprenigxos sceptro de Jehuda, Nek regbastono de inter liaj piedoj, GXis venos paco Kaj al li humiligxos la popoloj.

Numbers 24:7-9

7 Fluos akvo el liaj siteloj, Kaj lia semo estos cxe multaj akvoj; Superos Agagon lia regxo, Kaj altigxos lia regno. 8 Dio, kiu elkondukis lin el Egiptujo, Estas por li kiel la forto de bubalo; Li formangxas la popolojn, kiuj estas malamikaj al li, Kaj iliajn ostojn li frakasas Kaj per siaj sagoj disbatas. 9 Li genuigxis, li kusxigxis, Kiel leono kaj kiel leonino; Kiu lin levos? Viaj benantoj estas benataj, Kaj viaj malbenantoj estas malbenataj.

Numbers 24:17

17 Mi vidas lin, sed ne nun; Mi rigardas lin, sed ne proksime. Eliros stelo el Jakob, Kaj levigxos sceptro el Izrael, Detruos la randojn de Moab Kaj frakasos cxiujn filojn de malordo.

Ezra 4:20

20 ke potencaj regxoj estis en Jerusalem kaj posedis la tutan transriveran regionon, kaj tributo, impostoj, kaj jarpagoj estis donataj al ili.

Ezra 5:11

11 Per la sekvantaj vortoj ili respondis al ni kaj diris:Ni estas servantoj de Dio de la cxielo kaj de la tero, kaj ni konstruas la domon, kiu estis konstruita antaux multe da jaroj, kaj granda regxo de Izrael konstruis gxin kaj finis gxin.

Psalms 2:8-9

8 Petu Min, kaj Mi donos al vi popolojn por heredo, Kaj por posedo limojn de tero. 9 Vi disbatos ilin per fera sceptro, Kiel potan vazon vi ilin dispecigos.

Psalms 80:15

15 Kaj sxirmu tion, kion plantis Via dekstra mano, Kaj la kreskajxidon, kiun Vi fortikigis por Vi.

Psalms 80:17

17 Via brako estu super la viro de Via dekstra mano, Super la homido, kiun Vi fortikigis por Vi.

Psalms 110:2

2 La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: Regu inter viaj malamikoj.

Isaiah 11:1

1 Eliros markoto el la trunko de Jisxaj, kaj brancxo elkreskos el gxiaj radikoj.

Ezekiel 19:12

12 Sed en kolero oni gxin elsxiris kaj jxetis sur la teron, kaj la orienta vento elsekigis gxiajn fruktojn; derompigxis kaj velksekigxis la fortikaj brancxoj, fajro ilin konsumis.

Ezekiel 21:10

10 gxi estas akrigita, por bucxi; gxi estas purigita, por brili. CXu oni povas gxoji, kiam la sceptron de Mia filo malsxatas cxia ligno?

Ezekiel 21:13

13 CXar estis farita provo, sed kion gxi helpis? ecx malsxatata la sceptro ne povas ekzisti, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Ezekiel 31:3

3 Jen Asirio estis kiel cedro sur Lebanon, kun belaj brancxoj, kun densa foliaro, kun alta kresko, kaj gxia supro estis inter la nuboj.

Daniel 4:11

11 tiu arbo estas bonkreska kaj forta, kaj gxia alto atingas la cxielon, kaj oni gxin vidas gxis la randoj de la tuta tero;

Daniel 4:20-21

20 La arbo, kiun vi vidis, kiu elkreskis alte kaj forte, atingis per sia pinto la cxielon, kaj estis videbla sur la tuta tero, 21 kaj sur kiu estis bela foliaro, multe da fruktoj kaj mangxajxo por cxiuj, sub kiu sidis bestoj de la kampo, kaj sur kies brancxoj sidis birdoj de la cxielo-

Deuteronomy 32:22

22 CXar fajro ekflamis en Mia kolero, Kaj gxi brulas gxis la profundoj de SXeol, Kaj gxi ruinigas la teron kaj gxiajn produktojn, Kaj gxi bruligas la bazojn de la montoj.

2 Kings 23:29

29 En lia tempo Faraono Nehxo, regxo de Egiptujo, iris kontraux la regxon de Asirio al la rivero Euxfrato. La regxo Josxija iris renkonte al li, kaj cxi tiu mortigis lin en Megido, kiam li ekvidis lin.

2 Kings 24:14-16

14 Kaj li forkondukis cxiujn Jerusalemanojn, cxiujn eminentulojn, cxiujn fortajn militistojn-dek mil estis forkondukitaj-kaj cxiujn artistojn kaj cxiujn forgxistojn; restis neniu krom la malricxa popolo de la lando. 15 Kaj li forkondukis Jehojahxinon en Babelon; kaj la patrinon de la regxo kaj la edzinojn de la regxo kaj liajn korteganojn kaj la potenculojn de la lando li forkondukis en kaptitecon el Jerusalem en Babelon. 16 Kaj cxiujn fortulojn, sep mil, kaj la artistojn kaj la forgxistojn, mil, cxiujn bravajn militistojn, la regxo de Babel forkondukis en kaptitecon en Babelon.

Psalms 52:5

5 Tial Dio pereigos vin por cxiam, Elsxiros vin el via tendo, Kaj eljxetos vin el la lando de la vivantoj. Sela.

Psalms 80:12-13

12 Kial Vi detruis gxiajn barilojn, Ke cxiuj pasantoj gxin sxiras? 13 Subfosas gxin arbara apro, Kaj kampa besto gxin mordas.

Psalms 80:16

16 GXi estas bruligita de fajro, krevinta; De Via minaca vizagxo ili pereis.

Psalms 89:40-45

40 Vi detruis cxiujn liajn barilojn, Ruinigis liajn fortikajxojn. 41 Prirabas lin cxiuj pasantoj; Li farigxis mokatajxo por siaj najbaroj. 42 Vi altigis la dekstran manon de liaj malamikoj, Vi gxojigis cxiujn liajn kontrauxulojn. 43 Vi returnis la trancxon de lia glavo, Kaj ne subtenis lin en la milito. 44 Vi forigis lian brilon, Kaj lian tronon Vi jxetis sur la teron. 45 Vi mallongigis la tagojn de lia juneco, Vi kovris lin per honto. Sela.

Isaiah 5:5-6

5 Nun mi sciigos al vi, kion mi faros al mia vinbergxardeno:forigita estos gxia barilo, kaj gxi estos ruinigata, gxiaj muroj estos disjxetitaj, kaj gxi estos piedpremata. 6 Mi lasos gxin dezerta, gxi ne estos pritrancxata nek prifosata, kaj elkreskos en gxi dornoj kaj pikarbustoj; kaj al la nuboj mi ordonos, ke ili ne versxu sur gxin pluvon.

Isaiah 27:11

11 Kiam sekigxos gxiaj brancxoj, oni ilin rompos; venos virinoj kaj forbruligos ilin. CXar tio ne estas popolo prudenta, tial gxia Kreinto ne kompatos gxin, kaj gxia Farinto gxin ne indulgos.

Jeremiah 4:11-12

11 En tiu tempo oni diros al tiu popolo kaj al Jerusalem:Seka vento de la altajxoj en la dezerto venas sur la vojon de la filino de Mia popolo, ne por ventumi kaj ne por purigi; 12 vento pli forta ol ili venos al Mi; tiam Mi diros Mian verdikton kontraux ili.

Jeremiah 22:10-11

10 Ne ploru pri mortinto kaj ne funebru pri li; sed ploru forte pri tiu, kiu foriras, cxar li ne plu revenos kaj ne revidos la landon de sia naskigxo. 11 CXar tiele diras la Eternulo pri SXalum, filo de Josxija, regxo de Judujo, kiu regxis post sia patro Josxija kaj foriris de cxi tiu loko:Li ne plu revenos cxi tien;

Jeremiah 22:25-27

25 Kaj Mi transdonos vin en la manon de tiuj, kiuj celas vian morton, kaj en la manon de tiuj, kiujn vi timegas, en la manon de Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj en la manon de la HXaldeoj. 26 Kaj Mi jxetos vin, kaj vian patrinon, kiu naskis vin, en alian landon, kie vi ne naskigxis; kaj tie vi mortos. 27 Sed en la landon, kien ili tre dezirus reveni, tien ili ne revenos.

Jeremiah 31:28

28 Kaj tiel same, kiel Mi maldormis super ili, por elradikigi, elsxiri, detrui, pereigi, kaj malfelicxigi, tiel Mi maldormos super ili, por konstrui kaj planti, diras la Eternulo.

Ezekiel 15:4

4 Jen gxi estas transdonata al la fajro por forbruligo; ambaux finojn formangxas la fajro, forbrulas ankaux la mezo; cxu gxi tauxgas por laboro?

Ezekiel 17:10

10 Kaj jen, kvankam gxi estas plantita, cxu gxi havos sukceson? cxu gxi ne tute forvelkos, kiam la orienta vento gxin tusxos? gxi forvelkos sur la bedoj, kie gxi kreskis.

Ezekiel 19:11

11 Kaj elkreskis al gxi brancxoj tiel fortikaj, ke ili tauxgis kiel sceptroj de regantoj, kaj alte levigxis gxia trunko inter la brancxaro; kaj gxi estis bone videbla pro sia alteco kaj pro la multo de siaj brancxoj.

Ezekiel 20:47-48

47 Kaj diru al la suda arbaro:Auxskultu la vorton de la Eternulo! Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi ekbruligos en vi fajron, kaj gxi formangxegos en vi cxiun arbon verdan kaj cxiun arbon velksekigxintan; ne estingigxos la flamanta fajro, kaj forbrulos cxio, kio trovigxas de la sudo gxis la nordo. 48 Kaj cxiu karno vidos, ke Mi, la Eternulo, tion ekbruligis tiel, ke oni ne povas estingi.

Ezekiel 28:17

17 De via beleco fierigxis via koro, pro via majesteco vi perdis vian sagxon; tial Mi jxetos vin sur la teron kaj faros vin mokatajxo antaux la regxoj.

Hosea 13:15

15 Kvankam li estas fruktoricxa inter la fratoj, venos tamen vento orienta, vento de la Eternulo, blovanta el la dezerto, kaj tiam elsekigxos lia fonto, dezertigxos lia devenejo; kaj li disrabos la trezorejon de cxiuj grandvalorajxoj.

Matthew 3:10

10 Kaj jam la hakilo kusxas cxe la radiko de la arboj; tial cxiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata, kaj jxetata en fajron.

John 15:6

6 Se iu ne restas en mi, tiu estas eljxetita, kiel la brancxo, kaj sekigxas; kaj oni ilin kolektas kaj jxetas en fajron, kaj ili brulas.

Deuteronomy 28:47-48

47 pro tio, ke vi ne servis al la Eternulo, via Dio, en gajeco kaj kun gxoja koro, kiam vi cxion havis abunde. 48 Kaj vian malamikon, kiun la Eternulo sendos sur vin, vi servos en malsato kaj soifo kaj nudeco kaj manko de cxio; kaj li metos feran jugon sur vian kolon, gxis li ekstermos vin.

2 Kings 24:12-16

12 Kaj Jehojahxin, regxo de Judujo, eliris al la regxo de Babel, li kaj lia patrino kaj liaj servantoj kaj liaj altranguloj kaj liaj korteganoj; kaj la regxo de Babel prenis lin en la oka jaro de sia regxado. 13 Kaj li elprenis el tie cxiujn trezorojn de la domo de la Eternulo kaj la trezorojn de la regxa domo, kaj li disrompis cxiujn orajn vazojn, kiujn Salomono, regxo de Izrael, faris en la templo de la Eternulo, kiel diris la Eternulo.

Psalms 63:1

1 Psalmo de David, kiam li estis en la dezerto de Judujo. Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore sercxas; Soifas pri Vi mia animo, sopiras pri Vi mia karno, En lando seka, sensuka, kaj senakva.

Psalms 68:6

6 Dio donas domon al soluloj, Elirigas malliberulojn en liberecon; Nur la ribeluloj restas en dezerto.

Jeremiah 52:27-31

27 Kaj la regxo de Babel frapis ilin kaj mortigis ilin en Ribla, en la lando HXamat. Tiamaniere Jehuda estis elhejmigita el sia lando. 28 Jen estas la kvanto de la popolo, kiun Nebukadnecar elhejmigis:en la sepa jaro tri mil dudek tri Judojn; 29 en la dek-oka jaro de Nebukadnecar okcent tridek du homojn el Jerusalem; 30 en la dudek-tria jaro de Nebukadnecar la korpogardistestro Nebuzaradan elhejmigis sepcent kvardek kvin homojn el la Judoj:la kvanto de cxiuj estis kvar mil sescent homoj. 31 En la tridek-sepa jaro post la elpatrujigo de Jehojahxin, regxo de Judujo, en la dek-dua monato, en la dudek-kvina tago de la monato, Evil- Merodahx, regxo de Babel, en la unua jaro de sia regxado, levis la kapon de Jehojahxin, regxo de Judujo, kaj elirigis lin el la malliberejo;

Ezekiel 19:10

10 Via patrino estis, simile al vi, kiel vinberkreskajxo, plantita apud akvo, fruktoricxa kaj brancxoricxa pro la abundo de akvo.

Ezekiel 20:35

35 kaj Mi venigos vin en la dezerton de la popoloj, kaj tie Mi procesos kun vi vizagxon kontraux vizagxo.

Hosea 2:3

3 por ke Mi ne senvestigu sxin gxis nudeco, kaj ne prezentu sxin tia, kia sxi estis en la tago de sia naskigxo, ke Mi ne faru sxin kiel dezerto, ne faru sxin kiel tero senakva, kaj ne mortigu sxin per soifo.

Judges 9:15

15 Kaj la dornarbusto diris al la arboj:Se vere vi sanktoleas min kiel regxon super vi, tiam venu, sxirmu vin sub mia ombro; se ne, tiam eliros fajro el la dornarbusto kaj forbruligos la cedrojn de Lebanon.

2 Kings 24:20

20 CXar la kolero de la Eternulo estis kontraux Jerusalem kaj kontraux Judujo, gxis Li forjxetis ilin de antaux Sia vizagxo. Kaj Cidkija defalis de la regxo de Babel.

2 Chronicles 36:13

13 Li defalis ankaux de la regxo Nebukadnecar, kiu jxurigis lin per Dio; li malmoligis sian nukon kaj obstinigis sian koron, ne konvertante sin al la Eternulo, Dio de Izrael.

Nehemiah 9:37

37 Kaj gxiaj produktajxoj abunde iras al la regxoj, kiujn Vi starigis super ni pro niaj pekoj; ili regas super niaj korpoj kaj super niaj brutoj laux sia placxo, kaj en granda mizero ni estas.

Psalms 79:7

7 CXar ili formangxis Jakobon Kaj dezertigis lian logxejon.

Psalms 80:15-16

15 Kaj sxirmu tion, kion plantis Via dekstra mano, Kaj la kreskajxidon, kiun Vi fortikigis por Vi. 16 GXi estas bruligita de fajro, krevinta; De Via minaca vizagxo ili pereis.

Isaiah 9:18-19

18 CXar la malbonageco ekbrulis kiel fajro, dornojn kaj pikarbustojn gxi formangxas, gxi brulas en densejo de arbaro, kaj levigxas kolonoj da fumo. 19 De la kolero de la Eternulo Cebaot ekbrulis la tero, kaj la popolo farigxis mangxajxo por la fajro; neniu kompatas sian fraton.

Jeremiah 38:23

23 Kaj cxiujn viajn edzinojn kaj viajn filojn oni forkondukos al la HXaldeoj, kaj vi ne savigxos el iliaj manoj; vi estos kaptita en la manojn de la regxo de Babel, kaj cxi tiu urbo estos forbruligita per fajro.

Jeremiah 52:3

3 CXar la kolero de la Eternulo estis kontraux Jerusalem kaj kontraux Judujo, gxis Li forjxetis ilin de antaux Sia vizagxo. Kaj Cidkija defalis de la regxo de Babel.

Ezekiel 17:18-20

18 Kaj cxar li malsxatis la jxuron kaj rompis la interligon, cxar li donis sian manon kaj tamen faris cxion cxi tion, tial li ne savigxos. 19 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiel Mi vivas, Mian jxuron, kiun li malsxatis, kaj Mian interligon, kiun li rompis, Mi metos sur lian kapon. 20 Mi jxetos sur lin Mian reton, kaj li kaptigxos en Mian kaptilon; kaj Mi forkondukos lin en Babelon, kaj tie Mi faros sur li jugxon pro la krimo, kiun li faris kontraux Mi.

Ezekiel 19:1

1 Kaj vi eksonigu funebran kanton pri la princoj de Izrael;

Ezekiel 20:47

47 Kaj diru al la suda arbaro:Auxskultu la vorton de la Eternulo! Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi ekbruligos en vi fajron, kaj gxi formangxegos en vi cxiun arbon verdan kaj cxiun arbon velksekigxintan; ne estingigxos la flamanta fajro, kaj forbrulos cxio, kio trovigxas de la sudo gxis la nordo.

Ezekiel 21:25-27

25 Kaj vi, ho senhonora kaj malpia estro de Izrael, kies tago alvenis nun, kiam devas cxesigxi liaj krimoj- 26 tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Deprenu la cidaron kaj demetu la kronon; ne plue estos tiel; kiu estis humila, tiu altigxos, kaj kiu estis fiera, tiu malaltigxos. 27 Mi forigos, forigos, forigos gxin; kaj gxi ne ekzistos, gxis venos tiu, kiu havas rajton je gxi, kaj al li Mi gxin donos.

Hosea 3:4

4 CXar dum longa tempo la Izraelidoj restos sen regxo, sen estro, sen oferoj, sen statuo, sen efodo, kaj sen domaj dioj;

Hosea 10:3

3 Nun ili diras:Ni ne havas regxon; cxar ni ne timas la Eternulon, kion do povas fari por ni regxo?

Amos 9:11

11 En tiu tempo Mi restarigos la falintan tabernaklon de David, Mi resxtopos gxiajn brecxojn, Mi restarigos la detruitajxon, kaj Mi rekonstruos gxin, kiel en la tempo antikva,

Luke 19:41

41 Kaj kiam li alproksimigxis, li rigardis la urbon, kaj ploris pro gxi,

John 19:15

15 Ili kriegis:Forigu, forigu, krucumu lin. Pilato diris al ili:CXu mi krucumu vian Regxon? La cxefpastroj respondis:Ni ne havas regxon krom Cezaro.

Romans 9:2-4

2 ke mi havas grandan malgxojon kaj sencxesan doloron en la koro. 3 CXar mi volus, ke mi estu anatemita for de Kristo por miaj fratoj, miaj parencoj laux la karno; 4 kiuj estas Izraelidoj, kies estas la adopto kaj la gloro kaj la interligoj kaj la legxdono kaj la Diservo kaj la promesoj;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.