24 La tuta oro, kiu estis uzita por cxiuj laboroj de la sanktejo, la oro, kiu estis alportita kiel oferdonoj, prezentis la kvanton de dudek naux kikaroj kaj sepcent tridek sikloj laux la mezuro de la sankta siklo.
Exodus 38:24 Cross References - Esperanto
Exodus 25:2
2 Diru al la Izraelidoj, ke ili alportu por Mi oferdonon; de cxiu homo, kies koro deziros doni, prenu la oferdonon por Mi.
Exodus 29:24
24 kaj metu cxion sur la manojn de Aaron kaj sur la manojn de liaj filoj, kaj skuu tion kiel skuoferon antaux la Eternulo.
Exodus 30:13-14
Exodus 30:24
24 kaj da kasio kvincent siklojn laux la mezuro de la sankta siklo, kaj da olivoleo unu hinon.
Exodus 35:22
22 Kaj venis la viroj kaj la virinoj; cxiuj, kiujn inklinigis la koro, alportis bukojn kaj orelringojn kaj ringojn kaj kolringojn, diversajn orajn objektojn; kaj cxiu alportis oran oferdonon al la Eternulo.
Leviticus 5:15
15 Se iu kulpigxos, pekante per eraro kontraux la sanktajxoj de la Eternulo, tiam li alportu kiel prokulpan oferon al la Eternulo virsxafon sendifektan el la malgrandaj brutoj, havantan laux via taksado la valoron de du sikloj, laux la sankta siklo; gxi estu prokulpa ofero.
Leviticus 27:3
3 tiam via taksado devas esti:pro virseksulo en la agxo de dudek jaroj gxis sesdek jaroj via taksado estu kvindek sikloj da argxento laux la sankta siklo.
Leviticus 27:25
25 CXiu via taksado estu laux la sankta siklo:el dudek geroj konsistu la siklo.
Numbers 3:47
47 prenu po kvin sikloj pro cxiu kapo, laux la sankta siklo prenu, po dudek geroj en siklo;
Numbers 18:16
16 Ilia elacxeto estas:post la agxo de unu monato prenu elacxeton laux via takso, kvin siklojn da argxento laux la sankta siklo, kiu konsistas el dudek geroj.
1 Chronicles 22:14-16
14 Jen mi en mia malricxeco pretigis por la domo de la Eternulo cent mil kikarojn da oro, kaj milionon da kikaroj da argxento, kaj kupron kaj feron en nekalkulebla kvanto, cxar estas multe da gxi; ankaux lignon kaj sxtonojn mi pretigis; kaj vi povas aldoni al tio.
15 Vi havas multe da farontoj de la laboroj, masonistojn kaj cxarpentistojn kaj kompetentulojn pri cxiaj aferoj.
16 La oro, argxento, kupro, kaj fero estas en nekalkulebla kvanto; levigxu kaj faru, kaj la Eternulo estu kun vi.
1 Chronicles 29:2-7
2 Mi preparis per mia tuta forto por la domo de mia Dio oron por la oraj objektoj, argxenton por la argxentaj, kupron por la kupraj, feron por la feraj, lignon por la lignaj, sxtonojn oniksajn kaj sxtonojn enkadrigitajn, sxtonojn belajn kaj diverskolorajn, kaj cxiaspecajn sxtonojn multekostajn, kaj multe da sxtonoj marmoraj.
3 Krom tio, pro mia amo al la domo de mia Dio, mian propran trezoron de oro kaj argxento, kiun mi havas, mi fordonas por la domo de mia Dio, krom tio, kion mi pretigis por la sankta domo:
4 tri mil kikarojn da oro, el la oro de Ofir, kaj sep mil kikarojn da argxento refandita, por tegi la murojn de la domoj;
5 oron por la oraj objektoj, argxenton por la argxentaj, kaj por cxiuj laborotajxoj de la majstroj. Tamen kiu ankoraux deziras oferi hodiaux por la Eternulo?
6 Kaj oferis la cxefoj de patrodomoj, la estroj de la triboj de Izrael, la milestroj kaj centestroj, kaj la estroj super la aferoj de la regxo;
7 kaj ili donis por la bezonoj de la domo de Dio kvin mil kikarojn da oro kaj dek mil darkemonojn, kaj dek mil kikarojn da argxento, kaj dek ok mil kikarojn da kupro, kaj cent mil kikarojn da fero.
Haggai 2:8
8 Al Mi apartenas la argxento kaj al Mi apartenas la oro, diras la Eternulo Cebaot.