Exodus 38:1 Cross References - Esperanto

1 Kaj li faris la altaron por la bruloferoj el akacia ligno; kvin ulnoj estis gxia longo, kaj kvin ulnoj gxia largxo; kvarangula gxi estis; kaj tri ulnoj estis gxia alto.

Exodus 27:1-8

1 Kaj faru la altaron el akacia ligno, havantan la longon de kvin ulnoj kaj la largxon de kvin ulnoj; kvarangula estu la altaro; kaj gxia alto estu tri ulnoj. 2 Kaj faru gxiajn kornojn sur gxiaj kvar anguloj; el gxi elstaru gxiaj kornoj; kaj tegu gxin per kupro. 3 Kaj faru por gxi potojn por gxia cindro kaj sxovelilojn kaj kalikojn kaj forkojn kaj karbujojn; cxiujn gxiajn vazojn faru el kupro. 4 Kaj faru por gxi kradon en formo de kupra reto, kaj faru sur la reto kvar kuprajn ringojn sur gxiaj kvar anguloj. 5 Kaj metu gxin sub la kornicon de la altaro, malsupren, tiel, ke la reto atingu gxis la mezo de la altaro. 6 Kaj faru stangojn por la altaro, stangojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per kupro. 7 Kaj metu gxiajn stangojn en ringojn, tiel, ke la stangoj estu cxe ambaux flankoj de la altaro, kiam oni gxin portos. 8 Interne malplena faru gxin el tabuloj; kiel estis montrite al vi sur la monto, tiel oni faru.

Exodus 40:6

6 Kaj starigu la altaron de bruloferoj antaux la eniro en la konstruajxon de la tabernaklo de kunveno.

Exodus 40:29

29 Kaj la altaron de bruloferoj li starigis cxe la eniro de la tabernaklo de kunveno, kaj li alportis sur gxi la bruloferon kaj la farunoferon, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

2 Chronicles 4:1

1 Kaj li faris kupran altaron, havantan la longon de dudek ulnoj, la largxon de dudek ulnoj, kaj la alton de dek ulnoj.

Ezekiel 43:13-17

13 Kaj jen estas la mezuroj de la altaro laux ulnoj, kun aldono po manlargxo por cxiu ulno:la bazo havu unu ulnon kaj la largxo unu ulnon, kaj la listelo cxe gxia rando cxirkauxe havu la largxon de unu manstrecxo; kaj tia estu la dorso de la altaro. 14 Kaj de la bazo sur la tero gxis la malsupra elstarajxo devas esti du ulnoj, kaj la largxo estu unu ulno; kaj de la malgranda elstarajxo gxis la granda elstarajxo estu kvar ulnoj, kaj la largxo unu ulno. 15 Kaj la altaro mem havu kvar ulnojn, kaj de la altaro levigxu supren kvar kornoj. 16 Kaj la altaro havu dek du ulnojn da longo kaj dek du ulnojn da largxo, gxi estu kvadrata sur cxiuj siaj kvar flankoj. 17 Kaj la elstarajxo havu dek kvar ulnojn da longo kaj dek kvar ulnojn da largxo sur cxiuj siaj kvar flankoj, kaj la listelo cxirkaux gxi havu duonon de ulno, kaj gxia bazo cxirkauxe havu unu ulnon; kaj gxiaj sxtupoj devas esti cxe la orienta flanko.

John 6:37

37 CXio, kion la Patro donas al mi, venos al mi; kaj tiun, kiu venas al mi, mi ja ne eljxetos.

Romans 8:3-4

3 CXar kiam la legxo trovigxis nekapabla pro tio, ke gxi estis malforta pro la karno, Dio, sendante Sian propran Filon en simileco de peka karno kaj pro peko, kondamnis la pekadon en la karno; 4 por ke la postulo de la legxo plenumigxu en ni, kiuj iradas ne laux la karno, sed laux la spirito.

Romans 12:1

1 Mi do vin petas, fratoj, pro la kompatoj de Dio, ke vi prezentu viajn korpojn kiel vivantan oferon, sanktan, placxantan al Dio, kio estas via racia servo.

Hebrews 3:1

1 Tial, fratoj sanktaj, partoprenantaj en cxiela voko, pripensu la Apostolon kaj CXefpastron de nia konfeso, Jesuon,

Hebrews 9:14

14 kiom pli la sango de Kristo, kiu per la eterna Spirito sin oferis senmakula al Dio, purigos vian konsciencon el malvivaj faroj, por servi al la vivanta Dio?

Hebrews 13:8

8 Jesuo Kristo estas la sama hieraux, hodiaux, kaj gxis eterneco.

Hebrews 13:10

10 Ni havas altaron, el kiu la servantoj de la tabernaklo havas nenian rajton mangxi.

1 Peter 2:5

5 vi ankaux, kiel sxtonoj vivantaj, konstruigxas domo spirita, sankta pastraro, por oferi spiritajn oferojn, akcepteblajn de Dio per Jesuo Kristo.

Revelation 21:16

16 Kaj la urbo staras kvadrate, kaj gxia longo estas tiom, kiom la largxo; kaj li mezuris la urbon per la vergo, dek du mil stadiojn; gxia longo kaj gxia largxo kaj gxia alto estas egalaj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.