Esther 8:1 Cross References - Esperanto

1 En tiu tago la regxo Ahxasxverosx transdonis al la regxino Ester la domon de Haman, la malamiko de la Judoj; kaj Mordehxaj venis antaux la regxon, cxar Ester diris, kio li estas por sxi.

Esther 1:14

14 kaj la plej proksimaj al li estis:Karsxena, SXetar, Admata, Tarsxisx, Meres, Marsena, kaj Memuhxan, la sep princoj Persaj kaj Medaj, kiuj havis la rajton rigardi la vizagxon de la regxo kaj okupis la unuan lokon en la regno):

Esther 2:7

7 Li estis prizorganto de Hadasa, kiu ankaux estis nomata Ester, filino de lia onklo, cxar sxi ne havis patron nek patrinon. La junulino estis belstatura kaj belvizagxa. Kiam mortis sxiaj gepatroj, Mordehxaj prenis sxin al si kiel filinon.

Esther 2:15

15 Kiam por Ester, filino de Abihxail, onklo de Mordehxaj, kiu prenis sxin al si kiel filinon, venis la vico iri al la regxo, sxi nenion petis, krom nur tio, kion diris Hegaj, la regxa euxnuko, gardisto de la virinoj. Kaj Ester akiris la favoron de cxiuj, kiuj sxin vidis.

Esther 7:6

6 Kaj Ester respondis:La malamanto kaj malamiko estas cxi tiu malbona Haman. Kaj Haman ektremis antaux la regxo kaj la regxino.

Job 27:16-17

16 Se li kolektos argxenton kiel polvon Kaj pretigos al si vestojn kiel argilon, 17 Tiam li pretigos, sed justulo metos sur sin la vestojn, Kaj senkulpulo dividos la argxenton.

Psalms 39:6

6 Nur kiel fantomo iras la homo, nur vante li klopodas; Li kolektas, kaj ne scias, kiu gxin ricevos.

Psalms 49:6-13

6 Kiuj fidas sian potencon Kaj fanfaronas per sia granda ricxeco? 7 Fraton tute ne liberigos homo, Nek donos al Dio elacxeton por li 8 (Multekosta estus la elacxeto de ilia animo, Kaj neniam tio estos), 9 Ke li restu viva eterne, Ke li ne vidu la tombon. 10 Oni ja vidas, ke sagxuloj mortas, Kaj ankaux malsagxulo kaj sensciulo pereas Kaj lasas al aliaj sian havon. 11 Ilia deziro estas, ke iliaj domoj ekzistu por cxiam, Kaj iliaj logxejoj de generacio al generacio; Ili nomas siajn bienojn laux siaj nomoj. 12 Sed homo ne restas longe en honoro; Li egaligxas al bruto bucxota. 13 Tia estas ilia vojo, ilia espero, Kaj iliaj posteuloj aprobas ilian opinion. Sela.

Proverbs 13:22

22 Bonulo heredigas la nepojn; Kaj por virtulo konservigxas la havo de pekulo.

Proverbs 28:8

8 Kiu pligrandigas sian havon per procentegoj kaj troprofito, Tiu kolektas gxin por kompatanto de malricxuloj.

Ecclesiastes 2:18-19

18 Kaj mi ekmalamis cxiun laboron, kiun mi laboris sub la suno; cxar mi devos lasi gxin al homo, kiu estos post mi. 19 Kaj kiu scias, cxu estos sagxa aux malsagxa tiu, kiu ekposedos mian tutan laboron, pri kiu mi penis kaj strecxis mian sagxon sub la suno? Ankaux cxi tio estas vantajxo.

Luke 12:20

20 Sed Dio diris al li:Ho senprudentulo! cxi tiun nokton oni postulas de vi vian animon; kies estos tio, kion vi preparis?

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.