3 CXi tio estas malbona en cxio, kio farigxas sub la suno, ke la sama sorto ekzistas por cxiuj, kaj la koro de la homidoj estas plena de malbono, kaj sensencajxo estas en ilia koro dum ilia vivado, kaj poste ili transiras al la mortintoj.
Ecclesiastes 9:3 Cross References - Esperanto
Genesis 6:5
5 Kaj la Eternulo vidis, ke granda estas la malboneco de la homoj sur la tero kaj ke cxiuj pensoj kaj intencoj de iliaj koroj estas nur malbono en cxiu tempo;
Genesis 8:21
21 Kaj la Eternulo flaris la agrablan odoron, kaj la Eternulo diris en Sia koro: Mi ne plu malbenos la teron pro la homo, cxar la penso de la homa koro estas malbona jam de lia juneco; kaj Mi ne batos plu cxion vivantan, kiel Mi faris.
Job 15:16
16 Des pli homo, abomeninda kaj malbona, Kiu trinkas malbonagojn kiel akvon.
Psalms 51:5
5 Mi estas ja naskita en krimo; Kaj en peko gravedigxis per mi mia patrino.
Proverbs 14:32
32 Pro sia malboneco malvirtulo estos forpusxita; Sed virtulo ecx mortante havas esperon.
Ecclesiastes 1:17
17 Sed kiam mi dedicxis mian koron, por ekkoni la sagxecon kaj ekkoni la malsagxecon kaj sensencecon, mi eksciis, ke ankaux cxi tio estas ventajxo.
Ecclesiastes 7:25
25 Mi turnis min kun mia koro, por ekkoni, esplori, kaj trasercxi sagxecon kaj prudenton, kaj ekscii, ke la malvirteco estas malsagxeco kaj ke la senscieco estas sensenca.
Ecclesiastes 8:11
11 CXar ne baldaux estas farata jugxo kontraux malbonaj faroj, tial plene kuragxas la koro de homidoj fari malbonon.
Ecclesiastes 9:2
2 Al cxiuj estas la sama sorto:al la virtulo kaj al la malvirtulo, al la bona kaj pura kaj al la malpura, al la oferfaranto kaj al tiu, kiu ne oferfaras, al la bonulo kaj al la pekulo, al la jxuranto kaj al tiu, kiu timas jxuron.
Ecclesiastes 12:7
7 kaj la polvo refarigxos tero, kiel gxi estis, kaj la spirito reiros al Dio, kiu gxin donis.
Jeremiah 17:9
9 Malica estas cxies koro, kaj nefidinda; kiu povas gxin ekkoni?
Matthew 15:19-20
Mark 7:21-23
Luke 6:11
11 Sed ili plenigxis de frenezo, kaj interparoladis inter si, kion ili faru al Jesuo.
Luke 15:17
17 Sed reveninte al si, li diris:Kiom da dungitoj de mia patro havas panon abunde, sed mi cxi tie pereas de malsato!
Acts 12:23
23 Kaj angxelo de la Eternulo tuj frapis lin, pro tio, ke li ne donis al Dio la gloron; kaj mangxate de vermoj, li senspirigxis.
Acts 26:11
11 Kaj punante ilin tre ofte en cxiuj sinagogoj, mi penis devigi ilin blasfemi; kaj forte furiozante kontraux ili, mi persekutis ilin ecx gxis fremdaj urboj.
Acts 26:24
24 Kaj dum li tiel pledis, Festo diris per lauxta vocxo:Pauxlo, vi frenezas; multe da studado vin frenezigas.
Romans 1:29-31
29 plenigite de cxia maljusteco, malvirteco, avideco, malboneco; plenaj de envio, mortigo, malpaco, ruzo, malico; flustrantaj,
30 kalumniantaj, Dimalamantaj, insultantaj, arogantaj, fanfaronemaj, elpensantaj malbonajxojn, malobeemaj al gepatroj,
31 senprudentaj, nefidindaj, neparencamaj, senkompataj;
Titus 3:3
3 CXar ni ankaux estis iam malsagxaj, malobeemaj, trompitaj, servantaj al diversaj pasioj kaj voluptoj, vivantaj en malico kaj envio, malamindaj, kaj malamantaj unu la alian.
2 Peter 2:16
16 sed li estis riprocxita pro sia malobeo; muta azeno, parolante per homa vocxo, haltigis la frenezecon de la profeto.