Ecclesiastes 9:1 Cross References - Esperanto

1 Al cxio cxi tio mi direktis mian koron, por esplori cxion cxi tion, ke la virtuloj kaj sagxuloj kaj iliaj faroj estas en la mano de Dio; kaj nek amon nek malamon scias la homo, kaj nenion, kio lin atendas.

Deuteronomy 33:3

3 Vere Li amas la popolojn; CXiuj Liaj sanktuloj estas en Via mano; Kaj ili falis antaux Viaj piedoj, Por auxskulti Viajn vortojn.

1 Samuel 2:9

9 La piedojn de Siaj piuloj Li gardas, Kaj la malvirtuloj pereas en mallumo; CXar ne per sia forto potencigxas la homo.

2 Samuel 15:25-26

25 Kaj la regxo diris al Cadok:Revenigu la keston de Dio en la urbon. Se mi akiros favoron de la Eternulo, tiam Li revenigos min kaj vidigos al mi gxin kaj Sian logxejon; 26 sed se Li diros:Vi ne placxas al Mi, tiam mi estas preta; Li faru kun mi, kiel placxas al Li.

Job 5:8

8 Sed mi min turnus al Dio, Kaj al Li mi transdonus mian aferon;

Job 12:10

10 De Tiu, en kies mano estas la animo de cxio vivanta Kaj la spirito de cxiu homa karno?

Psalms 10:14

14 Vi vidas ja, cxar mizerojn kaj suferojn Vi rigardas, por redoni laux Via forto. Al Vi fordonas sin malricxulo; Por orfo Vi estas helpanto.

Psalms 31:5

5 En Vian manon mi transdonas mian spiriton; Vi savas min, ho Eternulo, Dio de la vero.

Psalms 37:5-6

5 Transdonu al la Eternulo vian vojon kaj fidu Lin, Kaj Li faros. 6 Kaj Li aperigos vian pravecon kiel lumon, Kaj vian justecon kiel tagmezon.

Psalms 73:3

3 CXar mi cxagrenigxis pro la fanfaronuloj, Vidante la bonstaton de la malvirtuloj.

Psalms 73:11-13

11 Kaj ili diras:Kiel Dio scias? Kaj cxu la Plejaltulo komprenas? 12 Jen tiuj estas malvirtuloj, Kaj ili estas felicxuloj de la mondo kaj atingis ricxecon! 13 Nur vane mi purigis mian koron Kaj lavis per senkulpeco miajn manojn,

Proverbs 16:3

3 Transdonu al la Eternulo viajn farojn; Tiam viaj entreprenoj staros forte.

Ecclesiastes 1:17

17 Sed kiam mi dedicxis mian koron, por ekkoni la sagxecon kaj ekkoni la malsagxecon kaj sensencecon, mi eksciis, ke ankaux cxi tio estas ventajxo.

Ecclesiastes 7:15

15 CXion tion mi vidis en miaj vantaj tagoj:okazas, ke virtulo pereas cxe sia virteco, kaj okazas, ke malvirtulo longe vivas cxe sia malvirteco.

Ecclesiastes 7:25

25 Mi turnis min kun mia koro, por ekkoni, esplori, kaj trasercxi sagxecon kaj prudenton, kaj ekscii, ke la malvirteco estas malsagxeco kaj ke la senscieco estas sensenca.

Ecclesiastes 8:14

14 Ekzistas vantajxo, kiu farigxas sur la tero:ekzistas virtuloj, al kiuj farigxas tio sama, kio farigxas al malvirtuloj; kaj ekzistas malvirtuloj, al kiuj farigxas tio sama, kio al la virtuloj; kaj mi diris al mi, ke ankaux cxi tio estas vantajxo.

Ecclesiastes 8:16

16 Kiam mi direktis mian koron, por ekkoni sagxecon, kaj por cxirkauxrigardi la aferojn, kiuj estas farataj sur la tero tiamaniere, ke nek tage nek nokte homo vidas dormon sur siaj okuloj; kaj kiam mi rigardis cxiujn farojn de Dio:

Ecclesiastes 10:14

14 Malsagxulo multe parolas, kvankam homo ne scias, kio estos; kaj kio estos post li? kiu cxi tion diros al li?

Ecclesiastes 12:9-10

9 Krom tio, ke la Predikanto estis sagxulo, li ankoraux instruis scion al la popolo; li cxion pesis, esploris, kaj verkis multe da sentencoj. 10 Penis la Predikanto trovi agrablajn parolojn, kaj li skribis gxuste vortojn de vero.

Isaiah 26:12

12 Ho Eternulo, Vi starigos por ni pacon; cxar ankaux cxiujn niajn aferojn Vi faris por ni.

Isaiah 49:1-4

1 Auxskultu min, ho insuloj, kaj atentu, ho malproksimaj gentoj:la Eternulo min alvokis el la ventro, el la interno de mia patrino Li vokis mian nomon. 2 Kaj Li faris mian busxon simila al akra glavo, kovris min per la ombro de Sia mano, kaj faris min polurita sago, kasxis min en Sia sagujo. 3 Kaj Li diris al mi:Vi estas Mia servanto, ho Izrael, per kiu Mi glorigxos. 4 Mi opiniis, ke vane mi penis, ke sencele kaj vane mi konsumis mian forton; sed vere mia rajto estas cxe la Eternulo, kaj mia rekompenco cxe mia Dio.

Jeremiah 1:18-19

18 Jen Mi faras vin hodiaux fortikigita urbo, fera kolono, kaj kupraj muroj en la tuta lando, kontraux la regxoj de Judujo, kontraux gxiaj princoj, kontraux gxiaj pastroj, kaj kontraux la popolo de la lando. 19 Ili batalos kontraux vi, sed ne venkos vin; cxar Mi estas kun vi, diras la Eternulo, por savi vin.

Malachi 3:15-18

15 Tial ni diras, ke la malbonuloj estas felicxaj, kaj la malpiuloj estas bone arangxitaj; ili incitas Dion, sed restas sendifektaj. 16 Sed tiuj, kiuj timas la Eternulon, diras al si reciproke:La Eternulo atentas kaj auxdas, kaj memorlibro estas skribata antaux Li pri tiuj, kiuj timas la Eternulon kaj respektas Lian nomon. 17 Kaj ili estos Miaj, diras la Eternulo Cebaot, en la tago, kiam Mi arangxos Mian apartan trezoron; kaj Mi korfavoros ilin, kiel homo korfavoras sian filon, kiu servas al li. 18 Kaj vi denove vidos la diferencon inter virtulo kaj malvirtulo, inter tiu, kiu servas al Dio, kaj tiu, kiu ne servas al Li.

John 10:27-30

27 Miaj sxafoj auxskultas mian vocxon, kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas; 28 kaj mi donas al ili eternan vivon; kaj ili neniam pereos, kaj neniu ilin forkaptos el mia mano. 29 Mia Patro, kiu donis ilin al mi, superas cxion; kaj neniu povas ion forkapti el la mano de mia Patro. 30 Mi kaj la Patro estas unu.

1 Corinthians 3:5-15

5 Kio do estas Apolos? kaj kio estas Pauxlo? Servantoj, per kiuj vi ekkredis; kaj cxiu, kiel la Sinjoro al li donis. 6 Mi plantis, Apolos akvumis; sed Dio kreskigis. 7 Tial nek la plantanto estas io, nek la akvumanto; sed Dio, la kreskiganto. 8 Sed la plantanto kaj la akvumanto estas unu; sed cxiu ricevos sian propran rekompencon laux sia laboro. 9 CXar ni estas kunlaborantoj kun Dio:vi estas la kultivotajxo de Dio, la konstruotajxo de Dio. 10 Laux la graco de Dio al mi donita, kiel sagxa majstromasonisto mi metis fundamenton; kaj aliaj surkonstruas. Sed cxiu zorgu, kiel li surkonstruas. 11 CXar neniu povas meti alian fundamenton krom tiu, kiu estas metita, tio estas Jesuo Kristo. 12 Sed se iu konstruas sur la fundamento oron, argxenton, multekostajn sxtonojn, lignon, fojnon, pajlon, 13 cxies laborajxo evidentigxos; cxar la tago gxin montros, pro tio, ke gxi estas malkasxita en fajro; kaj la fajro mem provos cxies laborajxon, kia gxi estas. 14 Se restos ies laborajxo, kiun li surkonstruis, li ricevos rekompencon. 15 Se ies laborajxo forbrulos, li suferos perdon; sed li mem savigxos; tamen kiel tra fajro.

2 Timothy 1:12

12 Pro tio mi ankaux suferas tiel; tamen mi ne hontas; cxar mi konas tiun, al kiu mi kredis, kaj mi konvinkigxis, ke li havas la povon gardi mian konfiditajxon gxis tiu tago.

1 Peter 1:5

5 kiuj estas gardataj de la potenco de Dio per fido al savo preta malkasxigxi en la lasta tempo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.