Deuteronomy 27 Cross References - Esperanto

1 Kaj Moseo kaj la plejagxuloj de Izrael ordonis al la popolo, dirante:Observu cxiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux. 2 Kaj kiam vi transiros trans Jordanon en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, tiam starigu al vi grandajn sxtonojn kaj cxirkauxsxmiru ilin per kalko; 3 kaj skribu sur ili cxiujn vortojn de cxi tiu instruo, kiam vi transiros, por ke vi venu en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donis al vi, la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, kiel parolis al vi la Eternulo, la Dio de viaj patroj. 4 Kaj kiam vi transiros Jordanon, tiam starigu cxi tiujn sxtonojn, pri kiuj mi ordonas al vi hodiaux, sur la monto Ebal, kaj cxirkauxsxmiru ilin per kalko. 5 Kaj konstruu tie altaron al la Eternulo, via Dio, altaron el sxtonoj; ne levu sur ilin feron. 6 El sxtonoj tutaj konstruu la altaron de la Eternulo, via Dio, kaj alportu sur gxi bruloferojn al la Eternulo, via Dio; 7 kaj bucxu pacoferojn, kaj mangxu tie, kaj estu gaja antaux la Eternulo, via Dio. 8 Kaj skribu tre klare sur la sxtonoj cxiujn vortojn de cxi tiu instruo. 9 Kaj Moseo kaj la pastroj Levidoj ekparolis al la tuta Izrael, dirante:Silentu kaj auxskultu, ho Izrael; en la hodiauxa tago vi farigxis popolo al la Eternulo, via Dio. 10 Auxskultu do la vocxon de la Eternulo, via Dio, kaj plenumu Liajn ordonojn kaj Liajn legxojn, kiujn mi donas al vi hodiaux. 11 Kaj Moseo ordonis al la popolo en tiu tago, dirante: 12 CXi tiuj starigxu, por beni la popolon, sur la monto Gerizim, kiam vi transiros Jordanon:Simeon kaj Levi kaj Jehuda kaj Isahxar kaj Jozef kaj Benjamen. 13 Kaj cxi tiuj starigxu por malbenado sur la monto Ebal:Ruben, Gad kaj Asxer kaj Zebulun, Dan kaj Naftali. 14 Kaj la Levidoj ekparolos, kaj diros al cxiuj Izraelidoj per lauxta vocxo: 15 Malbenita estu la homo, kiu faros idolon skulptitan aux fanditan, abomenajxon antaux la Eternulo, manfaritajxon de artisto, kaj starigos gxin sekrete. Kaj la tuta popolo respondos kaj diros:Amen. 16 Malbenita estu, kiu ne respektas sian patron kaj sian patrinon. Kaj la tuta popolo diros:Amen. 17 Malbenita estu, kiu forsxovas la limon de sia proksimulo. Kaj la tuta popolo diros:Amen. 18 Malbenita estu, kiu erarigas blindulon pri la vojo. Kaj la tuta popolo diros:Amen. 19 Malbenita estu, kiu forklinas la rajton de fremdulo, orfo, kaj vidvino. Kaj la tuta popolo diros:Amen. 20 Malbenita estu, kiu kusxas kun la edzino de sia patro; cxar li malkovris la baskon de sia patro. Kaj la tuta popolo diros:Amen. 21 Malbenita estu, kiu kusxas kun ia bruto. Kaj la tuta popolo diros:Amen. 22 Malbenita estu, kiu kusxas kun sia fratino, filino de sia patro aux filino de sia patrino. Kaj la tuta popolo diros:Amen. 23 Malbenita estu, kiu kusxas kun sia bopatrino. Kaj la tuta popolo diros:Amen. 24 Malbenita estu, kiu kasxe mortigas sian proksimulon. Kaj la tuta popolo diros:Amen. 25 Malbenita estu, kiu prenas subacxeton, por mortigi animon, sangon senkulpan. Kaj la tuta popolo diros:Amen. 26 Malbenita estu, kiu ne persistos en la vortoj de cxi tiu instruo, por plenumi ilin. Kaj la tuta popolo diros:Amen.

Deuteronomy 4:1-3

1 Kaj nun, ho Izrael, auxskultu la legxojn kaj la regulojn, kiujn mi instruas al vi, ke vi ilin plenumu, por ke vi vivu kaj venu kaj heredu la landon, kiun la Eternulo, la Dio de viaj patroj, donas al vi. 2 Ne aldonu al tio, kion mi ordonas al vi, kaj ne deprenu de gxi; sed observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kiujn mi ordonas al vi. 3 Viaj okuloj vidis, kion la Eternulo faris pro Baal-Peor; cxar cxiun homon, kiu sekvis Baal-Peoron, la Eternulo, via Dio, ekstermis el inter vi;

Deuteronomy 11:32

32 Observu do, ke vi plenumu cxiujn legxojn kaj instrukciojn, kiujn mi donas al vi hodiaux.

Deuteronomy 26:16

16 En la hodiauxa tago la Eternulo, via Dio, ordonas al vi plenumi cxi tiujn legxojn kaj regulojn; kaj observu kaj plenumu ilin per via tuta koro kaj per via tuta animo.

Luke 11:28

28 Sed li diris:Sed pli gxuste, felicxaj estas tiuj, kiuj auxdas la vorton de Dio kaj observas gxin.

John 15:14

14 Vi estas miaj amikoj, se vi faras tion, kion mi al vi ordonas.

1 Thessalonians 4:1-2

1 Fine do, fratoj, ni petegas kaj admonas vin en la Sinjoro Jesuo, ke kiamaniere vi lernis de ni, kiel vi devus iradi kaj placxi al Dio (kaj vi ja tiel iradas), tiamaniere vi pli kaj pli abunde agu. 2 CXar vi scias, kian admonon ni donis al vi en la Sinjoro Jesuo.

James 2:10

10 CXar cxiu, kiu observas la tutan legxaron, sed falpusxigxas pri unu punkto, farigxis kulpa pri cxio.

Deuteronomy 6:1

1 Kaj jen estas la ordonoj, la legxoj, kaj la reguloj, kiujn la Eternulo, via Dio, ordonis instrui al vi, por ke vi plenumadu ilin en la lando, en kiun vi transiras, por ekposedi gxin;

Deuteronomy 9:1

1 Auxskultu, ho Izrael! vi transiras nun Jordanon, por iri kaj ekposedi popolojn, kiuj estas pli grandaj kaj pli fortaj ol vi, urbojn grandajn kaj fortikigitajn gxis la cxielo,

Deuteronomy 11:31

31 CXar vi transiras Jordanon, por veni ekposedi la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj vi ekposedos gxin kaj eklogxos en gxi.

Deuteronomy 26:1

1 Kaj kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon, kaj vi ekposedos gxin kaj enlogxigxos en gxi:

Deuteronomy 27:3

3 kaj skribu sur ili cxiujn vortojn de cxi tiu instruo, kiam vi transiros, por ke vi venu en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donis al vi, la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, kiel parolis al vi la Eternulo, la Dio de viaj patroj.

Joshua 1:11

11 Iru tra la tendaro, kaj ordonu al la popolo, dirante:Pretigu por vi mangxajxon, cxar post tri tagoj vi transiros cxi tiun Jordanon, por iri ekposedi la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon.

Joshua 4:1

1 Kaj kiam la tuta popolo transiris Jordanon, la Eternulo diris al Josuo jene:

Joshua 4:5-24

5 kaj Josuo diris al ili:Iru antaux la kesto de la Eternulo, via Dio, en la mezo de Jordan, kaj levu al vi sur vian sxultron cxiu po unu sxtono, laux la nombro de la triboj de la Izraelidoj; 6 por ke cxi tio estu signo inter vi. Se viaj infanoj morgaux demandos vin, dirante:Pro kio estas cxe vi cxi tiuj sxtonoj? 7 tiam vi diros al ili:Pro tio, ke disflankigxis la akvo de Jordan antaux la kesto de interligo de la Eternulo; kiam gxi iris trans Jordanon, disflankigxis la akvo de Jordan. Kaj cxi tiuj sxtonoj estos memorigajxo por la Izraelidoj eterne. 8 Kaj la Izraelidoj faris tiel, kiel ordonis Josuo; kaj ili prenis dek du sxtonojn el meze de Jordan, kiel la Eternulo diris al Josuo, laux la nombro de la triboj de la Izraelidoj; kaj ili transportis ilin kun si al la nokthaltejo, kaj kusxigis ilin tie. 9 Kaj dek du sxtonojn Josuo starigis meze de Jordan, sur la loko, sur kiu staris la piedoj de la pastroj, kiuj portis la keston de interligo; kaj ili restis tie gxis hodiaux. 10 Kaj la pastroj, kiuj portis la keston, staris meze de Jordan, gxis finigxis cxio, kion la Eternulo ordonis al Josuo diri al la popolo, konforme al cxio, kion Moseo ordonis al Josuo. Kaj la popolo rapide transiris. 11 Kaj kiam la tuta popolo transiris, tiam transiris la kesto de la Eternulo kaj la pastroj antaux la popolo. 12 Kaj la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase transiris armitaj antaux la Izraelidoj, kiel diris al ili Moseo. 13 CXirkaux kvardek mil armitaj militistoj transiris antaux la Eternulo por la milito, sur la stepon de Jerihxo. 14 En tiu tago la Eternulo altigis Josuon antaux la okuloj de la tuta Izrael; kaj ili komencis timi lin, kiel ili timis Moseon dum lia tuta vivo. 15 Kaj la Eternulo diris al Josuo jene: 16 Ordonu al la pastroj, kiuj portas la keston de atesto, ke ili supreniru el Jordan. 17 Kaj Josuo ordonis al la pastroj, dirante:Supreniru el Jordan. 18 Kaj kiam la pastroj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, supreniris el Jordan, kaj kiam la plandoj de la pastroj levigxis sur la sekan teron, la akvo de Jordan reiris al sia loko kaj ekfluis kiel antauxe laux cxiuj siaj bordoj. 19 Kaj la popolo eliris el Jordan en la deka tago de la unua monato, kaj ili starigis sian tendaron en Gilgal, oriente de Jerihxo. 20 Kaj la dek du sxtonojn, kiujn ili prenis el Jordan, Josuo starigis en Gilgal. 21 Kaj li diris al la Izraelidoj jene:Se en la venonta tempo viaj filoj demandos siajn patrojn, dirante:Kion signifas cxi tiuj sxtonoj? 22 tiam diru al viaj filoj jene:Sur seka tero Izrael transiris cxi tiun Jordanon; 23 cxar la Eternulo, via Dio, elsekigis la akvon de Jordan antaux vi, gxis vi transiris, kiel la Eternulo, via Dio, faris kun la Rugxa Maro, kiun Li elsekigis antaux ni, gxis ni transiris; 24 por ke cxiuj popoloj de la tero sciu, ke la mano de la Eternulo estas forta, kaj por ke ili timu la Eternulon, vian Dion, en cxiu tempo.

Joshua 8:31

31 kiel ordonis Moseo, servanto de la Eternulo, al la Izraelidoj, kiel estas skribite en la libro de instruo de Moseo, altaron el sxtonoj nehakitaj, sur kiujn oni ne levis feron. Kaj oni alportis sur gxi bruloferojn al la Eternulo, kaj oni bucxis pacoferojn.

Ezekiel 11:19

19 Kaj Mi donos al ili unu koron, kaj novan spiriton Mi enmetos en vin, kaj Mi elprenos el ilia korpo la koron sxtonan kaj donos al ili koron karnan,

Ezekiel 36:26

26 Kaj Mi donos al vi koron novan, kaj spiriton novan Mi metos en vin; Mi eligos el via korpo la sxtonan koron, kaj Mi donos al vi koron karnan.

Leviticus 20:24

24 Kaj Mi diris al vi:Vi heredos ilian landon, kaj Mi gxin donos al vi, por ke vi posedu gxin, la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo. Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu distingis vin el inter la popoloj.

Numbers 13:27

27 Kaj ili rakontis al li, kaj diris:Ni venis en la landon, en kiun vi sendis nin, kaj efektive en gxi fluas lakto kaj mielo, kaj jen estas gxiaj fruktoj;

Numbers 14:8

8 Se la Eternulo estos favorkora al ni, Li venigos nin en tiun landon kaj donos gxin al ni, tiun landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.

Deuteronomy 6:8

8 kaj alligu ilin kiel signon al via mano, kaj ili estu kiel memorigajxo inter viaj okuloj;

Deuteronomy 26:9

9 kaj Li venigis nin al cxi tiu loko kaj donis al ni cxi tiun landon, landon, en kiu fluas lakto kaj mielo;

Joshua 5:6

6 CXar dum kvardek jaroj la Izraelidoj iris en la dezerto, gxis la tuta popolo militkapabla, kiu eliris el Egiptujo, elmortis, pro tio, ke ili ne obeis la vocxon de la Eternulo; al ili la Eternulo jxuris, ke Li ne montros al ili la landon, pri kiu la Eternulo jxuris al iliaj patroj, ke Li donos al ni landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.

Joshua 8:32

32 Kaj li skribis tie sur la sxtonoj kopion de la instruo de Moseo, kiun li skribis antaux la Izraelidoj.

Jeremiah 11:5

5 por ke plenumigxu la jxuro, kiun Mi jxuris al viaj patroj, ke Mi donos al ili landon, kie fluas lakto kaj mielo, kiel tio estas nun. Kaj mi respondis kaj diris:Tiel estu, ho Eternulo.

Jeremiah 31:31-33

31 Jen venos la tempo, diras la Eternulo, kiam Mi faros kun la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda interligon novan: 32 ne tian, kiel la interligo, kiun Mi faris kun iliaj patroj, en la tago, kiam Mi prenis ilian manon, por elkonduki ilin el la lando Egipta, la interligo, kiun ili malobeis kaj Mi devis altrudi al ili, diras la Eternulo; 33 sed jen estas la interligo, kiun Mi faros kun la domo de Izrael post tiu tempo, diras la Eternulo:Mi metos Mian legxon en ilian internon, kaj sur ilia koro Mi gxin skribos, kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo.

Jeremiah 32:22

22 kaj Vi donis al ili cxi tiun landon, pri kiu Vi jxuris al iliaj patroj, ke Vi donos al ili, landon, en kiu fluas lakto kaj mielo;

2 Corinthians 3:2-3

2 Vi mem estas nia letero, skribita sur nia koro, kaj konata kaj legata de cxiuj; 3 cxar vi montrigxis, ke vi estas letero de Kristo liverita per ni, skribita ne per inko, sed per la Spirito de la vivanta Dio; ne sur sxtonaj tabeloj, sed sur la karnaj tabeloj de la koro.

Hebrews 8:6-10

6 Sed nun li ricevis servadon des pli bonan, ju pli bona estas la interligo, kies interulo li farigxis kaj kiu sur pli bonaj promesoj estas dekretita. 7 CXar se tiu unua interligo estus sendifekta, tiam ne estus sercxita loko por dua. 8 CXar riprocxante ilin, Li diris: Jen venos la tempo, diras la Eternulo, Kiam Mi faros kun la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda interligon novan: 9 Ne tian, kiel la interligo, kiun Mi faris kun iliaj patroj En la tago, kiam Mi prenis ilian manon, por elkonduki ilin el la lando Egipta, CXar ili ne restis en Mia interligo, Kaj Mi malatentis ilin, diris la Eternulo. 10 Sed jen estas la interligo, kiun Mi faros kun la domo de Izrael Post tiu tempo, diras la Eternulo: Mi metos Miajn legxojn en ilian internon, Kaj sur ilia koro Mi ilin skribos, Kaj Mi estos ilia Dio, Kaj ili estos Mia popolo.

Hebrews 10:16

16 Jen estas la interligo, kiun Mi faros kun ili Post tiu tempo, diras la Eternulo: Mi metos Miajn legxojn en ilian internon, Kaj sur ilia koro Mi ilin skribos; li ankaux diras:

Deuteronomy 11:29-30

29 Kiam la Eternulo, via Dio, venigos vin en la landon, en kiun vi iras, por ekposedi gxin, tiam vi esprimos la benon sur la monto Gerizim kaj la malbenon sur la monto Ebal; 30 ili estas transe de Jordan, malantaux la vojo al la okcidento, en la lando de la Kanaanidoj, kiuj logxas en la stepo, kontraux Gilgal, apud la kverko More.

Joshua 8:30-33

30 Tiam Josuo konstruis sur la monto Ebal altaron al la Eternulo, Dio de Izrael, 31 kiel ordonis Moseo, servanto de la Eternulo, al la Izraelidoj, kiel estas skribite en la libro de instruo de Moseo, altaron el sxtonoj nehakitaj, sur kiujn oni ne levis feron. Kaj oni alportis sur gxi bruloferojn al la Eternulo, kaj oni bucxis pacoferojn. 32 Kaj li skribis tie sur la sxtonoj kopion de la instruo de Moseo, kiun li skribis antaux la Izraelidoj. 33 Kaj la tuta Izrael kaj liaj plejagxuloj kaj oficistoj kaj liaj jugxistoj staris cxe ambaux flankoj de la kesto, kontraux la pastroj Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, kiel la fremduloj, tiel ankaux la indigxenoj; duono staris kontraux la monto Gerizim, kaj la dua duono kontraux la monto Ebal, kiel ordonis antauxe Moseo, servanto de la Eternulo, por beni la popolon.

Exodus 20:25

25 Kaj se vi faros al Mi altaron el sxtonoj, ne konstruu gxin el sxtonoj hakitaj; cxar se vi levos sur gxin vian hakilon, vi gxin malsanktigos.

Exodus 24:4

4 Kaj Moseo skribis cxiujn vortojn de la Eternulo, kaj li levigxis frue matene kaj konstruis altaron sub la monto kaj dek du kolonojn laux la dek du triboj de Izrael.

Joshua 8:30-31

30 Tiam Josuo konstruis sur la monto Ebal altaron al la Eternulo, Dio de Izrael, 31 kiel ordonis Moseo, servanto de la Eternulo, al la Izraelidoj, kiel estas skribite en la libro de instruo de Moseo, altaron el sxtonoj nehakitaj, sur kiujn oni ne levis feron. Kaj oni alportis sur gxi bruloferojn al la Eternulo, kaj oni bucxis pacoferojn.

1 Kings 18:31-32

31 Kaj Elija prenis dek du sxtonojn, laux la nombro de la triboj de la filoj de Jakob, al kiu aperis la vorto de la Eternulo, dirante:Via nomo estu Izrael. 32 Kaj li konstruis el la sxtonoj altaron en la nomo de la Eternulo, kaj li faris cxirkaux la altaro foson, havantan la amplekson de du grenmezuroj.

Leviticus 1:1-17

1 La Eternulo vokis Moseon, kaj ekparolis al li el la tabernaklo de kunveno, dirante: 2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Se iu el vi volas alporti oferon al la Eternulo, el la brutoj, el la bovoj, kaj el la sxafoj alportu vian oferon. 3 Se lia ofero estas brulofero el bovoj, li oferu virseksulon sendifektan; al la pordo de la tabernaklo de kunveno li alkonduku gxin, por favorigi al si la Eternulon. 4 Kaj li metu sian manon sur la kapon de la brulofero, kaj li akiros favoron kaj pekpardonon. 5 Kaj li bucxu la bovidon antaux la Eternulo; kaj la filoj de Aaron, la pastroj, alportu la sangon kaj aspergu per la sango cxirkauxe la altaron, kiu estas cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno. 6 Kaj oni senfeligu la bruloferon kaj dishaku gxin en pecojn. 7 Kaj la filoj de la pastro Aaron metu fajron sur la altaron kaj metu lignon sur la fajron. 8 Kaj la filoj de Aaron, la pastroj, metu la pecojn, la kapon, kaj la grason, sur la lignon, kiu estas sur la fajro sur la altaro. 9 Kaj la internajxon kaj la krurojn oni lavu per akvo; kaj la pastro forbruligu cxion sur la altaro kiel bruloferon; gxi estas fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo. 10 Kaj se lia ofero estas el la malgrandaj brutoj, el la sxafoj aux el la kaproj, brulofero, li alportu gxin virseksan, sendifektan. 11 Kaj li bucxu gxin sur la norda flanko de la altaro antaux la Eternulo; kaj la filoj de Aaron, la pastroj, aspergu per gxia sango la altaron cxirkauxe. 12 Kaj oni dishaku gxin en pecojn, apartiginte la kapon kaj la grason, kaj la pastro metu ilin sur la lignon, kiu estas sur la fajro sur la altaro. 13 Kaj la internajxon kaj la krurojn oni lavu per akvo; kaj la pastro cxion alportu kaj forbruligu sur la altaro kiel bruloferon; gxi estas fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo. 14 Kaj se el la birdoj estas lia brulofero al la Eternulo, li alportu sian oferon el turtoj aux el kolombidoj. 15 Kaj la pastro alportu gxin al la altaro kaj fortordu gxian kapon kaj forbruligu gxin sur la altaro kaj elfluigu gxian sangon super la muro de la altaro. 16 Kaj gxian kropon kun gxiaj plumoj li forigu kaj jxetu gxin apud la altaron sur la orientan flankon en la cindrejon. 17 Kaj li disfendu gxiajn flugilojn, sed ne derompu; kaj la pastro forbruligu gxin sur la altaro, sur la ligno, kiu estas sur la fajro; gxi estas brulofero, fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo.

Ephesians 5:2

2 kaj iradu en amo, kiel Kristo nin amis kaj sin donis pro ni, donajxon kaj oferajxon al Dio por agrabla odorajxo.

Leviticus 3:1-17

1 Se lia ofero estas pacofero, se li alportas el la grandaj brutoj, cxu gxi estas virseksa, cxu virinseksa, sendifektan li alportu gxin antaux la Eternulon. 2 Kaj li metu sian manon sur la kapon de sia ofero kaj bucxu gxin cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno; kaj la filoj de Aaron, la pastroj, aspergu per la sango la altaron cxirkauxe. 3 Kaj li alportu el la pacofero kiel fajroferon al la Eternulo la sebon, kiu kovras la internajxojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internajxoj, 4 kaj ambaux renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas cxe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj li gxin apartigu. 5 Kaj la filoj de Aaron forbruligu tion sur la altaro, kune kun la brulofero, kiu estas sur la ligno, sur la fajro; gxi estas fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo. 6 Kaj se el la malgrandaj brutoj estas lia ofero, kiel pacofero al la Eternulo, cxu gxi estas virseksa, cxu virinseksa, sendifektan li gxin alportu. 7 Se sxafidon li alportas kiel sian oferon, li alportu gxin antaux la Eternulon; 8 kaj li metu sian manon sur la kapon de sia ofero, kaj li bucxu gxin antaux la tabernaklo de kunveno; kaj la filoj de Aaron aspergu per gxia sango la altaron cxirkauxe. 9 Kaj li alportu el la pacofero kiel fajroferon al la Eternulo gxian sebon, la tutan voston, detrancxitan cxe la sakro, kaj la sebon, kiu kovras la internajxojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internajxoj, 10 kaj ambaux renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas cxe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj li gxin apartigu. 11 Kaj la pastro bruligu tion sur la altaro; gxi estas mangxajxo, fajrofero al la Eternulo. 12 Kaj se lia ofero estas kapro, li alportu gxin antaux la Eternulon. 13 Kaj li metu sian manon sur gxian kapon, kaj li bucxu gxin antaux la tabernaklo de kunveno; kaj la filoj de Aaron aspergu per gxia sango la altaron cxirkauxe. 14 Kaj li alportu el gxi ofere, kiel fajroferon al la Eternulo, la sebon, kiu kovras la internajxojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internajxoj, 15 kaj ambaux renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas cxe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj li gxin apartigu. 16 Kaj la pastro bruligu tion sur la altaro; gxi estas mangxajxo, fajrofero, agrabla odorajxo; la tuta sebo estu por la Eternulo. 17 GXi estu eterna legxo por viaj generacioj en cxiuj viaj logxlokoj; sebon kaj sangon neniam mangxu.

Leviticus 7:11-17

11 Kaj jen estas la legxo pri la pacofero, kiu estas alportata al la Eternulo: 12 se iu gxin alportas kiel dankon, li alportu kun la danka ofero nefermentintajn kukojn, miksitajn kun oleo, kaj nefermentintajn flanojn, sxmiritajn per oleo, kaj el delikata faruno kukojn frititajn, miksitajn kun oleo. 13 Kune kun kukoj el pano fermentinta li alportu sian oferon, cxe sia danka pacofero. 14 Kaj li alportu unu el ili, el cxiu ofero, kiel oferdonon al la Eternulo; al la pastro, kiu aspergas la sangon de la pacofero, gxi apartenu. 15 Kaj la viando de la danka pacofero estu mangxata en la tago de la oferado; oni ne devas restigi iom el gxi gxis la mateno. 16 Sed se lia ofero estas sankta promeso aux memvola ofero, gxi estu mangxata en la tago de la alportado de la ofero; kaj ankaux en la sekvanta tago oni povas mangxi tion, kio restis el gxi. 17 Kaj kio restis el la viando de la ofero gxis la tria tago, tio estu forbruligata per fajro.

Deuteronomy 12:7

7 Kaj mangxu tie antaux la Eternulo, via Dio, kaj estu gajaj, vi kaj viaj familioj, en cxiu entrepreno de viaj manoj, per kiu benis vin la Eternulo, via Dio.

Deuteronomy 12:12

12 kaj estu gajaj antaux la Eternulo, via Dio, vi kaj viaj filoj kaj viaj filinoj kaj viaj servantoj kaj viaj servantinoj, kaj la Levido, kiu estas inter viaj pordegoj, cxar li ne havas parton kaj posedajxon kun vi.

Deuteronomy 16:11

11 Kaj estu gajaj antaux la Eternulo, via Dio, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido, kiu estas en viaj pordegoj, kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas inter vi, sur la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por logxigi tie Sian nomon.

Deuteronomy 16:14

14 Kaj estu gajaj en via festo, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas inter viaj pordegoj.

Deuteronomy 26:10-11

10 kaj nun jen mi alportis la unuajn fruktojn de la tero, kiun Vi donis al mi, ho Eternulo. Kaj vi metos tion antaux la Eternulon, vian Dion, kaj vi adorklinigxos antaux la Eternulo, via Dio. 11 Kaj vi estos gaja pro la tuta bono, kiun donis la Eternulo, via Dio, al vi kaj al via domo, vi, kaj la Levido, kaj la fremdulo, kiu logxas inter vi.

2 Chronicles 30:23-27

23 Kaj la tuta komunumo interkonsiligxe decidis festi aliajn sep tagojn, kaj ili pasigis la sep tagojn en gajeco. 24 CXar HXizkija, regxo de Judujo, donis por la popolo mil bovojn kaj sep mil sxafojn, kaj la eminentuloj donis al la popolo mil bovojn kaj dek mil sxafojn; kaj jam tre multaj el la pastroj sin sanktigis. 25 Kaj gxojis la tuta komunumo de la Judoj kaj la pastroj kaj la Levidoj, kaj la tuta popolamaso, kiu venis de Izrael, kaj la aligentuloj, kiuj venis el la lando de Izrael kaj kiuj logxis en Judujo. 26 Kaj estis granda gxojo en Jerusalem; cxar de la tempo de Salomono, filo de David, regxo de Izrael, ne estis io simila en Jerusalem. 27 Kaj levigxis la pastroj kaj la Levidoj kaj benis la popolon; kaj auxskultita estis ilia vocxo, kaj venis ilia pregxo en Lian sanktan logxejon, en la cxielon.

Nehemiah 8:10

10 Kaj li diris al ili:Iru, mangxu grasajxon kaj trinku dolcxajxon, kaj sendu porciojn al tiuj, kiuj nenion pretigis por si; cxar cxi tiu tago estas sankta al nia Sinjoro; kaj ne malgxoju, cxar la gxojo pri la Eternulo estas via forto.

Psalms 100:1-2

1 Psalmo de dankado. GXoje kriu al la Eternulo la tuta tero! 2 Servu al la Eternulo kun gxojo, Venu antaux Lian vizagxon kun kanto.

Isaiah 12:3

3 Kaj vi cxerpos kun gxojo akvon el la fontoj de la savo.

Isaiah 61:3

3 por fari al la afliktitoj de Cion, ke oni donu al ili ornamon anstataux cindro, oleon de gxojo anstataux funebro, veston de gloro anstataux spirito afliktita, kaj ke oni nomu ilin kverkoj de justeco, plantajxo de la Eternulo por Lia gloro.

Isaiah 61:10

10 Mi forte gxojas pri la Eternulo, mia animo gxojas pri mia Dio; cxar Li vestis min per vestoj de savo, per mantelo de justeco Li min kovris, kiel fiancxon, kiu sin ornamas per belajxo, kaj kiel fiancxinon, kiu metas sur sin siajn ornamajxojn.

Habakkuk 3:18

18 Ecx tiam mi gxojos pri la Eternulo, Mi estos gaja pri la Dio de mia savo.

Acts 10:36

36 Vi konas tiun vorton, kiun Li sendis al la Izraelidoj, predikante la evangelion de paco per Jesuo Kristo (li estas Sinjoro de cxiuj);

Romans 5:1

1 Tial ni, pravigite per fido, havu pacon kun Dio per nia Sinjoro Jesuo Kristo,

Romans 5:10

10 CXar se ni, estante malamikoj, estas repacigitaj kun Dio per la morto de Lia Filo, des plimulte, repacigite, ni estos savitaj per lia vivo;

Ephesians 2:16-17

16 kaj por kunakordigi ambaux en unu korpo al Dio per la kruco, mortiginte per tio la malamon; 17 kaj li venis kaj predikis pacon al vi malproksimaj kaj al la proksimaj;

Philippians 3:3

3 cxar ni estas la cirkumciduloj, kiuj per la Spirito de Dio adoras, kaj nin gratulas pri Kristo Jesuo, kaj ne havas fidon al la karno;

Philippians 4:4

4 GXoju en la Sinjoro cxiam; denove mi diros:GXoju.

Colossians 1:20

20 kaj per li kunakordigi cxion al Si mem, pacon farinte per la sango de lia kruco; per li cxion, cxu sur la tero, cxu en la cxielo.

Hebrews 13:20-21

20 Nun la Dio de paco, kiu relevis el la mortintoj la grandan pasxtiston de la sxafoj, nian Sinjoron Jesuo, per la sango de la eterna interligo, 21 perfektigu vin en cxia bona laboro, por plenumi Lian volon, farante en vi tion, kio placxas al Li, per Jesuo Kristo, al kiu estu la gloro por cxiam kaj eterne. Amen.

Habakkuk 2:2

2 Kaj la Eternulo ekparolis al mi, kaj diris:Enskribu la vizion, kaj desegnu bone sur la tabeloj, por ke leganto povu facile tralegi.

John 16:25

25 CXi tion mi parolis al vi alegorie; sed venas la horo, kiam mi jam ne parolos al vi alegorie, sed anoncos al vi malkasxe pri la Patro.

2 Corinthians 3:12

12 Havante do tian esperon, ni uzas grandan liberecon de parolo,

Deuteronomy 26:16-18

16 En la hodiauxa tago la Eternulo, via Dio, ordonas al vi plenumi cxi tiujn legxojn kaj regulojn; kaj observu kaj plenumu ilin per via tuta koro kaj per via tuta animo. 17 Al la Eternulo vi promesis hodiaux, ke Li estos via Dio, kaj ke vi iros laux Liaj vojoj kaj observos Liajn legxojn kaj Liajn ordonojn kaj Liajn decidojn kaj auxskultos Lian vocxon. 18 Kaj la Eternulo promesis al vi hodiaux, ke vi estos al Li popolo propra, kiel Li diris al vi, se vi observos cxiujn Liajn ordonojn;

Romans 6:17-18

17 Sed danko estu al Dio, ke kvankam vi estis la sklavoj de peko, vi tamen farigxis kore obeemaj al tiu tipo de instruado, al kiu vi estas kondukitaj; 18 kaj liberigite el peko, vi sklavigxis al justeco.

Romans 6:22

22 Sed nun, liberigite el peko, kaj sklavigxinte al Dio, vi havas vian frukton gxis sanktigxo, kaj por fino eternan vivon.

1 Corinthians 6:9-11

9 Aux cxu vi ne scias, ke la maljustuloj ne heredos la regnon de Dio? Ne trompigxu:nek malcxastuloj, nek idolanoj, nek adultuloj, nek molmoruloj, nek viruzacxantoj, 10 nek sxtelistoj, nek aviduloj, nek drinkuloj, nek insultantoj, nek rabemuloj, heredos la regnon de Dio. 11 Kaj tiaj estis kelkaj el vi; sed vi lavigxis, sed vi sanktigxis, sed vi justigxis en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj en la Spirito de nia Dio.

Ephesians 5:8-9

8 cxar iam vi estis mallumo, sed jam vi estas lumo en la Sinjoro; iru kiel infanoj de lumo 9 (cxar la frukto de la lumo estas en cxia boneco kaj justeco kaj vero),

1 Peter 2:10-11

10 kiuj iam estis ne-popolo, sed nun estas popolo de Dio; antauxe nekompatitoj, sed nun kompatitoj. 11 Amataj, mi petegas vin kiel fremdulojn kaj migrantojn, detenu vin de karnaj voluptoj, kiuj militadas kontraux la animo;

Leviticus 19:2

2 Parolu al la tuta komunumo de la Izraelidoj, kaj diru al ili:Sanktaj estu, cxar sankta estas Mi, la Eternulo, via Dio.

Deuteronomy 10:12-13

12 Kaj nun, Izrael, kion la Eternulo, via Dio, postulas de vi? nur ke vi timu la Eternulon, vian Dion, ke vi iru laux cxiuj Liaj vojoj, ke vi amu Lin, kaj ke vi servu al la Eternulo, via Dio, per via tuta koro kaj per via tuta animo; 13 ke vi observu la ordonojn de la Eternulo kaj Liajn legxojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaux, por ke estu bone al vi.

Deuteronomy 11:1

1 Amu do la Eternulon, vian Dion, kaj observu Liajn arangxojn kaj legxojn kaj instrukciojn kaj ordonojn en cxiu tempo.

Deuteronomy 11:7-8

7 Viaj okuloj vidis ja cxiujn grandajn farojn de la Eternulo, kiujn Li faris. 8 Observu do cxiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux, por ke vi fortigxu, kaj por ke vi venu kaj ekposedu la landon, en kiun vi transiras, por ekposedi gxin,

Micah 4:5

5 CXiuj popoloj iros cxiu en la nomo de sia dio, sed ni irados en la nomo de la Eternulo, nia Dio, cxiam kaj eterne.

Micah 6:8

8 Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi:nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaux via Dio.

Matthew 5:48

48 Estu do perfektaj, kiel ankaux via cxiela Patro estas perfekta.

Ephesians 4:17-24

17 La jenon do mi diras, kaj protestas en la Sinjoro, ke vi ne plu iru tiel, kiel iras ankaux la nacianoj en la vanteco de siaj mensoj, 18 mallumigitaj en intelekto, fremdigitaj for de la vivo de Dio, pro la nescio, kiu estas en ili, pro la malmoleco de ilia koro; 19 kiuj, sensentigxinte, fordonis sin al malcxasteco por la praktikado de cxia malpureco kun avideco. 20 Sed vi ne tiel lernis Kriston; 21 se almenaux vi lin auxdis, kaj en li estis instruitaj, kiel en Jesuo estas vero; 22 por ke vi formetu, rilate al antauxa konduto, la malnovan homon, pereeman laux trompaj deziroj, 23 kaj renovigxu rilate al la spirito de via menso, 24 kaj surmetu la novan homon, kreitan laux Dio en justeco kaj vera sankteco.

1 Peter 1:14-16

14 kiel infanoj de obeo, ne formigxante laux la voluptoj, kiujn vi antauxe havis en via nescio; 15 sed kiel via Vokinto estas sankta, tiel vi ankaux farigxu sanktaj en cxia konduto; 16 pro tio, ke estas skribite:Vi estu sanktaj, cxar Mi estas sankta.

1 Peter 4:1-3

1 CXar Kristo do suferis en la karno, vi ankaux armu vin per la sama intenco; cxar la suferinto en la karno apartigxis de pekoj; 2 por ke vi travivu la reston de la enkarna tempo jam ne laux la voluptoj de homoj, sed laux la volo de Dio. 3 CXar la tempo pasinta suficxas, por elfari la deziron de la nacianoj kaj iradi en dibocxoj, voluptoj, vindrinkado, brufestenoj, ebrieco, kaj abomenaj idolkultoj;

Genesis 29:33-35

33 Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris: La Eternulo auxdis, ke mi estas malamata, tial Li donis al mi ankaux cxi tiun; kaj sxi donis al li la nomon Simeon. 34 Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris: La nunan fojon mia edzo aligxos al mi, cxar mi naskis al li tri filojn; tial al li estis donita la nomo Levi. 35 Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris: Nun mi dankos la Eternulon; tial sxi donis al li la nomon Jehuda. Kaj sxi cxesis naski.

Genesis 30:18

18 Kaj Lea diris: Dio donis al mi rekompencon por tio, ke mi donis mian sklavinon al mia edzo; kaj sxi donis al li la nomon Isahxar.

Genesis 30:24

24 Kaj sxi donis al li la nomon Jozef, dirante: La Eternulo aldonos al mi alian filon.

Genesis 35:18

18 Dum la elirado de sxia animo, cxar sxi estis mortanta, sxi donis al li la nomon Ben-Oni; sed lia patro donis al li la nomon Benjamen.

Deuteronomy 11:26-29

26 Rigardu, mi proponas al vi hodiaux benon kaj malbenon: 27 benon, se vi auxskultos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kiujn mi ordonas al vi hodiaux; 28 kaj malbenon, se vi ne auxskultos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, sed forflankigxos de la vojo, kiun mi ordonas al vi hodiaux, kaj sekvos diojn aliajn, kiujn vi ne konas. 29 Kiam la Eternulo, via Dio, venigos vin en la landon, en kiun vi iras, por ekposedi gxin, tiam vi esprimos la benon sur la monto Gerizim kaj la malbenon sur la monto Ebal;

Joshua 8:33-35

33 Kaj la tuta Izrael kaj liaj plejagxuloj kaj oficistoj kaj liaj jugxistoj staris cxe ambaux flankoj de la kesto, kontraux la pastroj Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, kiel la fremduloj, tiel ankaux la indigxenoj; duono staris kontraux la monto Gerizim, kaj la dua duono kontraux la monto Ebal, kiel ordonis antauxe Moseo, servanto de la Eternulo, por beni la popolon. 34 Kaj poste li lauxte legis cxiujn vortojn de la instruo, la benon kaj la malbenon, konforme al cxio, kio estas skribita en la libro de la instruo. 35 El cxio, kion ordonis Moseo, ne estis ecx unu vorto, kiun ne antauxlegis Josuo antaux la tuta komunumo de Izrael, kaj antaux la virinoj, infanoj, kaj fremduloj, kiuj estis inter ili.

Judges 9:7

7 Kaj oni diris pri tio al Jotam, kaj li iris kaj starigxis sur la supro de la monto Gerizim, kaj lauxte ekkriis, kaj diris al ili:Auxskultu min, logxantoj de SXehxem, kaj auxskultos vin Dio.

Genesis 29:32

32 Kaj Lea gravedigxis kaj naskis filon, kaj sxi donis al li la nomon Ruben, cxar sxi diris: La Eternulo vidis mian mizeron, kaj nun mia edzo min amos.

Genesis 30:6-13

6 Kaj Rahxel diris: Dio min jugxis kaj auxdis mian vocxon kaj donis al mi filon; tial sxi donis al li la nomon Dan. 7 Kaj Bilha, la sklavino de Rahxel, denove gravedigxis kaj naskis duan filon al Jakob. 8 Tiam Rahxel diris: Per Dia lukto mi luktis kun mia fratino, kaj mi venkis; kaj sxi donis al li la nomon Naftali. 9 Kiam Lea vidis, ke sxi cxesis naski, sxi prenis sian sklavinon Zilpa kaj donis sxin al Jakob kiel edzinon. 10 Kaj Zilpa, la sklavino de Lea, naskis al Jakob filon. 11 Kaj Lea diris: Venis felicxo! kaj sxi donis al li la nomon Gad. 12 Kaj Zilpa, la sklavino de Lea, naskis duan filon al Jakob. 13 Kaj Lea diris: Por mia bono; cxar la virinoj diros, ke estas al mi bone. Kaj sxi donis al li la nomon Asxer.

Genesis 30:20

20 Kaj Lea diris: Havigis al mi Dio bonan havon; nun mia edzo logxos cxe mi, cxar mi naskis al li ses filojn. Kaj sxi donis al li la nomon Zebulun.

Genesis 49:3-4

3 Ruben, vi estas mia unuenaskito, Mia forto kaj komenco de mia vireco, Supro de digno kaj supro de potenco; 4 Rapidema kiel akvo, vi ne staros plej alte, CXar vi supreniris sur la liton de via patro; Tiam vi malhonoris mian liton per la supreniro.

Deuteronomy 11:29

29 Kiam la Eternulo, via Dio, venigos vin en la landon, en kiun vi iras, por ekposedi gxin, tiam vi esprimos la benon sur la monto Gerizim kaj la malbenon sur la monto Ebal;

Deuteronomy 27:4

4 Kaj kiam vi transiros Jordanon, tiam starigu cxi tiujn sxtonojn, pri kiuj mi ordonas al vi hodiaux, sur la monto Ebal, kaj cxirkauxsxmiru ilin per kalko.

Joshua 8:33

33 Kaj la tuta Izrael kaj liaj plejagxuloj kaj oficistoj kaj liaj jugxistoj staris cxe ambaux flankoj de la kesto, kontraux la pastroj Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, kiel la fremduloj, tiel ankaux la indigxenoj; duono staris kontraux la monto Gerizim, kaj la dua duono kontraux la monto Ebal, kiel ordonis antauxe Moseo, servanto de la Eternulo, por beni la popolon.

Deuteronomy 33:9-10

9 Kiu diras pri sia patro kaj pri sia patrino: Mi ne vidis ilin; Kiu ne rekonis siajn fratojn Kaj ne konis siajn filojn: CXar ili observis Viajn dirojn Kaj gardis Vian interligon; 10 Ili instruu Viajn legxojn al Jakob Kaj Vian instruon al Izrael; Ili metu incenson antaux Vian vizagxon, Kaj bruloferojn sur Vian altaron.

Nehemiah 8:7-8

7 Kaj Jesxua, Bani, SXerebja, Jamin, Akub, SXabtaj, HXodija, Maaseja, Kelita, Azarja, Jozabad, HXanan, Pelaja, kaj la Levidoj klarigadis al la popolo la instruon; kaj la popolo staris sur sia loko. 8 Kaj ili legis el la libro, el la instruo de Dio, klare, kun komentarioj, ke oni komprenu la legatajxon.

Daniel 9:11

11 La tuta Izrael malobeis Vian instruon, kaj deturnis sin, por ne auxskulti Vian vocxon; pro tio trafis nin la malbeno kaj la jxuro, pri kiuj estas skribite en la instruo de Moseo, servanto de Dio; cxar ni pekis kontraux Li.

Malachi 2:7-9

7 CXar la lipoj de pastro devas konservi scion, kaj el lia busxo oni devas sercxi instruon; cxar li estas sendito de la Eternulo Cebaot. 8 Sed vi forklinigxis de la vojo, vi delogis multajn de la instruo, vi detruis la interligon kun Levi, diras la Eternulo Cebaot. 9 Tial Mi ankaux faris vin malestimataj kaj malaltigataj antaux la tuta popolo, pro tio, ke vi ne observas Miajn vojojn kaj estas personfavoraj en la aferoj de la legxo.

Genesis 9:25

25 Kaj li diris: Malbenita estu Kanaan; Sklavo de sklavoj li estu cxe siaj fratoj.

Genesis 31:19

19 Laban estis foririnta, por tondi siajn sxafojn; tiam Rahxel sxtelis la domajn diojn de sia patro.

Genesis 31:34

34 Sed Rahxel prenis la domajn diojn kaj metis ilin sub la selon de la kamelo kaj sidigxis sur ili. Kaj Laban palpe esploris la tutan tendon kaj ne trovis.

Exodus 20:4

4 Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la cxielo supre aux sur la tero malsupre aux en la akvo sub la tero;

Exodus 20:23

23 Ne faru antaux Mi diojn argxentajn, kaj diojn orajn ne faru al vi.

Exodus 32:1-4

1 Kiam la popolo vidis, ke Moseo longe ne malsuprenvenas de la monto, la popolo kolektigxis antaux Aaron, kaj diris al li:Levigxu, faru al ni diojn, kiuj irus antaux ni; cxar pri tiu Moseo, la viro, kiu elkondukis nin el la lando Egipta, ni ne scias, kio farigxis kun li. 2 Tiam diris al ili Aaron:Elprenu la orajn orelringojn, kiuj estas en la oreloj de viaj edzinoj, de viaj filoj, kaj de viaj filinoj, kaj alportu al mi. 3 Kaj la tuta popolo elprenis la orajn orelringojn, kiuj estis en iliaj oreloj, kaj alportis al Aaron. 4 Kaj li prenis tion el iliaj manoj kaj formis gxin per cxizilo kaj faris el gxi fanditan bovidon. Kaj ili diris:Jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elirigis vin el la lando Egipta.

Exodus 34:17

17 Diojn fanditajn ne faru al vi.

Leviticus 19:4

4 Ne turnu vin al idoloj, kaj diojn fanditajn ne faru al vi:Mi estas la Eternulo, via Dio.

Leviticus 26:1

1 Ne faru al vi idolojn, kaj figurojn kaj statuojn ne starigu cxe vi, kaj sxtonojn kun bildoj ne kusxigu en via lando, por adorklinigxi super ili:cxar Mi estas la Eternulo, via Dio.

Numbers 5:22

22 kaj cxi tiu malbeniga akvo eniru en viajn internajxojn, por ke sxvelu via ventro kaj maldikigxu via femuro. Kaj la virino diros:Amen, amen!

Deuteronomy 4:16-23

16 vi do ne malcxastigxu, kaj ne faru al vi ian skulptajxon, bildon de ia idolo, figuron de viro aux virino, 17 figuron de ia bruto, kiu estas sur la tero, figuron de ia flugilhava birdo, kiu flugas sub la cxielo, 18 figuron de io, kio rampas sur la tero, figuron de ia fisxo, kiu estas en akvo, malsupre de la tero. 19 Kaj, levinte viajn okulojn al la cxielo kaj vidinte la sunon kaj la lunon kaj la stelojn kaj la tutan armeon de la cxielo, ne forlogigxu, kaj ne adorklinigxu antaux ili kaj ne servu ilin, kiujn la Eternulo, via Dio, destinis por cxiuj popoloj sub la tuta cxielo. 20 Kaj vin la Eternulo prenis, kaj elkondukis vin el la fera forno, el Egiptujo, por ke vi estu al Li popolo herede apartenanta, kiel nun. 21 Kaj la Eternulo ekkoleris min pro vi, kaj jxuris, ke mi ne transiros Jordanon, kaj mi ne venos en la bonan landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon; 22 cxar mi mortos en cxi tiu lando, mi ne transiros Jordanon, sed vi transiros kaj ekposedos tiun bonan landon. 23 Gardu vin, ke vi ne forgesu la interligon de la Eternulo, via Dio, kiun Li faris kun vi, kaj ke vi ne faru al vi ian skulptajxon, figuron de io, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio.

Deuteronomy 5:8

8 Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la cxielo supre aux sur la tero malsupre aux en la akvo sub la tero;

Deuteronomy 28:16-19

16 Malbenita vi estos en la urbo, kaj malbenita vi estos sur la kampo. 17 Malbenita estos via korbo kaj via pastujo. 18 Malbenita estos la frukto de via ventro kaj la frukto de via tero, la naskitajxo de viaj grandaj brutoj kaj la idaro de viaj malgrandaj brutoj. 19 Malbenita vi estos cxe via venado, kaj malbenita vi estos cxe via elirado.

Deuteronomy 29:17

17 kaj vi vidis iliajn abomenajxojn, kaj iliajn idolojn el ligno kaj el sxtono, el argxento kaj el oro, kiujn ili havas.

1 Samuel 26:19

19 Nun mia sinjoro la regxo volu auxskulti la vortojn de sia sklavo:se la Eternulo incitas vin kontraux mi, ekodoru farunofero; sed se homoj, tiam ili estu malbenitaj antaux la Eternulo; cxar ili elpelis min nun, ke mi ne partoprenu en la heredajxo de la Eternulo, kaj ili diras:Iru, servu al aliaj dioj.

1 Kings 11:5-7

5 Kaj Salomono sekvis Asxtaron, diajxon de la Cidonanoj, kaj Milkomon, abomenindajxon de la Amonidoj. 6 Kaj Salomono faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj ne sekvis plene la Eternulon, kiel lia patro David. 7 Tiam Salomono konstruis altajxon al Kemosx, abomenindajxo de la Moabidoj, sur la monto, kiu estas antaux Jerusalem, kaj al Molehx, abomenindajxo de la Amonidoj.

2 Kings 17:19

19 Sed ankaux la Judoj ne obeis la ordonojn de la Eternulo, sia Dio, kaj ili sekvis la morojn de la Izraelidoj, kiujn tiuj starigis.

2 Kings 23:13

13 Ankaux la altajxojn, kiuj estis antaux Jerusalem, dekstre de la monto de pereo, kaj kiujn arangxis Salomono, regxo de Izrael, por Asxtar, abomenindajxo de la Cidonanoj, kaj por Kemosx, abomenindajxo de la Moabidoj, kaj por Milkom, abomenindajxo de la Amonidoj, la regxo malpurigis.

2 Chronicles 33:2

2 Li agadis malbone antaux la Eternulo, simile al la abomenindajxoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaux la Izraelidoj.

Psalms 44:20-21

20 Tiam se ni forgesus la nomon de nia Dio Kaj ni etendus niajn manojn al fremda dio: 21 CXu Dio tion ne trovus? Li ja scias la sekretojn de la koro.

Isaiah 44:9-10

9 CXiuj, kiuj faras idolojn, estas vantajxo, kaj iliaj amatajxoj estas senutilaj, kaj ili mem estas atestantoj; ili ne vidas kaj ne komprenas, tial ili estos hontigataj. 10 Kiu faris dion, kaj fandis idolon, kiu nenion utilas?

Isaiah 44:17

17 Kaj gxian restajxon li faris dio, li faris el gxi sian idolon; li adoras gxin, adorklinigxas kaj pregxas al gxi, kaj diras:Savu min, cxar vi estas mia dio.

Isaiah 44:19

19 Kaj li ne primeditas en sia koro, ne havas scion nek komprenon, por diri:Duonon de gxi mi forbruligis en fajro, mi ankaux bakis sur gxiaj karboj panon, mi rostis viandon kaj mangxis; cxu do el la restajxo mi faros abomenindajxon? cxu sxtipon da ligno mi adoros?

Jeremiah 11:3

3 Kaj diru al ili:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Malbenita estu la homo, kiu ne auxskultos la vortojn de cxi tiu interligo,

Jeremiah 23:24

24 CXu homo povas kasxi sin en tia sekreta loko, kie Mi lin ne vidus? diras la Eternulo; cxu ne Mi plenigas la cxielon kaj la teron? diras la Eternulo.

Jeremiah 28:6

6 kaj la profeto Jeremia diris:Amen, tiel la Eternulo faru; la Eternulo plenumu viajn vortojn, kiujn vi profetis, kaj Li revenigu el Babel sur cxi tiun lokon la vazojn de la domo de la Eternulo kaj cxiujn forkondukitojn.

Ezekiel 7:20

20 Sian plej belan ornamon ili faris objekto de fiereco, siajn abomenindajn statuojn kaj idolojn ili starigis en gxi; tial Mi faros gxin malpurajxo por ili.

Ezekiel 8:7-12

7 Kaj Li venigis min al la enirejo de la korto, kaj mi ekvidis, ke jen estas unu truo en la muro. 8 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, trafosu la muron. Kaj mi trafosis la muron, kaj jen estas ia pordo. 9 Kaj Li diris al mi:Eniru, kaj rigardu la malbonajn abomenindajxojn, kiujn ili faras cxi tie. 10 Kaj mi eniris kaj ekrigardis, kaj jen diversaj bildoj de rampajxoj kaj abomenindaj brutoj kaj diversaj idoloj de la domo de Izrael estas skulptitaj sur la muro cxirkauxe, sur cxiuj flankoj. 11 Kaj antaux ili staras sepdek viroj el la plejagxuloj de la domo de Izrael, kaj Jaazanja, filo de SXafan, staras meze de ili; kaj cxiu havas en la mano sian incensilon, kaj de la incensoj levigxas densa nubo. 12 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, cxu vi vidas, kion la plejagxuloj de la domo de Izrael faras en mallumo, cxiu en sia cxambro de pentrajxoj? CXar ili diras:La Eternulo ne vidas nin, la Eternulo forlasis la landon.

Ezekiel 14:4

4 Tial parolu kun ili, kaj diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Se iu el la domo de Izrael levis siajn idolojn en sian koron kaj starigis antaux si la allogilon de sia malpieco, kaj poste venas al la profeto, tiam Mi, la Eternulo, respondos al li tiel, kiel li meritas per sia granda idolisteco,

Daniel 11:31

31 Helpantoj estos starigitaj de li; ili malsanktigos la fortodonan sanktejon, cxesigos la cxiutagajn oferojn, kaj faros abomenindan ruinigon.

Hosea 13:2-3

2 Nun ili ankoraux pli pekas; ili faris al si el sia argxento statuojn, idolojn laux sia kompreno, kiuj estas ja cxiuj faritajxo de forgxistoj; ili parolas pri ili:Tiuj, kiuj oferbucxas homojn, povas kisi la bovidojn. 3 Pro tio ili estos kiel matena nebulo, kiel roso, kiu frue malaperas, kiel grenventumajxo, kiun la vento forblovas de la drasxejo, kaj kiel fumo el la kamentubo.

Matthew 6:13

13 Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.

Matthew 24:15

15 Kiam do vi vidos la abomenindajxon de dezerteco, pri kiu estas dirite de la profeto Daniel, starantan sur la sankta loko (la leganto komprenu),

1 Corinthians 14:16

16 Alie, se vi benas spirite, kiamaniere tiu, kiu okupas la lokon de la malklerulo, diros Amen cxe via dankesprimo? cxar li ne scias, kion vi diras.

Revelation 17:4-5

4 Kaj la virino estis vestita per purpuro kaj skarlato, kaj ornamita per oro kaj altvaloraj sxtonoj kaj perloj, kaj havis en sia mano oran pokalon, plenan de abomenindajxoj kaj la malpurajxoj de sxia malcxasteco, 5 kaj sur sia frunto nomon skribitan:MISTERO, BABEL LA GRANDA, LA PATRINO DE LA MALCXASTISTINOJ KAJ DE LA ABOMENINDAJXOJ DE LA TERO.

Exodus 20:12

12 Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe dauxru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.

Exodus 21:17

17 Kiu malbenas sian patron aux sian patrinon, tiu devas esti mortigita.

Leviticus 19:3

3 CXiu el vi timu sian patrinon kaj sian patron, kaj Miajn sabatojn observu:Mi estas la Eternulo, via Dio.

Leviticus 20:9

9 CXiu, kiu malbenas sian patron aux sian patrinon, estu mortigita:sian patron kaj sian patrinon li malbenis, lia sango estu sur li.

Deuteronomy 21:18-21

18 Se iu havos filon obstinan kaj malobean, kiu ne auxskultas la vocxon de sia patro nek la vocxon de sia patrino, kaj ili punadis lin, sed li ne auxskultas ilin: 19 tiam lia patro kaj lia patrino prenu lin kaj alkonduku lin al la plejagxuloj de lia urbo kaj al la pordego de lia logxoloko; 20 kaj ili diru al la plejagxuloj de lia urbo:CXi tiu nia filo estas obstina kaj malobea, li ne auxskultas nian vocxon, li estas mangxegemulo kaj drinkemulo. 21 Tiam cxiuj homoj de lia urbo prijxetu lin per sxtonoj, ke li mortu; tiel ekstermu la malbonon el inter vi, kaj cxiuj Izraelidoj auxdos kaj ektimos.

Proverbs 30:11-17

11 Estas generacio, kiu malbenas sian patron Kaj ne benas sian patrinon; 12 Generacio, kiu estas pura en siaj okuloj Kaj tamen ne lavigxis de siaj malpurajxoj; 13 Generacio, kiu tiel alte tenas siajn okulojn Kaj tiel levas siajn palpebrojn; 14 Generacio, kies dentoj estas glavoj kaj kies makzeloj estas trancxiloj, Por formangxi la malricxulojn de la tero kaj la mizerulojn inter la homoj. 15 Hirudo havas du filinojn, kiuj krias:Donu, donu; Ili tri neniam satigxas. Kvar objektoj ne diras:Suficxe: 16 SXeol; senfrukta ventro; la tero ne satigxas de akvo; kaj la fajro ne diras:Suficxe. 17 Okulon, kiu mokas la patron Kaj malsxatas obeadon al la patrino, Elpikos korvoj cxe la rivero kaj formangxos aglidoj.

Ezekiel 22:7

7 Patron kaj patrinon oni malsxatis cxe vi, fremdulon oni premis inter vi, al orfo kaj vidvino oni faris maljustajxon cxe vi.

Matthew 15:4-6

4 CXar Dio diris:Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj:Kiu malbenas sian patron aux sian patrinon, tiu nepre mortu. 5 Sed vi diras:Se iu diros al sia patro aux al sia patrino:Oferdono estu tio, per kio vi povus profiti de mi, 6 tiu ne devas respekti sian patron aux sian patrinon. Kaj vi vantigis la vorton de Dio per via tradicio.

Deuteronomy 19:14

14 Ne forsxovu la limon de via proksimulo, kiun difinis la antauxuloj en via posedajxo, kiun vi ricevos en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon.

Proverbs 22:28

28 Ne forsxovu la antikvajn limojn, Kiujn faris viaj patroj.

Proverbs 23:10-11

10 Ne forsxovu la antikvajn limojn, Kaj sur la kampon de orfoj ne iru. 11 CXar ilia Liberiganto estas forta; Li defendos ilian aferon kontraux vi.

Leviticus 19:14

14 Ne malbenu surdulon, kaj antaux blindulo ne kusxigu falilon; timu vian Dion:Mi estas la Eternulo.

Job 29:15

15 Mi estis okuloj por la blindulo, Kaj piedoj por la lamulo;

Proverbs 28:10

10 Kiu forlogas virtulojn al vojo malbona, Tiu mem falos en sian foson; Sed la senkulpuloj heredos bonon.

Isaiah 56:10

10 Liaj gardistoj cxiuj estas blindaj, senkomprenaj; ili cxiuj estas hundoj mutaj, kiuj ne povas boji, dormemaj, kusxemaj, amantaj dormeti.

Matthew 15:14

14 Lasu ilin; ili estas blindaj kondukantoj de blinduloj. Kaj se blindulo kondukos blindulon, ambaux falos en fosajxon.

Revelation 2:14

14 Sed mi havas kelkon kontraux vi:ke vi havas tie sekvantojn de la instruo de Bileam, kiu instruis al Balak jxeti falilon antaux la Izraelidojn, por ke ili mangxu idoloferitajxojn kaj malcxastu.

Exodus 22:21-24

21 Fremdulon ne ofendu, nek premu lin; cxar fremduloj vi estis en la lando Egipta. 22 Vidvinon kaj orfon ne premu. 23 Se vi ilin premos kaj ili krios al Mi, tiam Mi auxdos ilian krion; 24 kaj ekflamos Mia kolero, kaj Mi mortigos vin per glavo, kaj viaj edzinoj estos vidvinoj kaj viaj infanoj estos orfoj.

Exodus 23:2

2 Ne sekvu la amason por malbonajxoj; kaj en jugxo ne klinigxu al la opinio de la plimulto, por deklinigxi de la vero.

Exodus 23:8-9

8 Donacojn ne akceptu; cxar donacoj blindigas vidantojn kaj malgxustigas la aferojn de virtuloj. 9 Fremdulon ne premu; vi konas ja la animon de fremdulo, cxar fremduloj vi estis en la lando Egipta.

Deuteronomy 10:18

18 kaj kiu zorgas pri justeco por orfo kaj vidvino, kaj amas fremdulon, donante al li panon kaj veston.

Deuteronomy 24:17

17 Ne jugxu malgxuste fremdulon, orfon, kaj ne prenu garantiajxe veston de vidvino.

Psalms 82:2-4

2 GXis kiam vi jugxos maljuste, Kaj privilegios la personojn de malvirtuloj? Sela. 3 Estu justaj al malricxulo kaj orfo; Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj. 4 Liberigu malricxulon kaj mizerulon; El la mano de malvirtulo ilin savu.

Proverbs 17:23

23 Kasxitajn donacojn akceptas malvirtulo, Por deklini la vojon de la justeco.

Proverbs 31:5

5 CXar drinkinte, ili povas forgesi la legxojn, Kaj ili malgxustigos la jugxon de cxiuj prematoj.

Micah 3:9

9 Auxskultu cxi tion, ho cxefoj de la domo de Jakob kaj estroj de la domo de Izrael, kiuj abomenas juron kaj kurbigas cxion rektan,

Malachi 3:5

5 Kaj Mi venos al vi, por jugxi; kaj Mi estos rapida atestanto kontraux la sorcxistoj kaj adultuloj, kontraux tiuj, kiuj jxuras mensoge, kontraux tiuj, kiuj estas maljustaj en la pagado al dungito, al vidvino kaj al orfo, kaj kontraux tiuj, kiuj forklinas la rajton de fremdulo kaj Min ne timas, diras la Eternulo Cebaot.

Genesis 35:22

22 En la tempo, kiam Izrael logxis en tiu lando, Ruben iris kaj kusxis kun Bilha, la kromvirino de lia patro. Kaj pri tio auxdis Izrael. La filoj de Jakob estis dek du:

Genesis 49:4

4 Rapidema kiel akvo, vi ne staros plej alte, CXar vi supreniris sur la liton de via patro; Tiam vi malhonoris mian liton per la supreniro.

Leviticus 18:8

8 La nudecon de via patredzino ne malkovru:gxi estas la nudeco de via patro.

Leviticus 20:11

11 Kaj se iu kusxis kun la edzino de sia patro, li malkovris la nudecon de sia patro; ambaux ili estu mortigitaj, ilia sango estu sur ili.

Deuteronomy 22:30

30 Neniu prenu la edzinon de sia patro, nek malkovru la baskon de sia patro.

2 Samuel 16:22

22 Tiam oni starigis por Absxalom tendon sur la tegmento, kaj Absxalom eniris al la kromvirinoj de sia patro antaux la okuloj de cxiuj Izraelidoj.

1 Chronicles 5:1

1 La filoj de Ruben, unuenaskito de Izrael. (Li estis la unuenaskito; sed kiam li malhonoris la liton de sia patro, lia unuenaskiteco estis fordonita al la filoj de Jozef, filo de Izrael, kaj li ne estis enskribita en la genealogian liston kiel unuenaskito;

Ezekiel 22:10

10 Nudajxon de patro oni malkovris cxe vi, perfortis virinon dum sxia monatajxo.

Amos 2:7

7 Ili premas la kapon de senhavuloj en la polvon de la tero, ili baras la vojon de humiluloj; filo kaj patro iras al unu knabino, por malhonori Mian sanktan nomon.

1 Corinthians 5:1

1 Efektive oni raportas, ke estas cxe vi malcxasteco, kaj tia malcxasteco, kia ne ekzistas ecx inter la nacianoj, ke iu havas la edzinon de sia patro.

Exodus 22:19

19 CXiu, kiu kusxis kun bruto, estu mortigita.

Leviticus 18:23

23 Kaj kun nenia bruto kusxu, malpurigxante per gxi; kaj virino ne starigxu antaux bruto, por kunigxi:tio estas fiajxo.

Leviticus 20:15

15 Kaj se iu kusxis kun bruto, li estu mortigita, kaj ankaux la bruton mortigu.

Leviticus 18:9

9 La nudecon de via fratino, filino de via patro aux filino de via patrino, cxu sxi naskigxis en la domo, cxu sxi naskigxis ekstere, ne malkovru ilian nudecon.

Leviticus 20:17

17 Kaj se iu prenis sian fratinon, filinon de sia patro aux filinon de sia patrino, kaj li vidis sxian nudecon kaj sxi vidis lian nudecon, tio estas maldecajxo; kaj ili devas esti ekstermitaj antaux la okuloj de sia popolo:la nudecon de sia fratino li malkovris, li portu sian pekon.

2 Samuel 13:1

1 Poste okazis jeno:Absxalom, filo de David, havis belan fratinon, kies nomo estis Tamar; sxin ekamis Amnon, filo de David.

2 Samuel 13:8-14

8 Kaj Tamar iris en la domon de sia frato Amnon; li kusxis. Kaj sxi prenis paston, knedis gxin, preparis antaux liaj okuloj, kaj bakis la kuketojn. 9 Kaj sxi prenis la paton, kaj elskuis antaux li; sed li ne volis mangxi. Kaj Amnon diris:Forigu de mi cxiujn. Kaj cxiuj eliris de li. 10 Tiam Amnon diris al Tamar:Alportu la mangxajxon en la internan cxambron, por ke mi mangxu el viaj manoj. Tamar prenis la kuketojn, kiujn sxi faris, kaj alportis ilin al sia frato Amnon en la internan cxambron. 11 Sed, kiam sxi ilin alportis al li por mangxi, li kaptis sxin, kaj diris al sxi:Venu, kusxigxu kun mi, mia fratino. 12 Tiam sxi diris al li:Ne, mia frato, ne perfortu min; cxar tiel ne estas farate en Izrael; ne faru tian malnoblajxon. 13 Kien mi irus kun mia malhonoro? kaj vi farigxus kiel iu el la malnobluloj en Izrael. Parolu kun la regxo, mi petas; kaj li ne rifuzos min al vi. 14 Sed li ne volis obei sxiajn vortojn, kaj kaptis sxin kaj perfortis sxin kaj kusxis kun sxi.

Ezekiel 22:11

11 Oni faris abomenindajxon kun la edzino de sia proksimulo, oni malpurigis sian bofilinon per malcxastajxo, oni perfortis cxe vi sian fratinon, filinon de sia patro.

Leviticus 18:17

17 La nudecon de virino kaj de sxia filino ne malkovru:filinon de sxia filo kaj filinon de sxia filino ne prenu, por malkovri ilian nudecon:ili estas korpoparencinoj; tio estas malcxasteco.

Leviticus 20:14

14 Kaj se iu prenis virinon kaj sxian patrinon, tio estas malcxastegeco:per fajro oni forbruligu lin kaj ilin, por ke ne estu malcxasteco inter vi.

Exodus 20:13

13 Ne mortigu.

Exodus 21:12-14

12 Se iu batos homon kaj tiu mortos, li estu mortigita. 13 Sed se li ne agis malbonintence, nur Dio pusxis tiun sub lian manon, Mi difinas al vi lokon, kien li povas forkuri. 14 Sed se iu intence mortigis sian proksimulon per ruzo, tiam ecx de Mia altaro forprenu lin, ke li mortu.

Leviticus 24:17

17 Se iu mortigos iun homon, oni lin mortigu.

Numbers 35:31

31 Ne prenu elacxeton pro animo de mortiginto, kiu estas malbonagulo mortiginda; oni devas lin mortigi.

Deuteronomy 19:11-12

11 Sed se iu estos malamiko al sia proksimulo kaj insidos lin kaj levigxos kontraux lin kaj mortigos lin kaj forkuros al unu el tiuj urboj: 12 tiam la plejagxuloj en lia urbo sendu kaj prenigu lin el tie kaj transdonu lin en la manon de la sangovengxanto, por ke li mortu.

2 Samuel 3:27

27 Kiam Abner revenis HXebronon, Joab kondukis lin en la mezon de la pordego, por paroli kun li sekrete, kaj frapis lin tie en la ventron; kaj li mortis, pro la sango de lia frato Asahel.

2 Samuel 11:15-17

15 Kaj en la letero li skribis jenon:Metu Urijan en la fronton de la plej forta batalo, kaj deturnigxu de li, ke li estu frapita kaj mortu. 16 Tial, kiam Joab siegxis la urbon, li metis Urijan sur la lokon, pri kiu li sciis, ke tie estas la plej fortaj viroj. 17 Kiam la logxantoj de la urbo eliris kaj ekbatalis kontraux Joab, falis kelka nombro el la servantoj de David; kaj mortis ankaux Urija, la HXetido.

2 Samuel 12:9-12

9 Kial do vi malsxatis la vorton de la Eternulo, farante malbonon antaux Liaj okuloj? Urijan, la HXetidon, vi mortigis per glavo, kaj lian edzinon vi prenis al vi kiel edzinon, post kiam vi lin mortigis per glavo de la Amonidoj. 10 Nun ne malaperos el via domo la glavo eterne, pro tio, ke vi malsxatis Min, kaj prenis la edzinon de Urija, la HXetido, ke sxi estu via edzino. 11 Tiele diris la Eternulo:Jen Mi venigos sur vin malbonon el via domo; kaj Mi prenos viajn edzinojn antaux viaj okuloj, kaj fordonos al via konkuranto, kaj li kusxos kun viaj edzinoj antaux cxi tiu suno. 12 CXar vi agis sekrete; sed Mi faros tiun aferon antaux la tuta Izrael kaj antaux la suno.

2 Samuel 13:28

28 Kaj Absxalom ordonis al siaj servantoj jene:Rigardu, mi petas, kiam la koro de Amnon gajigxos de vino, kaj mi diros al vi, ke vi frapu Amnonon, tiam mortigu lin, ne timu; cxar ja mi ordonis al vi; estu senhezitaj kaj kuragxaj.

2 Samuel 20:9-10

9 Kaj Joab diris al Amasa:Kiel vi fartas, mia frato? Kaj per la dekstra mano Joab prenis la barbon de Amasa, por kisi lin. 10 Amasa ne atentis la glavon, kiu estis en la mano de Joab; kaj cxi tiu frapis lin per gxi en la ventron tiel, ke liaj internajxoj elsxutigxis sur la teron, kaj sen ripetita frapo li mortis. Poste Joab kaj lia frato Abisxaj postkuris SXeban, filon de Bihxri.

Exodus 23:7-8

7 De mensogajxo malproksimigxu, kaj senkulpulon kaj virtulon ne mortigu; cxar Mi ne pravigos maljustulon. 8 Donacojn ne akceptu; cxar donacoj blindigas vidantojn kaj malgxustigas la aferojn de virtuloj.

Deuteronomy 10:17

17 CXar la Eternulo, via Dio, estas Dio de dioj kaj Sinjoro de sinjoroj, la Dio granda, potenca, kaj timinda, kiu ne atentas personojn kaj ne prenas subacxeton,

Deuteronomy 16:19

19 Ne klinu la legxon, ne atentu personojn; kaj ne prenu subacxeton, cxar subacxeto blindigas la okulojn de sagxuloj kaj konfuzas la aferojn de justuloj.

Psalms 15:5

5 Kiu sian monon ne donas procentege, Kaj subacxetajn donacojn kontraux senkulpulo ne akceptas. Kiu tiel agas, tiu neniam falos.

Proverbs 1:11-29

11 Se ili diros:Iru kun ni, Ni embuskos por mortigi, Ni senkauxze insidos senkulpulojn; 12 Kiel SXeol ni englutos ilin vivajn, Kaj la piulojn kiel irantajn en la tombon; 13 Ni trovos diversajn grandvalorajxojn, Ni plenigos niajn domojn per rabajxo; 14 Vi lotos meze inter ni, Unu monujo estos por ni cxiuj: 15 Mia filo, ne iru la vojon kune kun ili; Gardu vian piedon de ilia vojstreko, 16 CXar iliaj piedoj kuras al malbono, Kaj rapidas, por versxi sangon. 17 CXar vane estas metata reto Antaux la okuloj de cxiu birdo. 18 Kaj ili embuskas sian propran sangon, Ili insidas siajn proprajn animojn. 19 Tiaj estas la vojoj de cxiu, kiu avidas rabakiron; GXi forprenas la vivon de sia posedanto. 20 La sagxo krias sur la strato; GXi auxdigas sian vocxon sur la placoj; 21 GXi vokas en la cxefaj kunvenejoj, cxe la pordegaj enirejoj; En la urbo gxi diras siajn parolojn. 22 GXis kiam, ho malkleruloj, vi amos nescion? Kaj al blasfemantoj placxos blasfemado, Kaj senprudentuloj malamos scion? 23 Returnu vin al mia predikado; Jen mi eligos al vi mian spiriton, Mi sciigos al vi miajn vortojn. 24 CXar mi vokis, kaj vi rifuzis; Mi etendis mian manon, kaj neniu atentis; 25 Kaj vi forjxetis cxiujn miajn konsilojn, Kaj miajn predikojn vi ne deziris: 26 Tial ankaux mi ridos cxe via malfelicxo; Mi mokos, kiam timo vin atakos. 27 Kiam la timo atakos vin kiel uragano, Kaj via malfelicxo venos kiel ventego, Kiam venos al vi mizero kaj sufero: 28 Tiam ili min vokos, sed mi ne respondos; Ili min sercxos, sed min ne trovos. 29 Tial ke ili malamis scion, Kaj timon antaux la Eternulo ili ne deziris havi,

Ezekiel 22:12-13

12 Subacxeton oni prenis cxe vi, por versxi sangon, procentegon kaj troprofiton vi prenis, pro avideco vi premis viajn proksimulojn, kaj Min vi forgesis, diras la Sinjoro, la Eternulo. 13 Kaj jen Mi interfrapis Miajn manojn pro via profitemeco, kiun vi montris, kaj pro la versxado de sango, kiu estis meze de vi.

Micah 3:10-11

10 kiuj konstruas Cionon per sango kaj Jerusalemon per maljustajxoj. 11 GXiaj cxefoj jugxas pro subacxeto, gxiaj pastroj instruas pro pago, kaj gxiaj profetoj antauxdiras pro mono; tamen ili apogas sin sur la Eternulo, kaj diras:La Eternulo estas ja meze de ni, ne trafos nin malfelicxo.

Micah 7:2-3

2 Malaperis piuloj en la lando, kaj ne trovigxas justulo inter la homoj; cxiuj insidas, por versxi sangon, unu la alian cxasas, por pereigi lin. 3 Por pravigi malbonan faron, la estro postulas donacon kaj la jugxisto pagon; la altrangulo parolas, kion li volas, kaj konfuzas la aferojn.

Matthew 26:15

15 kaj diris:Kion vi volas doni al mi, se mi lin transdonos al vi? Kaj ili pesis por li tridek argxentajn monerojn.

Matthew 27:3-4

3 Tiam Judas, lia perfidinto, vidinte, ke li estas kondamnita, pentis, kaj reportis la tridek argxentajn monerojn al la cxefpastroj kaj la pliagxuloj, 4 dirante:Mi pekis, perfidante senkulpan sangon. Sed ili diris:Kiel tio koncernas nin? vi zorgu pri tio.

Acts 1:18

18 (Tiu ja akiris kampon per la rekompenco de sia maljusteco, kaj falinte kapantauxe, li diskrevis meze, kaj cxiuj liaj internajxoj elsxutigxis.

Deuteronomy 27:15

15 Malbenita estu la homo, kiu faros idolon skulptitan aux fanditan, abomenajxon antaux la Eternulo, manfaritajxon de artisto, kaj starigos gxin sekrete. Kaj la tuta popolo respondos kaj diros:Amen.

Deuteronomy 28:15-68

15 Sed se vi ne auxskultos la vocxon de la Eternulo, via Dio, penante plenumi cxiujn Liajn ordonojn kaj legxojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaux, tiam venos sur vin cxiuj cxi tiuj malbenoj kaj atingos vin. 16 Malbenita vi estos en la urbo, kaj malbenita vi estos sur la kampo. 17 Malbenita estos via korbo kaj via pastujo. 18 Malbenita estos la frukto de via ventro kaj la frukto de via tero, la naskitajxo de viaj grandaj brutoj kaj la idaro de viaj malgrandaj brutoj. 19 Malbenita vi estos cxe via venado, kaj malbenita vi estos cxe via elirado. 20 La Eternulo sendos sur vin malbenon, konfuzon, kaj malsukceson en cxiuj entreprenoj de via mano, kion ajn vi faros, gxis vi estos ekstermita kaj gxis vi baldaux pereos, pro viaj malbonaj agoj, pro tio, ke vi Min forlasis. 21 La Eternulo alkrocxos al vi la peston, gxis Li ekstermos vin de sur la tero, al kiu vi iras, por ekposedi gxin. 22 La Eternulo frapos vin per ftizo kaj per febro kaj per malsaneca varmego kaj per brulumo kaj per sekeco kaj per bruliga aero kaj per flavigxo de la kreskajxoj; kaj ili persekutos vin, gxis vi pereos. 23 Kaj via cxielo, kiu estas super via kapo, farigxos kupro; kaj la tero, kiu estas sub vi, farigxos fero. 24 Anstataux pluvo la Eternulo donos al via tero polvon kaj cindron; el la cxielo gxi falados sur vin, gxis vi ekstermigxos. 25 Frapos vin la Eternulo antaux viaj malamikoj; per unu vojo vi eliros al ili, kaj per sep vojoj vi forkuros de antaux ili; kaj vi estos terurilo por cxiuj regnoj de la tero. 26 Kaj via kadavro estos mangxajxo por cxiuj birdoj de la cxielo kaj por la bestoj de la tero, kaj neniu ilin forpelos. 27 La Eternulo frapos vin per abscesoj de Egiptujo kaj per sangaj ulceroj kaj per favo kaj per skabio, de kiuj vi ne povos resanigxi. 28 La Eternulo frapos vin per frenezeco kaj per blindeco kaj per senkapableco. 29 Kaj vi palpados en tagmezo, kiel palpas blindulo en mallumo, kaj vi ne sukcesos sur viaj vojoj; kaj vi estos premata kaj prirabata cxiutage, kaj neniu vin helpos. 30 Kun virino vi fiancxigxos, sed alia viro kusxos kun sxi; domon vi konstruos, sed vi ne logxos en gxi; vinbergxardenon vi plantos, sed vi ne gxuos gxiajn fruktojn. 31 Via bovo estos bucxita antaux viaj okuloj, sed vi ne mangxos de gxi; via azeno estos rabita for de vi kaj ne revenos al vi; viaj sxafoj estos fordonitaj al viaj malamikoj, kaj neniu vin helpos. 32 Viaj filoj kaj viaj filinoj estos fordonitaj al alia popolo, kaj viaj okuloj rigardos kaj sopiros pri ili la tutan tagon; sed ne estos forto en viaj manoj. 33 La fruktojn de via tero kaj vian tutan laboron mangxos popolo, kiun vi ne konis; kaj vi estos nur premata kaj turmentata en cxiu tempo. 34 Kaj vi frenezigxos de la vidajxo antaux viaj okuloj, kiun vi vidos. 35 La Eternulo frapos vin per malbonaj ulceroj sur la genuoj kaj sur la tibikarnoj, ulceroj, de kiuj vi ne povos resanigxi, de la plando de via piedo gxis via verto. 36 La Eternulo foririgos vin, kaj la regxon, kiun vi starigos super vi, al popolo, kiun ne konis vi nek viaj patroj; kaj vi servos tie al fremdaj dioj el ligno kaj el sxtono. 37 Kaj vi estos terurilo, instrua ekzemplo, kaj mokatajxo cxe cxiuj popoloj, al kiuj la Eternulo vin foririgos. 38 Multe da semoj vi elportos sur la kampon, sed malmulte vi enkolektos; cxar formangxos tion la akridoj. 39 Vinbergxardenojn vi plantos kaj prilaboros, sed vinon vi ne trinkos, nek enkolektos berojn; cxar formangxos ilin la vermoj. 40 Olivarbojn vi havos en cxiuj viaj limoj, sed per oleo vi vin ne sxmiros; cxar senfruktigxos viaj olivarboj. 41 Filojn kaj filinojn vi naskigos, sed ili ne estos cxe vi; cxar ili iros en malliberecon. 42 CXiujn viajn arbojn kaj la fruktojn de via tero ekposedos la insektoj. 43 La fremdulo, kiu estos inter vi, levigxos super vi cxiam pli kaj pli alte, kaj vi mallevigxos cxiam pli kaj pli malalte. 44 Li pruntedonos al vi, sed vi ne pruntedonos al li; li estos kapo, kaj vi estos vosto. 45 Kaj venos sur vin cxiuj cxi tiuj malbenoj kaj persekutos vin kaj atingos vin, gxis vi estos ekstermita; cxar vi ne auxskultis la vocxon de la Eternulo, via Dio, por observi Liajn ordonojn kaj Liajn legxojn, kiujn Li donis al vi. 46 Kaj ili estos kiel signoj kaj avertoj sur vi kaj sur via idaro eterne; 47 pro tio, ke vi ne servis al la Eternulo, via Dio, en gajeco kaj kun gxoja koro, kiam vi cxion havis abunde. 48 Kaj vian malamikon, kiun la Eternulo sendos sur vin, vi servos en malsato kaj soifo kaj nudeco kaj manko de cxio; kaj li metos feran jugon sur vian kolon, gxis li ekstermos vin. 49 La Eternulo venigos sur vin popolon de malproksime, de la fino de la tero; gxi venos, kiel flugas aglo; tio estos popolo, kies lingvon vi ne komprenos, 50 popolo aroganta, kiu ne respektos maljunulon kaj ne kompatos junulon. 51 Kaj gxi mangxos la fruktojn de viaj brutoj kaj la fruktojn de via tero, gxis gxi ruinigos vin tiel, ke gxi ne lasos al vi grenon, nek moston, nek oleon, nek naskitajxojn de viaj grandaj brutoj, nek idaron de viaj malgrandaj brutoj, gxis gxi pereigos vin. 52 Kaj gxi premos vin en cxiuj viaj pordegoj, gxis falos viaj altaj kaj fortikaj muroj, kiujn vi fidis, en via tuta lando; kaj gxi premos vin en cxiuj viaj pordegoj, en via tuta lando, kiun la Eternulo, via Dio, donis al vi. 53 Kaj vi mangxos la frukton de via ventro, la karnon de viaj filoj kaj viaj filinoj, kiujn donis al vi la Eternulo, via Dio, en la siegxado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko. 54 Viro delikata inter vi kaj tre alkutimigxinta al lukso, malamike rigardos sian fraton, sian amatan edzinon, siajn restintajn infanojn, 55 donante al neniu el ili iom de la karno de siaj infanoj, kiun li mangxos; cxar restis al li nenio en la siegxado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko en cxiuj viaj pordegoj. 56 Virino delikata inter vi kaj dorlotita, kiu neniam starigis sian piedon sur la tero pro dorlotiteco kaj delikateco, malamike rigardos sian amatan edzon kaj sian filon kaj sian filinon, 57 ne donante al ili la placenton, kiu eliras el inter sxiaj piedoj, nek la infanojn, kiujn sxi naskas; cxar, pro manko de cxio, sxi mangxos ilin sekrete, en la siegxado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko en viaj pordegoj. 58 Se vi ne penos plenumi cxiujn vortojn de cxi tiu instruo, skribitajn en cxi tiu libro, timante cxi tiun gloran kaj timindan nomon:LA ETERNULON, VIAN DION: 59 tiam la Eternulo distingos viajn plagojn kaj la plagojn de via idaro, kiel plagojn grandajn kaj longedauxrajn kaj malsanojn malbonajn kaj longedauxrajn. 60 Kaj Li turnos sur vin cxiujn malsanojn de Egiptujo, kiujn vi timis, kaj ili alkrocxigxos al vi. 61 Ankaux cxian malsanon kaj cxian plagon, kiuj ne estas skribitaj en cxi tiu libro de instruo, la Eternulo venigos sur vin, gxis vi estos ekstermita. 62 Kaj restos de vi malgranda amaseto, anstataux tio, ke vi estis multaj, kiel la steloj de la cxielo; pro tio, ke vi ne auxskultis la vocxon de la Eternulo, via Dio. 63 Kaj kiel gxojis la Eternulo, farante al vi bonon kaj multigante vin, tiel gxojos la Eternulo, pereigante vin kaj ekstermante vin; kaj vi estos elsxirita el la lando, en kiun vi iras, por ekposedi gxin. 64 Kaj la Eternulo disjxetos vin inter cxiujn popolojn, de unu fino de la tero gxis la alia fino de la tero; kaj vi servos tie al fremdaj dioj el ligno kaj el sxtono, dioj, kiujn ne konis vi nek viaj patroj. 65 Sed ankaux inter tiuj popoloj vi ne trankviligxos, kaj ne estos ripozo por via piedo; kaj la Eternulo donos al vi tie koron tremantan kaj senfortigxon de la okuloj kaj suferadon de la animo. 66 Kaj via vivo estos pendanta antaux vi; kaj vi timos tage kaj nokte, kaj vi ne estos certa pri via vivo. 67 Matene vi diros:Ho, venu la vespero! kaj vespere vi diros:Ho, venu la mateno! pro la kortremo, kiu atakos vin, kaj pro la vidajxo antaux viaj okuloj, kiun vi vidos. 68 Kaj la Eternulo revenigos vin en Egiptujon per sxipoj, per la vojo, pri kiu mi diris al vi, ke vi ne plu vidos gxin; kaj vi vende proponos vin tie al viaj malamikoj kiel sklavojn kaj sklavinojn, sed neniu acxetos.

Psalms 119:21

21 Vi humiligas la malbenitajn fierulojn, Kiuj deklinigxas de Viaj ordonoj.

Jeremiah 11:3-5

3 Kaj diru al ili:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Malbenita estu la homo, kiu ne auxskultos la vortojn de cxi tiu interligo, 4 kiun Mi donis al viaj patroj, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta, el la fera forno, dirante:Obeu Mian vocxon, kaj faru cxion, kion Mi ordonas al vi; kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos via Dio; 5 por ke plenumigxu la jxuro, kiun Mi jxuris al viaj patroj, ke Mi donos al ili landon, kie fluas lakto kaj mielo, kiel tio estas nun. Kaj mi respondis kaj diris:Tiel estu, ho Eternulo.

Ezekiel 18:24

24 Kaj se virtulo deturnos sin de sia virteco kaj faros malbonagojn, agos simile al cxiuj abomenindajxoj, kiujn faras malpiulo:cxu li tiam povas vivi? CXiuj bonaj agoj, kiujn li faris, ne estos rememorataj; pro siaj krimoj, kiujn li faris, kaj pro siaj pekoj, kiujn li faris, pro ili li mortos.

Matthew 25:41

41 Tiam li diros al tiuj, kiuj staras maldekstre:For de mi, vi malbenitaj, en la eternan fajron, kiu estas preparita por la diablo kaj liaj angxeloj;

Romans 3:19-20

19 Sed ni scias, ke cxion ajn, kion la legxo diras, gxi parolas al tiuj, kiuj estas sub la legxo; ke cxiu busxo fermigxu, kaj ke la tuta mondo submetigxu sub la jugxon de Dio; 20 cxar per la faroj de la legxo neniu karno pravigxos antaux Li; cxar per la legxo venas konscio pri peko.

Romans 10:5

5 CXar Moseo skribis, ke tiu, kiu plenumas la justecon de la legxo, vivos per gxi.

1 Corinthians 16:22

22 Se iu ne amas la Sinjoron Jesuo Kristo, li estu anatemita. Maran-ata.

Galatians 3:10

10 CXar cxiuj, kiuj rilatas al faroj de la legxo, estas sub malbeno; cxar estas skribite:Malbenita estas cxiu, kiu ne persistos en cxio, kio estas skribita en la libro de la legxo, por plenumi gxin.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.