Deuteronomy 4:1-3

Esperanto(i) 1 Kaj nun, ho Izrael, auxskultu la legxojn kaj la regulojn, kiujn mi instruas al vi, ke vi ilin plenumu, por ke vi vivu kaj venu kaj heredu la landon, kiun la Eternulo, la Dio de viaj patroj, donas al vi. 2 Ne aldonu al tio, kion mi ordonas al vi, kaj ne deprenu de gxi; sed observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kiujn mi ordonas al vi. 3 Viaj okuloj vidis, kion la Eternulo faris pro Baal-Peor; cxar cxiun homon, kiu sekvis Baal-Peoron, la Eternulo, via Dio, ekstermis el inter vi;