Deuteronomy 21:21 Cross References - Esperanto

21 Tiam cxiuj homoj de lia urbo prijxetu lin per sxtonoj, ke li mortu; tiel ekstermu la malbonon el inter vi, kaj cxiuj Izraelidoj auxdos kaj ektimos.

Leviticus 24:16

16 Kiu insultas la nomon de la Eternulo, tiu estu mortigita; per sxtonoj mortigu lin la tuta komunumo. CXu fremdulo, cxu indigxeno, se li blasfemos la nomon de la Eternulo, estu mortigita.

Deuteronomy 13:5

5 Kaj tiun profeton aux tiun songxiston oni devas mortigi; cxar li predikis defalon de la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta kaj liberigis vin el la domo de sklaveco-por delogi vin de la vojo, laux kiu la Eternulo, via Dio, ordonis al vi iri; kaj ekstermu la malbonon el inter vi.

Deuteronomy 13:10-11

10 Kaj jxetu sur lin sxtonojn, ke li mortu; cxar li volis forlogi vin de la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco. 11 Kaj la tuta Izrael tion auxdos kaj ektimos, kaj oni ne plu faros tian malbonan agon inter vi.

Deuteronomy 17:5

5 tiam elkonduku tiun viron aux tiun virinon, kiuj faris tiun malbonan aferon, al via pordego, la viron aux la virinon, kaj jxetu sur ilin sxtonojn, ke ili mortu.

Deuteronomy 19:19-20

19 tiam agu kun li tiel, kiel li intencis agi kun sia frato; kaj tiel ekstermu la malbonon el inter vi. 20 Kaj la aliaj auxdos kaj ektimos, kaj ili ne faros plu tian malbonon inter vi.

Deuteronomy 22:21

21 tiam oni alkonduku la junulinon al la pordo de sxia patro, kaj la logxantoj de sxia urbo prijxetu sxin per sxtonoj, ke sxi mortu; cxar sxi faris malhonorajxon en Izrael, malcxastante en la domo de sia patro. Tiel ekstermu la malbonon el inter vi.

Deuteronomy 22:24

24 tiam konduku ilin ambaux al la pordego de tiu urbo, kaj prijxetu ilin per sxtonoj, ke ili mortu; la junulinon pro tio, ke sxi ne kriis en la urbo, kaj la viron pro tio, ke li senhonorigis la edzinon de sia proksimulo. Tiel ekstermu la malbonon el inter vi.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.