Deuteronomy 21:22 Cross References - Esperanto

22 Se iu farigxos kulpa pri peko, kiu meritas morton, kaj li estos mortigita kaj vi pendigos lin sur arbo:

Numbers 25:4

4 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Prenu cxiujn estrojn de la popolo kaj pendigu ilin al la Eternulo kontraux la suno, kaj deturnigxos de Izrael la furiozo de la kolero de la Eternulo.

Deuteronomy 19:6

6 por ke ne postkuru la sangovengxanto la mortiginton, kiam ekflamos lia koro, kaj ne kuratingu lin, se la vojo estos longa, kaj ne mortigu lin; cxar li ne meritas morton, cxar li ne estis lia malamiko antauxe.

Deuteronomy 22:26

26 sed al la junulino faru nenion; la junulino ne havas mortomeritan pekon, cxar tiu afero estas tia, kiel se iu levigxas kontraux sian proksimulon kaj mortigas lin;

Joshua 8:29

29 Kaj la regxon de Aj li pendigis sur arbo, kie li restis gxis la vespero; kaj kiam la suno subiris, Josuo ordonis, kaj oni deprenis lian kadavron de la arbo, kaj jxetis gxin antaux la pordegon de la urbo, kaj amasigis super gxi grandan amason da sxtonoj, kiu restis gxis hodiaux.

Joshua 10:26

26 Kaj poste Josuo frapis ilin, kaj mortigis ilin, kaj pendigis ilin sur kvin arboj; kaj ili pendis sur la arboj gxis la vespero.

1 Samuel 26:16

16 Ne bona estas tio, kion vi faris. Kiel vivas la Eternulo, vi meritas la morton pro tio, ke vi ne gardis vian sinjoron, la sanktoleiton de la Eternulo. Nun rigardu, kie estas la lanco de la regxo, kaj la vazo kun la akvo, kiu estis apud lia kaploko.

2 Samuel 4:12

12 Kaj David ordonis al la servantoj; kaj cxi tiuj ilin mortigis, kaj dehakis iliajn manojn kaj piedojn, kaj pendigis ilin super la lageto en HXebron; kaj la kapon de Isx-Bosxet oni prenis kaj enterigis en la tombo de Abner en HXebron.

2 Samuel 21:6

6 oni donu al ni sep virojn el liaj filoj, kaj ni pendigu ilin antaux la Eternulo en Gibea de Saul, la elektito de la Eternulo. Kaj la regxo diris:Mi donos.

2 Samuel 21:9

9 Kaj li transdonis ilin en la manojn de la Gibeonanoj, kaj cxi tiuj pendigis ilin sur la monto antaux la Eternulo. Tiel ili falis sepope kune; ili estis mortigitaj en la unuaj tagoj de la rikolto, en la komenco de la rikolto de hordeo.

Matthew 26:66

66 kion vi opinias? Ili respondis kaj diris:Li estas kondamninda al morto.

Mark 14:64

64 Vi auxdis la blasfemon:kion vi opinias? Kaj ili cxiuj jugxis lin kondamninda al morto.

Luke 23:33

33 Kaj kiam ili alvenis al la loko nomata Kranio, tie ili krucumis lin, kaj la krimulojn, unu dekstre kaj unu maldekstre.

John 19:31-38

31 La Judoj, cxar estis la Preparado, por ke la korpoj ne restadu sur la krucoj dum la sabato (cxar la tago de tiu sabato estis granda tago), petis Pilaton, ke oni rompu iliajn krurojn, kaj forportu ilin. 32 Tiam la soldatoj venis, kaj rompis la krurojn de la unua kaj de la alia krucumita kun li; 33 sed kiam ili venis al Jesuo, kaj vidis, ke li jam mortis, ili ne rompis liajn krurojn; 34 tamen unu el la soldatoj per lanco pikis lian flankon, kaj tuj elvenis sango kaj akvo. 35 Kaj la vidinto atestis, kaj vera estas lia atesto; kaj li scias, ke li diras la veron, ke vi ankaux kredu. 36 CXar tio okazis, por ke plenumigxu la Skribo:Osto en li ne estos rompita. 37 Kaj ankoraux alia Skribo diras:Ili rigardos tiun, kiun ili trapikis. 38 Post tio, Jozef el Arimateo, kiu estis discxiplo de Jesuo, sed sekrete pro timo antaux la Judoj, petis Pilaton, ke li povu forpreni la korpon de Jesuo; kaj Pilato permesis. Li do venis kaj forprenis lian korpon.

Acts 23:29

29 kaj mi trovis lin akuzata pri demandoj rilatantaj al ilia legxo, sed havanta nenian akuzon meritantan morton aux katenojn.

Acts 25:11

11 Se do mi estas krimulo, kaj faris ion meritantan morton, mi ne rifuzas morti; sed se estas vera nenio el tiuj aferoj, pri kiuj ili min akuzas, neniu povas cedi min al ili. Mi apelacias al Cezaro.

Acts 25:25

25 Sed mi trovis, ke li ne faris ion meritantan morton; kaj cxar li mem apelaciis al lia Imperiestra Mosxto, mi decidis sendi lin.

Acts 26:31

31 kaj apartigxinte, ili parolis inter si, dirante:Tiu viro faris nenion meritantan morton aux katenojn.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.