Deuteronomy 18:1 Cross References - Esperanto

1 Ne havos la pastroj Levidoj, la tuta tribo de Levi, parton kaj heredajxon kun Izrael:la fajroferojn de la Eternulo kaj Lian apartenajxon ili mangxados.

Numbers 18:8-9

8 Kaj la Eternulo diris al Aaron:Mi donis al vi la zorgadon pri Miaj oferdonoj:cxion, kion konsekras la Izraelidoj, Mi donis al vi kaj al viaj filoj, kiel sanktan apartenajxon per legxo eterna. 9 Jen kio apartenas al vi el la plejsanktajxoj, el la bruligatajxo:cxiu ilia ofero, kiel cxiu ilia farunofero, tiel ankaux cxiu ilia pekofero kaj cxiu ilia kulpofero, kiun ili donos al Mi, estas plejsanktajxo por vi kaj por viaj filoj.

Numbers 18:20

20 Kaj la Eternulo diris al Aaron:En ilia tero vi ne havos heredajxon, kaj parton vi ne havos inter ili; Mi estas via parto kaj via heredajxo meze de la Izraelidoj.

Numbers 26:62

62 Kaj la nombro de iliaj kalkulitoj estis dudek tri mil, cxiuj virseksuloj en la agxo de pli ol unu monato; cxar ili ne estis kalkulitaj kune kun la Izraelidoj, cxar al ili ne estis donita posedajxo inter la Izraelidoj.

Deuteronomy 10:9

9 Tial Levi ne ricevis parton kaj heredan posedajxon kun siaj fratoj:la Eternulo estas lia heredajxo, kiel la Eternulo, via Dio, diris al li.)

Deuteronomy 12:19

19 Gardu vin, ke vi ne forlasu la Levidon dum via tuta vivo sur via tero.

Joshua 13:14

14 Nur al la tribo de Levi li ne donis heredan parton; la fajroferoj de la Eternulo, Dio de Izrael, estas ilia hereda parto, kiel Li diris al li.

Joshua 13:33

33 Sed al la tribo de Levi Moseo ne donis posedajxon:la Eternulo, Dio de Izrael, estas ilia hereda parto, kiel Li diris al ili.

Joshua 18:7

7 La Levidoj ne havos parton inter vi, cxar la pastrado antaux la Eternulo estas ilia hereda parto; kaj Gad kaj Ruben kaj la duontribo de Manase prenis sian parton transe de Jordan, oriente, kion donis al ili Moseo, servanto de la Eternulo.

1 Corinthians 9:13-14

13 CXu vi ne scias, ke tiuj, kiuj sin okupas pri sanktaj aferoj, mangxas el la templaj mangxajxoj, kaj tiuj, kiuj dejxoras cxe la altaro, partoprenas kune kun la altaro? 14 Tial same la Sinjoro ordonis, ke la proklamantoj de la evangelio vivadu per la evangelio.

1 Peter 5:2-4

2 Pasxtu la gregon de Dio cxe vi, direktante gxin, ne devige, sed volonte, laux Dio; ne pro avideco, sed bonvole; 3 ne kvazaux sinjorante super la heredo, sed farigxante ekzemploj al la grego. 4 Kaj kiam elmontrigxos la CXefpasxtisto, vi ricevos la nevelkontan kronon de gloro.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.