Colossians 2:16 Cross References - Esperanto

16 Neniu do vin jugxu pri mangxajxo, aux trinkajxo, aux rilate al festo, aux novmonato, aux sabato;

Leviticus 11:2-47

2 Diru al la Izraelidoj jene:Tio estas la bestoj, kiujn vi povas mangxi el cxiuj brutoj, kiuj estas sur la tero: 3 cxiun bruton, kiu havas disfenditajn hufojn kaj distrancxan sulkon sur la hufoj kaj kiu remacxas macxitajxon, vi povas mangxi. 4 Nur cxi tiujn ne mangxu el la remacxantaj macxitajxon kaj el la havantaj disfenditajn hufojn:la kamelon, cxar gxi remacxas macxitajxon, sed disfenditajn hufojn gxi ne havas, malpura gxi estas por vi; 5 kaj la hirakon, cxar gxi remacxas macxitajxon, sed disfenditajn hufojn gxi ne havas, malpura gxi estas por vi; 6 kaj la leporon, cxar gxi remacxas macxitajxon, sed disfenditajn hufojn gxi ne havas, malpura gxi estas por vi; 7 kaj la porkon, cxar gxi havas disfenditajn hufojn kaj distrancxan sulkon sur la hufoj, sed gxi ne remacxas macxitajxon, malpura gxi estas por vi. 8 Ilian viandon ne mangxu kaj iliajn kadavrojn ne tusxu, malpuraj ili estas por vi. 9 Jenajn vi povas mangxi el cxiuj bestoj, kiuj estas en la akvo:cxiujn, kiuj havas nagxilojn kaj skvamojn en la akvo, en la maroj, kaj en la riveroj, ilin vi povas mangxi. 10 Sed cxiuj, kiuj ne havas nagxilojn kaj skvamojn, en la maroj kaj en la riveroj, el cxio, kio movigxas en la akvo, kaj el cxiuj estajxoj, kiuj vivas en la akvo, ili estas abomenindajxo por vi; 11 kaj ili estu abomenindajxo por vi, ilian viandon ne mangxu kaj iliajn kadavrojn abomenu. 12 CXio en la akvo, kio ne havas nagxilojn kaj skvamojn, estas abomenindajxo por vi. 13 Kaj cxi tiujn abomenu inter la birdoj, ili ne estu mangxataj, ili estas abomenindajxoj:la aglon kaj la gipaeton kaj la pandionon 14 kaj la milvon kaj la falkon kun gxia speco, 15 cxiun korvon kun gxia speco, 16 kaj la struton kaj la strigon kaj la mevon kaj la akcipitron kun gxia speco 17 kaj la noktuon kaj la mergulon kaj la ibison 18 kaj la cignon kaj la pelikanon kaj la perknopteron 19 kaj la cikonion kaj la ardeon kun gxia speco kaj la upupon kaj la vesperton. 20 CXio movigxanta, kio havas flugilojn kaj iras kvarpiede, estas abomenindajxo por vi. 21 Nur tiujn vi povas mangxi el cxiuj movigxantoj, kiuj havas flugilojn kaj iras kvarpiede:tiujn, kiuj havas genuojn super la kruroj, por salti per ili sur la tero. 22 La jenajn el ili vi povas mangxi:la akridon kun gxia speco kaj la cikadon kun gxia speco kaj la grilon kun gxia speco kaj la lokuston kun gxia speco. 23 Sed cxiu alia movigxanto, kiu havas flugilojn kaj kvar piedojn, estas abomenindajxo por vi. 24 Kaj per la jenaj vi farigxos malpuraj; cxiu, kiu ektusxos ilian kadavron, estos malpura gxis la vespero; 25 kaj cxiu, kiu portos kadavrajxon de ili, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura gxis la vespero: 26 cxiu bruto, kiu havas disfenditajn hufojn, sed ne havas distrancxan sulkon kaj ne remacxas macxitajxon, estas malpura por vi; cxiu, kiu ektusxos ilin, estos malpura. 27 Kaj el cxiuj bestoj kvarpiedaj cxiuj, kiuj iras sur siaj plandoj, estas malpuraj por vi; cxiu, kiu ektusxos ilian kadavron, estos malpura gxis la vespero. 28 Kaj kiu portos kadavrajxon de ili, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura gxis la vespero:malpuraj ili estas por vi. 29 Kaj jen, kio estas malpura por vi inter la rampajxoj, kiuj rampas sur la tero:la talpo kaj la muso kaj la lacerto kun gxia speco 30 kaj la geko kaj la monitoro kaj la uromastiko kaj la skinko kaj la hxameleono. 31 Tiuj estas la malpuraj por vi inter cxiuj rampajxoj; cxiu, kiu ektusxos ilin post ilia morto, estos malpura gxis la vespero. 32 Kaj cxio, sur kion falos io el ili malviva, estos malpura; cxu gxi estos ia ligna vazo, cxu vesto, cxu felo, cxu sako, cxu ia ilo, per kiu oni faras laboron-oni metu gxin en akvon, kaj gxi estos malpura gxis la vespero, kaj tiam gxi farigxos pura. 33 Kaj se en ian argilan vazon io el ili falos internen, tiam cxio, kio estas interne, farigxos malpura; kaj la vazon rompu. 34 CXiu mangxajxo, kiun oni mangxas, se sxprucos sur gxin tia akvo, farigxos malpura; kaj cxiu trinkajxo, kiun oni trinkas, en tia vazo farigxos malpura. 35 Kaj cxio, sur kion falos io el ilia kadavrajxo, farigxos malpura; se gxi estos forno aux kaldrono, oni gxin disrompu; malpuraj ili estas kaj malpuraj ili estu por vi. 36 Nur fonto kaj puto kaj akvejoj restos puraj. Kiu ektusxos ilian kadavrajxon, farigxos malpura. 37 Kaj se io el ilia kadavrajxo falos sur ian semeblan semon, kiu estas semota, gxi restos pura. 38 Sed se estos versxita akvo sur la semon kaj io el ilia kadavrajxo falos sur gxin, tiam gxi estos malpura por vi. 39 Kaj se mortos ia bruto el tiuj, kiujn vi uzas por mangxi, tiam tiu, kiu ektusxos gxian kadavron, estos malpura gxis la vespero. 40 Kaj tiu, kiu mangxos ion el gxia kadavrajxo, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura gxis la vespero; kaj tiu, kiu portos gxian kadavron, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura gxis la vespero. 41 CXia rampajxo, kiu rampas sur la tero, estas abomenindajxo, gxi ne estu mangxata. 42 CXio, kio rampas sur la ventro, kaj cxio, kio iras sur kvar piedoj aux sur pli da piedoj, sed estas rampajxo, kiu rampas sur la tero-ilin ne mangxu, cxar ili estas abomenindajxo. 43 Ne abomenindigu viajn animojn per iaj bestoj rampantaj, kaj ne malpurigxu per ili, farante vin mem malpuraj. 44 CXar Mi, la Eternulo, estas via Dio; tial sanktigu vin kaj estu sanktaj, cxar Mi estas sankta; kaj ne malpurigu viajn animojn per ia rampajxo, kiu rampas sur la tero. 45 CXar Mi estas la Eternulo, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por esti Dio por vi; estu do sanktaj, cxar Mi estas sankta. 46 Tio estas la legxo pri la brutoj kaj pri la birdoj, kaj pri cxiuj bestoj, movigxantaj en la akvo, kaj pri cxiuj bestoj, kiuj rampas sur la tero, 47 por fari diferencon inter la malpurajxo kaj purajxo, kaj inter la bestoj, kiujn oni povas mangxi, kaj la bestoj, kiujn oni devas ne mangxi.

Leviticus 16:31

31 Sabato de plena ripozo gxi estu por vi; kaj premu viajn animojn; gxi estu legxo por eterne.

Leviticus 17:10-15

10 Se iu el la domo de Izrael, aux el la fremduloj, kiuj logxas inter ili, mangxos ian sangon, tiam Mi turnos Mian vizagxon kontraux tiun, kiu mangxis la sangon, kaj Mi ekstermos lin el inter lia popolo. 11 CXar la animo de korpo estas en la sango; kaj Mi destinis al vi cxi tion por la altaro, por pekliberigi viajn animojn, cxar la sango pekliberigas per la animo. 12 Tial Mi diris al la Izraelidoj:Neniu el vi mangxu sangon, kaj ankaux la fremdulo, kiu logxas inter vi, ne mangxu sangon. 13 Se iu el la Izraelidoj, aux el la fremduloj, kiuj logxas inter ili, cxaskaptos beston aux birdon, kiun oni povas mangxi, tiam li elfluigu gxian sangon kaj kovru gxin per polvo. 14 CXar la animo de cxiu korpo estas gxia sango, en gxia animo gxi estas. Tial Mi diris al la Izraelidoj:La sangon de ia korpo ne mangxu, cxar la animo de cxiu korpo estas gxia sango; cxiu, kiu gxin mangxos, ekstermigxos. 15 Kaj cxiu, kiu mangxos mortintajxon aux dissxiritajxon, cxu li estas indigxeno, cxu fremdulo, lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la vespero, kaj poste li estos pura.

Leviticus 23:1-44

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:La festoj de la Eternulo, kiujn vi nomos sanktaj kunvenoj, jen ili estas, Miaj festoj. 3 Dum ses tagoj faru laboron; sed la sepan tagon estas sabato de ripozo, sankta kunveno, nenian laboron faru; gxi estu sabato al la Eternulo en cxiuj viaj logxejoj. 4 Jen estas la festoj de la Eternulo, sanktaj kunvenoj, kiujn vi kunvokados en ilia tempo: 5 en la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato, cxirkaux la vespero, estas Pasko al la Eternulo. 6 Kaj en la dek-kvina tago de tiu monato estas la festo de macoj al la Eternulo; dum sep tagoj mangxu macojn. 7 En la unua tago estu cxe vi sankta kunveno, faru nenian laboron. 8 Kaj alportadu fajroferojn al la Eternulo dum sep tagoj; en la sepa tago estu sankta kunveno, faru nenian laboron. 9 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 10 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Kiam vi venos en la landon, kiun Mi donas al vi, kaj vi rikoltos gxian rikolton, tiam alportu al la pastro la unuan garbon el via rikolto. 11 Kaj li skuos la garbon antaux la Eternulo, por ke vi akiru placxon; en la morgauxa tago post la festo la pastro gxin skuos. 12 Kaj vi pretigu en la tago, kiam estos skuata via garbo, sendifektan sxafidon jaragxan kiel bruloferon al la Eternulo. 13 Kaj kun gxi, kiel farunoferon, du dekonojn de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel fajroferon al la Eternulo, kiel agrablan odorajxon, kaj kun gxi, kiel versxoferon, kvaronon de hino da vino. 14 Kaj panon kaj rostitajn grajnojn kaj fresxajn grajnojn ne mangxu gxis tiu tago mem, en kiu vi alportos la oferon al via Dio; gxi estu eterna legxo por viaj generacioj en cxiuj viaj logxejoj. 15 Kaj kalkulu al vi de post la morgauxa tago post la festo, de post la tago, en kiu vi alportis la garbon por skuado, sep plenajn semajnojn. 16 GXis la morgauxa tago post la sepa semajno kalkulu kvindek tagojn, kaj tiam vi alportos novan farunoferon al la Eternulo. 17 El viaj logxejoj alportu du panojn de skuofero; el du dekonoj de efo da delikata faruno ili estu; fermente ili estu bakitaj; tio estos unuaj produktoj por la Eternulo. 18 Kaj alportu kune kun la panoj sep sxafidojn sendifektajn jaragxajn kaj unu bovidon kaj du virsxafojn; ili estu brulofero al la Eternulo; kaj kune kun ili farunoferon kaj versxoferon, fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo. 19 Pretigu ankaux unu kapron kiel pekoferon, kaj du jaragxajn sxafidojn kiel pacoferon. 20 Kaj la pastro skuu ilin kune kun la unuaproduktaj panoj kiel skuoferon antaux la Eternulo, kun la du sxafidoj; gxi estu sanktajxo al la Eternulo por la pastro. 21 Kaj proklamu en tiu tago:sankta kunveno estu cxe vi, faru nenian laboron; tio estu eterna legxo en cxiuj viaj logxejoj en viaj generacioj. 22 Kaj kiam vi rikoltos la rikolton en via lando, ne rikoltu cxion gxis la rando de via kampo dum via rikoltado, kaj la postrestajxon de via rikolto ne kolektu; por la malricxulo kaj por la fremdulo lasu tion:Mi estas la Eternulo, via Dio. 23 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 24 Diru al la Izraelidoj jene:En la sepa monato, en la unua tago de la monato, estu cxe vi festo, memorigado per trumpetado, sankta kunveno. 25 Faru nenian laboron; kaj alportu fajroferon al la Eternulo. 26 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 27 Sed en la deka tago de tiu sepa monato estu tago de pekliberigo, sankta kunveno estu cxe vi; kaj humiligu vian animon kaj alportu fajroferon al la Eternulo. 28 Kaj faru nenian laboron en tiu tago, cxar gxi estas tago de pekliberigo, por pekliberigi vin antaux la Eternulo, via Dio. 29 CXiu animo, kiu ne humiligos sin en tiu tago, ekstermigxos el inter sia popolo. 30 Se iu animo faros ian laboron en tiu tago, Mi ekstermos tiun animon el inter gxia popolo. 31 Faru nenian laboron; gxi estu eterna legxo en viaj generacioj en cxiuj viaj logxejoj. 32 Granda sabato gxi estu por vi; kaj humiligu viajn animojn; vespere en la nauxa tago de la monato, de vespero gxis vespero festu vian sabaton. 33 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 34 Diru al la Izraelidoj jene:Komencante de la dek-kvina tago de tiu sepa monato estu festo de lauxboj dum sep tagoj al la Eternulo. 35 En la unua tago estu sankta kunveno, faru nenian laboron. 36 Dum sep tagoj alportadu fajroferojn al la Eternulo; en la oka tago estu cxe vi sankta kunveno, kaj alportu fajroferon al la Eternulo; ferma festo gxi estas, faru nenian laboron. 37 Tio estas la festoj de la Eternulo, kiujn vi nomos sanktaj kunvenoj, por alporti fajroferon al la Eternulo, bruloferon kaj farunoferon, bucxoferon kaj versxoferojn, cxiun en gxia tago; 38 krom la sabatoj de la Eternulo kaj krom viaj donoj kaj krom cxiuj viaj promesoj, kaj krom cxiuj viaj memvolaj oferoj, kiujn vi donos al la Eternulo. 39 Kaj en la dek-kvina tago de la sepa monato, kiam vi kolektos la produktajxon de la tero, festu la feston de la Eternulo dum sep tagoj; en la unua tago estu festo kaj en la oka tago estu festo. 40 Kaj prenu al vi en la unua tago fruktojn de belaj arboj, brancxojn de palmoj kaj brancxojn de densaj arboj kaj de apudriveraj salikoj; kaj gajigu vin antaux la Eternulo, via Dio, dum sep tagoj. 41 Kaj festu tiun feston de la Eternulo dum sep tagoj en la jaro; eterna legxo tio estu en viaj generacioj; en la sepa monato festu gxin. 42 En lauxboj logxu dum sep tagoj, cxiu indigxeno en Izrael logxu en lauxboj; 43 por ke sciu viaj generacioj, ke en lauxboj Mi logxigis la Izraelidojn, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta:Mi estas la Eternulo, via Dio. 44 Kaj Moseo diris pri la festoj de la Eternulo al la Izraelidoj.

Numbers 10:10

10 Kaj en la tago de via gxojo kaj en viaj festoj kaj en viaj novmonataj tagoj trumpetu per trumpetoj cxe viaj bruloferoj kaj cxe viaj pacoferoj; kaj tio estos memorigo pri vi antaux via Dio:Mi estas la Eternulo, via Dio.

Numbers 28:1-29

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Ordonu al la Izraelidoj kaj diru al ili:Mian oferon, Mian panon, Miajn fajroferojn, Mian agrablan odorajxon observu, por alportadi al Mi en ilia tempo. 3 Kaj diru al ili:Jen estas la fajrofero, kiun vi devas alportadi al la Eternulo:sxafidojn jaragxajn sendifektajn po du en cxiu tago, kiel konstantan bruloferon. 4 Unu sxafidon oferu matene, kaj la duan sxafidon oferu cxirkaux la vespero; 5 kaj dekonon de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun kvarono de hino da elpistita oleo. 6 Tio estas la brulofero konstanta, kia estis farata cxe la monto Sinaj, kiel agrabla odorajxo, fajrofero al la Eternulo. 7 Kaj gxia versxofero estu po kvarono de hino cxe unu sxafido; en la sanktejo vi devas versxi la vinon al la Eternulo. 8 Kaj la duan sxafidon oferu cxirkaux la vespero; kun tia farunofero, kiel matene, kaj kun tia versxofero faru fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo. 9 Sed en la tago sabata du sxafidojn jaragxajn sendifektajn kaj du dekonojn de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, kaj gxian versxoferon; 10 tio estas la brulofero de cxiu sabato, krom la konstanta brulofero kaj gxia versxofero. 11 Kaj en viaj monatkomencoj alportu bruloferon al la Eternulo:du bovidojn kaj unu virsxafon, sep jaragxajn sendifektajn sxafidojn; 12 kaj tri dekonojn de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por cxiu bovido, kaj du dekonojn da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por la unu virsxafo; 13 kaj po unu dekono da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por cxiu sxafido; tio estas brulofero, agrabla odorajxo, fajrofero al la Eternulo. 14 Kaj iliaj versxoferoj estu:duono de hino da vino por bovido, kaj triono de hino por virsxafo, kaj kvarono de hino por sxafido. Tio estas cxiumonata brulofero por cxiuj monatoj de la jaro. 15 Kaj unu virkapro, kiel pekofero al la Eternulo, krom la konstanta brulofero, estu oferata kune kun sia versxofero. 16 Kaj en la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato, estas Pasko al la Eternulo. 17 Kaj en la dek-kvina tago de tiu monato estas festo; dum sep tagoj oni mangxu macojn. 18 En la unua tago estas sankta kunveno; faru nenian servan laboron; 19 kaj alportu fajroferon, bruloferon al la Eternulo:du bovidojn kaj unu virsxafon kaj sep jaragxajn sxafidojn; sendifektaj ili estu cxe vi; 20 kaj kiel ilian farunoferon alportu delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por bovido kaj du dekonojn por la virsxafo; 21 po unu dekono alportu por cxiu el la sep sxafidoj; 22 kaj unu virkapron, por pekliberigi vin. 23 Krom la matena brulofero, kiu estas konstanta brulofero, alportu tion. 24 Tiel faru en cxiu el la sep tagoj; tio estas mangxajxo, fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo; krom la konstanta brulofero oni tion alportu kune kun gxia versxofero. 25 Kaj en la sepa tago estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron. 26 Kaj en la tago de la unuaj fruktoj, kiam vi alportos novan farunoferon al la Eternulo en via festo de semajnoj, estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron; 27 kaj alportu bruloferon, kiel agrablan odorajxon al la Eternulo:du bovidojn, unu virsxafon, sep jaragxajn sxafidojn; 28 kaj kiel ilian farunoferon delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por cxiu bovido, du dekonojn por la unu virsxafo; 29 po unu dekono por cxiu el la sep sxafidoj;

Deuteronomy 14:3-21

3 Nenian abomenajxon mangxu. 4 Jen estas la brutoj, kiujn vi povas mangxi:bovo, sxafo, kaj kapro, 5 cervo kaj gazelo kaj kapreolo kaj ibekso kaj antilopo kaj uro kaj tragelafo. 6 CXian bruton, kiu havas disfenditajn hufojn kaj distrancxan sulkon inter la du duonhufoj kaj kiu remacxas macxitajxon, tian el la brutoj vi povas mangxi. 7 Nur cxi tiujn ne mangxu el la remacxantaj macxitajxon kaj el la havantaj disfenditajn hufojn kun distrancxa sulko:la kamelon kaj la leporon kaj la hirakon; cxar ili remacxas macxitajxon, sed iliaj hufoj ne estas disfenditaj, malpuraj ili estas por vi; 8 kaj la porkon, cxar gxiaj hufoj estas disfenditaj, sed gxi ne remacxas macxitajxon, malpura gxi estas por vi; ilian viandon ne mangxu, kaj ilian kadavron ne ektusxu. 9 CXi tiujn vi povas mangxi el cxiuj bestoj, kiuj estas en la akvo:cxiujn, kiuj havas nagxilojn kaj skvamojn, vi povas mangxi; 10 sed cxiujn, kiuj ne havas nagxilojn kaj skvamojn, ne mangxu:malpura tio estas por vi. 11 CXian birdon puran vi povas mangxi. 12 Sed cxi tiujn el ili ne mangxu:la aglon kaj la gipaeton kaj la pandionon 13 kaj la vulturon kaj la falkon kaj la milvon kun gxia speco 14 kaj cxian korvon kun gxia speco 15 kaj la struton kaj la strigon kaj la mevon kaj la akcipitron kun gxia speco, 16 la noktuon kaj la ibison kaj la cignon 17 kaj la pelikanon kaj la perknopteron kaj la mergulon 18 kaj la cikonion kaj la ardeon kun gxia speco kaj la upupon kaj la vesperton. 19 Kaj cxia rampajxo flugilhava estas por vi malpura; oni ne devas ilin mangxi. 20 CXian puran birdon vi povas mangxi. 21 Mangxu nenian kadavrajxon; al la fremdulo, kiu estas en via urbo, vi povas gxin doni, ke li gxin mangxu; aux vi povas vendi al alilandulo; cxar vi estas popolo sankta al la Eternulo, via Dio. Ne kuiru kapridon en la lakto de gxia patrino.

Deuteronomy 16:1-17

1 Observu la monaton Abib, kaj faru Paskon al la Eternulo, via Dio; cxar en la monato Abib elkondukis vin la Eternulo, via Dio, el Egiptujo en la nokto. 2 Kaj bucxu Paskon al la Eternulo, via Dio, el grandaj kaj malgrandaj brutoj, sur la loko, kiun la Eternulo elektos, por logxigi tie Sian nomon. 3 Ne mangxu kun tio fermentintajxon; dum sep tagoj mangxu kun tio macojn, panon de mizero-cxar rapidece vi eliris el la lando Egipta-por ke vi memoru dum la tuta tempo de via vivo la tagon de via eliro el la lando Egipta. 4 Oni ne vidu cxe vi fermentintajxon en via tuta limitajxo dum sep tagoj; kaj el la viando, kiun vi oferbucxos vespere en la unua tago, neniom restu gxis la mateno. 5 Vi ne povas bucxi la Paskon en iu el la urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donos al vi; 6 nur sur la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por logxigi tie Sian nomon, bucxu la Paskon vespere, cxe la subiro de la suno-tempo de via eliro el Egiptujo. 7 Kaj kuiru kaj mangxu sur tiu loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio; kaj en la sekvanta tago vi povas vin turni kaj iri al viaj tendoj. 8 Dum ses tagoj mangxu macojn, kaj en la sepa tago estu sankta kunveno antaux la Eternulo, via Dio; ne faru laboron. 9 Sep semajnojn kalkulu al vi; de post la apero de la rikoltilo en la spikoj komencu kalkuli la sep semajnojn. 10 Kaj faru feston de semajnoj al la Eternulo, via Dio, kun libervola dono el via mano, kiun vi donos konforme al tio, kiom benis vin la Eternulo, via Dio. 11 Kaj estu gajaj antaux la Eternulo, via Dio, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido, kiu estas en viaj pordegoj, kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas inter vi, sur la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por logxigi tie Sian nomon. 12 Kaj memoru, ke vi estis sklavo en Egiptujo; kaj observu kaj plenumu cxi tiujn legxojn. 13 Feston de lauxboj faru al vi dum sep tagoj, kiam vi kolektos el via drasxejo kaj el via vinpremejo. 14 Kaj estu gajaj en via festo, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas inter viaj pordegoj. 15 Dum sep tagoj festu al la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun elektos la Eternulo; cxar benos vin la Eternulo, via Dio, en cxiuj viaj produktajxoj kaj en cxiuj faroj de viaj manoj, kaj vi estos tute gaja. 16 Tri fojojn en la jaro cxiu via virseksulo devas aperi antaux la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li elektos:en la festo de macoj kaj en la festo de semajnoj kaj en la festo de lauxboj; kaj li ne aperu antaux la Eternulo kun malplenaj manoj; 17 cxiu kun donaco en sia mano, konforme al la beno de la Eternulo, via Dio, kiun Li donis al vi.

1 Samuel 20:5

5 Tiam David diris al Jonatan:Jen morgaux estos monatkomenco, kaj mi devas sidi kun la regxo cxe la tagmangxo; permesu, ke mi foriru kaj kasxu min sur la kampo gxis vespero de la tria tago.

1 Samuel 20:18

18 Kaj Jonatan diris al li:Morgaux estos komenco de monato, kaj oni demandos pri vi, cxar oni rimarkos vian sidlokon.

2 Kings 4:23

23 Li diris:Por kio vi iras al li? hodiaux estas nek monatkomenco, nek sabato. Sed sxi diris:Estu trankvila.

1 Chronicles 23:31

31 fari cxiujn bruloferojn al la Eternulo en la sabatoj, monatkomencoj, kaj festoj, laux ilia nombro, laux la preskribo pri ili, cxiam antaux la Eternulo;

Nehemiah 8:9

9 Kaj Nehxemja, kiu estis la regionestro, kaj la pastro Ezra, la skribisto, kaj la Levidoj, kiuj donadis klarigojn al la popolo, diris al la tuta popolo:CXi tiu tago estas sankta al la Eternulo, via Dio; ne malgxoju kaj ne ploru. CXar la tuta popolo ploris, auxskultante la vortojn de la instruo.

Nehemiah 10:31

31 ke kiam la popoloj de la lando venigos la komercajxojn aux cxiaspecan grenon en sabato, por vendi, ni ne prenos de ili en sabato aux en alia sankta tago; ke en cxiu sepa jaro ni forigos cxiujn sxuldojn.

Nehemiah 10:33

33 por la panoj de propono, por la cxiutaga farunofero, por la cxiutaga brulofero, por la sabatoj, monatkomencoj, festoj, por la sanktajxoj, por pekoferoj, por pekliberigi Izraelon, kaj por cxiuj laboroj en la domo de nia Dio.

Psalms 42:4

4 Elversxigxas mia animo, kiam mi rememoras, Kiel mi iradis kun la granda homamaso, kaj kondukis gxin en la domon de Dio, CXe lauxta kantado kaj glorado de festanta amaso.

Psalms 81:3

3 Muziku per korno en novmonato, Je la plenluno, en la tago de nia festo.

Isaiah 1:13

13 Ne plu alportu hipokritajn donacojn; la incensado estas abomenindajxo por Mi; monatkomencon, sabaton, kaj kunvokon de kunvenoj Mi ne toleras- krimo kaj sankta kunveno!

Ezekiel 4:14

14 Kaj mi diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo! jen mia animo ne malpurigxis, kadavrajxon aux dissxiritajxon mi ne mangxis de mia juneco gxis nun, kaj nenia abomeninda viando eniris iam en mian busxon.

Ezekiel 45:17

17 Kaj la princo devas zorgi pri la bruloferoj, farunofero, kaj versxofero en la festoj, monatkomencoj, kaj sabatoj, en cxiuj festoj de la domo de Izrael; li devas alportadi la pekoferon, la farunoferon, la bruloferon, kaj la pacoferon, por atingi pekliberigon por la domo de Izrael.

Ezekiel 46:1-3

1 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:La pordego de la interna korto, kiu estas turnita al oriento, estu sxlosita dum la ses laboraj tagoj, sed en la tago sabata gxi estu malfermita, kaj ankaux en la monatkomenco gxi estu malfermita. 2 Kaj la princo eniros tra la portiko de la pordego el ekstere, kaj starigxos cxe la fosto de la pordego; kaj la pastroj faros lian bruloferon kaj lian pacoferon; kaj li adorklinigxos sur la sojlo de la pordego kaj eliros; sed la pordego ne estos ne estos sxlosita gxis vespero. 3 La popolo de la lando adorklinigxos antaux la Eternulo cxe la enirejo de tiu pordego en la sabatoj kaj en la monatkomencoj.

Amos 8:5

5 kaj kiuj diras:Kiam pasos la monatkomenco, ke ni povu vendadi grenon? kaj la sabato, ke ni povu malfermi la grenejon? Ni malgrandigos la mezuron, ni pligrandigos la prezon, kaj ni trompos per falsa pesilo;

Matthew 15:11

11 Ne tio, kio eniras en la busxon, profanas la homon; sed kio eliras el la busxo, tio profanas la homon.

Mark 2:27-28

27 Kaj li diris al ili:La sabato estigxis por la homo, kaj ne la homo por la sabato; 28 tial la Filo de homo estas sinjoro ecx de la sabato.

Mark 7:19

19 cxar gxi eniras ne en lian koron, sed en la ventron, kaj eliras en apartan lokon? Tion li diris, indigante cxiajn mangxajxojn.

Acts 11:3-18

3 dirante:Vi eniris al viroj ne cirkumciditaj, kaj mangxis kun ili. 4 Sed Petro klarigis la aferon al ili orde, dirante: 5 Dum mi pregxis en la urbo Jafo, en ekstazo mi vidis vizion, ujon malsuprenirantan, kvazaux grandan tukon, mallevatan el la cxielo per la kvar anguloj; kaj gxi venis gxis mi; 6 kun fiksa rigardo mi gxin observis, kaj vidis kvarpiedajn bestojn de la tero kaj sovagxajn bestojn kaj rampajxojn kaj birdojn de la cxielo. 7 Kaj mi auxdis vocxon dirantan al mi:Levigxu, Petro; bucxu kaj mangxu. 8 Sed mi diris:Ho ne, Sinjoro, cxar nenio profana aux malpura eniris iam en mian busxon. 9 Sed vocxo respondis al mi la duan fojon el la cxielo:Kion Dio purigis, tion vi ne nomu profana. 10 CXi tio farigxis trifoje, kaj cxio estis retirata en la cxielon. 11 Kaj jen antaux la domo, en kiu mi estis, tuj staris tri viroj senditaj el Cezarea al mi. 12 Kaj la Spirito ordonis, ke mi iru kun ili, tute ne hezitante. Kaj cxi tiuj ses fratoj min akompanis, kaj ni eniris en la domon de la viro; 13 kaj li diris al ni, ke li vidis en sia domo la angxelon starantan, kaj dirantan:Sendu al Jafo, kaj venigu Simonon, kies alnomo estas Petro, 14 kiu parolos al vi vortojn, per kiuj vi kaj via tuta familio savigxos. 15 Kaj dum mi komencis paroli, la Sankta Spirito malsupreniris sur ilin tiel same, kiel sur nin en la komenco. 16 Kaj mi rememoris la vorton de la Sinjoro, ke li diris:Johano ja baptis per akvo; sed vi baptigxos per la Sankta Spirito. 17 Se do al ili Dio donis la saman donacon, kiel al ni, kiam ni ekkredis al la Sinjoro Jesuo Kristo, kia homo mi estis, ke mi povus kontrauxstari al Dio? 18 Kiam ili tion auxdis, ili silentigxis, kaj gloris Dion, dirante:Ankaux do al la nacianoj Dio donacis penton por vivo.

Acts 15:20

20 sed ni admonu ilin, ke ili detenu sin de malpurigxoj cxe idoloj kaj de malcxasteco kaj de sufokitajxoj kaj de sango.

Romans 14:2-3

2 Unu homo kredas, ke li povas cxion mangxi; sed alia, estante malforta, mangxas legomojn. 3 Kiu mangxas, tiu ne malestimu tiun, kiu ne mangxas; kaj kiu ne mangxas, tiu ne jugxu tiun, kiu mangxas; cxar Dio lin akceptis.

Romans 14:5-6

5 Unu jugxas unu tagon pli alte ol alian, alia egale jugxas cxiun tagon. CXiu homo konvinkigxu en sia menso. 6 Kiu observas la tagon, tiu observas gxin al la Sinjoro; kaj la mangxanto mangxas al la Sinjoro, cxar li dankas Dion; kaj la nemangxanto nemangxas al la Sinjoro, kaj li dankas Dion.

Romans 14:10

10 Sed vi, kial vi jugxas vian fraton? kaj vi, kial vi malestimas vian fraton? cxar ni cxiuj staros antaux la tribunala segxo de Dio.

Romans 14:13-17

13 Tial ni ne plu jugxu unu alian; sed prefere ni jugxu, ke neniu metu en la vojo de sia frato faligilon aux ian ofendilon. 14 Mi scias, kaj konvinkigxis en la Sinjoro Jesuo, ke nenio estas malpura per si; sed por tiu, kiu opinias ion malpura, gxi estas malpura. 15 CXar se pro mangxajxo via frato cxagrenigxas, vi jam ne iradas en amo. Ne pereigu per via mangxajxo tiun, por kiu Kristo mortis. 16 Via bono do ne estu kalumniita; 17 cxar la regno de Dio estas ne mangxado kaj trinkado, sed justeco kaj paco kaj gxojo en la Sankta Spirito.

Romans 14:20-21

20 Ne detruu pro mangxajxo la faron de Dio. CXio estas ja pura; sed estas malbone por tiu, kiu mangxas kun ofendo. 21 Estas bone ne mangxi viandon, nek trinki vinon, nek fari ion, per kio via frato ofendigxas.

1 Corinthians 8:7-13

7 Tamen ne cxe cxiuj estas tiu scio; sed iuj, pro sia gxisnuna kutimigxo al la idolo, mangxas la mangxajxon kiel oferitajxon al idolo; kaj ilia konscienco, estante malforta, malpurigxas. 8 Sed mangxajxo ne rekomendos nin al Dio; cxar ni havas nek mankon, se ni ne mangxas, nek profiton, se ni mangxas. 9 Sed gardu vin, por ke cxi tiu via libereco ne farigxu faligilo por la malfortuloj. 10 CXar se iu vidas vin, kiu havas scion, sidantan cxe mangxo en idolejo, cxu lia konscienco, se li estas malforta, ne kuragxigxos mangxi idoloferitajxojn? 11 Pro via scio do pereas la malfortulo, la frato, pro kiu Kristo mortis. 12 Kaj tiamaniere, pekante kontraux la frataro, kaj vundante ilian konsciencon malfortan, vi pekas kontraux Kristo. 13 Tial se mangxajxo maledifas mian fraton, mi neniam plu mangxos karnon, por ke mi ne maledifu mian fraton.

1 Corinthians 10:28-31

28 Sed se iu diras al vi:CXi tio estas oferitajxo-ne mangxu, pro la montrinto, kaj pro konscienco: 29 konscienco, mi diras, ne via propra, sed de la alia; cxar kial mia libereco estus jugxata per alia konscienco? 30 Se mi danke partoprenas, kial mi estus mallauxdata pri tio, pro kio mi donas dankon? 31 CXu do vi mangxas, aux trinkas, aux kion ajn vi faras, faru cxion por la gloro de Dio.

Galatians 2:12-13

12 CXar antaux ol iuj alvenis de Jakobo, li kunmangxis kun la nacianoj; sed kiam ili alvenis, li sin fortiris kaj apartigis, timante tiujn, kiuj estis el la cirkumcido. 13 Kaj la aliaj Judoj kune hipokritis, tiel ke ecx Barnabas mem fortirigxis per ilia hipokriteco.

Galatians 4:10

10 Vi observas tagojn kaj monatojn kaj tempojn kaj jarojn.

1 Timothy 4:3-5

3 admonante ne edzigxi, kaj deteni sin de mangxajxoj, kiujn Dio kreis por ke ili estu danke ricevitaj de tiuj, kiuj kredas kaj scias la veron. 4 CXar cxiu kreitajxo de Dio estas bona, kaj nenio devas esti forjxetita, se oni gxin ricevas kun dankesprimo, 5 cxar gxi estas sanktigita per la parolo de Dio kaj per pregxo.

Hebrews 9:10

10 nur altrudate (kun mangxajxoj kaj trinkajxoj kaj diversaj lavadoj kaj karnaj purigadoj) gxis tempo de reformo.

Hebrews 13:9

9 Ne forportigxu per dogmaroj diversaj kaj fremdaj; cxar estas bone, ke la koro estu plifortigata per graco, ne per mangxajxoj, per kiuj ne profitis la okupigxantaj pri ili.

James 4:11

11 Ne kalumniu unu la alian, fratoj. Kiu kalumnias fraton aux jugxas sian fraton, tiu kalumnias la legxon kaj jugxas la legxon; sed se vi jugxas la legxon, vi jam estas ne plenumanto de la legxo, sed jugxanto.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.