Colossians 3 Cross References - Esperanto

1 Se do vi estas levitaj kun Kristo, sercxu tion, kio estas supre, kie Kristo sidas dekstre de Dio. 2 Atentu tion, kio estas supre, ne surterajxojn. 3 CXar vi mortis, kaj via vivo kasxigxis kun Kristo en Dio. 4 Kiam aperos Kristo, nia vivo, tiam vi ankaux kun li aperos en gloro. 5 Malvivigu do viajn membrojn, kiuj estas sur la tero:malcxastecon, malpurecon, volupton, malbonan deziron, kaj avidecon, kiu estas idolkulto; 6 pro kio venas la kolero de Dio sur la filojn de malobeo; 7 en kiuj vi ankaux iam iradis, kiam vi vivis en ili. 8 Sed nun formetu ankaux la jenajn:koleron, pasian indignon, malicon, kalumnion, hontindan parolon el via busxo; 9 ne mensogu unu al alia, cxar vi jam formetis la malnovan homon kun liaj agoj, 10 kaj surmetis la novan homon, kiu estas renovigata al scio laux la bildo de Tiu, kiu lin kreis; 11 kie ne povas esti Greko kaj Judo, cirkumcido kaj necirkumcido, barbaro, Skito, sklavo, liberulo, sed Kristo estas cxio kaj en cxio. 12 Surmetu do, kiel elektitoj de Dio, sanktaj kaj amataj, koron de kompato, bonkorecon, humilecon, mildecon, toleremecon; 13 reciproke paciencante kaj pardonante, se iu havas plendon kontraux iu; kiel la Sinjoro pardonis vin, tiel vi ankaux faru; 14 kaj super cxion tion surmetu amon, kiu estas ligilo de perfekteco. 15 Kaj la paco de Kristo prezidu en viaj koroj, al kiu ankaux vi estas vokitaj en unu korpo, kaj estu dankemaj. 16 La vorto de Kristo logxu en vi ricxe, en cxia sagxeco; kaj instruu kaj admonu unu la alian per psalmoj kaj himnoj kaj spiritaj kantoj, kantante kun graco en viaj koroj al Dio. 17 Kaj kion ajn vi faras per vorto aux ago, faru cxion en la nomo de la Sinjoro Jesuo, dankante Dion, la Patron, per li. 18 Edzinoj, submetigxu al viaj edzoj, kiel decas en la Sinjoro. 19 Edzoj, amu viajn edzinojn, kaj ne maldolcxigxu kontraux ili. 20 Infanoj, obeu viajn gepatrojn en cxio, cxar tio placxas al la Sinjoro. 21 Patroj, ne kolerigu viajn infanojn, por ke ili ne senkuragxigxu. 22 Sklavoj, obeu en cxio al la sinjoroj laux la karno, ne per okulservo, kiel homplacxantoj, sed en simpleco de koro, timante la Sinjoron; 23 kaj kion ajn vi faras, laboru plenanime, kiel por la Sinjoro, kaj ne por homoj, 24 sciante, ke de la Sinjoro vi ricevos la rekompencon de la heredajxo; cxar vi servas la Sinjoron Kristo. 25 Sed cxiu maljuste faranta ricevos returne laux sia maljustajxo, kaj ne ekzistas personfavorado.

Psalms 16:11

11 Vi konigos al mi la vojon de la vivo; Multe da gxojoj estas antaux Vi, CXarmoj estas en Via dekstra mano eterne.

Psalms 17:14-15

14 Kontraux la homoj, ho Eternulo, per Via mano, Kontraux la homoj de cxi tiu mondo, kiuj havas sian parton en la nuna vivo, Kaj kies ventron Vi plenigis per Viaj trezoroj, Ke iliaj filoj estos sataj kaj ili lasos restajxon por siaj infanoj. 15 Kaj mi en pieco rigardos Vian vizagxon; Vekigxante, mi satigxos per Via bildo.

Psalms 73:25-26

25 Kiu estas por mi en la cxielo? Kaj krom Vi mi nenion volas sur la tero. 26 Konsumigxas mia karno kaj mia koro; Sed la fortikajxo de mia koro kaj mia parto estas Dio por eterne.

Psalms 110:1

1 Psalmo de David. La Eternulo diris al mia sinjoro:Sidu dekstre de Mi, GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

Proverbs 15:24

24 La vojo de la vivo por sagxulo iras supren, Por ke li evitu SXeolon malsupre.

Matthew 6:20

20 sed provizu al vi trezorojn en la cxielo, kie nek tineo nek rusto konsumas, kaj kie sxtelistoj nek trafosas nek sxtelas;

Matthew 6:33

33 Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj cxio tio estos aldonita al vi.

Matthew 22:44

44 La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi, GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj?

Matthew 26:64

64 Jesuo diris al li:Vi diris; tamen mi diras al vi:Poste vi vidos la Filon de homo, sidantan cxe la dekstra mano de la Potenco, kaj venantan sur la nuboj de la cxielo.

Mark 12:36

36 David mem diris per la Sankta Spirito: La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi, GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

Mark 14:62

62 Kaj Jesuo diris:Mi estas; kaj vi vidos la Filon de homo, sidantan dekstre de la Potenco kaj venantan kun la nuboj de la cxielo.

Mark 16:19

19 Tiam la Sinjoro Jesuo, post kiam li parolis al ili, estis ricevita supren en la cxielon, kaj sidigxis dekstre de Dio.

Luke 12:33

33 Vendu viajn posedajxojn, kaj donu almozon; faru por vi monujojn, kiuj ne farigxos malnovaj, trezoron ne mankontan en la cxielo, kie sxtelisto ne alproksimigxas kaj tineo ne detruas.

Luke 20:42

42 CXar David mem diras en la Psalmaro: La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi,

Luke 22:69

69 Tamen, de nun la Filo de homo sidos dekstre de la Potenco de Dio.

Acts 2:34

34 CXar David ne supreniris en la cxielojn; sed li mem diris: La Eternulo diris al mia Sinjoro:Sidu dekstre de Mi,

Acts 7:55

55 Sed li, plena de la Sankta Spirito, rigardis fikse al la cxielo, kaj vidis la gloron de Dio, kaj Jesuon starantan dekstre de Dio,

Romans 6:4-5

4 Ni do estas entombigitaj kun li per bapto al morto, por ke, kiel Kristo estas levita el la mortintoj per la gloro de la Patro, tiel same ni ankaux iradu en noveco de vivo. 5 CXar se ni jam kunigxis al la simileco de lia morto, ni tiel same kunigxos al la simileco de lia relevigxo,

Romans 6:9-11

9 sciante, ke Kristo, levite el la mortintoj, ne plu mortas; la morto ne plu lin regas. 10 CXar mortante, li mortis al peko unufoje por cxiam; sed vivante, li vivas al Dio. 11 Tial ankaux vi vin kalkulu mortintoj al peko, sed vivantoj al Dio en Kristo Jesuo.

Romans 8:6

6 CXar la intereso de la karno estas morto, sed la intereso de la spirito estas vivo kaj paco;

Romans 8:34

34 kiu estas la kondamnanto? Kristo estas tiu, kiu mortis, sed levigxis el la mortintoj, kiu estas dekstre de Dio, kaj ankaux propetadas por ni.

2 Corinthians 4:18

18 dum ni rigardas ne la vidatajxojn, sed la nevidatajxojn; cxar la vidatajxoj estas tempaj, sed la nevidatajxoj estas eternaj.

Galatians 2:19-20

19 CXar per la legxo mi al la legxo mortis, por ke mi al Dio vivu. 20 Kun Kristo mi krucumigxis, tamen mi vivas; jam ne mi mem, sed Kristo vivas en mi; kaj tiun vivon, kiun mi vivas en karno, mi vivas en fido al la Filo de Dio, kiu min amis kaj sin donis pro mi.

Ephesians 1:19-20

19 kaj kia la supermezura grandeco de Lia potenco al ni, kiuj kredas, laux la energio de la efikeco de Lia forto, 20 kiun Li faris en Kristo, relevante lin el la mortintoj, kaj sidigante lin dekstre de Li en la cxieloj,

Ephesians 2:5-6

5 ecx kiam ni estis malvivaj en niaj eraroj, nin vivigis en Kristo (per graco vi savigxis), 6 kaj nin levis, kaj nin kunsidigis en la cxielejoj en Kristo Jesuo;

Ephesians 4:10

10 La malsuprenirinto-tiu sama estis la suprenirinto alte super cxiuj cxieloj, por plenigi cxion.)

Philippians 3:20-21

20 CXar nia burgxrajto estas en la cxielo, de kie ankaux ni atendas Savonton, la Sinjoron Jesuo Kristo, 21 kiu denove elformos la korpon de nia humiligxo, por ke gxi konformigxu al la korpo de lia gloro, laux la energio, per kiu li ecx povas cxion al si submeti.

Colossians 2:12-13

12 enterigite kun li en bapto, en kiu ankaux vi estas kunlevitaj per la fido al la energio de Dio, kiu lin levis el la mortintoj. 13 Kaj vin, kiuj estis malvivaj per viaj eraroj kaj la necirkumcido de via karno, Li vivigis kun li, pardoninte al ni cxiujn erarojn;

Colossians 2:20

20 Se vi mortis kun Kristo for de la elementoj de la mondo, kial, kiel vivantaj en la mondo, vi submetigxas al dekretoj:

Colossians 3:2

2 Atentu tion, kio estas supre, ne surterajxojn.

Hebrews 1:3

3 kiu, estante la elbrilo de Lia gloro kaj plena bildo de Lia substanco, kaj subtenante cxion per la vorto de sia potenco, kaj farinte la elpurigon de niaj pekoj, sidigxis dekstre de la Majesto en altajxoj;

Hebrews 1:13

13 Sed al kiu el la angxeloj Li iam diris: Sidu dekstre de Mi, GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj?

Hebrews 8:1

1 Jen do la resumo rilate la diritajxojn:Ni havas tian cxefpastron, kiu sidigxis dekstre de la trono de la Majesto en la cxielo,

Hebrews 10:12

12 sed li, oferinte unu oferon por pekoj por cxiam, sidigxis dekstre de Dio;

Hebrews 11:13-16

13 CXiuj tiuj mortis en fido, ne ricevinte la promesojn, sed vidinte kaj salutinte ilin de malproksime, kaj konfesinte, ke ili estas fremduloj kaj migrantoj sur la tero. 14 CXar tiuj, kiuj parolas tiamaniere, konstatas, ke patrolandon ili sercxas. 15 Kaj se ili tenadus en memoro tiun landon, el kiu ili eliris, ili havus ian okazon por reiri. 16 Sed nun pli bonan landon ili celas, tio estas, cxielan; tial Dio ne hontas pri ili, esti nomata ilia Dio; cxar Li por ili pretigis urbon.

Hebrews 12:2

2 direktante la rigardon al la auxtoro kaj perfektiganto de la fido, Jesuo, kiu, pro la gxojo antaux li metita, suferis la krucon, malestimante honton, kaj sidigxis dekstre de la trono de Dio.

1 Peter 3:22

22 kiu estas dekstre de Dio, irinte en la cxielon; al li angxeloj kaj auxtoritatoj kaj potencoj estas submetitaj.

1 Chronicles 22:19

19 Direktu do nun vian koron kaj vian animon, por turni vin al la Eternulo, via Dio. Levigxu, kaj konstruu la sanktejon de la Eternulo Dio, por transporti la keston de interligo de la Eternulo kaj la sanktajn vazojn de Dio en la domon, kiu estos konstruita al la nomo de la Eternulo.

1 Chronicles 29:3

3 Krom tio, pro mia amo al la domo de mia Dio, mian propran trezoron de oro kaj argxento, kiun mi havas, mi fordonas por la domo de mia Dio, krom tio, kion mi pretigis por la sankta domo:

Psalms 49:11-17

11 Ilia deziro estas, ke iliaj domoj ekzistu por cxiam, Kaj iliaj logxejoj de generacio al generacio; Ili nomas siajn bienojn laux siaj nomoj. 12 Sed homo ne restas longe en honoro; Li egaligxas al bruto bucxota. 13 Tia estas ilia vojo, ilia espero, Kaj iliaj posteuloj aprobas ilian opinion. Sela. 14 Kiel sxafoj ili estos metataj en SXeolon; La morto ilin pasxtos; Kaj matene virtuloj ilin ekposedos, Kaj ilia bildo pereos en SXeol, perdinte logxejon. 15 Sed Dio liberigos mian animon el la mano de SXeol, CXar Li prenos min. Sela. 16 Ne timu, kiam homo ricxigxas, Kiam grandigxas la gloro de lia domo. 17 CXar mortante li nenion prenos; Ne iros post li malsupren lia honoro.

Psalms 62:10

10 Ne fidu perfortajxon, kaj rabitajxon ne fidu vane; Kiam kreskos ricxeco, ne atentu gxin per via koro.

Psalms 91:14

14 CXar li ekamis Min, tial Mi lin savos; Mi defendos lin, cxar li konas Mian nomon.

Psalms 119:36-37

36 Klinu mian koron al Viaj legxoj, Sed ne al profito. 37 Deturnu miajn okulojn, ke ili ne rigardu falsajxon; Vivigu min per Viaj vojoj.

Proverbs 23:5

5 CXu vi direktos viajn okulojn al gxi? gxi jam ne ekzistos; CXar ricxeco faras al si flugilojn kiel aglo, kaj forflugas al la cxielo.

Ecclesiastes 7:14

14 En la tago de bonstato uzu la bonstaton, kaj en la tago de malfelicxo atendu:cxi tion kaj tion arangxis Dio, por ke la homo nenion komprenu post Li.

Matthew 6:19

19 Ne provizu al vi trezorojn sur la tero, kie tineo kaj rusto konsumas, kaj kie sxtelistoj trafosas kaj sxtelas;

Matthew 16:23

23 Sed turninte sin, li diris al Petro:Iru malantaux min, Satano; vi estas faligilo por mi, cxar vi havas pensojn ne laux Dio, sed laux homoj.

Luke 12:15

15 Kaj li diris al ili:Zorgu, kaj gardu vin kontraux cxia avideco, cxar la vivo de homo ne konsistas en la abundeco de liaj posedajxoj.

Luke 16:8-9

8 Kaj tiu sinjoro lauxdis la maljustan administranton, cxar li prudente agis; cxar la filoj de cxi tiu mondo estas en sia generacio pli prudentaj, ol la filoj de la lumo. 9 Kaj mi diras al vi:Faru al vi amikojn per la mamono de maljusteco, por ke, kiam gxi mankos, oni akceptu vin en eternajn logxejojn.

Luke 16:11

11 Se do vi ne estis fidelaj en la maljusta mamono, kiu konfidos al vi la veran ricxon?

Luke 16:19-25

19 Estis unu ricxulo, kiu estis vestita per purpuro kaj bisino, kaj festis lukse cxiutage; 20 kaj apud lia pordego estis kusxigita almozulo, nomata Lazaro, kiu havis ulcerojn, 21 kaj deziris esti nutrata per la panpecetoj, kiuj falis de la tablo de la ricxulo; kaj ecx venis la hundoj kaj lekis liajn ulcerojn. 22 Kaj la almozulo mortis, kaj li estis forportita de la angxeloj sur la sinon de Abraham; la ricxulo ankaux mortis, kaj estis enterigita. 23 Kaj en Hades li levis siajn okulojn, estante en turmentoj, kaj vidis Abrahamon malproksime kaj Lazaron sur lia sino. 24 Kaj li ekkriis, kaj diris:Patro Abraham, kompatu min, kaj sendu Lazaron, por ke li trempu en akvon la pinton de sia fingro, por malvarmigi mian langon; cxar mi tre suferas en cxi tiu flamo. 25 Sed Abraham diris:Filo, memoru, ke dum via vivo vi ricevis viajn bonajxojn, kaj Lazaro tiel same malbonajxojn; sed nun li ricevas konsolon, kaj vi suferas.

Romans 8:4-6

4 por ke la postulo de la legxo plenumigxu en ni, kiuj iradas ne laux la karno, sed laux la spirito. 5 CXar kiuj estas laux la karno, tiuj sin interesas pri la aferoj de la karno; sed kiuj estas laux la spirito, pri la aferoj de la spirito. 6 CXar la intereso de la karno estas morto, sed la intereso de la spirito estas vivo kaj paco;

Philippians 1:23

23 CXar ambauxflanke mi estas embarasata, havante deziron foriri kaj esti kun Kristo, kio estas multe pli bona;

Philippians 3:19-20

19 ilia fino estas pereo, ilia dio estas la ventro, kaj ilia gloro estas en ilia honto, ili atentas surterajxojn. 20 CXar nia burgxrajto estas en la cxielo, de kie ankaux ni atendas Savonton, la Sinjoron Jesuo Kristo,

Colossians 3:1

1 Se do vi estas levitaj kun Kristo, sercxu tion, kio estas supre, kie Kristo sidas dekstre de Dio.

Colossians 3:5

5 Malvivigu do viajn membrojn, kiuj estas sur la tero:malcxastecon, malpurecon, volupton, malbonan deziron, kaj avidecon, kiu estas idolkulto;

1 John 2:15-17

15 Ne amu la mondon, nek la mondajxojn. Se iu amas la mondon, la amo al la Patro ne estas en li. 16 CXar cxio, kio estas en la mondo, la dezirego de la karno kaj la dezirego de la okuloj kaj la fiereco de vivo, estas ne de la Patro, sed de la mondo. 17 Kaj forpasas la mondo kaj gxia dezirego; sed la plenumanto de la volo de Dio restas por eterne.

Matthew 11:25

25 En tiu tempo Jesuo ekparolis kaj diris:Mi Vin gloras, ho Patro, Sinjoro de la cxielo kaj la tero, ke tion Vi kasxis for de sagxuloj kaj prudentuloj, kaj malkasxis al infanoj;

John 3:16

16 CXar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke cxiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon.

John 4:14

14 sed kiu trinkos el la akvo, kiun mi donos al li, tiu neniam soifos; sed la akvo, kiun mi donos al li, farigxos en li fonto de akvo, sxprucanta supren por eterna vivo.

John 5:21

21 CXar kiel la Patro levas la mortintojn kaj ilin vivigas, tiel ankaux la Filo vivigas tiujn, kiujn li volas.

John 5:24

24 Vere, vere, mi diras al vi:Kiu auxskultas mian vorton, kaj kredas al Tiu, kiu min sendis, tiu havas eternan vivon kaj ne venas en jugxon, sed jam pasis de morto en vivon.

John 5:40

40 kaj vi ne volas veni al mi, por havi vivon.

John 6:39-40

39 Kaj estas la volo de Tiu, kiu min sendis, ke el cxio, kion Li donis al mi, mi ne perdu ion, sed relevu gxin en la lasta tago. 40 CXar estas la volo de mia Patro, ke cxiu, kiu vidas la Filon kaj kredas al li, havu eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago.

John 10:28-30

28 kaj mi donas al ili eternan vivon; kaj ili neniam pereos, kaj neniu ilin forkaptos el mia mano. 29 Mia Patro, kiu donis ilin al mi, superas cxion; kaj neniu povas ion forkapti el la mano de mia Patro. 30 Mi kaj la Patro estas unu.

John 14:19

19 Ankoraux iom da tempo, kaj la mondo ne plu vidos min, sed vi vidos min; cxar mi vivas, tial vi ankaux vivos.

Romans 5:10

10 CXar se ni, estante malamikoj, estas repacigitaj kun Dio per la morto de Lia Filo, des plimulte, repacigite, ni estos savitaj per lia vivo;

Romans 5:21

21 por ke tiel same, kiel la peko regxis en morto, la graco regxu per justeco gxis eterna vivo per Jesuo Kristo, nia Sinjoro.

Romans 6:2

2 Nepre ne! CXu ni, kiuj mortis al peko, ankoraux vivus en gxi?

Romans 8:2

2 CXar la legxo de la Spirito de vivo en Kristo Jesuo liberigis min de la legxo de peko kaj morto.

Romans 8:34-39

34 kiu estas la kondamnanto? Kristo estas tiu, kiu mortis, sed levigxis el la mortintoj, kiu estas dekstre de Dio, kaj ankaux propetadas por ni. 35 Kiu apartigos nin de la amo de Kristo? cxu aflikto, aux turmento, aux persekutado, aux malsato, aux nudeco, aux dangxero, aux glavo? 36 Kiel estas skribite: Pro Vi ni estas mortigataj cxiutage; Oni rigardas nin kiel sxafojn por bucxo. 37 Sed en cxio tio ni supervenkas per tiu, kiu nin amis. 38 CXar mi konvinkigxis, ke nek morto, nek vivo, nek angxeloj, nek auxtoritatoj, nek estantajxoj, nek estontajxoj, nek potencoj, 39 nek alteco, nek profundeco, nek iu alia kreitajxo povos apartigi nin de la amo de Dio, kiu estas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.

1 Corinthians 2:14

14 Sed la natura homo ne akceptas la aferojn de la Spirito de Dio; cxar ili estas por li malsagxeco; kaj li ne povas ilin scii, pro tio, ke ili estas jugxataj spirite.

1 Corinthians 15:45

45 Tiele ankaux estas skribite:La unua homo Adam farigxis viva animo. La lasta Adam farigxis viviganta spirito.

2 Corinthians 5:7

7 (cxar ni iradas fide, ne vide);

2 Corinthians 5:14

14 CXar la amo de Kristo nin devigas; cxar ni jugxas jene, ke cxar unu mortis pro cxiuj, tial cxiuj mortis;

Galatians 2:20

20 Kun Kristo mi krucumigxis, tamen mi vivas; jam ne mi mem, sed Kristo vivas en mi; kaj tiun vivon, kiun mi vivas en karno, mi vivas en fido al la Filo de Dio, kiu min amis kaj sin donis pro mi.

Philippians 4:7

7 Kaj la paco de Dio, kiu superas cxian intelekton, gardos viajn korojn kaj pensojn en Kristo Jesuo.

Colossians 1:5

5 pro la espero konservita por vi en la cxielo, pri kiu vi jam antauxe auxdis en la vorto de la vero de la evangelio,

Colossians 2:3

3 en kiu estas kasxitaj cxiuj trezoroj de sagxeco kaj de scio.

Colossians 3:4

4 Kiam aperos Kristo, nia vivo, tiam vi ankaux kun li aperos en gloro.

Hebrews 7:25

25 Tial ankaux li povas savi gxis la ekstremajxo tiujn, kiuj alproksimigxas per li al Dio, cxar li cxiam vivas, por propeti pro ili.

1 Peter 1:3-5

3 Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu laux Sia granda kompato nin renaskis en esperon vivan per la relevigxo de Jesuo Kristo el la mortintoj, 4 en heredajxon ne pereontan, ne makulotan, ne velkontan, rezervitan en la cxielo por vi, 5 kiuj estas gardataj de la potenco de Dio per fido al savo preta malkasxigxi en la lasta tempo.

1 Peter 3:4

4 sed la kasxita homo de la koro en la nedifektebla vesto de spirito milda kaj trankvila, kiu estas multevalora antaux Dio.

1 John 3:2

2 Amataj, nun ni estas infanoj de Dio, kaj ankoraux ne elmontrigxis, kio ni estos. Ni scias, ke se li elmontrigxos, ni estos similaj al li; cxar ni vidos lin, kiel li estas.

Revelation 2:17

17 Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. Al la venkanto mi donos el la kasxita manao, kaj mi donos al li blankan sxtoneton, kaj sur la sxtoneto novan nomon skribitan, kiun konas neniu krom la ricevanto.

Psalms 17:15

15 Kaj mi en pieco rigardos Vian vizagxon; Vekigxante, mi satigxos per Via bildo.

Psalms 73:24

24 Per Via konsilo Vi min kondukas, Kaj poste Vi akceptas min kun honoro.

Isaiah 25:8-9

8 Li neniigos la morton por cxiam; kaj la Sinjoro, la Eternulo, forvisxos la larmojn de cxiuj vizagxoj, kaj la honton de Sia popolo Li forigos de la tuta tero; cxar la Eternulo tion diris. 9 Kaj oni diros en tiu tago:Jen estas nia Dio, al kiu ni esperis, kaj Li nin savis; jen estas la Eternulo, al kiu ni esperis, ni gxoju kaj estu gajaj pro Lia savo.

Matthew 13:43

43 Tiam la justuloj brilos kiel la suno en la regno de sia Patro. Kiu havas orelojn, tiu auxdu.

John 11:25

25 Jesuo diris al sxi:Mi estas la relevigxo kaj la vivo; kiu kredas al mi, ecx se li estos mortinta, tiu vivos,

John 14:3

3 Kaj se mi iros kaj pretigos por vi lokon, mi revenos kaj ricevos vin al mi mem, por ke vi ankaux estu tie, kie mi estas.

John 14:6

6 Jesuo diris al li:Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi.

John 17:24

24 Patro, pri tiuj, kiujn Vi donis al mi, mi volas, ke ili ankaux estu kun mi tie, kie mi estas; por ke ili vidu mian gloron, kiun Vi donis al mi; cxar Vi amis min antaux la fondo de la mondo.

John 20:31

31 sed cxi tiuj estas skribitaj, por ke vi kredu, ke Jesuo estas la Kristo, la Filo de Dio, kaj ke kredante, vi havu vivon en lia nomo.

Acts 3:15

15 kaj mortigis la Estron de la vivo, kiun Dio relevis el la mortintoj, pri kio ni estas atestantoj.

1 Corinthians 1:7

7 tiel, ke vi malatingas nenian donacon; atendante la malkasxon de nia Sinjoro Jesuo Kristo,

1 Corinthians 15:43

43 gxi estas semata en malhonoro, gxi relevigxas en gloro; gxi estas semata en malforteco, gxi relevigxas en potenco;

2 Corinthians 4:17

17 CXar nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni, pli kaj pli ekster mezuro, eternan pezon da gloro;

Philippians 3:21

21 kiu denove elformos la korpon de nia humiligxo, por ke gxi konformigxu al la korpo de lia gloro, laux la energio, per kiu li ecx povas cxion al si submeti.

1 Thessalonians 4:17

17 poste ni, kiuj vivas, ankoraux restantaj, estos kune kun ili suprenkaptitaj en la nubojn, por renkonti la Sinjoron en la aero; kaj tiel ni estos por cxiam kun la Sinjoro.

2 Thessalonians 1:10-12

10 kiam li venos por esti glorata en siaj sanktuloj, kaj esti admirata cxe cxiuj, kiuj ekkredis (cxar nia atestado cxe vi estis kredata) en tiu tago. 11 Por tiu celo ni ankaux konstante pregxas por vi, ke nia Dio vin trovu indaj je la voko, kaj kun potenco plenumu cxiun bonvolon de boneco kaj cxiun laboron de fido; 12 por ke la nomo de nia Sinjoro Jesuo estu glorata en vi, kaj vi en li, laux la graco de nia Dio kaj la Sinjoro Jesuo Kristo.

1 Timothy 6:14

14 ke vi plenumu la ordonon sen makulo, sen riprocxo, gxis la apero de nia Sinjoro Jesuo Kristo,

2 Timothy 1:1

1 Pauxlo, apostolo de Kristo Jesuo, per la volo de Dio, laux la promeso de vivo, kiu estas en Kristo Jesuo,

2 Timothy 4:8

8 de nun estas konservita por mi la krono de justeco, kiun la Sinjoro, la justa jugxisto, donos al mi en tiu tago; kaj ne nur al mi, sed ankaux al cxiuj, kiuj amis lian aperon.

Titus 2:13

13 atendantaj la felicxan esperon kaj la malkasxon de la gloro de nia granda Dio kaj Savanto, Jesuo Kristo,

Hebrews 9:28

28 tiel ankaux Kristo, oferite unufoje, por porti la pekojn de multaj, aperos duan fojon, aparte de peko, al tiuj, kiuj lin atendas, por savo.

1 Peter 1:13

13 Tial, cxirkauxzoninte la lumbojn de via menso, estu sobraj kaj esperadu perfekte la gracon alportotan al vi en la malkasxo de Jesuo Kristo;

1 Peter 5:4

4 Kaj kiam elmontrigxos la CXefpasxtisto, vi ricevos la nevelkontan kronon de gloro.

1 John 1:1-2

1 Tion, kio estis de la komenco, kion ni auxdis, kion ni vidis per niaj propraj okuloj, kion ni rigardis kaj niaj manoj palpis, koncerne la Vorton de vivo 2 (kaj la vivo elmontrigxis, kaj ni vidis kaj atestas kaj anoncas al vi la vivon, la eternan vivon, kiu estis cxe la Patro kaj montrigxis al ni);

1 John 2:28

28 Kaj nun, infanetoj, restu en li; por ke, se li elmontrigxos, ni havu kuragxon, kaj ne hontu antaux li cxe lia alveno.

1 John 5:12

12 Kiu havas la Filon, tiu havas la vivon; kiu ne havas la Filon de Dio, tiu la vivon ne havas.

Jude 1:24

24 Kaj al Tiu, kiu povas vin gardi senfalaj, kaj starigi vin senriprocxaj antaux Sia gloro en granda gxojo,

Revelation 2:7

7 Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. Al la venkanto mi donos mangxi el la arbo de vivo, kiu estas en la Paradizo de Dio.

Revelation 22:1

1 Kaj li montris al mi riveron de akvo de vivo, helan kiel kristalo, elirantan el la trono de Dio kaj de la SXafido,

Revelation 22:14

14 Felicxaj estas tiuj, kiuj lavas siajn robojn, por ke ili havu rajton sur la arbo de vivo, kaj ke ili eniru tra la pordegoj en la urbon.

Matthew 15:19

19 CXar el la koro eliras malvirtaj pensoj, mortigoj, adultoj, malcxastajxoj, sxteloj, falsatestoj, blasfemoj:

Mark 7:21-22

21 CXar de interne, el la koro de homoj, eliras malvirtaj pensoj, malcxastajxoj, 22 sxteloj, mortigoj, adultoj, avideco, malindajxoj, ruzeco, voluptoj, malica okulo, blasfemo, aroganteco, malsagxeco;

Romans 1:26

26 Tial Dio fordonis ilin al malhonoraj pasioj; cxar iliaj virinoj sxangxis la naturan uzadon en kontrauxnaturan;

Romans 1:29

29 plenigite de cxia maljusteco, malvirteco, avideco, malboneco; plenaj de envio, mortigo, malpaco, ruzo, malico; flustrantaj,

Romans 6:6

6 sciante, ke nia malnova homo estas kun li krucumita, por ke la korpo de peko estu neniigita, por ke ni jam ne estu sklavoj al peko;

Romans 6:13

13 ankaux ne prezentu viajn membrojn iloj de maljusteco al peko, sed prezentu vin al Dio vivantoj el la mortintoj, kaj viajn membrojn iloj de justeco por Dio.

Romans 7:5

5 CXar dum ni estis en karno, la lauxpekaj pasioj, kiuj estis per la legxo, energiis en niaj membroj, por doni frukton al morto.

Romans 7:7-8

7 Kion do ni diru? CXu la legxo estas peko? Nepre ne! Tamen mi ne konus pekon, krom per la legxo; cxar mi ne konus deziron, se la legxo ne dirus:Ne deziru; 8 sed la peko, trovante pretekston, estigis en mi per la ordono cxian deziremon, cxar ekster legxo la peko estas senviva.

Romans 7:23

23 sed mi vidas alian legxon en miaj membroj, militantan kontraux la legxo de mia menso, kaj forkaptantan min sub la legxon de la peko, kiu estas en miaj membroj.

Romans 8:13

13 cxar se vi vivas laux la karno, vi mortos; sed se per la spirito vi malvivigas la farojn de la korpo, vi vivos.

1 Corinthians 5:1

1 Efektive oni raportas, ke estas cxe vi malcxasteco, kaj tia malcxasteco, kia ne ekzistas ecx inter la nacianoj, ke iu havas la edzinon de sia patro.

1 Corinthians 5:10-11

10 ne tute kun la malcxastuloj de cxi tiu mondo, aux kun la aviduloj kaj rabemuloj, aux kun idolanoj; cxar tiuokaze estus necese, ke vi eliru el la mondo; 11 sed nun mi skribas al vi, ke vi ne intermiksu vin, se iu, nomata frato, eble estas malcxastulo, aux avidulo, aux idolano, aux insultanto, aux drinkulo, aux rabemulo; kun tia homo ecx ne kunmangxu.

1 Corinthians 6:9-10

9 Aux cxu vi ne scias, ke la maljustuloj ne heredos la regnon de Dio? Ne trompigxu:nek malcxastuloj, nek idolanoj, nek adultuloj, nek molmoruloj, nek viruzacxantoj, 10 nek sxtelistoj, nek aviduloj, nek drinkuloj, nek insultantoj, nek rabemuloj, heredos la regnon de Dio.

1 Corinthians 6:13

13 Mangxajxoj por la ventro, kaj la ventro por mangxajxoj; sed Dio neniigos kune gxin kaj ilin. Sed la korpo estas ne por malcxasteco, sed por la Sinjoro; kaj la Sinjoro por la korpo;

1 Corinthians 6:18

18 Forkuru de malcxasteco. CXiu peko, kiun homo faras, estas ekster la korpo; sed tiu, kiu malcxastas, pekas kontraux sia propra korpo.

1 Corinthians 10:6-8

6 Sed tio okazis kiel ekzemploj por ni, por ke ni ne deziregu malbonajxojn, kiel ili ankaux deziregis. 7 Kaj vi ne estu idolanoj, kiel estis kelkaj el ili; kiel estas skribite:La popolo sidigxis, por mangxi kaj trinki, kaj ili levigxis, por ludi. 8 Kaj ni ne malcxastadu, kiel kelkaj el ili faris, kaj falis en unu tago dudek tri mil.

2 Corinthians 12:21

21 ke kiam mi revenos, mia Dio min humiligos antaux vi, kaj mi malgxojos pro multaj, kiuj jam antauxe pekis kaj ne pentis pri la malpureco kaj adulto kaj volupto, kiujn ili faris.

Galatians 5:19-21

19 Evidentaj estas la faroj de la karno, kiuj estas malcxasteco, malpureco, voluptemo, 20 idolkulto, sorcxado, malamikeco, malpaco, jxaluzoj, koleregoj, partiemeco, skismoj, herezoj, 21 envioj, ebrieco, dibocxado, kaj aliaj similaj; pri kiuj mi avertas vin, kiel mi jam antauxe admonis vin, ke tiuj, kiuj tion faradas, ne heredos la regnon de Dio.

Galatians 5:24

24 Kaj tiuj, kiuj apartenas al Kristo Jesuo, jam krucumis la karnon kun gxiaj pasioj kaj voluptoj.

Ephesians 4:19

19 kiuj, sensentigxinte, fordonis sin al malcxasteco por la praktikado de cxia malpureco kun avideco.

Ephesians 5:3-6

3 Sed malcxasteco kaj cxia malpureco kaj avideco ne ecx estu nomataj inter vi, kiel decas por sanktuloj; 4 nek ia hontindajxo, nek sensenca parolado, nek tro libera babilado, kiuj ne konvenas; sed prefere dankesprimo. 5 CXar vi ja scias, ke cxiu malcxastulo kaj malpurulo kaj avidulo, kiu estas idolano, havas nenian heredon en la regno de Kristo kaj Dio. 6 Neniu vin trompu per vantaj vortoj; cxar pro tiuj aferoj venas sur la infanojn de malobeo la kolero de Dio.

1 Thessalonians 4:3

3 CXar jen estas la volo de Dio, via sanktigxo, ke vi vin detenu de malcxasteco;

1 Thessalonians 4:5

5 ne en la pasio de volupto, kiel la nacianoj, kiuj ne konas Dion;

Hebrews 12:16

16 por ke ne estu iu malcxastulo aux malpiulo, kiel Esav, kiu por unu mangxo vendis sian unuenaskitecon.

Hebrews 13:4

4 Estu honorata la edzeco cxe cxiuj, kaj la lito estu senmakula; cxar malcxastulojn kaj adultulojn Dio jugxos.

James 4:1

1 De kie militoj kaj de kie bataloj inter vi? cxu ne de viaj voluptoj, militantaj en viaj membroj?

1 Peter 2:11

11 Amataj, mi petegas vin kiel fremdulojn kaj migrantojn, detenu vin de karnaj voluptoj, kiuj militadas kontraux la animo;

Revelation 21:8

8 Sed por la timemaj kaj nekredemaj kaj abomenindaj kaj mortigistoj kaj malcxastuloj kaj sorcxistoj kaj idolanoj kaj cxiuj mensoguloj, ilia lotajxo estos en la lago, brulanta per fajro kaj sulfuro; tio estas la dua morto.

Revelation 22:15

15 Ekstere estas la hundoj kaj la sorcxistoj kaj la malcxastuloj kaj la mortigistoj kaj la idolanoj, kaj cxiu, kiu amas kaj faras mensogon.

Isaiah 57:4

4 Kiun vi mokegas? kontraux kiu vi malfermegas la busxon kaj elsxovas la langon? cxu vi ne estas infanoj de krimo, idoj de mensogo,

Ezekiel 16:45-46

45 Vi estas filino de via patrino, kiu malsxatis sian edzon kaj siajn infanojn, kaj vi estas fratino de viaj fratinoj, kiuj malsxatis siajn edzojn kaj siajn infanojn. Via patrino estas HXetidino, kaj via patro estas Amorido. 46 Via pli maljuna fratino estas Samario kun siaj filinoj, kiu logxas maldekstre de vi; kaj via pli juna fratino, kiu logxas dekstre de vi, estas Sodom kun siaj filinoj.

Romans 1:18

18 CXar la kolero de Dio malkasxigxas el la cxielo kontraux cxia malpieco kaj maljusteco de homoj, kiuj tenas la veron en maljusteco;

Ephesians 2:2-3

2 en kiuj vi iam iradis laux la vojo de cxi tiu mondo, laux la estro de la potenco de la aero, de la spirito, kiu nun energias en la filoj de malobeo; 3 inter kiuj ni cxiuj iam ankaux vivis, plenumante la dezirojn de nia karno, farante la volojn de la karno kaj de la menso, kaj ni estis laux naturo infanoj de kolerego, kiel ankaux la aliaj.

Ephesians 5:6

6 Neniu vin trompu per vantaj vortoj; cxar pro tiuj aferoj venas sur la infanojn de malobeo la kolero de Dio.

1 Peter 1:14

14 kiel infanoj de obeo, ne formigxante laux la voluptoj, kiujn vi antauxe havis en via nescio;

2 Peter 2:14

14 havante okulojn plenajn de adulto kaj ne reteneblajn de pekado; forlogante malfirmajn animojn; havante koron lertan por avideco; estante filoj de malbeno;

Romans 6:19-20

19 Mi parolas home pro la malforteco de via karno; cxar kiel vi prezentis viajn membrojn sklavoj al malpureco kaj al maljusteco gxis maljusteco, tiel nun prezentu viajn membrojn sklavoj al justeco gxis sanktigo. 20 CXar kiam vi estis sklavoj de peko, vi estis liberaj de justeco.

1 Corinthians 6:11

11 Kaj tiaj estis kelkaj el vi; sed vi lavigxis, sed vi sanktigxis, sed vi justigxis en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj en la Spirito de nia Dio.

Ephesians 2:2

2 en kiuj vi iam iradis laux la vojo de cxi tiu mondo, laux la estro de la potenco de la aero, de la spirito, kiu nun energias en la filoj de malobeo;

Colossians 2:13

13 Kaj vin, kiuj estis malvivaj per viaj eraroj kaj la necirkumcido de via karno, Li vivigis kun li, pardoninte al ni cxiujn erarojn;

Titus 3:3

3 CXar ni ankaux estis iam malsagxaj, malobeemaj, trompitaj, servantaj al diversaj pasioj kaj voluptoj, vivantaj en malico kaj envio, malamindaj, kaj malamantaj unu la alian.

1 Peter 4:3-4

3 CXar la tempo pasinta suficxas, por elfari la deziron de la nacianoj kaj iradi en dibocxoj, voluptoj, vindrinkado, brufestenoj, ebrieco, kaj abomenaj idolkultoj; 4 en kio ili miras, ke vi ne kuras kune kun ili en la saman superfluon de dibocxado, kaj ili kalumnias vin;

Leviticus 24:11-16

11 kaj la filo de la Izraelidino insultis la nomon de Dio kaj blasfemis; kaj oni venigis lin al Moseo. La nomo de lia patrino estis SXelomit, filino de Dibri el la tribo de Dan. 12 Kaj oni metis lin en malliberejon, gxis oni ricevos precizan decidon de la Eternulo. 13 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 14 Elirigu la blasfeminton ekster la tendaron; kaj cxiuj, kiuj auxdis, metu siajn manojn sur lian kapon, kaj la tuta komunumo mortigu lin per sxtonoj. 15 Kaj al la Izraelidoj diru jene:CXiu, kiu blasfemos sian Dion, portos sian pekon. 16 Kiu insultas la nomon de la Eternulo, tiu estu mortigita; per sxtonoj mortigu lin la tuta komunumo. CXu fremdulo, cxu indigxeno, se li blasfemos la nomon de la Eternulo, estu mortigita.

Psalms 37:8

8 Detenu vin de kolero kaj forlasu furiozon; Ne incitigxu, ke vi ne faru malbonon.

Proverbs 17:14

14 La komenco de malpaco estas kiel liberigo de akvo; Antaux ol gxi tro vastigxis, forlasu la malpacon.

Proverbs 19:19

19 Koleranto devas esti punata; CXar se vi lin indulgos, li farigxos ankoraux pli kolerema.

Proverbs 29:22

22 Kolerema homo kauxzas malpacojn, Kaj flamigxema kauxzas multajn pekojn.

Matthew 5:22

22 sed mi diras al vi, ke kiu koleras kontraux sia frato, tiu estos en dangxero de jugxado; kaj kiu diros al sia frato:Raka, tiu estos en dangxero de la sinedrio; kaj kiu diros:Malsagxulo, tiu estos en dangxero de Gehena de fajro.

Mark 7:22

22 sxteloj, mortigoj, adultoj, avideco, malindajxoj, ruzeco, voluptoj, malica okulo, blasfemo, aroganteco, malsagxeco;

Romans 13:13

13 Ni iradu dece, kiel en la tago, ne en dibocxado kaj drinkado, nek en volupto kaj senbrideco, nek en malpaco kaj jxaluzo.

1 Corinthians 3:3

3 cxar vi estas ankoraux karnaj; cxar dum ekzistas inter vi jxaluzo kaj malpaco, cxu vi ne estas karnaj kaj iradas laux la maniero de homoj?

2 Corinthians 12:20

20 CXar mi timas, ke veninte, mi iel ne trovos vin tiaj, kiajn mi volas; kaj ke mi mem estos trovata tia, kian vi ne volas; ke iel estos malpaco, jxaluzo, koleroj, partioj, kalumnioj, murmurado, sxveligxoj, tumultoj;

Galatians 5:15

15 Sed se vi mordas kaj mangxegas unu la alian, gardu vin, ke vi ne estu detruitaj unu de la alia.

Galatians 5:20

20 idolkulto, sorcxado, malamikeco, malpaco, jxaluzoj, koleregoj, partiemeco, skismoj, herezoj,

Galatians 5:26

26 Ni ne farigxu fanfaronemaj, incitante kaj enviante unu la alian.

Ephesians 4:22

22 por ke vi formetu, rilate al antauxa konduto, la malnovan homon, pereeman laux trompaj deziroj,

Ephesians 4:26

26 Koleru kaj ne peku, la suno ne subiru sur via kolero;

Ephesians 4:29

29 El via busxo eliru neniu putra vorto, sed nur tio, kio estas bona, por konvena edifado, por ke gxi donu gracon al la auxdantoj.

Ephesians 4:31-32

31 CXia akreco kaj indigno kaj kolero kaj vocxbruado kaj kalumnio estu formetitaj el inter vi, kune kun cxia malico; 32 kaj estu bonfaraj unu al alia, bonkoraj, pardonantaj unu al alia, kiel ankaux Dio en Kristo pardonis al vi.

Ephesians 5:4

4 nek ia hontindajxo, nek sensenca parolado, nek tro libera babilado, kiuj ne konvenas; sed prefere dankesprimo.

Colossians 3:9

9 ne mensogu unu al alia, cxar vi jam formetis la malnovan homon kun liaj agoj,

1 Timothy 1:13

13 kvankam mi antauxe estis blasfemanto kaj persekutanto kaj insultanto; tamen mi ricevis kompaton, cxar mi tion faris nesciante kaj nekredante;

1 Timothy 1:20

20 el kiuj estas Himeneo kaj Aleksandro, kiujn mi transdonis al Satano, por ke ili lernu ne blasfemi.

2 Timothy 2:23-24

23 Sed malsagxajn kaj neklerajn demandojn evitu, sciante, ke ili naskas malpacojn. 24 Kaj la servisto de la Sinjoro devas ne malpaci, sed esti afabla al cxiuj, instruema, tolerema,

Hebrews 12:1

1 Tial ankaux ni, havante cxirkaux ni tian nubegon da atestantoj, formetu cxion pezan kaj la pekon embarasantan, kaj persiste kuru la kuradon antaux ni metitan,

James 1:20-21

20 cxar la kolero de homo ne efektivigas la justecon de Dio. 21 Tial, formetinte cxian malpurecon kaj superfluon de malico, akceptu kun humileco la enplantitan vorton, kiu povas savi viajn animojn.

James 2:7

7 CXu ili ne blasfemas la honorindan nomon, sur vin metitan?

James 3:4-6

4 Jen ankaux la sxipoj, kiuj, kvankam ili estas tiel grandaj kaj estas kurepelataj de fortaj ventoj, tamen per tre malgranda direktilo turnigxadas, kien ajn la volo de la direktilisto decidas. 5 Tiel ankaux la lango estas malgranda membro, kaj fanfaronas grandajxojn. Jen, kiel grandan arbaron ekbruligas fajrero! 6 Kaj la lango estas fajro; mondo da maljusteco inter niaj membroj estas la lango, kiu malpurigas la tutan korpon kaj ekbruligas la radon de la naturo kaj estas ekbruligita de Gehena.

James 3:14-16

14 Sed se vi havas akran jxaluzon kaj malpacon en via koro, ne fieru, kaj ne mensogu kontraux la vero. 15 CXi tiu sagxeco ne devenas de supre, sed estas monda, lauxsenta, demona. 16 CXar kie estas jxaluzo kaj malpaco, tie estas konfuzo kaj cxia malnobla ago.

1 Peter 2:1

1 Formetinte do cxian malbonon kaj cxian trompon kaj hipokritecon kaj enviojn kaj cxiajn kalumniojn,

2 Peter 2:7

7 kaj savis justan Loton, cxagrenegatan de la senbrida konduto de la malvirtuloj

2 Peter 2:18

18 CXar, elparolante fanfaronajxojn de vanteco, ili forlogas en la karnovolupton per senbrideco tiujn, kiuj jxus forsavigxis de tiuj, kiuj vivadas en eraro;

Jude 1:8

8 Tamen tiel same ankaux cxi tiuj en siaj songxadoj malpurigas la karnon, malestimas auxtoritaton, kaj insultas honorojn.

Jude 1:13

13 sovagxaj marondoj, elsxauxmantaj siajn hontindajxojn; steloj vagantaj, por kiuj la nigreco de mallumo por eterne estas rezervata.

Revelation 16:9

9 Kaj la homoj brulvundigxis per granda varmego, kaj ili blasfemis la nomon de Dio, kiu havas auxtoritaton sur tiuj plagoj; kaj ili ne pentis, por doni al Li gloron.

Leviticus 19:11

11 Ne sxtelu, kaj ne mensogu, kaj ne trompu unu alian.

Isaiah 63:8

8 Kaj Li diris:Ili estas ja Mia popolo, filoj, kiuj ne perfidas; kaj Li farigxis ilia Savanto.

Jeremiah 9:3-5

3 Per siaj langoj ili pafas mensogon kiel per pafarko, ne por vero ili fortigxas sur la tero; ili iras de malbonago al malbonago, kaj Min ili ne konas, diras la Eternulo. 4 Gardu vin unu kontraux alia, kaj fidu neniun fraton; cxar cxiu frato insidas, kaj cxiu proksimulo disportas kalumniojn. 5 Unu trompas alian, kaj veron ili ne parolas; ili lernigis sian langon paroli malveron, ili lacigxas de malbonagado.

Zephaniah 3:13

13 La restintoj el Izrael ne faros maljustajxon, ne parolos mensogon, kaj en ilia busxo ne trovigxos lango trompa, sed ili pasxtigxados kaj ripozados, kaj neniu ilin timigos.

Zechariah 8:16

16 Jen estas la aferoj, kiujn vi devas fari:parolu veron unu al la alia, veran kaj pacan jugxon faru en viaj pordegoj;

John 8:44

44 Vi estas de patro, la diablo, kaj vi volas fari la dezirojn de via patro. Li estis hommortiganto de la komenco, kaj ne staras en la vero, cxar vero ne estas en li. Kiam li parolas mensogon, li parolas sian proprajxon, cxar li estas mensoganto, kaj la patro de gxi.

Ephesians 4:25

25 Pro tio, formetante malveron, cxiu parolu veron kun sia proksimulo, cxar ni estas membroj unu de alia.

Colossians 3:8

8 Sed nun formetu ankaux la jenajn:koleron, pasian indignon, malicon, kalumnion, hontindan parolon el via busxo;

1 Timothy 1:10

10 malcxastuloj kaj viruzacxantoj, homsxtelistoj, mensogantoj, falsejxurantoj, kaj cxio ajn alia kontrauxa al la sana doktrino;

Titus 1:12-13

12 Unu el ili, profeto samnacia, diris:La Kretanoj cxiam estas mensogantoj, malbonaj bestoj, mallaboremaj mangxeguloj. 13 Tiu atesto estas vera. Tial akre riprocxu ilin, por ke ili estu sanaj en la fido,

Revelation 21:27

27 kaj tute ne eniros en gxin io malpura, nek faranto de abomenindajxo kaj mensogo; sed nur la skribitaj en la libro de vivo de la SXafido.

Genesis 1:26-27

26 Kaj Dio diris: Ni kreu homon laux Nia bildo, similan al Ni; kaj ili regu super la fisxoj de la maro kaj super la birdoj de la cxielo kaj super la brutoj, kaj super cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero. 27 Kaj Dio kreis la homon laux Sia bildo, laux la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin.

Job 29:14

14 Virteco estis mia vesto, Kaj mia justeco vestis min kiel mantelo kaj kapornamo.

Psalms 51:10

10 Koron puran kreu al mi, ho Dio, Kaj spiriton fidelan novigu en mi.

Isaiah 52:1

1 Vekigxu, vekigxu, vestu vin per via forto, ho Cion; surmetu sur vin la vestojn de via majesto, ho Jerusalem, sankta urbo; cxar ne plu eniros en vin necirkumcidito kaj malpurulo.

Isaiah 59:17

17 Kaj Li surmetis sur Sin la veron kiel kirason, kaj la kaskon de savo sur Sian kapon; kaj Li metis sur Sin veston de vengxo, kaj envolvis Sin en severecon kiel en mantelon.

Ezekiel 11:19

19 Kaj Mi donos al ili unu koron, kaj novan spiriton Mi enmetos en vin, kaj Mi elprenos el ilia korpo la koron sxtonan kaj donos al ili koron karnan,

Ezekiel 18:31

31 Forjxetu de vi cxiujn viajn krimojn, per kiuj vi pekis, kaj faru al vi novan koron kaj novan spiriton. Kial vi mortu, ho domo de Izrael?

Ezekiel 36:26

26 Kaj Mi donos al vi koron novan, kaj spiriton novan Mi metos en vin; Mi eligos el via korpo la sxtonan koron, kaj Mi donos al vi koron karnan.

John 17:3

3 Kaj jen estas la eterna vivo, ke ili konu Vin, la sole veran Dion, kaj tiun, kiun Vi sendis, Jesuon Kriston.

Romans 8:29

29 CXar kiujn Li antauxkonis, tiujn Li antauxdifinis kiel konformajn al la bildo de Lia Filo, por ke cxi tiu estu la unuenaskita inter multaj fratoj;

Romans 12:2

2 Kaj ne konformigxu al cxi tiu mondo; sed aliformigxu per renovigado de via menso, por ke vi provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio.

Romans 13:12

12 La nokto jam finigxas, kaj la tago alproksimigxas; ni demetu do la farojn de mallumo kaj surmetu la armilojn de lumo.

Romans 13:14

14 Sed surmetu la Sinjoron Jesuo Kristo, kaj ne sekvu la intencojn de la karno al voluptoj.

1 Corinthians 15:53-54

53 CXar estas necese, ke cxi tiu putrema surmetu senputrecon, kaj ke cxi tiu mortema surmetu senmortecon. 54 Sed kiam cxi tiu putrema surmetos senputrecon, kaj cxi tiu mortema surmetos senmortecon, tiam plenumigxos la skribita diro:La morto forglutigxis en venko.

2 Corinthians 3:18

18 Sed ni cxiuj, per nevualita vizagxo spegulante la gloron de la Sinjoro, transformigxas en la saman bildon, de gloro al gloro, kiel el la Sinjoro la Spirito.

2 Corinthians 4:6

6 CXar Dio, kiu diris:El mallumo lumo brilos, Tiu brilis en niaj koroj, por doni lumon de la scio de la gloro de Dio en la vizagxo de Jesuo Kristo.

2 Corinthians 5:17

17 Tial se iu homo estas en Kristo, estas jam nova kreitajxo; la malnovajxoj forpasis, jen ili jam estigxis novaj.

Galatians 3:27

27 CXar cxiuj el vi, kiuj al Kristo baptigxis, surmetis al si Kriston.

Galatians 6:15

15 CXar nek cirkumcido nek necirkumcido estas io, sed nova kreitajxo.

Ephesians 2:10

10 CXar ni estas Lia faritajxo, kreitaj en Kristo Jesuo por bonaj faroj, kiujn antauxarangxis Dio, por ke ni iradu en ili.

Ephesians 2:15

15 en sia karno neniiginte la malamon, la legxon de ordonoj en dekretoj; por krei en si el la du unu novan homon, tiel farante pacon;

Ephesians 4:23-24

23 kaj renovigxu rilate al la spirito de via menso, 24 kaj surmetu la novan homon, kreitan laux Dio en justeco kaj vera sankteco.

Colossians 3:12

12 Surmetu do, kiel elektitoj de Dio, sanktaj kaj amataj, koron de kompato, bonkorecon, humilecon, mildecon, toleremecon;

Colossians 3:14

14 kaj super cxion tion surmetu amon, kiu estas ligilo de perfekteco.

Hebrews 6:6

6 kaj defalis, ne estas eble renovigi ilin ankoraux al pento, dum ili rekrucumas al si la Filon de Dio kaj elmetas lin al publika malhonoro.

1 Peter 1:14-15

14 kiel infanoj de obeo, ne formigxante laux la voluptoj, kiujn vi antauxe havis en via nescio; 15 sed kiel via Vokinto estas sankta, tiel vi ankaux farigxu sanktaj en cxia konduto;

1 John 2:3

3 Kaj per cxi tio ni scias, ke ni konas lin:se ni observas liajn ordonojn.

1 John 2:5

5 sed en cxiu ajn, kiu observas lian vorton, vere perfektigxis la amo al Dio. Per cxi tio ni scias, ke ni estas en li:

Revelation 21:5

5 Kaj diris la Sidanto sur la trono:Vidu, Mi faras cxion nova. Kaj Li diris:Skribu, cxar tiuj vortoj estas fidelaj kaj veraj.

Psalms 117:2

2 CXar granda estas Lia boneco al ni, Kaj la vero de la Eternulo restas eterne.

Isaiah 19:23-25

23 En tiu tempo estos vojo de Egiptujo al Asirio; kaj la Asirianoj venados en Egiptujon kaj la Egiptoj en Asirion, kaj la Egiptoj servados kune kun la Asirianoj. 24 En tiu tempo Izrael estos triope kun Egiptujo kaj Asirio; estos beno sur la tero. 25 La Eternulo Cebaot benos ilin, dirante:Benataj estu Mia popolo la Egiptoj, kaj Asirio, verko de Miaj manoj, kaj Mia heredajxo Izrael.

Isaiah 49:6

6 Li diris:Ne suficxas, ke vi estas Mia servanto, por restarigi la tribojn de Jakob kaj revenigi la konservitojn de Izrael; sed Mi faros vin lumo por la nacioj, por ke Mia savo etendigxu gxis la fino de la tero.

Isaiah 52:10

10 La Eternulo malkovris Sian sanktan brakon antaux la okuloj de cxiuj nacioj; kaj cxiuj finoj de la tero vidas la helpon de nia Dio.

Isaiah 66:18-22

18 Kaj por Mi, pro iliaj faroj kaj intencoj, venis la tempo kolekti cxiujn popolojn kaj gentojn, por ke ili venu kaj vidu Mian gloron. 19 Kaj Mi faros sur ili signon, kaj la savigxintojn el ili Mi sendos al la popoloj Tarsxisx, Pul, kaj Lud, al la strecxantoj de pafarkoj, al Tubal kaj Javan, sur la malproksimajn insulojn, kiuj ne auxdis la famon pri Mi kaj ne vidis Mian gloron; kaj ili proklamos Mian gloron inter la popoloj. 20 Kaj ili venigos cxiujn viajn fratojn el inter cxiuj popoloj kiel donacon al la Eternulo, sur cxevaloj kaj cxaroj, en veturiloj, kaj sur muloj kaj kameloj, sur Mian sanktan monton en Jerusalemon, diras la Eternulo, simile al tio, kiel la Izraelidoj alportadis la donacojn en la domon de la Eternulo en pura vazo. 21 Kaj el ili Mi prenos al Mi pastrojn kaj Levidojn, diras la Eternulo. 22 CXar kiel la nova cxielo kaj la nova tero, kiujn Mi kreos, staros antaux Mi, diras la Eternulo, tiel staros via idaro kaj via nomo.

Jeremiah 16:19

19 Ho Eternulo, mia forto kaj mia fortikeco kaj mia rifugxo en tempo de malfelicxo! al Vi venos nacioj de la randoj de la tero, kaj diros:Nur malverajn diojn heredis niaj patroj; ili estas vantajxo, ili tauxgas por nenio.

Hosea 2:23

23 Mi faros sxin al Mi fruktoporta sur la tero, kaj Mi kompatos la nekompatitinon; kaj al tiu, kiu estis ne Mia popolo, Mi diros:Vi estas Mia popolo; kaj gxi diros:Vi estas mia Dio.

Amos 9:12

12 por ke ili ekposedu la restajxon de Edom kaj ankaux cxiujn naciojn, inter kiuj estos proklamata Mia nomo, diras la Eternulo, kiu tion faras.

Micah 4:2

2 Kaj iros multaj nacioj, kaj diros:Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo kaj en la domon de Dio de Jakob, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj kaj ke ni iru laux Lia irejo; cxar el Cion eliros la instruo, kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem.

Zechariah 2:11

11 Kaj multaj popoloj aligxos al la Eternulo en tiu tempo, kaj farigxos Mia popolo, kaj Mi eklogxos meze de vi; kaj vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot sendis min al vi.

Zechariah 8:20-23

20 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Venados ankoraux popoloj kaj logxantoj de multaj urboj; 21 kaj la logxantoj de unu urbo venos al la logxantoj de alia urbo, kaj diros:Ni iru rapide, por pregxi antaux la Eternulo kaj por turni nin al la Eternulo Cebaot; mi ankaux iros. 22 Kaj venos multaj popoloj kaj potencaj nacioj, por sercxi la Eternulon Cebaot en Jerusalem kaj por pregxi antaux la Eternulo. 23 Tiele diras la Eternulo Cebaot:En tiu tempo forte kaptos dek homoj el cxialingvaj nacioj la baskon de Judo, kaj diros:Ni iros kun vi, cxar ni auxdis, ke Dio estas kun vi.

Malachi 1:11

11 CXar de la sunlevigxejo gxis la sunsubirejo Mia nomo estos granda inter la nacioj, kaj sur cxiu loko oni incensos kaj alportos oferojn al Mia nomo, oferojn purajn; cxar granda estos Mia nomo inter la nacioj, diras la Eternulo Cebaot.

Matthew 12:18-21

18 Jen estas Mia servanto, kiun Mi elektis, Mia amata, en kiu Mia animo havas plezuron. Mi metos Mian Spiriton sur lin; Kaj li proklamos justecon al la nacioj. 19 Li ne disputados, nek lauxte krios; Kaj oni ne auxdos sur la stratoj lian vocxon. 20 Kanon rompetitan li ne rompos, Kaj mecxon senfajrigxantan li ne estingos, GXis li elsendos jugxon por venko. 21 Kaj al lia nomo esperos la nacioj.

John 6:56-57

56 Kiu mangxas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu restas en mi, kaj mi en li. 57 Kiel la vivanta Patro min sendis, kaj mi vivas pro la Patro, tiel, kiu min mangxas, tiu vivos pro mi.

John 14:23

23 Jesuo respondis kaj diris al li:Se iu min amas, tiu observos mian vorton; kaj mia Patro lin amos; kaj ni venos al li kaj faros logxon kun li.

John 15:5

5 Mi estas la vinberarbo; vi estas la brancxoj; kiu restadas en mi, kaj mi en li, tiu donas multe da frukto; cxar sen mi vi nenion povas fari.

John 17:23

23 mi en ili, kaj Vi en mi, por ke ili perfektigxu en unu; por ke la mondo sciu, ke Vi min sendis, kaj ke Vi ilin amis, kiel Vi min amis.

Acts 10:34-35

34 Kaj Petro malfermis sian busxon, kaj diris: Vere mi ekkomprenas, ke Dio ne privilegias personojn; 35 sed en cxiu nacio tiu, kiu timas Lin kaj agas juste, estas akceptata de Li.

Acts 13:46-48

46 Kaj Pauxlo kaj Barnabas, parolante kuragxe, diris:Estis necese paroli al vi unue la vorton de Dio. Sed cxar vi forpusxis gxin kaj ne jugxas vin indaj je la eterna vivo, jen ni turnas nin al la nacianoj. 47 CXar tiel ordonis al ni la Sinjoro: Mi vin metis kiel lumon por la nacioj, Por ke vi estu por savo gxis la plej malproksima parto de la tero. 48 Kaj auxdinte tion, la nacianoj gxojis, kaj gloris la vorton de Dio; kaj el ili kredis cxiuj, kiuj estis difinitaj por eterna vivo.

Acts 15:17

17 Por ke strebu al la Eternulo la ceteraj homoj Kaj cxiuj nacioj, inter kiuj estas proklamata Mia nomo, Diras la Eternulo,

Acts 26:17-18

17 liberigante vin de la popolo kaj de la nacianoj, al kiuj mi vin sendas, 18 por malfermi iliajn okulojn, ke ili sin turnu de mallumo al lumo, kaj de la auxtoritato de Satano al Dio, por ke ili ricevu pardonon de pekoj, kaj heredajxon inter tiuj, kiuj sanktigxis per fido al mi.

Acts 28:2

2 Kaj la barbaroj montris al ni neordinaran bonecon; cxar ili ekbruligis fajron kaj akceptis nin cxiujn pro la tiama pluvo kaj pro la malvarmeco.

Acts 28:4

4 Kaj kiam la barbaroj vidis la beston pendantan de lia mano, ili diris unu al alia:Sendube cxi tiu viro estas mortiginto, al kiu, kvankam li savigxis de la maro, tamen Justeco ne permesas vivi.

Romans 1:14

14 Mi estas sxuldanto al Grekoj kaj al Barbaroj, al sagxuloj kaj al senprudentuloj.

Romans 3:29

29 CXu Dio estas nur Dio de la Judoj? cxu ne ankaux de la nacianoj? Jes, ankaux de la nacianoj;

Romans 4:10-11

10 Kiel do gxi estis kalkulita? kiam li estis en cirkumcido, aux en necirkumcido? Ne en cirkumcido, sed en necirkumcido; 11 kaj li ricevis la signon de cirkumcido, kiel sigelon de la virto de la fido, kiu ekzistis en lia necirkumcido; por ke li estu la patro de cxiuj, kiuj ankoraux en necirkumcido kredas, por ke virto estu kalkulata al ili;

Romans 8:10-11

10 Kaj se Kristo estas en vi, la korpo malvivas pro peko, sed la spirito estas vivo pro justeco. 11 Kaj se la Spirito de Tiu, kiu levis Jesuon el la mortintoj, logxas en vi, tiam la Levinto de Kristo Jesuo el la mortintoj vivigos ecx viajn mortajn korpojn per Sia Spirito, logxanta en vi.

Romans 9:24-26

24 nome nin, kiujn Li ankaux vokis, ne nur el la Judoj, sed ankaux el la nacianoj? 25 Kiel Li diras ankaux en Hosxea: La popolon ne Mian Mi nomos Mia popolo, Kaj la neamatinon amatino. 26 Kaj sur la sama loko, kie estis al ili dirite:Vi ne estas Mia popolo, Tie oni nomos ilin infanoj de la vivanta Dio.

Romans 9:30-31

30 Kion do ni diru? Ke la nacianoj, kiuj ne sekvis justecon, atingis justecon, la justecon, kiu estas el fido; 31 sed ke Izrael, sekvante la legxon de justeco, ne atingis tiun legxon.

Romans 10:12

12 CXar estas nenia diferencigo inter Judo kaj Greko, cxar unu sama estas Sinjoro de cxiuj, kaj estas ricxa por cxiuj, kiuj lin vokas;

Romans 15:9-13

9 kaj ke la nacianoj pro lia kompato gloru Dion, kiel estas skribite: Tial mi gloros Vin inter la popoloj, Kaj pri Via nomo mi kantos. 10 Kaj ankaux oni diras: GXoju, ho gentoj, kun Lia popolo. 11 Kaj ankaux: Gloru la Eternulon cxiuj popoloj, Kaj lauxdu Lin cxiuj gentoj. 12 Kaj ankaux Jesaja diras: Estos radiko de Jisxaj, Kaj la starigxanto por regi la naciojn. Al li celados la nacioj. 13 Kaj la Dio de espero plenigu vin per cxia gxojo kaj paco en kredado, por ke vi abunde havu esperon, laux la potenco de la Sankta Spirito.

1 Corinthians 1:29-30

29 por ke neniu karno fieru antaux Dio. 30 Sed el Li vi estas en Kristo Jesuo, kiu farigxis al ni sagxeco el Dio, kaj justeco kaj sanktigo, kaj elacxeto;

1 Corinthians 3:21-23

21 Tial neniu fanfaronu pri homoj. CXar cxio apartenas al vi, 22 cxu Pauxlo, aux Apolos, aux Kefas, aux la mondo, aux la vivo, aux la morto, aux estantajxoj aux estontajxoj:cxio apartenas al vi, 23 kaj vi al Kristo, kaj Kristo al Dio.

1 Corinthians 7:19

19 Cirkumcido estas nenio, kaj necirkumcido estas nenio; sed la plenumado de la ordonoj de Dio.

1 Corinthians 7:21-22

21 CXu vi estas vokita, estante sklavo? ne cxagrenigxu pro tio; sed se vi povas liberigxi, tion uzu prefere. 22 CXar kiu estas vokita en la Sinjoro, estante sklavo, tiu estas liberulo de la Sinjoro; tiel same tiu, kiu estas vokita, estante libera, estas sklavo de Kristo.

1 Corinthians 12:13

13 CXar en unu Spirito ni cxiuj baptigxis en unu korpon, cxu Judoj aux Grekoj, cxu sklavoj aux liberaj; kaj cxiuj estas trinkigitaj el unu Spirito.

1 Corinthians 14:11

11 Se do mi ne scios la signifon de la vocxo, mi estos, rilate la parolanton, barbaro, kaj la parolanto estos por mi barbaro.

Galatians 3:28-29

28 Ne estas ja Judo nek Greko, ne estas sklavo nek liberulo, ne estas ja vira kaj virina; cxar vi cxiuj estas unu en Kristo Jesuo. 29 Se do vi apartenas al Kristo, vere vi estas la idaro de Abraham, kaj heredantoj laux la promeso.

Galatians 5:6

6 CXar en Kristo Jesuo nek cirkumcido nek necirkumcido valoras ion, sed nur fido, energianta per amo.

Galatians 6:14-15

14 Sed por mi ne estu fanfarono krom pri la kruco de nia Sinjoro Jesuo Kristo, per kiu la mondo estas krucumita al mi, kaj mi al la mondo. 15 CXar nek cirkumcido nek necirkumcido estas io, sed nova kreitajxo.

Ephesians 1:23

23 kiu estas lia korpo, la pleneco de Tiu, kiu plenigas cxion en cxio.

Ephesians 3:6

6 ke la nacianoj estas kunheredantoj, kaj samkorpanoj, kaj partoprenantoj en la promeso en Kristo Jesuo per la evangelio,

Ephesians 3:17

17 por ke Kristo logxu per fido en viaj koroj; tiel, ke vi, enradikigite kaj bazite en amo,

Ephesians 6:8

8 sciante, ke, kian ajn bonon faras cxiu, cxu sklavo aux liberulo, tion saman li ricevos de la Sinjoro.

Philippians 3:7-9

7 Sed kio estis al mi gajno, tion mi rigardis kiel malgajnon pro Kristo. 8 Kaj efektive mi rigardas cxion kiel malgajnon pro la supereco de la scio de Kristo Jesuo, mia Sinjoro, pro kiu mi suferis malgajnon de cxio, kaj rigardas cxion kiel rubon, por ke mi gajnu Kriston, 9 kaj estu trovata en li, ne havante mian justecon, kiu devenas de la legxo, sed la justecon, kiu estas per la fido al Kristo, la justecon, kiu devenas de Dio sur fidon;

Colossians 2:10

10 kaj vi estas plenigitaj en li, kiu estas la kapo de cxia estreco kaj auxtoritato;

1 John 5:11-12

11 Kaj jen estas la atesto:ke Dio donis al ni la vivon eternan; kaj tiu vivo estas en Lia Filo. 12 Kiu havas la Filon, tiu havas la vivon; kiu ne havas la Filon de Dio, tiu la vivon ne havas.

1 John 5:20

20 Kaj ni scias, ke la Filo de Dio venis kaj al ni donis komprenon, por ke ni ekkonu la Verulon; kaj ni estas en la Verulo, en Lia Filo, Jesuo Kristo. Tiu estas la vera Dio, kaj la vivo eterna.

2 John 1:9

9 CXiu, kiu iras antauxen kaj ne restas en la instruado de Kristo, ne havas Dion; kiu restas en la instruado, tiu havas kaj la Patron kaj la Filon.

Isaiah 42:1

1 Jen estas Mia servanto, kiun Mi apogas, Mia elektito, kiun favoras Mia animo. Mi metis Mian spiriton sur lin; li disportos justecon al la nacioj.

Isaiah 45:4

4 Pro Mia servanto Jakob kaj pro Mia elektito Izrael Mi vokis vin laux via nomo, Mi altigis vin, kvankam vi Min ne konis.

Isaiah 63:15

15 Rigardu el la cxielo kaj vidu el Via sankta kaj majesta logxejo:kie estas Via fervoro kaj potenco? Via granda interno kaj Via kompato fortirigxis de mi.

Isaiah 65:9

9 Kaj Mi elirigos el Jakob semon kaj el Jehuda heredanton de Miaj montoj, kaj heredos ilin Miaj elektitoj, kaj Miaj servantoj tie logxos.

Isaiah 65:22

22 Ili ne konstruos, ke alia logxu; ili ne plantos, ke alia mangxu; cxar kiel la tagoj de arbo estas la tagoj de Mia popolo, kaj Miaj elektitoj eluzos la produktojn de siaj manoj gxis plena malnovigxo.

Jeremiah 31:3

3 De malproksime aperis al mi la Eternulo, dirante:Mi ekamis vin per amo eterna, tial Mi altiris vin favorkore.

Jeremiah 31:20

20 CXu Efraim ne estas Mia kara filo, Mia amata infano? cxar kion ajn Mi parolis pri li, Mi tamen ankoraux rememoras lin; tial Mia interno afliktigxas pri li; Mi certe korfavoros lin, diras la Eternulo.

Ezekiel 16:8

8 Mi preteriris preter vi kaj ekvidis vin, kaj Mi vidis, ke estas via tempo, la tempo de amo; kaj Mi etendis Mian mantelon sur vin kaj kovris vian nudecon; kaj Mi jxuris al vi, kaj Mi faris interligon kun vi, diras la Sinjoro, la Eternulo, kaj vi farigxis Mia.

Matthew 24:22

22 Kaj se tiuj tagoj ne estus mallongigitaj, neniu karno estus savita; sed pro la elektitoj tiuj tagoj estos mallongigitaj.

Matthew 24:24

24 cxar levigxos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj kaj faros grandajn signojn kaj miraklojn, tiel ke ili forlogus, se eble, ecx la elektitojn.

Matthew 24:31

31 Kaj li elsendos siajn angxelojn kun granda sono de trumpeto, kaj ili kolektos liajn elektitojn el la kvar ventoj, el limo gxis limo de la cxielo.

Mark 13:20

20 Kaj se la Eternulo ne malplilongigus la tagojn, neniu karno estus savita; sed pro la elektitoj, kiujn Li elektis, Li malplilongigis la tagojn.

Mark 13:22

22 cxar levigxos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj, kaj faros signojn kaj miraklojn, por erarigi, se eble, la elektitojn.

Mark 13:27

27 Kaj tiam li elsendos la angxelojn kaj kolektos siajn elektitojn el la kvar ventoj, de la limo de la tero gxis la limo de la cxielo.

Luke 1:78

78 Pro la kompata koro de nia Dio, Per kiu nin vizitis la sunlevigxo de supre,

Luke 18:7

7 Kaj cxu Dio ne faros justecon por Siaj elektitoj, kiuj tage kaj nokte krias al Li, kvankam Li longe pri ili paciencas?

Romans 1:7

7 al cxiuj, kiuj estas en Romo, amataj de Dio, vokitaj sanktuloj:Graco al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

Romans 8:29-33

29 CXar kiujn Li antauxkonis, tiujn Li antauxdifinis kiel konformajn al la bildo de Lia Filo, por ke cxi tiu estu la unuenaskita inter multaj fratoj; 30 kaj kiujn Li antauxdifinis, tiujn Li ankaux vokis; kaj kiujn Li vokis, tiujn Li ankaux justigis; kaj kiujn Li justigis, tiujn Li ankaux gloris. 31 Kion do ni diru pri cxi tio? Se Dio estas por ni, kiu estas kontraux ni? 32 CXu Tiu, kiu ne indulgis Sian propran Filon, sed fordonis lin por ni cxiuj, ne donos al ni libere cxion kun li? 33 Kiu akuzos la elektitojn de Dio? Dio estas la justiganto;

Romans 9:11

11 (cxar la infanoj ankoraux ne naskigxis, nek faris ion bonan aux malbonan, por ke la intenco de Dio restu laux elekto, ne pro faroj, sed pro la alvokanto),

Romans 11:5-7

5 Tiel same do estas ankaux nuntempe restajxo laux la elektado de graco. 6 Sed se per graco, ne plu el faroj; alie graco jam ne estus graco. 7 Kion do? Kion Izrael sercxadas, tion li ne atingis, sed la elektitaro atingis gxin, kaj la restajxo estis obstinigita;

Romans 12:9-10

9 Via amo estu sen hipokriteco. Abomenu tion, kio estas malbona; algluigxu al la bona. 10 En fratamo estu kore unuigitaj unu al alia, honore preferantaj unu la alian;

2 Corinthians 6:6

6 en cxasteco, en sciado, en pacienco, en afableco, en Spirito Sankta, en amo senhipokrita,

Galatians 5:22-23

22 Sed la frukto de la Spirito estas amo, gxojo, paco, pacienco, komplezo, bonkoreco, fideleco, 23 mildeco, sinregado; kontraux tiaj ne ekzistas legxo.

Ephesians 1:4

4 kiel Li elektis nin en li antaux la fondo de la mondo, por ke ni estu sanktaj kaj senmakulaj antaux Li en amo;

Ephesians 2:4-5

4 Sed Dio, estante ricxa en kompateco, pro Sia granda amo, per kiu Li amis nin, 5 ecx kiam ni estis malvivaj en niaj eraroj, nin vivigis en Kristo (per graco vi savigxis),

Ephesians 4:2

2 kun cxia humileco kaj mildeco, kun toleremeco, paciencante unu al alia en amo,

Ephesians 4:24

24 kaj surmetu la novan homon, kreitan laux Dio en justeco kaj vera sankteco.

Ephesians 4:32

32 kaj estu bonfaraj unu al alia, bonkoraj, pardonantaj unu al alia, kiel ankaux Dio en Kristo pardonis al vi.

Philippians 1:8

8 CXar Dio estas mia atestanto, kiel fervore mi sopiras al vi cxiuj laux la koramo de Kristo Jesuo.

Philippians 2:1-4

1 Se do en Kristo ekzistas ia konsolo, ia simpatio de amo, ia kunuleco de la Spirito, ia korfavoro kaj kompato, 2 plenigu mian gxojon, ke vi tiel same sentu, havante la saman amon, estante unuanimaj, sampensaj, 3 nenion farante malpace aux arogante, sed kun humileco rigardante unu la alian kiel pli indan, ol li mem; 4 ne atentu cxiu siajn proprajn aferojn, sed cxiu ankaux la aferojn de aliaj.

Colossians 3:10

10 kaj surmetis la novan homon, kiu estas renovigata al scio laux la bildo de Tiu, kiu lin kreis;

1 Thessalonians 1:3-6

3 memorante sencxese vian laboron de fido kaj penadon de amo kaj paciencon de espero al nia Sinjoro Jesuo Kristo, antaux nia Dio kaj Patro; 4 sciante, fratoj, amataj de Dio, vian elekton, 5 cxar nia evangelio venis al vi ne nur parole, sed ankaux kun potenco kaj kun la Sankta Spirito kaj plena certigo; vi scias, kiaj homoj ni cxe vi montrigxis pro vi. 6 Kaj vi farigxis imitantoj de ni kaj de la Sinjoro, ricevinte la vorton en multe da aflikto, kun gxojo de la Sankta Spirito;

1 Thessalonians 5:15

15 Zorgu, ke neniu redonu al iu malbonon por malbono; sed cxiam sekvu tion, kio estas bona, unu por alia kaj por cxiuj.

2 Thessalonians 2:13-14

13 Sed ni devas cxiam danki Dion pro vi, fratoj, amataj de la Sinjoro, pro tio, ke Dio vin elektis de la komenco al savo en la sanktigo de la Spirito kaj kredo al la vero; 14 al kiu Li vin vokis per nia evangelio, por la akiro de la gloro de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

2 Timothy 1:9

9 kiu nin savis kaj vokis per sankta voko, ne laux niaj faroj, sed laux Sia propra antauxintenco kaj laux la graco donita al ni en Kristo Jesuo antaux tempoj eternaj,

2 Timothy 2:10

10 Tial mi suferas cxion pro la elektitoj, por ke ili ankaux atingu la en Kristo Jesuo savon kun gloro eterna.

Titus 1:1

1 Pauxlo, servisto de Dio kaj apostolo de Jesuo Kristo, laux la fido de la elektitoj de Dio, kaj laux la scio de la vero, kiu estas laux pieco,

Titus 3:4-6

4 Sed kiam aperis la boneco de Dio, nia Savanto, kaj Lia amo al homoj, 5 ne per laboroj faritaj en justeco, kiujn ni mem farus, sed laux Sia kompato Li savis nin, per la lavado de renasko, kaj per la renovigo de la Sankta Spirito, 6 kiun Li ricxe surversxis sur nin per Jesuo Kristo, nia Savanto;

James 3:17-18

17 Sed la sagxeco, kiu estas de supre, estas unue cxasta, poste pacema, milda, cedema, plena de kompatemo kaj bonaj fruktoj, sen partieco, sen hipokriteco. 18 Kaj la frukto de justeco estas semata en paco por tiuj, kiuj faras pacon.

1 Peter 1:2

2 laux la antauxscio de Dio, la Patro, en sanktigo de la Spirito, por obeo kaj aspergo de la sango de Jesuo Kristo:Graco al vi kaj paco pligrandigxu.

1 Peter 3:8-11

8 Fine, estu cxiuj samideaj, simpatiaj, fratamemaj, kompatemaj, humilanimaj; 9 ne repagantaj malbonon kontraux malbono, nek insulton kontraux insulto, sed kontrauxe benadantaj; cxar al tio vi estas vokitaj, por ke vi heredu benon. 10 CXar: Kiu volas ami vivon kaj vidi bonajn tagojn, Tiu gardu sian langon kontraux malbono, Kaj sian busxon kontraux mensoga parolo; 11 Li deklinigxu de malbono kaj faru bonon, Li sercxu pacon, kaj cxasu gxin.

2 Peter 1:5-8

5 Kaj pro tiu sama kauxzo viaflanke aplikante cxian diligentecon, en via fido aldonu virton; kaj en virto scion; 6 kaj en scio sinregadon; kaj en sinregado paciencon; kaj en pacienco piecon; 7 kaj en pieco fratamikecon, kaj en fratamikeco amon. 8 CXar tiuj ecoj, se cxe vi ili trovigxas kaj abundas, faras vin nek mallaboremaj nek senfruktaj en la scio de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

2 Peter 1:10

10 Sekve, fratoj, pli diligente klopodu, por certigi vian vokon kaj elekton; cxar farante tion, vi neniam falpusxigxos;

1 John 3:14-20

14 Ni scias, ke ni jam pasis el morto en vivon, cxar ni amas la fratojn. Kiu ne amas, tiu restas en morto. 15 CXiu, kiu malamas sian fraton, estas hommortiganto; kaj vi scias, ke cxiu hommortiganto ne havas vivon eternan, restantan en li. 16 Per cxi tio ni konas amon:cxar li demetis sian vivon pro ni; kaj ni devus demeti nian vivon pro la fratoj. 17 Sed se iu havas mondan posedajxon kaj vidas sian fraton havantan bezonon kaj fermas sian kompaton kontraux li, kiel la amo de Dio restas en li? 18 Infanetoj, ni amu, ne laux vorto nek laux lango, sed laux faro kaj vero. 19 Per tio ni scios, ke ni estas el la vero, kaj ni certigos nian koron antaux Li 20 en cxio ajn, pri kio nia koro nin kondamnas; cxar Dio estas pli granda ol nia koro, kaj scias cxion.

1 John 4:19

19 Ni amas, cxar Li unue nin amis.

2 John 1:13

13 Salutas vin la infanoj de via fratino, la elektita.

Revelation 17:14

14 Tiuj militos kontraux la SXafido, kaj la SXafido venkos ilin, cxar li estas Sinjoro de sinjoroj, kaj Regxo de regxoj; kaj venkos tiuj, kiuj estas kun li, vokitaj kaj elektitaj kaj fidelaj.

Matthew 5:44

44 sed mi diras al vi:Amu viajn malamikojn, kaj pregxu por viaj persekutantoj;

Matthew 6:12

12 Kaj pardonu al ni niajn sxuldojn, kiel ankaux ni pardonas al niaj sxuldantoj.

Matthew 6:14-15

14 CXar se vi pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro cxiela ankaux pardonos al vi. 15 Sed se vi ne pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro ankaux ne pardonos viajn kulpojn.

Matthew 18:15-17

15 Kaj se via frato pekos kontraux vi, iru kaj montru al li la kulpon inter vi kaj li sola. Se li auxskultos vin, vi gajnos vian fraton. 16 Sed se li ne auxskultos, prenu ankaux unu aux du kun vi, por ke per la busxo de du aux tri atestantoj cxiu vorto estu konfirmita. 17 Kaj se li rifuzos auxskulti ilin, diru la aferon al la eklezio; kaj se li ankaux rifuzos auxskulti la eklezion, li estu por vi kiel fremdulo kaj impostisto.

Matthew 18:21-35

21 Tiam Petro venis kaj diris al li:Sinjoro, kiomfoje povu peki mia frato kontraux mi, kaj mi pardonu lin? gxis sep fojoj? 22 Jesuo diris al li:Mi ne diras al vi:GXis sep fojoj; sed:GXis sepdekoble sep fojoj. 23 Tial la regno de la cxielo similas al regxo, kiu volis fari kalkulon kun siaj servistoj. 24 Kaj kiam li komencis la kunkalkuladon, oni alkondukis al li unu, kiu estis sxuldanto por dek mil talantoj. 25 Sed cxar li ne havis, per kio pagi, lia sinjoro ordonis, ke estu venditaj li kaj lia edzino kaj liaj infanoj, kaj cxio, kion li posedis, kaj ke estu pago. 26 Tiam la servisto, falinte, klinigxis antaux li, dirante:Sinjoro, paciencu pri mi, kaj mi pagos al vi cxion. 27 Kaj la sinjoro de tiu servisto, kortusxite, liberigis lin kaj pardonis al li la sxuldon. 28 Sed elirinte, tiu servisto trovis kunserviston, kiu sxuldis al li cent denarojn; kaj li kaptis kaj eksufokis lin, dirante:Pagu tion, kion vi sxuldas. 29 Kaj falinte antaux li, la kunservisto petegis lin, dirante:Paciencu pri mi, kaj mi pagos al vi. 30 Sed li ne volis; sed foriris kaj jxetis lin en malliberejon, gxis li pagos tion, kio estas sxuldata. 31 Tiam liaj kunservistoj, vidinte tion, kio okazis, tre cxagrenigxis; kaj veninte, rakontis al sia sinjoro cxion, kio okazis. 32 Tiam lia sinjoro, alvokinte lin, diris:Vi malbona servisto, mi pardonis al vi tiun tutan sxuldon, cxar vi petegis min; 33 cxu vi ankaux ne devis kompati vian kunserviston, kiel mi kompatis vin? 34 Kaj lia sinjoro koleris, kaj transdonis lin al la turmentistoj, gxis li pagos cxion al li sxuldatan. 35 Tiel same mia cxiela Patro faros al vi, se vi ne pardonas el viaj koroj, cxiu al sia frato.

Mark 11:25

25 Kaj kiam vi staras pregxante, pardonu, se vi havas ion kontraux iu; por ke ankaux via Patro, kiu estas en la cxielo, pardonu al vi viajn erarojn.

Luke 5:20-24

20 Kaj vidante ilian fidon, li diris:Ho viro, viaj pekoj estas al vi pardonitaj. 21 Kaj la skribistoj kaj Fariseoj komencis diskuti inter si, dirante:Kiu estas cxi tiu, kiu parolas blasfemojn? kiu povas pardoni pekojn krom Dio sola? 22 Sed Jesuo, eksciante iliajn pensojn, responde diris al ili:Kial vi diskutas en viaj koroj? 23 Kio estas pli facila, diri:Viaj pekoj estas al vi pardonitaj, aux diri:Levigxu kaj piediru? 24 Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas auxtoritaton sur la tero pardoni pekojn-li diris al la paralizulo:Mi diras al vi:Levigxu, kaj prenu vian liteton, kaj iru al via domo.

Luke 6:35-37

35 Sed amu viajn malamikojn, kaj bonfaru, kaj pruntedonu, pri neniu perdante esperon; kaj via rekompenco estos granda, kaj vi estos filoj de la Plejalta; cxar Li estas bona al la nedankemuloj kaj malbonuloj. 36 Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. 37 Kaj ne jugxu, kaj vi ne estos jugxitaj; kaj ne kondamnu, kaj vi ne estos kondamnitaj; liberigu, kaj vi estos liberigitaj;

Luke 7:48-50

48 Kaj li diris al sxi:Viaj pekoj estas pardonitaj. 49 Kaj tiuj, kiuj sidis cxe mangxo kun li, komencis diri inter si:Kiu estas cxi tiu, kiu ecx pardonas pekojn? 50 Kaj li diris al la virino:Via fido vin savis; iru en pacon.

Luke 11:4

4 Kaj pardonu al ni niajn pekojn, cxar ni ankaux pardonas al cxiu, kiu sxuldas al ni. Kaj ne konduku nin en tenton.

Luke 17:3-4

3 Gardu vin; se via frato pekos, admonu lin; kaj se li pentos, pardonu lin. 4 Kaj se li pekos kontraux vi sep fojojn en la tago, kaj sep fojojn turnigxos al vi, dirante:Mi pentas; vi lin pardonu.

Luke 23:34

34 Kaj Jesuo diris:Patro, pardonu ilin; cxar ili ne scias, kion ili faras. Kaj dividante inter si liajn vestojn, ili jxetis lotojn.

Romans 15:1-2

1 Ni, kiuj estas fortaj, devas porti la malfortajxojn de la nefortaj, kaj ne placxi al ni mem. 2 CXiu el ni placxu al sia proksimulo per tia bono, kia tauxgas, por edifi.

Romans 15:7

7 Tial akceptu unu la alian, kiel ankaux Kristo akceptis vin, al la gloro de Dio.

1 Corinthians 6:7-8

7 Certe jam estas cxe vi granda domagxo, ke vi faras procesojn unu kontraux alia. Kial vi ne prefere suferas maljustecon? kial vi ne prefere suferas rabadon? 8 Tamen ecx vi mem faras maljustecon kaj rabadon, kaj ecx kontraux la fratoj.

2 Corinthians 2:10

10 Sed al kiu vi pardonas ion, mi ankaux; cxar kion mi ankaux pardonis, se mi ion pardonis, mi tion faris pro vi antaux Kristo,

Galatians 6:2

2 Reciproke subtenadu viajn sxargxojn, kaj tiamaniere plenumu la legxon de Kristo.

Ephesians 5:2

2 kaj iradu en amo, kiel Kristo nin amis kaj sin donis pro ni, donajxon kaj oferajxon al Dio por agrabla odorajxo.

James 2:13

13 CXar al tiu, kiu ne kompatis, la jugxo estos senkompata; la kompato sin altigas super la jugxo.

1 Peter 2:21

21 CXar al cxi tio vi estas vokitaj; pro tio, ke Kristo ankaux suferis pro vi, postlasante por vi ekzemplon, por ke vi sekvu liajn postesignojn;

John 13:34

34 Novan ordonon mi donas al vi, ke vi amu unu alian; kiel mi amis vin, tiel vi ankaux amu unu alian.

John 15:12

12 Jen estas mia ordono:ke vi amu unu alian tiel same, kiel mi vin amis.

Romans 13:8

8 Al neniu sxuldu ion, krom la reciproka amo; cxar amante sian proksimulon, oni plenumis la ceteran legxon.

1 Corinthians 13:1-13

1 Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj angxeloj, sed ne havus amon, mi farigxus sonanta kupro aux tintanta cimbalo. 2 Kaj se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus cxiujn misterojn kaj cxian scion; kaj se mi havus cxian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio. 3 Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi neniom profitus. 4 Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne sxveligas sin, 5 ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne kolerigxas, ne pripensas malbonon, 6 ne gxojas pri maljusteco, sed kungxojas kun vereco; 7 cxion toleras, cxion kredas, cxion esperas, cxion eltenas. 8 Amo neniam pereas; sed, cxu estas profetadoj, ili neniigxos; cxu lingvoj, ili cxesigxos; cxu estas scio, gxi neniigxos. 9 CXar ni scias lauxparte, kaj ni profetadas lauxparte; 10 sed kiam venos perfektajxo, tiam neniigxos tio, kio estas lauxparta. 11 Kiam mi estis infano, kiel infano mi parolis, kiel infano mi sentis, kiel infano mi pensis; nun farigxinte plenagxulo, mi jam forigis la infanajxojn. 12 CXar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon cxe okulo; nun mi konas lauxparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaux mi estas konita. 13 Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri; kaj la plej granda el ili estas amo.

Ephesians 4:3

3 penante konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco.

Colossians 2:2

2 por ke iliaj koroj konsoligxu, dum ili kunkrocxigxas en amo, kaj al cxia ricxeco de la plena certigxo de kompreno, por ke ili sciu la misteron de Dio, Kriston,

1 Thessalonians 4:9

9 Sed pri amo al la frataro, vi ne bezonas, ke oni skribu al vi, cxar vi mem estas instruitaj de Dio ami unu la alian;

1 Timothy 1:5

5 Sed la celo de la admono estas amo el pura koro kaj bona konscienco kaj sincera fido;

Hebrews 6:1

1 Tial, cxesigante la diskutadon pri la elementoj de Kristo, ni iru antauxen al perfektigxo, ne metante denove fundamenton de pento el malvivaj faroj kaj de fido al Dio,

1 Peter 4:8

8 antaux cxio havante fervoran amon unu al alia; cxar amo kovras amason da pekoj;

2 Peter 1:7

7 kaj en pieco fratamikecon, kaj en fratamikeco amon.

1 John 3:23

23 Kaj jen estas Lia ordono, ke ni kredu al la nomo de Lia Filo, Jesuo Kristo, kaj amu unu la alian tiel same, kiel Li al ni donis ordonon.

1 John 4:7-12

7 Amataj, ni amu unu la alian; cxar la amo estas el Dio; kaj cxiu, kiu amas, naskigxas el Dio kaj Dion konas. 8 Kiu ne amas, tiu ne konas Dion, cxar Dio estas amo. 9 Jen kiel la amo de Dio elmontrigxis en ni:ke Dio sendis en la mondon Sian Filon solenaskitan, por ke ni vivu per li. 10 Jen estas la amo, ne ke ni amis Dion, sed ke Li amis nin, kaj sendis Sian Filon kiel repacigon pro niaj pekoj. 11 Amataj, se Dio tiel amis nin, ni ankaux devus ami unu la alian. 12 Dion neniu iam vidis; se ni reciproke nin amas, Dio restas en ni, kaj Lia amo perfektigxis en ni;

1 John 4:21

21 Kaj la jenan ordonon ni havas de Li:ke kiu amas Dion, tiu amu ankaux sian fraton.

Psalms 29:11

11 La Eternulo donos forton al Sia popolo, La Eternulo benos Sian popolon per paco.

Psalms 100:4

4 Eniru en Liajn pordegojn kun dankado, En Liajn kortojn kun lauxdado. Gloru Lin, benu Lian nomon;

Psalms 107:22

22 Kaj ili oferdonu dankajn oferojn, Kaj rakontu Liajn farojn kun kantado.

Psalms 116:17

17 Al Vi mi oferdonos dankan oferon, Kaj la nomon de la Eternulo mi vokos.

Isaiah 26:3

3 Por la fidmensulo Vi konservos pacon absolutan; cxar Vin li fidas.

Isaiah 27:5

5 Nur en la okazo, se oni sercxus Mian defendon, por fari pacon kun Mi, oni farus kun Mi pacon.

Isaiah 57:15

15 CXar tiele diras la Plejalta kaj Plejsupra, kiu restas eterne kaj kies nomo estas Sanktulo:Alte kaj en sankta loko Mi logxas, sed ankaux apud afliktito kaj humilulo, por revigligi la spiriton de humiluloj kaj revivigi la koron de afliktitoj.

Isaiah 57:19

19 Mi kreos diron de la busxo:Paco, paco al malproksimaj kaj al proksimaj, diras la Eternulo; kaj Mi sanigos lin.

Jonah 2:9

9 Sed mi kun danka vocxo alportos al Vi oferon; Kion mi promesis, tion mi plenumos; Savo estas cxe la Eternulo.

Luke 17:16-18

16 kaj falis sur sian vizagxon cxe liaj piedoj kaj dankis lin; kaj li estis Samariano. 17 Kaj Jesuo responde diris:CXu ne la dek estis purigitaj? sed kie estas la naux? 18 CXu ne trovigxis revenantoj, por doni gloron al Dio, krom cxi tiu fremdulo?

John 14:27

27 Pacon mi lasas al vi; mian pacon mi donas al vi; ne kiel la mondo donas, mi donas al vi. Ne maltrankviligxu via koro, nek senkuragxigxu.

John 16:33

33 Tion mi parolis al vi, por ke en mi vi havu pacon. En la mondo vi havos suferadon; sed kuragxu; mi venkis la mondon.

Romans 1:21

21 cxar konante Dion, ili ne gloris Lin kiel Dion, nek estis dankemaj, sed vanigxis per diskutadoj, kaj ilia sensagxa koro mallumigxis.

Romans 5:1

1 Tial ni, pravigite per fido, havu pacon kun Dio per nia Sinjoro Jesuo Kristo,

Romans 14:17

17 cxar la regno de Dio estas ne mangxado kaj trinkado, sed justeco kaj paco kaj gxojo en la Sankta Spirito.

Romans 15:13

13 Kaj la Dio de espero plenigu vin per cxia gxojo kaj paco en kredado, por ke vi abunde havu esperon, laux la potenco de la Sankta Spirito.

1 Corinthians 7:15

15 Tamen se la nekredanto volas foriri, li foriru:la frato aux la fratino en tiaj okazoj ne estas sklavigita; sed Dio vokis nin en paco.

2 Corinthians 4:15

15 CXar cxio estas pro vi, por ke la graco, multobligita per multaj, abundigu la dankon al la gloro de Dio.

2 Corinthians 5:19-21

19 nome, ke Dio estis en Kristo, repacigante la mondon al Si, ne alkalkulante al ili la kulpojn, kaj komisiis al ni la vorton repacigan. 20 Ni do estas ambasadoroj pro Kristo, kvazaux Dio per ni petadus; ni vin petegas pro Kristo, repacigxu al Dio. 21 Tiun, kiu ne konis pekon, Li faris peko pro ni; por ke ni farigxu justeco de Dio en li.

2 Corinthians 9:11

11 dum vi pliricxigxos en cxio al cxia malavareco, kiu efikas per ni dankdonadon al Dio.

Ephesians 2:12-18

12 ke vi estis tiam sen Kristo, fremdigitaj for de la komunumo de Izrael, kaj eksteruloj de la interligoj de la promeso, esperon ne havantaj kaj sen Dio en la mondo. 13 Sed nun en Kristo Jesuo vi, iam malproksimaj, proksimigxis en la sango de Kristo. 14 CXar nia paco estas li, kiu unuigis ambaux kaj rompis la intermuron de disigo, 15 en sia karno neniiginte la malamon, la legxon de ordonoj en dekretoj; por krei en si el la du unu novan homon, tiel farante pacon; 16 kaj por kunakordigi ambaux en unu korpo al Dio per la kruco, mortiginte per tio la malamon; 17 kaj li venis kaj predikis pacon al vi malproksimaj kaj al la proksimaj; 18 cxar per li ni ambaux havas en unu Spirito alkondukon al la Patro.

Ephesians 4:4

4 Estas unu korpo, kaj unu Spirito, kiel ankaux vi estas vokitaj en unu espero de via voko;

Ephesians 4:16

16 el kiu la tuta korpo, kunigita kaj kunfortikigita tra cxiu artiko de la livera sistemo, per energio, laux la mezuro de cxiu parto, faras kreskadon de la korpo, por la sinedifado en amo.

Ephesians 5:1

1 Estu do imitantoj de Dio, kiel infanoj amataj;

Ephesians 5:20

20 dankante Dion, la Patron, cxiam pro cxio en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo;

Philippians 4:6-7

6 Pri nenio trozorgu; sed pri cxio, per pregxo kaj peto kun dankesprimo, viaj deziroj sciigxu al Dio. 7 Kaj la paco de Dio, kiu superas cxian intelekton, gardos viajn korojn kaj pensojn en Kristo Jesuo.

Colossians 1:12

12 dankante la Patron, kiu tauxgigis nin por partopreno en la heredajxo de la sanktuloj en lumo,

Colossians 2:7

7 enradikigite kaj konstruite en li, kaj firmigite en la fido, kiel vi estas instruitaj, kun abundo da dankesprimo.

Colossians 3:17

17 Kaj kion ajn vi faras per vorto aux ago, faru cxion en la nomo de la Sinjoro Jesuo, dankante Dion, la Patron, per li.

1 Thessalonians 5:18

18 pri cxio donu dankon; cxar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi.

1 Timothy 2:1

1 Mi konsilas do, antaux cxio, fari petegojn, pregxojn, propetadojn, dankojn por cxiuj;

Hebrews 13:15

15 Per li do ni oferu al Dio cxiam oferon de lauxdo, tio estas, la frukton de niaj lipoj konfesantaj al lia nomo.

Revelation 7:12

12 dirante:Amen; La lauxdo kaj la gloro kaj la sagxeco kaj la danko kaj la honoro kaj la potenco kaj la forto estu al nia Dio por cxiam kaj eterne. Amen.

Deuteronomy 6:6-9

6 Kaj cxi tiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaux, estu en via koro; 7 kaj ripetadu ilin al viaj infanoj, kaj parolu pri ili, kiam vi sidas en via domo kaj kiam vi iras sur vojo kaj kiam vi kusxigxas kaj kiam vi levigxas; 8 kaj alligu ilin kiel signon al via mano, kaj ili estu kiel memorigajxo inter viaj okuloj; 9 kaj skribu ilin sur la fostoj de via domo kaj sur viaj pordegoj.

Deuteronomy 11:18-20

18 Metu do cxi tiujn miajn vortojn en vian koron kaj en vian animon, kaj alligu ilin kiel signon al via mano, kaj ili estu kiel memorigajxo inter viaj okuloj. 19 Kaj instruu ilin al viaj filoj, parolante pri ili, kiam vi sidos en via domo kaj kiam vi iros sur la vojo kaj kiam vi kusxigxos kaj kiam vi levigxos; 20 kaj skribu ilin sur la fostoj de via domo kaj sur viaj pordegoj;

1 Kings 3:9-12

9 Donu do al Via servanto koron, kiu povoscius regi Vian popolon, distingi inter bono kaj malbono; cxar kiu povas regi tiun Vian potencan popolon? 10 Kaj tio placxis al la Sinjoro, ke Salomono petis tion. 11 Kaj Dio diris al li:CXar vi petis cxi tion, sed ne petis por vi longan vivon kaj ne petis por vi ricxecon kaj ne petis la animon de viaj malamikoj, sed vi petis sagxon, por povoscii regi, 12 tial jen Mi faras konforme al via parolo:jen Mi donas al vi koron sagxan kaj kompreneman, tiel ke simila al vi ekzistis neniu antaux vi, kaj post vi ne aperos tia, kiel vi.

1 Kings 3:28

28 Kaj cxiuj Izraelidoj auxdis pri la jugxo, kiun jugxis la regxo; kaj ili ektimis la regxon, cxar ili vidis, ke en li estas sagxo de Dio, por fari jugxon.

1 Chronicles 25:7

7 Ilia nombro, kune kun iliaj fratoj, instruitaj por kanti antaux la Eternulo, cxiuj kompetentuloj, estis ducent okdek ok.

Nehemiah 12:46

46 CXar ankaux antauxe, en la tempo de David kaj Asaf, estis cxefoj de kantistoj, kaj glorkantoj kaj dankokantoj al Dio.

Job 23:12

12 Mi ne deturnas min de la ordonoj de Liaj lipoj; Pli ol mian propran legxon mi konservis la dirojn de Lia busxo.

Psalms 28:7

7 La Eternulo estas mia forto kaj mia sxildo; Lin fidis mia koro, kaj Li helpis min; Tial ekgxojas mia koro, Kaj per mia kanto mi Lin gloros.

Psalms 30:11-12

11 Vi anstatauxigis al mi mian plendon per danco; Vi deprenis de mi mian sakajxon kaj zonis min per gxojo, 12 Por ke mia animo kantu al Vi kaj ne silentigxu. Ho Eternulo, mia Dio, eterne mi Vin gloros.

Psalms 32:7

7 Vi estas mia sxirmo; Kontraux sufero Vi min gardos, Per kantoj de savo Vi min cxirkauxos. Sela.

Psalms 47:6-7

6 Kantu al Dio, kantu! Kantu al nia Regxo, kantu! 7 CXar Dio estas la Regxo de la tuta tero: Kantu edifan kanton!

Psalms 63:4-6

4 Tiel mi Vin gloradus en la dauxro de mia vivo, Levadus miajn manojn pro Via nomo. 5 Kvazaux de graso kaj oleo satigxus mia animo, Kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia busxo. 6 Kiam mi rememoras Vin sur mia lito, En cxiuj partoj de la nokto mi meditas pri Vi.

Psalms 71:23

23 GXojas miaj lipoj, kiam mi kantas al Vi; Kaj mia animo, kiun Vi savis.

Psalms 103:1-2

1 De David. Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj mia tuta internajxo Lian sanktan nomon. 2 Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj ne forgesu cxiujn Liajn bonfarojn.

Psalms 119:11

11 En mia koro mi konservas Vian diron, Por ke mi ne peku antaux Vi.

Psalms 119:54

54 Viaj legxoj estas por mi kantoj En la domo de mia migrado.

Psalms 138:1

1 De David. Mi gloras Vin el mia tuta koro; Antaux la dioj mi Vin prikantas.

Proverbs 2:6-7

6 CXar la Eternulo donas sagxon; El Lia busxo venas scio kaj kompreno. 7 Li havas helpon por la virtuloj; Li estas sxildo por tiuj, kiuj vivas pie.

Proverbs 14:8

8 La sagxeco de sagxulo estas komprenado de sia vojo; Kaj la malsagxeco de malsagxuloj estas trompigxado.

Proverbs 18:1

1 Kiu apartigxas, tiu sercxas sian volupton Kaj iras kontraux cxiu sagxa konsilo.

Song of Songs 1:1

1 Alta kanto de Salomono.

Isaiah 5:1

1 Mi kantos al mia amato la kanton de mia amiko pri lia vinbergxardeno. Vinbergxardenon havis mia amiko sur grasa altajxo;

Isaiah 10:2

2 por forpusxi malricxulojn de la legxo kaj forrabi la justecon de senhavuloj de Mia popolo, por ke la vidvinoj farigxu ilia rabakiro, kaj por prirabi la orfojn!

Isaiah 26:1

1 En tiu tago la jena kanto estos kantata en la lando Juda:Ni havas urbon potencan; savon Li starigas kiel murojn kaj remparon.

Isaiah 30:29

29 Kantado estos cxe vi, kiel en la nokto de celebrado de festo; kaj kora gxojo, kiel cxe tiu, kiu iras kun fluto, por veni sur la monton de la Eternulo al la Roko de Izrael.

Jeremiah 15:16

16 Kiam mi trovis Viajn vortojn, mi ilin englutis; kaj Via vorto farigxis mia gxojo kaj gajeco de mia koro; cxar mi portas sur mi Vian nomon, ho Eternulo, Dio Cebaot.

Matthew 26:30

30 Kaj kantinte himnon, ili foriris al la monto Olivarba.

Luke 2:51

51 Kaj li malsupreniris kun ili, kaj venis en Nazareton, kaj li estis obeema al ili; kaj lia patrino konservis cxiujn tiujn dirojn en sia koro.

John 5:39-40

39 Vi esploras la Skribojn, cxar vi opinias, ke en ili vi havas eternan vivon; kaj ili estas tio, kio atestas pri mi; 40 kaj vi ne volas veni al mi, por havi vivon.

John 15:7

7 Se vi restadas en mi, kaj miaj vortoj restadas en vi, petu kion ajn vi volos, kaj tio estos farita por vi.

Romans 10:17

17 La fido venas do per auxdado, kaj auxdado per la vorto de Kristo.

Romans 15:14

14 Kaj, ho miaj fratoj, mi mem konvinkigxis pri vi, ke vi mem estas plenaj de boneco, plenigitaj per cxia sciado, kaj kapablaj admoni unu la alian.

1 Corinthians 14:15

15 Kio do estas? Mi pregxos spirite, kaj mi pregxos ankaux intelekte; mi kantos spirite, kaj mi kantos ankaux intelekte.

1 Corinthians 14:26

26 Kio do estas, fratoj? Kiam vi kunvenas, cxiu havas psalmon, havas instruon, havas malkasxajxon, havas lingvon, havas interpretajxon. CXio farigxu por edifo.

Ephesians 1:17

17 por ke la Dio de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Patro de gloro, donu al vi spiriton de sagxeco kaj malkasxo en la konado de Li;

Ephesians 5:17

17 Ne estu do senprudentaj, sed komprenu, kio estas la volo de la Sinjoro.

Ephesians 5:19

19 parolante unu al alia per psalmoj kaj himnoj kaj kantoj spiritaj, kantante kaj psalmante en viaj koroj al la Sinjoro,

Colossians 1:9

9 Tial ni ankaux, de post la tago, en kiu ni tion auxdis, ne cxesas pregxi kaj peti por vi, ke vi plenigxu per la scio de Lia volo en cxia spirita sagxo kaj prudento,

Colossians 1:28

28 kaj kiun ni anoncas, admonante cxiun homon kaj instruante cxiun homon en cxia sagxo, por ke ni starigu cxiun homon perfekta en Kristo Jesuo;

Colossians 4:6

6 Via parolo estu cxiam kun graco, spicita per salo, por ke vi sciu, kiel vi devus respondi al cxiu.

1 Thessalonians 4:18

18 Tial per tiuj vortoj konsolu unu la alian.

1 Thessalonians 5:11-12

11 Tial admonu vin reciproke kaj edifu unu la alian, kiel ankaux vi jam faradas. 12 Sed ni petegas vin, fratoj, koni tiujn, kiuj laboras cxe vi kaj estras cxe vi en la Sinjoro kaj vin admonas,

2 Thessalonians 3:15

15 Tamen ne rigardu lin kiel malamikon, sed admonu lin kiel fraton.

1 Timothy 6:17

17 Admonu tiujn, kiuj estas ricxaj en la nuna mondo, ke ili ne estu arogantaj, kaj ke ili apogu sian esperon ne sur la malcertecon de la ricxo, sed sur Dion, kiu donas al ni ricxe cxion por gxuado;

2 Timothy 3:15

15 kaj ke jam de frua infaneco vi konas la sanktajn skribojn, kiuj povas fari vin sagxa por savo per la fido, kiu estas en Kristo Jesuo.

Titus 3:6

6 kiun Li ricxe surversxis sur nin per Jesuo Kristo, nia Savanto;

Hebrews 4:12-13

12 CXar la vorto de Dio estas viva kaj energia, kaj pli akra ol cxia glavo dutrancxa, kaj penetranta gxis divido de la animo kaj spirito, kaj de artikoj kaj medolo, kaj kritikanta la pensojn kaj celojn de la koro. 13 Kaj ne ekzistas kreitajxo kasxita antaux Lia vidado; sed cxio estas nuda kaj evidenta al la okuloj de Tiu, al kiu nia afero rilatas.

Hebrews 12:12-15

12 Tial levu la manojn pendantajn kaj la senfortajn genuojn; 13 kaj faru rektajn vojetojn por viaj piedoj, por ke tio, kio estas lama, ne deturnigxu, sed prefere resanigxu. 14 Sercxu pacon kun cxiuj, kaj la sanktigon, sen kiu neniu vidos la Sinjoron; 15 rigardante zorge, por ke neniu maltrafu la gracon de Dio, por ke nenia radiko de maldolcxeco, altkreskante, vin gxenu, kaj por ke per tio multaj ne malpurigxu;

James 1:5

5 Sed se al iu el vi mankas sagxeco, li petu Dion, kiu donacas al cxiuj malavare kaj ne riprocxas, kaj gxi estos al li donata.

James 3:17

17 Sed la sagxeco, kiu estas de supre, estas unue cxasta, poste pacema, milda, cedema, plena de kompatemo kaj bonaj fruktoj, sen partieco, sen hipokriteco.

James 5:13

13 CXu iu el vi suferas? li pregxu. CXu iu estas gaja? li psalme kantu.

1 Peter 1:11-12

11 sercxante, kiun kaj kian tempon montris la enestanta en ili Spirito de Kristo, kiu atestis antauxe la suferojn por Kristo kaj la sekvontajn glorojn. 12 Kaj al ili malkasxigxis, ke ne al si mem, sed al vi, ili liveris tion, kio nun estas proklamita al vi de tiuj, kiuj predikis al vi la evangelion per la Spirito Sankta, elsendita el la cxielo; en kiujn aferojn angxeloj deziras enrigardi.

1 John 2:14

14 Mi skribis al vi, patroj, cxar vi konas tiun, kiu estas de la komenco. Mi skribis al vi, junuloj, cxar vi estas fortaj, kaj la vorto de Dio restas en vi, kaj vi venkis la malbonulon.

1 John 2:24

24 Vi do lasu resti en vi tion, kion vi auxdis de la komenco. Se tio, kion vi auxdis de la komenco, restos en vi, vi ankaux restos en la Filo kaj en la Patro.

1 John 2:27

27 Pri vi, la sanktoleado, kiun vi ricevis de li, restas en vi, kaj vi ne havas bezonon, ke iu vin instruu; sed kiel lia sanktoleado vin instruas pri cxio kaj estas vera kaj ne estas mensogo, kaj kiel gxi vin instruis, vi restas en li.

2 John 1:2

2 pro la vero restanta en ni, kaj gxi estos cxe ni por cxiam:

Revelation 5:9

9 Kaj ili kantis novan kanton, dirante:Vi estas inda preni la libron kaj malfermi gxiajn sigelojn; cxar vi estis mortigita, kaj vi elacxetis al Dio per via sango homojn el cxiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio,

Revelation 14:3

3 kaj ili kantas kvazaux novan kanton antaux la trono kaj antaux la kvar kreitajxoj kaj la presbiteroj; kaj neniu povis lerni la kanton krom la cent kvardek kvar miloj, la elacxetitoj el la tero.

Revelation 15:3

3 Kaj ili kantis la kanton de Moseo, la servanto de Dio, kaj la kanton de la SXafido, dirante:Grandaj kaj mirindaj estas Viaj faroj, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca; justaj kaj veraj estas Viaj vojoj, ho Regxo de la nacioj.

Revelation 19:10

10 Kaj mi falis antaux liaj piedoj, por adorklinigxi al li. Kaj li diris al mi:Gardu vin, ke vi tion ne faru; mi estas kunservisto kun vi kaj kun viaj fratoj, kiuj konservas la ateston de Jesuo; adorklinigxu al Dio; cxar la atesto de Jesuo estas la spirito de profetado.

2 Chronicles 31:20-21

20 Tion faris HXizkija en la tuta Judujo, kaj li agadis bone, juste, kaj vere antaux la Eternulo, lia Dio. 21 Kaj en cxiuj faroj, kiujn li entreprenis koncerne la servadon en la domo de Dio, la instruon kaj la ordonon pri la sinturnado al sia Dio, li agadis el la tuta koro, kaj li havis sukceson.

Proverbs 3:6

6 Konsciu Lin en cxiuj viaj vojoj, Kaj Li gxustigos vian iradon.

Micah 4:5

5 CXiuj popoloj iros cxiu en la nomo de sia dio, sed ni irados en la nomo de la Eternulo, nia Dio, cxiam kaj eterne.

Matthew 28:19

19 Iru do kaj discxipligu cxiujn naciojn, baptante ilin en la nomon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito;

Acts 4:30

30 dum Vi etendos Vian manon por sanigado, kaj signoj kaj mirakloj farigxos per la nomo de Via sankta Servanto Jesuo.

Acts 19:17

17 Kaj tio sciigxis al cxiuj, kiuj logxis en Efeso, Judoj kaj Grekoj; kaj timo falis sur ilin cxiujn, kaj la nomo de la Sinjoro Jesuo grandigxis.

Romans 1:8

8 Unue mi dankas al mia Dio per Jesuo Kristo por vi cxiuj, ke via fido estas proklamata tra la tuta mondo.

Romans 14:6-8

6 Kiu observas la tagon, tiu observas gxin al la Sinjoro; kaj la mangxanto mangxas al la Sinjoro, cxar li dankas Dion; kaj la nemangxanto nemangxas al la Sinjoro, kaj li dankas Dion. 7 CXar neniu el ni vivas al si mem, kaj neniu mortas al si mem. 8 CXar se ni vivas, ni vivas al la Sinjoro, kaj se ni mortas, ni mortas al la Sinjoro; cxu ni vivas do, aux mortas, al la Sinjoro ni apartenas.

1 Corinthians 10:31

31 CXu do vi mangxas, aux trinkas, aux kion ajn vi faras, faru cxion por la gloro de Dio.

Philippians 1:11

11 plenigite de la fruktoj de justeco, kiuj estas per Jesuo Kristo, al la gloro kaj lauxdo de Dio.

Philippians 2:11

11 kaj cxiu lango konfesu, ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, al la gloro de Dio, la Patro.

Colossians 3:23

23 kaj kion ajn vi faras, laboru plenanime, kiel por la Sinjoro, kaj ne por homoj,

1 Thessalonians 1:1

1 Pauxlo kaj Silvano kaj Timoteo al la eklezio de la Tesalonikanoj en Dio, la Patro, kaj la Sinjoro Jesuo Kristo:Graco al vi kaj paco.

1 Thessalonians 4:1-2

1 Fine do, fratoj, ni petegas kaj admonas vin en la Sinjoro Jesuo, ke kiamaniere vi lernis de ni, kiel vi devus iradi kaj placxi al Dio (kaj vi ja tiel iradas), tiamaniere vi pli kaj pli abunde agu. 2 CXar vi scias, kian admonon ni donis al vi en la Sinjoro Jesuo.

2 Thessalonians 2:17

17 konsolu viajn korojn kaj fortigu ilin por cxia bona faro kaj vorto.

Hebrews 1:5

5 CXar al kiu el la angxeloj Li iam diris: Vi estas Mia Filo, Hodiaux Mi vin naskis? kaj denove: Mi estos al li Patro, Kaj li estos al Mi Filo?

1 Peter 2:5

5 vi ankaux, kiel sxtonoj vivantaj, konstruigxas domo spirita, sankta pastraro, por oferi spiritajn oferojn, akcepteblajn de Dio per Jesuo Kristo.

1 Peter 2:9

9 Sed vi estas raso elektita, pastraro regxa, nacio sankta, popolo Diposedata, por ke vi proklamu la gloron de Tiu, kiu vokis vin el mallumo en Sian lumon mirindan;

1 Peter 4:11

11 se iu parolas, li parolu kvazaux orakolojn de Dio; se iu administras, li administru kvazaux el la forto, kiun Dio provizas; por ke en cxio Dio estu glorata per Jesuo Kristo, kies estas la gloro kaj la potenco por cxiam kaj eterne. Amen.

1 John 2:23

23 CXiu, kiu malkonfesas la Filon, ne havas la Patron; tiu, kiu konfesas la Filon, havas ankaux la Patron.

1 John 3:18

18 Infanetoj, ni amu, ne laux vorto nek laux lango, sed laux faro kaj vero.

Genesis 3:16

16 Al la virino Li diris: Mi multigos viajn suferojn dum via gravedeco; en doloro vi naskados infanojn; kaj al via viro vi vin tiros, kaj li regos super vi.

Esther 1:20

20 Kiam la ordono, kiun la regxo faris, estos auxdita en lia tuta regno, kiel ajn granda gxi estas, tiam cxiuj virinoj respektos siajn edzojn, de la grandaj gxis la malgrandaj.

Acts 5:29

29 Tiam Petro kaj la apostoloj responde diris:Oni devas obei Dion prefere ol homojn.

1 Corinthians 11:3

3 Sed mi volas sciigi vin, ke la kapo de cxiu viro estas Kristo; kaj la kapo de virino estas viro; kaj la kapo de Kristo estas Dio.

1 Corinthians 14:34

34 La virinoj silentadu en la eklezioj; cxar ne estas permesate al ili paroli, sed ili submetigxu, kiel ankaux diras la legxo.

Ephesians 5:3

3 Sed malcxasteco kaj cxia malpureco kaj avideco ne ecx estu nomataj inter vi, kiel decas por sanktuloj;

Ephesians 5:22-6:9

22 Edzinoj, submetigxu al viaj edzoj tiel same, kiel al la Sinjoro.

1 Timothy 2:12

12 Sed mi ne permesas al virino instruadi, nek regi super viro, sed esti en kvieteco.

Titus 2:4-5

4 por ke ili eduku la junulinojn ami siajn edzojn, ami siajn infanojn, 5 esti prudentaj, cxastaj, hejme laborantaj, bonfaremaj, submetigxemaj al siaj propraj edzoj, por ke la vorto de Dio ne estu blasfemita;

1 Peter 3:1-6

1 Tiel same, edzinoj, submetu vin al viaj propraj edzoj; por ke, ecx se iuj ne obeas al la vorto, ili sen la vorto estu gajnitaj per la konduto de siaj edzinoj, 2 rigardante vian konduton kun timo cxastan. 3 Via ornamo estu ne la ekstera ornamo de harplektado kaj orportado, aux la surmetado de vestoj; 4 sed la kasxita homo de la koro en la nedifektebla vesto de spirito milda kaj trankvila, kiu estas multevalora antaux Dio. 5 CXar tiel same ankaux, en la tempo antikva, la sanktaj virinoj, kiuj esperis al Dio, ornamis sin, submetante sin al siaj propraj edzoj; 6 kiel Sara obeis al Abraham, nomante lin sinjoro; kies infanoj vi farigxis, bonfarante, kaj ne ektimigate per ia teruro.

Genesis 2:23-24

23 Kaj la homo diris: Jen nun sxi estas osto el miaj ostoj kaj karno el mia karno; sxi estu nomata Virino, cxar el Viro sxi estas prenita. 24 Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aligxos al sia edzino, kaj ili estos unu karno.

Genesis 24:67

67 Kaj Isaak enkondukis sxin en la tendon de sia patrino Sara; kaj li prenis Rebekan, kaj sxi farigxis lia edzino, kaj li ekamis sxin. Kaj Isaak konsoligxis pri sia patrino.

Proverbs 5:18-19

18 Via fonto estu benata; Kaj havu gxojon de la edzino de via juneco. 19 SXi estas cxarma kiel cervino, Kaj aminda kiel ibeksino; SXiaj karesoj gxuigu vin en cxiu tempo, SXia amo cxiam donu al vi plezuron.

Ecclesiastes 9:9

9 GXuu la vivon kun la edzino, kiun vi amas en la tempo de via tuta vanta vivo, kaj kiun Dio donis al vi por cxiuj viaj vantaj tagoj; cxar cxi tio estas via apartenajxo en via vivo, kaj en viaj laboroj, kiujn vi laboris sub la suno.

Malachi 2:14-16

14 Vi diras:Kial? Tial, ke la Eternulo estas atestanto inter vi kaj la edzino de via juneco, kontraux kiu vi agis perfide, kvankam sxi estas via kamaradino kaj via legxa edzino. 15 Tion ne faris ecx seninfanulo, se en li restis spirito. Kion faris la seninfanulo? li petis de Dio idaron. Estu do singardaj en via spirito, kaj neniu agu perfide kontraux la edzino de sia juneco. 16 Kiu elmalamis sxin kaj forpusxas sxin, diras la Eternulo, Dio de Izrael, tiu makulas sian veston per perfortajxo, diras la Eternulo Cebaot:estu do singardaj en via spirito, kaj ne agu perfide.

Luke 14:26

26 Se iu venas al mi, kaj ne malamas sian patron kaj sian patrinon kaj sian edzinon kaj siajn infanojn kaj fratojn kaj fratinojn, kaj ecx ankaux sian vivon, li ne povas esti mia discxiplo.

Romans 3:14

14 Ilia busxo estas plena de malbenado kaj malico;

Ephesians 4:31

31 CXia akreco kaj indigno kaj kolero kaj vocxbruado kaj kalumnio estu formetitaj el inter vi, kune kun cxia malico;

Ephesians 5:25

25 Edzoj, amu viajn edzinojn, kiel Kristo amis la eklezion kaj pro gxi sin donis,

Ephesians 5:28-29

28 Tiel same devas edzoj ami siajn edzinojn kiel siajn proprajn korpojn. Kiu amas sian edzinon, tiu amas sin mem; 29 cxar oni neniam malamas sian propran karnon, sed nutras kaj prizorgas gxin, kiel ankaux la Sinjoro la eklezion;

Ephesians 5:33

33 Tamen ankaux cxiu el vi individue amu sian edzinon, kiel sin mem; kaj la edzino timu sian edzon.

Colossians 3:21

21 Patroj, ne kolerigu viajn infanojn, por ke ili ne senkuragxigxu.

James 3:14

14 Sed se vi havas akran jxaluzon kaj malpacon en via koro, ne fieru, kaj ne mensogu kontraux la vero.

1 Peter 3:7

7 Tiel same, edzoj, kunvivadu kun viaj edzinoj lauxscie, donante honoron al la virino kiel al la plimalforta ilo, kaj estante ankaux kun ili kunheredantoj de la graco de vivo, por ke viaj pregxoj ne malhelpigxu.

Genesis 28:7

7 kaj ke Jakob obeis sian patron kaj sian patrinon kaj iris Mezopotamion:

Exodus 20:12

12 Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe dauxru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.

Leviticus 19:3

3 CXiu el vi timu sian patrinon kaj sian patron, kaj Miajn sabatojn observu:Mi estas la Eternulo, via Dio.

Deuteronomy 21:18-21

18 Se iu havos filon obstinan kaj malobean, kiu ne auxskultas la vocxon de sia patro nek la vocxon de sia patrino, kaj ili punadis lin, sed li ne auxskultas ilin: 19 tiam lia patro kaj lia patrino prenu lin kaj alkonduku lin al la plejagxuloj de lia urbo kaj al la pordego de lia logxoloko; 20 kaj ili diru al la plejagxuloj de lia urbo:CXi tiu nia filo estas obstina kaj malobea, li ne auxskultas nian vocxon, li estas mangxegemulo kaj drinkemulo. 21 Tiam cxiuj homoj de lia urbo prijxetu lin per sxtonoj, ke li mortu; tiel ekstermu la malbonon el inter vi, kaj cxiuj Izraelidoj auxdos kaj ektimos.

Deuteronomy 27:16

16 Malbenita estu, kiu ne respektas sian patron kaj sian patrinon. Kaj la tuta popolo diros:Amen.

Proverbs 6:20

20 Konservu, mia filo, la ordonon de via patro, Kaj ne forjxetu la instruon de via patrino.

Proverbs 20:20

20 Kiu malbenas sian patron kaj sian patrinon, Ties lumilo estingigxos meze de profunda mallumo.

Proverbs 30:11

11 Estas generacio, kiu malbenas sian patron Kaj ne benas sian patrinon;

Proverbs 30:17

17 Okulon, kiu mokas la patron Kaj malsxatas obeadon al la patrino, Elpikos korvoj cxe la rivero kaj formangxos aglidoj.

Ezekiel 22:7

7 Patron kaj patrinon oni malsxatis cxe vi, fremdulon oni premis inter vi, al orfo kaj vidvino oni faris maljustajxon cxe vi.

Malachi 1:6

6 Filo respektas patron, kaj sklavo sian sinjoron; sed se Mi estas patro, kie estas la respekto al Mi? kaj se Mi estas sinjoro, kie estas la timo antaux Mi? diras la Eternulo Cebaot al vi, ho pastroj, kiuj malhonoras Mian nomon. Kaj vi diras:Per kio ni malhonoras Vian nomon?

Matthew 15:4-6

4 CXar Dio diris:Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj:Kiu malbenas sian patron aux sian patrinon, tiu nepre mortu. 5 Sed vi diras:Se iu diros al sia patro aux al sia patrino:Oferdono estu tio, per kio vi povus profiti de mi, 6 tiu ne devas respekti sian patron aux sian patrinon. Kaj vi vantigis la vorton de Dio per via tradicio.

Matthew 19:19

19 Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj:Amu vian proksimulon kiel vin mem.

Ephesians 5:24

24 Sed kiel la eklezio sin submetas al Kristo, tiel ankaux edzinoj al edzoj en cxio.

Ephesians 6:1-3

1 Infanoj, obeu al viaj gepatroj en la Sinjoro, cxar tio decas. 2 Respektu vian patron kaj vian patrinon (gxi estas la unua ordono kun promeso), 3 por ke estu al vi bone kaj por ke longe dauxru via vivo sur la tero.

Philippians 4:18

18 Sed mi havas cxion, kaj estas en abundeco; mi jam plenigxis, ricevinte per Epafrodito vian senditajxon, agrablan odorajxon, oferon akceptindan, kiu placxas al Dio.

Colossians 1:10

10 por ke vi iradu inde je la Sinjoro, al cxia placxado, en cxia bona farado fruktodonaj kaj kreskantaj en la scio de Dio;

Colossians 3:22

22 Sklavoj, obeu en cxio al la sinjoroj laux la karno, ne per okulservo, kiel homplacxantoj, sed en simpleco de koro, timante la Sinjoron;

Titus 2:9

9 Admonu sklavojn, ke ili estu submetigxemaj al siaj propraj sinjoroj kaj placxantaj al ili en cxio; ne kontrauxdiremaj,

Hebrews 13:21

21 perfektigu vin en cxia bona laboro, por plenumi Lian volon, farante en vi tion, kio placxas al Li, per Jesuo Kristo, al kiu estu la gloro por cxiam kaj eterne. Amen.

Psalms 103:13

13 Kiel patro korfavoras filojn, Tiel la Eternulo korfavoras tiujn, kiuj Lin timas.

Proverbs 3:12

12 CXar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas, Kiel patro la filon, en kiu li havas plezuron.

Proverbs 4:1-4

1 Auxskultu, infanoj, la instruon de la patro, Kaj atentu, por lerni prudenton; 2 CXar bonan instruon mi donis al vi; Mian legxon ne forlasu. 3 CXar mi estis filo de mia patro, Dorlotata kaj sola de mia patrino. 4 Kaj li instruis min, kaj diris al mi: Via koro akceptu miajn vortojn; Observu miajn ordonojn, kaj vi vivos.

Ephesians 6:4

4 Kaj patroj, ne kolerigu viajn infanojn; sed nutradu ilin en la disciplino kaj admono de la Sinjoro.

1 Thessalonians 2:11

11 kiel vi scias, ke por cxiu el vi ni estis kiel patro cxe siaj infanoj, vin admonante kaj kuragxigante, kaj petegante,

Hebrews 12:5-11

5 kaj vi forgesis la admonon, kiu rezonas kun vi, kiel kun filoj: Mia filo, ne malsxatu la punon de la Eternulo, Nek svenu, riprocxate de Li; 6 CXar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas, Kaj Li skurgxas cxiun filon, kiun Li akceptas. 7 Se vi suferas punon, kiel al filoj Dio rilatigxas al vi; cxar kia filo estas, kiun la patro ne punas? 8 Sed se vi estas sen puno, en kiu cxiuj farigxas partoprenantoj, tiuokaze vi estas bastardoj, kaj ne filoj. 9 Cetere ni havis patrojn de nia karno, kiuj nin punis, kaj ni respektis ilin; cxu ni ne multe pli submetigxu al la Patro de la spiritoj, kaj vivu? 10 CXar ili ja dum kelke da tagoj laux sia volo punis; sed Li, por utilo, por ke ni partoprenu en Lia sankteco. 11 CXiu puno portempe sxajnas esti ne gxoja, sed malgxoja; sed poste gxi donas la pacplenan frukton de justeco al tiuj, kiuj per gxi estas ekzercitaj.

Genesis 42:18

18 Kaj Jozef diris al ili en la tria tago: Tion faru, kaj vi restos vivaj, cxar mi havas timon antaux Dio.

Nehemiah 5:9

9 Kaj mi diris:Ne bona estas tio, kion vi faras. CXu vi ne devas konduti kun timo antaux nia Dio, por eviti malhonoron de la flanko de la nacioj, niaj malamikoj?

Nehemiah 5:15

15 La antauxaj regionestroj, kiuj estis antaux mi, sxargxadis la popolon, kaj prenadis de ili panon kaj vinon, krom kvardek sikloj da argxento; ecx iliaj junuloj regis super la popolo. Sed mi ne agis tiel, pro timo antaux Dio.

Psalms 123:2

2 Jen kiel la okuloj de sklavoj estas direktitaj al la mano de iliaj sinjoroj, Kiel la okuloj de sklavino al la mano de sxia sinjorino, Tiel niaj okuloj estas direktitaj al la Eternulo, nia Dio, GXis Li korfavoros nin.

Ecclesiastes 5:7

7 CXe multo da songxoj kaj vantajxoj estas ankaux multe da vortoj; sed vi timu Dion.

Ecclesiastes 8:12

12 Kvankam pekulo faras malbonon cent fojojn, kaj Dio estas pacienca al li, tamen mi scias, ke estos bone al tiuj, kiuj timas Dion, kiuj respektas Lin.

Ecclesiastes 12:13

13 Ni auxskultu la finon de cxio:timu Dion, kaj plenumu Liajn ordonojn, cxar cxi tio estas cxio por la homo.

Matthew 6:22

22 La lampo de la korpo estas la okulo; se do via okulo estas sendifekta, via tuta korpo estos luma.

Matthew 8:9

9 CXar mi ankaux estas homo sub auxtoritato, havante soldatojn sub mi; kaj mi diras al cxi tiu:Iru; kaj li iras; kaj al alia:Venu; kaj li venas; kaj al mia sklavo:Faru cxi tion; kaj li gxin faras.

Luke 6:46

46 Kaj kial vi min vokas:Sinjoro, Sinjoro; kaj ne faras tion, kion mi diras?

Luke 7:8

8 CXar mi ankaux estas homo metita sub auxtoritato, havante sub mi soldatojn; kaj mi diras al cxi tiu:Iru; kaj li iras; kaj al alia:Venu; kaj li venas; kaj al mia sklavo:Faru cxi tion; kaj li gxin faras.

Acts 2:46

46 Kaj cxiutage, vizitadante unuanime la templon, kaj dispecigante panon dome, ili prenis sian nutrajxon kun gxojo kaj unueco de koro,

2 Corinthians 7:1

1 Havante do cxi tiujn promesojn, amataj, ni purigu nin de cxia malpureco karna kaj spirita, perfektigante sanktecon en la timo al Dio.

Galatians 1:10

10 CXar cxu mi nun influas homojn, aux Dion? aux cxu mi celas placxi al homoj? se mi ankoraux nun placxus al homoj, mi ne estus servisto de Kristo.

Ephesians 6:5-7

5 Sklavoj, obeu al tiuj, kiuj laux la karno estas viaj sinjoroj, kun timo kaj tremo, en simpleco de via koro, kiel al Kristo; 6 ne laux okulservo, kiel homplacxantoj, sed kiel sklavoj de Kristo, plenumante el la koro la volon de Dio; 7 kun bonvoleco servante, kiel al la Sinjoro, kaj ne al homoj;

Colossians 3:20

20 Infanoj, obeu viajn gepatrojn en cxio, cxar tio placxas al la Sinjoro.

1 Thessalonians 2:4

4 sed kiel Dio nin aprobis, por konfidi al ni la evangelion, tiel ni parolas, por placxi ne al homoj, sed al Dio, kiu esploras niajn korojn.

1 Timothy 6:1-2

1 CXiuj subjugaj sklavoj rigardu siajn estrojn kiel indajn je cxia honoro, por ke la nomo de Dio kaj la doktrino ne estu blasfemataj. 2 Kaj tiuj, kiuj havas kredantajn estrojn, ne malestimu ilin tial, ke ili estas fratoj, sed servu al ili tiom pli, cxar tiuj, kiuj partoprenas en la Didonaco, estas fidelaj kaj amataj. Tion instruu kaj konsilu.

Titus 2:9-10

9 Admonu sklavojn, ke ili estu submetigxemaj al siaj propraj sinjoroj kaj placxantaj al ili en cxio; ne kontrauxdiremaj, 10 ne sxtelantaj, sed montrantaj cxian bonan fidelecon; por ke ili ornamu en cxio la doktrinon de Dio, nia Savanto.

Philemon 1:16

16 jam ne kiel sklavon, sed kiel pli bonan ol sklavo, kiel fraton amatan, precipe por mi, sed des pli por vi, kaj en la karno kaj en la Sinjoro.

1 Peter 2:18-19

18 Servantoj, submetu vin al viaj sinjoroj kun cxia timo; ne sole al la bonaj kaj malseveraj, sed ankaux al la malbonhumoraj. 19 CXar tio estas lauxdinda, se pro konscienco al Dio oni elportas malgxojon, suferante maljuste.

2 Chronicles 31:21

21 Kaj en cxiuj faroj, kiujn li entreprenis koncerne la servadon en la domo de Dio, la instruon kaj la ordonon pri la sinturnado al sia Dio, li agadis el la tuta koro, kaj li havis sukceson.

Psalms 103:1

1 De David. Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj mia tuta internajxo Lian sanktan nomon.

Psalms 119:10

10 Per mia tuta koro mi Vin sercxas; Ne lasu min deflankigxi de Viaj ordonoj.

Psalms 119:34

34 Komprenigu al mi, kaj mi sekvos Vian instruon, Kaj mi konservos gxin per la tuta koro.

Psalms 119:145

145 KOF. Mi vokas el la tuta koro; auxskultu min, ho Eternulo; Mi plenumos Viajn legxojn.

Ecclesiastes 9:10

10 Kion ajn via mano povas fari laux via forto, tion faru; cxar ekzistas nek faro, nek kalkulo, nek scio, nek sagxo, en SXeol, kien vi iros.

Jeremiah 3:10

10 Kaj malgraux cxio sxia perfidema fratino Judujo revenis al Mi ne per sia tuta koro, sed nur hipokrite, diras la Eternulo.

Zechariah 7:5-7

5 Diru al la tuta popolo de la lando kaj al la pastroj jene:Kiam vi fastis kaj funebris en la kvina monato kaj en la sepa dum la sepdek jaroj-cxu por Mi vi fastis? cxu por Mi? 6 Kaj kiam vi mangxas kaj trinkas, cxu ne por vi mem vi mangxas kaj trinkas? 7 CXu la esenco ne estas tiuj vortoj, kiujn la Eternulo proklamis per la antauxaj profetoj, kiam Jerusalem estis prilogxata kaj bonstata, kaj la urboj cxirkaux gxi, la suda regiono kaj la malaltajxo, estis prilogxataj?

Matthew 6:16

16 Kaj kiam vi fastas, ne estu kiel la hipokrituloj, kun malgxoja mieno; cxar ili malbeligas sian vizagxon, por ke al homoj ili sxajnu fasti. Vere mi diras al vi:Ili jam ricevas sian rekompencon.

Romans 14:6

6 Kiu observas la tagon, tiu observas gxin al la Sinjoro; kaj la mangxanto mangxas al la Sinjoro, cxar li dankas Dion; kaj la nemangxanto nemangxas al la Sinjoro, kaj li dankas Dion.

Romans 14:8

8 CXar se ni vivas, ni vivas al la Sinjoro, kaj se ni mortas, ni mortas al la Sinjoro; cxu ni vivas do, aux mortas, al la Sinjoro ni apartenas.

Ephesians 5:22

22 Edzinoj, submetigxu al viaj edzoj tiel same, kiel al la Sinjoro.

1 Peter 1:22

22 CXastiginte viajn animojn, en la obeo al la vero, por sincera amo al la frataro, amu unu la alian el la koro fervore;

1 Peter 2:13

13 Submetu vin al cxiu homa institucio pro la Sinjoro; cxu al la regxo, la superreganto;

1 Peter 2:15

15 CXar la volo de Dio estas, ke bonfarante, vi silentigu la nesciadon de homoj malsagxaj;

Genesis 15:1

1 Post tiuj farigxoj la Eternulo diris al Abram en vizio jene: Ne timu, Abram, Mi estas via sxildo; via rekompenco estas tre granda.

Ruth 2:12

12 La Eternulo rekompencu vin pro cxi tiu faro, kaj via rekompenco estu plena de la Eternulo, Dio de Izrael, sub kies flugiloj vi sercxis protekton.

Proverbs 11:18

18 Malvirtulo akiras profiton malveran, Kaj la semanto de virto veran rekompencon.

Matthew 5:12

12 GXoju kaj ravigxu, cxar via rekompenco estos granda en la cxielo; cxar tiel oni persekutis la profetojn, kiuj estis antaux vi.

Matthew 5:46

46 CXar se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian rekompencon vi havas? cxu ne tion saman faras ecx la impostistoj?

Matthew 6:1-2

1 Gardu vin, ke vi ne faru vian justajxon antaux homoj, por esti alrigardataj de ili; alie vi ne havas rekompencon cxe via Patro, kiu estas en la cxielo. 2 Tial, kiam vi donos almozon, ne sonigu trumpeton antaux vi, kiel faras la hipokrituloj en la sinagogoj kaj sur la stratoj, por havi gloron cxe homoj. Vere mi diras al vi:Ili jam ricevas sian rekompencon.

Matthew 6:5

5 Kaj kiam vi pregxas, ne estu kiel la hipokrituloj; cxar ili amas pregxi, starante en la sinagogoj kaj cxe la anguloj de la stratoj, por montri sin al homoj. Vere mi diras al vi:Ili jam ricevas sian rekompencon.

Matthew 10:41

41 Kiu akceptas profeton en la nomo de profeto, tiu ricevos rekompencon de profeto; kaj kiu akceptas justulon en la nomo de justulo, tiu ricevos rekompencon de justulo.

Luke 6:35

35 Sed amu viajn malamikojn, kaj bonfaru, kaj pruntedonu, pri neniu perdante esperon; kaj via rekompenco estos granda, kaj vi estos filoj de la Plejalta; cxar Li estas bona al la nedankemuloj kaj malbonuloj.

Luke 14:14

14 kaj vi estos felicxa, cxar ili ne povas rekompenci vin, sed vi rekompencigxos en la relevigxo de la justuloj.

John 12:26

26 Se iu min servas, tiu sekvu min; kaj kie mi estas, tie ankaux estos mia servanto; se iu min servas, tiun la Patro honoros.

Acts 20:32

32 Kaj nun mi vin rekomendas al Dio kaj al la vorto de Lia graco, kiu povas vin edifi kaj doni al vi la heredon inter cxiuj sanktigitoj.

Romans 1:1

1 Pauxlo, servisto de Jesuo Kristo, apostolo vokita, apartigita al la evangelio de Dio,

Romans 2:6-7

6 kiu redonos al cxiu homo laux liaj faroj; 7 al tiuj, kiuj per pacienco en bonfarado celas al gloro kaj honoro kaj senmorteco, eternan vivon;

Romans 4:4-5

4 Al tiu, kiu laboras, la salajro estas kalkulata ne kiel favoro, sed kiel sxuldo. 5 Sed al tiu, kiu ne laboras, sed kredas al Tiu, kiu pravigas la malpiulon, lia fido estas kalkulata kiel virto.

Romans 14:18

18 CXar tiu, kiu en tio servas Kriston, placxas al Dio, kaj estas aprobata de homoj.

1 Corinthians 3:8

8 Sed la plantanto kaj la akvumanto estas unu; sed cxiu ricevos sian propran rekompencon laux sia laboro.

1 Corinthians 7:22

22 CXar kiu estas vokita en la Sinjoro, estante sklavo, tiu estas liberulo de la Sinjoro; tiel same tiu, kiu estas vokita, estante libera, estas sklavo de Kristo.

1 Corinthians 9:17-18

17 CXar se mi tion faras propravole, mi havas rekompencon; sed se ne propravole, kiel administranto mi estas komisiita. 18 Kio do estas mia rekompenco? Ke kiam mi predikas la evangelion, mi faru la evangelion senpaga, por ke mi ne plene uzu mian rajton en la evangelio.

Ephesians 6:6

6 ne laux okulservo, kiel homplacxantoj, sed kiel sklavoj de Kristo, plenumante el la koro la volon de Dio;

Colossians 2:18

18 Neniu forrabu de vi vian premion per memvola humileco kaj kulto de la angxeloj, entrudante sin en tion, kion li ne vidis, vante blovosxvelinte per sia karna menso,

Hebrews 9:15

15 Kaj pro tio li estas interulo de nova testamento, por ke (post kiam morto okazis por la elacxeto de tiuj pekoj, kiuj estis sub la unua testamento) la vokitoj ricevu la promeson de la eterna heredajxo.

Hebrews 10:35

35 Tial ne forjxetu vian kuragxon, kiu havas rekompencon grandan.

Hebrews 11:6

6 kaj sen fido neeble estas placxi al Li; cxar necese estas, ke tiu, kiu alvenas al Dio, kredu, ke Li ekzistas, kaj ke Li farigxas rekompencanto al tiuj, kiuj Lin diligente sercxas.

2 Peter 1:1

1 Simon Petro, servisto kaj apostolo de Jesuo Kristo, al tiuj, kiuj ricevis egale altvaloran fidon, kiel ni, en la justeco de nia Dio kaj Savanto Jesuo Kristo:

Jude 1:1

1 Judas, servisto de Jesuo Kristo kaj frato de Jakobo, al la alvokitoj, amataj en Dio, la Patro, kaj konservitaj por Jesuo Kristo:

Leviticus 19:15

15 Ne faru maljustajxon en la jugxado, ne estu partia por malricxulo kaj ne estimu potenculon; juste jugxu vian proksimulon.

Deuteronomy 1:17

17 Ne distingu vizagxojn cxe la jugxo; malgrandan kaj grandan egale auxskultu; timu neniun, cxar la jugxo estas afero de Dio; kaj aferon, kiu estos malfacila por vi, venigu al mi, kaj mi gxin auxskultos.

Deuteronomy 10:17

17 CXar la Eternulo, via Dio, estas Dio de dioj kaj Sinjoro de sinjoroj, la Dio granda, potenca, kaj timinda, kiu ne atentas personojn kaj ne prenas subacxeton,

2 Samuel 14:14

14 CXar ni devas morti, kaj ni similas al akvo, kiu estas versxata sur la teron kaj kiun oni ne povas enkolekti; sed Dio ne volas pereigi animon; Li pripensas, ke forpusxito ne estu forpusxata ankaux de Li.

2 Chronicles 19:7

7 Estu do en vi timo antaux la Eternulo, agadu singarde; cxar cxe la Eternulo, nia Dio, ne ekzistas maljusteco, nek personfavorado, nek akceptado de subacxetoj.

Job 34:19

19 Sed Li ne atentas la vizagxon de princoj, Kaj ne preferas ricxulon antaux malricxulo; CXar cxiuj estas faritajxo de Liaj manoj.

Job 37:24

24 Tial respektegas Lin la homoj; Kaj Li atentas neniun el la sagxuloj.

Luke 20:21

21 Kaj ili demandis lin, dirante:Majstro, ni scias, ke vi prave parolas kaj instruas, kaj ne akceptas ies personon, sed instruas laux vero la vojon de Dio:

Acts 10:34

34 Kaj Petro malfermis sian busxon, kaj diris: Vere mi ekkomprenas, ke Dio ne privilegias personojn;

Romans 2:11

11 cxar ne estas personfavorado cxe Dio.

2 Corinthians 5:10

10 CXar ni cxiuj devos elmontrigxi antaux la tribunala segxo de Kristo, por ke cxiu ricevu tion, kion li faris en la korpo, laux siaj faritajxoj, cxu bonaj aux malbonaj.

Ephesians 6:9

9 Kaj sinjoroj, agu tiel same al ili, forlasante minacon; sciante, ke via kaj ilia Sinjoro estas en la cxielo, kaj ne ekzistas cxe li personfavorado.

Colossians 4:1

1 Sinjoroj, donu al viaj sklavoj justajxon kaj egalajxon, sciante, ke vi ankaux havas Sinjoron en la cxielo.

1 Thessalonians 4:6

6 ke neniu peku kaj trompu sian fraton en cxi tio; cxar la Eternulo estas vengxanto en cxio tio, kiel ankaux ni antauxavertis vin kaj atestis.

Philemon 1:18

18 Se tamen li faris ian malhonestajxon, aux sxuldas ion al vi, tion enkalkulu en mian konton;

Hebrews 2:2

2 CXar se la vorto parolata per angxeloj montrigxis konstanta, kaj cxiu deklinigxo kaj malobeo ricevis justan rekompencon,

1 Peter 1:17

17 Kaj se vi vokas la Patron, kiu sen personfavorado jugxas laux la faro de cxiu, vi pasigu en timo la tempon de via cxi tiea logxado;

Jude 1:16

16 Ili estas murmuremuloj, plendemuloj, irantaj laux siaj voluptoj (dum ilia busxo parolas fanfaronajxojn) kaj favorantaj personojn pro profito.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.