2 Kings 22 Cross References - Esperanto

1 La agxon de ok jaroj havis Josxija, kiam li farigxis regxo, kaj tridek unu jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jedida, filino de Adaja, el Bockat. 2 Li agadis bone antaux la Eternulo, kaj iradis tute laux la vojo de sia patro David, kaj ne deflankigxis dekstren, nek maldekstren. 3 En la dek-oka jaro de la regxo Josxija la regxo sendis la skribiston SXafan, filo de Acalja, filo de Mesxulam, en la domon de la Eternulo, dirante: 4 Iru al la cxefpastro HXilkija, ke li elprenu la tutan monon, kiu estis alportita en la domon de la Eternulo kaj kiun kolektis de la popolo la pordogardistoj, 5 kaj oni transdonu gxin en la manojn de la laborplenumantoj, kiuj havis komision en la domo de la Eternulo, por ke cxi tiuj donu gxin al la laborantoj en la domo de la Eternulo, por rebonigi la difektojn en la domo, 6 al la cxarpentistoj kaj konstruistoj kaj masonistoj, kaj por acxeti lignon kaj cxirkauxhakitajn sxtonojn por la rebonigo de la domo; 7 sed oni ne postulu de ili kalkulan raporton pri la mono, transdonita en iliajn manojn, cxar ili devas labori konfidate. 8 Kaj la cxefpastro HXilkija diris al la skribisto SXafan:Libron de la instruo mi trovis en la domo de la Eternulo. Kaj HXilkija donis la libron al SXafan, kaj li gxin legis. 9 Kaj la skribisto SXafan venis al la regxo kaj alportis al la regxo respondon, kaj diris:Viaj servantoj elsxutis la monon, kiu trovigxis en la domo, kaj donis gxin en la manojn de la laborplenumantoj en la domo de la Eternulo. 10 Kaj la skribisto SXafan raportis al la regxo, dirante:Libron donis al mi la pastro HXilkija. Kaj SXafan legis gxin antaux la regxo. 11 Kiam la regxo auxdis la vortojn de la libro de la instruo, li dissxiris siajn vestojn. 12 Kaj la regxo ordonis al la pastro HXilkija, kaj al Ahxikam, filo de SXafan, kaj al Ahxbor, filo de Mihxaja, kaj al la skribisto SXafan, kaj al Asaja, servanto de la regxo, dirante: 13 Iru, demandu la Eternulon por mi kaj por la popolo kaj por la tuta Judujo koncerne la vortojn de tiu trovita libro; cxar granda estas la kolero de la Eternulo, ekflaminta kontraux ni pro tio, ke niaj patroj ne obeis la vortojn de tiu libro, por plenumi cxion, kio estas skribita por ni. 14 Kaj iris la pastro HXilkija kaj Ahxikam kaj Ahxbor kaj SXafan kaj Asaja al la profetino HXulda, edzino de SXalum, filo de Tikva, filo de HXarhxas, la vestogardisto (sxi logxis en Jerusalem, en la dua parto); kaj ili parolis kun sxi. 15 Kaj sxi diris al ili :Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Diru al la homo, kiu sendis vin al mi: 16 Tiele diras la Eternulo:Jen Mi venigos malfelicxon sur cxi tiun lokon kaj sur gxiajn logxantojn, cxiujn vortojn de la libro, kiun legis la regxo de Judujo. 17 Pro tio, ke ili Min forlasis kaj incensis al aliaj dioj, kolerigante Min per cxiuj faroj de siaj manoj, ekflamis Mia kolero kontraux cxi tiu loko kaj ne estingigxos. 18 Sed koncerne la regxon de Judujo, kiu sendis vin, por demandi la Eternulon, diru al li jene:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri la vortoj, kiujn vi auxdis: 19 CXar via koro moligxis kaj vi humiligxis antaux la Eternulo, kiam vi auxdis, kion Mi diris pri cxi tiu loko kaj pri gxiaj logxantoj, ke ili farigxos ruinajxo kaj malbenajxo, kaj vi dissxiris viajn vestojn kaj ploris antaux Mi, tial Mi ankaux auxskultis vin, diras la Eternulo. 20 Pro tio jen Mi alkolektos vin al viaj patroj, kaj vi iros en vian tombon en paco, kaj viaj okuloj ne vidos la tutan malfelicxon, kiun Mi venigos sur cxi tiun lokon. Kaj ili alportis la respondon al la regxo.

Joshua 15:39

39 Lahxisx kaj Bockat kaj Eglon

1 Kings 13:2

2 Kaj li vokis al la altaro laux ordono de la Eternulo kaj diris:Ho altaro, altaro! tiele diras la Eternulo:Jen en la domo de David naskigxos filo, kies nomo estos Josxija, kaj li bucxos sur vi la pastrojn de la altajxoj, incensantajn sur vi, kaj homaj ostoj estos bruligitaj sur vi.

2 Kings 11:21

21 La agxon de sep jaroj havis Jehoasx, kiam li farigxis regxo.

2 Kings 21:1

1 La agxon de dek du jaroj havis Manase, kiam li farigxis regxo, kaj kvindek kvin jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis HXefci-Ba.

2 Chronicles 34:1-33

1 La agxon de ok jaroj havis Josxija, kiam li farigxis regxo, kaj tridek unu jarojn li regxis en Jerusalem. 2 Li agadis bone antaux la Eternulo, kaj iradis laux la vojoj de sia patro David, kaj ne deflankigxis dekstren nek maldekstren. 3 En la oka jaro de sia regxado, estante ankoraux knabo, li komencis turnadi sin al la Dio de sia patro David; kaj en la dek-dua jaro li komencis purigi Judujon kaj Jerusalemon de la altajxoj, sanktaj stangoj, idoloj, kaj fanditaj statuoj. 4 Kaj oni detruis antaux li la altarojn de la Baaloj; la kolonojn de la suno, kiuj estis super ili, li dehakis; la sanktajn stangojn, idolojn, kaj statuojn li disbatis, dispecetigis, kaj disjxetis sur la tombojn de tiuj, kiuj alportadis al ili oferojn. 5 La ostojn de la pastroj li forbruligis sur iliaj altaroj; kaj li purigis Judujon kaj Jerusalemon. 6 Ankaux en la urboj de Manase, Efraim, Simeon, kaj gxis Naftali, en iliaj ruinoj cxirkauxe, 7 li detruis la altarojn kaj la sanktajn stangojn, kaj la idolojn li disbatis en pecetojn, kaj cxiujn kolonojn de la suno li dehakis en la tuta lando de Izrael; kaj li revenis en Jerusalemon. 8 En la dek-oka jaro de sia regxado, post la purigo de la lando kaj de la domo, li sendis SXafanon, filon de Acalja, la urbestron Maaseja, kaj la kronikiston Joahx, filo de Joahxaz, por ripari la domon de la Eternulo, lia Dio. 9 Kaj ili venis al la cxefpastro HXilkija, kaj transdonis la argxenton, alportitan en la domon de Dio, kaj kolektitan de la Levidoj, la sojlogardistoj, el la manoj de Manase, Efraim, kaj cxiuj restintaj Izraelidoj, ankaux de cxiuj Jehudaidoj kaj Benjamenidoj; kaj ili revenis en Jerusalemon. 10 Kaj ili donis tion en la manojn de la laborplenumantoj, kiuj havis komision en la domo de la Eternulo; kaj cxi tiuj donis al tiuj, kiuj laboris en la domo de la Eternulo, rebonigante kaj riparante la domon. 11 Ili donis al la cxarpentistoj kaj konstruistoj, por acxeti cxirkauxhakitajn sxtonojn kaj lignon por kunteniloj kaj traboj por la domoj, kiujn ruinigis la regxoj de Judujo. 12 Tiuj homoj plenumadis la laboron honeste; oficon de observistoj super ili havis Jahxat kaj Obadja, Levidoj el la Merariidoj, kaj Zehxarja kaj Mesxulam el la Kehatidoj; la Levidoj cxiuj estis kompetentaj muzikistoj; 13 super la portistoj, kiel observistoj super cxiuj laboristoj en cxiuj laboroj, estis el la Levidoj la skribistoj, kontrolistoj, kaj pordegistoj. 14 Kiam ili elprenis la argxenton, kiu estis alportita en la domon de la Eternulo, la pastro HXilkija trovis la libron de instruo de la Eternulo, donitan per Moseo. 15 Kaj HXilkija ekparolis kaj diris al la skribisto SXafan:Libron de la instruo mi trovis en la domo de la Eternulo; kaj HXilkija donis la libron al SXafan. 16 Kaj SXafan alportis la libron al la regxo, kaj li ankaux raportis al la regxo jene:CXion, kio estas komisiita al viaj servantoj, ili faras. 17 Oni elsxutis la argxenton, trovitan en la domo de la Eternulo, kaj donis gxin en la manojn de la oficistoj kaj de la laboristoj. 18 Kaj la skribisto SXafan raportis al la regxo, dirante:Libron donis al mi la pastro HXilkija. Kaj SXafan legis el gxi antaux la regxo. 19 Kiam la regxo auxdis la vortojn de la instruo, li dissxiris siajn vestojn. 20 Kaj la regxo ordonis al HXilkija, Ahxikam, filo de SXafan, Abdon, filo de Mihxa, la skribisto SXafan, kaj Asaja, servanto de la regxo, dirante: 21 Iru, demandu la Eternulon por mi kaj por la restintoj el Izrael kaj Jehuda, pri la vortoj de la trovita libro; cxar granda estas la kolero de la Eternulo, elversxigxinta sur nin pro tio, ke niaj patroj ne observis la vorton de la Eternulo, por plenumi cxion, kio estas skribita en cxi tiu libro. 22 Kaj iris HXilkija, kaj tiuj, kiuj estis cxe la regxo, al la profetino HXulda, edzino de SXalum, filo de Tokhat, filo de HXasra, la vestogardisto (sxi logxis en Jerusalem, en la dua parto); kaj ili parolis kun sxi pri tio. 23 Kaj sxi diris al ili:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Diru al la homo, kiu sendis vin al mi: 24 Tiele diras la Eternulo:Jen Mi venigos malfelicxon sur cxi tiun lokon kaj sur gxiajn logxantojn, cxiujn malbenojn, skribitajn en la libro, kiun oni legis antaux la regxo de Judujo. 25 Pro tio, ke ili Min forlasis kaj incensis al aliaj dioj, kolerigante Min per cxiuj faroj de siaj manoj, ekflamis Mia kolero kontraux cxi tiu loko, kaj gxi ne estingigxos. 26 Kaj koncerne la regxon de Judujo, kiu sendis vin, por demandi la Eternulon, diru al li jene:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri la vortoj, kiujn vi auxdis: 27 CXar via koro moligxis kaj vi humiligxis antaux Dio, kiam vi auxdis Liajn vortojn pri cxi tiu loko kaj pri gxiaj logxantoj, kaj vi humiligxis antaux Mi, dissxiris viajn vestojn, kaj ploris antaux Mi:tial Mi ankaux auxskultis vin, diras la Eternulo. 28 Jen Mi alkolektos vin al viaj patroj, kaj vi iros en vian tombon en paco, kaj viaj okuloj ne vidos la tutan malfelicxon, kiun Mi venigos sur cxi tiun lokon kaj sur gxiajn logxantojn. Kaj ili alportis la respondon al la regxo. 29 La regxo sendis, kaj kunvenigis cxiujn plejagxulojn de Judujo kaj Jerusalem. 30 Kaj la regxo iris en la domon de la Eternulo, kaj kune kun li cxiuj Judoj kaj logxantoj de Jerusalem, la pastroj kaj la Levidoj, kaj la tuta popolo, de la grandaj gxis la malgrandaj; kaj oni vocxlegis antaux ili cxiujn vortojn de la libro de interligo, kiu estis trovita en la domo de la Eternulo. 31 Kaj la regxo starigxis sur sia loko, kaj faris interligon antaux la Eternulo, por sekvi la Eternulon, kaj observi Liajn ordonojn, decidojn, kaj legxojn, per sia tuta koro kaj per sia tuta animo, por plenumi la vortojn de la interligo, skribitajn en tiu libro. 32 Kaj li aligis al tio cxiujn, kiuj trovigxis en Jerusalem kaj en la lando de Benjamen. Kaj la logxantoj de Jerusalem agadis laux la interligo de Dio, Dio de iliaj patroj. 33 Kaj Josxija forigis cxiujn abomenindajxojn el cxiuj regionoj, kiuj apartenis al la Izraelidoj; kaj cxiujn, kiuj trovigxis en Izrael, li devigis servi al la Eternulo, ilia Dio. Dum lia tuta vivo ili ne defalis de la Eternulo, Dio de iliaj patroj.

Psalms 8:2

2 Per la busxo de junaj infanoj kaj sucxinfanoj Vi fondis al Vi potencon kontraux Viaj malamikoj, Por kvietigi la malamikon kaj la vengxemulon.

Ecclesiastes 10:16

16 Ve al vi, ho lando, se via regxo estas infano kaj viaj princoj mangxas frue!

Isaiah 3:4

4 Kaj junulojn Mi faros iliaj estroj, kaj petoluloj regos ilin.

Jeremiah 1:2

2 al kiu aperis la vorto de la Eternulo en la tempo de Josxija, filo de Amon, regxo de Judujo, en la dek-tria jaro de lia regxado,

Zephaniah 1:1

1 Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Cefanja, filo de Kusxi, filo de Gedalja, filo de Amarja, filo de HXizkija, en la tempo de Josxija, filo de Amon, regxo de Judujo.

Matthew 1:10

10 kaj al HXizkija naskigxis Manase, kaj al Manase naskigxis Amon, kaj al Amon naskigxis Josxija,

Deuteronomy 5:32

32 Kaj observu, ke vi faru, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio; ne forflankigxu dekstren, nek maldekstren.

Joshua 1:7

7 Nur estu forta kaj tre kuragxa, penante agi laux la tuta instruo, kiun donis al vi Mia servanto Moseo; ne deklinigxu de gxi dekstren nek maldekstren, por ke vi sukcesu cxie, kien vi iros.

1 Kings 3:6

6 Kaj Salomono diris:Vi faris al Via servanto, mia patro David, multe da favoro, cxar li iradis antaux Vi en vero kaj en justeco kaj en pureco de la koro koncerne Vin; kaj Vi konservis por li tiun grandan favorecon, kaj Vi donis al li filon, kiu sidas nun sur lia trono.

1 Kings 11:38

38 Kaj se vi obeos cxion, kion Mi ordonos al vi, kaj iros laux Miaj vojoj, kaj faros tion, kio placxas al Mi, observante Miajn legxojn kaj Miajn ordonojn, kiel faris Mia servanto David, tiam Mi estos kun vi, kaj konstruos al vi domon fidindan, kiel Mi konstruis al David, kaj Mi donos al vi Izraelon.

1 Kings 15:5

5 pro tio, ke David faradis tion, kio placxas al la Eternulo, kaj dum sia tuta vivo ne forklinigxis de cxio, kion Li ordonis al li, krom la afero kun Urija, la HXetido.

2 Kings 16:2

2 La agxon de dudek jaroj havis Ahxaz, kiam li farigxis regxo, kaj dek ses jarojn li regxis en Jerusalem; kaj li ne agadis bone antaux la Eternulo, lia Dio, kiel lia patro David.

2 Kings 18:3

3 Li agadis bone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro David.

2 Chronicles 17:3

3 Kaj la Eternulo estis kun Jehosxafat, cxar li iradis laux la antauxaj vojoj de sia patro David kaj ne turnis sin al la Baaloj,

2 Chronicles 29:2

2 Li agadis bone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro David.

Proverbs 4:27

27 Ne sxanceligxu dekstren, nek maldekstren; Forigu de malbono vian piedon.

Proverbs 20:11

11 Ecx knabon oni povas ekkoni laux liaj faroj, CXu estas pura kaj justa lia konduto.

Ezekiel 18:14-17

14 Sed jen li naskigis filon, kiu vidas cxiujn pekojn de sia patro, kiujn cxi tiu faras, kaj li timas, kaj ne faras ion similan: 15 sur la montoj li ne mangxas, siajn okulojn li ne levas al la idoloj de la domo de Izrael, la edzinon de sia proksimulo li ne malpurigas; 16 li neniun perfortas, garantiajxon ne prenas, rabadon ne faras, sian panon li donas al malsatulo kaj nudulon li kovras per vesto; 17 de premado de malricxulo detenas sian manon, procentegon kaj troprofiton ne prenas, plenumas Miajn ordonojn kaj sekvas Miajn legxojn:li ne mortos pro la pekoj de sia patro, sed li nepre vivos.

2 Kings 12:4

4 Kaj Jehoasx diris al la pastroj:La tutan sanktigatan monon, kiun oni alportas en la domon de la Eternulo, la monon de pasantoj, la monon, kiun oni donas lauxtakse por sia animo, la tutan monon, kiun iu donas propradezire, por enporti en la domon de la Eternulo,

2 Kings 12:8-11

8 Kaj la pastroj konsentis ne preni plu monon de la popolo kaj ne rebonigi la difektojn en la domo. 9 La pastro Jehojada prenis keston kaj traboris truon supre, kaj starigis gxin apud la altaro, dekstre de la enirantoj en la domon de la Eternulo. Kaj la pastroj, kiuj gardostaris cxe la sojlo, metadis tien la tutan monon, kiu estis alportata en la domon de la Eternulo. 10 CXiufoje, kiam ili vidis, ke en la kesto estas multe da mono, venadis skribisto de la regxo kaj la cxefpastro, kaj ili kunligadis kaj kalkuladis la monon, trovitan en la domo de la Eternulo. 11 Kaj ili donadis la kalkulitan monon en la manojn de la oficistoj laborgvidantoj en la domo de la Eternulo; kaj cxi tiuj elspezadis gxin por la cxarpentistoj kaj konstruistoj, kiuj laboris en la domo de la Eternulo,

1 Chronicles 6:13

13 SXalum naskigis HXilkijan, HXilkija naskigis Azarjan,

1 Chronicles 9:11

11 Azarja, filo de HXilkija, filo de Mesxulam, filo de Cadok, filo de Merajot, filo de Ahxitub, estro en la domo de Dio;

1 Chronicles 9:19

19 SXalum, filo de Kore, filo de Ebjasaf, filo de Korahx, kaj liaj fratoj el lia patrodomo, la Korahxidoj, laux sia ofico estis gardistoj de la sojloj de la tabernaklo, kiel iliaj patroj cxe la restejo de la Eternulo estis gardistoj de la eniro.

1 Chronicles 26:13-19

13 Kaj ili lotis, kiel la malgrandaj, tiel ankaux la grandaj, laux siaj patrodomoj, por cxiu pordego aparte. 14 Kaj la loto pri la oriento falis por SXelemja; kaj pri lia filo Zehxarja, la sagxa konsilanto, oni lotis, kaj lia loto eliris por la nordo; 15 pri Obed-Edom por la sudo, kaj pri liaj filoj por la provizejo; 16 pri SXupim kaj HXosa por la okcidento, por la Pordego SXalehxet, kie la vojo levigxas, kie gardo staras apud gardo. 17 Oriente estis ses Levidoj, norde kvar cxiutage, sude kvar cxiutage, kaj cxe la provizejoj po du. 18 CXe la alirejo okcidente estis:kvar cxe la vojo, kaj du cxe la alirejo. 19 Tio estis la grupoj da pordegistoj el la Korahxidoj kaj el la Merariidoj.

2 Chronicles 8:14

14 Kaj li starigis, konforme al la preskribo de sia patro David, la partiojn de la pastroj por ilia servado, kaj la Levidojn por iliaj postenoj, por ke ili glorkantu kaj servu apud la pastroj laux la ordo de cxiu tago, ankaux la pordegistojn laux iliaj grupoj por cxiu pordego; cxar tia estis la ordono de David, la homo de Dio.

2 Chronicles 24:8-12

8 Kaj la regxo ordonis, kaj oni faris unu keston kaj starigis gxin cxe la pordego de la domo de la Eternulo, ekstere. 9 Kaj oni proklamis en Judujo kaj en Jerusalem, ke oni alportadu al la Eternulo la imposton, kiun Moseo, servanto de Dio, starigis por la Izraelidoj en la dezerto. 10 Kaj ekgxojis cxiuj estroj kaj la tuta popolo, kaj ili alportis kaj jxetis en la keston, gxis gxi plenigxis. 11 Kaj cxiufoje, kiam oni alportis la keston per la Levidoj en la regxan oficejon, kaj oni vidis, ke estas multe da mono, venis skribisto de la regxo kaj komisiito de la cxefpastro, kaj ili malplenigis la keston, kaj poste oni reportis gxin kaj restarigis sur gxia loko. Tiel oni faradis cxiutage, kaj oni kolektis multe da mono. 12 Kaj la regxo kaj Jehojada donadis gxin al la farantoj de la laboroj en la domo de la Eternulo, kaj oni dungis sxtonhakistojn kaj cxarpentistojn, por renovigi la domon de la Eternulo, ankaux ferajxistojn kaj kuprajxistojn, por ripari la domon de la Eternulo.

2 Chronicles 34:9-18

9 Kaj ili venis al la cxefpastro HXilkija, kaj transdonis la argxenton, alportitan en la domon de Dio, kaj kolektitan de la Levidoj, la sojlogardistoj, el la manoj de Manase, Efraim, kaj cxiuj restintaj Izraelidoj, ankaux de cxiuj Jehudaidoj kaj Benjamenidoj; kaj ili revenis en Jerusalemon. 10 Kaj ili donis tion en la manojn de la laborplenumantoj, kiuj havis komision en la domo de la Eternulo; kaj cxi tiuj donis al tiuj, kiuj laboris en la domo de la Eternulo, rebonigante kaj riparante la domon. 11 Ili donis al la cxarpentistoj kaj konstruistoj, por acxeti cxirkauxhakitajn sxtonojn kaj lignon por kunteniloj kaj traboj por la domoj, kiujn ruinigis la regxoj de Judujo. 12 Tiuj homoj plenumadis la laboron honeste; oficon de observistoj super ili havis Jahxat kaj Obadja, Levidoj el la Merariidoj, kaj Zehxarja kaj Mesxulam el la Kehatidoj; la Levidoj cxiuj estis kompetentaj muzikistoj; 13 super la portistoj, kiel observistoj super cxiuj laboristoj en cxiuj laboroj, estis el la Levidoj la skribistoj, kontrolistoj, kaj pordegistoj. 14 Kiam ili elprenis la argxenton, kiu estis alportita en la domon de la Eternulo, la pastro HXilkija trovis la libron de instruo de la Eternulo, donitan per Moseo. 15 Kaj HXilkija ekparolis kaj diris al la skribisto SXafan:Libron de la instruo mi trovis en la domo de la Eternulo; kaj HXilkija donis la libron al SXafan. 16 Kaj SXafan alportis la libron al la regxo, kaj li ankaux raportis al la regxo jene:CXion, kio estas komisiita al viaj servantoj, ili faras. 17 Oni elsxutis la argxenton, trovitan en la domo de la Eternulo, kaj donis gxin en la manojn de la oficistoj kaj de la laboristoj. 18 Kaj la skribisto SXafan raportis al la regxo, dirante:Libron donis al mi la pastro HXilkija. Kaj SXafan legis el gxi antaux la regxo.

Nehemiah 11:19

19 Kaj la pordegistoj:Akub, Talmon, kaj iliaj fratoj, gardistoj cxe la pordegoj, cent sepdek du.

Psalms 84:10

10 CXar tago en Viaj kortoj estas pli bona, ol mil aliaj: Mi preferas stari sur la sojlo de la domo de mia Dio, Ol logxi en tendoj de malvirto.

Mark 12:41-42

41 Kaj sidante kontraux la monkesto, li rimarkis, kiel la homoj enjxetas monerojn en la monkeston; kaj multaj ricxuloj enjxetis multon. 42 Kaj venis unu malricxa vidvino, kaj enjxetis du leptojn, kiuj faras kodranton.

2 Kings 12:5

5 la pastroj prenu al si, cxiu de sia konato, kaj ili rebonigu la difektojn en la domo, cxie, kie trovigxos ia difekto.

2 Kings 12:11-14

11 Kaj ili donadis la kalkulitan monon en la manojn de la oficistoj laborgvidantoj en la domo de la Eternulo; kaj cxi tiuj elspezadis gxin por la cxarpentistoj kaj konstruistoj, kiuj laboris en la domo de la Eternulo, 12 kaj por la masonistoj kaj la sxtonhakistoj, kaj por acxeti lignon kaj hakitajn sxtonojn, por rebonigi la difektojn en la domo de la Eternulo, kaj por cxio, kio devis esti elspezata por la rebonigo de la domo. 13 Tamen oni ne faris por la domo de la Eternulo argxentajn tasojn, trancxilojn, aspergajn kalikojn, trumpetojn, cxiajn orajn vazojn kaj argxentajn vazojn el la mono, kiu estis alportata en la domon de la Eternulo; 14 sed oni donadis gxin al la oficistoj laborgvidantoj, por ke ili rebonigu per tio la domon de la Eternulo.

2 Chronicles 24:7

7 CXar la malpia Atalja kaj sxiaj filoj ruinigis la domon de Dio; kaj cxion, kio estis sanktigita por la domo de la Eternulo, ili uzis por la Baaloj.

2 Chronicles 24:12-13

12 Kaj la regxo kaj Jehojada donadis gxin al la farantoj de la laboroj en la domo de la Eternulo, kaj oni dungis sxtonhakistojn kaj cxarpentistojn, por renovigi la domon de la Eternulo, ankaux ferajxistojn kaj kuprajxistojn, por ripari la domon de la Eternulo. 13 Kaj la laboristoj laboris, kaj la afero antauxeniris per iliaj manoj; kaj oni metis la domon de Dio en bonan staton, kaj oni gxin fortikigis.

2 Chronicles 24:27

27 Pri liaj filoj, pri la multo da mono, kiu estis kolektita sub li, kaj pri la riparado de la domo de Dio, estas skribite en la komentario en la libro de la regxoj. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Amacja.

Ezra 3:7

7 Kaj ili donis monon al la sxtonhakistoj kaj cxarpentistoj, kaj mangxajxon, trinkajxon, kaj oleon al Cidonanoj kaj Tiranoj, por ke ili venigu cedrojn de Lebanon per la maro gxis Jafo, konforme al la permeso, kiun donis al ili Ciro, regxo de Persujo.

Exodus 36:5-6

5 Kaj ili diris al Moseo jene:La popolo alportas pli multe, ol bezonas la laboroj, kiujn la Eternulo ordonis fari. 6 Tiam Moseo ordonis, kaj oni elkriis en la tendaro jene:Neniu viro kaj neniu virino faru plue laborajxon, por oferdoni al la sanktejo. Kaj la popolo cxesis alporti.

2 Kings 12:15

15 Oni ne postulis kalkulan raporton de tiuj homoj, en kies manojn oni donis la monon, por transdoni al la farantoj de la laboroj, sed ili laboris konfidate.

2 Chronicles 24:14

14 Kiam ili finis, ili alportis la restintan monon al la regxo kaj al Jehojada; el tio oni faris vazojn por la domo de la Eternulo, vazojn por la servado kaj por la bruloferoj, kalikojn kaj aliajn vazojn orajn kaj argxentajn. Kaj oni alportadis bruloferojn en la domo de la Eternulo konstante, dum la tuta vivo de Jehojada.

Nehemiah 7:2

2 Kaj mi donis ordonon al mia frato HXanani, kaj al HXananja, kastelestro de Jerusalem (cxar li estis homo fidela, kaj diotima pli ol multaj aliaj),

Proverbs 28:20

20 Homon fidelan oni multe benas; Sed kiu rapidas ricxigxi, tiu ne restos sen puno.

Luke 16:10-12

10 Kiu estas fidela en la plej malgranda afero, tiu estas fidela ankaux en multo; kaj kiu estas maljusta en la plej malgranda, tiu estas ankaux maljusta en multo. 11 Se do vi ne estis fidelaj en la maljusta mamono, kiu konfidos al vi la veran ricxon? 12 Kaj se vi ne estis fidelaj en tio, kio apartenas al alia homo, kiu donos al vi tion, kio estas via propra?

1 Corinthians 4:2

2 Cetere, cxi tie estas postulate cxe administrantoj, ke oni trovigxu fidela.

2 Corinthians 8:20-21

20 evitante tion, ke iu riprocxus nin rilate al cxi tiu monhelpo, kiun ni administras; 21 cxar ni celas aferojn konvenajn ne nur antaux la Sinjoro, sed ankaux antaux homoj.

2 Timothy 2:2

2 Kaj kion vi de mi auxdis inter multaj atestantoj, tion transdonu al fidelaj homoj, kompetentaj instrui ankaux aliajn.

3 John 1:5

5 Amato, vi faras fidele rilate al cxiuj viaj klopodoj por la fratoj kaj tiuj fremduloj,

Deuteronomy 31:24-26

24 Kaj kiam Moseo tute finis la skribadon de la vortoj de cxi tiu instruo en libron, 25 tiam Moseo ordonis al la Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, dirante: 26 Prenu cxi tiun libron de la instruo, kaj kusxigu gxin flanke de la kesto de interligo de la Eternulo, via Dio, por ke gxi estu tie atesto kontraux vi;

2 Chronicles 34:14-28

14 Kiam ili elprenis la argxenton, kiu estis alportita en la domon de la Eternulo, la pastro HXilkija trovis la libron de instruo de la Eternulo, donitan per Moseo. 15 Kaj HXilkija ekparolis kaj diris al la skribisto SXafan:Libron de la instruo mi trovis en la domo de la Eternulo; kaj HXilkija donis la libron al SXafan. 16 Kaj SXafan alportis la libron al la regxo, kaj li ankaux raportis al la regxo jene:CXion, kio estas komisiita al viaj servantoj, ili faras. 17 Oni elsxutis la argxenton, trovitan en la domo de la Eternulo, kaj donis gxin en la manojn de la oficistoj kaj de la laboristoj. 18 Kaj la skribisto SXafan raportis al la regxo, dirante:Libron donis al mi la pastro HXilkija. Kaj SXafan legis el gxi antaux la regxo. 19 Kiam la regxo auxdis la vortojn de la instruo, li dissxiris siajn vestojn. 20 Kaj la regxo ordonis al HXilkija, Ahxikam, filo de SXafan, Abdon, filo de Mihxa, la skribisto SXafan, kaj Asaja, servanto de la regxo, dirante: 21 Iru, demandu la Eternulon por mi kaj por la restintoj el Izrael kaj Jehuda, pri la vortoj de la trovita libro; cxar granda estas la kolero de la Eternulo, elversxigxinta sur nin pro tio, ke niaj patroj ne observis la vorton de la Eternulo, por plenumi cxion, kio estas skribita en cxi tiu libro. 22 Kaj iris HXilkija, kaj tiuj, kiuj estis cxe la regxo, al la profetino HXulda, edzino de SXalum, filo de Tokhat, filo de HXasra, la vestogardisto (sxi logxis en Jerusalem, en la dua parto); kaj ili parolis kun sxi pri tio. 23 Kaj sxi diris al ili:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Diru al la homo, kiu sendis vin al mi: 24 Tiele diras la Eternulo:Jen Mi venigos malfelicxon sur cxi tiun lokon kaj sur gxiajn logxantojn, cxiujn malbenojn, skribitajn en la libro, kiun oni legis antaux la regxo de Judujo. 25 Pro tio, ke ili Min forlasis kaj incensis al aliaj dioj, kolerigante Min per cxiuj faroj de siaj manoj, ekflamis Mia kolero kontraux cxi tiu loko, kaj gxi ne estingigxos. 26 Kaj koncerne la regxon de Judujo, kiu sendis vin, por demandi la Eternulon, diru al li jene:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri la vortoj, kiujn vi auxdis: 27 CXar via koro moligxis kaj vi humiligxis antaux Dio, kiam vi auxdis Liajn vortojn pri cxi tiu loko kaj pri gxiaj logxantoj, kaj vi humiligxis antaux Mi, dissxiris viajn vestojn, kaj ploris antaux Mi:tial Mi ankaux auxskultis vin, diras la Eternulo. 28 Jen Mi alkolektos vin al viaj patroj, kaj vi iros en vian tombon en paco, kaj viaj okuloj ne vidos la tutan malfelicxon, kiun Mi venigos sur cxi tiun lokon kaj sur gxiajn logxantojn. Kaj ili alportis la respondon al la regxo.

2 Kings 18:18

18 Ili vokis la regxon. Kaj eliris al ili Eljakim, filo de HXilkija, la palacestro, kaj SXebna, la skribisto, kaj Joahx, filo de Asaf, la kronikisto.

2 Kings 22:3

3 En la dek-oka jaro de la regxo Josxija la regxo sendis la skribiston SXafan, filo de Acalja, filo de Mesxulam, en la domon de la Eternulo, dirante:

2 Kings 22:12

12 Kaj la regxo ordonis al la pastro HXilkija, kaj al Ahxikam, filo de SXafan, kaj al Ahxbor, filo de Mihxaja, kaj al la skribisto SXafan, kaj al Asaja, servanto de la regxo, dirante:

2 Kings 25:22

22 Super la popolo, kiu restis en la Juda lando kaj kiun restigis Nebukadnecar, regxo de Babel, li estrigis super ili Gedaljan, filon de Ahxikam, filo de SXafan.

Jeremiah 26:24

24 Tamen la mano de Ahxikam, filo de SXafan, protektis Jeremian, ne lasante transdoni lin en la manojn de la popolo, por mortigi lin.

Jeremiah 29:3

3 per Eleasa, filo de SXafan, kaj Gemarja, filo de HXilkija (kiujn Cidkija, regxo de Judujo, sendis en Babelon, al Nebukadnecar, regxo de Babel), li sendis jenajn vortojn:

Jeremiah 36:10-12

10 Kaj Baruhx vocxlegis el la libro la vortojn de Jeremia en la domo de la Eternulo, en la cxambro de Gemarja, filo de la kanceliero SXafan, sur la supra korto, cxe la nova pordego de la domo de la Eternulo, lauxte al la tuta popolo. 11 Kaj Mihxaja, filo de Gemarja, filo de SXafan, auxdis el la libro cxiujn vortojn de la Eternulo; 12 kaj li iris en la domon de la regxo, en la cxambron de la kanceliero. Kaj jen tie sidis cxiuj eminentuloj:la kanceliero Elisxama, Delaja, filo de SXemaja, Elnatan, filo de Ahxbor, Gemarja, filo de SXafan, Cidkija, filo de HXananja, kaj cxiuj eminentuloj.

Jeremiah 39:14

14 ili sendis, kaj prenis Jeremian el la korto de la malliberejo, kaj transdonis lin al Gedalja, filo de Ahxikam, filo de SXafan, ke li konduku lin en sian domon; kaj li ekvivis inter la popolo.

Jeremiah 40:11

11 Ankaux cxiuj Judoj, kiuj estis cxe la Moabidoj, cxe la Amonidoj, cxe la Edomidoj, kaj en cxiuj landoj, auxdis, ke la regxo de Babel restigis parton de la Judoj, kaj ke li starigis kiel reganton super ili Gedaljan, filon de Ahxikam, filo de SXafan.

Jeremiah 41:2

2 Kaj levigxis Isxmael, filo de Netanja, kaj la dek viroj, kiuj estis kun li, kaj frapis Gedaljan, filon de Ahxikam, filo de SXafan, per glavo, kaj mortigis lin, kiun la regxo de Babel starigis kiel reganton super la lando.

Ezekiel 8:11

11 Kaj antaux ili staras sepdek viroj el la plejagxuloj de la domo de Izrael, kaj Jaazanja, filo de SXafan, staras meze de ili; kaj cxiu havas en la mano sian incensilon, kaj de la incensoj levigxas densa nubo.

Deuteronomy 17:18-20

18 Sed kiam li sidigxos sur la trono de sia regno, li transskribu al si kopion de cxi tiu instruo en libron laux tio, kio trovigxas cxe la pastroj Levidoj; 19 kaj gxi estu cxe li, kaj li legadu en gxi dum sia tuta vivo, por ke li lernu timi la Eternulon, sian Dion, observante cxiujn vortojn de cxi tiu instruo kaj cxi tiujn legxojn, por plenumi ilin; 20 por ke ne altigxu lia koro super liaj fratoj kaj por ke li ne deklinigxu de la ordono dekstren nek maldekstren, por ke li restu longe en sia regxeco, li kaj liaj filoj, inter Izrael.

Deuteronomy 31:9-13

9 Kaj Moseo skribis cxi tiun instruon, kaj donis gxin al la pastroj, idoj de Levi, kiuj portis la keston de la interligo de la Eternulo, kaj al cxiuj plejagxuloj de Izrael. 10 Kaj Moseo ordonis al ili, dirante:Post paso de sep jaroj, en la tempo de la jaro de forlaso, en la festo de lauxboj, 11 kiam la tuta Izrael venos, por aperi antaux la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li elektos, tiam antauxlegu cxi tiun instruon antaux la tuta Izrael, antaux iliaj oreloj. 12 Kunvenigu la popolon, la virojn kaj la virinojn kaj la infanojn, kaj viajn fremdulojn, kiuj estos en viaj urboj, por ke ili auxdu kaj lernu, kaj timu la Eternulon, vian Dion, kaj penu plenumi cxiujn vortojn de cxi tiu instruo. 13 Kaj iliaj filoj, kiuj ankoraux ne sciis, auxdos, kaj lernos timi la Eternulon, vian Dion, dum la tuta tempo, en kiu vi vivos sur la tero, al kiu vi iras trans Jordanon, por ekposedi gxin.

2 Chronicles 34:18

18 Kaj la skribisto SXafan raportis al la regxo, dirante:Libron donis al mi la pastro HXilkija. Kaj SXafan legis el gxi antaux la regxo.

Nehemiah 8:1-7

1 Kaj la tuta popolo, kiel unu homo, kolektigxis sur la placo, kiu estas antaux la Pordego de la Akvo, kaj ili diris al Ezra, la skribisto, ke li alportu la libron de instruo de Moseo, kiun la Eternulo ordonis al Izrael. 2 Kaj la pastro Ezra alportis la instruon antaux la komunumon, antaux la virojn kaj virinojn, antaux cxiujn, kiuj povis kompreni, en la unua tago de la sepa monato. 3 Kaj li legis el gxi sur la placo, kiu estas antaux la Pordego de la Akvo, de la tagigxo gxis la tagmezo, antaux la viroj kaj virinoj kaj komprenpovantoj; kaj la oreloj de la tuta popolo estis turnitaj al la libro de instruo. 4 Kaj la skribisto Ezra staris sur ligna ambono, kiun oni faris por tio, kaj apud li staris Matitja, SXema, Anaja, Urija, HXilkija, kaj Maaseja, dekstre de li; kaj maldekstre de li:Pedaja, Misxael, Malkija, HXasxum, HXasxbadana, Zehxarja, kaj Mesxulam. 5 Kaj Ezra malfermis la libron antaux la okuloj de la tuta popolo, cxar li staris pli alte ol la tuta popolo; kaj kiam li gxin malfermis, la tuta popolo starigxis. 6 Kaj Ezra benis la Eternulon, la grandan Dion; kaj la tuta popolo respondis:Amen, amen, levante supren siajn manojn; kaj ili klinigxis kaj faris adoron antaux la Eternulo vizagxaltere. 7 Kaj Jesxua, Bani, SXerebja, Jamin, Akub, SXabtaj, HXodija, Maaseja, Kelita, Azarja, Jozabad, HXanan, Pelaja, kaj la Levidoj klarigadis al la popolo la instruon; kaj la popolo staris sur sia loko.

Nehemiah 8:14-15

14 Kaj ili trovis, ke en la instruo, kiun la Eternulo ordonis per Moseo, estas skribite, ke la Izraelidoj sidu en lauxboj en la festo de la sepa monato, 15 kaj ke ili auxdigu kaj proklamu en cxiuj siaj urboj kaj en Jerusalem, dirante:Iru sur la monton, kaj prenu brancxojn de olivarbo, brancxojn de oleastraj arboj, brancxojn de mirto, brancxojn de palmoj, kaj brancxojn de densfoliaj arboj, por fari lauxbojn, kiel estas skribite.

Nehemiah 8:18

18 Kaj oni legis el la libro de instruo de Dio cxiutage, de la unua tago gxis la lasta tago. Kaj oni festis dum sep tagoj, kaj en la oka tago oni faris ferman feston, laux la preskribo.

Nehemiah 13:1

1 En tiu tago oni legis el la libro de Moseo antaux la oreloj de la popolo; kaj trovigxis, ke estas skribite en gxi, ke Amonido kaj Moabido neniam devas eniri en la komunumon de Dio;

Jeremiah 13:18

18 Diru al la regxo kaj al la regxino:Sidigxu pli malalte, cxar la krono de via majesto defalis de via kapo.

Jeremiah 22:1-2

1 Tiele diris la Eternulo:Iru en la domon de la regxo de Judujo, kaj diru tie jenon: 2 diru:Auxskultu la vorton de la Eternulo, ho regxo de Judujo, kiu sidas sur la trono de David, vi, kaj viaj servantoj, kaj via popolo, kiu iras tra cxi tiuj pordegoj.

Jeremiah 36:6

6 iru do vi, kaj legu laux la libro, kiun vi skribis sub mia diktado, la vortojn de la Eternulo en la orelojn de la popolo en la domo de la Eternulo en tago de fasto; kaj ankaux en la orelojn de cxiuj Judoj, kiuj venis el siaj urboj, legu tion.

Jeremiah 36:15

15 Kaj ili diris al li:Sidigxu, kaj vocxlegu gxin al ni. Kaj Baruhx vocxlegis al ili.

Jeremiah 36:21

21 Tiam la regxo sendis Jehudin, por preni la skribrulajxon; kaj Jehudi prenis gxin el la cxambro de la kanceliero Elisxama, kaj vocxlegis gxin al la regxo, kaj al cxiuj eminentuloj, kiuj staris apud la regxo.

Joshua 7:6

6 Tiam Josuo dissxiris siajn vestojn, kaj jxetis sin vizagxaltere antaux la keston de la Eternulo, restante tiel gxis la vespero, li kaj la plejagxuloj de Izrael; kaj ili sxutis polvon sur siajn kapojn.

2 Kings 22:19

19 CXar via koro moligxis kaj vi humiligxis antaux la Eternulo, kiam vi auxdis, kion Mi diris pri cxi tiu loko kaj pri gxiaj logxantoj, ke ili farigxos ruinajxo kaj malbenajxo, kaj vi dissxiris viajn vestojn kaj ploris antaux Mi, tial Mi ankaux auxskultis vin, diras la Eternulo.

2 Chronicles 34:19

19 Kiam la regxo auxdis la vortojn de la instruo, li dissxiris siajn vestojn.

Jeremiah 36:24

24 Kaj ne timis kaj ne dissxiris siajn vestojn la regxo, nek cxiuj liaj servantoj, kiuj auxdis cxiujn tiujn vortojn.

Joel 2:13

13 dissxiru vian koron, ne viajn vestojn, kaj returnu vin al la Eternulo, via Dio; cxar Li estas favorkora kaj kompatema, longepacienca kaj indulgema, kaj Li bedauxras malfelicxon.

Jonah 3:6-7

6 Kiam tion auxdis la regxo de Nineve, li levigxis de sia trono, demetis de si sian regxan veston, kovris sin per sakajxo, kaj sidigxis sur cindro. 7 Kaj li ordonis proklami en Nineve en la nomo de la regxo kaj de liaj altranguloj jenon:La homoj kaj la brutoj, la bovoj kaj la sxafoj, gustumu nenion, ili ne pasxtigxu kaj ne trinku akvon;

2 Kings 19:2-3

2 Kaj li sendis Eljakimon, la palacestron, kaj SXebnan, la skribiston, kaj la plejagxulojn el la pastroj, cxirkauxkovritajn per sakoj, al la profeto Jesaja, filo de Amoc. 3 Kaj ili diris al li:Tiele diras HXizkija:CXi tiu tago estas tago de malfelicxo, de puno, kaj de malhonoro; cxar infanoj atingis la aperturon de la utero, sed forestas forto por naski.

2 Kings 22:9

9 Kaj la skribisto SXafan venis al la regxo kaj alportis al la regxo respondon, kaj diris:Viaj servantoj elsxutis la monon, kiu trovigxis en la domo, kaj donis gxin en la manojn de la laborplenumantoj en la domo de la Eternulo.

2 Chronicles 34:19-21

19 Kiam la regxo auxdis la vortojn de la instruo, li dissxiris siajn vestojn. 20 Kaj la regxo ordonis al HXilkija, Ahxikam, filo de SXafan, Abdon, filo de Mihxa, la skribisto SXafan, kaj Asaja, servanto de la regxo, dirante: 21 Iru, demandu la Eternulon por mi kaj por la restintoj el Izrael kaj Jehuda, pri la vortoj de la trovita libro; cxar granda estas la kolero de la Eternulo, elversxigxinta sur nin pro tio, ke niaj patroj ne observis la vorton de la Eternulo, por plenumi cxion, kio estas skribita en cxi tiu libro.

Isaiah 37:1-4

1 Kiam la regxo HXizkija tion auxdis, li dissxiris siajn vestojn kaj cxirkauxkovris sin per sako, kaj iris en la domon de la Eternulo. 2 Kaj li sendis Eljakimon, la palacestron, kaj SXebnan, la skribiston, kaj la plejagxulojn de la pastroj, cxirkauxkovritajn per sakoj, al la profeto Jesaja, filo de Amoc. 3 Kaj ili diris al li:Tiele diras HXizkija:CXi tiu tago estas tago de malfelicxo, de puno, kaj de malhonoro; cxar infanoj atingis la aperturon de la utero, sed forestas forto por naski. 4 Eble auxdos la Eternulo, via Dio, la vortojn de Rabsxake, kiun sendis la regxo de Asirio, lia sinjoro, por blasfemi la vivantan Dion, kaj insulti per la vortoj, kiujn auxdis la Eternulo, via Dio. Levu do pregxon por la restintoj, kiuj ankoraux ekzistas.

Jeremiah 26:22

22 Kaj la regxo Jehojakim sendis homojn en Egiptujon:Elnatanon, filon de Ahxbor, kune kun aliaj homoj li sendis en Egiptujon;

Exodus 20:5

5 ne klinigxu antaux ili kaj ne servu ilin; cxar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj cxe Miaj malamantoj,

Deuteronomy 4:23-27

23 Gardu vin, ke vi ne forgesu la interligon de la Eternulo, via Dio, kiun Li faris kun vi, kaj ke vi ne faru al vi ian skulptajxon, figuron de io, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio. 24 CXar la Eternulo, via Dio, estas fajro konsumanta, Dio severa. 25 Se vi naskos filojn kaj filojn de filoj, kaj, longe vivinte sur la tero, vi malcxastigxos kaj faros skulptitan figuron de io kaj faros malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, via Dio, kolerigante Lin: 26 mi atestigas al vi hodiaux la cxielon kaj la teron, ke vi rapide pereos de sur la tero, por kies ekposedo vi transiras Jordanon; ne longe vi logxos sur gxi, sed vi estos ekstermitaj. 27 Kaj la Eternulo dissemos vin inter la popoloj, kaj vi restos en malgranda nombro inter la popoloj, al kiuj la Eternulo vin foririgos.

Deuteronomy 29:23-28

23 sulfuro kaj salo, bruligitajxo estas la tuta lando; gxi ne estas prisemata kaj ne naskas, kaj nenia herbo tie elkreskas, simile al la ruinoj de Sodom kaj Gomora, Adma kaj Ceboim, kiujn la Eternulo ruinigis en Sia kolero kaj en Sia furiozo- 24 cxiuj popoloj diros:Pro kio la Eternulo tiel agis kun cxi tiu lando? pro kio estis tiu granda flamo de kolero? 25 Kaj oni respondos:Pro tio, ke ili forlasis la interligon de la Eternulo, la Dio de iliaj patroj, kiun Li faris kun ili, kiam Li elkondukis ilin el la lando Egipta, 26 kaj ili iris kaj servis al aliaj dioj kaj adorklinigxis al ili, al dioj, kiujn ili ne konis kaj kiujn Li ne destinis por ili: 27 pro tio ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux tiu lando, kaj Li venigis sur gxin cxiujn malbenojn, kiuj estas skribitaj en cxi tiu libro; 28 kaj la Eternulo eljxetis ilin el ilia lando en kolero kaj en furiozo kaj en granda indigno, kaj Li jxetis ilin en landon alian, kiel ni vidas nun.

Deuteronomy 31:17-18

17 Kaj ekflamos Mia kolero kontraux gxi en tiu tago, kaj Mi forlasos ilin kaj kasxos Mian vizagxon for de ili, kaj ili estos konsumitaj, kaj trafos ilin multaj malfelicxoj kaj mizeroj; kaj ili diros en tiu tago:CXu ne pro tio, ke nia Dio ne estas inter ni, trafis nin cxi tiuj malfelicxoj? 18 Sed Mi kasxos Mian vizagxon en tiu tago pro cxiuj malbonagoj, kiujn ili faris, turninte sin al aliaj dioj.

1 Kings 22:7-8

7 Sed Jehosxafat diris:CXu ne trovigxas cxi tie ankoraux iu profeto de la Eternulo, kiun ni povus demandi? 8 Kaj la regxo de Izrael diris al Jehosxafat:Ekzistas ankoraux unu homo, per kiu ni povas demandi la Eternulon, sed mi lin malamas, cxar li profetas pri mi ne bonon, sed nur malbonon; tio estas Mihxaja, filo de Jimla. Sed Jehosxafat diris:La regxo ne parolu tiel.

2 Kings 3:11

11 Sed Jehosxafat diris:CXu ne trovigxas cxi tie profeto de la Eternulo, por ke ni demandu per li la Eternulon? Tiam respondis unu el la servantoj de la regxo de Izrael, kaj diris:Estas cxi tie Elisxa, filo de SXafat, kiu versxadis akvon sur la manojn de Elija.

1 Chronicles 10:13-14

13 Tiamaniere mortis Saul pro siaj malbonagoj, kiujn li faris antaux la Eternulo, ne plenumante la vorton de la Eternulo; ankaux pro tio, ke li turnis sin al antauxdiristino, por demandi, 14 sed ne demandis la Eternulon. Pro tio Li mortigis lin, kaj transdonis la regxadon al David, filo de Jisxaj.

2 Chronicles 29:6

6 CXar niaj patroj krimis, agadis malbone antaux la Eternulo, nia Dio, forlasis Lin, forturnis sian vizagxon de la logxejo de la Eternulo, kaj turnis al gxi sian dorson.

2 Chronicles 34:21

21 Iru, demandu la Eternulon por mi kaj por la restintoj el Izrael kaj Jehuda, pri la vortoj de la trovita libro; cxar granda estas la kolero de la Eternulo, elversxigxinta sur nin pro tio, ke niaj patroj ne observis la vorton de la Eternulo, por plenumi cxion, kio estas skribita en cxi tiu libro.

Nehemiah 8:8-9

8 Kaj ili legis el la libro, el la instruo de Dio, klare, kun komentarioj, ke oni komprenu la legatajxon. 9 Kaj Nehxemja, kiu estis la regionestro, kaj la pastro Ezra, la skribisto, kaj la Levidoj, kiuj donadis klarigojn al la popolo, diris al la tuta popolo:CXi tiu tago estas sankta al la Eternulo, via Dio; ne malgxoju kaj ne ploru. CXar la tuta popolo ploris, auxskultante la vortojn de la instruo.

Nehemiah 9:3

3 Kaj ili levigxis sur la loko, kie ili staris, kaj oni legis el la libro de instruo de la Eternulo, ilia Dio, dum kvarono de tago, kaj dum alia kvarono oni faris konfeson kaj adorklinigxon antaux la Eternulo, ilia Dio.

Psalms 25:14

14 Konfidon de la Eternulo havas Liaj timantoj; Kaj Sian arangxon Li sciigas al ili.

Psalms 76:7

7 Vi, Vi estas timinda; Kaj kiu restos staranta antaux Vi, kiam ekflamas Via kolero?

Psalms 106:6

6 Ni pekis kune kun niaj patroj, Ni malbonagis, ni malvirtis.

Proverbs 3:6

6 Konsciu Lin en cxiuj viaj vojoj, Kaj Li gxustigos vian iradon.

Jeremiah 16:12

12 kaj vi agas ankoraux pli malbone ol viaj patroj, kaj cxiu el vi sekvas la obstinecon de sia malbona koro, ne auxskultante Min;

Jeremiah 21:1-2

1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo, kiam la regxo Cidkija sendis al li Pasxhxuron, filon de Malkija, kaj la pastron Cefanja, filo de Maaseja, por diri: 2 Volu demandi pri ni la Eternulon, cxar Nebukadnecar, regxo de Babel, militas kontraux ni; eble la Eternulo faros al ni ion similan al cxiuj Liaj mirakloj, kaj tiu foriros de ni.

Jeremiah 37:17

17 la regxo Cidkija sendis kaj prenis lin, kaj la regxo sekrete en sia domo demandis lin, dirante:CXu estas ia vorto de la Eternulo? Kaj Jeremia diris:Estas:vi estos transdonita en la manon de la regxo de Babel.

Jeremiah 44:17

17 sed ni faros cxion laux la vortoj, kiuj eliras el nia busxo, ni incensos al la regxino de la cxielo, ni versxos al sxi versxoferojn, kiel faris ni kaj niaj patroj, niaj regxoj kaj niaj eminentuloj, en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem; tiam ni havis abundan panon, kaj estis al ni bone, kaj malbonon ni ne vidis.

Lamentations 5:7

7 Niaj patroj pekis, sed ili jam ne ekzistas; Kaj ni devas suferi pro iliaj malbonagoj.

Ezekiel 14:3-4

3 Ho filo de homo! cxi tiuj homoj levis siajn idolojn en sian koron, kaj allogilon de sia malpieco ili starigis antaux sia vizagxo; cxu Mi nun respondu al ili, kiam ili Min demandas? 4 Tial parolu kun ili, kaj diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Se iu el la domo de Izrael levis siajn idolojn en sian koron kaj starigis antaux si la allogilon de sia malpieco, kaj poste venas al la profeto, tiam Mi, la Eternulo, respondos al li tiel, kiel li meritas per sia granda idolisteco,

Ezekiel 20:1-3

1 En la sepa jaro, en la deka tago de la kvina monato, venis kelkaj el la plejagxuloj de Izrael, por demandi la Eternulon, kaj ili sidigxis antaux mi. 2 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 3 Ho filo de homo, parolu al la plejagxuloj de Izrael, kaj diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXu por demandi Min vi venis? kiel Mi vivas, Mi ne respondos al via demando, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Daniel 9:5-8

5 Ni pekis, ni malbonagis, ni estis malpiaj, ni ribelis, kaj ni defalis de Viaj ordonoj kaj decidoj; 6 ni ne auxskultis Viajn servantojn, la profetojn, kiuj parolis en Via nomo al niaj regxoj, estroj, kaj patroj, kaj al la tuta popolo de la lando. 7 Vi, ho Sinjoro, estas prava, kaj ni devas honti, kiel nun, cxiu Judo, la logxantoj de Jerusalem kaj la tuta Izrael, la proksimaj kaj la malproksimaj, en cxiuj landoj, kien Vi dispelis ilin pro iliaj malbonagoj, kiujn ili faris koncerne Vin. 8 Ho Sinjoro! ni hontas pro niaj regxoj, estroj, kaj patroj, kiuj pekis antaux Vi.

Daniel 9:10

10 kaj ne auxskultis la vocxon de la Eternulo, nia Dio, por iradi laux Liaj instruoj, kiujn Li donis al ni per Siaj servantoj, la profetoj.

Amos 3:7

7 La Sinjoro, la Eternulo, faras nenion, ne malkasxinte Sian sekreton al Siaj servantoj, la profetoj.

Nahum 1:6

6 Kiu povas kontrauxstari al Lia indigno? kaj kiu povas elteni la flamon de Lia kolero? Lia indigno disversxigxas kiel fajro; la rokoj disfalas antaux Li.

Romans 3:20

20 cxar per la faroj de la legxo neniu karno pravigxos antaux Li; cxar per la legxo venas konscio pri peko.

Romans 4:15

15 cxar la legxo elfaras koleron; sed kie ne ekzistas legxo, tie ankaux ne ekzistas transpasxo.

Romans 7:9

9 Kaj iam mi vivadis ekster la legxo; sed kiam la ordono venis, la peko vivigxis, kaj mi mortis;

James 1:22-25

22 Sed estu plenumantoj de la vorto, kaj ne nur auxskultantoj, trompantaj vin mem. 23 CXar se iu estas auxskultanto de la vorto, kaj ne plenumanto, li similas iun, kiu rigardas sian naturan vizagxon en spegulo; 24 cxar li sin rigardas kaj foriras, kaj tuj forgesas, kia li estis. 25 Sed tiu, kiu fikse rigardas en la perfektan legxon, la legxon de libereco, kaj tiel restas, ne estante auxskultanto, kiu forgesas, sed plenumanto, kiu energias, tiu estos benata en sia faro.

Revelation 6:17

17 cxar venis la granda tago de ilia kolero; kaj kiu povas stari?

Exodus 15:20

20 Mirjam, la profetino, fratino de Aaron, prenis tamburinon en sian manon, kaj cxiuj virinoj eliris post sxi kun tamburinoj kaj dancante.

Judges 4:4

4 Debora, profetino, edzino de Lapidot, estis en tiu tempo jugxistino de la Izraelidoj;

2 Kings 10:22

22 Kaj li diris al la estro de la vestejo:Elportu vestojn por cxiuj servantoj de Baal. Kaj li elportis vestojn por ili.

2 Chronicles 34:22

22 Kaj iris HXilkija, kaj tiuj, kiuj estis cxe la regxo, al la profetino HXulda, edzino de SXalum, filo de Tokhat, filo de HXasra, la vestogardisto (sxi logxis en Jerusalem, en la dua parto); kaj ili parolis kun sxi pri tio.

Nehemiah 7:72

72 Kaj kion donis la ceteraj el la popolo, tio estis:dudek mil darkemonoj da oro kaj du mil min�oj da argxento kaj sesdek sep pastraj vestoj.

Micah 6:4

4 Mi elkondukis ja vin el la lando Egipta, kaj el la domo de sklaveco Mi vin elacxetis, kaj Mi sendis antaux vin Moseon, Aaronon, kaj Mirjamon.

Zephaniah 1:10

10 En tiu tago, diras la Eternulo, estos lauxta kriado cxe la Pordego de Fisxoj, gxemegado cxe la dua kvartalo de la urbo, kaj granda plorkriado sur la montetoj.

Luke 1:41-56

41 Kaj kiam Elizabeto auxdis la saluton de Maria, la infaneto eksaltis en sxia ventro; kaj Elizabeto plenigxis de la Sankta Spirito, 42 kaj sxi levis sian vocxon per lauxta krio, kaj diris:Benata vi estas inter virinoj, kaj benata estas la frukto de via ventro. 43 Kaj pro kio okazas al mi cxi tio, ke la patrino de mia Sinjoro venas al mi? 44 CXar jen kiam la vocxo de via saluto venis en miajn orelojn, la infaneto gxoje eksaltis en mia ventro. 45 Kaj felicxa estas sxi, kiu kredis, cxar plenumigxos tio, kio estas dirita al sxi de la Eternulo. 46 Kaj Maria diris: Mia animo altigas la Eternulon, 47 Kaj mia spirito gxojis en Dio, mia Savanto, 48 CXar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; CXar jen de nun cxiuj generacioj nomos min felicxa. 49 CXar la Potenculo faris al mi grandajxojn, Kaj sankta estas Lia nomo. 50 Kaj Lia boneco estas por cxiuj generacioj Al tiuj, kiuj Lin timas. 51 Li montris forton per Sia brako, Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro. 52 Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, Kaj Li altigis humilulojn. 53 Malsatulojn Li plenigis per bonajxo, Kaj ricxulojn Li forsendis malplenaj. 54 Li helpis Sian servanton Izrael, Memorante Sian korfavoron. 55 Kiel Li parolis al niaj patroj, Al Abraham kaj al lia idaro eterne. 56 Kaj Maria logxis cxi sxi tri monatojn, kaj reiris al sia domo.

Luke 2:36

36 Kaj estis unu profetino, Anna, filino de Fanuel, el la tribo de Asxer (sxi estis grandagxa, logxinte sep jarojn kun sia edzo de post sia virgeco,

Acts 21:9

9 CXi tiu havis kvar filinojn virgulinojn, kiuj profetadis.

1 Corinthians 11:5

5 Sed cxiu virino, pregxanta aux profetanta kun kapo senvuala, malhonoras sian kapon; cxar tio estas tia sama, kvazaux sxi estus razita.

2 Kings 1:6

6 Kaj ili respondis al li:Viro venis renkonte al ni, kaj diris al ni:Iru, revenu al la regxo, kiu sendis vin, kaj diru al li:Tiele diras la Eternulo:CXu ne ekzistas Dio en Izrael, ke vi sendas demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron? pro tio, de la lito, sur kiu vi kusxigxis, vi ne deiros, sed vi mortos.

2 Kings 1:16

16 Kaj li ekparolis al li:Tiele diras la Eternulo:Pro tio, ke vi sendis senditojn, por demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron, kvazaux ne ekzistus Dio en Izrael, por demandi Lian vorton, tial de la lito, sur kiu vi kusxigxis, vi ne deiros, sed vi mortos.

Jeremiah 23:28

28 Profeto, kiu vidis songxon, rakontu songxon; kaj tiu, al kiu aperis Mia vorto, raportu Mian vorton vere. Kio komuna estas inter pajlo kaj greno? diras la Eternulo.

Leviticus 26:15-46

15 kaj se vi malestimos Miajn legxojn kaj se via animo abomenos Miajn decidojn, kaj vi ne plenumos cxiujn Miajn ordonojn, rompante Mian interligon: 16 tiam ankaux Mi faros al vi tion:Mi sendos sur vin teruron, maldikigxon, kaj febron, kiuj konsumas la okulojn kaj senfortigas la animon; kaj vi semos viajn semojn vane, ilin mangxos viaj malamikoj. 17 Kaj Mi turnos Mian vizagxon kontraux vin, kaj vi falos antaux viaj malamikoj, kaj regos vin viaj malamantoj, kaj vi kuros, kiam neniu pelos vin. 18 Kaj se vi malgraux cxi tio ne obeos Min, tiam Mi sepoble pligrandigos la punon pro viaj pekoj. 19 Kaj Mi rompos vian fieran obstinecon, kaj Mi faros vian cxielon kiel fero kaj vian teron kiel kupro. 20 Kaj vane konsumigxos via forto; via tero ne donos siajn produktajxojn, kaj la arboj de la tero ne donos siajn fruktojn. 21 Kaj se vi malgraux tio spitos Min kaj ne volos obei Min, tiam Mi aldonos sepoble da frapoj laux viaj pekoj. 22 Kaj Mi venigos sur vin la sovagxajn bestojn, kaj ili formangxos viajn infanojn kaj ekstermos viajn brutojn kaj malmultigos vin tiel, ke viaj vojoj dezertigxos. 23 Se ankaux per tio vi ne humiligxos, sed plue agos kontraux Mi: 24 tiam ankaux Mi agos kontraux vi, kaj Mi ankaux frapos vin sepoble pro viaj pekoj. 25 Kaj Mi venigos sur vin vengxan glavon, kiu vengxos pro la interligo; kaj vi kolektigxos en viaj urboj, kaj Mi sendos peston en vian mezon, kaj vi estos fordonitaj en la manojn de la malamiko. 26 Kiam Mi rompos al vi la apogon de la pano, tiam dek virinoj bakos vian panon en unu forno kaj redonos vian panon pesante, kaj vi mangxos kaj ne satigxos. 27 Kaj se vi malgraux tio ne obeos Min, kaj spitos Min: 28 tiam Mi iros kontraux vin kolere, kaj Mi punos vin sepoble pro viaj pekoj. 29 Kaj vi mangxos la karnon de viaj filoj, kaj la karnon de viaj filinoj vi mangxos. 30 Kaj Mi detruos viajn altajxojn kaj ruinigos viajn kolonojn de la suno, kaj Mi jxetos viajn kadavrojn sur la rompitajxojn de viaj idoloj, kaj Mia animo abomenos vin. 31 Kaj Mi faros el viaj urboj dezerton, kaj Mi ruinigos viajn sanktejojn, kaj Mi ne flaros viajn agrablajn odorajxojn. 32 Kaj Mi dezertigos la teron, ke miregos pri gxi viaj malamikoj, kiuj eklogxos sur gxi. 33 Kaj vin Mi disjxetos inter la popolojn, kaj Mi nudigos post vi glavon; kaj via tero estos dezerta kaj viaj urboj estos ruinigitaj. 34 Tiam la tero ricevos kontentigon pri siaj sabatoj dum la tuta tempo de sia dezerteco, kiam vi estos en la lando de viaj malamikoj; tiam ripozos la tero kaj kontentigos sin pri siaj sabatoj. 35 Dum la tuta tempo de dezerteco gxi ripozos, kiom gxi ne ripozis en viaj sabatoj, kiam vi logxis sur gxi. 36 Kaj al la restintoj el vi Mi sendos timon en ilian koron en la lando de iliaj malamikoj; kaj pelos ilin brueto de falanta folio, kaj ili kuros, kiel oni kuras de glavo, kaj ili falos, kiam neniu ilin persekutos. 37 Kaj ili falos unu sur alian, kiel de glavo, dum neniu ilin pelos; kaj vi ne havos forton por stari antaux viaj malamikoj. 38 Kaj vi pereos inter la popoloj, kaj formangxos vin la lando de viaj malamikoj. 39 Kaj la restintoj el vi senfortigxos pro siaj pekoj en la landoj de viaj malamikoj, kaj ankaux pro la pekoj de siaj patroj ili senfortigxos. 40 Tiam ili konfesos sian kulpon kaj la kulpon de siaj patroj en la malbonagoj, kiujn ili faris kontraux Mi kaj pri kio ili spitis Min. 41 Ankaux Mi iris kontraux ilin kaj envenigis ilin en la landon de iliaj malamikoj; kaj se tiam humiligxos ilia koro ne cirkumcidita kaj se ili donos kontentigon pri siaj pekoj, 42 tiam Mi rememoros Mian interligon kun Jakob, kaj Mian interligon kun Isaak kaj Mian interligon kun Abraham Mi rememoros, kaj la landon Mi rememoros. 43 La lando estos forlasita de ili kaj ricevos kontentigon pri siaj sabatoj, kiam gxi dezertigxos post ili; kaj ili donos kontentigon pri siaj kulpoj, cxar ili malrespektis Miajn decidojn kaj Miajn legxojn ilia animo abomenis. 44 Kaj tamen, kiam ili estos en la lando de siaj malamikoj, Mi ne malestimos ilin, kaj ne abomenos ilin tiom, por ekstermi ilin, por neniigi Mian interligon kun ili; cxar Mi estas la Eternulo, ilia Dio. 45 Kaj Mi rememoros por ili la interligon kun la antauxuloj, kiujn Mi elkondukis el la lando Egipta antaux la okuloj de la popoloj, por esti ilia Dio:Mi estas la Eternulo. 46 Tio estas la legxoj kaj decidoj kaj instruoj, kiujn starigis la Eternulo inter Si kaj la Izraelidoj sur la monto Sinaj per Moseo.

Deuteronomy 28:15-68

15 Sed se vi ne auxskultos la vocxon de la Eternulo, via Dio, penante plenumi cxiujn Liajn ordonojn kaj legxojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaux, tiam venos sur vin cxiuj cxi tiuj malbenoj kaj atingos vin. 16 Malbenita vi estos en la urbo, kaj malbenita vi estos sur la kampo. 17 Malbenita estos via korbo kaj via pastujo. 18 Malbenita estos la frukto de via ventro kaj la frukto de via tero, la naskitajxo de viaj grandaj brutoj kaj la idaro de viaj malgrandaj brutoj. 19 Malbenita vi estos cxe via venado, kaj malbenita vi estos cxe via elirado. 20 La Eternulo sendos sur vin malbenon, konfuzon, kaj malsukceson en cxiuj entreprenoj de via mano, kion ajn vi faros, gxis vi estos ekstermita kaj gxis vi baldaux pereos, pro viaj malbonaj agoj, pro tio, ke vi Min forlasis. 21 La Eternulo alkrocxos al vi la peston, gxis Li ekstermos vin de sur la tero, al kiu vi iras, por ekposedi gxin. 22 La Eternulo frapos vin per ftizo kaj per febro kaj per malsaneca varmego kaj per brulumo kaj per sekeco kaj per bruliga aero kaj per flavigxo de la kreskajxoj; kaj ili persekutos vin, gxis vi pereos. 23 Kaj via cxielo, kiu estas super via kapo, farigxos kupro; kaj la tero, kiu estas sub vi, farigxos fero. 24 Anstataux pluvo la Eternulo donos al via tero polvon kaj cindron; el la cxielo gxi falados sur vin, gxis vi ekstermigxos. 25 Frapos vin la Eternulo antaux viaj malamikoj; per unu vojo vi eliros al ili, kaj per sep vojoj vi forkuros de antaux ili; kaj vi estos terurilo por cxiuj regnoj de la tero. 26 Kaj via kadavro estos mangxajxo por cxiuj birdoj de la cxielo kaj por la bestoj de la tero, kaj neniu ilin forpelos. 27 La Eternulo frapos vin per abscesoj de Egiptujo kaj per sangaj ulceroj kaj per favo kaj per skabio, de kiuj vi ne povos resanigxi. 28 La Eternulo frapos vin per frenezeco kaj per blindeco kaj per senkapableco. 29 Kaj vi palpados en tagmezo, kiel palpas blindulo en mallumo, kaj vi ne sukcesos sur viaj vojoj; kaj vi estos premata kaj prirabata cxiutage, kaj neniu vin helpos. 30 Kun virino vi fiancxigxos, sed alia viro kusxos kun sxi; domon vi konstruos, sed vi ne logxos en gxi; vinbergxardenon vi plantos, sed vi ne gxuos gxiajn fruktojn. 31 Via bovo estos bucxita antaux viaj okuloj, sed vi ne mangxos de gxi; via azeno estos rabita for de vi kaj ne revenos al vi; viaj sxafoj estos fordonitaj al viaj malamikoj, kaj neniu vin helpos. 32 Viaj filoj kaj viaj filinoj estos fordonitaj al alia popolo, kaj viaj okuloj rigardos kaj sopiros pri ili la tutan tagon; sed ne estos forto en viaj manoj. 33 La fruktojn de via tero kaj vian tutan laboron mangxos popolo, kiun vi ne konis; kaj vi estos nur premata kaj turmentata en cxiu tempo. 34 Kaj vi frenezigxos de la vidajxo antaux viaj okuloj, kiun vi vidos. 35 La Eternulo frapos vin per malbonaj ulceroj sur la genuoj kaj sur la tibikarnoj, ulceroj, de kiuj vi ne povos resanigxi, de la plando de via piedo gxis via verto. 36 La Eternulo foririgos vin, kaj la regxon, kiun vi starigos super vi, al popolo, kiun ne konis vi nek viaj patroj; kaj vi servos tie al fremdaj dioj el ligno kaj el sxtono. 37 Kaj vi estos terurilo, instrua ekzemplo, kaj mokatajxo cxe cxiuj popoloj, al kiuj la Eternulo vin foririgos. 38 Multe da semoj vi elportos sur la kampon, sed malmulte vi enkolektos; cxar formangxos tion la akridoj. 39 Vinbergxardenojn vi plantos kaj prilaboros, sed vinon vi ne trinkos, nek enkolektos berojn; cxar formangxos ilin la vermoj. 40 Olivarbojn vi havos en cxiuj viaj limoj, sed per oleo vi vin ne sxmiros; cxar senfruktigxos viaj olivarboj. 41 Filojn kaj filinojn vi naskigos, sed ili ne estos cxe vi; cxar ili iros en malliberecon. 42 CXiujn viajn arbojn kaj la fruktojn de via tero ekposedos la insektoj. 43 La fremdulo, kiu estos inter vi, levigxos super vi cxiam pli kaj pli alte, kaj vi mallevigxos cxiam pli kaj pli malalte. 44 Li pruntedonos al vi, sed vi ne pruntedonos al li; li estos kapo, kaj vi estos vosto. 45 Kaj venos sur vin cxiuj cxi tiuj malbenoj kaj persekutos vin kaj atingos vin, gxis vi estos ekstermita; cxar vi ne auxskultis la vocxon de la Eternulo, via Dio, por observi Liajn ordonojn kaj Liajn legxojn, kiujn Li donis al vi. 46 Kaj ili estos kiel signoj kaj avertoj sur vi kaj sur via idaro eterne; 47 pro tio, ke vi ne servis al la Eternulo, via Dio, en gajeco kaj kun gxoja koro, kiam vi cxion havis abunde. 48 Kaj vian malamikon, kiun la Eternulo sendos sur vin, vi servos en malsato kaj soifo kaj nudeco kaj manko de cxio; kaj li metos feran jugon sur vian kolon, gxis li ekstermos vin. 49 La Eternulo venigos sur vin popolon de malproksime, de la fino de la tero; gxi venos, kiel flugas aglo; tio estos popolo, kies lingvon vi ne komprenos, 50 popolo aroganta, kiu ne respektos maljunulon kaj ne kompatos junulon. 51 Kaj gxi mangxos la fruktojn de viaj brutoj kaj la fruktojn de via tero, gxis gxi ruinigos vin tiel, ke gxi ne lasos al vi grenon, nek moston, nek oleon, nek naskitajxojn de viaj grandaj brutoj, nek idaron de viaj malgrandaj brutoj, gxis gxi pereigos vin. 52 Kaj gxi premos vin en cxiuj viaj pordegoj, gxis falos viaj altaj kaj fortikaj muroj, kiujn vi fidis, en via tuta lando; kaj gxi premos vin en cxiuj viaj pordegoj, en via tuta lando, kiun la Eternulo, via Dio, donis al vi. 53 Kaj vi mangxos la frukton de via ventro, la karnon de viaj filoj kaj viaj filinoj, kiujn donis al vi la Eternulo, via Dio, en la siegxado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko. 54 Viro delikata inter vi kaj tre alkutimigxinta al lukso, malamike rigardos sian fraton, sian amatan edzinon, siajn restintajn infanojn, 55 donante al neniu el ili iom de la karno de siaj infanoj, kiun li mangxos; cxar restis al li nenio en la siegxado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko en cxiuj viaj pordegoj. 56 Virino delikata inter vi kaj dorlotita, kiu neniam starigis sian piedon sur la tero pro dorlotiteco kaj delikateco, malamike rigardos sian amatan edzon kaj sian filon kaj sian filinon, 57 ne donante al ili la placenton, kiu eliras el inter sxiaj piedoj, nek la infanojn, kiujn sxi naskas; cxar, pro manko de cxio, sxi mangxos ilin sekrete, en la siegxado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko en viaj pordegoj. 58 Se vi ne penos plenumi cxiujn vortojn de cxi tiu instruo, skribitajn en cxi tiu libro, timante cxi tiun gloran kaj timindan nomon:LA ETERNULON, VIAN DION: 59 tiam la Eternulo distingos viajn plagojn kaj la plagojn de via idaro, kiel plagojn grandajn kaj longedauxrajn kaj malsanojn malbonajn kaj longedauxrajn. 60 Kaj Li turnos sur vin cxiujn malsanojn de Egiptujo, kiujn vi timis, kaj ili alkrocxigxos al vi. 61 Ankaux cxian malsanon kaj cxian plagon, kiuj ne estas skribitaj en cxi tiu libro de instruo, la Eternulo venigos sur vin, gxis vi estos ekstermita. 62 Kaj restos de vi malgranda amaseto, anstataux tio, ke vi estis multaj, kiel la steloj de la cxielo; pro tio, ke vi ne auxskultis la vocxon de la Eternulo, via Dio. 63 Kaj kiel gxojis la Eternulo, farante al vi bonon kaj multigante vin, tiel gxojos la Eternulo, pereigante vin kaj ekstermante vin; kaj vi estos elsxirita el la lando, en kiun vi iras, por ekposedi gxin. 64 Kaj la Eternulo disjxetos vin inter cxiujn popolojn, de unu fino de la tero gxis la alia fino de la tero; kaj vi servos tie al fremdaj dioj el ligno kaj el sxtono, dioj, kiujn ne konis vi nek viaj patroj. 65 Sed ankaux inter tiuj popoloj vi ne trankviligxos, kaj ne estos ripozo por via piedo; kaj la Eternulo donos al vi tie koron tremantan kaj senfortigxon de la okuloj kaj suferadon de la animo. 66 Kaj via vivo estos pendanta antaux vi; kaj vi timos tage kaj nokte, kaj vi ne estos certa pri via vivo. 67 Matene vi diros:Ho, venu la vespero! kaj vespere vi diros:Ho, venu la mateno! pro la kortremo, kiu atakos vin, kaj pro la vidajxo antaux viaj okuloj, kiun vi vidos. 68 Kaj la Eternulo revenigos vin en Egiptujon per sxipoj, per la vojo, pri kiu mi diris al vi, ke vi ne plu vidos gxin; kaj vi vende proponos vin tie al viaj malamikoj kiel sklavojn kaj sklavinojn, sed neniu acxetos.

Deuteronomy 29:18-23

18 Eble trovigxas inter vi viro aux virino aux familio aux tribo, kies koro deturnigxas hodiaux de la Eternulo, nia Dio, por iri servi al la dioj de tiuj popoloj; eble trovigxas inter vi radiko, kiu kreskigas maldolcxajxon kaj absinton; 19 kaj kiam li auxdos la vortojn de cxi tiu malbeno, li benos sin en sia koro, dirante:Paco estos al mi, malgraux tio, ke mi iros laux la deziroj de mia koro; kaj pereos la trinkintoj kune kun la soifantoj. 20 La Eternulo ne volos pardoni lin, sed tiam ekflamos la kolero de la Eternulo kaj Lia severo kontraux tiu homo, kaj falos sur lin la tuta malbeno, kiu estas skribita en cxi tiu libro, kaj la Eternulo ekstermos lian nomon el sub la cxielo; 21 kaj la Eternulo apartigos lin por pereo el cxiuj triboj de Izrael, konforme al cxiuj malbenoj de la interligo, kiu estas skribita en cxi tiu libro de instruo. 22 Kaj diros la venonta generacio, viaj infanoj, kiuj aperos post vi, kaj la alilandulo, kiu venos el malproksima lando kaj vidos la plagojn de cxi tiu lando kaj gxiajn malsanojn, per kiuj la Eternulo gxin frapos- 23 sulfuro kaj salo, bruligitajxo estas la tuta lando; gxi ne estas prisemata kaj ne naskas, kaj nenia herbo tie elkreskas, simile al la ruinoj de Sodom kaj Gomora, Adma kaj Ceboim, kiujn la Eternulo ruinigis en Sia kolero kaj en Sia furiozo-

Deuteronomy 29:27

27 pro tio ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux tiu lando, kaj Li venigis sur gxin cxiujn malbenojn, kiuj estas skribitaj en cxi tiu libro;

Deuteronomy 30:17-18

17 Sed se deklinigxos via koro kaj vi ne auxskultos kaj vi lasos forlogi vin kaj vi adorklinigxos al aliaj dioj kaj servos al ili: 18 en tia okazo mi sciigas al vi hodiaux, ke vi pereos, ke vi ne longe vivos sur la tero, sur kiun vi transiras trans Jordanon, por veni tien kaj ekposedi gxin.

Deuteronomy 31:16-18

16 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Jen vi iras dormi kun viaj patroj; kaj cxi tiu popolo komencos malcxasti post fremdaj dioj de tiu lando, en kiun gxi venas, kaj gxi forlasos Min kaj rompos Mian interligon, kiun Mi faris kun gxi.

Deuteronomy 32:15-26

15 Kaj Jesxurun grasigxis kaj malhumiligxis; Vi grasigxis, dikigxis, kaj seboplenigxis; Kaj li forlasis la Dion, kiu lin kreis, Kaj li malrespektis la Rokon de sia savo. 16 Ili incitis Lin per fremdaj dioj, Per abomenajxoj ili kolerigis Lin. 17 Ili alportis oferojn al diabloj, ne al Dio, Al dioj, kiujn ili ne konis, Al novaj, antaux nelonge venintaj, Pri kiuj ne pensis viaj patroj. 18 La Defendanton, kiu vin naskis, vi perdis el la memoro, Kaj vi forgesis la Dion, kiu vin estigis. 19 Kaj la Eternulo vidis, Kaj ekabomenis kolere Siajn filojn kaj Siajn filinojn; 20 Kaj Li diris:Mi kasxos Mian vizagxon for de ili, Mi vidos, kia estos ilia fino; CXar ili estas generacio perfida, Infanoj, kiuj ne havas en si fidelecon. 21 Ili incitis Min per ne-dio, Kolerigis Min per siaj vantajxoj: Tial Mi incitos ilin per ne-popolo, Per popolo malnobla Mi ilin kolerigos. 22 CXar fajro ekflamis en Mia kolero, Kaj gxi brulas gxis la profundoj de SXeol, Kaj gxi ruinigas la teron kaj gxiajn produktojn, Kaj gxi bruligas la bazojn de la montoj. 23 Mi amasigos super ili malfelicxojn; Miajn sagojn Mi cxiujn eluzos kontraux ilin. 24 Ili konsumigxos de malsato Kaj senfortigxos de febro kaj de turmenta epidemio; Kaj la dentojn de bestoj Mi venigos sur ilin Kun la veneno de rampantoj sur la tero. 25 Ekstere ekstermos glavo, Kaj en la domoj teruro, Junulon kaj junulinon, Sucxinfanon kun grizharulo. 26 Mi dirus:Mi disblovos ilin, Mi neniigos la memoron pri ili inter la homoj;

Joshua 23:13

13 tiam sciu, ke la Eternulo, via Dio, ne plu forpelos tiujn popolojn de antaux vi; kaj ili farigxos por vi kaptilo kaj reto, kaj vipo por viaj flankoj, kaj pikilo por viaj okuloj, gxis vi forpereos de sur tiu bona tero, kiun donis al vi la Eternulo, via Dio.

Joshua 23:15

15 Sed kiel plenumigxis por vi cxiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo, via Dio, diris al vi, tiel la Eternulo venigos sur vin cxion malbonan, gxis Li ekstermos vin de sur tiu bona tero, kiun donis al vi la Eternulo, via Dio.

2 Kings 20:17

17 Jen venos tagoj, kaj cxio, kio estas en via domo kaj kion kolektis viaj patroj gxis la nuna tago, estos forportata en Babelon; nenio restos, diras la Eternulo.

2 Kings 21:12-13

12 tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Jen Mi venigos sur Jerusalemon kaj Judujon tian malbonon, ke cxe cxiu, kiu tion auxdos, ektintos en ambaux liaj oreloj. 13 Mi etendos super Jerusalem la mezursxnuron de Samario kaj la vertikalon de la domo de Ahxab, kaj Mi elvisxos Jerusalemon tiel, kiel oni elvisxas pladon, elvisxos kaj renversos.

2 Kings 25:1-4

1 En la nauxa jaro de lia regxado, en la deka monato, en la deka tago de la monato, venis Nebukadnecar, regxo de Babel, li kaj lia tuta militistaro, kontraux Jerusalemon, kaj eksiegxis gxin, kaj oni konstruis cxirkaux gxi bastionojn. 2 Kaj la urbo restis siegxata gxis la dek-unua jaro de la regxo Cidkija. 3 En la nauxa tago de la kvara monato, kiam la malsato tiel fortigxis en la urbo, ke la popolo de la lando ne havis panon, 4 tiam oni faris enrompon en la urbon; kaj cxiuj militistoj forkuris en la nokto laux la vojo de la pordego inter la du muregoj apud la gxardeno de la regxo, kaj foriris laux la vojo al la stepo. Kaj la HXaldeoj staris cxirkaux la urbo.

2 Chronicles 34:24-25

24 Tiele diras la Eternulo:Jen Mi venigos malfelicxon sur cxi tiun lokon kaj sur gxiajn logxantojn, cxiujn malbenojn, skribitajn en la libro, kiun oni legis antaux la regxo de Judujo. 25 Pro tio, ke ili Min forlasis kaj incensis al aliaj dioj, kolerigante Min per cxiuj faroj de siaj manoj, ekflamis Mia kolero kontraux cxi tiu loko, kaj gxi ne estingigxos.

Daniel 9:11-14

11 La tuta Izrael malobeis Vian instruon, kaj deturnis sin, por ne auxskulti Vian vocxon; pro tio trafis nin la malbeno kaj la jxuro, pri kiuj estas skribite en la instruo de Moseo, servanto de Dio; cxar ni pekis kontraux Li. 12 Kaj Li plenumis Sian vorton, kiun Li diris pri ni, kaj pri niaj jugxistoj, kiuj faradis jugxon cxe ni, kaj Li venigis sur nin grandan malfelicxon; sub la tuta cxielo nenie farigxis tio, kio farigxis al Jerusalem. 13 Kiel estas skribite en la instruo de Moseo, tiel trafis nin tiu tuta malfelicxo; ni tamen ne pregxis antaux la Eternulo, nia Dio, deturnante nin de niaj malbonagoj kaj penante kompreni Vian veron. 14 Kaj la Eternulo viglis super la malfelicxo kaj venigis gxin sur nin; cxar justa estas la Eternulo, nia Dio, en cxiuj Siaj faroj, kiujn Li faras, sed ni ne auxskultis Lian vocxon.

Exodus 32:34

34 Kaj nun iru, konduku la popolon tien, kien Mi diris al vi. Jen Mia angxelo iros antaux vi; kaj en la tago de Mia rememorigado Mi rememorigos sur ili ilian pekon.

Deuteronomy 32:15-19

15 Kaj Jesxurun grasigxis kaj malhumiligxis; Vi grasigxis, dikigxis, kaj seboplenigxis; Kaj li forlasis la Dion, kiu lin kreis, Kaj li malrespektis la Rokon de sia savo. 16 Ili incitis Lin per fremdaj dioj, Per abomenajxoj ili kolerigis Lin. 17 Ili alportis oferojn al diabloj, ne al Dio, Al dioj, kiujn ili ne konis, Al novaj, antaux nelonge venintaj, Pri kiuj ne pensis viaj patroj. 18 La Defendanton, kiu vin naskis, vi perdis el la memoro, Kaj vi forgesis la Dion, kiu vin estigis. 19 Kaj la Eternulo vidis, Kaj ekabomenis kolere Siajn filojn kaj Siajn filinojn;

Deuteronomy 32:22

22 CXar fajro ekflamis en Mia kolero, Kaj gxi brulas gxis la profundoj de SXeol, Kaj gxi ruinigas la teron kaj gxiajn produktojn, Kaj gxi bruligas la bazojn de la montoj.

Judges 2:12-14

12 Kaj ili forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj, kiu elkondukis ilin el la lando Egipta, kaj ili sekvis aliajn diojn, el la dioj de la popoloj, kiuj estis cxirkaux ili, kaj ili adoris ilin, kaj kolerigis la Eternulon. 13 Kaj ili forlasis la Eternulon, kaj servis al Baal kaj al Asxtar. 14 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de rabistoj, kiuj prirabis ilin, kaj Li vendis ilin en la manojn de iliaj malamikoj cxirkauxe; kaj ili ne povis plu sin teni antaux siaj malamikoj.

Judges 3:7-8

7 Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj forgesis la Eternulon, sian Dion, kaj servis al Baaloj kaj al sanktaj stangoj. 8 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de Kusxan-Risxataim, regxo de Mezopotamio; kaj la Izraelidoj servis al Kusxan-Risxataim dum ok jaroj.

Judges 10:6-7

6 Kaj la Izraelidoj plue faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj servadis al la Baaloj kaj al la Asxtaroj kaj al la dioj de Sirio kaj al la dioj de Cidon kaj al la dioj de Moab kaj al la dioj de la Amonidoj kaj al la dioj de la Filisxtoj; kaj ili forlasis la Eternulon, kaj ne servadis al Li. 7 Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de la Filisxtoj kaj en la manojn de la Amonidoj.

Judges 10:10-14

10 Tiam ekkriis la Izraelidoj al la Eternulo, dirante:Ni pekis antaux Vi, cxar ni forlasis nian Dion kaj servis al la Baaloj. 11 Kaj la Eternulo diris al la Izraelidoj:Mi savis ja vin de la Egiptoj kaj de la Amoridoj kaj de la Amonidoj kaj de la Filisxtoj. 12 Kaj la Cidonanoj kaj Amalekidoj kaj Maonidoj premis vin, kaj vi kriis al Mi, kaj Mi savis vin el iliaj manoj; 13 kaj tamen vi forlasis Min kaj servis al aliaj dioj; tial Mi ne plu helpos vin. 14 Iru kaj kriu al la dioj, kiujn vi elektis; ili helpu vin en la tempo de via mizero.

1 Kings 9:6-9

6 Sed se vi kaj viaj filoj deturnos vin de Mi, kaj ne observos Miajn ordonojn kaj Miajn legxojn, kiujn Mi donis al vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adorklinigxos al ili: 7 tiam Mi ekstermos Izraelon de la lando, kiun Mi donis al li; kaj cxi tiun domon, kiun Mi sanktigis por Mia nomo, Mi forpusxos de antaux Mia vizagxo; kaj Izrael farigxos proverbo kaj moko inter cxiuj popoloj. 8 Kaj pri cxi tiu domo, kiu estas tre alta, cxiu preteriranto miregos kaj fajfos; kaj oni diros:Pro kio la Eternulo agis tiele kun cxi tiu lando kaj kun cxi tiu domo? 9 Kaj oni respondos:Pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, ilian Dion, kiu elkondukis iliajn patrojn el la lando Egipta, kaj ili aligxis al aliaj dioj kaj adorklinigxis al ili kaj servis al ili-pro tio la Eternulo venigis sur ilin cxi tiun tutan malbonon.

2 Kings 21:22

22 Li forlasis la Eternulon, Dion de liaj patroj, kaj ne iradis laux la vojo de la Eternulo.

2 Chronicles 36:16

16 Sed ili mokis la senditojn de Dio, malsxatis Liajn vortojn, kaj ridis pri Liaj profetoj, gxis la kolero de la Eternulo levigxis kontraux Lian popolon tiel, ke sanigxo farigxis ne ebla.

Nehemiah 9:26-27

26 Kaj ili farigxis malobeemaj kaj defalis de Vi kaj jxetis Vian instruon malantaux sian dorson; Viajn profetojn, kiuj admonis ilin returni sin al Vi, ili mortigis; kaj ili faris grandajn blasfemojn. 27 Tiam Vi transdonis ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj cxi tiuj premis ilin. Sed en la tempo de sia mizero ili vokis al Vi, kaj Vi el la cxielo auxdis, kaj pro Via granda favorkoreco Vi donis al ili savantojn, kiuj savis ilin el la manoj de iliaj malamikoj.

Psalms 106:35-42

35 Sed ili miksigxis kun la popoloj Kaj lernis iliajn farojn; 36 Ili servis al iliaj idoloj, Kaj cxi tiuj farigxis reto por ili. 37 Kaj ili oferdonis siajn filojn kaj filinojn al demonoj; 38 Kaj ili versxis senkulpan sangon, la sangon de siaj filoj kaj filinoj, Kiujn ili oferportis al la Kanaanaj idoloj; Kaj la tero malpurigxis de sango. 39 Kaj ili malpurigxis per siaj faroj, Kaj malcxastigxis per siaj agoj. 40 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Lia popolo, Kaj Li abomenis Sian heredon; 41 Kaj Li donis ilin en la manojn de idolanoj, Kaj iliaj malamantoj ekregis super ili. 42 Kaj premis ilin iliaj malamikoj, Kaj sub la manoj de cxi tiuj ili humiligxis.

Psalms 115:4-8

4 Iliaj idoloj estas argxento kaj oro, Faritajxo de homaj manoj. 5 Busxon ili havas, sed ne parolas; Okulojn ili havas, sed ne vidas; 6 Orelojn ili havas, sed ne auxdas; Nazon ili havas, sed ne flaras; 7 Manojn ili havas, sed ne palpas; Piedojn ili havas, sed ne iras; Ili ne donas sonon per sia gorgxo. 8 Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj, CXiuj, kiuj ilin fidas.

Isaiah 2:8-9

8 Kaj ilia lando plenigxis de idoloj; ili adorklinigxas al la faritajxo de siaj manoj, al tio, kion faris iliaj fingroj. 9 Kaj klinigxis la homo, kaj malaltigxis la viro; kaj Vi ne pardonos ilin.

Isaiah 33:14

14 Ektimos la pekuloj sur Cion, tremo kaptos la hipokritulojn:Kiu el ni eltenos cxe la ekstermanta fajro? kiu el ni eltenos cxe la eterna ardego?

Isaiah 44:17-20

17 Kaj gxian restajxon li faris dio, li faris el gxi sian idolon; li adoras gxin, adorklinigxas kaj pregxas al gxi, kaj diras:Savu min, cxar vi estas mia dio. 18 Ili ne scias kaj ne komprenas, cxar gluitaj estas iliaj okuloj, por ke ili ne vidu, por ke ilia koro ne komprenu. 19 Kaj li ne primeditas en sia koro, ne havas scion nek komprenon, por diri:Duonon de gxi mi forbruligis en fajro, mi ankaux bakis sur gxiaj karboj panon, mi rostis viandon kaj mangxis; cxu do el la restajxo mi faros abomenindajxon? cxu sxtipon da ligno mi adoros? 20 Li postkuras polvon, la trompita koro lin erarigas, kaj li ne savas sian animon, kaj ne diras:CXu ne malverajxon mi havas en mia dekstra mano?

Isaiah 46:5-8

5 Al kiu vi Min egaligos kaj komparos kaj similigos Min, ke ni estu similaj? 6 Tiuj, kiuj sxutas oron el la saketo kaj pesas argxenton sur pesilo, dungas orajxiston, ke li faru el tio dion, antaux kiu ili klinigxas kaj jxetas sin teren, 7 levas lin sur la sxultron, portas kaj starigas lin sur lia loko; kaj li staras, ne movigxas de sia loko; ecx se oni krias al li, li ne respondas kaj neniun savas el lia malfelicxo. 8 Memoru tion kaj estu viroj, prenu tion al via koro, ho pekantoj.

Jeremiah 2:11-13

11 CXu ia popolo sxangxis siajn diojn, kvankam ili ne estas dioj? sed Mia popolo sxangxis sian gloron je idoloj. 12 Miregu pri tio, ho cxielo, sentu teruron kaj forte konsternigxu, diras la Eternulo. 13 CXar du malbonagojn faris Mia popolo:Min ili forlasis, la fonton de viva akvo, por elhaki al si putojn, truhavajn putojn, kiuj ne povas teni akvon.

Jeremiah 2:27-28

27 kiuj diras al ligno:Vi estas mia patro; kaj al sxtono:Vi min naskis. Ili turnis al Mi la nukon, ne la vizagxon; sed en la tempo de sia malfelicxo ili diras:Levigxu, kaj savu nin. 28 Kie do estas viaj dioj, kiujn vi faris al vi? ili levigxu, se ili povas vin savi en la tempo de via malfelicxo; cxar kiom da urboj, tiom da dioj vi havas, ho Jehuda.

Jeremiah 7:20

20 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mia kolero kaj indigno elversxigxos sur cxi tiun lokon, sur la homojn kaj sur la brutojn kaj sur la arbojn de la kampo kaj sur la fruktojn de la tero; gxi ekflamos kaj ne estingigxos.

Jeremiah 17:27

27 Sed se vi ne obeos Min, ke vi sanktigu la tagon sabatan kaj ne portu sxargxon, irante tra la pordegoj de Jerusalem en la tago sabata:tiam Mi ekbruligos en gxiaj pordegoj fajron, kiu ekstermos la palacojn de Jerusalem kaj ne estingigxos.

Ezekiel 20:47-48

47 Kaj diru al la suda arbaro:Auxskultu la vorton de la Eternulo! Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi ekbruligos en vi fajron, kaj gxi formangxegos en vi cxiun arbon verdan kaj cxiun arbon velksekigxintan; ne estingigxos la flamanta fajro, kaj forbrulos cxio, kio trovigxas de la sudo gxis la nordo. 48 Kaj cxiu karno vidos, ke Mi, la Eternulo, tion ekbruligis tiel, ke oni ne povas estingi.

Micah 5:13

13 Mi ekstermos el via mezo viajn idolojn kaj viajn statuojn, kaj vi ne plu adorklinigxos antaux la faritajxo de viaj manoj;

Zephaniah 1:18

18 Nek ilia argxento nek ilia oro povos ilin savi en la tago de la kolero de la Eternulo, sed per la fajro de Lia indigno estos forbruligita la tuta lando; cxar rapidan ekstermon Li faros al cxiuj logxantoj de la lando.

1 Thessalonians 2:16

16 ili malhelpis al ni prediki al la nacianoj, por ke ili savigxu, por kompletigi cxiam la sumon de siaj pekoj; kaj sur ilin venis la kolero gxis ekstrema mezuro.

Isaiah 3:10

10 Parolu pri la justulo, ke estas bone al li; cxar ili mangxas la fruktojn de siaj faroj.

Malachi 3:16-17

16 Sed tiuj, kiuj timas la Eternulon, diras al si reciproke:La Eternulo atentas kaj auxdas, kaj memorlibro estas skribata antaux Li pri tiuj, kiuj timas la Eternulon kaj respektas Lian nomon. 17 Kaj ili estos Miaj, diras la Eternulo Cebaot, en la tago, kiam Mi arangxos Mian apartan trezoron; kaj Mi korfavoros ilin, kiel homo korfavoras sian filon, kiu servas al li.

Exodus 10:3

3 Moseo kaj Aaron venis al Faraono, kaj diris al li:Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj:GXis kiam vi rifuzos humiligxi antaux Mi? forliberigu Mian popolon, ke gxi faru al Mi servon.

Leviticus 26:31-32

31 Kaj Mi faros el viaj urboj dezerton, kaj Mi ruinigos viajn sanktejojn, kaj Mi ne flaros viajn agrablajn odorajxojn. 32 Kaj Mi dezertigos la teron, ke miregos pri gxi viaj malamikoj, kiuj eklogxos sur gxi.

Leviticus 26:40-41

40 Tiam ili konfesos sian kulpon kaj la kulpon de siaj patroj en la malbonagoj, kiujn ili faris kontraux Mi kaj pri kio ili spitis Min. 41 Ankaux Mi iris kontraux ilin kaj envenigis ilin en la landon de iliaj malamikoj; kaj se tiam humiligxos ilia koro ne cirkumcidita kaj se ili donos kontentigon pri siaj pekoj,

Numbers 25:6

6 Kaj jen iu el la Izraelidoj venis kaj alkondukis al siaj fratoj Midjanidinon antaux la okuloj de Moseo kaj antaux la okuloj de la tuta komunumo de Izrael, dum ili ploris cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno.

Deuteronomy 29:23

23 sulfuro kaj salo, bruligitajxo estas la tuta lando; gxi ne estas prisemata kaj ne naskas, kaj nenia herbo tie elkreskas, simile al la ruinoj de Sodom kaj Gomora, Adma kaj Ceboim, kiujn la Eternulo ruinigis en Sia kolero kaj en Sia furiozo-

Judges 2:4-5

4 Kaj kiam la angxelo de la Eternulo parolis tiujn vortojn al cxiuj Izraelidoj, la popolo levis sian vocxon kaj ploris. 5 Kaj ili donis al tiu loko la nomon Bohxim. Kaj ili tie bucxis oferojn al la Eternulo.

Judges 20:26

26 Tiam cxiuj Izraelidoj kaj la tuta popolo iris kaj venis en Bet-Elon kaj ploris kaj restis tie antaux la Eternulo kaj fastis en tiu tago gxis la vespero kaj alportis bruloferojn kaj pacoferojn antaux la Eternulon.

1 Samuel 24:5

5 Tamen post tio la koro de David ekbatis en li pro tio, ke li detrancxis la vestanguleton de Saul.

1 Kings 21:29

29 CXu vi vidas, kiel Ahxab humiligxis antaux Mi? Pro tio, ke li humiligxis antaux Mi, Mi ne venigos la malbonon dum lia vivo; dum la vivo de lia filo Mi venigos la malbonon sur lian domon.

2 Kings 19:20

20 Kaj Jesaja, filo de Amoc, sendis al HXizkija, por diri:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Tion, kion vi pregxis al Mi pri Sanhxerib, regxo de Asirio, Mi auxdis.

2 Kings 20:5

5 Reiru, kaj diru al HXizkija, la estro de Mia popolo:Tiele diras la Eternulo, Dio de via patro David:Mi auxdis vian pregxon, Mi vidis viajn larmojn; jen Mi resanigos vin; en la tria tago vi iros en la domon de la Eternulo.

2 Kings 22:11

11 Kiam la regxo auxdis la vortojn de la libro de la instruo, li dissxiris siajn vestojn.

2 Chronicles 33:12

12 En sia mizero li ekpetegis la Eternulon, sian Dion, kaj li tre humiligxis antaux la Dio de siaj patroj.

2 Chronicles 33:19

19 Lia pregxo kaj auxskultiteco, cxiuj liaj pekoj kaj krimoj, kaj la lokoj, sur kiuj li konstruis altajxojn kaj starigis sanktajn stangojn kaj idolojn antaux sia humiligxo, estas priskribitaj en la kroniko de la viziistoj.

2 Chronicles 33:23

23 Li ne humiligxis antaux la Eternulo, kiel humiligxis lia patro Manase, sed li, Amon, multe kulpigxis.

Ezra 9:3-4

3 Kiam mi auxdis tion, mi dissxiris miajn vestojn kaj mian tunikon, mi elsxiris harojn de mia kapo kaj el mia barbo, kaj mi sidis konsternite. 4 Kaj kolektigxis al mi cxiuj, kiuj timis la vortojn de Dio de Izrael, pro la krimo de la forkaptitoj; kaj mi sidis konsternite gxis la vesperofero.

Ezra 10:1

1 Kiam Ezra pregxis kaj faris konfeson, plorante kaj kusxante antaux la domo de Dio, kolektigxis al li el la Izraelidoj tre granda amaso, viroj, virinoj, kaj infanoj; cxar ankaux la popolo tre multe ploris.

Nehemiah 1:4

4 Kiam mi auxdis tiujn vortojn, mi sidigxis kaj ekploris, kaj funebris dum kelke da tagoj; kaj mi fastis kaj pregxis antaux Dio de la cxielo.

Nehemiah 8:9

9 Kaj Nehxemja, kiu estis la regionestro, kaj la pastro Ezra, la skribisto, kaj la Levidoj, kiuj donadis klarigojn al la popolo, diris al la tuta popolo:CXi tiu tago estas sankta al la Eternulo, via Dio; ne malgxoju kaj ne ploru. CXar la tuta popolo ploris, auxskultante la vortojn de la instruo.

Psalms 51:17

17 Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta; Koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malsxatas.

Psalms 119:120

120 De Via teruro tremas mia karno, Kaj Viajn jugxojn mi timas.

Psalms 119:136

136 Torentojn da akvo elversxas miaj okuloj, Pro tio, ke oni ne plenumas Vian instruon.

Isaiah 46:12

12 Auxskultu Min, vi, kiuj havas malhumilan koron, kiuj estas malproksimaj de la vero:

Isaiah 57:15

15 CXar tiele diras la Plejalta kaj Plejsupra, kiu restas eterne kaj kies nomo estas Sanktulo:Alte kaj en sankta loko Mi logxas, sed ankaux apud afliktito kaj humilulo, por revigligi la spiriton de humiluloj kaj revivigi la koron de afliktitoj.

Isaiah 66:2

2 CXion tion faris ja Mia mano, kaj tiel cxio farigxis, diras la Eternulo. Nur tion Mi rigardas:humilulon kaj spirite-afliktiton, kiu respektegas Mian vorton.

Isaiah 66:5

5 Auxskultu la parolon de la Eternulo, vi, kiuj respektegas Lian parolon:Viaj fratoj, kiuj vin malamas kaj forpusxas pro Mia nomo, diras:La Eternulo montru Sian gloron, por ke ni vidu vian gxojon! Sed ili estos hontigitaj.

Jeremiah 9:1

1 Ho, se mia kapo havus suficxe da akvo kaj miaj okuloj estus fonto da larmoj! tage kaj nokte mi priplorus la mortigitojn el mia popolo.

Jeremiah 13:17

17 Se vi ne auxskultos, tiam mia animo kasxe ploros pro via fiero, gxi ploros maldolcxe, kaj el miaj okuloj fluegos larmoj, cxar kaptita estos la pasxtataro de la Eternulo.

Jeremiah 14:17

17 Kaj diru al ili jenon:Miaj okuloj fluigas larmojn nokte kaj tage kaj ne cxesas, cxar granda malfelicxo trafis la virgulinon, la filinon de mia popolo, frapo tre doloriga.

Jeremiah 26:6

6 tiam Mi agos kun cxi tiu domo kiel kun SXilo, kaj cxi tiun urbon Mi faros malbeno por cxiuj popoloj de la tero.

Jeremiah 36:29-32

29 Kaj pri Jehojakim, regxo de Judujo, diru:Tiele diras la Eternulo:Vi forbruligis tiun skribrulajxon, dirante:Kial vi skribis sur gxi, ke venos la regxo de Babel kaj ruinigos cxi tiun landon kaj ekstermos sur gxi homojn kaj brutojn? 30 Tial tiele diras la Eternulo pri Jehojakim, regxo de Judujo:Ne estos cxi li sidanto sur la trono de David, kaj lia kadavro estos jxetita al la varmego de la tago kaj al la malvarmo de la nokto; 31 kaj Mi punos lin kaj lian idaron kaj liajn servantojn, pro ilia malbonago; kaj Mi venigos sur ilin kaj sur la logxantojn de Jerusalem kaj sur la Judujanojn la tutan malbonon, pri kiu Mi diris al ili, sed ili ne auxskultis. 32 Kaj Jeremia prenis alian skribrulajxon, kaj donis gxin al la skribisto Baruhx, filo de Nerija; kaj tiu skribis sur gxi sub diktado de Jeremia cxiujn vortojn de la libro, kiun Jehojakim, regxo de Judujo, forbruligis per fajro; kaj al ili estis aldonitaj ankoraux multaj similaj vortoj.

Jeremiah 44:22

22 Kaj la Eternulo ne plu povis toleri viajn malbonajn agojn, la abomenindajxojn, kiujn vi faris; tial via lando farigxis dezerto, objekto de teruro kaj de malbeno, kaj neniu logxas en gxi, kiel oni nun vidas.

Ezekiel 9:4

4 Kaj la Eternulo diris al li:Trairu la urbon Jerusalem, kaj marku per litero Tav la fruntojn de tiuj homoj, kiuj gxemas kaj malgxojas pri cxiuj abomenindajxoj, kiuj estas farataj en la urbo.

Micah 6:8

8 Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi:nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaux via Dio.

Luke 19:41

41 Kaj kiam li alproksimigxis, li rigardis la urbon, kaj ploris pro gxi,

Romans 2:4-5

4 Aux cxu vi malestimas la ricxecon de Lia boneco kaj toleremeco kaj pacienco, ne sciante, ke la boneco de Dio alkondukas vin al pento? 5 sed laux via obstineco kaj senpenta koro vi amasigas por vi koleron en la tago de kolero kaj malkasxigo de la justa jugxo de Dio,

Romans 9:2-3

2 ke mi havas grandan malgxojon kaj sencxesan doloron en la koro. 3 CXar mi volus, ke mi estu anatemita for de Kristo por miaj fratoj, miaj parencoj laux la karno;

James 4:6-10

6 Sed Li donas pli grandan gracon. Tial estas dirite:Dio kontrauxstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj Li donas gracon. 7 Submetigxu do al Dio; sed rezistu la diablon, kaj li forkuros de vi. 8 Alproksimigxu al Dio, kaj Li alproksimigxos al vi. Purigu la manojn, vi pekuloj, kaj cxastigu la korojn, vi duoblanimuloj. 9 Mizeru kaj malgxoju kaj ploru; via ridado turnigxu en ploron, kaj via gxojo en malgxojon. 10 Humiligxu antaux la Sinjoro, kaj Li vin altigos.

1 Peter 5:5-6

5 Tiel same, vi plijunuloj, submetu vin al la pliagxuloj. Tial ankaux vi cxiuj submetu vin unu al la alia, kaj zonu vin per humileco; cxar Dio kontrauxstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj donas gracon. 6 Humiligu vin do sub la potencan manon de Dio, por ke Li altigu vin gxustatempe;

Genesis 25:8

8 Kaj Abraham konsumigxis kaj mortis en bona maljuneco, profundagxa kaj sata de vivo, kaj li alkolektigxis al sia popolo.

Deuteronomy 31:16

16 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Jen vi iras dormi kun viaj patroj; kaj cxi tiu popolo komencos malcxasti post fremdaj dioj de tiu lando, en kiun gxi venas, kaj gxi forlasos Min kaj rompos Mian interligon, kiun Mi faris kun gxi.

2 Kings 23:29-30

29 En lia tempo Faraono Nehxo, regxo de Egiptujo, iris kontraux la regxon de Asirio al la rivero Euxfrato. La regxo Josxija iris renkonte al li, kaj cxi tiu mortigis lin en Megido, kiam li ekvidis lin. 30 Kaj liaj servantoj forveturigis lin mortintan el Megido kaj venigis lin en Jerusalemon kaj enterigis lin en lia tombo. Kaj la popolo de la lando prenis Jehoahxazon, filon de Josxija, kaj sanktoleis lin kaj faris lin regxo anstataux lia patro.

1 Chronicles 17:11

11 Kiam finigxos viaj tagoj kaj vi iros al viaj patroj, Mi starigos post vi vian idon, kiu estos el viaj filoj; kaj Mi fortikigos lian regnon.

2 Chronicles 34:28

28 Jen Mi alkolektos vin al viaj patroj, kaj vi iros en vian tombon en paco, kaj viaj okuloj ne vidos la tutan malfelicxon, kiun Mi venigos sur cxi tiun lokon kaj sur gxiajn logxantojn. Kaj ili alportis la respondon al la regxo.

Psalms 37:37

37 Konservu senkulpecon kaj celu veron, CXar estontecon havas homo pacema;

Isaiah 57:1-2

1 La virtulo pereis, kaj neniu prenis tion al sia koro; kaj piaj homoj estas forkaptataj, kaj neniu komprenas, ke for de malbono estas forkaptita la virtulo. 2 Kiu iras gxustan vojon, tiu venas al paco, ripozas sur sia kusxejo.

Jeremiah 22:10

10 Ne ploru pri mortinto kaj ne funebru pri li; sed ploru forte pri tiu, kiu foriras, cxar li ne plu revenos kaj ne revidos la landon de sia naskigxo.

Jeremiah 22:15-16

15 CXu vi regxos per tio, ke vi cxirkauxis vin per cedrajxo? via patro ja ankaux mangxis kaj trinkis, sed li agis lauxjugxe kaj juste, kaj tiam estis al li bone. 16 Li jugxadis la aferojn de premito kaj malricxulo, kaj tiam estis bone. CXu ne tio signifas koni Min? diras la Eternulo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.