Esperanto(i)
13 Kaj ili lotis, kiel la malgrandaj, tiel ankaux la grandaj, laux siaj patrodomoj, por cxiu pordego aparte.
14 Kaj la loto pri la oriento falis por SXelemja; kaj pri lia filo Zehxarja, la sagxa konsilanto, oni lotis, kaj lia loto eliris por la nordo;
15 pri Obed-Edom por la sudo, kaj pri liaj filoj por la provizejo;
16 pri SXupim kaj HXosa por la okcidento, por la Pordego SXalehxet, kie la vojo levigxas, kie gardo staras apud gardo.
17 Oriente estis ses Levidoj, norde kvar cxiutage, sude kvar cxiutage, kaj cxe la provizejoj po du.
18 CXe la alirejo okcidente estis:kvar cxe la vojo, kaj du cxe la alirejo.
19 Tio estis la grupoj da pordegistoj el la Korahxidoj kaj el la Merariidoj.