11 Vi auxdis ja, kion faris la regxoj de Asirio al cxiuj landoj, ruinigante ilin; cxu vi do savigxos?
2 Kings 19:11 Cross References - Esperanto
2 Kings 17:5-11
5 Kaj la regxo de Asirio iris kontraux la tutan landon, venis al Samario, kaj siegxis gxin dum tri jaroj.
6 En la nauxa jaro de Hosxea la regxo de Asirio venkoprenis Samarion, kaj transkondukis la Izraelidojn en Asirion, kaj logxigis ilin en HXalahx, kaj en HXabor, cxe la rivero Gozan, kaj en la urboj de la Medoj.
7 CXar la Izraelidoj pekis kontraux la Eternulo, ilia Dio, kiu elkondukis ilin el la lando Egipta, el sub la mano de Faraono, regxo de Egiptujo, kaj ili adoradis aliajn diojn,
8 kaj agadis laux la legxoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis antaux la Izraelidoj, kaj laux tio, kiel agadis la regxoj de Izrael;
9 kaj la Izraelidoj blasfemadis per malkonvenaj vortoj kontraux la Eternulo, ilia Dio, kaj arangxis al si altajxojn en cxiuj siaj urboj, komencante de la gardostara turo gxis la fortikigita urbo;
10 kaj ili starigis al si statuojn kaj sanktajn stangojn sur cxiu alta monteto kaj sub cxiu verda arbo;
11 kaj ili incensadis tie sur cxiuj altajxoj, kiel la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis antaux ili, kaj faradis malbonajxojn, por inciti la Eternulon;
2 Kings 19:17-18
2 Chronicles 32:13-14
Isaiah 10:8-11
8 cxar li diras:CXu miaj princoj cxiuj ne estas regxoj?
9 CXu Kalno ne estas kiel Karkemisx? cxu HXamat ne estas kiel Arpad? cxu Samario ne estas kiel Damasko?
10 CXar mia mano trafis la regnojn idolistajn, kies idoloj estas pli multaj ol en Jerusalem kaj en Samario,
11 tial, kiel mi agis kun Samario kaj gxiaj idoloj, tiel mi agos kun Jerusalem kaj gxiaj idoloj.