1 En la tria jaro de Hosxea, filo de Ela, regxo de Izrael, ekregxis HXizkija, filo de Ahxaz, regxo de Judujo.
2 Li havis la agxon de dudek kvin jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj dudek naux jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Abi, filino de Zehxarja.
3 Li agadis bone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro David.
4 Li forigis la altajxojn, rompis la statuojn, dehakis la sanktajn stangojn, kaj disbatis la kupran serpenton, kiun faris Moseo; cxar gxis tiu tempo la Izraelidoj incensadis al gxi, kaj oni nomis gxin Nehxusxtan.
5 La Eternulon, Dion de Izrael, li fidis; kaj simila al li ne ekzistis inter cxiuj regxoj de Judujo post li, nek inter tiuj, kiuj estis antaux li.
6 Li forte tenis sin al la Eternulo, ne deturnis sin de Li, kaj li observadis Liajn ordonojn, kiujn la Eternulo donis al Moseo.
7 Kaj la Eternulo estis kun li; cxie, kien li iris, li agis prudente. Li defalis de la regxo de Asirio kaj cxesis servi al li.
8 Li venkobatis la Filisxtojn gxis Gaza kaj gxia regiono, de la gardostara turo gxis la fortikigita urbo.
9 En la kvara jaro de la regxo HXizkija, tio estas en la sepa jaro de Hosxea, filo de Ela, regxo de Izrael, iris SXalmaneser, regxo de Asirio, kontraux Samarion kaj eksiegxis gxin.
10 Kaj li venkoprenis gxin post tri jaroj; en la sesa jaro de HXizkija, tio estas en la nauxa jaro de Hosxea, regxo de Izrael, Samario estis prenita.
11 Kaj la regxo de Asirio transkondukis la Izraelidojn en Asirion, kaj logxigis ilin en HXalahx, kaj en HXabor, cxe la rivero Gozan, kaj en la urboj de la Medoj;
12 pro tio, ke ili ne obeis la vocxon de la Eternulo, sia Dio, kaj malobeis Lian interligon, cxion, kion ordonis Moseo, servanto de la Eternulo, ili ne obeis kaj ne plenumis.
13 En la dek-kvara jaro de la regxo HXizkija eliris Sanhxerib, regxo de Asirio, kontraux cxiujn fortikigitajn urbojn de Judujo, kaj venkoprenis ilin.
14 Tiam HXizkija, regxo de Judujo, sendis al la regxo de Asirio en Lahxisxon, por diri:Mi pekis; returnu vin de mi; kion vi metos sur min, tion mi plenumos. Kaj la regxo de Asirio metis sur HXizkijan, regxon de Judujo, tributon de tricent kikaroj da argxento kaj tridek kikaroj da oro.
15 Kaj HXizkija fordonis la tutan argxenton, kiu trovigxis en la domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la regxa domo.
16 En tiu tempo HXizkija dehakis la pordojn de la templo de la Eternulo, kaj la kolonojn, kiujn HXizkija, regxo de Judujo, estis teginta, kaj donis ilin al la regxo de Asirio.
17 La regxo de Asirio sendis Tartanon kaj Rab-Sarison kaj Rabsxaken el Lahxisx al la regxo HXizkija kun granda militistaro al Jerusalem. Ili iris kaj venis en Jerusalemon. Kiam ili venis, ili starigxis cxe la akvotubo de la supra lageto, kiu estas cxe la vojo de la kampo de fulistoj.
18 Ili vokis la regxon. Kaj eliris al ili Eljakim, filo de HXilkija, la palacestro, kaj SXebna, la skribisto, kaj Joahx, filo de Asaf, la kronikisto.
19 Kaj Rabsxake diris al ili:Diru al HXizkija:Tiele diras la granda regxo, la regxo de Asirio:Kio estas la fido, kiun vi fidas?
20 Vi diris nur busxan babiladon; por milito oni bezonas konsilon kaj forton. Nun kiun vi fidas, ke vi ribelis kontraux mi?
21 Jen vi fidas la apogon de Egiptujo, tiu kano rompita, kiu, se iu sin apogas sur gxi, eniras en lian manon kaj trapikas gxin. Tia estas Faraono, regxo de Egiptujo, por cxiuj, kiuj fidas lin.
22 Eble vi diros al mi:La Eternulon, nian Dion, ni fidas? sed Li estas ja Tiu, kies altajxojn kaj altarojn HXizkija forigis, dirante al Judujo kaj Jerusalem:Antaux cxi tiu altaro adorklinigxu en Jerusalem.
23 Nun provu konkuri kun mia sinjoro, la regxo de Asirio; mi donos al vi du mil cxevalojn-cxu vi povas trovi rajdantojn por ili?
24 Kiel vi povas forigi estron, unu el la plej malgrandaj servantoj de mia sinjoro, kaj fidi Egiptujon pro la cxaroj kaj rajdistoj?
25 Cetere, cxu sen la volo de la Eternulo mi iris kontraux cxi tiun lokon, por ruinigi gxin? La Eternulo diris al mi:Iru kontraux cxi tiun landon kaj ruinigu gxin.
26 Tiam Eljakim, filo de HXilkija, kaj SXebna kaj Joahx diris al Rabsxake:Volu paroli al viaj sklavoj en la lingvo Siria, cxar ni komprenas; sed ne parolu kun ni Jude antaux la oreloj de la popolo, kiu estas sur la murego.
27 Sed Rabsxake diris al ili:CXu al via sinjoro kaj al vi sendis min mia sinjoro, por diri tiujn vortojn? cxu ne al la homoj, kiuj sidas sur la murego, por mangxi sian ekskrementon kaj trinki sian urinon kune kun vi?
28 Kaj Rabsxake starigxis, kaj ekkriis per lauxta vocxo Jude, kaj li ekparolis, dirante:Auxskultu la vortojn de la granda regxo, la regxo de Asirio.
29 Tiele diras la regxo:HXizkija ne forlogu vin, cxar li ne povos savi vin el lia mano.
30 Kaj HXizkija ne fidigu vin per la Eternulo, dirante:La Eternulo certe nin savos, kaj cxi tiu urbo ne estos transdonita en la manojn de la regxo de Asirio.
31 Ne auxskultu HXizkijan; cxar tiele diras la regxo de Asirio:Faru kun mi pacon kaj eliru al mi, kaj mangxu cxiu el sia vinbergxardeno kaj cxiu de sia figarbo kaj trinku cxiu la akvon el sia puto,
32 gxis mi venos kaj prenos vin en landon similan al via lando, en landon de greno kaj mosto, en landon de pano kaj vinbergxardenoj, en landon de olivoj kaj de mielo, kaj vi vivos kaj ne mortos. Kaj ne auxskultu HXizkijan, kiam li forlogas vin per la vortoj:La Eternulo nin savos.
33 CXu la dioj de la nacioj savis cxiu sian landon el la manoj de la regxo de Asirio?
34 Kie estas la dioj de HXamat kaj de Arpad? kie estas la dioj de Sefarvaim, de Hena kaj Iva? cxu ili savis Samarion el miaj manoj?
35 Kiu el cxiuj dioj de tiuj landoj savis sian landon el miaj manoj, ke la Eternulo savu Jerusalemon el miaj manoj?
36 Kaj la popolo silentis kaj nenion respondis al li; cxar estis ordono de la regxo:Ne respondu al li.
37 Kaj Eljakim, filo de HXilkija, la palacestro, kaj SXebna, la skribisto, kaj Joahx, filo de Asaf, la kronikisto, venis al HXizkija en dissxiritaj vestoj, kaj raportis al li la vortojn de Rabsxake.
2 Kings 18 Cross References - Esperanto
2 Kings 15:30
30 Hosxea, filo de Ela, faris konspiron kontraux Pekahx, filo de Remalja, kaj frapis lin kaj mortigis lin, kaj ekregxis anstataux li en la dudeka jaro de Jotam, filo de Uzija.
2 Kings 16:2
2 La agxon de dudek jaroj havis Ahxaz, kiam li farigxis regxo, kaj dek ses jarojn li regxis en Jerusalem; kaj li ne agadis bone antaux la Eternulo, lia Dio, kiel lia patro David.
2 Kings 16:20-17:1
20 Kaj Ahxaz ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo HXizkija.
2 Kings 18:9
9 En la kvara jaro de la regxo HXizkija, tio estas en la sepa jaro de Hosxea, filo de Ela, regxo de Izrael, iris SXalmaneser, regxo de Asirio, kontraux Samarion kaj eksiegxis gxin.
1 Chronicles 3:13
13 la filo de cxi tiu:Ahxaz; la filo de cxi tiu:HXizkija; la filo de cxi tiu:Manase;
2 Chronicles 28:27-29:1
27 Kaj Ahxaz ekdormis kun sian patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo, en Jerusalem; cxar oni ne metis lin en la tombojn de la regxoj de Izrael. Kaj anstataux li ekregxis lia filoj HXizkija.
Matthew 1:9-10
2 Chronicles 29:1-2
Exodus 15:26
26 Kaj Li diris:Se vi auxskultados la vocxon de la Eternulo, via Dio, kaj farados tion, kio placxas al Li, kaj vi atentados Liajn ordonojn kaj observados cxiujn Liajn legxojn, tiam Mi venigos sur vin neniun el tiuj malsanoj, kiujn Mi venigis sur la Egiptojn; cxar Mi estas la Eternulo, via saniganto.
Deuteronomy 6:18
18 Kaj faru juston kaj bonon antaux la okuloj de la Eternulo, por ke estu bone al vi, kaj por ke vi venu kaj ekposedu la bonan landon, pri kiu la Eternulo jxuris al viaj patroj;
1 Kings 3:14
14 Kaj se vi irados laux Miaj vojoj, observante Miajn legxojn kaj ordonojn, kiel iradis via patro David, Mi longigos vian vivon.
1 Kings 11:4
4 En la tempo de maljuneco de Salomono liaj edzinoj turnis lian koron al aliaj dioj, kaj lia koro ne estis tiel plene fordonita al la Eternulo, lia Dio, kiel la koro de lia patro David.
1 Kings 11:38
38 Kaj se vi obeos cxion, kion Mi ordonos al vi, kaj iros laux Miaj vojoj, kaj faros tion, kio placxas al Mi, observante Miajn legxojn kaj Miajn ordonojn, kiel faris Mia servanto David, tiam Mi estos kun vi, kaj konstruos al vi domon fidindan, kiel Mi konstruis al David, kaj Mi donos al vi Izraelon.
1 Kings 15:5
5 pro tio, ke David faradis tion, kio placxas al la Eternulo, kaj dum sia tuta vivo ne forklinigxis de cxio, kion Li ordonis al li, krom la afero kun Urija, la HXetido.
1 Kings 15:11
11 Kaj Asa agadis, kiel placxas al la Eternulo, kiel lia patro David.
2 Kings 20:3
3 Mi petas, ho Eternulo, rememoru, ke mi iradis antaux Vi kun vero kaj koro fidela, kaj mi faradis tion, kio placxas al Vi. Kaj HXizkija lauxte ekploris.
2 Kings 22:2
2 Li agadis bone antaux la Eternulo, kaj iradis tute laux la vojo de sia patro David, kaj ne deflankigxis dekstren, nek maldekstren.
2 Chronicles 29:2
2 Li agadis bone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro David.
2 Chronicles 31:20-21
Job 33:27
27 Li rigardas la homojn, kaj diras: Mi pekis, la veron mi kripligis, Kaj Li ne repagis al mi;
Psalms 119:128
128 Tial mi estimas cxiujn Viajn ordonojn, CXiun vojon de malvero mi malamas.
Romans 7:12
12 Tiel la legxo estas sankta, kaj la ordono estas sankta kaj justa kaj bona.
Ephesians 6:1
1 Infanoj, obeu al viaj gepatroj en la Sinjoro, cxar tio decas.
Exodus 23:24
24 ne adoru iliajn diojn kaj ne servu ilin, kaj ne agu kiel ili agas, sed frakasu ilin kaj detruu iliajn statuojn.
Leviticus 26:30
30 Kaj Mi detruos viajn altajxojn kaj ruinigos viajn kolonojn de la suno, kaj Mi jxetos viajn kadavrojn sur la rompitajxojn de viaj idoloj, kaj Mia animo abomenos vin.
Numbers 21:8-9
Deuteronomy 7:5
5 Sed tiele agu kun ili:iliajn altarojn detruu kaj iliajn statuojn rompu kaj iliajn sanktajn stangojn dishaku kaj iliajn idolojn forbruligu per fajro.
Deuteronomy 12:2-3
2 Ekstermu cxiujn lokojn, kie la popoloj, kiujn vi ekposedos, servis al siaj dioj sur la altaj montoj kaj sur la montetoj kaj sub cxiu verda arbo.
3 Kaj detruu iliajn altarojn, kaj rompu iliajn monumentojn, kaj iliajn sanktajn stangojn forbruligu per fajro, kaj la figurojn de iliaj dioj disbatu, kaj ekstermu ilian nomon de tiu loko.
Judges 6:25
25 Kaj en tiu nokto diris al li la Eternulo:Prenu junan bovon de via patro, kaj alian bovon sepjaran, kaj detruu la altaron de Baal, kiu estas cxe via patro, kaj la sanktan stangon, kiu estas apud gxi, dehaku;
Judges 6:28
28 Kiam frue matene la urbanoj levigxis, ili ekvidis, ke la altaro de Baal estas detruita, kaj la sankta stango, kiu estas apud gxi, estas dehakita, kaj la dua bovo estas alportita kiel brulofero sur la konstruita altaro.
1 Kings 3:2-3
1 Kings 15:12-14
12 Kaj li elpelis la malcxastistojn el la lando, kaj forigis cxiujn idolojn, kiujn faris liaj patroj.
13 Kaj ecx sian patrinon Maahxa li senigis je sxia titolo de regxino, pro tio, ke sxi faris idolon por Asxtar. Kaj Asa dishakis sxian idolon kaj forbruligis cxe la torento Kidron.
14 Tamen la altajxoj ne estis forigitaj; sed la koro de Asa estis perfekta cxe la Eternulo dum lia tuta vivo.
1 Kings 22:43
43 Li iradis tute laux la vojo de sia patro Asa; li ne deturnigxis de gxi, agante tiel, kiel placxas al la Eternulo. Nur la altajxoj ne estis forigitaj; la popolo ankoraux oferportadis kaj incensadis sur la altajxoj.
2 Kings 12:3
3 Nur la altajxojn oni ne senfunkciigis; la popolo cxiam ankoraux oferadis kaj incensadis sur la altajxoj.
2 Kings 14:4
4 La altajxoj ne estis senfunkciigitaj; la popolo cxiam ankoraux oferadis kaj incensadis sur la altajxoj.
2 Kings 15:4
4 Nur la altajxoj ne estis senfunkciigitaj; la popolo cxiam ankoraux oferadis kaj incensadis sur la altajxoj.
2 Kings 15:35
35 Sed la altajxoj ne estis senfunkciigitaj; la popolo cxiam ankoraux oferadis kaj incensadis sur la altajxoj. Li konstruis la supran pordegon cxe la domo de la Eternulo.
2 Kings 16:15
15 Kaj la regxo Ahxaz ordonis al la pastro Urija, dirante:Sur la granda altaro bruligu la matenan bruloferon, la vesperan farunoferon, la bruloferon de la regxo kaj lian farunoferon, la bruloferon de la tuta popolo, ilian farunoferon kaj ilian versxoferon, kaj per la tuta sango de brulofero kaj per la tuta sango de bucxofero aspergu gxin; sed la kupra altaro restu, gxis mi pripensos pri gxi.
2 Kings 18:22
22 Eble vi diros al mi:La Eternulon, nian Dion, ni fidas? sed Li estas ja Tiu, kies altajxojn kaj altarojn HXizkija forigis, dirante al Judujo kaj Jerusalem:Antaux cxi tiu altaro adorklinigxu en Jerusalem.
2 Kings 23:4
4 Kaj la regxo ordonis al la cxefpastro HXilkija kaj al la duagradaj pastroj kaj al la pordogardistoj, ke oni elportu el la templo de la Eternulo cxiujn objektojn, faritajn por Baal kaj por Asxtar kaj por la tuta armeo de la cxielo; kaj oni forbruligis ilin ekster Jerusalem sur la kampo Kidron, kaj oni forportis ilian cindron en Bet-Elon.
2 Chronicles 19:3
3 Tamen bonajxoj estas trovitaj en vi, cxar vi ekstermis la sanktajn stangojn el la lando kaj direktis vian koron al la sercxado de Dio.
2 Chronicles 31:1
1 Kiam cxio cxi tio finigxis, cxiuj Izraelidoj, kiuj tie trovigxis, eliris en la urbojn de Judujo, kaj disrompis la statuojn, dishakis la sanktajn stangojn, kaj detruis la altajxojn kaj la altarojn en la tuta Judujo kaj en la regionoj de Benjamen, de Efraim, kaj de Manase, gxis plena ekstermo. Kaj reiris cxiuj Izraelidoj cxiu al sia posedajxo, al siaj urboj.
2 Chronicles 33:3
3 Li konstruis denove la altajxojn, kiujn detruis lia patro HXizkija; kaj li starigis altarojn al la Baaloj, faris sanktajn stangojn, kaj adorklinigxis antaux la tuta armeo de la cxielo kaj servis al gxi.
Psalms 78:58
58 Ili kolerigis Lin per siaj altajxoj, Kaj per siaj idoloj ili Lin incitis.
Ezekiel 20:28-29
28 Mi venigis ilin en la landon, pri kiu Mi per levo de mano promesis, ke Mi donos gxin al ili; sed cxie, kie ili vidis ian altan monteton aux ian brancxoricxan arbon, ili bucxis tie siajn oferojn kaj alportis tien siajn kolerigantajn donojn, metis tien siajn agrablajn odorajxojn kaj versxis tie siajn versxoferojn.
29 Kaj Mi diris al ili:Kio estas tiu altajxo, sur kiun vi iras? Kaj oni donis al tiu loko la nomon Altajxo gxis la nuna tago.
John 3:14-15
2 Kings 19:10
10 Tiele diru al HXizkija, regxo de Judujo:Ne forlogu vin via Dio, kiun vi fidas, dirante:Jerusalem ne estos transdonita en la manojn de la regxo de Asirio.
2 Kings 19:15-19
15 Kaj HXizkija ekpregxis al la Eternulo, kaj diris:Ho Eternulo, Dio de Izrael, sidanta sur la keruboj! Vi estas la sola Dio super cxiuj regnoj de la tero, Vi kreis la cxielon kaj la teron;
16 klinu, ho Eternulo, Vian orelon, kaj auxskultu; malfermu, ho Eternulo, Viajn okulojn, kaj rigardu; kaj auxdu la vortojn de Sanhxerib, kiujn li sendis, por insulti la Dion vivantan.
17 Estas vero, ho Eternulo, la regxoj de Asirio ruinigis la popolojn kaj ilian teron,
18 kaj jxetis iliajn diojn en fajron; cxar tio estis ne dioj, sed faritajxoj de homaj manoj, ligno kaj sxtono; ili ekstermis ilin.
19 Sed nun, ho Eternulo, nia Dio, savu nin do kontraux liaj manoj, por ke cxiuj regnoj de la tero eksciu, ke Vi, ho Eternulo, estas sola.
2 Kings 23:25
25 Ne estis antaux li regxo simila al li, kiu turnis sin al la Eternulo per sia tuta koro kaj per sia tuta animo kaj per sia tuta forto, konforme al la tuta instruo de Moseo; kaj post li ne aperis simila al li.
2 Chronicles 14:11
11 Kaj Asa ekvokis al la Eternulo, sia Dio, kaj diris:Ho Eternulo, por Vi ne estas diferenco helpi al grandnombrulo aux al senfortulo; helpu do al ni, ho Eternulo, nia Dio, cxar sur Vi ni nin apogas kaj en Via nomo ni venis kontraux cxi tiun grandan anaron. Ho Eternulo, Vi estas nia Dio; kontraux Vi neniu homo montrigxu forta.
2 Chronicles 16:7-9
7 En tiu tempo venis la antauxvidisto HXanani al Asa, regxo de Judujo, kaj diris al li:CXar vi apogis vin sur la regxo de Sirio, kaj ne apogis vin sur la Eternulo, via Dio, tial savigxis el via mano la militistaro de la regxo de Sirio.
8 CXu la Etiopoj kaj Luboj ne estis kun granda forto, kun cxaroj kaj rajdistoj en tre granda nombro? tamen, cxar vi apogis vin sur la Eternulo, Li transdonis ilin en vian manon;
9 cxar la okuloj de la Eternulo cxirkauxrigardas la tutan teron, por subteni tiujn, kies koro estas plene aldonita al Li. Malsagxe vi agis per cxi tio; pro tio de nun vi havos militojn.
2 Chronicles 20:20
20 Ili levigxis frue matene kaj eliris al la dezerto de Tekoa; kaj kiam ili eliris, starigxis Jehosxafat, kaj diris:Auxskultu min, ho Judoj kaj logxantoj de Jerusalem! kredu je la Eternulo, via Dio, kaj havu fidon; kredu je Liaj profetoj, kaj vi havos sukceson.
2 Chronicles 20:35
35 Poste Jehosxafat, regxo de Judujo, amikigxis kun Ahxazja, regxo de Izrael, kiu agadis malpie.
2 Chronicles 32:7-8
7 Estu kuragxaj kaj fortaj, ne timu, kaj ne sentu teruron antaux la regxo de Asirio kaj antaux la tuta homamaso, kiu estas kun li, cxar kun ni estas pli, ol kun li:
8 kun li estas brako karna, sed kun ni estas la Eternulo, nia Dio, por helpi al ni kaj por batali en niaj bataloj. Kaj la popolo vigligxis de la vortoj de HXizkija, regxo de Judujo.
Job 13:15
15 Li ja mortigos min, kaj mi ne havas esperon; Sed pri mia konduto mi volas disputi antaux Li.
Psalms 13:5
5 Sed mi esperas al Via favorkoreco; Mia koro gxojas pro Via savo.
Psalms 27:1-2
Psalms 46:1-2
Psalms 84:12
12 Ho Eternulo Cebaot, bone estas al la homo, kiu Vin fidas.
Psalms 146:5-6
Jeremiah 17:7-8
Matthew 27:43
43 Li apogis sin al Dio; Tiu savu lin, se Li amas lin; cxar li diris:Mi estas la Filo de Dio.
Ephesians 1:12
12 por ke ni estu por la lauxdo de Lia gloro, ni, kiuj antauxe esperis en Kristo;
Deuteronomy 10:20
20 La Eternulon, vian Dion, timu; al Li servu kaj al Li algluigxu kaj per Lia nomo jxuru.
Joshua 23:8
8 nur al la Eternulo, via Dio, alfortikigxu, kiel vi faris gxis la nuna tago.
2 Kings 17:13
13 Kaj la Eternulo avertis la Izraelidojn kaj la Judojn per cxiuj Siaj profetoj kaj viziistoj, dirante:Returnu vin de viaj malbonaj vojoj, kaj plenumu Miajn ordonojn kaj legxojn, laux la tuta instruo, kiun Mi donis al viaj patroj kaj kiun Mi sendis al vi per Miaj servantoj, la profetoj.
2 Kings 17:16
16 kaj ili forlasis cxiujn ordonojn de la Eternulo, ilia Dio, kaj faris al si fandajxon de du bovidoj kaj faris sanktan stangon kaj adorklinigxis antaux la tuta armeo de la cxielo kaj servis al Baal;
2 Kings 17:19
19 Sed ankaux la Judoj ne obeis la ordonojn de la Eternulo, sia Dio, kaj ili sekvis la morojn de la Izraelidoj, kiujn tiuj starigis.
Jeremiah 11:4
4 kiun Mi donis al viaj patroj, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta, el la fera forno, dirante:Obeu Mian vocxon, kaj faru cxion, kion Mi ordonas al vi; kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos via Dio;
John 14:15
15 Se vi min amas, vi observos miajn ordonojn.
John 14:21
21 Kiu havas miajn ordonojn kaj observas ilin, tiu estas, kiu min amas; kaj kiu min amas, tiu estos amata de mia Patro, kaj mi amos lin, kaj elmontros min al li.
John 15:10
10 Se vi observos miajn ordonojn, vi restados en mia amo tiel same, kiel mi observis la ordonojn de mia Patro kaj restadas en Lia amo.
John 15:14
14 Vi estas miaj amikoj, se vi faras tion, kion mi al vi ordonas.
Acts 11:23
23 li, veninte, kaj vidante la gracon de Dio, gxojis; kaj li admonis ilin cxiujn, ke kun korfirmeco ili restu fidelaj al la Sinjoro;
1 John 5:3
3 CXar jen estas la amo al Dio:ke ni observas Liajn ordonojn; kaj Liaj ordonoj ne estas pezaj.
Genesis 21:22
22 Kaj en tiu tempo Abimelehx kaj lia militestro Pihxol diris al Abraham jene: Dio estas kun vi en cxio, kion vi faras;
Genesis 39:2-3
1 Samuel 18:5
5 Kaj David iradis cxien, kien sendis lin Saul, kaj agadis prudente; kaj Saul faris lin estro de la militistoj, kaj tio placxis al la tuta popolo kaj ankaux al la servantoj de Saul.
1 Samuel 18:14
14 Kaj David estis prudenta en cxiuj siaj agoj, kaj la Eternulo estis kun li.
2 Samuel 8:6
6 Kaj David restigis garnizonojn en la Damaska Sirio, kaj la Sirianoj submetigxis al David kaj alportis tributojn. Kaj la Eternulo helpis al David cxie, kien li iris.
2 Samuel 8:14
14 Kaj li starigis en Edomujo garnizonojn, en la tuta Edomujo li starigis garnizonojn; kaj cxiuj Edomidoj submetigxis al David. Kaj la Eternulo helpis al David cxie, kien li iris.
2 Kings 16:7
7 Ahxaz sendis senditojn al Tiglat-Pileser, regxo de Asirio, por diri:Mi estas via servanto kaj via filo; venu, kaj savu min kontraux la mano de la regxo de Sirio kaj kontraux la mano de la regxo de Izrael, kiuj levigxis kontraux mi.
2 Kings 18:20
20 Vi diris nur busxan babiladon; por milito oni bezonas konsilon kaj forton. Nun kiun vi fidas, ke vi ribelis kontraux mi?
2 Chronicles 15:2
2 Kaj li eliris antaux Asan, kaj diris al li:Auxskultu min, ho Asa kaj cxiuj Jehudaidoj kaj Benjamenidoj:la Eternulo estas kun vi, kiam vi estas kun Li; kaj se vi Lin sercxos, vi Lin trovos, sed se vi Lin forlasos, Li forlasos vin.
2 Chronicles 31:21
21 Kaj en cxiuj faroj, kiujn li entreprenis koncerne la servadon en la domo de Dio, la instruon kaj la ordonon pri la sinturnado al sia Dio, li agadis el la tuta koro, kaj li havis sukceson.
2 Chronicles 32:30
30 Li, HXizkija, sxtopkovris la supran fonton de Gihxon kaj direktis gxin malsupren al la okcidenta flanko de la urbo de David. Kaj HXizkija havis sukceson en cxiu sia faro.
Psalms 1:3
3 Kaj li estos kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj, Donanta sian frukton en sia tempo, Kaj kies folio ne velkas; Kaj en cxio, kion li faras, li sukcesos.
Psalms 46:11
11 La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.
Psalms 60:12
12 Kun Dio ni faros heroajxojn; Kaj Li dispremos niajn malamikojn.
Matthew 1:23
23 Jen virgulino gravedigxos kaj naskos filon, Kaj oni donos al li la nomon Emanuel; tio estas, Dio kun ni.
Matthew 28:20
20 instruante ilin observi cxion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi cxiujn tagojn, gxis la maturigxo de la mondagxo.
Acts 7:9-10
Romans 8:31
31 Kion do ni diru pri cxi tio? Se Dio estas por ni, kiu estas kontraux ni?
2 Kings 17:9
9 kaj la Izraelidoj blasfemadis per malkonvenaj vortoj kontraux la Eternulo, ilia Dio, kaj arangxis al si altajxojn en cxiuj siaj urboj, komencante de la gardostara turo gxis la fortikigita urbo;
1 Chronicles 4:41
41 Kaj venis tiuj, kiuj jxus estas cititaj, en la tempo de HXizkija, regxo de Judujo, kaj disbatis iliajn tendojn, kaj ankaux la Meunojn, kiuj tie trovigxis, kaj ekstermis ilin por cxiam kaj eklogxis sur ilia loko, cxar tie estis pasxtejo por iliaj sxafoj.
2 Chronicles 26:10
10 Li konstruis ankaux turojn en la dezerto kaj elhakis multe da putoj, cxar li havis multe da brutoj sur la malaltajxo kaj sur la ebenajxo; li havis ankaux terkultivistojn kaj vinberistojn sur la montoj kaj kreskotauxgaj lokoj, cxar li estis amanto de la tero.
2 Chronicles 28:18
18 Ankaux la Filisxtoj invadis la urbojn de la malaltajxo kaj de la sudo de Judujo, kaj venkoprenis la urbojn Bet-SXemesx, Ajalon, Gederot, Sohxo kun gxiaj filinurboj, Timna kun gxiaj filinurboj, kaj Gimzo kun gxiaj filinurboj, kaj enlogxigxis tie.
Isaiah 5:2
2 kaj li cxirkauxfosis gxin, sensxtonigis gxin, kaj plantis en gxi plej bonspecajn vinberbrancxojn; kaj li konstruis turon meze de gxi, kaj ankaux vinpremejon li elhakis en gxi; kaj li esperis, ke gxi donos bonajn vinberojn, sed gxi donis senvalorajn berojn.
Isaiah 14:29
29 Ne gxoju, tuta Filisxtujo, ke rompita estas la vergo, kiu vin batadis; cxar el la radiko de serpento eliros vipuro, kaj gxia produkto estos fluganta serpento.
2 Kings 17:3-23
3 Kontraux lin iris SXalmaneser, regxo de Asirio, kaj Hosxea farigxis lia servanto kaj donadis al li tributon.
4 Kiam la regxo de Asirio rimarkis cxe Hosxea perfidon, cxar li sendis senditojn al So, regxo de Egiptujo, kaj ne liveris tributon al la regxo de Asirio, kiel cxiujare, tiam la regxo de Asirio kaptis lin kaj metis lin en malliberejon.
5 Kaj la regxo de Asirio iris kontraux la tutan landon, venis al Samario, kaj siegxis gxin dum tri jaroj.
6 En la nauxa jaro de Hosxea la regxo de Asirio venkoprenis Samarion, kaj transkondukis la Izraelidojn en Asirion, kaj logxigis ilin en HXalahx, kaj en HXabor, cxe la rivero Gozan, kaj en la urboj de la Medoj.
7 CXar la Izraelidoj pekis kontraux la Eternulo, ilia Dio, kiu elkondukis ilin el la lando Egipta, el sub la mano de Faraono, regxo de Egiptujo, kaj ili adoradis aliajn diojn,
8 kaj agadis laux la legxoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis antaux la Izraelidoj, kaj laux tio, kiel agadis la regxoj de Izrael;
9 kaj la Izraelidoj blasfemadis per malkonvenaj vortoj kontraux la Eternulo, ilia Dio, kaj arangxis al si altajxojn en cxiuj siaj urboj, komencante de la gardostara turo gxis la fortikigita urbo;
10 kaj ili starigis al si statuojn kaj sanktajn stangojn sur cxiu alta monteto kaj sub cxiu verda arbo;
11 kaj ili incensadis tie sur cxiuj altajxoj, kiel la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis antaux ili, kaj faradis malbonajxojn, por inciti la Eternulon;
12 kaj ili servadis al la idoloj, pri kiuj la Eternulo diris al ili:Ne faru tion.
13 Kaj la Eternulo avertis la Izraelidojn kaj la Judojn per cxiuj Siaj profetoj kaj viziistoj, dirante:Returnu vin de viaj malbonaj vojoj, kaj plenumu Miajn ordonojn kaj legxojn, laux la tuta instruo, kiun Mi donis al viaj patroj kaj kiun Mi sendis al vi per Miaj servantoj, la profetoj.
14 Sed ili ne auxskultis, kaj ili malmoligis sian nukon simile al la nuko de iliaj patroj, kiuj ne fidis la Eternulon, sian Dion;
15 kaj ili malestimis Liajn legxojn, kaj Lian interligon, kiun Li faris kun iliaj patroj, kaj Liajn avertojn, per kiuj Li avertis ilin, kaj ili sekvis vantajxon kaj vantigxis, kaj sekvis la naciojn, kiuj estis cxirkaux ili kaj pri kiuj la Eternulo ordonis al ili, ke ili ne imitu ilin;
16 kaj ili forlasis cxiujn ordonojn de la Eternulo, ilia Dio, kaj faris al si fandajxon de du bovidoj kaj faris sanktan stangon kaj adorklinigxis antaux la tuta armeo de la cxielo kaj servis al Baal;
17 kaj ili trairigadis siajn filojn kaj siajn filinojn tra fajro kaj sorcxadis kaj auxguradis kaj fordonis sin al farado de malbono antaux la okuloj de la Eternulo, por inciti Lin.
18 Tial la Eternulo forte ekkoleris kontraux la Izraelidoj, kaj forpusxis ilin de antaux Sia vizagxo. Restis nur sole la tribo de Jehuda.
19 Sed ankaux la Judoj ne obeis la ordonojn de la Eternulo, sia Dio, kaj ili sekvis la morojn de la Izraelidoj, kiujn tiuj starigis.
20 Kaj abomenis la Eternulo la tutan idaron de Izrael kaj humiligis ilin kaj transdonis ilin en la manon de rabantoj, gxis Li tute forjxetis ilin de antaux Si.
21 CXar la Izraelidoj defalis de la domo de David, kaj prenis al si kiel regxon Jerobeamon, filon de Nebat; kaj Jerobeam deturnis Izraelon de la Eternulo kaj entiris ilin en grandan pekon.
22 Kaj la Izraelidoj iradis en cxiuj pekoj de Jerobeam, kiujn li faris, ne deturnante sin de ili,
23 gxis la Eternulo forpusxis Izraelon de antaux Sia vizagxo, kiel Li diris per cxiuj Siaj servantoj, la profetoj; kaj Izrael estas elpelita el sia lando en Asirion gxis la nuna tago.
2 Kings 18:1
1 En la tria jaro de Hosxea, filo de Ela, regxo de Izrael, ekregxis HXizkija, filo de Ahxaz, regxo de Judujo.
Hosea 10:14
14 Sed farigxos tumulto en via popolo, kaj cxiuj viaj fortikajxoj estos detruitaj, kiel SXalman detruis Bet-Arbelon dum la milito; mortigita estos la patrino kune kun siaj infanoj.
Hosea 13:16
16 Samario suferos, cxar gxi ribelis kontraux sia Dio. De glavo ili falos; iliaj malgrandaj infanoj estos frakasitaj, iliaj gravedulinoj estos dishakitaj.
Amos 3:11-4:3
11 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Malamiko aperos kaj cxirkauxos la landon, kaj li desxiros de vi vian forton, kaj viaj palacoj estos prirabitaj.
Amos 6:7
7 ili tial nun estos la unuaj, kiuj iros en forkaptitecon, kaj la gxojkriado de la dorlotigxantoj finigxos.
Amos 9:1-4
1 Mi vidis la Eternulon, kiu staris super la altaro; kaj Li diris:Frapu la kapitelon, ke la fostoj ekskuigxu kaj la pecoj falu sur la kapojn de cxiuj; kaj ilian naskitaron Mi mortigos per glavo, neniu el ili forkuros, neniu el ili savigxos.
2 Ecx se ili enfosus sin en SXeolon, ecx de tie Mia mano ilin prenos; ecx se ili suprenirus en la cxielon, Mi de tie depusxos ilin.
3 Se ili kasxus sin sur la supro de Karmel, Mi tie elsercxos kaj prenos ilin; se ili kasxigxus for de Miaj okuloj sur la fundo de la maro, ecx tie Mi ordonos al la serpento, ke gxi piku ilin.
4 Se ili iros en forkaptitecon antaux siaj malamikoj, ankaux tie Mi ordonos al la glavo mortigi ilin. Mi direktos sur ilin Miajn okulojn por malfelicxo, ne por bono.
Micah 1:6-9
6 Tial Mi faros Samarion sxtonamaso sur la kampo, por plantado de vinberoj; Mi disjxetos gxiajn sxtonojn en la valon kaj nudigos gxiajn fundamentojn.
7 CXiuj gxiaj idoloj estos disbatitaj, cxiuj gxiaj promalcxastaj donacoj estos forbruligitaj per fajro, kaj cxiujn gxiajn statuojn Mi ruinigos; cxar per promalcxastaj donacoj gxi ilin arangxis, kaj promalcxastaj donacoj ili farigxos denove.
8 Pri tio mi ploras kaj gxemas, iras sensxue kaj nude; mi krias plende, kiel la sxakaloj, kaj estas malgaja, kiel la strutoj.
9 CXar senespera estas gxia plago, gxi venis gxis Judujo, atingis gxis la pordego de mia popolo, gxis Jerusalem.
Micah 6:16
16 Konservigxis cxe vi la moroj de Omri kaj cxiuj faroj de la domo de Ahxab, kaj vi sekvas iliajn konsilojn, por ke Mi faru vin dezerto, viajn logxantojn mokatajxo, kaj por ke vi portu sur vi la malhonoron de Mia popolo.
Micah 7:13
13 La lando estos dezerta pro gxiaj logxantoj, pro la fruktoj de iliaj agoj.
2 Kings 17:6
6 En la nauxa jaro de Hosxea la regxo de Asirio venkoprenis Samarion, kaj transkondukis la Izraelidojn en Asirion, kaj logxigis ilin en HXalahx, kaj en HXabor, cxe la rivero Gozan, kaj en la urboj de la Medoj.
2 Kings 19:11
11 Vi auxdis ja, kion faris la regxoj de Asirio al cxiuj landoj, ruinigante ilin; cxu vi do savigxos?
1 Chronicles 5:26
26 tial Dio de Izrael ekscitis kontraux ili la spiriton de Pul, regxo de Asirio, kaj la spiriton de Tiglat-Pileser, regxo de Asirio, kaj li elpatrujigis la Rubenidojn, la Gadidojn, kaj la duontribon de la Manaseidoj, kaj forkondukis ilin en HXalahxon, HXaboron, Haran, kaj al la rivero Gozan gxis la nuna tago.
Isaiah 7:8
8 CXar la kapo de Sirio estas Damasko, kaj la kapo de Damasko estas Recin, kaj post sesdek kvin jaroj Efraim cxesos esti popolo.
Isaiah 8:4
4 CXar antaux ol la knabo povoscios voki:Mia patro, kaj Mia patrino, la ricxajxon de Damasko kaj la rabakiron de Samario oni portos antaux la regxo de Asirio.
Isaiah 9:9-21
9 Tion sciu la tuta popolo, Efraim kaj la logxantoj de Samario, kiuj diras kun fiereco kaj kun malhumila koro:
10 Brikoj falis, sed el hakitaj sxtonoj ni konstruos; sikomoroj estas dishakitaj, sed ni anstatauxigos ilin per cedroj.
11 La Eternulo fortigos kontraux ili la malamikojn de Recin, kaj liajn kontrauxulojn Li ekscitos,
12 la Sirianojn de antauxe kaj la Filisxtojn de malantauxe; kaj ili formangxos Izraelon per la tuta busxo. Malgraux cxio cxi tio ne kvietigxis Lia kolero, kaj Lia brako estas ankoraux etendita.
13 Sed la popolo ne turnas sin al Tiu, kiu gxin batas, kaj la Eternulon Cebaot ili ne sercxas.
14 Tial la Eternulo dehakos cxe Izrael la kapon kaj la voston, brancxon kaj kanon, en unu tago.
15 Maljunulo kaj eminentulo estas la kapo; kaj profeto, kiu instruas malverajxon, estas la vosto.
16 La gvidantoj de tiu popolo erarigas, kaj la gvidatoj pereos.
17 Tial la Sinjoro ne gxojos pro iliaj junuloj, kaj iliajn orfojn kaj vidvinojn Li ne kompatos; cxar cxiuj estas hipokrituloj kaj malbonaguloj, kaj cxiu busxo parolas malnoblajxon. Malgraux cxio cxi tio ne kvietigxis Lia kolero, kaj Lia brako estas ankoraux etendita.
18 CXar la malbonageco ekbrulis kiel fajro, dornojn kaj pikarbustojn gxi formangxas, gxi brulas en densejo de arbaro, kaj levigxas kolonoj da fumo.
19 De la kolero de la Eternulo Cebaot ekbrulis la tero, kaj la popolo farigxis mangxajxo por la fajro; neniu kompatas sian fraton.
20 Oni trancxas dekstre kaj restas malsataj, oni mangxas maldekstre kaj ne satigxas; cxiu mangxas la karnon de sia brako.
21 Manase estas kontraux Efraim, kaj Efraim kontraux Manase, ambaux kune kontraux Jehuda. Malgraux cxio cxi tio Lia kolero ne kvietigxis, kaj Lia brako estas ankoraux etendita.
Isaiah 10:5
5 Ve al la Asiriano, la vergo de Mia kolero! la bastono en iliaj manoj estas Mia indigno.
Isaiah 10:11
11 tial, kiel mi agis kun Samario kaj gxiaj idoloj, tiel mi agos kun Jerusalem kaj gxiaj idoloj.
Isaiah 37:12
12 CXu ilin savis la dioj de la nacioj, kiujn ekstermis miaj patroj, la naciojn de Gozan kaj HXaran kaj Recef kaj la filojn de Eden en Telasar?
Hosea 8:8-9
Hosea 9:3
3 Ili ne logxos en la lando de la Eternulo; Efraim revenos en Egiptujon, kaj en Asirio ili mangxos malpurajxon.
Amos 5:1-3
1 Auxskultu cxi tiun vorton, per kiu mi plorkantas pri vi, ho domo de Izrael.
2 Falis kaj ne relevigxos la virgulino de Izrael; sxi estas jxetita sur la teron, kaj neniu sxin restarigos.
3 CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:La urbo, kiu elirigas milon, restos nur kun cento, kaj tiu, kiu elirigas centon, restos nur kun deko en la domo de Izrael.
Amos 5:6
6 Turnu vin al la Eternulo, kaj vivu, por ke la domo de Jozef ne ekflamu kiel fajro, kiu ekstermos, kaj neniu estingos en Bet-El.
Amos 5:25-27
25 CXu bucxoferojn kaj farunoferojn vi alportadis al Mi en la dezerto dum kvardek jaroj, ho domo de Izrael?
26 Vi portis la tabernaklon de via Molehx, la kolonon de via idolo, la stelon de via dio, kiun vi faris al vi.
27 Tial Mi elpatrujigos vin trans Damaskon, diras la Eternulo, kies nomo estas Dio Cebaot.
Acts 7:43
43 Kaj vi portis la tabernaklon de Molehx Kaj la stelon de la dio Refan, La figurajxojn, kiujn vi faris, por adorklinigxi al ili; Kaj Mi elpatrujigos vin preter Babelon.
Numbers 12:7
7 sed ne tiel estas kun Mia sklavo Moseo:en Mia tuta domo li estas konfidato.
Deuteronomy 8:20
20 simile al la popoloj, kiujn la Eternulo pereigas antaux vi, tiel vi pereos; pro tio, ke vi ne obeos la vocxon de la Eternulo, via Dio.
Deuteronomy 11:28
28 kaj malbenon, se vi ne auxskultos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, sed forflankigxos de la vojo, kiun mi ordonas al vi hodiaux, kaj sekvos diojn aliajn, kiujn vi ne konas.
Deuteronomy 29:24-28
24 cxiuj popoloj diros:Pro kio la Eternulo tiel agis kun cxi tiu lando? pro kio estis tiu granda flamo de kolero?
25 Kaj oni respondos:Pro tio, ke ili forlasis la interligon de la Eternulo, la Dio de iliaj patroj, kiun Li faris kun ili, kiam Li elkondukis ilin el la lando Egipta,
26 kaj ili iris kaj servis al aliaj dioj kaj adorklinigxis al ili, al dioj, kiujn ili ne konis kaj kiujn Li ne destinis por ili:
27 pro tio ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux tiu lando, kaj Li venigis sur gxin cxiujn malbenojn, kiuj estas skribitaj en cxi tiu libro;
28 kaj la Eternulo eljxetis ilin el ilia lando en kolero kaj en furiozo kaj en granda indigno, kaj Li jxetis ilin en landon alian, kiel ni vidas nun.
Deuteronomy 31:17
17 Kaj ekflamos Mia kolero kontraux gxi en tiu tago, kaj Mi forlasos ilin kaj kasxos Mian vizagxon for de ili, kaj ili estos konsumitaj, kaj trafos ilin multaj malfelicxoj kaj mizeroj; kaj ili diros en tiu tago:CXu ne pro tio, ke nia Dio ne estas inter ni, trafis nin cxi tiuj malfelicxoj?
Deuteronomy 34:5
5 Kaj mortis tie Moseo, la servanto de la Eternulo, en la lando Moaba, laux la diro de la Eternulo.
Joshua 1:1
1 Post la morto de Moseo, servanto de la Eternulo, la Eternulo diris al Josuo, filo de Nun, helpanto de Moseo, jene:
1 Kings 9:6
6 Sed se vi kaj viaj filoj deturnos vin de Mi, kaj ne observos Miajn ordonojn kaj Miajn legxojn, kiujn Mi donis al vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adorklinigxos al ili:
Nehemiah 9:17
17 ili ne volis obei, kaj ne memoris Viajn mirindajxojn, kiujn Vi faris sur ili; ili malmoligis sian nukon kaj starigis al si estron, por reveni ribele al sia sklaveco. Sed Vi estas Dio pardonema, indulgema kaj kompatema, pacienca kaj favorkora, kaj Vi ne forlasis ilin.
Nehemiah 9:26-27
26 Kaj ili farigxis malobeemaj kaj defalis de Vi kaj jxetis Vian instruon malantaux sian dorson; Viajn profetojn, kiuj admonis ilin returni sin al Vi, ili mortigis; kaj ili faris grandajn blasfemojn.
27 Tiam Vi transdonis ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj cxi tiuj premis ilin. Sed en la tempo de sia mizero ili vokis al Vi, kaj Vi el la cxielo auxdis, kaj pro Via granda favorkoreco Vi donis al ili savantojn, kiuj savis ilin el la manoj de iliaj malamikoj.
Psalms 107:17
17 La malsagxuloj suferis pro siaj pekaj vojoj Kaj pro siaj krimoj;
Isaiah 1:19
19 Se vi estos humilaj kaj obeemaj, vi mangxos la bonajxon de la tero;
Jeremiah 3:8
8 Mi vidis cxiujn adultajxojn de la defalinta Izrael, kaj Mi forpelis sxin kaj donis al sxi eksedzigan leteron; tamen ne ektimis sxia perfidema fratino Judujo, sed sxi iris kaj ankaux malcxastis.
Jeremiah 7:23
23 nur cxi tion Mi ordonis al ili:Auxskultu Mian vocxon, kaj Mi estos via Dio, kaj vi estos Mia popolo, kaj iru laux la tuta vojo, kiun Mi montros al vi, por ke estu al vi bone.
Daniel 9:6-11
6 ni ne auxskultis Viajn servantojn, la profetojn, kiuj parolis en Via nomo al niaj regxoj, estroj, kaj patroj, kaj al la tuta popolo de la lando.
7 Vi, ho Sinjoro, estas prava, kaj ni devas honti, kiel nun, cxiu Judo, la logxantoj de Jerusalem kaj la tuta Izrael, la proksimaj kaj la malproksimaj, en cxiuj landoj, kien Vi dispelis ilin pro iliaj malbonagoj, kiujn ili faris koncerne Vin.
8 Ho Sinjoro! ni hontas pro niaj regxoj, estroj, kaj patroj, kiuj pekis antaux Vi.
9 Sed la Sinjoro, nia Dio, havas kompatemon kaj pardonemon, kvankam ni defalis de Li
10 kaj ne auxskultis la vocxon de la Eternulo, nia Dio, por iradi laux Liaj instruoj, kiujn Li donis al ni per Siaj servantoj, la profetoj.
11 La tuta Izrael malobeis Vian instruon, kaj deturnis sin, por ne auxskulti Vian vocxon; pro tio trafis nin la malbeno kaj la jxuro, pri kiuj estas skribite en la instruo de Moseo, servanto de Dio; cxar ni pekis kontraux Li.
Micah 3:4
4 tiam ili krios al la Eternulo; sed Li ne respondos al ili, Li kasxos antaux ili Sian vizagxon en tiu tempo, cxar ili faris siajn malbonajn agojn.
2 Thessalonians 1:8
8 en flamanta fajro, por venigi vengxon sur tiujn, kiuj ne konas Dion kaj ne obeas al la evangelio de nia Sinjoro Jesuo;
2 Timothy 2:24
24 Kaj la servisto de la Sinjoro devas ne malpaci, sed esti afabla al cxiuj, instruema, tolerema,
Hebrews 3:5-6
1 Peter 2:8
8 kaj: SXtono de falpusxigxo kaj roko de alfrapigxo; ili falpusxigxas pro la vorto, malobeante, por kio ankaux ili estas difinitaj.
1 Peter 4:17
17 CXar jam venis la tempo por la komenco de la jugxo cxe la domo de Dio; kaj se gxi komencigxas cxe ni, kia estos la sorto de tiuj, kiuj ne obeas al la evangelio de Dio?
2 Chronicles 32:1-23
1 Post tiuj aferoj kaj verajxoj venis Sanhxerib, regxo de Asirio; li venis en Judujon, eksiegxis la fortikigitajn urbojn, kaj intencis forsxiri ilin al si.
2 Kiam HXizkija vidis, ke Sanhxerib venis kaj intencas militi kontraux Jerusalem,
3 li konsiligxis kun siaj eminentuloj kaj fortuloj, kaj decidis sxutkovri la akvon de la fontoj, kiuj estis ekster la urbo; kaj ili helpis al li.
4 Kaj kolektigxis multe da popolo, kaj ili sxutkovris cxiujn fontojn, kaj la torenton, kiu fluas meze de la lando, cxar ili diris:Por kio permesi, ke la regxoj de Asirio, veninte, trovu multe da akvo?
5 Kaj li estis kuragxa, kaj li prikonstruis la tutan difektigxintan muregon, li plialtigis la turojn, kaj konstruis ekstere ankoraux alian muregon, kaj li fortikigis Milon apud la urbo de David, kaj pretigis multe da bataliloj kaj da sxildoj.
6 Kaj li starigis militestrojn super la popolo, kaj li kunvenigis ilin al si sur la placon antaux la pordego de la urbo, kaj vigligis ilian koron, dirante:
7 Estu kuragxaj kaj fortaj, ne timu, kaj ne sentu teruron antaux la regxo de Asirio kaj antaux la tuta homamaso, kiu estas kun li, cxar kun ni estas pli, ol kun li:
8 kun li estas brako karna, sed kun ni estas la Eternulo, nia Dio, por helpi al ni kaj por batali en niaj bataloj. Kaj la popolo vigligxis de la vortoj de HXizkija, regxo de Judujo.
9 Post tio Sanhxerib, regxo de Asirio, sendis siajn servantojn en Jerusalemon (li mem estis cxe Lahxisx kune kun sia tuta militistaro) al HXizkija, regxo de Judujo, kaj al cxiuj Judoj en Jerusalem, por diri:
10 Tiele diras Sanhxerib, regxo de Asirio:Kion vi fidas, logxante en la fortikajxo de Jerusalem?
11 HXizkija trompis vin, por mortigi vin de malsato kaj soifo, se li diras al vi:La Eternulo, nia Dio, savos nin el la mano de la regxo de Asirio.
12 Li mem, HXizkija, forigis ja Liajn altajxojn kaj Liajn altarojn, kaj ordonis al Judujo kaj Jerusalem, dirante:Antaux unu sola altaro adorklinigxu kaj sur gxi incensu.
13 CXu vi ne scias, kion mi kaj miaj patroj faris al cxiuj popoloj de la landoj? CXu la dioj de la nacioj de la landoj povis savi ilian landon el mia mano?
14 Kiu el cxiuj dioj de tiuj nacioj, kiujn miaj patroj ekstermis, povis savi sian popolon el mia mano, ke via Dio povus savi vin el mia mano?
15 HXizkija do ne trompu vin kaj ne logu vin tiamaniere, kaj vi ne kredu al li. Se neniu dio de iu ajn nacio kaj regno povis savi sian popolon el mia mano kaj el la mano de miaj patroj, ankaux viaj dioj ne savos vin el mia mano.
16 Kaj ankoraux pli liaj servantoj parolis kontraux Dio, la Eternulo, kaj kontraux Lia servanto HXizkija.
17 Kaj leterojn li skribis, por insulti la Eternulon, Dion de Izrael, kaj dirante pri Li tiele:Kiel la dioj de la nacioj de la landoj ne savis sian popolon el mia mano, tiel ankaux la Dio de HXizkija ne savos Sian popolon el mia mano.
18 Kaj ili kriis per lauxta vocxo en la Juda lingvo al la popolo Jerusalema, kiu estis sur la murego, por timigi gxin kaj senkuragxigi gxin, por ke ili povu venkopreni la urbon.
19 Kaj ili parolis pri Dio de Jerusalem tiel, kiel pri la dioj de la popoloj de la tero, faritajxo de homaj manoj.
20 Sed la regxo HXizkija, kaj la profeto Jesaja, filo de Amoc, ekpregxis pri tio kaj kriis al la cxielo.
21 Kaj la Eternulo sendis angxelon, kaj li ekstermis cxiujn fortulojn kaj eminentulojn kaj estrojn en la tendaro de la regxo de Asirio. Kaj cxi tiu revenis kun honto en sian landon; kaj kiam li eniris en la domon de sia dio, homoj, kiuj elvenis el liaj propraj lumboj, faligis lin per glavo.
22 Tiamaniere la Eternulo savis HXizkijan kaj la logxantojn de Jerusalem el la mano de Sanhxerib, regxo de Asirio, kaj el la manoj de cxiuj; kaj Li gardis ilin cxirkauxe.
23 Tiam multaj alportadis donacojn al la Eternulo en Jerusalemon, kaj multekostajn objektojn al HXizkija, regxo de Judujo. Kaj post tio li altigxis en la okuloj de cxiuj nacioj.
Isaiah 7:17-25
17 La Eternulo venigos sur vin kaj sur vian popolon kaj sur la domon de via patro tiajn tagojn, kiuj ne venis de post la tempo, kiam Efraim defalis de Jehuda; Li venigos la regxon de Asirio.
18 En tiu tago la Eternulo alvokos la musxojn de la randoj de la lagoj de Egiptujo kaj la abelojn de la lando Asiria;
19 kaj ili venos kaj sidigxos cxiuj en la dezertigitaj valoj kaj en la fendoj de la rokoj kaj sur cxiuj arbustoj kaj sur cxiuj pikarbetajxoj.
20 En tiu tempo la Eternulo razos per dungita razilo, per la transriveranoj, per la regxo de Asirio, la kapon kaj la harojn de la piedoj, kaj forigos ecx la barbon.
21 En tiu tempo homo nutros junan bovinon kaj du sxafojn;
22 kaj pro la abundo de lakto li mangxos buteron; cxar buteron kaj lakton mangxos cxiu, kiu restos en la lando.
23 En tiu tempo cxiu loko, kie estis mil vinberbrancxoj, havantaj la prezon de mil argxentaj moneroj, kovrigxos per dornoj kaj pikarbustoj.
24 Kun sagoj kaj pafarkoj oni venos tien, cxar la tuta lando kovrigxos per dornoj kaj pikarbustoj.
25 Kaj sur cxiujn montojn, kiujn oni prilaboradis per piocxoj, oni ne povos supreniri pro timo antaux la dornoj kaj pikarbustoj; oni sendos tien bovojn, oni irigos tien sxafojn.
Isaiah 8:7-8
7 pro tio la Sinjoro jen venigos sur ilin la akvon de la Rivero, la forta kaj granda, la regxon de Asirio kaj lian tutan gloron; kaj gxi levigxos super cxiujn siajn kusxujojn kaj iros super cxiujn siajn bordojn.
8 Kaj gxi enpenetros en Judujon, inundos, levigxos, kaj atingos gxis la kolo; kaj gxi etendos siajn flugilojn kaj plenigos vian tutan landon, ho Emanuel.
Isaiah 36:1-22
1 Tio estis en la dek-kvara jaro de la regxo HXizkija, eliris Sanhxerib, regxo de Asirio, kontraux cxiujn fortikigitajn urbojn de Judujo, kaj venkoprenis ilin.
2 Kaj la regxo de Asirio sendis Rabsxaken el Lahxisx en Jerusalemon al la regxo HXizkija kun granda militistaro; kaj li starigxis cxe la akvotubo de la supra lageto, cxe la vojo de la kampo de fulistoj.
3 Kaj eliris al li Eljakim, filo de HXilkija, la palacestro, kaj SXebna, la skribisto, kaj Joahx, filo de Asaf, la kronikisto.
4 Kaj Rabsxake diris al ili:Diru al HXizkija:Tiele diras la granda regxo, la regxo de Asirio:Kio estas la fido, kiun vi fidas?
5 Mi opinias, ke tio estas nur busxa babilado; por milito oni bezonas konsilon kaj forton. Nun kiun vi fidas, ke vi ribelis kontraux mi?
6 Jen vi fidas la apogon de Egiptujo, tiu kano rompita, kiu, se iu sin apogas sur gxi, eniras en lian manon kaj trapikas gxin. Tia estas Faraono, regxo de Egiptujo, por cxiuj, kiuj fidas lin.
7 Eble vi diros al mi:La Eternulon, nian Dion, ni fidas? Sed Li estas ja Tiu, kies altajxojn kaj altarojn HXizkija forigis, dirante al Judujo kaj Jerusalem:Antaux cxi tiu altaro adorklinigxu.
8 Nun provu konkuri kun mia sinjoro, la regxo de Asirio; mi donos al vi du mil cxevalojn-cxu vi povas trovi rajdantojn por ili?
9 Kiel vi povas forigi estron, unu el la plej malgrandaj servantoj de mia sinjoro, kaj fidi Egiptujon pro la cxaroj kaj rajdistoj?
10 Cetere, cxu sen la volo de la Eternulo mi iris kontraux cxi tiun landon, por ruinigi gxin? La Eternulo diris al mi:Iru kontraux cxi tiun landon kaj ruinigu gxin.
11 Tiam Eljakim kaj SXebna kaj Joahx diris al Rabsxake:Volu paroli al viaj sklavoj en la lingvo Siria, cxar ni komprenas; sed ne parolu al ni Jude antaux la oreloj de la popolo, kiu estas sur la murego.
12 Sed Rabsxake diris:CXu al via sinjoro kaj al vi sendis min mia sinjoro, por diri tiujn vortojn? cxu ne al la homoj, kiuj sidas sur la murego, por mangxi sian ekskrementon kaj trinki sian urinon kune kun vi?
13 Kaj Rabsxxake starigxis, kaj ekkriis per lauxta vocxo Jude, dirante:Auxskultu la vortojn de la granda regxo, la regxo de Asirio.
14 Tiele diras la regxo:HXizkija ne forlogu vin; cxar li ne povos savi vin.
15 Kaj HXizkija ne fidigu vin per la Eternulo, dirante:La Eternulo certe nin savos, cxi tiu urbo ne estos transdonita en la manojn de la regxo de Asirio.
16 Ne auxskultu HXizkijan; cxar tiele diras la regxo de Asirio:Faru kun mi pacon kaj eliru al mi, kaj mangxu cxiu el sia vinbergxardeno kaj cxiu de sia figarbo kaj trinku cxiu la akvon de sia puto;
17 gxis mi venos kaj prenos vin en landon similan al via lando, en landon de greno kaj mosto, en landon de pano kaj vinbergxardenoj.
18 HXizkija ne forlogu vin per la vortoj:La Eternulo nin savos. CXu la dioj de la nacioj savis cxiu sian landon el la manoj de la regxo de Asirio?
19 Kie estas la dioj de HXamat kaj Arpad? kie estas la dioj de Sefarvaim? kaj cxu ili savis Samarion el miaj manoj?
20 Kiu el cxiuj dioj de tiuj landoj savis sian landon el miaj manoj, ke la Eternulo savu Jerusalemon el miaj manoj?
21 Kaj ili silentis kaj nenion respondis al li; cxar estis ordono de la regxo:Ne respondu al li.
22 Kaj Eljakim, filo de HXilkija, la palacestro, kaj SXebna, la skribisto, kaj Joahx, filo de Asaf, la kronikisto, venis al HXizkija en dissxiritaj vestoj, kaj raportis al li la vortojn de Rabsxake.
Hosea 12:1-2
1 Kings 20:4
4 Kaj la regxo de Izrael respondis kaj diris:Konforme al via diro, mia sinjoro, ho regxo, al vi apartenas mi, kaj cxio, kion mi havas.
2 Kings 18:7
7 Kaj la Eternulo estis kun li; cxie, kien li iris, li agis prudente. Li defalis de la regxo de Asirio kaj cxesis servi al li.
Proverbs 29:25
25 Timo antaux homoj faligas en reton; Sed kiu fidas la Eternulon, tiu estas sxirmita.
Luke 14:32
32 Aux alie, dum la alia estas tre malproksime, li alsendas ambasadorojn kaj demandas pri paco.
1 Kings 15:15
15 Li enportis en la domon de la Eternulo la konsekritajxojn de sia patro kaj siajn proprajn konsekritajxojn, argxenton kaj oron kaj vazojn.
1 Kings 15:18-19
18 Tiam Asa prenis la tutan argxenton kaj oron, kiu restis en la trezorejo de la domo de la Eternulo kaj en la trezorejo de la regxa domo, kaj donis tion en la manojn de siaj servantoj; kaj la regxo Asa sendis ilin al Ben- Hadad, filo de Tabrimon, filo de HXezjon, regxo de Sirio, kiu logxis en Damasko, kaj dirigis al li:
19 Estas interligo inter mi kaj vi, inter mia patro kaj via patro; jen mi sendas al vi donacon, argxenton kaj oron; neniigu vian interligon kun Baasxa, regxo de Izrael, por ke li foriru de mi.
2 Kings 12:18
18 Tiam Jehoasx, regxo de Judujo, prenis la tutan sanktigitajxon, kiun sanktigis Jehosxafat kaj Jehoram kaj Ahxazja, liaj patroj, regxoj de Judujo, kaj tion, kion li mem sanktigis, kaj la tutan oron, kiu trovigxis en la trezorejoj de la domo de la Eternulo kaj de la regxa domo, kaj li sendis tion al HXazael, regxo de Sirio, kaj cxi tiu foriris de Jerusalem.
2 Kings 16:8
8 Kaj Ahxaz prenis la argxenton kaj oron, kiuj trovigxis en la domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la regxa domo, kaj sendis tion donace al la regxo de Asirio.
2 Chronicles 16:2
2 Tiam Asa elprenis argxenton kaj oron el la trezorejoj de la domo de la Eternulo kaj de la regxa domo, kaj sendis al Ben-Hadad, regxo de Sirio, kiu logxis en Damasko, kaj dirigis al li:
1 Kings 6:31-35
31 CXe la enirejo en la plejsanktejon li faris pordojn el oleastra ligno kun kvinangulaj fostoj.
32 Sur du pordoj el oleastra ligno li faris skulptitajn kerubojn kaj palmojn kaj florojn kaj tegis per oro; li tegis per oro la kerubojn kaj la palmojn.
33 Ankaux cxe la enirejo en la templon li faris kvarangulajn fostojn el oleastra ligno;
34 kaj du pordojn el cipresa ligno; ambaux duonoj de unu pordo estis kunmeteblaj, kaj ambaux duonoj de la dua pordo estis kunmeteblaj.
35 Kaj li faris sur ili kerubojn kaj palmojn kaj florojn kaj tegis per oro gxuste laux la skulptajxo.
2 Chronicles 29:3
3 En la unua jaro de sia regxado, en la unua monato, li malsxlosis la pordojn de la domo de la Eternulo kaj riparis ilin.
2 Kings 20:20
20 La cetera historio de HXizkija, kaj lia tuta forto, kaj kiel li faris la lageton kaj la akvotubon kaj enkondukis la akvon en la urbon, cxio estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
2 Chronicles 32:9
9 Post tio Sanhxerib, regxo de Asirio, sendis siajn servantojn en Jerusalemon (li mem estis cxe Lahxisx kune kun sia tuta militistaro) al HXizkija, regxo de Judujo, kaj al cxiuj Judoj en Jerusalem, por diri:
Isaiah 7:3
3 Sed la Eternulo diris al Jesaja:Iru renkonte al Ahxaz, vi kaj via filo SXear-Jasxub, al la fino de la akvotubo de la supra lageto, cxe la vojo al la kampo de fulistoj,
Isaiah 20:1
1 En la jaro, kiam Tartan venis Asxdodon, kien lin sendis Sargon, regxo de Asirio, kaj li militis kontraux Asxdod kaj prenis gxin,
Isaiah 22:9-11
9 kaj vi vidis, ke estas multe da fendoj en la urbo de David; kaj vi kolektis la akvon de la malsupra lageto.
10 Kaj vi kalkulis la domojn de Jerusalem; kaj vi detruis la domojn, por fortikigi la muron.
11 Kaj inter la du muroj vi faris basenon por la akvo de la malnova lageto. Sed vi ne direktis vian rigardon al Tiu, kiu tion faris, kaj gxian antikvan Kreinton vi ne rigardis.
Isaiah 36:2
2 Kaj la regxo de Asirio sendis Rabsxaken el Lahxisx en Jerusalemon al la regxo HXizkija kun granda militistaro; kaj li starigxis cxe la akvotubo de la supra lageto, cxe la vojo de la kampo de fulistoj.
2 Samuel 8:16-17
2 Samuel 20:24
24 kaj Adoram super la impostoj; kaj Jehosxafat, filo de Ahxilud, estis kronikisto;
1 Kings 4:3
3 Elihxoref kaj Ahxija, filoj de SXisxa, skribistoj; Jehosxafat, filo de Ahxilud, kronikisto;
2 Kings 19:2
2 Kaj li sendis Eljakimon, la palacestron, kaj SXebnan, la skribiston, kaj la plejagxulojn el la pastroj, cxirkauxkovritajn per sakoj, al la profeto Jesaja, filo de Amoc.
2 Chronicles 34:8
8 En la dek-oka jaro de sia regxado, post la purigo de la lando kaj de la domo, li sendis SXafanon, filon de Acalja, la urbestron Maaseja, kaj la kronikiston Joahx, filo de Joahxaz, por ripari la domon de la Eternulo, lia Dio.
Isaiah 22:15-24
15 Tiele diris la Sinjoro, la Eternulo Cebaot:Iru, venu al tiu administranto, al SXebna, la palacestro, kaj diru:
16 Kion vi havas cxi tie? kaj kiun vi havas cxi tie, ke vi elhakigis al vi cxi tie tombon? Li elhakigas alte sian tombon, li elcxizigas en la roko logxejon por si.
17 Jen la Eternulo forte vin jxetos kaj forte vin kaptos;
18 Li volvos vin kaj rulos kiel globon en vastan landon; tie vi mortos, tie restos la cxaroj de via gloro, vi, malhonoro de la domo de via sinjoro!
19 Kaj Mi depusxos vin de via posteno, kaj el via ofico vi estos forigita.
20 Kaj en tiu tago Mi alvokos Mian servanton Eljakim, filon de HXilkija,
21 kaj Mi vestos lin per via hxitono kaj zonos per via zono, kaj vian regadon Mi transdonos en lian manon; kaj li estos patro por la logxantoj de Jerusalem kaj por la domo de Jehuda.
22 Kaj Mi metos la sxlosilon de la domo de David sur lian sxultron; kaj li malfermos, kaj neniu fermos; kaj li fermos, kaj neniu malfermos.
23 Kaj Mi fortikigos lin kiel najlon sur loko fidinda, kaj li estos trono de honoro en la domo de sia patro.
24 Kaj pendos sur li la tuta gloro de la domo de lia patro, la infanoj kaj idoj, cxiuj malgrandaj vazoj, de la vazoj por mangxado gxis la vazoj por trinkado.
Isaiah 36:3
3 Kaj eliris al li Eljakim, filo de HXilkija, la palacestro, kaj SXebna, la skribisto, kaj Joahx, filo de Asaf, la kronikisto.
Isaiah 36:22
22 Kaj Eljakim, filo de HXilkija, la palacestro, kaj SXebna, la skribisto, kaj Joahx, filo de Asaf, la kronikisto, venis al HXizkija en dissxiritaj vestoj, kaj raportis al li la vortojn de Rabsxake.
Isaiah 37:2
2 Kaj li sendis Eljakimon, la palacestron, kaj SXebnan, la skribiston, kaj la plejagxulojn de la pastroj, cxirkauxkovritajn per sakoj, al la profeto Jesaja, filo de Amoc.
2 Kings 18:29-30
2 Chronicles 32:10-11
2 Chronicles 32:14-16
14 Kiu el cxiuj dioj de tiuj nacioj, kiujn miaj patroj ekstermis, povis savi sian popolon el mia mano, ke via Dio povus savi vin el mia mano?
15 HXizkija do ne trompu vin kaj ne logu vin tiamaniere, kaj vi ne kredu al li. Se neniu dio de iu ajn nacio kaj regno povis savi sian popolon el mia mano kaj el la mano de miaj patroj, ankaux viaj dioj ne savos vin el mia mano.
16 Kaj ankoraux pli liaj servantoj parolis kontraux Dio, la Eternulo, kaj kontraux Lia servanto HXizkija.
Psalms 4:2
2 Homidoj, gxis kiam mia honoro estos malhonorata? GXis kiam vi amos vantajxon kaj celos malveron? Sela.
Isaiah 10:8-14
8 cxar li diras:CXu miaj princoj cxiuj ne estas regxoj?
9 CXu Kalno ne estas kiel Karkemisx? cxu HXamat ne estas kiel Arpad? cxu Samario ne estas kiel Damasko?
10 CXar mia mano trafis la regnojn idolistajn, kies idoloj estas pli multaj ol en Jerusalem kaj en Samario,
11 tial, kiel mi agis kun Samario kaj gxiaj idoloj, tiel mi agos kun Jerusalem kaj gxiaj idoloj.
12 Sed kiam la Sinjoro plenumos Sian tutan faron sur la monto Cion kaj en Jerusalem, Mi rememoros la frukton de la malhumila regxo de Asirio kaj la majeston de liaj arogantaj okuloj;
13 cxar li diris:Mi tion faris per la forto de mia mano kaj per mia sagxeco, cxar mi estas sagxa; mi forigis la limojn de la popoloj, rabis iliajn provizojn, kaj mi dejxetis kiel potenculo la sidantojn;
14 kaj mia mano trovis la ricxajxon de la popoloj kiel neston; kaj kiel oni enkolektas forlasitajn ovojn, mi enkolektis la tutan teron; kaj neniu movis flugilon, malfermis la busxon, nek krietis.
Isaiah 36:4
4 Kaj Rabsxake diris al ili:Diru al HXizkija:Tiele diras la granda regxo, la regxo de Asirio:Kio estas la fido, kiun vi fidas?
Isaiah 36:7
7 Eble vi diros al mi:La Eternulon, nian Dion, ni fidas? Sed Li estas ja Tiu, kies altajxojn kaj altarojn HXizkija forigis, dirante al Judujo kaj Jerusalem:Antaux cxi tiu altaro adorklinigxu.
Isaiah 37:10
10 Tiele diru al HXizkija, regxo de Judujo:Ne forlogu vin via Dio, kiun vi fidas, dirante:Jerusalem ne estos transdonita en la manojn de la regxo de Asirio.
Isaiah 37:13
13 Kie estas la regxo de HXamat kaj la regxo de Arpad kaj la regxo de la urbo Sefarvaim, de Hena kaj Iva?
Daniel 4:30
30 la regxo ekparolis, kaj diris:CXu tio ne estas la majesta Babel, kiun por restado de la regxo mi arangxis per la forto de mia potenco kaj por la gloro de mia majesto?
Proverbs 21:30-31
2 Kings 17:4
4 Kiam la regxo de Asirio rimarkis cxe Hosxea perfidon, cxar li sendis senditojn al So, regxo de Egiptujo, kaj ne liveris tributon al la regxo de Asirio, kiel cxiujare, tiam la regxo de Asirio kaptis lin kaj metis lin en malliberejon.
Isaiah 30:2-3
Isaiah 30:7
7 La helpo de la Egiptoj estas vanta kaj vana; tial Mi diris pri tio:Ili fanfaronas, sidante hejme.
Isaiah 31:1-3
1 Ve al tiuj, kiuj iras Egiptujon, por sercxi helpon, kaj esperas je cxevaloj, kaj fidas cxarojn, cxar estas multe da ili, kaj rajdantojn, cxar ili estas fortaj; sed ili ne rigardas al la Sanktulo de Izrael kaj ne demandas la Eternulon.
2 Sed Li estas sagxa, kaj Li venigas malfelicxon, kaj Siajn vortojn Li ne reprenas; kaj Li levigxos kontraux la domo de la malpiuloj kaj kontraux la helpanto de malbonagantoj.
3 La Egiptoj estas ja homoj, ne Dio; kaj iliaj cxevaloj estas karno, ne spirito. Kiam la Eternulo etendos Sian manon, tiam falpusxigxos la helpanto kaj falos la helpato, kaj cxiuj kune pereos.
Isaiah 36:6
6 Jen vi fidas la apogon de Egiptujo, tiu kano rompita, kiu, se iu sin apogas sur gxi, eniras en lian manon kaj trapikas gxin. Tia estas Faraono, regxo de Egiptujo, por cxiuj, kiuj fidas lin.
Jeremiah 46:17
17 Oni kriis tie:Faraono, regxo de Egiptujo, estas nur bruo; li preterlasis la difinitan tempon.
Ezekiel 29:6-7
2 Kings 18:4-5
4 Li forigis la altajxojn, rompis la statuojn, dehakis la sanktajn stangojn, kaj disbatis la kupran serpenton, kiun faris Moseo; cxar gxis tiu tempo la Izraelidoj incensadis al gxi, kaj oni nomis gxin Nehxusxtan.
5 La Eternulon, Dion de Izrael, li fidis; kaj simila al li ne ekzistis inter cxiuj regxoj de Judujo post li, nek inter tiuj, kiuj estis antaux li.
2 Chronicles 32:12
12 Li mem, HXizkija, forigis ja Liajn altajxojn kaj Liajn altarojn, kaj ordonis al Judujo kaj Jerusalem, dirante:Antaux unu sola altaro adorklinigxu kaj sur gxi incensu.
Daniel 3:15
15 De nun, kiam vi ekauxdos la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, estu pretaj tuj faligi vin kaj adorklinigxi al la statuo, kiun mi faris; se vi ne adorklinigxos, tiam vi tuj estos jxetitaj en ardantan fornon; kaj tiam kia dio savos vin el miaj manoj?
1 Corinthians 2:15
15 Sed la spirita homo jugxas cxion, kaj li mem estas jugxata de neniu.
1 Samuel 17:42
42 Kiam la Filisxto ekrigardis kaj vidis Davidon, li malsxatis lin, cxar li estis knabo, rugxvanga kaj belaspekta.
1 Samuel 17:44
44 Kaj la Filisxto diris al David:Venu al mi, por ke mi donu vian karnon al la birdoj de la cxielo kaj al la bestoj de la kampo.
1 Kings 20:10
10 Tiam Ben-Hadad sendis al li, kaj dirigis:La dioj faru al mi tion kaj pli, se la polvo de Samario suficxos, ke cxiuj homoj, kiuj min sekvas, povu preni manplenon da gxi.
1 Kings 20:18
18 Tiam li diris:Se por paco ili eliris, kaptu ilin vivajn; kaj se ili eliris por milito, ankaux kaptu ilin vivajn.
Nehemiah 4:2-5
2 Kaj li parolis antaux siaj fratoj kaj antaux la militistoj de Samario, kaj diris:Kion faras tiuj senfortaj Judoj? cxu oni tion permesos al ili? cxu efektive ili alportados oferojn? cxu ili iam finos? cxu ili revivigos la sxtonojn, kiuj farigxis amaso da rubo kaj estas difektitaj de brulo?
3 Kaj Tobija, la Amonido, kiu estis apud li, diris:Ecx tio, kion ili konstruas, estas tia, ke se venos vulpo, gxi detruos ilian sxtonan muregon.
4 Auxskultu, ho nia Dio, en kia malestimo ni trovigxas; rejxetu ilian mokadon sur ilian kapon, kaj elmetu ilin al prirabado en lando de kaptiteco;
5 ne kovru ilian malbonagon, kaj ilia peko ne elvisxigxu antaux Vi; cxar ili cxagrenis la konstruantojn.
Psalms 123:3-4
Isaiah 36:8-9
Deuteronomy 17:16
16 Sed li ne multigu al si cxevalojn, kaj li ne revenigu la popolon en Egiptujon, por multigi cxevalojn; la Eternulo diris al vi:Ne iru plu returne laux tiu vojo.
2 Kings 18:21
21 Jen vi fidas la apogon de Egiptujo, tiu kano rompita, kiu, se iu sin apogas sur gxi, eniras en lian manon kaj trapikas gxin. Tia estas Faraono, regxo de Egiptujo, por cxiuj, kiuj fidas lin.
Psalms 20:7-8
Isaiah 10:8
8 cxar li diras:CXu miaj princoj cxiuj ne estas regxoj?
Isaiah 31:1
1 Ve al tiuj, kiuj iras Egiptujon, por sercxi helpon, kaj esperas je cxevaloj, kaj fidas cxarojn, cxar estas multe da ili, kaj rajdantojn, cxar ili estas fortaj; sed ili ne rigardas al la Sanktulo de Izrael kaj ne demandas la Eternulon.
Isaiah 31:3
3 La Egiptoj estas ja homoj, ne Dio; kaj iliaj cxevaloj estas karno, ne spirito. Kiam la Eternulo etendos Sian manon, tiam falpusxigxos la helpanto kaj falos la helpato, kaj cxiuj kune pereos.
Isaiah 36:9
9 Kiel vi povas forigi estron, unu el la plej malgrandaj servantoj de mia sinjoro, kaj fidi Egiptujon pro la cxaroj kaj rajdistoj?
Jeremiah 37:7
7 Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Tiele diru al la regxo de Judujo, kiu sendis vin al Mi, por demandi Min:Jen la militistaro de Faraono, kiu eliris kun helpo al vi, iros returne en sian landon Egiptujo.
Jeremiah 42:14-18
14 dirante:Ne, ni iros en la landon Egiptan, kie ni ne vidos militon kaj ne auxdos sonon de trumpeto kaj ne malsatos koncerne panon, kaj tie ni restos:
15 tiam auxskultu la vorton de la Eternulo, ho restajxo de Jehuda:tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Se vi turnos vian vizagxon, por iri en Egiptujon, kaj vi iros, por tie eklogxi:
16 tiam la glavo, kiun vi timas, atingos vin tie, en la lando Egipta, kaj la malsato, pri kiu vi zorgas, persekutos vin tie en Egiptujo, kaj tie vi mortos.
17 Tiamaniere cxiuj homoj, kiuj turnis sian vizagxon, por iri en Egiptujon, por tie eklogxi, mortos de glavo, de malsato, kaj de pesto, kaj neniu el ili restos, nek forsavigxos de la malbono, kiun Mi venigos sur ilin.
18 CXar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Kiel elversxigxis Mia kolero kaj indigno sur la logxantojn de Jerusalem, tiel Mia kolero elversxigxos sur vin, kiam vi venos en Egiptujon, kaj vi farigxos objekto de jxuro, de teruro, de malbeno, kaj de honto, kaj vi ne plu vidos cxi tiun lokon.
Ezekiel 17:15
15 Sed tiu defalis de li, kaj sendis siajn senditojn en Egiptujon, por ke oni donu al li cxevalojn kaj multe da homoj. CXu li povas havi sukceson? cxu povas savigxi tiu, kiu tiel agas? cxu li savigxos, se li rompis la interligon?
Ezekiel 17:17
17 Kaj Faraono kun granda forto kaj multenombra anaro ne helpos al li en la milito, kiam estos sursxutitaj remparoj kaj estos konstruitaj bastionoj, por ekstermi multe da homoj.
Daniel 2:37-38
Daniel 4:22
22 tio estas vi, ho regxo altigxinta; via grandeco kreskis kaj atingis gxis la cxielo, kaj via potenco gxis la randoj de la tero.
Daniel 4:37
37 Nun mi, Nebukadnecar, lauxdas, altigas, kaj gloras la Regxon de la cxielo, kies cxiuj faroj estas veraj kaj kies vojoj estas gxustaj, kaj kiu la fierulojn povas humiligi.
1 Kings 13:18
18 Kaj li diris al li:Mi ankaux estas profeto, kiel vi, kaj angxelo diris al mi laux ordono de la Eternulo jene:Revenigu lin kun vi en vian domon, por ke li mangxu panon kaj trinku akvon. Li mensogis al li.
2 Kings 19:6
6 Kaj Jesaja diris al ili:Tiele parolu al via sinjoro:Tiele diras la Eternulo:Ne timu la vortojn, kiujn vi auxdis kaj per kiuj blasfemis Min la servantoj de la regxo de Asirio.
2 Kings 19:22-37
22 Kiun vi blasfemis kaj insultis? kaj kontraux kiun vi lauxtigis vocxon kaj alte levis viajn okulojn? Kontraux la Sanktulon de Izrael!
23 Per viaj servantoj vi blasfemis la Sinjoron, kaj vi diris:Kun mia multo da cxaroj mi supreniris sur la supron de montoj, sur la randon de Lebanon, kaj mi dehakis gxiajn altajn cedrojn, gxiajn plej bonajn cipresojn, kaj mi atingis gxian plej altan pinton, gxian gxardensimilan arbaron.
24 Mi fosis kaj trinkis fremdan akvon, kaj mi sekigos per la plandoj de miaj piedoj cxiujn riverojn de Egiptujo.
25 CXu vi ne auxdis, ke Mi jam delonge tion decidis, de tempo antikva tion destinis? nun Mi tion plenumis, ke la fortikigitaj urboj farigxis amaso da ruinsxtonoj.
26 Kaj iliaj logxantoj senfortigitaj ektremis kaj kovrigxis per honto; ili farigxis kiel herbo de kampo, kiel malgrava verdajxo, kiel musko sur tegmentoj, kaj kiel sunbruligita greno antaux la spikigxo.
27 Sed vian sidon kaj vian eliron kaj vian venon Mi scias, ankaux vian koleron kontraux Mi.
28 Pro tio, ke vi koleris kontraux Mi kaj via aroganteco venis al Miaj oreloj, Mi metos Mian ringon en viajn nazotruojn kaj Mian busxbridajxon en vian busxon, kaj Mi reirigos vin per la sama vojo, per kiu vi venis.
29 Kaj jen estas por vi la pruvosigno:vi mangxos en cxi tiu jaro grenon memsemigxintan, en la dua jaro grenon sovagxan, sed en la tria jaro vi semos kaj rikoltos kaj plantos vinbergxardenojn kaj mangxos iliajn fruktojn.
30 Kaj la restajxo de la domo de Jehuda denove enradikigxos malsupre kaj donos fruktojn supre.
31 CXar el Jerusalem devenos restajxo, kaj savitajxo de la monto Cion; la fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.
32 Tial tiele diras la Eternulo pri la regxo de Asirio:Li ne eniros en cxi tiun urbon kaj ne jxetos tien sagon kaj ne aliros al gxi kun sxildo kaj ne sxutos kontraux gxi remparon.
33 Per la sama vojo, per kiu li venis, li reiros, kaj en cxi tiun urbon li ne eniros, diras la Eternulo.
34 Mi defendos cxi tiun urbon, por savi gxin pro Mi kaj pro Mia servanto David.
35 En tiu nokto eliris angxelo de la Eternulo kaj frapis en la tendaro de la Asirianoj cent okdek kvin mil. Kiam oni levigxis matene, oni ekvidis, ke ili cxiuj estas kadavroj senvivaj.
36 Kaj Sanhxerib, la regxo de Asirio, elmovigxis kaj iris kaj rehejmigxis kaj restis en Nineve.
37 Kaj kiam li adorklinigxis en la domo de sia dio Nisrohx, liaj filoj Adramelehx kaj SXarecer mortigis lin per glavo, kaj mem ili forkuris en la landon Araratan. Kaj ekregxis anstataux li lia filo Esar-HXadon.
2 Chronicles 35:21
21 Kaj tiu sendis al li senditojn, por diri:Kio estas inter mi kaj vi, ho regxo de Judujo? ne kontraux vin mi nun iras, sed tien, kie mi havas militon. Kaj Dio diris, ke mi rapidu; ne kontrauxstaru al Dio, kiu estas kun mi, por ke Li vin ne pereigu.
Isaiah 10:5-6
Amos 3:6
6 CXu oni blovas per korno en urbo, kaj la popolo ne ektimas? cxu okazas malfelicxo en urbo, se tion ne faris la Eternulo?
John 19:10-11
2 Kings 18:18
18 Ili vokis la regxon. Kaj eliris al ili Eljakim, filo de HXilkija, la palacestro, kaj SXebna, la skribisto, kaj Joahx, filo de Asaf, la kronikisto.
Ezra 4:7
7 En la tempo de Artahxsxasxt skribis Bisxlam, Mitredat, Tabeel, kaj la aliaj iliaj kunuloj al Artahxsxasxt, regxo de Persujo:la letero estis skribita Sirie kaj klarigita Sirie.
Isaiah 36:11-12
11 Tiam Eljakim kaj SXebna kaj Joahx diris al Rabsxake:Volu paroli al viaj sklavoj en la lingvo Siria, cxar ni komprenas; sed ne parolu al ni Jude antaux la oreloj de la popolo, kiu estas sur la murego.
12 Sed Rabsxake diris:CXu al via sinjoro kaj al vi sendis min mia sinjoro, por diri tiujn vortojn? cxu ne al la homoj, kiuj sidas sur la murego, por mangxi sian ekskrementon kaj trinki sian urinon kune kun vi?
Daniel 2:4
4 La HXaldeoj respondis al la regxo en la lingvo Siria:Ho regxo, vivu eterne! diru la songxon al viaj servantoj, kaj ni klarigos gxian signifon.
Deuteronomy 28:53-57
53 Kaj vi mangxos la frukton de via ventro, la karnon de viaj filoj kaj viaj filinoj, kiujn donis al vi la Eternulo, via Dio, en la siegxado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko.
54 Viro delikata inter vi kaj tre alkutimigxinta al lukso, malamike rigardos sian fraton, sian amatan edzinon, siajn restintajn infanojn,
55 donante al neniu el ili iom de la karno de siaj infanoj, kiun li mangxos; cxar restis al li nenio en la siegxado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko en cxiuj viaj pordegoj.
56 Virino delikata inter vi kaj dorlotita, kiu neniam starigis sian piedon sur la tero pro dorlotiteco kaj delikateco, malamike rigardos sian amatan edzon kaj sian filon kaj sian filinon,
57 ne donante al ili la placenton, kiu eliras el inter sxiaj piedoj, nek la infanojn, kiujn sxi naskas; cxar, pro manko de cxio, sxi mangxos ilin sekrete, en la siegxado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko en viaj pordegoj.
2 Kings 6:25
25 Estis granda malsato en Samario. Kaj ili siegxis gxin tiel longe, gxis kapo de azeno ricevis la prezon de okdek sikloj, kaj kvarono de kab�o da sterko de kolomboj la prezon de kvin sikloj.
Psalms 73:8
8 Ili mokas, ili parolas malbonintence pri premado; Ili parolas de alte.
Lamentations 4:5
5 Kiuj antauxe mangxadis frandajxojn, tiuj senfortigxas nun pro malsato sur la stratoj; Kiuj estis edukitaj sur purpuro, tiuj ruligxas nun sur sterko.
Ezekiel 4:13
13 Kaj la Eternulo diris:Tiele la Izraelidoj mangxados sian panon malpure inter la popoloj, al kiuj Mi ilin dispelos.
Ezekiel 4:15
15 Kaj Li diris al mi:Jen Mi permesas al vi uzi ekskrementojn de brutoj anstataux ekskrementoj de homoj, kaj sur ili pretigu vian panon.
2 Kings 18:19
19 Kaj Rabsxake diris al ili:Diru al HXizkija:Tiele diras la granda regxo, la regxo de Asirio:Kio estas la fido, kiun vi fidas?
2 Chronicles 32:18
18 Kaj ili kriis per lauxta vocxo en la Juda lingvo al la popolo Jerusalema, kiu estis sur la murego, por timigi gxin kaj senkuragxigi gxin, por ke ili povu venkopreni la urbon.
Ezra 7:12
12 Artahxsxast, regxo de la regxoj, al Ezra, pastro, kaj scienculo pri la legxoj de Dio de la cxielo, pacon kaj saluton.
Psalms 47:2
2 CXar la Eternulo Plejalta estas timinda; Li estas granda Regxo super la tuta tero.
Isaiah 10:8-13
8 cxar li diras:CXu miaj princoj cxiuj ne estas regxoj?
9 CXu Kalno ne estas kiel Karkemisx? cxu HXamat ne estas kiel Arpad? cxu Samario ne estas kiel Damasko?
10 CXar mia mano trafis la regnojn idolistajn, kies idoloj estas pli multaj ol en Jerusalem kaj en Samario,
11 tial, kiel mi agis kun Samario kaj gxiaj idoloj, tiel mi agos kun Jerusalem kaj gxiaj idoloj.
12 Sed kiam la Sinjoro plenumos Sian tutan faron sur la monto Cion kaj en Jerusalem, Mi rememoros la frukton de la malhumila regxo de Asirio kaj la majeston de liaj arogantaj okuloj;
13 cxar li diris:Mi tion faris per la forto de mia mano kaj per mia sagxeco, cxar mi estas sagxa; mi forigis la limojn de la popoloj, rabis iliajn provizojn, kaj mi dejxetis kiel potenculo la sidantojn;
Isaiah 36:13-18
13 Kaj Rabsxxake starigxis, kaj ekkriis per lauxta vocxo Jude, dirante:Auxskultu la vortojn de la granda regxo, la regxo de Asirio.
14 Tiele diras la regxo:HXizkija ne forlogu vin; cxar li ne povos savi vin.
15 Kaj HXizkija ne fidigu vin per la Eternulo, dirante:La Eternulo certe nin savos, cxi tiu urbo ne estos transdonita en la manojn de la regxo de Asirio.
16 Ne auxskultu HXizkijan; cxar tiele diras la regxo de Asirio:Faru kun mi pacon kaj eliru al mi, kaj mangxu cxiu el sia vinbergxardeno kaj cxiu de sia figarbo kaj trinku cxiu la akvon de sia puto;
17 gxis mi venos kaj prenos vin en landon similan al via lando, en landon de greno kaj mosto, en landon de pano kaj vinbergxardenoj.
18 HXizkija ne forlogu vin per la vortoj:La Eternulo nin savos. CXu la dioj de la nacioj savis cxiu sian landon el la manoj de la regxo de Asirio?
Ezekiel 29:3
3 Parolu, kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraux vin, ho Faraono, regxo de Egiptujo, granda drako, kiu kusxas meze de siaj riveroj, kaj diras:La rivero estas mia, kaj mi faris gxin por mi.
Ezekiel 31:3-10
3 Jen Asirio estis kiel cedro sur Lebanon, kun belaj brancxoj, kun densa foliaro, kun alta kresko, kaj gxia supro estis inter la nuboj.
4 Akvo elkreskigis gxin, la profundo altigis gxin, cxirkauxante gxian junan trunkon per siaj riveroj kaj sendante siajn fluojn al cxiuj arboj de la kampo.
5 Tial gxi farigxis pli alta ol cxiuj arboj de la kampo; gxi ricevis multe da brancxoj, kaj gxiaj brancxoj longigxis, cxar gxi havis multe da akvo, por disetendigxi.
6 Sur gxiaj brancxoj havis siajn nestojn cxiaj birdoj de la cxielo, sub gxiaj brancxoj naskis idojn cxiaj bestoj de la kampo, kaj sub gxia ombro logxis cxiaj grandaj popoloj.
7 Kaj gxi estis bela per sia grandeco kaj per la longeco de siaj brancxoj, cxar gxiaj radikoj trovigxis apud abunda akvo.
8 La cedroj en la gxardeno de Dio ne estis pli altaj ol gxi, la cipresoj ne estis egalaj al gxiaj brancxoj, la platanoj ne povis sin kompari kun gxiaj brancxoj; neniu arbo en la gxardeno de Dio estis simila al gxi per sia beleco.
9 Mi faris gxin bela per la multo de gxiaj brancxoj; kaj cxiuj Edenaj arboj, kiuj estas en la gxardeno de Dio, enviis gxin.
10 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke gxi tro altigxis kaj levis sian supron inter la nubojn kaj gxia koro fierigxis pro gxia alteco -
Revelation 19:6
6 Kaj mi auxdis kvazaux vocxon de granda homamaso kaj kvazaux vocxon de multaj akvoj kaj kvazaux vocxon de fortaj tondroj, dirantajn:Haleluja! cxar la Sinjoro, nia Dio, la Plejpotenca, regxas.
2 Chronicles 32:11
11 HXizkija trompis vin, por mortigi vin de malsato kaj soifo, se li diras al vi:La Eternulo, nia Dio, savos nin el la mano de la regxo de Asirio.
2 Chronicles 32:15
15 HXizkija do ne trompu vin kaj ne logu vin tiamaniere, kaj vi ne kredu al li. Se neniu dio de iu ajn nacio kaj regno povis savi sian popolon el mia mano kaj el la mano de miaj patroj, ankaux viaj dioj ne savos vin el mia mano.
Psalms 73:8-9
Daniel 3:15-17
15 De nun, kiam vi ekauxdos la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, estu pretaj tuj faligi vin kaj adorklinigxi al la statuo, kiun mi faris; se vi ne adorklinigxos, tiam vi tuj estos jxetitaj en ardantan fornon; kaj tiam kia dio savos vin el miaj manoj?
16 SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego respondis kaj diris al la regxo:Ho Nebukadnecar, ne estas al ni malfacile respondi al vi pri tio.
17 Ni havas Dion, al kiu ni servas; Li povas savi nin el la ardanta forno kaj ankaux savi nin el via mano, ho regxo.
Daniel 6:16
16 Tiam la regxo ordonis, kaj oni alkondukis Danielon, kaj jxetis lin en kavon de leonoj. Sed la regxo diris al Daniel:Via Dio, al kiu vi sencxese servas, savu vin!
2 Thessalonians 2:4
4 kiu kontrauxmetas sin kaj levas sin super cxion, kion oni nomas Dio aux adoras; tiel, ke li sidas en la templo de Dio, elmontrante sin, kvazaux li estas Dio.
2 Thessalonians 2:8
8 Kaj tiam malkasxigxos la maljustulo, kiun la Sinjoro Jesuo detruos per la spiro de sia busxo kaj neniigos per la apero de sia alveno;
2 Kings 19:22
22 Kiun vi blasfemis kaj insultis? kaj kontraux kiun vi lauxtigis vocxon kaj alte levis viajn okulojn? Kontraux la Sanktulon de Izrael!
2 Kings 19:32-34
32 Tial tiele diras la Eternulo pri la regxo de Asirio:Li ne eniros en cxi tiun urbon kaj ne jxetos tien sagon kaj ne aliros al gxi kun sxildo kaj ne sxutos kontraux gxi remparon.
33 Per la sama vojo, per kiu li venis, li reiros, kaj en cxi tiun urbon li ne eniros, diras la Eternulo.
34 Mi defendos cxi tiun urbon, por savi gxin pro Mi kaj pro Mia servanto David.
Psalms 11:1
1 Al la hxorestro. De David. CXe la Eternulo mi rifugxas. Kial vi diras al mia animo: Flugu kiel birdo sur vian monton?
Psalms 22:7-8
Psalms 71:9
9 Ne forpusxu min en la tempo de maljuneco; Kiam konsumigxos miaj fortoj, tiam ne forlasu min.
Psalms 71:11
11 Dirante:Dio lin forlasis; Persekutu kaj kaptu lin, cxar neniu lin savos.
Psalms 125:1-2
Luke 23:35
35 Kaj la popolo staris, rigardanta. Kaj la regantoj ankaux mokis lin, dirante:Aliajn li savis:li savu sin mem, se cxi tiu estas la Kristo de Dio, la elektito.
Genesis 32:20
20 Kaj diru: Jen ankaux via sklavo Jakob iras post ni. CXar li pensis: Mi pardonemigos lin per la donaco, kiu iras antaux mi, kaj poste mi vidos lian vizagxon; eble li akceptos min favore.
Genesis 33:11
11 Prenu mian benon, kiu estas alportita al vi; cxar Dio favore donis al mi kaj mi havas cxion. Kaj li insistis, kaj tiu prenis.
1 Kings 4:20
20 Jehuda kaj Izrael estis grandnombraj kiel la sablo cxe la maro; ili mangxis kaj trinkis kaj estis gajaj.
1 Kings 4:25
25 Kaj Jehuda kaj Izrael sidis en sendangxereco, cxiu sub siaj vinberbrancxoj kaj sub sia figarbo, de Dan gxis Beer-SXeba, dum la tuta vivo de Salomono.
Proverbs 18:16
16 Donaco de homo donas al li vastecon Kaj kondukas lin al la grandsinjoroj.
Zechariah 3:10
10 En tiu tempo, diras la Eternulo Cebaot, vi vokos unu alian sub vinberbrancxon kaj sub figarbon.
Exodus 3:8
8 Kaj Mi malsupreniris, por savi gxin el la manoj de la Egiptoj kaj elirigi gxin el tiu lando en landon bonan kaj vastan, en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, sur la lokon de la Kanaanidoj kaj la HXetidoj kaj la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la HXividoj kaj la Jebusidoj.
Numbers 13:26-27
26 Kaj ili iris kaj venis al Moseo kaj al Aaron kaj al la tuta komunumo de la Izraelidoj en la dezerton Paran, en la lokon Kadesx, kaj donis al ili raporton kaj al la tuta komunumo kaj montris al ili la fruktojn de la lando.
27 Kaj ili rakontis al li, kaj diris:Ni venis en la landon, en kiun vi sendis nin, kaj efektive en gxi fluas lakto kaj mielo, kaj jen estas gxiaj fruktoj;
Numbers 14:8
8 Se la Eternulo estos favorkora al ni, Li venigos nin en tiun landon kaj donos gxin al ni, tiun landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.
Deuteronomy 8:7-9
7 CXar la Eternulo, via Dio, kondukas vin en landon bonan, en landon, en kiu torentoj da akvo, fontoj, kaj lagoj eliras el la valoj kaj el la montoj,
8 en landon de tritiko kaj hordeo kaj vinberoj kaj figarboj kaj granatarboj, en landon de olivarboj kaj mielo,
9 en landon, en kiu vi mangxos panon sen neceso de sxparado kaj en kiu nenio al vi mankos, en landon, kies sxtonoj estas fero kaj en kies montoj vi elhakados kupron.
Deuteronomy 11:12
12 lando, pri kiu zorgas la Eternulo, via Dio; cxiam la okuloj de la Eternulo, via Dio, estas sur gxi, de la komenco de la jaro gxis la fino de la jaro.
Deuteronomy 32:13-14
13 Li portis lin sur altajxon de la tero, Mangxigis al li produktojn de kampoj, Nutris lin per mielo el sxtono Kaj per oleo el granita roko,
14 Per butero de bovinoj kaj per lakto de sxafinoj Kun sebo de sxafidoj Kaj per sxafoj de Basxan kaj per kaproj Kaj per la graso de la kernoj de tritiko; Kaj vi trinkis la sxauxmantan sangon de vinberoj.
2 Kings 17:23
23 gxis la Eternulo forpusxis Izraelon de antaux Sia vizagxo, kiel Li diris per cxiuj Siaj servantoj, la profetoj; kaj Izrael estas elpelita el sia lando en Asirion gxis la nuna tago.
2 Kings 18:11
11 Kaj la regxo de Asirio transkondukis la Izraelidojn en Asirion, kaj logxigis ilin en HXalahx, kaj en HXabor, cxe la rivero Gozan, kaj en la urboj de la Medoj;
2 Kings 24:14-16
14 Kaj li forkondukis cxiujn Jerusalemanojn, cxiujn eminentulojn, cxiujn fortajn militistojn-dek mil estis forkondukitaj-kaj cxiujn artistojn kaj cxiujn forgxistojn; restis neniu krom la malricxa popolo de la lando.
15 Kaj li forkondukis Jehojahxinon en Babelon; kaj la patrinon de la regxo kaj la edzinojn de la regxo kaj liajn korteganojn kaj la potenculojn de la lando li forkondukis en kaptitecon el Jerusalem en Babelon.
16 Kaj cxiujn fortulojn, sep mil, kaj la artistojn kaj la forgxistojn, mil, cxiujn bravajn militistojn, la regxo de Babel forkondukis en kaptitecon en Babelon.
2 Kings 25:11
11 La ceteran popolon, kiu restis en la urbo, kaj la transkurintojn, kiuj transkuris al la regxo de Babel, kaj la ceteran popolamason forkondukis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj.
2 Kings 19:12-13
2 Kings 19:17-18
2 Chronicles 32:14-17
14 Kiu el cxiuj dioj de tiuj nacioj, kiujn miaj patroj ekstermis, povis savi sian popolon el mia mano, ke via Dio povus savi vin el mia mano?
15 HXizkija do ne trompu vin kaj ne logu vin tiamaniere, kaj vi ne kredu al li. Se neniu dio de iu ajn nacio kaj regno povis savi sian popolon el mia mano kaj el la mano de miaj patroj, ankaux viaj dioj ne savos vin el mia mano.
16 Kaj ankoraux pli liaj servantoj parolis kontraux Dio, la Eternulo, kaj kontraux Lia servanto HXizkija.
17 Kaj leterojn li skribis, por insulti la Eternulon, Dion de Izrael, kaj dirante pri Li tiele:Kiel la dioj de la nacioj de la landoj ne savis sian popolon el mia mano, tiel ankaux la Dio de HXizkija ne savos Sian popolon el mia mano.
2 Chronicles 32:19
19 Kaj ili parolis pri Dio de Jerusalem tiel, kiel pri la dioj de la popoloj de la tero, faritajxo de homaj manoj.
Isaiah 10:10-11
Isaiah 36:18-20
18 HXizkija ne forlogu vin per la vortoj:La Eternulo nin savos. CXu la dioj de la nacioj savis cxiu sian landon el la manoj de la regxo de Asirio?
19 Kie estas la dioj de HXamat kaj Arpad? kie estas la dioj de Sefarvaim? kaj cxu ili savis Samarion el miaj manoj?
20 Kiu el cxiuj dioj de tiuj landoj savis sian landon el miaj manoj, ke la Eternulo savu Jerusalemon el miaj manoj?
Numbers 13:21
21 Kaj ili iris kaj esplorrigardis la landon de la dezerto Cin gxis Rehxob antaux HXamat.
2 Samuel 8:9
9 Kiam Toi, regxo de HXamat, auxdis, ke David venkobatis la tutan militistaron de Hadadezer,
2 Kings 17:23-33
23 gxis la Eternulo forpusxis Izraelon de antaux Sia vizagxo, kiel Li diris per cxiuj Siaj servantoj, la profetoj; kaj Izrael estas elpelita el sia lando en Asirion gxis la nuna tago.
24 Kaj la regxo de Asirio transkondukis homojn el Babel, Kut, Ava, HXamat, kaj Sefarvaim, kaj eklogxigis ilin en la urboj de Samario anstataux la Izraelidoj. Kaj ili ekposedis Samarion kaj eklogxis en gxiaj urboj.
25 Sed cxar en la komenco de sia logxado tie ili ne timis la Eternulon, la Eternulo sendis kontraux ilin leonojn, kiuj faris inter ili mortigadon.
26 Oni raportis al la regxo de Asirio, dirante:La popoloj, kiujn vi transkondukis kaj logxigis en la urboj de Samario, ne konas la legxojn de la Dio de la lando, kaj tial Li sendis kontraux ilin leonojn, kiuj nun mortigas ilin, cxar ili ne konas la legxojn de la Dio de la lando.
27 Tiam la regxo de Asirio ordonis, dirante:Venigu tien unu el la pastroj, kiujn vi elkondukis el tie; oni iru kaj logxu tie, kaj li instruu al ili la legxojn de la Dio de la lando.
28 Kaj venis unu el la pastroj, kiuj estis forkondukitaj el Samario, kaj li eklogxis en Bet-El, kaj instruis ilin, kiel ili devas timi la Eternulon.
29 Tamen cxiu popolo faris ankaux siajn diojn, kaj starigis ilin en la domoj de la altajxoj, kiujn konstruis la Samarianoj, cxiu popolo en siaj urboj, en kiuj ili logxis.
30 La Babelanoj faris Sukot-Benoton, la Kutanoj faris Nergalon, la HXamatanoj faris Asximan;
31 la Avaanoj faris Nibhxazon kaj Tartakon; kaj la Sefarvaimanoj bruligadis siajn infanojn per fajro al Adramelehx kaj Anamelehx, la dioj de Sefarvaim.
32 Ili timis ankaux la Eternulon, kaj starigis al si el sia mezo pastrojn por la altajxoj, kaj tiuj servadis por ili en la domoj de la altajxoj.
33 La Eternulon ili timis, kaj al siaj dioj ili servis, laux la moro de tiuj popoloj, el kiuj oni transkondukis ilin.
Isaiah 10:9
9 CXu Kalno ne estas kiel Karkemisx? cxu HXamat ne estas kiel Arpad? cxu Samario ne estas kiel Damasko?
Isaiah 36:18-19
Isaiah 37:11-12
Isaiah 37:18-19
Jeremiah 49:23
23 Pri Damasko:Hontigitaj estas HXamat kaj Arpad, cxar, auxdinte malbonan sciigon, ili senkuragxigxis; cxe la maro ili tiel ektremis, ke ili ne povas trankviligxi.
Exodus 5:2
2 Sed Faraono diris:Kiu estas la Eternulo, kies vocxon mi devas obei kaj lasi Izraelon iri? mi ne konas la Eternulon, kaj al Izrael mi ne permesos iri.
2 Kings 19:17
17 Estas vero, ho Eternulo, la regxoj de Asirio ruinigis la popolojn kaj ilian teron,
Job 15:25-26
Psalms 2:1-2
Isaiah 10:15
15 CXu povas hakilo fanfaroni antaux tiu, kiu hakas per gxi? cxu povas segilo fieri antaux tiu, kiu gxin tiras? kvazaux vergo svingus tiun, kiu gxin levas! kvazaux bastono levus tiun, kiu ne estas el ligno!
Isaiah 37:23-29
23 Kiun vi blasfemis kaj insultis? kaj kontraux kiun vi lauxtigis vocxon kaj alte levis viajn okulojn? Kontraux la Sanktulon de Izrael!
24 Per viaj servantoj vi blasfemis la Sinjoron, kaj vi diris:Kun mia multo da cxaroj mi supreniris sur la supron de montoj, sur la randon de Lebanon, kaj mi dehakis gxiajn altajn cedrojn, gxiajn plej bonajn cipresojn, kaj mi atingis gxian plej altan pinton, gxian gxardensimilan arbaron.
25 Mi fosis kaj trinkis akvon, kaj mi sekigos per la plandoj de miaj piedoj cxiujn riverojn de Egiptujo.
26 CXu vi ne auxdis, ke Mi jam de longe tion decidis, de tempo antikva tion destinis? nun Mi tion plenumis, ke la fortikigitaj urboj farigxis amaso da ruinsxtonoj.
27 Kaj iliaj logxantoj senfortigitaj ektremis kaj kovrigxis per honto; ili farigxis kiel herbo de kampo, kiel malgrava verdajxo, kiel musko sur tegmentoj, kaj kiel sunbruligita greno antaux la spikigxo.
28 Sed vian sidon kaj vian eliron kaj vian venon Mi scias, ankaux vian koleron kontraux Mi.
29 Pro tio, ke vi koleris kontraux Mi kaj via aroganteco venis al Miaj oreloj, Mi metos Mian ringon en viajn nazotruojn kaj Mian busxbridajxon en vian busxon, kaj Mi reirigos vin per la sama vojo, per kiu vi venis.
Psalms 38:13-14
Psalms 39:1
1 Al la hxorestro Jedutun. Psalmo de David. Mi diris:Mi gardos min sur miaj vojoj, ke mi ne peku per mia lango; Mi bridos mian busxon, kiam malpiulo staras kontraux mi.
Proverbs 9:7
7 Kiu instruas blasfemanton, tiu prenas sur sin malhonoron; Kaj kiu penas gxustigi malpiulon, tiu estas mokata.
Proverbs 26:4
4 Ne respondu al malsagxulo laux lia malsagxeco, Por ke vi mem ne farigxu egala al li.
Amos 5:13
13 Tial la sagxulo silentas en cxi tiu tempo, cxar gxi estas tempo malbona.
Matthew 7:6
6 Ne donu sanktajxon al la hundoj, nek jxetu viajn perlojn antaux la porkoj; por ke ili ne premu ilin sub la piedoj, nek poste, sin turninte, dissxiru vin.
Genesis 37:29
29 Kiam Ruben revenis al la puto, li vidis, ke Jozef ne estas en la puto. Kaj li dissxiris siajn vestojn.
Genesis 37:34
34 Kaj Jakob dissxiris siajn vestojn kaj metis sakajxon cxirkaux sian lumbon kaj funebris pri sia filo multe da tagoj.
2 Kings 5:7
7 Kiam la regxo de Izrael tralegis la leteron, li dissxiris siajn vestojn, kaj diris:CXu mi estas Dio, por mortigi kaj vivigi, ke tiu sendas al mi, por ke mi liberigu homon de lia lepro? nun sciu kaj vidu, ke li sercxas pretekston kontraux mi.
2 Kings 6:30
30 Kiam la regxo auxdis la vortojn de la virino, li dissxiris siajn vestojn, irante sur la muro; kaj la popolo vidis, ke subveste sur lia korpo estas sakajxo.
2 Kings 18:26
26 Tiam Eljakim, filo de HXilkija, kaj SXebna kaj Joahx diris al Rabsxake:Volu paroli al viaj sklavoj en la lingvo Siria, cxar ni komprenas; sed ne parolu kun ni Jude antaux la oreloj de la popolo, kiu estas sur la murego.
2 Kings 22:11
11 Kiam la regxo auxdis la vortojn de la libro de la instruo, li dissxiris siajn vestojn.
2 Kings 22:19
19 CXar via koro moligxis kaj vi humiligxis antaux la Eternulo, kiam vi auxdis, kion Mi diris pri cxi tiu loko kaj pri gxiaj logxantoj, ke ili farigxos ruinajxo kaj malbenajxo, kaj vi dissxiris viajn vestojn kaj ploris antaux Mi, tial Mi ankaux auxskultis vin, diras la Eternulo.
Job 1:20
20 Tiam Ijob levigxis, dissxiris sian veston, pritondis sian kapon, jxetis sin sur la teron, kaj adorklinigxis;
Isaiah 33:7
7 Jen iliaj fortuloj plorkrias ekstere, la anoncantoj de paco ploras maldolcxe;
Jeremiah 36:24
24 Kaj ne timis kaj ne dissxiris siajn vestojn la regxo, nek cxiuj liaj servantoj, kiuj auxdis cxiujn tiujn vortojn.
Matthew 26:65
65 Tiam la cxefpastro dissxiris siajn vestojn, dirante:Li blasfemis; por kio ni plu bezonas atestantojn? jen nun vi auxdis la blasfemon: