2 Corinthians 5:1 Cross References - Esperanto

1 CXar ni scias, ke se la surtera logxejo de nia tabernaklo dissolvigxos, ni havas de Dio konstruajxon, domon ne manfaritan, eternan en la cxieloj.

Genesis 3:19

19 En la sxvito de via vizagxo vi mangxados panon, gxis vi revenos en la teron, el kiu vi estas prenita; cxar vi estas polvo kaj refarigxos polvo.

Job 4:19

19 Des pli koncerne tiujn, Kiuj logxas en argilaj dometoj, Fonditaj sur tero, Kaj kiujn formangxas vermoj.

Job 19:25-26

25 Sed mi scias, ke mia Liberigonto vivas, Kaj fine Li levigxos super la polvo. 26 Kaj post kiam mia hauxto estos tiel detruita Kaj mi estos senkorpa, mi vidos Dion;

Job 30:22

22 Vi levis min en la venton, Lasis min kaj neniigis min en la ventego.

Psalms 56:9

9 Tiam miaj malamikoj returnigxos malantauxen en la tago, kiam mi vokos; Tion mi scias, ke Dio estas kun mi.

Mark 14:58

58 Ni auxdis lin diri:Mi detruos cxi tiun sanktejon manfaritan, kaj en la dauxro de tri tagoj mi konstruos alian ne manfaritan.

John 14:2-3

2 CXe la domo de mia Patro estas multe da logxejoj; se ne tiel estus, mi dirus al vi; mi iras, por pretigi por vi lokon. 3 Kaj se mi iros kaj pretigos por vi lokon, mi revenos kaj ricevos vin al mi mem, por ke vi ankaux estu tie, kie mi estas.

1 Corinthians 3:9

9 CXar ni estas kunlaborantoj kun Dio:vi estas la kultivotajxo de Dio, la konstruotajxo de Dio.

1 Corinthians 15:46-48

46 Tamen unua estas ne tio, kio estas lauxspirita, sed tio, kio estas lauxanima; poste tio, kio estas lauxspirita. 47 La unua homo estas el la tero, elpolva; la dua homo estas el la cxielo. 48 Kia estas la elpolvulo, tiaj estas ankaux la elpolvuloj; kaj kia estas la elcxielulo, tiaj estas ankaux la elcxieluloj.

2 Corinthians 4:7

7 Sed ni havas cxi tiun trezoron en argilaj vazoj, por ke la treega grandeco de la potenco estu de Dio, kaj ne de ni mem;

2 Corinthians 5:4

4 CXar ni, kiuj estas en cxi tiu tabernaklo, gxemas sxargxite, ne pro tio, ke ni deziras senvestigxi, sed cxar ni deziras survestigxi, por ke la mortajxo estu elsorbita de la vivo.

Colossians 2:11

11 en kiu ankaux vi cirkumcidigxis per cirkumcido ne manfarita, en la demeto de la korpo de la karno, en la cirkumcido de Kristo;

2 Timothy 1:12

12 Pro tio mi ankaux suferas tiel; tamen mi ne hontas; cxar mi konas tiun, al kiu mi kredis, kaj mi konvinkigxis, ke li havas la povon gardi mian konfiditajxon gxis tiu tago.

Hebrews 9:11

11 Sed Kristo, aperinte kiel cxefpastro de la estontaj bonoj, per la pli granda kaj pli perfekta tabernaklo, ne manfarita, tio estas ne el cxi tiu kreo,

Hebrews 9:24

24 CXar eniris Kristo ne en sanktejon manfaritan, ekzemplon de la vera; sed en la cxielon mem, por aperi antaux la vizagxo de Dio por ni;

Hebrews 11:10

10 cxar li sercxis la urbon havantan la fundamentojn, kies arhxitekturisto kaj konstruanto estas Dio.

1 Peter 1:4

4 en heredajxon ne pereontan, ne makulotan, ne velkontan, rezervitan en la cxielo por vi,

2 Peter 1:13-14

13 Kaj mi opinias konvena, dum mi estas en cxi tiu tabernaklo, vigligi vin per rememorigo; 14 sciante, ke baldaux estos la demeto de mia tabernaklo, gxuste kiel nia Sinjoro Jesuo Kristo montris al mi.

2 Peter 3:11

11 CXar tiamaniere cxio tio solvigxos, kiaj homoj vi do devus esti en sankta konduto kaj pieco,

1 John 3:2

2 Amataj, nun ni estas infanoj de Dio, kaj ankoraux ne elmontrigxis, kio ni estos. Ni scias, ke se li elmontrigxos, ni estos similaj al li; cxar ni vidos lin, kiel li estas.

1 John 3:14

14 Ni scias, ke ni jam pasis el morto en vivon, cxar ni amas la fratojn. Kiu ne amas, tiu restas en morto.

1 John 3:19

19 Per tio ni scios, ke ni estas el la vero, kaj ni certigos nian koron antaux Li

1 John 5:19-20

19 Ni scias, ke ni el Dio estas, kaj la tuta mondo kusxas en la malbonulo. 20 Kaj ni scias, ke la Filo de Dio venis kaj al ni donis komprenon, por ke ni ekkonu la Verulon; kaj ni estas en la Verulo, en Lia Filo, Jesuo Kristo. Tiu estas la vera Dio, kaj la vivo eterna.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.