2 Chronicles 20 Cross References - Esperanto

1 Post tio la Moabidoj kaj la Amonidoj, kaj kun ili ankaux najbaroj de la Amonidoj, iris milite kontraux Jehosxafaton. 2 Kaj oni venis kaj raportis al Jehosxafat, dirante:Venis kontraux vin granda multo da homoj de trans la maro, el Sirio; kaj jen ili nun estas en HXacacon-Tamar, tio estas en En-Gedi. 3 Jehosxafat ektimis, kaj decidis turni sin al la Eternulo. Kaj li proklamis faston en la tuta Judujo. 4 Kaj kunvenis la Judoj, por peti la Eternulon; el cxiuj urboj de Judujo ili venis, por peti la Eternulon. 5 Jehosxafat starigxis inter la komunumo de Judujo kaj Jerusalem en la domo de la Eternulo, antaux la nova korto. 6 Kaj li diris:Ho Eternulo, Dio de niaj patroj! Vi estas ja Dio en la cxielo, kaj Vi regas super cxiuj regnoj de la nacioj, en Via mano estas forto kaj potenco, kaj neniu povas kontrauxstari al Vi. 7 Vi, nia Dio, forpelis ja la logxantojn de cxi tiu lando antaux Via popolo Izrael, kaj donis gxin al la idaro de Abraham, Via amanto, por cxiam. 8 Kaj ili enlogxigxis en gxi, kaj konstruis por Vi en gxi sanktejon al Via nomo, dirante: 9 Se venos sur nin malfelicxo, glavo, puno, pesto, aux malsato, tiam ni starigxos antaux cxi tiu domo kaj antaux Vi, cxar Via nomo estas en cxi tiu domo, kaj ni vokos al Vi el nia mizero, kaj Vi auxdos kaj helpos. 10 Kaj nun jen la Amonidoj kaj la Moabidoj kaj la logxantoj de la monto Seir, tra kies lando Vi ne permesis al la Izraelidoj iri, kiam ili iris el la lando Egipta, sed ili devis iri preter kaj ne ekstermi ilin- 11 jen ili repagas al ni, venante, por elpeli nin el Via heredajxo, kiun Vi donis al ni. 12 Ho nia Dio, cxu Vi ne jugxos ilin? cxar ni ne havas forton kontraux cxi tiu granda homamaso, kiu venis kontraux nin, kaj ni ne scias, kion ni devas fari, sed al Vi sin turnas niaj okuloj. 13 Kaj cxiuj Judoj staris antaux la Eternulo, ankaux iliaj infanoj, edzinoj, kaj filoj. 14 Tiam sur Jahxaziel, filo de Zehxarja, filo de Benaja, filo de Jeiel, filo de Matanja, Levido el la idoj de Asaf, aperis la spirito de la Eternulo meze de la komunumo; 15 kaj li diris:Auxskultu, cxiuj Judoj kaj logxantoj de Jerusalem kaj regxo Jehosxafat! Tiele diras al vi la Eternulo:Ne timu kaj ne sentu teruron antaux cxi tiu granda homamaso, cxar la milito estas ne kontraux vi, sed kontraux Dio. 16 Morgaux malsupreniru sur ilin:jen ili supreniras sur la altajxon de Cic, kaj vi trovos ilin en la fino de la valo, antaux la dezerto Jeruel. 17 Ne vi devas batali cxi tiun fojon:starigxu, staru, kaj rigardu la savon, kiun la Eternulo sendas al vi, ho Judujo kaj Jerusalem. Ne timu kaj ne sentu teruron:morgaux eliru kontraux ilin, kaj la Eternulo estos kun vi. 18 Tiam Jehosxafat klinigxis vizagxaltere, kaj cxiuj Judoj kaj logxantoj de Jerusalem jxetis sin antaux la Eternulo, por adorklinigxi antaux la Eternulo. 19 Kaj levigxis la Levidoj el la Kehatidoj kaj el la Korahxidoj, por ekkanti gloron al la Eternulo, Dio de Izrael, per lauxta vocxo alten. 20 Ili levigxis frue matene kaj eliris al la dezerto de Tekoa; kaj kiam ili eliris, starigxis Jehosxafat, kaj diris:Auxskultu min, ho Judoj kaj logxantoj de Jerusalem! kredu je la Eternulo, via Dio, kaj havu fidon; kredu je Liaj profetoj, kaj vi havos sukceson. 21 Kaj li konsiligxis kun la popolo, kaj li starigis kantistojn al la Eternulo, ke ili glorkantu en sankta ornamo, irante antaux la armitoj, kaj parolu:Gloru la Eternulon, cxar eterna estas Lia favorkoreco. 22 Kaj en la tempo, kiam ili komencis gxojkrii kaj glorkanti, la Eternulo starigis embuskon kontraux la Amonidoj, Moabidoj, kaj Seiranoj, kiuj venis kontraux Judujon, kaj ili estis batitaj. 23 Kaj starigxis la Amonidoj kaj Moabidoj kontraux la logxantoj de la monto Seir, por pereigi kaj ekstermi; kaj kiam ili finis kun la logxantoj de Seir, ili komencis ekstermi unu la alian. 24 Kiam la Judoj venis sur la observejon en la dezerto kaj turnis sin al la homamaso, ili ekvidis kadavrojn, kiuj falis sur la teron, kaj neniu savigxis. 25 Kaj venis Jehosxafat kaj lia popolo, por preni la militakirajxon; kaj ili trovis cxe ili multe da havajxo, vestoj, kaj multekostaj objektoj, kaj prenis al si tiom, ke ili ne povis porti. Kaj dum tri tagoj ili forprenadis la militakirajxon, cxar estis tre multe da gxi. 26 En la kvara tago ili kolektigxis en la Valo de Beno, cxar tie ili benis la Eternulon; pro tio oni donis al tiu loko la nomon Valo de Beno gxis la nuna tago. 27 Kaj cxiuj Judoj kaj Jerusalemanoj, kun Jehosxafat antauxe, iris returne, por reiri kun gxojo en Jerusalemon; cxar la Eternulo donis al ili gxojon pri iliaj malamikoj. 28 Kaj ili venis en Jerusalemon kun psalteroj, harpoj, kaj trumpetoj, al la domo de la Eternulo. 29 Kaj timo antaux Dio venis sur cxiujn regnojn de la landoj, kiam ili auxdis, ke la Eternulo militis kontraux la malamikoj de Izrael. 30 Kaj trankviligxis la regno de Jehosxafat; kaj lia Dio donis al li trankvilecon cxirkauxe. 31 Jehosxafat regxis super Judujo; la agxon de tridek kvin jaroj li havis, kiam li farigxis regxo, kaj dudek kvin jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Azuba, filino de SXilhxi. 32 Li iradis laux la vojo de sia patro Asa kaj ne deturnigxis de gxi, agante tiel, kiel placxas al la Eternulo. 33 Tamen la altajxoj ne estis forigitaj, kaj la popolo ankoraux ne turnis forte sian koron al Dio de gxiaj patroj. 34 La cetera historio de Jehosxafat, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la kroniko de Jehu, filo de HXanani, kiu estas enigita en la libron de la regxoj de Izrael. 35 Poste Jehosxafat, regxo de Judujo, amikigxis kun Ahxazja, regxo de Izrael, kiu agadis malpie. 36 Li kunigxis kun li, por fari sxipojn, irontajn en Tarsxisxon. Kaj li konstruis sxipojn en Ecjon-Geber. 37 Tiam Eliezer, filo de Dodava, el Maresxa, eldiris profetajxon pri Jehosxafat jene:Pro tio, ke vi kunigxis kun Ahxazja, la Eternulo disbatis viajn aferojn. Kaj la sxipoj rompigxis kaj ne povis iri en Tarsxisxon.

1 Chronicles 4:41

41 Kaj venis tiuj, kiuj jxus estas cititaj, en la tempo de HXizkija, regxo de Judujo, kaj disbatis iliajn tendojn, kaj ankaux la Meunojn, kiuj tie trovigxis, kaj ekstermis ilin por cxiam kaj eklogxis sur ilia loko, cxar tie estis pasxtejo por iliaj sxafoj.

2 Chronicles 19:2

2 Kaj eliris renkonte al li Jehu, filo de HXanani, la viziisto, kaj diris al la regxo Jehosxafat:CXu oni devas helpi al malvirtulo? vi amas la malamikojn de la Eternulo, kaj pro tio estas sur vi la kolero de la Eternulo.

2 Chronicles 19:5

5 Li starigis jugxistojn en la lando, en cxiuj fortikigitaj urboj de Judujo, en cxiu urbo aparte.

2 Chronicles 19:11

11 Kaj jen la cxefpastro Amarja estas super vi en cxiu afero koncernanta la Eternulon, kaj Zebadja, filo de Isxmael, la princo el la domo de Jehuda, en cxiu afero koncernanta la regxon, kaj la Levidojn vi havas antaux vi kiel oficistojn. Tenu vin forte kaj agadu, kaj la Eternulo estos kun la bonulo.

2 Chronicles 32:1

1 Post tiuj aferoj kaj verajxoj venis Sanhxerib, regxo de Asirio; li venis en Judujon, eksiegxis la fortikigitajn urbojn, kaj intencis forsxiri ilin al si.

Psalms 83:5-8

5 CXar ili unuanime interkonsentis, Ili faris interligon kontraux Vi: 6 La tendoj de Edom kaj la Isxmaelidoj, Moab kaj la Hagaridoj, 7 Gebal kaj Amon kaj Amalek, La Filisxtoj kun la logxantoj de Tiro; 8 Ankaux Asirio aligxis al ili Kaj farigxis helpo al la idoj de Lot. Sela.

Isaiah 7:1

1 En la tempo de Ahxaz, filo de Jotam, filo de Uzija, regxo de Judujo, eliris Recin, regxo de Sirio, kaj Pekahx, filo de Remalja, regxo de Izrael, kontraux Jerusalemon, por militi kontraux gxi; sed ili ne povis konkeri gxin.

Isaiah 8:9-10

9 Koleru, ho popoloj, tamen vi ektimos; atentu, vi cxiuj en la malproksimaj landoj; armu vin, sed vi ektimos; armu vin, sed vi ektimos. 10 Pripensu entreprenon, sed gxi neniigxos; parolu vortojn, sed ili ne plenumigxos, cxar kun ni estas Dio.

Isaiah 16:6

6 Ni auxdis pri la fiereco de Moab, ke gxi estas tre granda; lia malhumileco kaj fiereco kaj furiozado estas pli granda, ol lia forto.

Jeremiah 10:24

24 Punu min, ho Eternulo, sed lauxjugxe, ne en Via kolero, por ke Vi min ne tro dispremu.

Revelation 3:19

19 CXiujn, kiujn mi amas, mi riprocxas kaj punas; estu do fervora, kaj pentu.

Genesis 14:3

3 CXiuj cxi tiuj kunvenis en la valo Sidim, kiu nun estas la Sala Maro.

Genesis 14:7

7 Kaj ili reiris kaj venis al En-Misxpat, kiu estas Kadesx, kaj venkobatis la tutan kampon de la Amalekidoj, kaj ankaux la Amoridojn, kiuj logxis en HXacacon-Tamar.

Numbers 34:12

12 kaj pluen la limo iros gxis Jordan, kaj gxiaj elstarajxoj estos gxis la Sala Maro. Tia estos via lando laux gxiaj limoj cxirkauxe.

Joshua 3:16

16 tiam la akvo, kiu fluis de supre, haltis, starigxis kiel unu muro, tre malproksime, cxe la urbo Adam, kiu estas apud Cartan; kaj la akvo, kiu fluis al la maro de la stepo, al la Sala Maro, tute foriris. Kaj la popolo transiris kontraux Jerihxo.

Joshua 15:62

62 kaj Nibsxan kaj la Urbo de Salo kaj En-Gedi:ses urboj kaj iliaj vilagxoj.

1 Samuel 23:29

29 Kaj David levigxis de tie, kaj eklogxis sur nealirebla loko de En-Gedi.

Song of Songs 1:14

14 Kiel floraro de kofero estas por mi mia amato, En la vinbergxardenoj de En-Gedi.

Genesis 32:7-11

7 Tiam Jakob tre ektimis kaj afliktigxis. Kaj li dividis la homojn, kiuj estis kun li, kaj la sxafojn kaj la bovojn kaj la kamelojn, en du tacxmentojn; 8 kaj li diris: Se Esav venos al unu tacxmento kaj venkobatos gxin, tiam la restinta tacxmento sin savos. 9 Kaj Jakob diris: Dio de mia patro Abraham kaj Dio de mia patro Isaak, Eternulo, kiu diris al mi: Reiru en vian landon kaj en vian naskigxlokon, kaj Mi faros al vi bonon; 10 mi estas tro malgranda por cxiuj favorkorajxoj kaj por la tuta bonajxo, kiun Vi faris al Via sklavo; cxar kun mia bastono mi transiris cxi tiun Jordanon, kaj nun mi havas du tacxmentojn. 11 Savu min de la mano de mia frato, de la mano de Esav; cxar mi timas lin, ke li eble venos kaj mortigos cxe mi patrinon kun la infanoj.

Genesis 32:24-28

24 Kaj Jakob restis sola. Kaj iu luktis kun li gxis la apero de la matenrugxo. 25 Vidinte, ke li ne povas lin venki, tiu tusxis la artikon de lia femuro; kaj la femuro de Jakob elartikigxis, dum li luktis kun tiu. 26 Kaj tiu diris: Forliberigu min, cxar levigxis la matenrugxo. Sed li diris: Mi ne forliberigos vin, antaux ol vi min benos. 27 Kaj tiu diris al li: Kia estas via nomo? Kaj li respondis: Jakob. 28 Tiam tiu diris: Ne Jakob estu de nun via nomo, sed Izrael; cxar vi luktis kun Dio kaj kun homoj, kaj vi venkis.

Judges 20:26

26 Tiam cxiuj Izraelidoj kaj la tuta popolo iris kaj venis en Bet-Elon kaj ploris kaj restis tie antaux la Eternulo kaj fastis en tiu tago gxis la vespero kaj alportis bruloferojn kaj pacoferojn antaux la Eternulon.

1 Samuel 7:6

6 Kaj ili kunvenis en Micpan, kaj cxerpis akvon kaj versxis antaux la Eternulo, kaj fastis en tiu tago, kaj diris tie:Ni pekis antaux la Eternulo. Kaj Samuel jugxis la Izraelidojn en Micpa.

2 Chronicles 11:16

16 Post ili el cxiuj triboj de Izrael tiuj homoj, kiuj havis la inklinon turnadi sin al la Eternulo, Dio de Izrael, venadis en Jerusalemon, por fari oferojn al la Eternulo, Dio de iliaj patroj.

2 Chronicles 19:3

3 Tamen bonajxoj estas trovitaj en vi, cxar vi ekstermis la sanktajn stangojn el la lando kaj direktis vian koron al la sercxado de Dio.

Ezra 8:21-23

21 Kaj mi proklamis tie faston cxe la rivero Ahava, por ke ni humiligu nin antaux nia Dio, por peti de Li gxustan vojon por ni, por niaj infanoj, kaj por nia tuta havo. 22 CXar mi hontis peti de la regxo militistojn kaj rajdistojn por defendi nin kontraux malamikoj sur la vojo; cxar ni tiele diris al la regxo:La mano de nia Dio estas bonfaranta por cxiuj, kiuj sin turnas al Li, kaj Lia potenco kaj Lia kolero estas kontraux cxiuj, kiuj Lin forlasas. 23 Ni do fastis, kaj petis nian Dion pri tio; kaj Li auxskultis nin.

Esther 4:16

16 Iru, kunvenigu cxiujn Judojn, kiuj trovigxas en SXusxan, fastu por mi, ne mangxu kaj ne trinku dum tri tagoj, tage kaj nokte; ankaux mi kaj miaj servistinoj fastos tiel same; poste mi iros al la regxo, kvankam tio estas kontrauxlegxa; kaj se mi pereos, mi pereu.

Psalms 56:3-4

3 En la tago, kiam mi timas, Mi fidas Vin. 4 Dion, kies vorton mi gloras, Tiun Dion mi fidas; mi ne timas: Kion karno faros al mi?

Isaiah 37:3-6

3 Kaj ili diris al li:Tiele diras HXizkija:CXi tiu tago estas tago de malfelicxo, de puno, kaj de malhonoro; cxar infanoj atingis la aperturon de la utero, sed forestas forto por naski. 4 Eble auxdos la Eternulo, via Dio, la vortojn de Rabsxake, kiun sendis la regxo de Asirio, lia sinjoro, por blasfemi la vivantan Dion, kaj insulti per la vortoj, kiujn auxdis la Eternulo, via Dio. Levu do pregxon por la restintoj, kiuj ankoraux ekzistas. 5 Kaj la servantoj de la regxo HXizkija venis al Jesaja. 6 Kaj Jesaja diris al ili:Tiele parolu al via sinjoro:Tiele diras la Eternulo:Ne timu la vortojn, kiujn vi auxdis kaj per kiuj blasfemis Min la servantoj de la regxo de Asirio.

Jeremiah 36:9

9 En la kvina jaro de Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo, en la nauxa monato, oni proklamis faston antaux la Eternulo al la tuta popolo en Jerusalem, kaj al la tuta popolo, kiu venis el la urboj de Judujo en Jerusalemon.

Daniel 9:3

3 Kaj mi turnis mian vizagxon al Dio, la Sinjoro, por pregxi kaj petegi, en fastado, sakajxo, kaj cindro.

Joel 1:14

14 Sanktigu faston, proklamu solenan kunvenon, kunvoku la maljunulojn kaj cxiujn logxantojn de la lando en la domon de la Eternulo, via Dio, kaj kriu al la Eternulo:

Joel 2:12-18

12 Sed ecx nun ankoraux la Eternulo diras:Returnu vin al Mi per via tuta koro, kun fastado, plorado, kaj gxemegado; 13 dissxiru vian koron, ne viajn vestojn, kaj returnu vin al la Eternulo, via Dio; cxar Li estas favorkora kaj kompatema, longepacienca kaj indulgema, kaj Li bedauxras malfelicxon. 14 Kiu scias? eble Li denove bedauxros, eble Li restigos post Si benon, farunoferojn kaj versxoferojn al la Eternulo, via Dio. 15 Blovu per korno en Cion, sanktigu faston, proklamu solenan kunvenon. 16 Kunvenigu la popolon, sanktigu la komunumon, invitu la maljunulojn, kolektu la malgrandajn infanojn kaj sucxinfanojn; fiancxo eliru el sia cxambro, kaj fiancxino el sub sia baldakeno. 17 Inter la portiko kaj la altaro ploru la pastroj, servistoj de la Eternulo, kaj ili diru:Indulgu, ho Eternulo, Vian popolon, kaj ne kovru per honto Vian heredajxon, la nacioj ne moku ilin; por kio oni diru inter la popoloj:Kie estas ilia Dio? 18 Tiam la Eternulo farigxos fervora por Sia lando kaj indulgos Sian popolon.

Jonah 1:16

16 Tiam tiuj homoj eksentis grandan timon antaux la Eternulo; kaj ili bucxis oferon al la Eternulo kaj faris sanktajn promesojn.

Jonah 3:5-9

5 La logxantoj de Nineve ekkredis je Dio, proklamis faston, kaj metis sur sin sakajxon, de la grandaj gxis la malgrandaj inter ili. 6 Kiam tion auxdis la regxo de Nineve, li levigxis de sia trono, demetis de si sian regxan veston, kovris sin per sakajxo, kaj sidigxis sur cindro. 7 Kaj li ordonis proklami en Nineve en la nomo de la regxo kaj de liaj altranguloj jenon:La homoj kaj la brutoj, la bovoj kaj la sxafoj, gustumu nenion, ili ne pasxtigxu kaj ne trinku akvon; 8 kaj la homoj kaj la brutoj kovru sin per sakajxo, kaj voku forte al Dio, kaj cxiu deturnu sin de sia malbona vojo kaj de la perfortajxoj de siaj manoj: 9 eble Dio bedauxros, kaj forlasos Sian flaman koleron, kaj ni ne pereos.

Matthew 10:28

28 Kaj ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, sed ne povas mortigi la animon; sed prefere timu Tiun, kiu povas pereigi kaj animon kaj korpon en Gehena.

Psalms 34:5-6

5 Kiuj rigardas al Li, ricevas lumon, Kaj ilia vizagxo ne kovrigxos per honto. 6 Jen cxi tiu mizerulo vokis, kaj la Eternulo auxdis, Kaj de cxiuj liaj mizeroj Li savis lin.

Psalms 50:15

15 Voku Min en la tago de mizero; Mi vin liberigos, kaj vi Min gloros.

Psalms 60:10-12

10 CXu ne Vi, ho Dio, forlasis nin? Vi ne eliras, ho Dio, kun niaj militistaroj. 11 Donu al ni helpon kontraux la malamiko; Vanta estas helpo de homo. 12 Kun Dio ni faros heroajxojn; Kaj Li dispremos niajn malamikojn.

Psalms 69:35

35 CXar Dio helpos Cionon kaj konstruos la urbojn de Judujo, Ke oni tie logxos kaj ilin heredos.

2 Kings 19:15-19

15 Kaj HXizkija ekpregxis al la Eternulo, kaj diris:Ho Eternulo, Dio de Izrael, sidanta sur la keruboj! Vi estas la sola Dio super cxiuj regnoj de la tero, Vi kreis la cxielon kaj la teron; 16 klinu, ho Eternulo, Vian orelon, kaj auxskultu; malfermu, ho Eternulo, Viajn okulojn, kaj rigardu; kaj auxdu la vortojn de Sanhxerib, kiujn li sendis, por insulti la Dion vivantan. 17 Estas vero, ho Eternulo, la regxoj de Asirio ruinigis la popolojn kaj ilian teron, 18 kaj jxetis iliajn diojn en fajron; cxar tio estis ne dioj, sed faritajxoj de homaj manoj, ligno kaj sxtono; ili ekstermis ilin. 19 Sed nun, ho Eternulo, nia Dio, savu nin do kontraux liaj manoj, por ke cxiuj regnoj de la tero eksciu, ke Vi, ho Eternulo, estas sola.

2 Chronicles 6:12-13

12 Kaj li starigxis antaux la altaro de la Eternulo kontraux la tuta komunumo de Izrael, kaj li etendis siajn manojn 13 (cxar Salomono estis farinta kupran ambonon, havantan la longon de kvin ulnoj, la largxon de kvin ulnoj, kaj la alton de tri ulnoj, kaj li estis lokinta gxin meze de la antauxkorto:li nun starigxis sur gxi, ekgenuis antaux la tuta komunumo de Izrael, etendis siajn manojn al la cxielo),

2 Chronicles 34:31

31 Kaj la regxo starigxis sur sia loko, kaj faris interligon antaux la Eternulo, por sekvi la Eternulon, kaj observi Liajn ordonojn, decidojn, kaj legxojn, per sia tuta koro kaj per sia tuta animo, por plenumi la vortojn de la interligo, skribitajn en tiu libro.

Exodus 3:6

6 Ankoraux Li diris:Mi estas la Dio de via patro, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob. Kaj Moseo kovris sian vizagxon, cxar li timis rigardi Dion.

Exodus 3:15-16

15 Kaj plue Dio diris al Moseo:Tiel diru al la Izraelidoj:La Eternulo, la Dio de viaj patroj, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob, sendis min al vi. Tia estas Mia nomo por eterne, kaj tia estas memorajxo pri Mi por cxiuj generacioj. 16 Iru, kaj kunvenigu la cxefojn de Izrael, kaj diru al ili:La Eternulo, la Dio de viaj patroj, aperis al mi, la Dio de Abraham, Isaak, kaj Jakob, kaj Li diris:Mi atentis vin, kaj tion, kio estas farita al vi en Egiptujo.

Deuteronomy 4:39

39 Sciu do nun kaj enmetu en vian koron, ke la Eternulo estas Dio en la cxielo supre kaj sur la tero malsupre; ne ekzistas alia.

Joshua 2:11

11 Ni auxdis, kaj ektimis nia koro, kaj en neniu restis kuragxo antaux vi; cxar la Eternulo, via Dio, estas Dio en la cxielo supre kaj sur la tero malsupre.

1 Kings 8:23

23 kaj li parolis:Ho Eternulo, Dio de Izrael! ne ekzistas dio simila al Vi en la cxielo supre nek sur la tero malsupre; Vi konservas la interligon kaj la favorkorecon al Viaj servantoj, kiuj iradas antaux Vi per sia tuta koro;

1 Chronicles 29:11-12

11 Al Vi, ho Eternulo, apartenas grandeco, potenco, majesto, venko, kaj gloro, cxar cxio en la cxielo kaj sur la tero estas Via; al Vi, ho Eternulo, apartenas la regxado, kaj Vi estas alte super cxiuj estroj. 12 Ricxeco kaj honoro venas de Vi; Vi regas super cxio; en Via mano estas forto kaj potenco; Via mano povas cxion grandigi kaj fortikigi.

1 Chronicles 29:18

18 Ho Eternulo, Dio de niaj patroj Abraham, Isaak, kaj Izrael! konservu gxin por cxiam, cxi tiun pensmanieron de la koro de Via popolo, kaj turnu ilian koron al Vi.

Psalms 47:2

2 CXar la Eternulo Plejalta estas timinda; Li estas granda Regxo super la tuta tero.

Psalms 47:8

8 Dio regxas super la popoloj; Dio sidas sur Sia sankta trono.

Psalms 62:11

11 Unu vorton diris Dio, Dufoje mi gxin auxdis, Ke la forto estas cxe Dio.

Psalms 115:3

3 Sed nia Dio estas en la cxielo; CXion, kion Li deziras, Li faras.

Isaiah 57:15-16

15 CXar tiele diras la Plejalta kaj Plejsupra, kiu restas eterne kaj kies nomo estas Sanktulo:Alte kaj en sankta loko Mi logxas, sed ankaux apud afliktito kaj humilulo, por revigligi la spiriton de humiluloj kaj revivigi la koron de afliktitoj. 16 CXar ne eterne Mi malpacas kaj ne senfine Mi koleras; alie tute senfortigxus antaux Mi la spirito kaj la animoj, kiujn Mi kreis.

Isaiah 66:1

1 Tiele diras la Eternulo:La cxielo estas Mia trono, kaj la tero estas Mia piedbenketo; kie do estos la domo, kiun vi konstruos por Mi? kaj kie estos la loko por Mia ripozo?

Jeremiah 27:5-8

5 Per Mia granda forto kaj per Mia etendita brako Mi kreis la teron, la homojn kaj la bestojn, kiuj estas sur la tero; kaj Mi donas tion al tiu, kiu placxas al Mi. 6 Kaj nun Mi transdonas cxiujn tiujn landojn en la manon de Mia servanto Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj ecx la bestojn de la kampo Mi transdonas al li, por ke ili servu al li. 7 Kaj servos al li cxiuj popoloj, ankaux al lia filo kaj al la filo de lia filo, gxis venos la tempo ankaux por lia lando kaj lin sklavigos potencaj popoloj kaj grandaj regxoj. 8 Kaj se ia popolo kaj regno ne servos al li, al Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj ne metos sian kolon sub la jugon de la regxo de Babel, Mi punos tiun popolon per glavo kaj malsato kaj pesto, diras la Eternulo, gxis Mi ekstermos ilin per lia mano.

Daniel 4:17

17 Per la ordono de la prizorgantoj tio estas decidita, kaj per la dekreto de la sanktuloj tio estas destinita, por ke la vivantoj sciu, ke la Plejaltulo regas en la regno de la homoj, kaj donas gxin al tiu, al kiu Li volas, kaj starigas super gxi la plej humilan el la homoj.

Daniel 4:25

25 Vi estos elpusxita el meze de la homoj, kaj vi vivos kun la bestoj de la kampo; per herbo oni vin nutros, kiel bovojn; roson de la cxielo oni trinkigos al vi; kaj sep jaroj pasos super vi, gxis vi ekscios, ke super la regno de homoj regas la Plejaltulo, kaj donas gxin al tiu, al kiu Li volas.

Daniel 4:32-35

32 kaj vi estas elpusxata el meze de la homoj, kaj vi vivos kun la bestoj de la kampo; per herbo oni vin nutros, kiel bovojn; kaj sep jaroj pasos super vi, gxis vi ekscios, ke super la regno de homoj regas la Plejaltulo, kaj donas gxin al tiu, al kiu Li volas. 33 Tuj plenumigxis tiu verdikto sur Nebukadnecar; li estis elpusxita el meze de la homoj, li komencis mangxis herbon, kiel bovoj, lia korpo estis trinkigata de la roso de la cxielo, tiel, ke liaj haroj kreskis kiel la plumoj de aglo kaj liaj ungoj farigxis kiel cxe birdo. 34 Post paso de la difinita tempo, mi, Nebukadnecar, levis miajn okulojn al la cxielo, kaj mia prudento revenis al mi; kaj mi benis la Plejaltulon, mi lauxdis kaj gloris Tiun, kiu vivas eterne, kies regado estas regado eterna kaj kies regno dauxras en cxiuj generacioj. 35 CXiuj, kiuj vivas sur la tero, estas kalkuleblaj kiel nenio. Laux Sia volo Li agas, kiel kun la armeo de la cxielo, tiel kun la vivantoj sur la tero; kaj ekzistas neniu, kiu povus kontrauxstari al Lia mano, aux demandi Lin:Kion Vi faras?

Matthew 6:9

9 Vi do pregxu jene:Patro nia, kiu estas en la cxielo, Via nomo estu sanktigita.

Matthew 6:13

13 Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.

Acts 11:17

17 Se do al ili Dio donis la saman donacon, kiel al ni, kiam ni ekkredis al la Sinjoro Jesuo Kristo, kia homo mi estis, ke mi povus kontrauxstari al Dio?

Genesis 12:7

7 Kaj la Eternulo aperis al Abram, kaj diris: Al via idaro Mi donos cxi tiun teron. Kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo, kiu aperis al li.

Genesis 13:15

15 cxar la tutan teron, kiun vi vidas, Mi donos al vi kaj al via idaro por eterne.

Genesis 17:7

7 Kaj Mi starigos Mian interligon inter Mi kaj vi kaj via idaro post vi en iliaj generacioj, eternan interligon, ke Mi estos Dio por vi kaj por via idaro post vi.

Exodus 6:7

7 Kaj Mi prenos vin kiel Mian popolon, kaj Mi estos via Dio; kaj vi scios, ke Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elirigas vin el sub la jugo de Egiptujo.

Exodus 19:5-7

5 Kaj nun se vi obeos Mian vocxon kaj observos Mian interligon, vi estos Mia amata proprajxo inter cxiuj popoloj, cxar al Mi apartenas la tuta tero. 6 Kaj vi estos por Mi regno de pastroj kaj popolo sankta. Tio estas la vortoj, kiujn vi diru al la Izraelidoj. 7 Moseo venis, kaj alvokis la cxefojn de la popolo, kaj prezentis al ili cxiujn tiujn vortojn, pri kiuj la Eternulo ordonis al li.

Exodus 20:2

2 Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.

Exodus 33:2

2 Kaj Mi sendos antaux vi angxelon, kaj Mi forpelos la Kanaanidojn, la Amoridojn kaj la HXetidojn kaj la Perizidojn, la HXividojn kaj la Jebusidojn.

Joshua 24:3

3 Sed Mi prenis vian patron Abraham de trans la Rivero kaj kondukis lin tra la tuta lando Kanaana, kaj Mi multigis lian idaron, kaj Mi donis al li Isaakon.

Joshua 24:13

13 Kaj Mi donis al vi landon, pri kiu vi ne laboris, kaj urbojn, kiujn vi ne konstruis, kaj vi logxas en ili; de vinbergxardenoj kaj olivarboj, kiujn vi ne plantis, vi mangxas.

1 Chronicles 17:21-24

21 Kaj kiu estas simila al Via popolo Izrael, la sola popolo sur la tero, koncerne kiun Dio iris, por elacxeti gxin al Si kiel popolon, por fari al Si nomon per grandajxoj kaj timindajxoj, forpelante naciojn antaux Via popolo, kiun Vi liberigis el Egiptujo? 22 Vi faris Vian popolon Izrael Via popolo por eterne; kaj Vi, ho Eternulo, faris Vin Dio por gxi. 23 Kaj nun, ho Eternulo, la vorto, kiun Vi diris pri Via servanto kaj pri lia domo, verigxu por eterne, kaj Vi agu tiel, kiel Vi diris. 24 Kaj Via nomo estu vera kaj granda por eterne, por ke oni diru:La Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, estas Dio al Izrael; kaj la domo de Via servanto David estu fortika antaux Vi.

2 Chronicles 14:11

11 Kaj Asa ekvokis al la Eternulo, sia Dio, kaj diris:Ho Eternulo, por Vi ne estas diferenco helpi al grandnombrulo aux al senfortulo; helpu do al ni, ho Eternulo, nia Dio, cxar sur Vi ni nin apogas kaj en Via nomo ni venis kontraux cxi tiun grandan anaron. Ho Eternulo, Vi estas nia Dio; kontraux Vi neniu homo montrigxu forta.

Nehemiah 9:8

8 kaj trovis lian koron fidela antaux Vi, kaj faris kun li interligon, por transdoni la landon de la Kanaanidoj, la HXetidoj, la Amoridoj, la Perizidoj, la Jebusidoj, kaj la Girgasxidoj, transdoni gxin al lia idaro; kaj Vi plenumis Viajn vortojn, cxar Vi estas justa.

Psalms 44:2

2 Vi per Via mano forpelis popolojn, kaj ilin Vi enlogxigis; Popolojn Vi pereigis, kaj ilin Vi vastigis.

Isaiah 41:8

8 Sed vi, ho Mia servanto Izrael, ho Jakob, kiun Mi elektis, ho idaro de Abraham, Mia amato,

John 11:11

11 Tion li parolis, kaj poste li diris al ili:Nia amiko Lazaro endormigxis, sed mi iras, por veki lin el lia dormo.

John 15:15

15 Mi jam ne nomas vin sklavoj, cxar la sklavo ne scias, kion lia sinjoro faras; sed mi nomis vin amikoj, cxar cxion, kion mi auxdis de mia Patro, mi sciigis al vi.

James 2:23

23 kaj plenumigxis la Skribo, kiu diras:Kaj Abraham kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto; kaj li estis nomita:amiko de Dio.

2 Chronicles 2:4

4 nun jen mi konstruas domon al la nomo de la Eternulo, mia Dio, por ke gxi estu konsekrita al Li, por incensadi antaux Li bonodorajn incensojn, prezenti tie konstante panojn de propono, bruloferojn matene kaj vespere, en sabatoj, monatkomencoj, kaj festoj de la Eternulo, nia Dio, kio estas eterna legxo por Izrael.

2 Chronicles 6:10

10 Kaj la Eternulo plenumis Sian vorton, kiun Li diris:mi levigxis anstataux mia patro David kaj sidigxis sur la trono de Izrael, kiel diris la Eternulo, kaj mi konstruis la domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael.

Exodus 20:24

24 Altaron el tero faru al Mi, kaj oferu sur gxi viajn bruloferojn kaj pacoferojn, viajn sxafojn kaj viajn bovojn; sur cxiu loko, kie Mi memorigos Mian nomon, Mi venos al vi kaj benos vin.

Exodus 23:21

21 Gardu vin antaux lia vizagxo kaj auxskultu lian vocxon; ne incitu lin, cxar li ne pardonos vian pekon; cxar Mia nomo estas en li.

1 Kings 8:33

33 Se Via popolo Izrael estos frapita de malamiko pro tio, ke gxi pekis antaux Vi, sed ili sin returnos al Vi kaj gloros Vian nomon kaj pregxos kaj petegos al Vi en cxi tiu domo:

1 Kings 8:37

37 Se estos malsato en la lando, aux se estos pesto, brulsekeco, velkado, akridoj, aux vermoj, aux se premos ilin malamiko en la lando de ilia logxado, aux se estos ia plago aux malsano;

2 Chronicles 6:20

20 por ke Viaj okuloj estu nefermitaj super cxi tiu domo tage kaj nokte, super la loko, pri kiu Vi promesis, ke Vi estigos tie Vian nomon; por auxskulti la pregxon, kiun Via servanto faros sur cxi tiu loko.

2 Chronicles 6:28-30

28 Se estos malsato en la lando, aux se estos pesto, brulsekeco, velkado, akridoj, aux vermoj, aux se premos ilin malamiko en la lando de ilia logxado, aux se estos ia plago aux malsano; 29 cxe cxiu pregxo, cxe cxiu petego, kiun faros iu homo aux Via tuta popolo Izrael, kiam cxiu el ili sentos sian malfelicxon kaj sian doloron kaj etendos siajn manojn al cxi tiu domo: 30 auxskultu el la cxielo, el la loko de Via logxado, kaj pardonu, kaj redonu al cxiu konforme al lia tuta konduto, kiel Vi konas lian koron (cxar Vi sola konas la koron de la homidoj);

Matthew 18:20

20 CXar kie du aux tri kunvenas en mia nomo, tie mi estas meze de ili.

Numbers 20:17-21

17 permesu do al ni trairi vian landon; ni ne iros tra kampo nek tra vinbergxardeno, kaj ni ne trinkos akvon el la putoj; laux la cxefa publika vojo ni iros, ni ne flankigxos dekstren nek maldekstren, gxis ni trapasos viajn limojn. 18 Sed Edom diris al li:Vi ne trapasos min, alie mi eliros kun glavo renkonte al vi. 19 Kaj la Izraelidoj diris al li:Laux la granda vojo ni iros; kaj se ni trinkos vian akvon, mi kaj miaj brutoj, mi pagos pro gxi; nenio pli, sole per miaj piedoj mi trairos. 20 Sed li diris:Ne trairu. Kaj Edom elpasxis kontraux lin kun popolo multenombra kaj kun mano forta. 21 Kaj Edom ne volis permesi al Izrael trapasi liajn limojn; kaj Izrael iris flanke de li.

Deuteronomy 2:4-5

4 kaj al la popolo donu tian ordonon:Vi preteriros la limon de viaj fratoj la Esavidoj, kiuj logxas sur Seir, kaj ili timos vin; sed gardu vin forte. 5 Ne komencu batalon kontraux ili, cxar Mi ne donos al vi el ilia lando ecx largxecon de plando; cxar al Esav Mi donis, kiel heredajxon, la monton Seir.

Deuteronomy 2:9

9 Kaj la Eternulo diris al mi:Ne faru malamikajxon al Moab kaj ne komencu militon kontraux ili, cxar Mi ne donos al vi heredajxon el ilia lando; cxar al la filoj de Lot Mi donis Aron kiel heredan posedajxon.

Deuteronomy 2:19

19 kaj vi alproksimigxas al la Amonidoj; ne faru al ili malamikajxon kaj ne batalu kontraux ili, cxar Mi ne donos al vi heredajxon el la lando de la Amonidoj; cxar al la filoj de Lot Mi donis gxin kiel heredan posedajxon.

Judges 11:15-18

15 kaj dirigis al li:Tiel diris Jiftahx:Izrael ne prenis landon de Moab, nek landon de la Amonidoj; 16 cxar irante el Egiptujo, Izrael iris tra la dezerto gxis la Rugxa Maro kaj venis al Kadesx; 17 kaj tiam Izrael sendis senditojn al la regxo de Edom, por diri:Permesu al mi trairi vian landon; sed la regxo de Edom ne konsentis; ankaux al la regxo de Moab estis sendite, sed li ne konsentis; tial Izrael restis en Kadesx; 18 kaj li iris tra la dezerto kaj cxirkauxis la landon de Edom kaj la landon de Moab kaj venis de oriento al la lando de Moab kaj starigxis tendare transe de Arnon, sed ne eniris en la limojn de Moab, cxar Arnon estas la limo de Moab.

2 Chronicles 20:1

1 Post tio la Moabidoj kaj la Amonidoj, kaj kun ili ankaux najbaroj de la Amonidoj, iris milite kontraux Jehosxafaton.

2 Chronicles 20:22

22 Kaj en la tempo, kiam ili komencis gxojkrii kaj glorkanti, la Eternulo starigis embuskon kontraux la Amonidoj, Moabidoj, kaj Seiranoj, kiuj venis kontraux Judujon, kaj ili estis batitaj.

Genesis 44:4

4 Kiam ili eliris el la urbo kaj ankoraux ne estis malproksime, Jozef diris al la estro de sia domo: Levigxu, kuru post tiuj homoj, kaj kiam vi atingos ilin, diru al ili: Kial vi pagis malbonon por bono?

Judges 11:23-24

23 Tiamaniere la Eternulo, Dio de Izrael, forpelis la Amoridojn de antaux Lia popolo Izrael; kaj vi volas preni gxian posedajxon? 24 Tion, kion posedigas al vi Kemosx, via dio, tion posedu; sed cxiun, kiun la Eternulo, nia Dio, forpelis de antaux ni, tiun ni heredos.

Psalms 7:4

4 Se al mia amiko mi pagis per malbono, Aux se mi difektis tiun, kiu premis min senkauxze:

Psalms 35:12

12 Ili pagas al mi malbonon por bono, Atencon kontraux mia animo.

Psalms 83:3-12

3 Kontraux Via popolo ili sekrete konspiras, Kaj ili konsiligxas kontraux Viaj gardatoj. 4 Ili diris:Ni iru, kaj ni ekstermu ilin el inter la popoloj, Ke oni ne plu rememoru la nomon de Izrael. 5 CXar ili unuanime interkonsentis, Ili faris interligon kontraux Vi: 6 La tendoj de Edom kaj la Isxmaelidoj, Moab kaj la Hagaridoj, 7 Gebal kaj Amon kaj Amalek, La Filisxtoj kun la logxantoj de Tiro; 8 Ankaux Asirio aligxis al ili Kaj farigxis helpo al la idoj de Lot. Sela. 9 Faru al ili, kiel al Midjan, Kiel al Sisera, kiel al Jabin cxe la torento Kisxon, 10 Kiuj estis ekstermitaj en En-Dor Kaj farigxis sterko por la tero. 11 Agu kun iliaj princoj kiel kun Oreb kaj Zeeb, Kaj kun cxiuj iliaj estroj kiel kun Zebahx kaj Calmuna, 12 Kiuj diris:Ni ekposedu la logxejon de Dio!

Proverbs 17:13

13 Kiu redonas malbonon por bono, El ties domo ne malaperos malbono.

Jeremiah 18:20

20 CXu oni devas repagi bonon per malbono? cxar ili fosis foson por mia animo. Memoru, kiel mi staris antaux Vi, por paroli bonon pri ili, por forklini de ili Vian koleron.

Deuteronomy 32:36

36 CXar la Eternulo jugxos Sian popolon, Kaj Li kompatos Siajn sklavojn, Kiam Li vidos, ke malaperis ilia forto, Ke jam ne ekzistas malliberulo nek liberulo.

Judges 11:27

27 Mi ne pekis kontraux vi, kaj vi faras al mi malbonon, militante kontraux mi. La Eternulo, la Jugxanto, jugxu nun inter la Izraelidoj kaj la Amonidoj.

1 Samuel 3:13

13 Mi sciigis al li, ke Mi jugxos lian domon por cxiam pro la krimo, ke li sciis, ke liaj filoj venigas malbenon sur sin, kaj li ne detenis ilin.

1 Samuel 14:6

6 Kaj Jonatan diris al sia junulo armilportisto:Venu, ni transiru al la garnizono de tiuj necirkumciditoj; eble la Eternulo ion faros por ni; cxar por la Eternulo ne estas malfacile helpi per multo aux per malmulto.

2 Samuel 14:11

11 Kaj sxi diris:La regxo volu memori pri la Eternulo, lia Dio, por ke la sangovengxantoj ne faru pli da pereo kaj ne ekstermu mian filon. Li diris:Mi jxuras per la Eternulo, ke ne falos ecx haro de via filo sur la teron.

2 Kings 6:15

15 Kiam la servanto de la homo de Dio frue matene levigxis kaj eliris, jen militistaro cxirkauxas la urbon kun cxevaloj kaj cxaroj. Kaj lia servanto diris al li:Ho ve, mia sinjoro! kion ni faros?

Psalms 7:6

6 Starigxu, ho Eternulo, en Via kolero, Levigxu super la furiozon de miaj premantoj; Kaj vekigxu por mi, Vi, kiu ordonis fari jugxon.

Psalms 7:8

8 La Eternulo jugxas popolojn. Jugxu min, ho Eternulo, laux mia justeco kaj laux mia pieco.

Psalms 9:19

19 Levigxu, ho Eternulo, ke homoj ne tro fortigxu; La popoloj estu jugxataj antaux Via vizagxo.

Psalms 25:15

15 Miaj okuloj estas cxiam direktitaj al la Eternulo, CXar Li eltiras el reto miajn piedojn.

Psalms 43:1

1 Jugxu min, ho Dio, kaj defendu mian aferon kontraux popolo nepia; De homo malverema kaj maljusta savu min.

Psalms 121:1-2

1 Kanto de suprenirado. Mi levas miajn okulojn al la montoj: De kie venas al mi helpo? 2 Mia helpo venas de la Eternulo, Kiu kreis la cxielon kaj la teron.

Psalms 123:1-2

1 Kanto de suprenirado. Al Vi mi levas miajn okulojn, Ho Vi, kiu sidas en la cxielo! 2 Jen kiel la okuloj de sklavoj estas direktitaj al la mano de iliaj sinjoroj, Kiel la okuloj de sklavino al la mano de sxia sinjorino, Tiel niaj okuloj estas direktitaj al la Eternulo, nia Dio, GXis Li korfavoros nin.

Psalms 141:8

8 CXar al Vi, ho Eternulo, mia Sinjoro, estas direktitaj miaj okuloj; Al Vi mi esperas:ne forpusxu mian animon.

Isaiah 2:4

4 Kaj Li jugxos inter la nacioj, kaj Li decidos pri multaj popoloj; kaj ili forgxos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraux nacion, kaj oni ne plu lernos militon.

Isaiah 42:4

4 Li ne lacigxos nek fleksigxos, gxis li starigos sur la tero justecon; kaj lian instruon atendas la insuloj.

Joel 3:12

12 La popoloj levigxu kaj iru en la valon de Jehosxafat; cxar tie Mi sidigxos, por jugxi cxiujn naciojn de cxiuj flankoj.

Jonah 2:4

4 Kaj mi pensis:Mi estas forpusxita de antaux Viaj okuloj; Tamen mi rigardos ankoraux Vian sanktan templon.

2 Corinthians 1:8-9

8 CXar ni ne volas, ke vi nesciu, fratoj, pri la aflikto, kiu okazis al ni en Azio, ke ni ekstreme super la forto estis depremitaj, tiel, ke ni forte malesperis, ecx pri la vivo; 9 ni ja ricevis la aljugxon al morto en ni mem, por ke ni fidu ne nin mem, sed Dion, kiu levas la mortintojn,

Revelation 19:11

11 Kaj mi vidis la cxielon malfermitan; kaj jen blanka cxevalo, kaj la sidanta sur gxi, nomata Fidela kaj Vera; en justeco li jugxas kaj militas.

Deuteronomy 29:10

10 Vi cxiuj staras hodiaux antaux la Eternulo, via Dio; viaj estroj, viaj triboj, viaj plejagxuloj, kaj viaj oficistoj, cxiuj Izraelidoj;

Ezra 10:1

1 Kiam Ezra pregxis kaj faris konfeson, plorante kaj kusxante antaux la domo de Dio, kolektigxis al li el la Izraelidoj tre granda amaso, viroj, virinoj, kaj infanoj; cxar ankaux la popolo tre multe ploris.

Jonah 3:5

5 La logxantoj de Nineve ekkredis je Dio, proklamis faston, kaj metis sur sin sakajxon, de la grandaj gxis la malgrandaj inter ili.

Acts 21:5

5 Kaj pasiginte la tagojn, ni eliris kaj ekvojagxis; kaj ili cxiuj kune kun edzinoj kaj infanoj akompanis nin gxis ekster la urbo; kaj genuigxinte sur la marbordo, ni pregxis;

Numbers 11:25-26

25 Kaj la Eternulo mallevigxis en nubo kaj parolis kun li, kaj Li deprenis iom de la spirito, kiu estis sur li, kaj metis sur la sepdek virojn plejagxulojn. Kaj kiam haltis sur ili la spirito, ili ekprofetis kaj ne cxesis. 26 Sed restis du viroj en la tendaro; la nomo de unu estis Eldad, kaj la nomo de la dua estis Medad; kaj suriris sur ilin la spirito-cxar ili estis inter la enskribitaj, sed ne eliris al la tabernaklo-kaj ili ekprofetis en la tendaro.

Numbers 24:2

2 Kaj Bileam levis siajn okulojn, kaj ekvidis Izraelon, starantan laux siaj triboj; kaj la spirito de Dio venis sur lin.

2 Chronicles 15:1

1 Sur Azarjan, filon de Oded, venis la spirito de Dio.

2 Chronicles 24:20

20 La spirito de Dio venis sur Zehxarjan, filon de la pastro Jehojada, kaj li starigxis antaux la popolo, kaj diris al ili:Tiele diras Dio:Kial vi malobeas la ordonojn de la Eternulo? Vi ne havos sukceson, cxar vi forlasis la Eternulon, kaj tial Li vin forlasis.

Isaiah 58:9

9 Tiam vi vokos, kaj la Eternulo respondos; vi krios, kaj Li diros:Jen Mi estas! Se vi forigos el inter vi premadon, montradon per fingro, kaj paroladon malbonan,

Isaiah 65:24

24 Kaj estos tiel, ke antaux ol ili vokos, Mi respondos; ili estos ankoraux parolantaj, kaj Mi jam auxdos.

Daniel 9:20-21

20 Dum mi ankoraux parolis kaj pregxis kaj konfesis miajn pekojn kaj la pekojn de mia popolo Izrael kaj metis mian petegon antaux la Eternulon, mian Dion, pri la sankta monto de mia Dio; 21 dum mi ankoraux parolis pregxante, la viro Gabriel, kiun mi vidis antauxe en la vizio, alflugis, kaj ektusxis min cxirkaux la tempo de la vespera ofero;

Acts 10:4

4 Kaj cxi tiu, fikse rigardante lin kaj timante, diris:Kio estas, Sinjoro? Kaj li diris al li:Viaj pregxoj kaj viaj almozoj supreniris kiel memorajxo antaux Dio.

Acts 10:31

31 kaj diris:Kornelio, via pregxo estas auxdita, kaj viaj almozoj estas memoritaj antaux Dio.

Exodus 14:13-14

13 Tiam Moseo diris al la popolo:Ne timu; staru, kaj vidu la savon de la Eternulo, kiun Li faros al vi hodiaux; cxar la Egiptojn, kiujn vi vidas hodiaux, vi eterne neniam plu vidos. 14 La Eternulo militos por vi, kaj vi silentu.

Deuteronomy 1:29-30

29 Kaj mi diris al vi:Ne tremu kaj ne timu ilin; 30 la Eternulo via Dio, kiu iras antaux vi, Li batalos por vi, simile al cxio, kion Li faris por vi en Egiptujo antaux viaj okuloj,

Deuteronomy 20:1

1 Kiam vi iros milite kontraux vian malamikon kaj vi vidos cxevalojn kaj cxarojn kaj pli multe da homoj ol cxe vi, ne timu ilin; cxar kun vi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta.

Deuteronomy 20:4

4 cxar la Eternulo, via Dio, iras kun vi, por batali pro vi kontraux viaj malamikoj kaj por helpi vin.

Deuteronomy 31:6

6 Estu fortaj kaj kuragxaj, ne timu kaj ne tremu antaux ili; cxar la Eternulo, via Dio, mem iros kun vi; Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin.

Deuteronomy 31:8

8 Kaj la Eternulo, kiu mem iros antaux vi, Li estos kun vi, Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin; ne timu, kaj ne perdu la kuragxon.

Joshua 11:6

6 Kaj la Eternulo diris al Josuo:Ne timu ilin, cxar morgaux en cxi tiu tempo Mi transdonos ilin cxiujn mortigotajn al Izrael; iliajn cxevalojn vi lamigos, kaj iliajn cxarojn vi forbruligos per fajro.

1 Samuel 17:47

47 Kaj ekscios cxi tiu tuta komunumo, ke ne per glavo kaj lanco savas la Eternulo, cxar de la Eternulo dependas la milito, kaj Li transdonos vin en niajn manojn.

2 Chronicles 32:7-8

7 Estu kuragxaj kaj fortaj, ne timu, kaj ne sentu teruron antaux la regxo de Asirio kaj antaux la tuta homamaso, kiu estas kun li, cxar kun ni estas pli, ol kun li: 8 kun li estas brako karna, sed kun ni estas la Eternulo, nia Dio, por helpi al ni kaj por batali en niaj bataloj. Kaj la popolo vigligxis de la vortoj de HXizkija, regxo de Judujo.

Nehemiah 4:14

14 Kaj mi pririgardis, kaj mi starigxis, kaj diris al la eminentuloj kaj al la estroj kaj al la cetera popolo:Ne timu ilin; memoru pri la Sinjoro, la granda kaj timinda, kaj batalu por viaj fratoj, viaj filoj, viaj filinoj, viaj edzinoj, kaj viaj domoj.

Psalms 17:1-2

1 Pregxo de David. Auxskultu, ho Eternulo, la justulon, atentu mian krion, Donu orelon al mia pregxo el ne malsincera busxo. 2 De Vi venos mia jugxo; Viaj okuloj rigardos la veremecon.

Isaiah 41:10-16

10 ne timu, cxar Mi estas kun vi; ne maltrankviligxu, cxar Mi estas via Dio; Mi vin fortigos, Mi vin helpos, Mi vin subtenos per Mia justa dekstra mano. 11 Jen hontigxos kaj malhonorigxos cxiuj, kiuj koleras kontraux vi; viaj kontrauxuloj farigxos neniajxo kaj pereos. 12 Vi sercxos ilin, sed vi ilin ne trovos, la homojn, kiuj kverelas kontraux vi; la homoj, kiuj batalas kontraux vi, farigxos neniajxo kaj neekzistajxo. 13 CXar Mi, la Eternulo, via Dio, fortigas vian dekstran manon, dirante al vi:Ne timu, Mi vin helpos. 14 Ne timu, vermo Jakob, malmultulo Izrael! Mi vin helpos, diras la Eternulo; kaj via Liberiganto estas la Sanktulo de Izrael. 15 Jen Mi faros vin drasxilo akra, nova, dentohava; vi drasxos montojn kaj disfrotos, kaj montetojn vi faros kiel grenventumajxo. 16 Vi disjxetos ilin, kaj la vento ilin disportos, kaj la ventego ilin disblovos; sed vi gxojos en la Eternulo, vi havos gloron en la Sanktulo de Izrael.

Isaiah 43:1-2

1 Sed nun tiele diras la Eternulo, kiu vin kreis, ho Jakob, kaj kiu vin estigis, ho Izrael:Ne timu, cxar Mi vin savos; Mi vokos vin laux via nomo, vi estas Mia. 2 Kiam vi transiros akvon, Mi estos kun vi, kaj trans riverojn, ili vin ne dronigos; kiam vi iros en fajron, vi ne brulvundigxos, kaj flamo vin ne bruligos.

Exodus 14:25

25 Kaj Li depusxis la radojn de iliaj cxaroj kaj malrapidigis ilian iradon. Tiam la Egiptoj diris:Ni forkuru for de la Izraelidoj, cxar la Eternulo militas por ili kontraux la Egiptoj.

Numbers 14:9

9 Nur ne ribelu kontraux la Eternulo, kaj ne timu la popolon de la lando, cxar nia mangxotajxo ili estas; ilia sxirmo forigxis de ili, kaj la Eternulo estas kun ni; ne timu ilin.

2 Chronicles 15:2

2 Kaj li eliris antaux Asan, kaj diris al li:Auxskultu min, ho Asa kaj cxiuj Jehudaidoj kaj Benjamenidoj:la Eternulo estas kun vi, kiam vi estas kun Li; kaj se vi Lin sercxos, vi Lin trovos, sed se vi Lin forlasos, Li forlasos vin.

2 Chronicles 20:22-23

22 Kaj en la tempo, kiam ili komencis gxojkrii kaj glorkanti, la Eternulo starigis embuskon kontraux la Amonidoj, Moabidoj, kaj Seiranoj, kiuj venis kontraux Judujon, kaj ili estis batitaj. 23 Kaj starigxis la Amonidoj kaj Moabidoj kontraux la logxantoj de la monto Seir, por pereigi kaj ekstermi; kaj kiam ili finis kun la logxantoj de Seir, ili komencis ekstermi unu la alian.

2 Chronicles 32:8

8 kun li estas brako karna, sed kun ni estas la Eternulo, nia Dio, por helpi al ni kaj por batali en niaj bataloj. Kaj la popolo vigligxis de la vortoj de HXizkija, regxo de Judujo.

Psalms 46:7

7 La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.

Psalms 46:10-11

10 Cedu, kaj sciu, ke Mi estas Dio; Mi estas glora inter la popoloj, Mi estas glora sur la tero. 11 La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.

Isaiah 30:7

7 La helpo de la Egiptoj estas vanta kaj vana; tial Mi diris pri tio:Ili fanfaronas, sidante hejme.

Isaiah 30:15

15 CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, la Sanktulo de Izrael:Per pento kaj trankvileco vi savigxus, en kvieteco kaj fido estus via forto; sed vi ne volis.

Isaiah 41:10

10 ne timu, cxar Mi estas kun vi; ne maltrankviligxu, cxar Mi estas via Dio; Mi vin fortigos, Mi vin helpos, Mi vin subtenos per Mia justa dekstra mano.

Lamentations 3:26

26 Bone estas esperi pacience helpon de la Eternulo.

Amos 5:14

14 Sercxu bonon, ne malbonon, por ke vi vivu; tiam la Eternulo, Dio Cebaot, estos kun vi, kiel vi diras.

Matthew 1:23

23 Jen virgulino gravedigxos kaj naskos filon, Kaj oni donos al li la nomon Emanuel; tio estas, Dio kun ni.

Matthew 28:20

20 instruante ilin observi cxion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi cxiujn tagojn, gxis la maturigxo de la mondagxo.

Romans 8:31

31 Kion do ni diru pri cxi tio? Se Dio estas por ni, kiu estas kontraux ni?

2 Timothy 4:22

22 La Sinjoro estu kun via spirito. Graco estu kun vi.

Genesis 24:26

26 Kaj la viro klinigxis kaj faris adoron al la Eternulo.

Exodus 4:31

31 Kaj la popolo kredis. Kaj ili auxdis, ke la Eternulo rememoris la Izraelidojn kaj vidis ilian mizeron, kaj ili klinigxis kaj faris adoron.

2 Chronicles 7:3

3 Kaj cxiuj Izraelidoj vidis, kiel la fajro kaj la majesto de la Eternulo mallevigxis sur la domon, kaj ili ekgenuis vizagxaltere sur la pavimo, adorklinigxis, kaj dankis la Eternulon, ke Li estas bona, ke eterna estas Lia favorkoreco.

Job 1:20

20 Tiam Ijob levigxis, dissxiris sian veston, pritondis sian kapon, jxetis sin sur la teron, kaj adorklinigxis;

Psalms 95:6

6 Venu, ni klinigxu, ni jxetu nin teren, Ni genuu antaux la Eternulo, nia Kreinto.

1 Chronicles 15:16-22

16 Kaj David diris al la estroj de la Levidoj, ke ili starigu siajn fratojn la kantistojn kun muzikaj instrumentoj, psalteroj, harpoj, kaj lauxtaj cimbaloj, por ke alte auxdigxu la sonoj de gxojo. 17 Kaj la Levidoj starigis Hemanon, filon de Joel, kaj el liaj fratoj Asafon, filon de Berehxja, kaj el la idoj de Merari, siaj fratoj, Etanon, filon de Kusxaja; 18 kaj kun ili iliajn duagradajn fratojn:Zehxarja, Ben, Jaaziel, SXemiramot, Jehxiel, Uni, Eliab, Benaja, Maaseja, Matitja, Eliflehu, Mikneja, Obed-Edom, kaj Jeiel, kiel pordegistojn. 19 La kantistoj Heman, Asaf, kaj Etan estis por ludado sur kupraj cimbaloj; 20 Zehxarja, Aziel, SXemiramot, Jehxiel, Uni, Eliab, Maaseja, kaj Benaja- sur psalteroj, por sopranuloj; 21 Matitja, Eliflehu, Mikneja, Obed-Edom, Jeiel, kaj Azazja-sur harpoj, por basuloj, por antauxkanti; 22 Kenanja, la estro de la Levidoj-por arangxado; li arangxadis la muzikon, cxar li estis kompetentulo.

1 Chronicles 16:5

5 la cxefo estis Asaf, la dua estis Zehxarja, poste Jeiel, SXemiramot, Jehxiel, Matitja, Eliab, Benaja, Obed-Edom, kaj Jeiel, kun psalteroj kaj harpoj, kaj Asaf sonigadis per cimbaloj;

1 Chronicles 16:42

42 kun ili estis Heman kaj Jedutun, kun trumpetoj kaj cimbaloj kaj aliaj instrumentoj por kantado antaux Dio; kaj la filoj de Jedutun estis cxe la pordego.

1 Chronicles 23:5

5 kvar mil pordegistoj, kaj kvar mil glorantoj de la Eternulo per instrumentoj, kiujn mi faris por glorado.

1 Chronicles 25:1-7

1 David kaj la militestroj apartigis por la servado filojn de Asaf, de Heman, kaj de Jedutun, kiuj estis inspiritaj por harpoj, psalteroj, kaj cimbaloj. Ili estis kalkulitaj por sia servado: 2 el la filoj de Asaf:Zakur, Jozef, Netanja, kaj Asxarela, filoj de Asaf, sub gvidado de Asaf, kiu kantis cxe la regxo. 3 De Jedutun, la filoj de Jedutun:Gedalja, Ceri, Jesxaja, HXasxabja, kaj Matitja, ses, sub gvidado de sia patro Jedutun, kiu ludis inspirite sur harpo, por lauxdi kaj glori la Eternulon. 4 De Heman, la filoj de Heman:Bukija, Matanja, Uziel, SXebuel, Jerimot, HXananja, HXanani, Eliata, Gidalti, Romamti-Ezer, Josxbekasxa, Maloti, Hotir, kaj Mahxaziot. 5 CXiuj ili estis filoj de Heman, viziisto de la regxo koncerne la vortojn de Dio, por levi la kornon. Dio donis al Heman dek kvar filojn kaj tri filinojn. 6 CXiuj cxi tiuj estis sub la gvidado de siaj patroj cxe la kantado en la domo de la Eternulo, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, cxe la servado en la domo de Dio, sub la gvidado de la regxo, Asaf, Jedutun, kaj Heman. 7 Ilia nombro, kune kun iliaj fratoj, instruitaj por kanti antaux la Eternulo, cxiuj kompetentuloj, estis ducent okdek ok.

2 Chronicles 5:13

13 kaj ili estis kvazaux unu, la trumpetantoj kaj la kantantoj; kaj oni auxdis kvazaux unu vocxon, lauxdantan kaj dankantan antaux la Eternulo; kaj kiam ektondris la vocxo de la trumpetoj kaj cimbaloj kaj aliaj muzikaj instrumentoj, kaj de la glorkantado al la Eternulo, ke Li estas bona kaj ke Lia favorkoreco estas eterna:tiam la domo plenigxis de nubo, la domo de la Eternulo;

Ezra 3:12-13

12 Kaj multaj el la pastroj kaj el la Levidoj kaj el la cxefoj de patrodomoj, maljunuloj, kiuj vidis la unuan templon, nun, cxe la fondado de cxi tiu templo antaux iliaj okuloj, lauxte ploris; sed multaj lauxte gxojkriis. 13 Kaj la popolo ne povis distingi inter la sonoj de la gxojkriado kaj la sonoj de la popola plorado; cxar la popolo kriis tre lauxte, kaj tiu kriado estis auxdata malproksime.

Nehemiah 12:42-43

42 kaj Maaseja, SXemaja, Eleazar, Uzi, Jehohxanan, Malkija, Elam, kaj Ezer. Kaj lauxte kantis la kantistoj; ilia cxefo estis Jizrahxja. 43 Kaj oni alportis en tiu tago grandajn oferojn, kaj oni estis gajaj; cxar Dio gxojigis ilin per granda gxojo; ecx la virinoj kaj la infanoj gxojis, kaj la gajeco de Jerusalem estis auxdata malproksime.

Psalms 44:1

1 Al la hxorestro. Instruo de la Korahxidoj. Ho Dio, per niaj oreloj ni auxdis, niaj patroj rakontis al ni, Kion Vi faris en iliaj tagoj, en tempo antikva.

Psalms 49:1

1 Al la hxorestro. De la Korahxidoj. Psalmo. Auxskultu cxi tion, cxiuj popoloj; Atentu, cxiuj logxantoj de la mondo,

Psalms 81:1

1 Al la hxorestro. Por la gitito. De Asaf. Lauxte kantu al Dio, nia forto; GXoje kriu al la Dio de Jakob.

Psalms 95:1-2

1 Venu, ni kantu al la Eternulo; Ni gxoje kriu al la rifugxejo de nia helpo. 2 Ni venu antaux Lian vizagxon kun glorado, Per psalmoj ni gxoje kriu al Li.

Exodus 14:31

31 Kaj la Izraelidoj vidis la grandan manon, kiun la Eternulo aperigis sur la Egiptoj, kaj la popolo ektimis la Eternulon kaj ekkredis al la Eternulo kaj al Lia sklavo Moseo.

2 Samuel 14:2

2 Kaj Joab sendis en Tekoan kaj venigis de tie sagxan virinon, kaj diris al sxi:SXajnigu vin funebranta kaj metu sur vin funebrajn vestojn, kaj ne sxmiru vin per oleo, kaj estu kiel virino, kiu jam de longe funebras pro mortinto;

1 Chronicles 4:5

5 Asxhxur, fondinto de Tekoa, havis du edzinojn:HXela kaj Naara.

2 Chronicles 11:6

6 Li prikonstruis Bet-Lehxemon, Etamon, Tekoan,

Isaiah 7:9

9 Kaj la kapo de Efraim estas Samario, kaj la kapo de Samario estas la filo de Remalja. Se vi ne kredas, vi ne estas fidelaj.

Isaiah 26:3

3 Por la fidmensulo Vi konservos pacon absolutan; cxar Vin li fidas.

Jeremiah 6:1

1 Kuru rapide, ho filoj de Benjamen, el Jerusalem, kaj en Tekoa sonigu la trumpeton kaj super Bet-Kerem faru signalon; cxar de nordo aperas malbono kaj granda pereo.

Luke 16:31

31 Kaj li diris al li:Se ili ne auxskultas Moseon kaj la profetojn, ili ne kredos, ecx se iu levigxus el la mortintoj.

John 5:46-47

46 CXar se vi kredus al Moseo, vi ankaux kredus al mi, cxar li skribis pri mi. 47 Sed se vi ne kredas liajn skribojn, kiel vi kredos miajn vortojn?

John 11:40

40 Jesuo diris al sxi:CXu mi ne diris al vi, ke se vi kredos, vi vidos la gloron de Dio?

John 13:20

20 Vere, vere, mi diras al vi:Kiu akceptas tiun, kiun mi sendas, tiu akceptas min; kaj kiu min akceptas, tiu akceptas Tiun, kiu min sendis.

John 14:1

1 Ne maltrankviligxu via koro; vi kredas al Dio, kredu ankaux al mi.

Hebrews 11:6

6 kaj sen fido neeble estas placxi al Li; cxar necese estas, ke tiu, kiu alvenas al Dio, kredu, ke Li ekzistas, kaj ke Li farigxas rekompencanto al tiuj, kiuj Lin diligente sercxas.

1 Chronicles 13:1-2

1 David konsiligxis kun la milestroj, centestroj, kaj cxiuj cxefoj; 2 kaj David diris al la tuta komunumo de Izrael:Se placxas al vi, kaj se tio estas de la Eternulo, nia Dio, ni dissendu cxiuflanken al cxiuj ceteraj niaj fratoj en cxiujn regionojn de Izrael, kaj samtempe al la pastroj kaj Levidoj en la urbojn de ilia logxado, ke ili kolektigxu al ni;

1 Chronicles 16:29

29 Tributu al la Eternulo honoron de Lia nomo; Alportu donacon, kaj venu antaux Lin; Adorklinigxu antaux la Eternulo en sankta ornamo.

1 Chronicles 16:34

34 Lauxdu la Eternulon, cxar Li estas bona; CXar eterna estas Lia favorkoreco.

1 Chronicles 16:41

41 Kaj kun ili estis Heman kaj Jedutun, kaj la aliaj elektitoj, difinitaj lauxnome, por kantadi lauxdon al la Eternulo, cxar eterna estas Lia favorkoreco;

2 Chronicles 7:6

6 La pastroj staris sur siaj postenoj, kaj la Levidoj kun la muzikaj instrumentoj por la Eternulo, kiujn faris la regxo David, por kanti dankon al la Eternulo, ke eterna estas Lia favorkoreco, per la lauxdkantoj de David; kaj la pastroj trumpetis apud ili, kaj cxiuj Izraelidoj staris.

2 Chronicles 29:25-30

25 Kaj li starigis la Levidojn en la domo de la Eternulo kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, laux la preskribo de David, de Gad, la viziisto de la regxo, kaj de la profeto Natan; cxar de la Eternulo estis tiu preskribo per Liaj profetoj. 26 Kaj starigxis la Levidoj kun la instrumentoj de David, kaj la pastroj kun la trumpetoj. 27 Kaj HXizkija ordonis, ke oni faru la bruloferon sur la altaro. Kaj en la momento, kiam komencigxis la brulofero, komencigxis la kantado al la Eternulo, akompanata de trumpetoj kaj de instrumentoj de David, regxo de Izrael. 28 Kaj la tuta popolo adorklinigxis, kaj la kantado de la kantistoj kaj la trumpetado de la trumpetistoj dauxris gxis la fino de la brulofero. 29 Kiam la brulofero estis finita, la regxo, kaj cxiuj, kiuj trovigxis kun li, ekgenuis kaj adorklinigxis. 30 Kaj la regxo HXizkija kaj la estroj diris al la Levidoj, ke ili gloru la Eternulon per la vortoj de David kaj de la viziisto Asaf; kaj ili glorkantis kun gxojo, fleksis sin, kaj adorklinigxis.

2 Chronicles 30:21

21 Kaj la Izraelidoj, kiuj trovigxis en Jerusalem, faris la feston de macoj dum sep tagoj en granda gxojo; kaj cxiutage la Levidoj kaj la pastroj glorkantis al la Eternulo per instrumentoj, difinitaj por glorado de la Eternulo.

Ezra 3:10-11

10 Kiam la konstruistoj starigis fundamenton por la templo de la Eternulo, tiam starigxis la pastroj en siaj vestoj kun trumpetoj, kaj la Levidoj, idoj de Asaf, kun cimbaloj, por glori la Eternulon per la kantoj de David, regxo de Izrael. 11 Kaj ili ekkantis gloron kaj lauxdon al la Eternulo, ke Li estas bona, ke eterna estas Lia favorkoreco al Izrael; kaj la tuta popolo gxojkriis lauxte, glorante la Eternulon pro la fondo de la domo de la Eternulo.

Nehemiah 12:27

27 CXe la inauxguro de la murego de Jerusalem oni sercxis la Levidojn el cxiuj iliaj lokoj, por venigi ilin en Jerusalemon, por fari inauxguron kaj gxojan feston, kun glorhimnoj kaj kantoj, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj.

Psalms 29:2

2 Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo; Klinigxu antaux la Eternulo en sankta ornamo.

Psalms 50:2

2 El Cion, la perfektajxo de beleco, Dio ekbrilis.

Psalms 90:17

17 Kaj la favoro de la Eternulo, nia Dio, estu super ni; Kaj la faron de niaj manoj fortikigu al ni, Kaj fortikigu la faron de niaj manoj.

Psalms 96:9

9 Klinigxu al la Eternulo en sankta ornamo; Tremu antaux Li la tuta tero.

Psalms 106:1

1 Haleluja! Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona; CXar eterna estas Lia boneco.

Psalms 107:1

1 Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona; CXar eterna estas Lia boneco:

Psalms 136:1-26

1 Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona, CXar eterna estas Lia boneco. 2 Gloru la Dion de la dioj, CXar eterna estas Lia boneco. 3 Gloru la Sinjoron de la sinjoroj, CXar eterna estas Lia boneco. 4 La sola faranto de grandaj mirakloj, CXar eterna estas Lia boneco; 5 Kiu sagxege kreis la cxielon, CXar eterna estas Lia boneco; 6 Kiu etendis la teron super la akvo, CXar eterna estas Lia boneco; 7 Kiu kreis grandajn lumojn, CXar eterna estas Lia boneco; 8 La sunon, por regi en la tago, CXar eterna estas Lia boneco; 9 La lunon kaj la stelojn, por regi en la nokto, CXar eterna estas Lia boneco; 10 Kiu batis Egiptujon en gxiaj unuenaskitoj, CXar eterna estas Lia boneco; 11 Kaj elkondukis el gxia mezo Izraelon, CXar eterna estas Lia boneco; 12 Per forta mano kaj etendita brako, CXar eterna estas Lia boneco; 13 Kiu fendis la Rugxan Maron en du partojn, CXar eterna estas Lia boneco; 14 Kaj trairigis Izraelon tra gxi, CXar eterna estas Lia boneco; 15 Kaj enjxetis Faraonon kaj lian militistaron en la Rugxan Maron, CXar eterna estas Lia boneco; 16 Kiu kondukis Sian popolon tra la dezerto, CXar eterna estas Lia boneco; 17 Kiu batis grandajn regxojn, CXar eterna estas Lia boneco; 18 Kaj mortigis regxojn potencajn, CXar eterna estas Lia boneco; 19 Sihxonon, regxon de la Amoridoj, CXar eterna estas Lia boneco; 20 Kaj Ogon, regxon de Basxan, CXar eterna estas Lia boneco; 21 Kaj donis ilian landon kiel heredon, CXar eterna estas Lia boneco; 22 Heredon al Lia sklavo Izrael, CXar eterna estas Lia boneco; 23 Kiu rememoris nin, kiam ni estis humiligitaj, CXar eterna estas Lia boneco; 24 Kaj liberigis nin de niaj premantoj, CXar eterna estas Lia boneco; 25 Kiu donas panon al cxiu karno, CXar eterna estas Lia boneco. 26 Gloru la Dion de la cxielo, CXar eterna estas Lia boneco.

Proverbs 11:14

14 CXe manko de prikonsiligxo popolo pereas; Sed cxe multe da konsilantoj estas bonstato.

Jeremiah 33:11

11 ankoraux estos auxdataj sonoj de gxojo kaj sonoj de gajeco, vocxo de fiancxo kaj vocxo de fiancxino, vocxo de homoj, kiuj parolos:Lauxdu la Eternulon Cebaot, cxar la Eternulo estas bona, cxar eterna estas Lia favorkoreco; kaj kiuj alportados dankoferojn en la domon de la Eternulo; cxar Mi revenigos la forkaptitojn de la lando kiel antauxe, diras la Eternulo.

Judges 7:22

22 Kaj oni blovis per la tricent trumpetoj, kaj la Eternulo turnis en la tuta tendaro la glavon de unu kontraux alian; kaj la tendaranoj kuris gxis Bet-SXita, al Cerera, gxis la limo de Abel-Mehxola apud Tabat.

1 Samuel 14:16

16 La gardostarantoj de Saul en Gibea de Benjamen ekvidis, ke la amaso dissxutigxis kaj kuras en diversajn flankojn.

1 Samuel 14:20

20 Kaj kolektigxis Saul kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj ili venis al la batalejo, kaj jen ili ekvidis, ke la glavo de cxiu frapas lian proksimulon kaj la konfuzo estas tre granda.

2 Kings 6:17

17 Kaj Elisxa ekpregxis kaj diris:Ho Eternulo, malfermu liajn okulojn, por ke li vidu. Kaj la Eternulo malfermis la okulojn de la junulo, kaj li ekvidis, ke la tuta monto estas plena de fajraj cxevaloj kaj cxaroj cxirkaux Elisxa.

2 Chronicles 13:13

13 Dume Jerobeam cxirkauxirigis embuskon, kiu aperis malantaux ili; tiamaniere estis militistoj antaux la Judoj kaj embusko malantaux ili.

2 Chronicles 20:10

10 Kaj nun jen la Amonidoj kaj la Moabidoj kaj la logxantoj de la monto Seir, tra kies lando Vi ne permesis al la Izraelidoj iri, kiam ili iris el la lando Egipta, sed ili devis iri preter kaj ne ekstermi ilin-

Psalms 35:5-6

5 Ili estu kiel grenventumajxo antaux vento, Kaj angxelo de la Eternulo ilin forpelu. 6 Ilia vojo estu malluma kaj glitiga, Kaj angxelo de la Eternulo ilin persekutu.

Isaiah 19:2

2 Kaj Mi tumultigos Egiptojn kontraux Egiptojn; kaj militos cxiu kontraux sia frato kaj cxiu kontraux sia amiko, urbo kontraux urbo, regno kontraux regno.

Ezekiel 38:21

21 Kaj Mi vokos kontraux lin glavon sur cxiuj Miaj montoj, diras la Sinjoro, la Eternulo; cxiu prenos glavon kontraux sian fraton.

Genesis 14:6

6 kaj la HXoridojn sur ilia monto Seir gxis El-Paran, kiu estas cxe la dezerto.

Genesis 36:8-9

8 Kaj Esav eklogxis sur la monto Seir; Esav estas ankaux Edom. 9 Kaj jen estas la generaciaro de Esav, la patro de la Edomidoj, sur la monto Seir:

Deuteronomy 2:5

5 Ne komencu batalon kontraux ili, cxar Mi ne donos al vi el ilia lando ecx largxecon de plando; cxar al Esav Mi donis, kiel heredajxon, la monton Seir.

Joshua 24:4

4 Kaj Mi donis al Isaak Jakobon kaj Esavon; kaj Mi donis al Esav la monton Seir, ke li posedu gxin; sed Jakob kaj liaj filoj foriris en Egiptujon.

Ezekiel 35:2-3

2 Ho filo de homo, turnu vian vizagxon al la monto Seir, kaj profetu pri gxi; 3 kaj diru al gxi:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraux vin, ho monto Seir, kaj Mi etendos Mian manon kontraux vin kaj faros vin absoluta dezerto.

Exodus 14:30

30 Kaj la Eternulo savis en tiu tago la Izraelidojn el la mano de la Egiptoj; kaj la Izraelidoj vidis la Egiptojn mortintaj sur la bordo de la maro.

1 Chronicles 5:22

22 Multe da mortigitoj falis, cxar de Dio estis la milito. Kaj ili logxis sur ilia loko gxis la elpatrujigo.

Ezra 9:14

14 cxu ni nun denove malobeu Viajn ordonojn, kaj boparencigxu kun la popoloj de tiuj abomenindajxoj? CXu Vi ne koleros kontraux ni gxis plena ekstermo sen restigo de ia restajxo kaj savitajxo?

Psalms 110:6

6 Li jugxos inter la popoloj, inter plene da kadavroj; Li frakasos la cxefon de granda lando.

Isaiah 37:36

36 Kaj eliris angxelo de la Eternulo kaj frapis en la tendaro de la Asirianoj cent okdek kvin mil. Kiam oni levigxis matene, oni ekvidis, ke ili cxiuj estas kadavroj senvivaj.

Jeremiah 33:5

5 de tiuj, kiuj venis, por batali kontraux la HXaldeoj kaj plenigi ilin per kadavroj de homoj, kiujn Mi frapis en Mia kolero kaj en Mia indigno; cxar Mi kasxis Mian vizagxon for de cxi tiu urbo pro cxiuj iliaj malbonagoj:

Exodus 3:22

22 CXiu virino petos de sia najbarino kaj de sia samdomanino vazojn argxentajn kaj vazojn orajn kaj vestojn; kaj vi metos tion sur viajn filojn kaj sur viajn filinojn, kaj vi senhavigos la Egiptojn.

Exodus 12:35-36

35 Kaj la Izraelidoj faris, kiel diris Moseo; kaj ili petis de la Egiptoj vazojn argxentajn kaj vazojn orajn kaj vestojn. 36 Kaj la Eternulo favorigis al la popolo la Egiptojn, kaj cxi tiuj pruntedonis al ili; kaj ili multe prenis de la Egiptoj.

Numbers 31:15

15 Kaj Moseo diris al ili:Vi lasis vivi cxiujn virinojn!

Judges 8:24-26

24 Kaj Gideon diris al ili:Mi petas de vi peton, cxiu el vi donu al mi la orelringon el sia militakiro. Ili havis orajn orelringojn, cxar estis afero kun Isxmaelidoj. 25 Kaj ili diris:Ni donos. Kaj ili sternis veston, kaj cxiu jxetis tien orelringon el sia militakiro. 26 Kaj la pezo de la oraj orelringoj, kiujn li elpetis, estis mil sepcent sikloj da oro, krom la ornamajxoj kaj la ringoj kaj la purpuraj vestoj, kiuj estis sur la regxoj de Midjan, kaj krom la kolornamajxoj, kiuj estis sur la koloj de iliaj kameloj.

1 Samuel 30:19-20

19 Kaj mankis al ili nenio malgranda nek granda, nek el la filoj nek el la filinoj, nek el la militakiro, nek el cxio, kion ili prenis al si:cxion David reprenis. 20 Kaj David prenis cxiujn sxafojn kaj bovojn kaj pelis la brutojn antaux si, kaj oni diris:Tio estas la militakiro de David.

2 Kings 7:9-16

9 Kaj ili diris unu al la alia:Ne gxuste ni agas; la hodiauxa tago estas tago de bona sciigo; se ni silentos kaj atendos gxis la lumo de la mateno, ni montrigxos kulpaj. Ni iru do, por ke ni venu kaj sciigu al la domo de la regxo. 10 Kaj ili venis, kaj vokis al la pordegistoj de la urbo, kaj raportis al ili, dirante:Ni venis en la tendaron de la Sirianoj, kaj ni konvinkigxis, ke tie estas neniu homo nek vocxo de homo, sed nur cxevaloj alligitaj kaj azenoj alligitaj kaj tendoj en sia ordinara stato. 11 Kaj la pordegistoj vokis kaj raportis internen, en la domon de la regxo. 12 Tiam la regxo levigxis en la nokto, kaj diris al siaj servantoj:Mi diros al vi, kion faris al ni la Sirianoj. Ili scias, ke ni suferas malsaton, kaj ili eliris el la tendaro, por kasxi sin sur la kampo, pensante:Kiam ili eliros el la urbo, ni kaptos ilin vivantajn, kaj ni eniros en la urbon. 13 Sed unu el liaj servantoj respondis kaj diris:Oni prenu do kvin el la restintaj cxevaloj, kiuj restis en la urbo (estos al ili kiel al la tuta multo da Izraelidoj, kiuj restis en la urbo, aux kiel al la tuta multo da Izraelidoj, kiuj pereis); kaj ni sendu kaj vidu. 14 Kaj oni prenis du cxarojn kun cxevaloj; kaj la regxo sendis post la militistaro de la Sirianoj, dirante:Iru kaj rigardu. 15 Kaj ili iris post ili gxis Jordan, kaj vidis, ke la tuta vojo estas plena de vestoj kaj uzatajxoj, kiujn la Sirianoj jxetis cxe sia rapidado. Kaj la senditoj revenis kaj raportis al la regxo. 16 Tiam la popolo eliris, kaj disrabis la tendaron de la Sirianoj. Kaj la prezo de mezuro da delikata faruno farigxis unu siklo, kaj de du mezuroj da hordeo unu siklo, konforme al la vorto de la Eternulo.

Psalms 68:12

12 Regxoj de armeoj forkuras, forkuras; Kaj la hejmesidantino dividas akiron.

Proverbs 3:15

15 GXi estas pli kara, ol juveloj; Kaj nenio, kion vi povus deziri, povas esti komparata kun gxi.

Ezekiel 39:8-9

8 Jen tio venos kaj plenumigxos, diras la Sinjoro, la Eternulo; tio estos la tempo, pri kiu Mi parolis. 9 Kaj eliros la logxantoj de la urboj de Izrael, faros fajron, kaj bruligos la armilojn, la sxildojn kaj kirasojn, la pafarkojn kaj sagojn, la ponardojn kaj lancojn; kaj ili bruligados per tio fajron en la dauxro de sep jaroj.

Romans 8:37

37 Sed en cxio tio ni supervenkas per tiu, kiu nin amis.

Genesis 28:19

19 Kaj li donis al tiu loko la nomon Bet-El; sed antauxe la nomo de la urbo estis Luz.

Genesis 32:20

20 Kaj diru: Jen ankaux via sklavo Jakob iras post ni. CXar li pensis: Mi pardonemigos lin per la donaco, kiu iras antaux mi, kaj poste mi vidos lian vizagxon; eble li akceptos min favore.

Exodus 15:1-19

1 Tiam Moseo kaj la Izraelidoj kantis cxi tiun kanton al la Eternulo, kaj parolis jene: Mi kantos al la Eternulo, cxar Li alte levigxis; CXevalon kaj gxian rajdanton Li jxetis en la maron. 2 Mia forto kaj glorkanto estas la Eternulo, Kaj Li estis por mi savo. Li estas mia Dio, kaj mi Lin gloros, La Dio de mia patro, kaj mi Lin altigos. 3 La Eternulo estas viro de milito, Eternulo estas Lia nomo. 4 La cxarojn de Faraono kaj lian militistaron Li jxetis en la maron; Kaj liaj elektitaj militestroj dronis en la Rugxa Maro. 5 Abismoj ilin kovris; Ili falis en la profundojn kiel sxtono. 6 Via dekstra mano, ho Eternulo, estas glora per forto, Via dekstra mano, ho Eternulo, disbatas malamikon. 7 Per Via granda majesto Vi frakasas Viajn kontrauxulojn; Vi sendas Vian koleron, kaj gxi forbruligas ilin kiel pajlon. 8 De Via kolera blovo montigxis akvo, Amasigite starigxis fluajxo, Densigxis abismoj en la mezo de la maro. 9 La malamiko diris:Mi persekutos, Mi atingos, mi dividos militakiron; Satigxos de ili mia animo; Mi eltiros mian glavon, ekstermos ilin mia mano. 10 Vi blovis per Via spirito, kaj ilin kovris la maro; Kiel plumbo ili iris al fundo en la akvo potenca. 11 Kiu estas kiel Vi inter la dioj, ho Eternulo? Kiu estas kiel Vi, majesta en sankteco, Timinda kaj lauxdinda, faranta miraklojn? 12 Vi etendis Vian dekstran manon, Kaj ilin englutis la tero. 13 Vi kondukis kun Via favorkoreco tiun popolon, kiun Vi liberigis; Vi kondukis gxin per Via forto al Via sankta logxejo. 14 Auxdis popoloj kaj ektremis; Teruro atakis la logxantojn de Filisxtujo. 15 Tiam ektimis la cxefoj de Edom; La potenculojn de Moab atakis tremo; Perdis la kuragxon cxiuj logxantoj de Kanaan. 16 Falas sur ilin timo kaj teruro pro la grandeco de Via brako; Ili mutigxas kiel sxtono, gxis pasas Via popolo, ho Eternulo, GXis pasas la popolo, kiun Vi akiris. 17 Vi venigos ilin, kaj plantos ilin Sur la monto de Via heredo, Sur la loko, ho Eternulo, kiun Vi faris Via sidejo, En la sanktejo, ho Sinjoro, kiun pretigis Viaj manoj. 18 La Eternulo regxos cxiam kaj eterne. 19 CXar la cxevaloj de Faraono kun liaj cxaroj kaj rajdantoj enigxis en la maron, kaj la Eternulo turnis sur ilin la akvon de la maro; sed la Izraelidoj iris sur seka tero tra la mezo de la maro.

Exodus 17:15

15 Moseo konstruis altaron, kaj donis al gxi la nomon:La Eternulo mia Standardo.

1 Samuel 7:12

12 Kaj Samuel prenis unu sxtonon, kaj metis gxin inter Micpa kaj SXen, kaj donis al gxi la nomon Eben-Ezer, dirante:GXis cxi tiu loko helpis nin la Eternulo.

2 Samuel 22:1

1 Kaj David eldiris antaux la Eternulo la vortojn de la sekvanta kanto, kiam la Eternulo lin savis el la manoj de cxiuj liaj malamikoj kaj el la mano de Saul.

2 Chronicles 5:9

9 Kaj la stangoj estis tiel longaj, ke la kapetoj de la stangoj estis videblaj el la kesto en la antauxa parto de la plejsanktejo, sed ekstere ili ne estis videblaj; kaj ili restis tie gxis la nuna tago.

Psalms 103:1-2

1 De David. Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj mia tuta internajxo Lian sanktan nomon. 2 Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj ne forgesu cxiujn Liajn bonfarojn.

Psalms 107:21-22

21 Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaux la homidoj. 22 Kaj ili oferdonu dankajn oferojn, Kaj rakontu Liajn farojn kun kantado.

Isaiah 62:4

4 Oni ne plu nomos vin forlasita, kaj pri via lando oni ne plu diros, ke gxi estas dezerta; sed oni nomos vin Mia Favorata kaj vian landon Edzinigitino; cxar la Eternulo vin favoras kaj via lando havos edzon.

Luke 1:68

68 Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, CXar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elacxeton,

Acts 1:19

19 Kaj tio farigxis sciata al cxiuj logxantoj en Jerusalem, tiel ke en ilia dialekto tiu kampo estas nomita Akeldama, tio estas, Kampo de Sango.)

Revelation 19:1-6

1 Post tio mi auxdis kvazaux grandan vocxon de granda homamaso en la cxielo, dirantan:Haleluja! La savo kaj la gloro kaj la potenco apartenas al nia Dio; 2 cxar veraj kaj justaj estas Liaj jugxoj; cxar Li jugxis la grandan malcxastistinon, kiu infektis la teron per sia malcxasteco, kaj Li vengxis la sangon de Siaj servistoj el sxia mano. 3 Kaj duan fojon ili diris:Haleluja! Kaj sxia fumo levigxas por cxiam kaj eterne. 4 Kaj la dudek kvar presbiteroj kaj la kvar kreitajxoj falis kaj adorklinigxis al Dio, la sidanta sur la trono, dirante:Amen, Haleluja! 5 Kaj el la trono eliris vocxo, dirante:Lauxdu nian Dion, cxiuj Liaj servistoj, vi, kiuj timas Lin, la malgrandaj kaj la grandaj. 6 Kaj mi auxdis kvazaux vocxon de granda homamaso kaj kvazaux vocxon de multaj akvoj kaj kvazaux vocxon de fortaj tondroj, dirantajn:Haleluja! cxar la Sinjoro, nia Dio, la Plejpotenca, regxas.

1 Samuel 2:1

1 Kaj HXana pregxis kaj diris: GXojas mia koro pri la Eternulo, Mia korno altigxis pro la Eternulo; Largxe malfermigxis mia busxo kontraux miaj malamikoj, CXar mi gxojas pro Via helpo.

2 Samuel 6:14-15

14 Kaj David dancis per cxiuj fortoj antaux la Eternulo, kaj David estis zonita per lina efodo. 15 Kaj David kaj la tuta domo de Izrael kondukis la keston de la Eternulo kun gxojkriado kaj trumpetado.

Nehemiah 12:43

43 Kaj oni alportis en tiu tago grandajn oferojn, kaj oni estis gajaj; cxar Dio gxojigis ilin per granda gxojo; ecx la virinoj kaj la infanoj gxojis, kaj la gajeco de Jerusalem estis auxdata malproksime.

Psalms 20:5

5 Ni estos gajaj pro Via venko, Kaj pro la nomo de nia Dio ni levos standardon. La Eternulo plenumu cxiujn viajn petojn.

Psalms 30:1

1 Psalmo-kanto cxe inauxguro de la Domo; de David. Mi gloros Vin alte, ho Eternulo, CXar Vi levis min kaj Vi ne lasis miajn malamikojn triumfi super mi.

Isaiah 35:10

10 Kaj la elacxetitoj de la Eternulo revenos kaj iros sur Cionon kun kantado, kaj gxojo eterna estos super ilia kapo; gxojon kaj gajecon ili atingos, kaj forflugos afliktoj kaj gxemado.

Isaiah 51:11

11 Kaj la elacxetitoj de la Eternulo revenos kaj iros sur Cionon kun kantado, kaj gxojo eterna estos super ilia kapo; gxojon kaj gajecon ili atingos, kaj forflugos afliktoj kaj gxemado.

Micah 2:13

13 Murrompanto iros antaux ili; ili trarompos la baron, trapasos la pordegon, kaj eliros el gxi; ilia regxo iros antaux ili, kaj la Eternulo estos ilia antauxgvidanto.

Hebrews 6:20

20 kien eniris Jesuo, la antauxulo por ni, farigxinte cxefpastro por cxiam laux la maniero de Melkicedek.

Revelation 18:20

20 GXojegu super sxi, ho cxielo, kaj la sanktuloj, kaj la apostoloj, kaj la profetoj; cxar Dio decidis pri sxi laux via jugxo.

2 Samuel 6:5

5 Kaj David kaj la tuta domo de Izrael ludis antaux la Eternulo per cxiaj instrumentoj el cipreso, per harpoj, psalteroj, tamburinoj, sistroj, kaj cimbaloj.

1 Chronicles 13:8

8 Kaj David kaj cxiuj Izraelidoj ludis antaux Dio per la tuta forto, kun kantoj, harpoj, psalteroj, tamburinoj, cimbaloj, kaj trumpetoj.

1 Chronicles 25:6

6 CXiuj cxi tiuj estis sub la gvidado de siaj patroj cxe la kantado en la domo de la Eternulo, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, cxe la servado en la domo de Dio, sub la gvidado de la regxo, Asaf, Jedutun, kaj Heman.

Psalms 57:8

8 Vekigxu, mia honoro, vekigxu, psaltero kaj harpo; Mi vekos la matenan cxielrugxon.

Psalms 92:3

3 Sur dekkorda instrumento kaj sur psaltero, Per solenaj sonoj de harpo.

Psalms 149:3

3 Ili gloru Lian nomon en danco, Per tamburino kaj harpo ili muziku al Li.

Psalms 150:3-5

3 Gloru Lin per sonado de trumpeto, Gloru Lin per psaltero kaj harpo. 4 Gloru Lin per tamburino kaj danco, Gloru Lin per kordinstrumentoj kaj fluto. 5 Gloru Lin per lauxtaj cimbaloj, Gloru Lin per tintantaj cimbaloj.

Revelation 14:2-3

2 Kaj mi auxdis vocxon el la cxielo, kiel vocxon de multaj akvoj, kaj kiel vocxon de granda tondro; kaj la vocxo, kiun mi auxdis, estis kiel de harpistoj, harpantaj per siaj harpoj; 3 kaj ili kantas kvazaux novan kanton antaux la trono kaj antaux la kvar kreitajxoj kaj la presbiteroj; kaj neniu povis lerni la kanton krom la cent kvardek kvar miloj, la elacxetitoj el la tero.

Genesis 35:5

5 Kaj ili ekiris. Kaj timo de Dio venis sur la urbojn, kiuj estis cxirkaux ili, kaj ili ne persekutis la filojn de Jakob.

Exodus 15:14-16

14 Auxdis popoloj kaj ektremis; Teruro atakis la logxantojn de Filisxtujo. 15 Tiam ektimis la cxefoj de Edom; La potenculojn de Moab atakis tremo; Perdis la kuragxon cxiuj logxantoj de Kanaan. 16 Falas sur ilin timo kaj teruro pro la grandeco de Via brako; Ili mutigxas kiel sxtono, gxis pasas Via popolo, ho Eternulo, GXis pasas la popolo, kiun Vi akiris.

Exodus 23:27

27 Mian teruron Mi sendos antaux vi, kaj Mi konfuzos cxiun popolon, al kiu vi venos, kaj cxiujn viajn malamikojn Mi turnos al vi dorse.

Joshua 2:9-11

9 kaj sxi diris al la viroj:Mi scias, ke la Eternulo transdonis al vi la landon kaj ke teruro pri vi falis sur nin kaj ke timuligxis antaux vi cxiuj logxantoj de la lando; 10 cxar ni auxdis, ke la Eternulo sekigis antaux vi la akvon de la Rugxa Maro, kiam vi eliris el Egiptujo, kaj kiel vi agis kun la du regxoj de la Amoridoj, kiuj estis transe de Jordan, kun Sihxon kaj kun Og, kiujn vi ekstermis. 11 Ni auxdis, kaj ektimis nia koro, kaj en neniu restis kuragxo antaux vi; cxar la Eternulo, via Dio, estas Dio en la cxielo supre kaj sur la tero malsupre.

Joshua 5:1

1 Kaj kiam cxiuj regxoj de la Amoridoj, kiuj logxis transe de Jordan okcidente, kaj cxiuj regxoj de la Kanaanidoj, kiuj logxis apud la maro, auxdis, ke la Eternulo elsekigis la akvon de Jordan antaux la Izraelidoj, gxis ili transiris, tiam ektimis ilia koro, kaj ili ne havis plu kuragxon antaux la Izraelidoj.

Joshua 9:9-11

9 Kaj ili diris al li:El lando tre malproksima venis viaj sklavoj pro la nomo de la Eternulo, via Dio; cxar ni auxdis Lian gloron, kaj cxion, kion Li faris en Egiptujo, 10 kaj cxion, kion Li faris al la du regxoj de la Amoridoj transe de Jordan, al Sihxon, regxo de HXesxbon, kaj al Og, regxo de Basxan, kiu logxis en Asxtarot. 11 Kaj diris al ni niaj plejagxuloj kaj cxiuj logxantoj de nia lando jene:Prenu en viajn manojn mangxajxon por la vojo, kaj iru renkonte al ili, kaj diru al ili:Ni estas viaj sklavoj; faru do kun ni interligon.

2 Kings 7:6

6 La Sinjoro auxdigis al la tendaro de la Sirianoj la sonon de cxaroj kaj la sonon de cxevaloj, la sonon de granda militistaro. Kaj ili diris unu al la alia:Certe la regxo de Izrael dungis kontraux ni la regxojn de la HXetidoj kaj la regxojn de la Egiptoj, ke ili iru kontraux nin.

2 Chronicles 14:14

14 Kaj ili venkobatis cxiujn urbojn cxirkauxe de Gerar, cxar sur ilin falis teruro de la Eternulo; kaj ili prirabis cxiujn urbojn, cxar en ili trovigxis multe da rabeblajxo.

2 Chronicles 17:10

10 Kaj timo antaux la Eternulo estis en cxiuj regnoj de la landoj, kiuj estis cxirkaux Judujo, kaj ili ne militis kontraux Jehosxafat.

Joshua 23:1

1 Longan tempon post kiam la Eternulo donis al Izrael ripozon kontraux cxiuj iliaj malamikoj cxirkauxe, Josuo maljunigxis, atingis profundan agxon.

2 Samuel 7:1

1 Kiam la regxo logxis en sia domo, kaj la Eternulo donis al li ripozon rilate cxiujn liajn malamikojn cxirkauxe,

2 Chronicles 14:6-7

6 Li konstruis urbojn fortikigitajn en Judujo; la lando estis trankvila, kaj li ne havis militon en tiuj jaroj, cxar la Eternulo donis al li ripozon. 7 Kaj li diris al la Judoj:Ni prikonstruu cxi tiujn urbojn, ni cxirkauxigu ilin per muregoj kaj turoj, pordoj, kaj rigliloj. La lando estas ankoraux nia, cxar ni turnis nin al la Eternulo, nia Dio; ni turnis nin, kaj Li donis al ni trankvilecon cxirkauxe. Kaj ili konstruis, kaj la afero iris sukcese.

2 Chronicles 15:15

15 Kaj cxiuj Judoj gxojis pri la jxuro, cxar ili jxuris el sia tuta koro, ili sercxis Lin kun plena fervoro, kaj Li trovigis Sin al ili. Kaj la Eternulo donis al ili trankvilecon cxirkauxe.

Job 34:29

29 Se Li kvietigas, tiam kiu povas ribeligi? Se Li kasxas Sian vizagxon, tiam kiu povas Lin vidi? Tiel estas egale kun nacio kaj kun aparta homo,

Proverbs 16:7

7 Kiam al la Eternulo placxas la vojoj de homo, Li ecx liajn malamikojn pacigas kun li.

John 14:27

27 Pacon mi lasas al vi; mian pacon mi donas al vi; ne kiel la mondo donas, mi donas al vi. Ne maltrankviligxu via koro, nek senkuragxigxu.

1 Kings 22:41-44

41 Jehosxafat, filo de Asa, ekregxis super Judujo en la kvara jaro de Ahxab, regxo de Izrael. 42 Jehosxafat havis la agxon de tridek kvin jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj dudek kvin jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Azuba, filino de SXilhxi. 43 Li iradis tute laux la vojo de sia patro Asa; li ne deturnigxis de gxi, agante tiel, kiel placxas al la Eternulo. Nur la altajxoj ne estis forigitaj; la popolo ankoraux oferportadis kaj incensadis sur la altajxoj. 44 Kaj Jehosxafat havis pacon kun la regxo de Izrael.

1 Kings 15:11

11 Kaj Asa agadis, kiel placxas al la Eternulo, kiel lia patro David.

2 Chronicles 14:2-5

2 Asa agadis bone kaj juste antaux la Eternulo, sia Dio. 3 Li forigis la altarojn de fremdaj dioj kaj la altajxojn, li disbatis la statuojn, kaj dehakis la sanktajn stangojn. 4 Kaj li ordonis al la Judoj turni sin al la Eternulo, Dio de iliaj patroj, por plenumi la instruon kaj la ordonojn. 5 Li forigis el cxiuj urboj de Judujo la altajxojn kaj la kolonojn de la suno. Kaj la regno estis trankvila sub li.

2 Chronicles 14:11-13

11 Kaj Asa ekvokis al la Eternulo, sia Dio, kaj diris:Ho Eternulo, por Vi ne estas diferenco helpi al grandnombrulo aux al senfortulo; helpu do al ni, ho Eternulo, nia Dio, cxar sur Vi ni nin apogas kaj en Via nomo ni venis kontraux cxi tiun grandan anaron. Ho Eternulo, Vi estas nia Dio; kontraux Vi neniu homo montrigxu forta. 12 Kaj la Eternulo frapis la Etiopojn antaux Asa kaj antaux la Judoj, kaj la Etiopoj forkuris. 13 Kaj Asa, kaj la popolo, kiu estis kun li, persekutis ilin gxis Gerar; kaj la Etiopoj falis tiel, ke neniu el ili restis vivanta; cxar ili estis frakasitaj antaux la Eternulo kaj antaux Lia militistaro. Kaj ili forportis tre multe da militakirajxo.

2 Chronicles 16:7-12

7 En tiu tempo venis la antauxvidisto HXanani al Asa, regxo de Judujo, kaj diris al li:CXar vi apogis vin sur la regxo de Sirio, kaj ne apogis vin sur la Eternulo, via Dio, tial savigxis el via mano la militistaro de la regxo de Sirio. 8 CXu la Etiopoj kaj Luboj ne estis kun granda forto, kun cxaroj kaj rajdistoj en tre granda nombro? tamen, cxar vi apogis vin sur la Eternulo, Li transdonis ilin en vian manon; 9 cxar la okuloj de la Eternulo cxirkauxrigardas la tutan teron, por subteni tiujn, kies koro estas plene aldonita al Li. Malsagxe vi agis per cxi tio; pro tio de nun vi havos militojn. 10 Asa ekkoleris kontraux la antauxvidisto kaj metis lin en malliberejon, cxar li indignis kontraux li pro tio; ankaux kelkajn el la popolo Asa premis en tiu tempo. 11 La historio de Asa, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la libro de la regxoj de Judujo kaj Izrael. 12 En la tridek-nauxa jaro de sia regxado Asa malsanigxis je siaj piedoj; tre forta farigxis lia malsano; sed ecx en sia malsano li turnis sin ne al la Eternulo, sed al kuracistoj.

2 Chronicles 17:3-6

3 Kaj la Eternulo estis kun Jehosxafat, cxar li iradis laux la antauxaj vojoj de sia patro David kaj ne turnis sin al la Baaloj, 4 sed nur la Dion de sia patro li sercxis kaj Liajn ordonojn li sekvis, ne simile al la agado de Izrael. 5 Kaj la Eternulo fortikigis la regnon en lia mano, kaj cxiuj Judoj donacis donacojn al Jehosxafat, kaj li havis multe da ricxeco kaj da honoro. 6 Lia koro altigxis sur la vojoj de la Eternulo; li ankaux forigis la altajxojn kaj la sanktajn stangojn el Judujo.

Psalms 18:21

21 CXar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo, Kaj mi ne faris malbonon antaux mia Dio.

Psalms 36:3

3 La paroloj de lia busxo estas krimo kaj malvero; Li ne volas kompreni, por fari bonon.

Deuteronomy 29:4

4 Sed la Eternulo ne donis al vi koron, por kompreni, nek okulojn, por vidi, nek orelojn, por auxdi, gxis la nuna tago.

1 Samuel 7:3

3 Kaj Samuel diris al la tuta domo de Izrael jene:Se per via tuta koro vi konvertigxis al la Eternulo, tiam forigu el inter vi la fremdajn diojn kaj la Asxtarojn, kaj turnu vian koron al la Eternulo kaj servu al Li sola, kaj Li savos vin el la manoj de la Filisxtoj.

2 Chronicles 12:14

14 Li agis malbone, cxar li ne alkutimigis sian koron al sercxado de la Eternulo.

2 Chronicles 14:3

3 Li forigis la altarojn de fremdaj dioj kaj la altajxojn, li disbatis la statuojn, kaj dehakis la sanktajn stangojn.

2 Chronicles 17:6

6 Lia koro altigxis sur la vojoj de la Eternulo; li ankaux forigis la altajxojn kaj la sanktajn stangojn el Judujo.

2 Chronicles 30:19

19 kiu pretigis sian koron, por turni sin al Dio, la Eternulo, Dio de liaj patroj, kvankam ne konforme al la sankta purigxo.

1 Kings 16:1

1 Kaj aperis la vorto de la Eternulo al Jehu, filo de HXanani, pri Baasxa, dirante:

1 Kings 16:7

7 Per la profeto Jehu, filo de HXanani, aperis la vorto de la Eternulo pri Baasxa kaj pri lia domo pro la tuta malbono, kiun li faris antaux la okuloj de la Eternulo, incitante Lin per la faroj de siaj manoj, estante kiel la domo de Jerobeam, kaj pro tio, ke li mortigis lin.

2 Chronicles 12:15

15 La historio de Rehxabeam, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la kronikoj de la profeto SXemaja kaj de la viziisto Ido, cxe la genealogio. Kaj inter Rehxabeam kaj Jerobeam estis militoj dum ilia tuta vivo.

2 Chronicles 13:22

22 La cetera historio de Abija, liaj agoj, kaj liaj vortoj estas priskribitaj en la komentario de la profeto Ido.

2 Chronicles 16:11

11 La historio de Asa, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la libro de la regxoj de Judujo kaj Izrael.

1 Kings 22:48-49

48 Jehosxafat faris Tarsxisxajn sxipojn, kiuj devis iri Ofiron, por preni oron; sed ili ne iris, cxar la sxipoj rompigxis en Ecjon-Geber. 49 Tiam Ahxazja, filo de Ahxab, diris al Jehosxafat:Permesu, ke miaj servantoj iru kun viaj servantoj sur la sxipoj; sed Jehosxafat ne konsentis.

2 Kings 1:2-16

2 Kaj Ahxazja elfalis tra la krado de sia supra cxambro en Samario, kaj malsanigxis. Kaj li sendis senditojn, kaj diris al ili:Iru, demandu Baal- Zebubon, la dion de Ekron, cxu mi resanigxos de cxi tiu malsano. 3 Sed angxelo de la Eternulo diris al Elija, la Tesxebano:Levigxu, iru renkonte al la senditoj de la regxo de Samario, kaj diru al ili:CXu ne ekzistas Dio en Izrael, ke vi iras demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron? 4 Pro tio tiele diras la Eternulo:De la lito, sur kiu vi kusxigxis, vi ne deiros, sed vi mortos. Kaj Elija foriris. 5 Kiam la senditoj revenis al li, li diris al ili:Kial vi revenis? 6 Kaj ili respondis al li:Viro venis renkonte al ni, kaj diris al ni:Iru, revenu al la regxo, kiu sendis vin, kaj diru al li:Tiele diras la Eternulo:CXu ne ekzistas Dio en Izrael, ke vi sendas demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron? pro tio, de la lito, sur kiu vi kusxigxis, vi ne deiros, sed vi mortos. 7 Kaj li diris al ili:Kia estas la aspekto de la viro, kiu venis renkonte al vi kaj diris al vi tiujn vortojn? 8 Ili respondis al li:Li estas homo kovrita de haroj, kaj ledan zonon li havas cxirkaux siaj lumboj. Tiam li diris:Tio estas Elija, la Tesxebano. 9 Kaj li sendis al li kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj tiu iris al li kaj trovis lin sidanta sur la supro de monto, kaj diris al li:Ho homo de Dio! la regxo diris, ke vi malsupreniru. 10 Kaj Elija respondis kaj diris al la kvindekestro:Se mi estas homo de Dio, tiam venu fajro el la cxielo kaj ekstermu vin kaj vian kvindekon. Kaj venis fajro el la cxielo kaj ekstermis lin kaj lian kvindekon. 11 Kaj li denove sendis al li alian kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj tiu ekparolis kaj diris al li:Ho homo de Dio! tiele diras la regxo:Malsupreniru rapide. 12 Kaj Elija respondis kaj diris al ili:Se mi estas homo de Dio, tiam venu fajro el la cxielo kaj ekstermu vin kaj vian kvindekon. Kaj venis fajro de Dio el la cxielo kaj ekstermis lin kaj lian kvindekon. 13 Kaj li denove sendis triafoje kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj la tria kvindekestro iris, kaj venis kaj fleksis siajn genuojn antaux Elija, kaj ekpetegis lin kaj diris al li:Ho homo de Dio! mia animo kaj la animo de cxi tiuj kvindek viaj servantoj havu do ian valoron antaux viaj okuloj. 14 Jen venis fajro el la cxielo kaj ekstermis la du antauxajn kvindekestrojn kaj iliajn kvindekojn; nun mia animo havu ian valoron antaux viaj okuloj. 15 Tiam angxelo de la Eternulo diris al Elija:Iru kun li, ne timu lin. Kaj li levigxis, kaj iris kun li al la regxo. 16 Kaj li ekparolis al li:Tiele diras la Eternulo:Pro tio, ke vi sendis senditojn, por demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron, kvazaux ne ekzistus Dio en Izrael, por demandi Lian vorton, tial de la lito, sur kiu vi kusxigxis, vi ne deiros, sed vi mortos.

1 Kings 9:26

26 Kaj sxiparon faris la regxo Salomono en Ecjon-Geber, kiu trovigxas apud Elat, sur la bordo de la Rugxa Maro, en la lando de Edom.

1 Kings 10:22

22 CXar Tarsxisxan sxiparon la regxo havis sur la maro kun la sxiparo de HXiram; unu fojon en tri jaroj venadis la Tarsxisxa sxiparo, alportante oron, argxenton, eburon, simiojn, kaj pavojn.

2 Chronicles 9:21

21 CXar la regxo havis sxipojn, kiuj iradis en Tarsxisxon kun la servantoj de HXiram; unu fojon en tri jaroj venadis la sxipoj el Tarsxisx, alportante oron, argxenton, eburon, simiojn, kaj pavojn.

Joshua 7:11-12

11 Izrael pekis, kaj ili agis kontraux Mia interligo, kiun Mi donis al ili, kaj ili prenis el la anatemitajxo, kaj sxtelis, kaj mensoge neis, kaj metis inter siajn vazojn. 12 Tial la Izraelidoj ne povos rezisti antaux siaj malamikoj, sian dorson ili turnos al siaj malamikoj, cxar ili falis sub anatemon; Mi ne estos plu kun vi, se vi ne malaperigos la anatemitajxon el inter vi.

1 Kings 22:48

48 Jehosxafat faris Tarsxisxajn sxipojn, kiuj devis iri Ofiron, por preni oron; sed ili ne iris, cxar la sxipoj rompigxis en Ecjon-Geber.

2 Chronicles 16:9

9 cxar la okuloj de la Eternulo cxirkauxrigardas la tutan teron, por subteni tiujn, kies koro estas plene aldonita al Li. Malsagxe vi agis per cxi tio; pro tio de nun vi havos militojn.

Proverbs 9:6

6 Forlasu la malsagxajxon, kaj vivu; Kaj iru laux la vojo de la prudento.

Proverbs 13:20

20 Kiu iras kun sagxuloj, tiu estos sagxa; Sed kamarado de malsagxuloj suferos doloron.

Hebrews 12:6

6 CXar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas, Kaj Li skurgxas cxiun filon, kiun Li akceptas.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.