11 tial se mia patro sxargxis vin per peza jugo, mi ankoraux pli pezigos vian jugon; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj.
2 Chronicles 10:11 Cross References - Esperanto
Exodus 1:13-14
Exodus 5:5-9
5 Kaj Faraono diris:Jen multenombra estas nun la popolo de la lando, kaj vi volas liberigi ilin de iliaj laboroj!
6 Kaj Faraono ordonis en tiu tago al la voktoj de la popolo kaj al gxiaj kontrolistoj, dirante:
7 Ne donu plu pajlon al la popolo por la farado de la brikoj, kiel gxis nun; ili mem iru kaj kolektu al si pajlon.
8 Sed la nombron de la brikoj, kiun ili pretigas gxis nun, postulu de ili, ne malgrandigu gxin; cxar ili vagas senlabore, tial ili krias:Ni iru kaj alportu oferon al nia Dio.
9 Oni devas premi tiujn homojn per la laboro, por ke ili estu okupitaj de gxi kaj ne atentu mensogajn vortojn.
Exodus 5:18
18 Kaj nun iru, laboru, kaj pajlon oni ne donos al vi, kaj la difinitan nombron da brikoj liveru.
1 Samuel 8:18
18 Tiam vi ekkrios pro via regxo, kiun vi elektis al vi, sed la Eternulo tiam ne auxskultos vin.
Isaiah 47:6
6 Kiam Mi koleris Mian popolon, malhonoris Mian heredajxon, kaj transdonis ilin en viajn manojn, vi ne montris al ili kompaton, sur maljunulon vi metis tre peze vian jugon;
Isaiah 58:6
6 Ja nur tio estas fasto, kiu placxas al Mi, se vi dissxiros la ligilojn de malpieco, disbatos la katenojn de sklaveco, liberigos la prematojn, disbatos cxian jugon;
Jeremiah 28:13-14
13 Iru kaj diru al HXananja jene:Tiele diras la Eternulo:Jugon lignan vi rompis, sed vi faru anstataux gxi jugon feran.
14 CXar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Feran jugon Mi metis sur la kolon de cxiuj tiuj popoloj, ke ili servu al Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj ili servos al li; ecx la bestojn de la kampo Mi transdonis al li.
Matthew 11:29
29 Metu sur vin mian jugon, kaj lernu cxe mi, cxar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj.
Luke 10:19
19 Jen mi donis al vi auxtoritaton piedpasxi sur serpentoj kaj skorpioj, kaj sur la tuta potenco de la malamiko; kaj nenio iel vin difektos.
Revelation 9:3
3 Kaj el la fumo eliris akridoj sur la teron; kaj al ili estis donita povo, kiel havas povon la skorpioj de la tero.
Revelation 9:5
5 Kaj al ili estis komisiite, ke ili ne mortigu ilin, sed ke ili estu turmentataj kvin monatojn; kaj ilia turmento estis kiel turmento de skorpio, kiam gxi pikvundas homon.
Revelation 9:10
10 Kaj ili havis vostojn similajn al vostoj de skorpioj, kaj pikilojn; kaj en iliaj vostoj estas ilia kapablo difekti la homojn kvin monatojn.