1 Timothy 6:6 Cross References - Esperanto

6 Sed la pieco kun kontenteco estas granda gajnilo;

Exodus 2:21

21 Kaj Moseo konsentis logxi cxe tiu homo; kaj tiu donis sian filinon Cipora al Moseo.

Psalms 37:16

16 Pli bona estas la malmulto, kiun havas virtulo, Ol la granda havo de multaj malpiuloj.

Psalms 84:11

11 CXar Dio, la Eternulo, estas suno kaj sxildo; Favoron kaj honoron donas la Eternulo; Li ne domagxas bonon al tiuj, kiuj iras en virto.

Proverbs 3:13-18

13 Felicxa estas la homo, kiu trovis sagxon, Kaj la homo, kiu akiris prudenton; 14 CXar estas pli bone gxin acxeti, ol acxeti argxenton, Kaj gxia rikoltajxo estas pli bona, ol pura oro. 15 GXi estas pli kara, ol juveloj; Kaj nenio, kion vi povus deziri, povas esti komparata kun gxi. 16 Longa vivo estas en gxia dekstra mano; Ricxo kaj gloro estas en gxia maldekstra mano. 17 GXiaj vojoj estas vojoj agrablaj, Kaj cxiuj gxiaj vojetoj estas paco. 18 GXi estas arbo de vivo por tiuj, kiuj gxin ekkaptis; Kaj felicxaj estas tiuj, kiuj gxin posedas.

Proverbs 8:18-21

18 Ricxo kaj gloro estas cxe mi, Dauxra havo kaj justo. 19 Mia frukto estas pli bona ol oro kaj ol plej pura oro; Kaj la rikolto de mi estas pli bona ol elektita argxento. 20 Laux la vojo de vero mi iras, Laux la vojstreko de la justo; 21 Por heredigi al miaj amantoj esencan bonon, Kaj plenigi iliajn trezorejojn.

Proverbs 15:16

16 Pli bona estas malmulto kun timo antaux la Eternulo, Ol granda trezoro kun maltrankvileco cxe gxi.

Proverbs 16:8

8 Pli bona estas malmulto, sed kun justeco, Ol granda profito, sed maljusta.

Matthew 6:32-33

32 CXar pri cxio tio sercxas la nacianoj; cxar via Patro cxiela scias, ke vi bezonas cxion tion. 33 Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj cxio tio estos aldonita al vi.

Luke 3:14

14 Kaj ankaux soldatoj lin demandis, dirante:Kaj kion ni faru? Kaj li diris al ili:Ne perfortu iun, nek maljuste ion postulu, kaj estu kontentaj je via salajro.

Luke 12:31-32

31 Sed celu Lian regnon, kaj cxio tio estos aldonita al vi. 32 Ne timu, malgranda grego; cxar bone placxis al la Patro doni al vi la regnon.

Romans 5:3-5

3 Kaj krome ni gxoju ankaux pro la afliktoj, sciante, ke aflikto faras paciencon; 4 kaj pacienco provitecon, kaj proviteco esperon; 5 kaj la espero ne hontigas, cxar la amo de Dio estas versxita en niajn korojn per la Sankta Spirito, donita al ni.

Romans 8:28

28 Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj, kiuj estas vokitaj laux Lia intenco, cxio kunlaboras al bono.

2 Corinthians 4:17-5:1

17 CXar nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni, pli kaj pli ekster mezuro, eternan pezon da gloro;

Philippians 1:21

21 CXar cxe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno.

Philippians 4:11-13

11 Tamen mi ne parolas rilate bezonon; cxar mi lernis, en kia ajn stato mi estas, en tio esti kontenta. 12 Mi scias humiligxi, kaj mi scias ankaux esti en abundeco; cxie kaj cxiel mi lernis la sekreton plenigxi kaj malsati, havi abundon kaj havi mankon. 13 Mi cxion povas fari en tiu, kiu min fortikigas.

1 Timothy 4:8

8 cxar korpa ekzercado malmulte utilas; sed pieco utilas al cxio, havante promeson pri la nuna vivo kaj pri la estonta.

1 Timothy 6:8

8 sed havante mangxajxojn kaj vestojn, ni estos per tio kontentaj.

Hebrews 13:5

5 Estu via karaktero sen monamo; estu kontentaj je tio, kion vi havas; cxar Li mem diris:Mi ne foriros de vi kaj ne forlasos vin.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.