1 Dume la Filisxtoj batalis kontraux Izrael; kaj la Izraelidoj forkuris de la Filisxtoj kaj falis mortigitaj sur la monto Gilboa.
1 Samuel 31:1 Cross References - Esperanto
1 Samuel 12:25
25 Sed se vi agos malbone, tiam ambaux, kiel vi, tiel ankaux via regxo, pereos.
1 Samuel 28:1
1 Okazis en tiu tempo, ke la Filisxtoj kolektis sian militistaron, por militi kontraux Izrael. Kaj Ahxisx diris al David:Sciu, ke vi iros kun mi en la militon, vi kaj viaj viroj.
1 Samuel 28:4
4 Kiam la Filisxtoj kolektigxis, kaj venis kaj starigxis tendare en SXunem, tiam Saul kolektis cxiujn Izraelidojn, kaj ili starigxis tendare en Gilboa.
1 Samuel 28:15
15 Tiam Samuel diris al Saul:Kial vi maltrankviligis min, elvokante min supren? Kaj Saul respondis:Mi estas en tre premita stato; la Filisxtoj militas kontraux mi, kaj Dio forturnis Sin de mi kaj jam ne respondas al mi per profetoj nek per songxoj; tial mi vokis vin, por ke vi sciigu al mi, kion mi devas fari.
1 Samuel 29:1
1 Dume la Filisxtoj kolektis sian tutan militistaron en Afek; kaj la Izraelidoj staris tendare apud la fonto, kiu estas en Jizreel.
2 Samuel 1:21
21 Montoj en Gilboa, Nek roso nek pluvo estu sur vi, nek kampoj fruktodonaj; CXar tie estas malhonorita la sxildo de herooj, La sxildo de Saul, kvazaux li ne estus oleita per sankta oleo.
1 Chronicles 10:1-12
1 Dume la Filisxtoj batalis kontraux Izrael; kaj la Izraelidoj forkuris de la Filisxtoj, kaj falis mortigitaj sur la monto Gilboa.
2 Kaj la Filisxtoj kuratingis Saulon kaj liajn filojn; kaj la Filisxtoj mortigis Jonatanon kaj Abinadabon kaj Malki-SXuan, filojn de Saul.
3 La batalo fortigxis kontraux Saul; kaj la arkpafistoj trovis lin, kaj li estis vundita de la arkpafistoj.
4 Tiam Saul diris al sia armilportisto:Eltiru vian glavon, kaj trapiku min per gxi, por ke ne venu tiuj necirkumciditoj kaj ne mokmalhonoru min. Sed lia armilportisto ne volis, cxar li forte timis. Tiam Saul prenis sian glavon kaj faligis sin sur gxin.
5 Kiam lia armilportisto vidis, ke Saul mortis, li ankaux faligis sin sur la glavon kaj mortis.
6 Tiamaniere mortis Saul kaj liaj tri filoj, kaj lia tuta domo kune mortis.
7 Kiam cxiuj Izraelidoj, kiuj estis en la valo, vidis, ke oni forkuras kaj ke Saul kaj liaj filoj mortis, tiam ili forlasis siajn urbojn kaj forkuris; kaj venis la Filisxtoj kaj enlogxigxis en ili.
8 En la sekvanta tago venis la Filisxtoj, por senvestigi la mortigitojn, kaj ili trovis Saulon kaj liajn filojn falintajn sur la monto Gilboa.
9 Kaj ili senvestigis lin kaj prenis lian kapon kaj liajn armilojn kaj sendis en la landon de la Filisxtoj cxirkauxen, por anonci al iliaj idoloj kaj al la popolo.
10 Kaj ili metis liajn armilojn en la domon de siaj dioj, kaj lian kranion ili alfiksis en la domo de Dagon.
11 Kiam la tuta Jabesx en Gilead auxdis pri cxio, kion faris la Filisxtoj al Saul,
12 tiam levigxis cxiuj kuragxuloj, kaj prenis la korpon de Saul kaj la korpojn de liaj filoj kaj alportis lin en Jabesxon, kaj enterigis iliajn ostojn sub la kverko en Jabesx, kaj fastis dum sep tagoj.