1 Samuel 23:17 Cross References - Esperanto

17 kaj diris al li:Ne timu, cxar ne atingos vin la mano de mia patro Saul; kaj vi regxos super Izrael, kaj mi estos la dua post vi, kaj ecx mia patro Saul tion bone scias.

1 Samuel 20:31

31 CXar tiel longe, kiel la filo de Jisxaj vivos sur la tero, ne fortikigxos vi nek via regno. Nun sendu, kaj venigu lin al mi, cxar li meritas la morton.

1 Samuel 24:20

20 Kaj jen nun mi eksciis, ke vi farigxos regxo, kaj fortikigxos en via mano la regno de Izrael.

Job 5:11-15

11 Por starigi malaltulojn alte, Ke la afliktitoj levigxu savite. 12 Li detruas la intencojn de ruzuloj, Ke iliaj manoj ne plenumas sian entreprenon. 13 Li kaptas la sagxulojn per ilia ruzajxo; Kaj la decido de maliculoj farigxas senvalora. 14 En la tago ili renkontas mallumon, Kaj en tagmezo ili palpas, kiel en nokto. 15 Li savas kontraux glavo, Kontraux la busxo kaj mano de potenculo Li savas malricxulon.

Psalms 27:1-3

1 De David. La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo; kiun mi devas timi? La Eternulo estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri? 2 Kiam alproksimigxos al mi malbonfarantoj, por mangxi mian karnon, Miaj kontrauxuloj kaj malamikoj, ili surpusxigxos kaj falos. 3 Se elpasxos kontraux min armeo, Mia koro ne ektimos; Se levigxos kontraux min milito, Ankaux tiam mi havos fidon.

Psalms 46:1-2

1 Al la hxorestro. De la Korahxidoj. Por sopranuloj. Kanto. Dio estas por ni rifugxejo kaj forto, Helpo en mizeroj, rapide trovata. 2 Tial ni ne timas, ecx se pereus la tero Kaj la montoj falus en la internon de la maroj.

Psalms 91:1-2

1 Kiu logxas sub la sxirmo de la Plejaltulo, Tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo. 2 Mi diras al la Eternulo:Mia rifugxejo kaj mia fortikajxo Estas Dio, kiun mi fidas.

Proverbs 14:26

26 En la timo antaux la Eternulo estas forta fortikajxo; Kaj Li estos rifugxejo por Siaj infanoj.

Proverbs 19:21

21 Multaj estas la intencoj en la koro de homo, Sed la decido de la Eternulo restas fortike.

Isaiah 41:10

10 ne timu, cxar Mi estas kun vi; ne maltrankviligxu, cxar Mi estas via Dio; Mi vin fortigos, Mi vin helpos, Mi vin subtenos per Mia justa dekstra mano.

Isaiah 41:14

14 Ne timu, vermo Jakob, malmultulo Izrael! Mi vin helpos, diras la Eternulo; kaj via Liberiganto estas la Sanktulo de Izrael.

Isaiah 54:17

17 Nenia ilo, kreita kontraux vi, havos sukceson; kaj cxiun langon, kiu batalos kontraux vi en la jugxo, vi malpravigos. Tio estas la heredajxo de la servantoj de la Eternulo, kaj ilia praveco antaux Mi, diras la Eternulo.

Luke 12:32

32 Ne timu, malgranda grego; cxar bone placxis al la Patro doni al vi la regnon.

Acts 5:39

39 sed se gxi estas de Dio, vi ilin ne povos renversi; aux eble iel vi trovigxos batalantaj kontraux Dio.

Acts 28:16

16 Kaj kiam ni eniris en Romon, al Pauxlo estis permesate logxi sola kun la soldato, kiu lin gardis.

Romans 15:24

24 kiam mi veturos al Hispanujo, mi venos al vi (cxar mi esperas vin viziti travojagxante, kaj esti helpata de vi sur la vojo, se antauxe mi estos suficxe gastinta cxe vi);

Hebrews 13:6

6 Tial ni kuragxas diri: La Eternulo estas mia helpanto, mi ne timos; Kion faros al mi homo?

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.