1 Kaj David foriris de tie, kaj savigxis en la kaverno Adulam. Kiam tion auxdis liaj fratoj kaj la tuta domo de lia patro, ili venis al li tien.
1 Samuel 22:1 Cross References - Esperanto
Joshua 12:15
15 la regxo de Libna, unu; la regxo de Adulam, unu;
Joshua 15:35
35 Jarmut kaj Adulam, Sohxo kaj Azeka
1 Samuel 21:10-15
10 Kaj David levigxis kaj forkuris en tiu tago de Saul, kaj venis al Ahxisx, regxo de Gat.
11 Kaj la servantoj de Ahxisx diris al li:Tio estas ja David, regxo de la lando! pri li oni ja kantis, dancante, kaj dirante: Saul frapis milojn, Kaj David dekmilojn!
12 David metis tiujn vortojn en sian koron, kaj tre ektimis Ahxisxon, la regxon de Gat.
13 Tial li sxangxis sian aspekton antaux iliaj okuloj, furiozis inter iliaj manoj, desegnis sur la pordoj de la pordego, kaj fluigis salivon sur sian barbon.
14 Tiam Ahxisx diris al siaj servantoj:Vi vidas ja, ke cxi tiu homo estas freneza; kial do vi venigis lin al mi?
15 CXu mankas al mi frenezuloj, ke vi alkondukis cxi tiun, ke li faru frenezajxojn antaux mi? cxu tia povas eniri en mian domon?
2 Samuel 23:13-14
1 Chronicles 11:15
15 Kaj tri el la tridek cxefoj iris sur la rokon al David, en la kavernon Adulam, dum la tendaro de la Filisxtoj staris en la valo Refaim.
Psalms 34:1
1 De David, kiam li sxajnigis sin freneza antaux Abimelehx, kaj tiu lin forpelis kaj li foriris. Mi gloros la Eternulon en cxiu tempo; CXiam lauxdo por Li estos en mia busxo.
Psalms 57:1-11
1 Al la hxorestro. Por Al-tasxhxet. Verko de David, kiam li forkuris de Saul en la kavernon. Korfavoru min, ho Dio, korfavoru min; CXar cxe Vi rifugxas mia animo, Kaj sub la ombro de Viaj flugiloj mi min kasxas, GXis pasos la mizeroj.
2 Mi vokas al Dio Plejalta, Al Dio, kiu decidas pri mi.
3 Li sendu el la cxielo kaj helpu min, Li, kiu hontigas miajn persekutanton; Sela. Dio sendu Sian favoron kaj Sian veron.
4 Mia animo estas inter leonoj; Mi kusxas inter homidoj avidaj, kies dentoj estas ponardegoj kaj sagoj, Kaj kies lango estas akra glavo.
5 Altigxu super la cxielo, ho Dio; Via gloro estu super la tuta tero.
6 Reton ili metis antaux miaj piedoj; Ili premis mian animon; Ili fosis antaux mi foson, Sed ili mem falis en gxin. Sela.
7 Fortika estas mia koro, ho Dio, fortika estas mia koro; Mi kantos kaj gloros.
8 Vekigxu, mia honoro, vekigxu, psaltero kaj harpo; Mi vekos la matenan cxielrugxon.
9 Mi gloros Vin, ho mia Sinjoro, inter la popoloj; Mi prikantos Vin inter la gentoj.
10 CXar granda gxis la cxielo estas Via boneco, Kaj gxis la nuboj estas Via vero.
11 Altigxu super la cxielo, ho Dio; Via gloro estu super la tuta tero.
Psalms 142:1-7
1 Instruo de David, kiam li estis en la kaverno. Pregxo. Per mia vocxo mi krias al la Eternulo, Per mia vocxo mi pregxas al la Eternulo.
2 Mi elversxas antaux Li mian peton, Mian suferon mi al Li rakontas.
3 Kiam senfortigxis en mi mia spirito, tiam Vi sciis mian vojon: Sur la vojo, kiun mi iras, ili kasxis reton por mi.
4 Rigardu dekstren kaj vidu:neniu volas min koni; Malaperis rifugxejo por mi, neniu zorgas pri mia animo.
5 Mi krias al Vi, ho Eternulo; Mi diras:Vi estas mia rifugxejo, Mia parto en la lando de la vivantoj.
6 Atentu mian ploron, cxar mi tre senfortigxis; Savu min de miaj persekutantoj, cxar ili estas pli fortaj ol mi.
7 Eligu mian animon el malliberejo, por ke mi gloru Vian nomon. Min cxirkauxos la virtuloj, kiam Vi bonfaros al mi.
Micah 1:3
3 CXar jen la Eternulo eliras el Sia loko, iras kaj pasxas sur la altajxoj de la tero.
Micah 1:15
15 Mi alkondukos al vi ankoraux la posedonton, ho logxantino de Maresxa; gxis Adulam venos la gloro de Izrael.
Hebrews 11:38
38 (je kiuj la mondo ne estis inda); ili vagadis en dezertoj, sur montoj, en kavernoj kaj kasxejoj de la tero.