11 Kaj David donis al sia filo Salomono la desegnon de la portiko, de la domoj, provizejoj, supraj cxambroj, internaj cxambroj, kaj de la loko por la sankta kesto;
1 Chronicles 28:11 Cross References - Esperanto
Exodus 25:17-22
17 Kaj faru fermoplaton el pura oro; du ulnoj kaj duono estu gxia longo, kaj unu ulno kaj duono gxia largxo.
18 Kaj faru du kerubojn el oro; per forgxa laboro faru ilin cxe la du randoj de la fermoplato.
19 Faru unu kerubon cxe unu flanko kaj unu kerubon cxe la alia flanko; elstarantaj el la fermoplato faru la kerubojn, sur gxiaj du flankoj.
20 Kaj la keruboj estu etendantaj siajn flugilojn supren, kovrante per siaj flugiloj la fermoplaton, kaj iliaj vizagxoj estu unu kontraux la alia; al la fermoplato estu turnitaj la vizagxoj de la keruboj.
21 Kaj metu la fermoplaton sur la keston supre, kaj en la keston metu la ateston, kiun Mi donos al vi.
22 Kaj Mi aperados al vi tie, kaj Mi parolados kun vi super la fermoplato, el inter la du keruboj, kiuj estos super la kesto de atesto, pri cxio, kion Mi ordonos al vi por la Izraelidoj.
Exodus 25:40
40 Kaj rigardu kaj faru laux ilia modelo, kiu estis montrita al vi sur la monto.
Exodus 26:30
30 Starigu la tabernaklon laux gxia modelo, kiu estis montrita al vi sur la monto.
Exodus 39:42-43
Exodus 40:20-21
1 Kings 6:3
3 Kaj la portiko antaux la templo de la domo havis la longon de dudek ulnoj, konforme al la largxo de la domo; dek ulnoj estis gxia largxo antaux la domo.
1 Kings 6:5-6
5 Kaj li arangxis cxe la muro de la domo galeriojn cxirkaux la muroj de la domo, cxirkaux la templo kaj la plejsanktejo, kaj li faris flankajn cxambrojn cxirkauxe.
6 La malsupra galerio havis la largxon de kvin ulnoj, la meza havis la largxon de ses ulnoj, kaj la tria havis la largxon de sep ulnoj; cxar cxirkaux la domo ekstere li faris sxtupajxojn, por ne enfortikigi en la muroj de la domo.
1 Kings 6:10
10 Kaj li konstruis la galeriojn cxirkaux la tuta domo, havantajn la alton de kvin ulnoj; kaj li kovris la domon per cedra ligno.
1 Kings 6:16-20
16 Kaj li konstruis en la distanco de dudek ulnoj de la rando de la domo cedrotabulan muron de la planko gxis la plafono, kaj li konstruis tion interne por interna sanktejo, la plejsanktejo.
17 Kvardek ulnojn da longo havis la domo, tio estas la antauxa parto de la templo.
18 Sur la cedroj interne de la domo estis skulptitaj tuberoj kaj floroj; cxio estis cedra, oni vidis nenian sxtonon.
19 La plejsanktejon li arangxis en la domo por tio, ke oni starigu tie la keston de interligo de la Eternulo.
20 La internon de la plejsanktejo, kiu havis la longon de dudek ulnoj, la largxon de dudek ulnoj, kaj la alton de dudek ulnoj, li tegis per pura oro, kaj ankaux la cedran altaron li tegis.
1 Chronicles 9:26-29
26 CXar konstante estis kvar estroj de pordegistoj, ili estis Levidoj; ili estis super la cxambroj kaj super la trezoroj en la domo de Dio.
27 Ili noktadis cxirkaux la domo de Dio, cxar ili havis la devon gardi, kaj ili devis malfermi cxiumatene.
28 Parto el ili estis super cxiuj vazoj de la servado, lauxkalkule ili enportadis kaj lauxkalkule elportadis.
29 Parto el ili estis komisiita pri la ceteraj vazoj kaj pri cxiuj sanktaj objektoj, pri la faruno, la vino, la oleo, la olibano, kaj la aromajxoj.
1 Chronicles 26:20-27
20 El la Levidoj, Ahxija estis super la trezoroj de la domo de Dio kaj super la trezoroj de la sanktajxoj.
21 El la idoj de Ladan, idoj de la Gersxonido Ladan, cxefoj de patrodomoj de la Gersxonido Ladan estis la Jehxielidoj.
22 La Jehxielidoj:Zetam, kaj Joel, lia frato, estis super la trezoroj de la domo de la Eternulo.
23 El la Amramidoj, Jicharidoj, HXebronidoj, kaj Uzielidoj,
24 SXebuel, ido de Gersxom, filo de Moseo, estis estro super la trezoroj.
25 Lia frato Eliezer havis filon Rehxabja; lia filo estis Jesxaja, lia filo estis Joram, lia filo estis Zihxri, kaj lia filo estis SXelomit.
26 CXi tiu SXelomit kaj liaj fratoj estis super cxiuj trezoroj de la sanktajxoj, kiujn sanktigis la regxo David, la cxefoj de patrodomoj, la milestroj, kaj la centestroj, kaj la militestroj.
27 El la militoj kaj el la militakirajxoj ili konsekris partojn, por subteni la domon de la Eternulo.
1 Chronicles 28:19
19 CXio cxi tio, li diris, estas skribita al mi de la mano de la Eternulo; Li klarigis al mi cxiujn detalojn de la desegno.
2 Chronicles 3:3-10
3 Kaj jene Salomono faris la fundamenton, por konstrui la domon de Dio:la longo estis laux la antauxa ulnomezuro sesdek ulnoj, kaj la largxo dudek ulnoj;
4 la portiko lauxlonge de la domo havis simile al la largxo de la domo dudek ulnojn; la alto estis cent dudek. Kaj li tegis gxin interne per pura oro.
5 La grandan domon li tabulkovris per ligno cipresa kaj tegis gxin per pura oro kaj faris sur gxi palmornamojn kaj cxenornamojn.
6 Kaj li garnis la domon per multekostaj sxtonoj por beleco; la oro estis oro Parvaima.
7 Kaj li kovris la domon, la trabojn, la sojlojn, gxiajn murojn, kaj gxiajn pordojn per oro, kaj li skulptigis kerubojn sur la muroj.
8 Kaj li faris la plejsanktejon; gxia longo, konforme al la largxo de la domo, estis dudek ulnoj, kaj gxia largxo estis dudek ulnoj; kaj li tegis gxin per bona oro en la kvanto de sescent kikaroj.
9 Por la najloj li donis kvindek siklojn da oro; kaj la suprajn cxambrojn li tegis per oro.
10 Kaj en la plejsanktejo li faris du kerubojn artiste faritajn kaj tegis ilin per oro.
2 Chronicles 5:7
7 Kaj la pastroj venigis la keston de interligo de la Eternulo sur gxian lokon, en la profundon de la domo, en la plejsanktejon, sub la flugilojn de la keruboj.
Nehemiah 10:38-39
38 Kaj la pastro, la Aaronido, estos kun la Levidoj, kiam ili prenos la dekonajxon; kaj la Levidoj venigos dekonajxon el la dekonajxo en la domon de nia Dio, en la cxambrojn de la provizejo.
39 CXar en tiujn cxambrojn la Izraelidoj kaj la Levidoj devas liveri la oferdonon el la greno, mosto, kaj oleo. Tie trovigxas la vazoj de la sanktejo, la servantaj pastroj, la pordegistoj, kaj la kantistoj. Kaj ni ne forlasos la domon de nia Dio.
Nehemiah 13:5
5 arangxis por li grandan cxambron, en kiu oni antauxe deponadis la farunoferon, olibanon, vazojn, dekonajxon el la greno, mosto, kaj oleo, kiuj estis destinitaj por la Levidoj, kantistoj, kaj pordegistoj, kaj la oferdonojn por la pastroj.
Jeremiah 35:2
2 Iru en la domon de la Rehxabidoj, kaj parolu al ili, kaj venigu ilin en la domon de la Eternulo en unu el la cxambroj, kaj trinkigu al ili vinon.
Ezekiel 40:8-9
Ezekiel 40:15
15 Kaj de la antauxo de la pordego de la eniro gxis la antauxo de la interna portiko de la pordego estis kvindek ulnoj.
Ezekiel 40:48-49
48 Kaj li venigis min en la vestiblon de la domo; kaj li mezuris cxe kolono de la portiko kvin ulnojn cxe unu flanko kaj kvin ulnojn cxe la dua flanko; kaj la largxo de la pordego estis tri ulnoj cxe unu flanko kaj tri ulnoj cxe la dua flanko.
49 La longo de la portiko estis dudek ulnoj, kaj la largxo dek unu ulnoj, kaj gxi havis sxtupojn por supreniri; kaj la kolonoj havis bazajxojn, unu cxe unu flanko kaj unu cxe la alia flanko.
Ezekiel 41:6-11
6 Kaj la flankaj galerioj, unu apud la alia, havis la longon de tridek tri futoj, kaj limigxis per la muro, kiu estis cxe la domo por la galerioj cxirkauxe, por ke ili estu kunigitaj inter si, sed ne kunigitaj kun la muro de la domo.
7 Kaj la largxo kaj amplekso de la flankaj galerioj estis des pli grandaj ju pli alte; cxar ankaux la domo estis ju pli alte des pli ampleksa cxiuflanke, kaj supre la domo estis pli largxa; kaj el la malsupra galerio oni povis iri en la supran tra la meza.
8 Kaj mi vidis cxe la domo cxirkauxe altajxon, kiu estis la fundamento por la galerioj kaj havis la largxon de tuta stango de ses ulnoj.
9 La largxo de la muro de la galerio ekstere estis kvin ulnoj, kaj libera loko kondukis al la galerioj de la domo.
10 Kaj la interspaco inter la oficaj cxambroj, kiuj estis cxiuflanke cxirkaux la domo, estis dudek ulnoj.
11 Kaj estis pordoj el la galerioj al la libera loko, unu pordo turnita norden kaj unu pordo suden; la largxo de la libera loko estis kvin ulnoj cxirkauxe.
Ezekiel 41:13-17
13 Kaj li mezuris la longon de la domo, cent ulnojn; kaj la placo kaj la konstruajxo kaj gxiaj muroj havis ankaux la longon de cent ulnoj.
14 Kaj la largxo de la antauxa flanko de la domo kaj la placo orienta havis ankaux cent ulnojn.
15 Kaj li mezuris la longon de la konstruajxo kontraux la placo, kiu estis malantauxe, kun gxiaj flankaj partoj ambauxflanke, cent ulnojn; ankaux la internan templon kaj la portikojn de la korto.
16 La sojloj kaj la kovritaj fenestroj kaj la galerioj cxirkauxe en siaj tri etagxoj kontraux cxiu sojlo estis tabulkovritaj per ligno cxiuflanke, ankaux la tero gxis la fenestroj; kaj la fenestroj estis kovritaj.
17 De la supra parto de la pordo gxis la internaj kaj eksteraj partoj de la domo laux la tuta muro cxirkauxe, interne kaj ekstere cxio estis lauxmezura.
Ezekiel 43:10-11
10 Vi, ho filo de homo, montru al la domo de Izrael cxi tiun domon, por ke ili ekhontu pri siaj malbonagoj kaj alkonformigu sin al gxia arangxo.
11 Kaj se ili ekhontos pri cxio, kion ili faris, tiam montru al ili la bildon de la domo, gxian arangxon, gxiajn elirojn kaj enirojn, cxiujn gxiajn manierojn kaj legxojn, cxiujn gxiajn morojn kaj instrukciojn, kaj priskribu cxion antaux iliaj okuloj, por ke ili observu cxiujn gxiajn instrukciojn kaj legxojn kaj plenumu ilin.
Luke 21:1
1 Kaj ekrigardante, li vidis ricxulojn enjxetantajn siajn donacojn en la monkeston.
Hebrews 8:5
5 kiuj servas al la ekzemplo kaj ombro de cxielaj aferoj, kiel Moseo estis admonita, faronte la tabernaklon; cxar:Zorgu, Li diris, ke vi faru cxion laux la modelo, kiu estis montrita al vi sur la monto.
Hebrews 9:2-8
2 CXar tabernaklo estis pretigita:la unua, en kiu estis la kandelabro kaj la tablo kaj la panoj de propono; gxi estas nomata la Sanktejo;
3 kaj post la dua kurteno, la tabernaklo nomata la Plejsanktejo,
4 havanta la oran incensilon, kaj la keston de interligo, tegitan entute per oro, en kiu estis vazo ora (enhavanta la manaon) kaj la ekflorinta bastono de Aaron kaj la tabeloj de la interligo,
5 kaj super tio kerubojn de gloro superombrantajn la fermoplaton, pri kiuj ni nun ne povas detale paroli.
6 Kiam do cxi tio estis tiel arangxita, en la unuan tabernaklon eniras cxiam la pastroj, farante la Diservojn;
7 sed en la duan, unufoje en la jaro eniras la cxefpastro sola, ne sen sango, kiun li oferas pro si kaj pro la eraroj de la popolo;
8 per tio la Sankta Spirito montras, ke la vojo en la sanktejon ankoraux ne estas elmontrita, dum la unua tabernaklo ankoraux staras;